La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA ĈIELO KAJ LA INFEROAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. La Evangelio tute ne mencias la purgatorion, kiu estis rekonita nur de la Eklezio en la jaro 593. Ĝi nekontesteble estas ia dogmo pli racia kaj pli konforma al la justeco de Dio, ol la infero, ĉar ĝi starigas punojn malpli rigorajn kaj plenumeblajn por la eraroj de mezgrada graveco.
La principo de purgatorio estas do bazita sur justeco, ĉar, rilate la homan justecon, ĝi estas nedaŭra malliberigo kompare kun la dumviva kondamno. Kion ni diru pri lando, kiu havus nur mortopunon por krimoj kaj negravaj deliktoj?
Sen la purgatorio nur du ekstremaj alternativoj ekzistas por animoj: la superega feliĉo aŭ la eterna turmentego. Kaj laŭ tiu hipotezo, kio fariĝus el la animoj kulpaj nur pro negravaj eraroj? Ili partoprenus en la feliĉo de la elektitoj, eĉ ne neperfektaj, aŭ spertus la punon por la plej danĝeraj krimintoj, eĉ se ili ne faris multe da malbono, kio ne estas justa nek racia.
2. Sed la nocio pri purgatorio necese devus esti nekompleta, ĉar, konante nur la punon per fajro, oni faris el ĝi ian inferon malpli teruran, pro tio, ke la animoj tie ankaŭ ardas, kvankam en fajro malpli varma. Ĉar la dogmo pri la eternaj punoj estas neakordigebla kun la progreso, la animoj en la purgatorio ne liberiĝas el ĝi pro sia progreso, sed pro la preĝoj, kiujn oni faras aŭ kiujn oni ordonas fari por ilia bono. Kaj se la unua penso estis bona, tiel ne okazis al la sekvoj venintaj el ĝi, pro la misuzoj de tiuj preĝoj. La pagataj preĝoj transformis la purgatorion en negocon pli profitigan, ol la infero[17].
3. Oni neniam precize determinis kaj difinis la lokon de la purgatorio kaj la naturon de la punoj tie suferataj. La prilumado de tiu afero estis konsentita al la Nova Revelacio, klariganta al ni la kaŭzon de la surteraj mizeraĵoj de la vivo, kies justecon nur la plureco de la ekzistadoj povas montri al ni.
Tiuj mizeraĵoj necese originas el la neperfektaĵoj de la animo, ĉar, se tiu estus perfekta, ĝi ne farus erarojn nek devus suferi iliajn sekvojn. Homo, kiu sur la Tero ekzemple estus sobra kaj modera ne suferus malsanojn devenantajn de ekscesoj.
Li plejofte estas malfeliĉa pro sia propra kulpo, sed, se li estas neperfekta, tia li estas, ĉar li tia estis antaŭ ol veni sur la Teron, por elaĉeti ne nur nunajn erarojn, sed ankaŭ antaŭajn erarojn ne elpagitajn. Li pagas per vivo da provoj tion, kion li suferigis al aliulo en antaŭa ekzistado. La sortovicoj, kiujn li spertas, estas siavice nedaŭra korektado kaj ia averto je la neperfektaĵoj, kiujn li devas forigi de si, por eviti malbonojn kaj progresi por la bono. Ili estas por la animo lecionoj de sperto, iafoje krudaj, sed des pli profitaj por la estonteco, ju pli profundaj estas la impresoj, kiujn ili faras. Tiuj sortovicoj okazigas senĉesajn luktojn, kiuj disvolvas liajn fortojn kaj liajn intelektajn kaj moralajn kapablojn. Per tiuj luktoj la animo refreŝiĝas en la bono, triumfante ĉiam, kiam ĝi havos bravecon por ilin subteni ĝis la fino.
La premio de la venko estas en la spirita vivo, kien la animo eniras radianta kaj triumfanta, same kiel soldato, kiu distingiĝas ĉe batalo por ricevi la gloran titolon heroo.
4. Ĉiu ekzistado estas okazo, ke la animo povu fari paŝon antaŭen; de ĝia volo dependas la pli aŭ malpli granda longeco de tiu paŝo: suriri multe da ŝtupoj aŭ resti sur la sama punkto. Ĉe ĉi tiu lasta okazo, ĉar pago por ĝiaj ŝuldoj frue aŭ malfrue nepre trudiĝas, la animo devos rekomenci novan ekzistadon en kondiĉoj ankoraŭ pli penaj, ĉar al ia neforviŝita makulo aldoniĝas alia makulo.
En sinsekvaj enkarniĝoj, la animo ja liberiĝas de siaj neperfektaĵoj, unuvorte ĝi sin elpurigas, ĝis kiam ĝi estos sufiĉe pura por forlasi la mondojn por elaĉeto, kia la Tero, kie la homoj elaĉetas la pasintecon kaj nunecon, celante la estontecon. Sed kontraŭe al la ideo, kiun oni havas pri ili, dependas de ĉiu homo plilongigi aŭ mallongigi sian restadon, laŭ la grado da progreso kaj pureco atingita de li mem per lia propra klopodo. Tiu liberiĝo okazas ne pro finiĝo de tempo nek pro aliulaj meritoj, sed pro la merito de ĉiu homo mem, laŭ ĉi tiuj vortoj de la Kristo: Al ĉiu laŭ liaj faroj[18], vortoj tute resumantaj la justecon de dio.
