La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ĈIELO KAJ LA INFERO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

UNUA PARTO: Doktrino
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
DUA PARTO: Ekzemploj
1 2 3 4 5 6 7 8
Piednotoj

ĈAPITRO III: SPIRITOJ EN MEZBONAJ KONDIĈOJ

Joseph Bré

(Mortinta en 1840 kaj elvokita en Bordeaux, de sia nepino, en 1862.)

La honesta homo laŭ Dio
aŭ laŭ la homoj

1. – Kara avo, ĉu vi povas diri al ni, kiel vi statas en la mondo de la Spiritoj, donante al ni iajn utilajn detalojn por nia progreso?

– R. Ĉion, kion vi volas, kara infano. Mi suferas pro mia nekredemo; sed granda estas la boneco de Dio, kiu konsideras la cirkonstancojn. Mi suferas, sed ne kiel vi povus prezenti al vi: ĝi estas la bedaŭro, ke mi ne pli bone profitis mian tempon tie, sur la Tero.

2. – Ĉu eble? Ĉu vi do ne vivis ĉiam honeste?

– R. Jes, laŭ la opinio de la homoj; sed ekzistas abismo inter honesteco antaŭ la homoj kaj honesteco antaŭ Dio. Ĉar vi deziras instruiĝi, mi penos elmontri al vi tiun malsamon. Tie ĉe vi oni opinias honesta tiun, kiu respektas la leĝojn de sia lando, respekto arbitra ĉe multaj. Honestulo estas tiu, kiu malkaŝe ne malutilas proksimulon, kvankam tiu multfoje forprenas de ĉi tiu feliĉon kaj honoron, ĉar la kriminala kodo kaj la publika opinio ne trafas la kulpan hipokritulon. Povante gravurigi epitafon pri virto sur tombŝtonon, multaj opinias, ke ili pagis sian ŝuldon al la homaro! Eraro! Ne sufiĉas al homo, por esti honesta antaŭ Dio, ke li respektis la leĝojn de la homoj; antaŭ ĉio estas necese, ke li ne malobeis la diajn leĝojn. Honestulo en la okuloj de Dio estas tiu homo, kiu, posedite de abnegacio kaj amo, dediĉas sian ekzistadon al bono, al progreso de siaj similuloj; kiu, animite de zorgo sen limoj, estas aktiva ĉe la plenumado de siaj materiaj devoj, instruante kaj praktikante al aliaj amon al laboro; aktiva ĉe la bonaj agoj, ne forgesante sian kondiĉon de servisto, de kiu la Sinjoro iun tagon petos kalkulon pri la uzo de lia tempo; fine aktiva ĉe la praktikado de amo al Dio kaj al la proksimulo.

Tiel la homo honesta antaŭ Dio devas zorge eviti vundajn vortojn, venenon kaŝitan sub floroj, kiu detruas reputaciojn kaj ĉagrenas iun, multfoje kovrante lin per ridindaĵo. La honesta homo, laŭ Dio, ĉiam devas teni fermita sian koron kontraŭ ĉiaj vermoj de fiero, de envio, de ambicio; devas esti pacienca kaj bonvola al tiuj, kiuj lin atakus; devas pardoni el la fundo de sia animo, sen penoj kaj super ĉio sen vanta elmontrado, al iu ajn, kiu lin ofendus; fine devas praktiki la koncizan kaj grandiozan ordonon, kiu estas “Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem”[47].

Jen, kara infano, resume, kiel honesta homo devas konduti antaŭ Dio. Nu bone: ĉu tia mi estis? Ne. Mi konfesas ne ruĝiĝanta, ke mi malplenumis multajn el tiuj devoj; ke mia forgeso pri Dio pelis min al pliaj eraroj, kiuj, kvankam ne submeteblaj por la homaj leĝoj, tamen malrespektas la leĝon de Dio. Kompreninte tion, mi multe suferis, kaj tiel pli konsolita mi hodiaŭ atendas la favorkorecon de tiu bona Dio, kiu konas mian penton. Transdiru, kara infano, rediru ĉion tion al ĉiuj havantaj sian konscion ŝuldiĝinta, ke ili rebonigu siajn erarojn per bonaj faroj, ke la favorkoreco de Dio etendiĝu super ilin, Liaj patraj okuloj kalkulos iliajn provojn. Lia potenca mano forviŝos iliajn erarojn.

S-ino Hélène Michel

Dudekkvinjara junulino, subite mortinta en sia hejmo, sen suferoj, sen antaŭe konata kaŭzo. Riĉa kaj iom frivola, la ventanimeco de karaktero inklinigis ŝin pli al la senvaloraĵoj de la vivo ol al la seriozaj aferoj. Sed ŝi posedis bonan koron kaj estis dolĉa, amena kaj karitatema.

Tri tagojn post sia morto, elvokite de konataj personoj, ŝi esprimis jene:

“Mi ne scias, kie mi estas... kia konfuzo min ĉirkaŭas! Vi vokis min kaj mi venis. Mi ne komprenas, kial mi ne estas hejme; oni bedaŭras mian foreston, dum mi ĉeestas, ne povante fariĝi rekonata. Mia korpo ne plu apartenas al mi, kaj tamen mi sentas ĝian malvarmon... Mi volas forlasi ĝin kaj mi ĉiam pli ligiĝas al ĝi... Mi estas kvazaŭ du personoj... Ho! Kiam mi fine komprenos tion, kio okazas al mi? Estas necese, ke mi ankoraŭ iru tien... mia alia “memo”, kio al ĝi okazos dum mia foresto? Adiaŭ.”

Tiu sento pri duoblaĵo, kiu ankoraŭ ne estas detruita per kompleta disiĝo, ĉi tie estas evidenta. Nekonstanta karaktero, kun pozicio kaj riĉaĵo konsentantaj al ŝi kontentigon de ĉiuj kapricoj, devis ankaŭ favori ŝiajn inklinojn al frivoleco. Ne mirigas do, ke ŝia malligiĝo estis malrapida, tiel ke, tri tagojn post sia morto, ŝi ankoraŭ sentis sin ligita al sia korpa envolvaĵo. Sed, ĉar ŝi ne posedis gravajn malvirtojn kaj estis bonkaraktera, tiu situacio neniel estis pena kaj ne devis longe daŭri. Post kelkaj tagoj, kiam ŝi estis elvokita, tiam ŝiaj ideoj jam estis tute aliaj. Jen tio, kion ŝi diris:

“Dankon, ke vi preĝis por mi. Mi rekonas la bonecon de Dio kiu evitigis al mi la suferojn kaj la maltrankvilojn, kiuj sekvus la malligiĝon de mia Spirito. Por mia kompatinda patrino rezignacii estos tre malfacile; sed ŝi estos konsolita, kaj tio, kio en ŝiaj okuloj estas granda malfeliĉo, estis fatala kaj nepre necesa, ke la aferoj de la Ĉielo sin turnis en tion, kio devas esti: ĉio. Mi estos apud ŝi ĝis la fino de ŝia surtera provado, helpante ŝin elteni ĝin.

Mi ne estas malfeliĉa, sed mi multon devas fari por alproksimigi min al la situacio de la feliĉuloj. Mi petos al Dio konsenti al mi reveni sur la Teron por regajni la tempon, kiun mi tie perdis, en mia lasta ekzistado.

La fido subtenu vin, miaj amikoj; fidu la efikecon de la preĝo, precipe tiu venanta el la koro. Dio estas bona.”

– D. Ĉu vi longe restis, ne rekonante vin?

– R. Mi komprenis la morton en la sama tago, kiam vi preĝis por mi.

– D. Ĉu via konfuzostato estis dolora?

– R. Ne, mi ne suferis, mi pensis, ke mi sonĝas kaj mi atendadis la vekiĝon. Mia vivo ne estis senigita je doloroj, sed ĉiu enkarnulo en via mondo devas suferi. Mi rezignaciis pri la volo de Dio, kaj mia rezignacio estis de Li konsiderata. Mi dankas vin por la preĝoj helpintaj min rekoni min mem. Dankon; mi plezure ĉiam revenos. Adiaŭ.”

Hélène

Markizo de Saint-Paul

(Mortinta en 1860 kaj elvokita, laŭ peto de ia sia fratino, membro de la Societo de Parizo, en la 16-a de Majo l861.)

1. Elvoko. – R. Jen mi ĉi tie.

2. – Via fratino petis min elvoki vin, ĉar, kvankam mediumino ŝi tamen ankoraŭ ne estas sufiĉe disvolviĝinta. – R. Mi respondos kiel eble plej klare.

3. – Mi unue deziras scii, ĉu vi estas feliĉa. – R. Mi estas en vaganteco[48], transiĝa stato, kiu donas nek absolutajn feliĉon nek punon.

4. – Ĉu vi longe restis nekonscianta vian staton? – R. Mi longe restis konfuzita kaj mi nur rekonsciiĝis por beni la kompaton de tiuj, kiuj, min rememorinte, preĝis por mi.

5. – Ĉu vi povas taksi la tempon de tiu konfuziĝo? – R. Ne.

6. – Kiujn geparencojn vi rekonis la unuaj? – R. Miajn patrinon kaj patron, kiuj, kiam mi vekiĝis, min akceptis, enkondukante min en la novan vivon.

7. – Al kio atribui la fakton, ke vi ekstreme malsana laŭŝajne konversaciis kun amataj personoj sur la Tero? – R. Al la antaŭa kono de la malkaŝo de la mondo, en kiu mi estis loĝonta. Vidiva mediumo antaŭ la morto, miaj okuloj nur nebuliĝis en la momento de mia disiĝo je la korpo, ĉar la karnaj ligiloj estis ankoraŭ tre fortaj.

8. – Kiel klarigi la rememorojn pri infaneco, kiuj prefere okazis al vi? – R. Al la fakto, ke la komenco pli identiĝas kun la fino, ol kun la mezo de la vivo.

– Kiel tion klarigi? – R. Estas gave diri, ke la mortantoj memoras kaj vidas, kiel konsolan reflekton, la infanan purecon de siaj unuaj jaroj.

Eble, pro providenca simila motivo, la maljunuloj, laŭmezure kiel ili proksimiĝas al la fino de sia vivo, iafoje havas klaran rememoron pri la plej malgravaj epizodoj de sia infaneco.

9. – Kial, aludante la korpon, vi ĉiam uzis pronomon de la tria persono? – R. Ĉar mi estis vidiva mediumo, kiel mi diris al vi, kaj mi klare vidis la diferencojn inter fiziko kaj moralo; tiuj diferencoj, tre miksitaj inter si de la vivo-fluidaĵo, fariĝas tre distingiĝaj en la okuloj de la klarvidaj mortantoj.

Jen nevulgara aparteco de la morto de tiu sinjoro. En siaj lastaj momentoj, li ĉiam diris: Li soifas, estas necese doni al li trinki; li sentas malvarmon, estas necese varmigi lin; li suferas de tia kaj tia regiono ktp. Kaj kiam oni diris al li: Ĉu ne vi, kiu soifas? – li respondis: “Ne mi, li.” Ĉi tiu ekzemplo reliefigas la du ekzistadojn; la pensanta memo estas en la Spirito, ne en la korpo; la Spirito duone malliberiĝinta rigardis la korpon kiel alian individuon, kiu ĝustadire ne apartenis al li; estis do necese sensoifigi lian korpon mem, sed ne la Spiriton. Ĉi tiu fenomeno ankaŭ estas rimarkata ĉe kelkaj somnambuloj.

10. – Tio, kion vi diris pri la vaganteco de via Spirito kaj ties rilata konfuziĝo, farus nin dubi pri via feliĉo, kontraŭante tion, kion oni povus konkludi el viaj kvalitoj. Krome ekzistas vagantaj Spiritoj feliĉaj kaj malfeliĉaj. – R. Mi estas en transiĝa stato; ĉi tie la homaj virtoj estas taksataj laŭ sia ĝusta valoro. Vere ĉi tiu stato estas milfoje preferinda al tiu de mia surtera enkarniĝo; sed, ĉar mi ĉiam celis tion vere bona kaj bela, mia animo nur kontentiĝos, kiam ĝi atingos la piedojn de la Kreinto.

S-ro Cardon, kuracisto

Li pasigis parton de sia vivo em komerca ŝiparo, kiel kuracisto en balenoŝipo, akirinte en tia medio ideojn iom materialismajn; transloĝinte en la urbon J..., li tie praktikis la modestan profesion de internlanda kuracisto. Post kelka tempo, li certiĝis, ke li estas afekciata de hipertrofio de la koro, kaj sciante, ke la malsano estas nekuracebla, li donis sin al malvigliĝo, antaŭ la perspektivo de morto, en nekonsolebla melankolia stato. Li antaŭ diris la difinitan tagon de sia morto, antaŭe ĉirkaŭ du monatoj, kaj kiam venis la momento, li kunigis sian familion por diri al ĝi la lastan adiaŭon.

Kiam liaj edzino, patrino, tri infanoj kaj aliaj geparencoj alproksimiĝis al lia lito, kaj la unua provis lin levi, li pli malvigliĝis, fariĝante mallume viola kaj fermante la okulojn, tial oni opiniis lin mortinta. Tiam la edzino intermetis sin por kaŝi al siaj infanoj tiun scenon.

Post minutoj, la malsanulo remalfermis la okulojn; lia mieno prilumita, por tiel diri, prenis radiantan esprimon de beateco, kaj li ekkriis: – “Ho, miaj infanoj, kia beleco! feliĉo! Ho, morto! kia bonfaro! kia milda afero! Mortinte, mi sentis, ke mia animo leviĝis tre alten, sed Dio permesis al mi reveni por al vi diri: Ne bedaŭru mian morton, kiu estas liberigo. Ha! Mi ne povas priskribi al vi la grandiozecon de ĉio, kion mi vidis, la impresojn, kiujn mi spertis! Sed vi ne povus ilin kompreni... Ho! miaj infanoj, ĉiam kondutu, tiel ke vi meritu tiun neesprimeblan feliĉon destinitan al bonaj homoj; vivu laŭ la reguloj de karitato; el tio, kion vi havas, donu parton al bezonantoj.

Kara edzino, mi restigas vin en nemulte laŭdinda situacio; ni havas ricevotajn ŝuldojn, sed mi petegas vin ne turmenti niajn ŝuldantojn; se ili estas ĉe malfacilaĵoj, atendu ĝis ili povos pagi; kaj pardonu tiujn, kiuj ne povas pagi. Dio vin rekompencos. Vi, mia filo, laboru por subteni vian patrinon; estu ĉiam honesta kaj evitu fari ion, kio eble makulus nian familion. Ricevu ĉi tiun krucon, heredaĵon de mia patrino; neniam ĝin forlasu, kaj Dio volu, ke ĝi faru vin ĉiam rememori miajn lastajn konsilojn: Miaj infanoj, reciproke helpu vin, subtenu unu alian, ke la bona harmonio regu vin; ne estu vantemaj nek fieraj; pardonu viajn malamikojn, se vi volas, ke Dio vin pardonu...”

Poste alproksimigante ilin al si, li prenis iliajn manojn kaj diris plu: – “Infanoj, mi vin benas.” – Kaj liaj okuloj fermiĝis, ĉi tiun fojon por ĉiam; sed lia vizaĝo konservis tiel imponan esprimon, ke nombra amaso posedita de admiro venis vidi lin ĝis la momento, kiam li estis envolvita en mortotukon.

Post kiam iu amiko de la familio donis al ni ĉi tiujn treege interesajn informojn, tiam ni memoris, ke elvoko fariĝus instrua al ni ĉiuj kaj utila al la Spirito mem.

1. Elvoko. – R. Mi estas apud vi.

2. – Oni rakontis al ni la cirkonstancojn, en kiu okazis via morto, kaj ni forte miris. Ĉu vi bonvolas priskribi al ni ankoraŭ pli detale tion, kion vi vidis dum la intertempo de tio, kion ni povus nomi viaj du mortoj? – R. Tion, kion mi vidis... Ĉu vi povus ĝin kompreni? Mi ne scias, ĉar mi ne trovus esprimojn proprajn al kompreno de tio, kion mi povis vidi dum la momentoj, en kiuj estis eble al mi forlasi la fizikan envolvaĵon.

3. – Kaj ĉu vi scias, kie vi estis? Ĉu malproksime de la Tero, sur alia planedo, aŭ en la Spaco? – R. La Spirito ne mezuras distancojn, nek konas ilian longecon tiel, kiel vi. Forprenite de la supernatura aganto, kiun mi ne komprenas, mi vidis brilojn de ia ĉielo, de tiuj, kiujn nur sonĝe ni povas prezenti al ni. Tiu iro tra la senfino okazis kun tia rapideco, ke mia Spirito ne povis kalkuli kiom da sekundoj ĝi daŭris.

4. – Kaj vi nun ĝuas la feliĉon, kiun vi atendis? – R. Ne; mi ja deziras ĝin ĝui, sed Dio ne devas tiamaniere rekompenci min. Mi multfoje ribelis kontraŭ la benataj pensoj, kiujn diktis mia koro, kaj la morto ŝajnis al mi ia maljustaĵo.

Mi nekredanta doktoro nutris ĉe la kuracarto profundan antipation kontraŭ la dua naturo, kiu estas nia inteligenta dia impulso; al mi la senmorteco de la animo estis nenio alia ol fikcio taŭga por logi nemulte instruitajn homojn, kvankam la neniaĵo min timigis kaj mi malbenis la misteran aganton, kiu ĉiam influas. La Filozofio malebligis al mi, tion mi ne konsciis, kompreni la grandecon de la Eternulo, kiu povas distribui doloron kaj ĝojon por instrui la homaron.

5. – Ĉu vi rekonis vian staton tuj post via definitiva malligiĝo? – R. Ne; mi nur rekonis min dum la transiro, kiun mia korpo spertis por trakuri la eteran regionon. Sed tio ne tuj okazis, kaj estis necesaj kelke da tagoj por mia vekiĝo.

Dio faris al mi favoron, tial mi klarigos al vi: Mia malnova malkredo ne plu ekzistis; mi fariĝis kredanto antaŭ la morto, post kiam mi grave kaj science esploris la aferon, kiu min turmentis, post kiam mi fine trovis ne surterajn kialojn, sed dian kialon, kiu min inspiris kaj konsolis, donante al mi kuraĝon pli fortan ol la doloro. Tiel mi benis tion, kion mi malbenis, mi rigardis la morton kiel ian liberigilon. La ideo pri Dio estas granda, kiel la mondo! Ho! kia superega konsolo venas el la preĝo, kiu nin kortuŝas kaj emocias: ĝi estas la plej pozitiva elemento de nia nemateria naturo; per ĝi mi komprenis, mi firme kaj suverene kredis, kaj tial Dio, konsiderante miajn agojn, bonvolis rekompenci min antaŭ la fino de mia enkarniĝo.

6. – Ĉu oni povus diri, ke vi estis mortinta dum tiu unua krizo? – R. Jes kaj ne: post kiam la Spirito forlasis la korpon, la karno nature estingiĝadis; sed, kiam li reprenis la surteran loĝejon, la vivo revenis al la korpo, kiu spertis transiĝon, ian dormon.

7. – Kaj ĉu vi sentis la ligilojn, kiuj tenis vin ĉe la korpo? – R. Sendube; la Spirito havas fortegan katenon, kiu lin tenas, kaj li eniras en la naturan vivon, antaŭ la lasta tremo de la karno.

8. – Kiel do, en via ŝajna morto kaj dum kelke da minutoj, via Spirito povis subite kaj nekonsterneble malligiĝi, dum via efektiva malligiĝo estis akompanata de konfuziĝo dum kelke da tagoj? Ŝajnas al ni, ke en la unua okazo, pro la ligiloj inter korpo kaj Spirito pli ekzistantaj ol en la dua, la malligiĝo devus esti pli malrapida, ĝuste kontraŭa al tio, kio efektiviĝis. – R. Vi multfoje elvokis enkarniĝintan Spiriton, ricevante ĝustajn respondojn; mi troviĝis en tiaj kondiĉoj, ĉar Dio vokis min kaj liaj servantoj al mi diradis: – “Venu...” Mi obeis kaj dankis al Li la specialan favoron, kiun Li bonvolis fari al mi, ke mi povu duonvidi kaj kompreni lian senfinan grandecon. Mi dankas vin tial, ke antaŭ la reala morto vi permesis al mi instrui miajn geparencojn, ke ili travivu bonajn kaj ĝustajn enkarniĝojn.

9. – El kie venis la belaj paroloj, kiujn post via vekiĝo vi eldiris al via familio? – R. Ili estis reflekto de tio, kion mi vidis kaj aŭdis; la bonaj Spiritoj inspiris al mi la parolon kaj donis brilon al mia mieno.

10. – Kian impreson, laŭ via opinio, kaŭzis via revelacio ĉe la ĉeestantoj kaj precipe ĉe viaj infanoj? – Surprizigan, profundan; la morto ne estas mensogema; la infanoj kiel eble plej maldankaj ĉiam kurbiĝas ĉe la finiĝanta enkarniĝo. Se ni povus penetri en la koron de la infanoj, apud malfermita tombo, ni vidus ilin nur poseditaj de veraj sinceraj sentoj, tuŝitaj de la kaŝita mano de la Spiritoj, kiuj diras al ĉiuj pensoj: Ektremu, se vi dubas; morto estas rebonigo, justeco de Dio, kaj mi garantias al vi, spite al la nekreduloj, ke miaj familio kaj amikoj kredis la parolojn de mi eldiritajn antaŭ la morto. Krome mi estis peranto de iu alia mondo.

11. – Dirinte, ke vi ne ĝuas la duonviditan feliĉon, ĉu ni tamen povas diri, ke vi estas malfeliĉa? – R. Ne, ĉar mi fariĝis kredanto antaŭ la morto, kaj tio, el koro kaj konscienco. Doloro turmentas en tiu mondo, sed fortikigas el la vidpunkto de la spirita estonteco. Rimarku, ke Dio konsideris miajn preĝojn kaj mian absolutan kredon je Li; mi estas firma sur la vojo al perfektiĝo, kaj mi venos al celo, kiun oni konsentis al mi duonvidi. Preĝu, miaj amikoj, por ĉi tiu nevidebla mondo, kiu prezidas en viaj destinoj; ĉi tiu frateca interŝanĝo estas ama; estas rimedo interkomunikiganta la Spiritojn el ĉiuj mondoj.

12. – Ĉu vi bonvolus eldiri kelkajn vortojn al viaj edzino kaj infanoj? – R. Mi petas ĉiujn miajn karulojn, ke ili kredu je la ĉiopova, justa, neŝanĝema Dio; ke ili kredu la preĝon, kiu konsolas kaj korfaciligas; la karitaton, kiu estas la plej nobla praktiko de la homa enkarniĝo; mi petas ilin rememori, ke ankaŭ el la malmulto oni povas doni, ĉar monereto de malriĉulo estas pli meritoplena en la okuloj de Dio, de tiu Dio, kiu scias, ke malriĉulo donas multon, eĉ kiam li malmulton donas.

“La riĉulo devas multe doni, kaj konstante doni por tiom multe meriti. La estonteco estas la karitato, la bonvolemo ĉe ĉiuj agoj; estas konsideri, ke ĉiuj Spiritoj estas fratoj, neniam zorgante pri la miloj da infanecaj surteraj vantaĵoj.

Vi spertos krudajn provaĵojn, kara amata familio; sed ilin kuraĝe akceptu, memorante, ke Dio ilin vidas. Ofte rediru ĉi tiun preĝon: – “Ama kaj bona Dio, ĉiam ĉion konsentanta, donu al ni forton superan al ĉiuj sortovicoj, faru nin bonaj, humilaj kaj karitatemaj, malgrandaj je riĉaĵo kaj grandaj je koro. Permesu, ke nia Spirito estu spiritisto sur la Tero, por vin pli bone kompreni kaj ami.

Via nomo estu emblemo de libereco, ho! mia Dio! – La konsolanto de ĉiuj subprematoj, de ĉiuj benzonantaj ami, pardoni kaj kredi.”

Cardon

Eric Stanislas

(Spontanea komunikaĵo. Societo de Parizo; Aŭgusto 1863.)

“Kian feliĉon donas al ni la emocioj intense sentataj de bravaj koroj! Ho! konsolaj pensoj malfermantaj la savovojon al ĉio vivanta, al ĉio materie kaj spirite spiranta. La konsolanta balzamo neniam ĉesu abunde flui sur nin kaj vin! Kiaj vortoj ni uzas, esprimantaj la feliĉon de la elkarniĝintaj fratoj, kiam ili penetras en la amon, kiu nin ĉiujn kunigas?

Ha, fratoj! ĉie kiom da bono, kiom da dolĉaj sentoj altaj kaj simplaj, kiel vi, kiel via doktrino, vi estas invitataj dissemi laŭlonge de la irota vojo; sed ankaŭ kiom multe oni donos al vi eĉ antaŭ ol vi akiros rajtojn!

Mi ĉeestis ĉion, kio okazis en ĉi tiu nokto; mi aŭdis, mi komprenis kaj mi penos memvole plenumi mian devon kaj instrui la klason el neperfektaj Spiritoj. Aŭdu do: mi tute ne estis feliĉa; kiam mi estis enabismiĝinta en la grandegeco, en la senfino, miaj suferoj estis des pli intensaj, ju pli malfacila estis al mi ilia kompreno.

Benata estu Dio, kiu konsentas al mi veni en sanktejon, kiu ne povas senpune esti malfermita al malbonuloj.

Amikoj, kiom mi dankas vin, kiom da fortoj mi regajnis inter vi! Ho, bonaj homoj! konstante kolektiĝu; lernu, ĉar vi ne povas dubi pri la fruktoj de la seriozaj kunsidoj; la Spiritoj devantaj ankoraŭ multon lerni, kiuj memvole restas senfaraj, mallaboremaj kaj forgesantaj siajn devojn, povas troviĝi tie, ĉe vi, pro cirkonstancoj atenditaj aŭ neatenditaj; kaj tiam, forte tuŝitaj, ili sin rekonas, kaj multe da okazoj prezentiĝas al ili duonvidi la celon, la tre deziratan objekton, samtempe serĉi, edifite de via ekzemplo, la rimedojn eviti la penigan staton, kiu ilin regas.

Kun granda plezuro mi fariĝas interpretanto de la suferantaj animoj, ĉar mi parolas al bonkoraj homoj, en la certeco, ke mi ne estos forpelata.

Ankoraŭfoje akceptu do, komplezemaj homoj, la esprimon de mia aparta danko kaj tiun de ĉiuj, al kiuj vi de longe faris multe da bono, eĉ ne sciante.”

Eric Stanislas

La gvidanto de la mediumo. Miaj infanoj, ĉi tiu estas Spirito longe suferinta, devojiĝinta de la ĝusta vojo. Li num komprenas siajn erarojn, pentas kaj turnas la okulojn al Dio, kiun li forneis. Lia situacio ne estas tiu de feliĉulo, sed li aspiras la feliĉon kaj ne plu suferas. Dio konsentis al li ĉi tiun kunsidon, ke li poste iru en malsuperan sferon por sin instrui kaj stimuli la progreson de la Spiritoj, kiuj, kiel li, malobeis la leĝon. Ĝi estas riparado, kiu koncernas lin. Li fine konkeros la feliĉon, pro lia persisteco.

S-ino Anna Belleville

Tridekkvinjara virino mortinta post kruela malsano. Vigla, spirita, dotita per neordinara inteligento, skrupula kriterio kaj altaj moralaj kvalitoj; edzino kaj sindediĉa familiopatrino, ŝi cetere posedis ian maloftan forton de karaktero kaj ian abundon da rimedoj, kiuj ĉiam tenis ŝin protektata kontraŭ la plej hazardaj okazaĵoj de ŝia ekzistado. Ne konservante resenton pri personoj, pri kiuj ŝi povas plendi, ŝi ĉiam estis preta fari al ili oportunan servon. Intime ligite al ŝia persono de multe da jaroj, ni povis akompani ĉiujn fazojn de ŝia ekzistado kaj ankaŭ ĉiujn neatenditaĵojn en ĝia fino. Venis de ia akcidento la malsano, kiu devis ŝin mortigi, reteninte ŝin sur lito tri jarojn, katenitan de la plej kruelaj suferoj, cetere eltenitaj ĝis la fino, kun heroeca kuraĝo, kaj malgraŭ kiuj la natura beleco de ŝia Spirito neniam ŝin forlasis. Ŝi firme kredis la ekzistadon de la animo kaj la estontan vivon, sed nemulte zorgis pri tio; ĉiuj ŝiaj pensoj rilatis al la estanteco, kiu estis por ŝi tre grava, kvankam ŝi ne timis la morton kaj estis indiferenta por la materiaj plezuroj. Ŝia vivo estis simpla kaj ŝi sen peno rezignis tion, kion ŝi ne povis ekhavi; sed ŝi denaske posedis la senton pri bono kaj belo, senton, kiun ŝi nutris eĉ ĉe la plej malgrandaj aferoj.

Ŝi volis vivi malpli por ŝi ol por siaj infanoj, komprenante kiom sia malesto kostus al ili, kaj tio ja ligis ŝin al la vivo. Ne ĝin studinte ĝisfunde , ŝi konis Spiritismon; ŝi interesiĝis pri ĝi, sed ŝi neniam povis firme teni siajn ideojn pri la estonteco; ĉi tiu estis laŭ ŝi relaĵo, sed ne kaŭzis al ŝia spirito profundan impreson.

Tio bona, kion ŝi praktikis, estis rezultato de ia natura, spontanea impulso, kaj ŝi ne pensis pri rekompencoj nek pri estontaj punoj.

Ŝia stato estis senesperiga kaj baldaŭa ŝia morto, cirkontanco, kiun ŝi mem konis. Iun tagon, kiam ŝia edzo forestis, ŝi senfortiĝis kaj komprenis, ke ŝia horo venas; ŝiaj okuloj nebuliĝis, konfuziĝo ŝin invadis, kaj ŝi sentis ĉiujn angorojn pro la disiĝo.

Sed la morto antaŭ la reveno de la edzo estis por ŝi malfacila. Per superega klopodo super si mem, ŝi murmuris: “Ne, mi ne volas morti!”

Ŝi tiam sentis reveni la vivon kaj ŝi reprenis la tutan uzon de siaj kapabloj. Veninte ŝia edzo, ŝi al li diris: “Mi estis mortonta, sed mi volis atendi vian alvenon, pro tio, ke mi devas fari al vi kelkajn rekomendojn.” Tial la lukto de la vivo kontraŭ la morto daŭris plu ankoraŭ tri monatojn, tempon, kiu estis por ŝi nenio alia ol dolora agonio.

Elvoko en la tago sekvinta tiun de ŝia morto. – R. Bonaj amikoj, mi estas danka pro la intereso, kiun mi meritas de vi; cetere vi estis por mi kvazaŭ bonaj parencoj. Nu bone, ĝojegu, ĉar mi estas feliĉa. Konsolu mian kompatindan edzon kaj protektu miajn infanojn. Mi tuj iris al ili, post kiam mi elkarniĝis.

– D. Ni povas supozi, ke via konfuziĝo ne estis longa, ĉar vi al ni respondas klarmense.

– R. Ha! Miaj amikoj, mi tiel multe suferis... kaj vi bone scias, ke mi suferis rezignacie. Nu, mia provado finiĝis. Mi ne diros, ke mi estas tute liberiĝinta, ne; sed vero estas, ke mi ne plu suferas, kaj tio estas por mi granda korfaciliĝo! Nuntempe mi estas tute resaniĝinta, sed mi ankoraŭ bezonas la helpon de viaj preĝoj, ke mi poste kunlaboru kun vi.

– D. Kio estis la kaŭzo de viaj longaj suferoj?

– R. Ia terura pasinteco, mia amiko.

– D. Ĉu vi povas rakonti al ni tiun pasintecon?

– R. Ho! Lasu min ĝin iom forgesi... mi ĝin tiel kare elpagis...

Unu monaton post la morto. – Nun, kiam vi eble estas tute malligiĝinta kaj kiam nin pli bone rekonas, ni tre dezirus teni kun vi pli klaran konversacion. Ĉu vi ekzemple povus respondi al ni, kia estis la kaŭzo de via longa agonio? Tri monatojn vi estis inter vivo kaj morto...

– R. Dankon, miaj amikoj, pro via rememoro, kaj ankaŭ pro viaj preĝoj! Kiom sanigaj ĉi tiuj estis por mi kaj kiom ili kunhelpis por mia liberiĝo! Mi ankoraŭ havas bezonon esti konsolata; preĝu plu por mi. Vi komprenas la valoron de la preĝo. Tiuj, kiujn vi eldiras, neniel estas banalaj formuloj, kompare kun tiuj murmurataj de tiom da aliaj homoj, kiuj ne taksas ilian gravecon, la frukton de ia bona preĝo.

“Mi multe suferis, sed miaj suferoj estis malavare kompensitaj, kaj multfoje estis al mi permesate esti apud miaj karaj infanoj, kiujn mi postlasis kun tiom da dedaŭro!

Mi mem plilongigis tiujn suferojn; la arda deziro vivi plu, pro amo al miaj infanoj, igis min iamaniere alkroĉiĝi al la materio, kaj malsame ol aliaj homoj mi ne volis forlasi la kompatindan korpon, de kiu mi devis disiĝi, malgraŭ tio, ke ĝi estis por mi instrumento de tiom da torturoj.

Jen la kialo de mia longa agonio. Koncerne la malsanon kaj la devenantajn suferojn, ili estis elpago de mia pasinteco – plia ŝuldo, kiun mi pagis. Ha! bonaj amikoj, se mi estus vin aŭdinta, kiom da ŝanĝo estus okazinta en mia nuna vivo!

Kian korfaciliĝon mi spertus en la lastaj momentoj, kaj kiel facila eble estus mia disiĝo, se, anstataŭ ĝin bari, mi estus min konfide submetinta al la volo de Dio, al la fluo, kiu min trenadis! Sed, anstataŭ turni la okulojn al la estonteco min atendanta, mi nur vidis la estantecon, kiun mi estis forlasonta!

Kiam mi revenos sur la Teron, mi estos ja spiritistino, mi ĝin asertas al vi. Kia superbela scienco! Mi ofte ĉeestas viajn kunsidojn kaj la konsilojn, kiujn oni transdiras al vi. Eble miaj suferoj estus mildigitaj, se mi povus ilin kompreni, kiam mi estis sur la Tero. La okazo ne estis ankoraŭ veninta.

Mi hodiaŭ komprenas la bonecon kaj la justecon de Dio, kvankam mi ne estas sufiĉe progresinta por senzorgigi min pri la aferoj de la vivo; mi precipe iras al miaj infanoj, ne por dorloti ilin, sed por ilin helpi, montrante al ili la vojon, kiun Spiritismo malfermas en ĉi tiu momento. Jes, miaj amikoj, mi ankoraŭ havas gravajn zorgojn, inter kiuj elstaras tiu rilata al la estonteco de miaj infanoj.”

– D. Ĉu vi povas doni al ni iajn informojn pri la pasinteco, kiun vi bedaŭras?

– R. Ha! bonaj amikoj, mi estas preta fari konfeson. Mi malzorgis la aliulan suferon, indiferente vidante la suferojn de mia patrino, kiun mi nomis malsanulino pro imaga malsano. Por ne vidi ŝin sur lito, mi supozis, ke ŝi ne suferas kaj mi mokis ŝiajn plendojn. Jen kiel Dio punas.

Ses monatojn post la morto. – D. Nun, kiam sufiĉe longa tempo forpasis, de kiam vi forlasis vian materian envolvaĵon, bonvolu priskribi al ni viajn pozicion kaj okupojn en la spirita mondo.

– R. Dum la surtera vivo mi estis tio, kion oni ordinare nomas bona persono; sed antaŭ ĉio mi ŝatis mian bonstaton; laŭnature kompatema, mi eble ne estus kapabla por sinofero malpliigi malfeliĉon. Hodiaŭ ĉio ŝanĝiĝis, kaj kvankam mi ĉiam estas la sama, la iama memo tamen modifiĝis.

“Mi profitis el la modifiĝo kaj mi vidas, ke ne ekzistas kategorioj nek kondiĉoj ekster la persona merito, en la nevidebla mondo, kie karitatema kaj bonkora malriĉulo superstaras riĉulon, kiu humiligis per sia almozo. Mi speciale helpas tiujn afliktiĝantajn pro familiaj suferoj, pro perdo de parencoj aŭ de riĉeco. Mia misio estas ilin reanimi kaj konsoli kaj ĉe tio mi sentas min feliĉa.”

Anna

Grava demando venas el la faktoj supre menciitaj. Jen ĝi:

Ĉu persono, pro forto de sia propra volo, povus prokrasti la momenton de disiĝo de la animo je la korpo?

Respondo de la Spirito Sankta Ludoviko. Senkondiĉe jese respondita, ĉi tiu demando povus okazigi erarajn konsekvencojn.

Certe, pro iaj kondiĉoj, iu enkarniĝinta Spirito povas longigi sian korpan ekzistadon, por plenumi nepre necesajn misiojn, aŭ almenaŭ de li tiel supozatajn – tio estas permeso, kiun oni al li povas konsenti, por ĉi tiu pritaktata okazo kaj por multe da aliaj ekzemploj. Sed ĉi tiu vivoprokrasto devas esti ja mallonga, ĉar estas malpermesate al la homo inversigi la ordon de la naturaj leĝoj kaj ankaŭ memvole reveni en la vivon, kiam ĝi jam atingis sian limdaton. Ĝi estas nur nedaŭra haltigo. Sed, pro ebleco de la fakto, oni ne konkludu, ke ĝi estas ĝenerala, kaj ke dependas de ĉiu homo tiamaniere plilongigi sian ekzistadon. Kiel provon por la Spirito, aŭ por intereso de finiĝonta misio, la malvigliĝintaj organoj povas ricevi aldonon da vivo-fluidaĵo, kiu ebligos al ili kelke da momentoj plilongigi la materian manifestiĝon de penso. Ĉi tiuj okazoj estas esceptaj kaj ne faras regulon. Ankaŭ oni ne devas vidi en tiu fakto ian nuligon de la neŝanĝemeco de la leĝoj de Dio, sed ian sekvon de la libera volo de la animo, kiu, en la ekstrema momento, havas konscion pri sia misio kaj volas, spite la morton, elfini tion, kion ĝi ĝis tiam ne povis. Tiu vivolongigo iafoje povas esti ia speco de puno trudita al la Spirito dubema pri la estonteco, vivoprokrasto, kiun li nepre devas suferi.

Sankta Ludoviko

Oni ankoraŭ povus miri pri la relativa rapido, kun kiu ĉi tiu Spirito liberiĝis, pro lia alkroĉiĝo al la korpa vivo; sed estas necese konsideri, ke tiu alkroĉiĝo neniel estis materia kaj voluptama, ĝi prefere havis sian moralan flankon efektive motivitan de la bezonoj helpi la infanojn ankoraŭ en frua aĝo. Ŝia spirito estis intelekte kaj morale progresinta. Se ŝi estus atinginta plian ŝtupon, oni povus opinii ŝin unu el tiuj Spiritoj el la plej feliĉaj. Ne ekzistis do ĉe la perispiritaj ligiloj tiu obstineco rezultanta el la materia identigo; oni povas diri, ke la vivo malfortiĝinta pro daŭra malsano, apenaŭ kateniĝis per delikataj fadenoj, kies rompiĝon ŝi penis malhelpi. Sed ŝia rezisto estis punita per plilongigo de la suferoj rilataj al la malsano mem kaj ne per la malfacileco de la malligiĝo. Jen kial, post ĉi tiu malligiĝo, ŝia konfuziĝo estis mallonga. Alia fakto same grava venas de ĉi tiu elvoko, kiel de la pli granda parto de tiuj realigitaj en pluraj tempoj, pli-malpli malproksimaj de la morto: ĝi estas la grada aliiĝo de la ideoj de la Spirito, kies progreso vidiĝas ne ĉe liaj pli bonaj sentoj, sed ĉe lia pli justa taksado de la aferoj. La progreso de la Spirito en la spirita vivo estas do fakto elmontrita de la sperto. La korpa vivo estas praktikado de tiu progreso, elmontro de liaj decidoj, fandilo, en kiu li puriĝas. Ĉar la animo progresas post la morto, ĝia sorto ne povas esti definitive difinita, pro tio, ke la definitiva decido pri la sorto estas, kiel ni jam diris, la neado de la progreso.

Kaj, ĉar tiuj du aferoj ne povas samtempe kunekzisti, restas plu tiu, kiu havas favore por si la konfirmon de la faktoj kaj de la racio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.