5. Tiu do, kiu suferas en ĉi tiu vivo, povas diri, ke tio okazas, ĉar li ne sufiĉe puriĝis en sia antaŭa ekzistado, devante, se tion li ne faris en la nuna, suferi ankoraŭ en la sekvonta. Tio estas samtempe justa kaj logika. Pro tio, ke la sufero estas propra al la neperfektaĵo, la homo des pli suferas, ju pli neperfekta li estas, sammaniere kiel malsano daŭros des pli da tempo, ju pli longa estos la prokrasto ĝin kuraci. Tiel, dum la homo estos fiera, li suferos je la sekvoj de sia fiero; dum egoisma, je tiuj de sia egoismo.
6. Pro siaj neperfektaĵoj la kulpa Spirito unue suferas en la spirita vivo, kaj poste estos al li donita la korpa vivo, kiel rimedo de rebonigo. Tial li ja troviĝas en tiu nova ekzistado, ĉu kun personoj, kiujn li ofendis, ĉu en medioj analogaj al tiuj, en kiuj li praktikis malbonon, ĉu ankoraŭ en situacioj kontraŭaj al tiuj de sia antaŭa vivo, kiel ekzemple la mizero, se li estis malbona riĉulo, kaj la humiliĝo, se fierulo.
La elaĉeto en la mondo de la Spiritoj kaj sur la Tero ne estas duobla puno por ili, sed ia aldono, ia disvolviĝo de efektiva laboro faciliganta la progreson. La profito de tiu laboro dependas de la Spirito. Ĉu ne estas al li preferinde, ke li revenu sur la Teron, kun probableco atingi la ĉielon, ol ke li estu senapelacie kondamnita, ĝin definitive forlasante? La dono de tiu libereco estas pruvo de la saĝeco, boneco kaj justeco de Dio, kiu volas, ke la homo ĉion ŝuldu al siaj klopodoj kaj estu la faranto de sia estonteco; ke, malfeliĉa dum pli aŭ malpli longa tempo, li plendu, nur pri si mem, ĉar la vojo de progreso estas ĉiam libera al li.
7. Konsiderante kiel granda estas la sufero de iaj kulpaj Spiritoj en la nevidebla mondo, kiel terura estas la situacio de aliaj, des pli peniga pro ilia nepoveco antaŭvidi la finiĝon de tiuj suferoj, oni povus diri, ke ili troviĝas en infero, se tiu vorto ne kuntrenus la ideon pri ia eterna kaj materia puno.
Sed pro la revelacio de la Spiritoj kaj la ekzemploj, kiujn ili prezentas al ni, ni scias, ke la limdato de la elaĉeto dependas de la pliboniĝo de la kulpulo.
8. Spiritismo ne neas, sed pli ĝuste konfirmas la estontan punon. Kion ĝi detruas, tio estas infero ie lokita kun fornegoj kaj senapelaciaj punoj. Ĝi ankaŭ ne neas purgatorion, ĉar ĝi pruvas, ke en ĝi ni troviĝas kaj ĝin precize difinas, kaj, klarigante la kaŭzon de la surteraj mizeroj, ĝi kondukas al la kredo tiujn samajn, kiuj ĝin neas. Ĉu ĝi forpelas la preĝojn por la mortintoj? Tute ne, ĉar la suferantaj Spiritoj ilin petas; ĝi altigas ilin al devo de karitato kaj elmontras ilian efikecon por konduki al bono la Spiritojn kaj, per tiu rimedo, mallongigi iliajn turmentiĝojn[19]. Parolante al la intelekto, ĝi jam longe portas fidon al multaj nekreduloj, sugestante preĝon al la animo de tiuj, kiuj ĝin malŝatis. Kion Spiritismo certigas, estas tio, ke la valoro de la preĝo estas en la penso, ne en la vortoj, ke la plej bonaj preĝoj estas tiuj el la koro, ne tiuj el la lipoj, kaj fine tiuj, kiujn ĉiu murmuras el si mem, ne tiuj, kiujn oni eldiras por mono. Kiu do kuraĝus ĝin riproĉi?
9. Kiel ajn longa estas la tempo de tiu puno en la spirita vivo aŭ sur la Tero, kie ajn ĝi okazu, ĝi ja havos finon post nelonga aŭ longa tempo. Reale ekzistas por la Spirito nur du alternativoj, nome puno nedaŭra kaj proporcia al la kulpo, kaj grada rekompenco laŭ la merito. Spiritismo forpelas la trian alternativon, tiun pri la eterna kondamno. Infero reduktiĝas al simbola figuro pri la plej intensaj suferoj, kies fino estas nekonata. Purgatorio ja estas relaĵo.
La vorto purgatorio kuntrenas ideon pri ĉirkaŭlimigita loko: jen kial ĝi pli kompreneble aplikiĝas al la Tero, ol la senfina Spaco, kie vagas la suferantaj Spiritoj, kaj des pli, ĉar la naturo de la surtera elaĉeto havas la karakterojn de efektiva elaĉeto.
Pliboniĝinte, la homoj liveros al la nevidebla mondo nur bonajn Spiritojn; kaj ĉi tiuj, enkarniĝinte, siavice liveros al la korpa homaro nur perfektiĝintajn elementojn.
Tiam la Tero ĉesos esti elaĉeta mondo kaj la homoj ne plu suferos la mizerojn devenantajn de siaj neperfektaĵoj.
Cetere, per tia transformiĝo, kiu nuntempe okazas, la Tero altiĝos en la hierarkio de la mondoj[20].
10. Sed kial la Kristo ne parolis pri purgatorio? Ĉar, se ne ekzistis la ideo, ankaŭ ne estis vorto por ĝin esprimi.
La Kristo helpis sin per la vorto infero, la sola uzata, kiel ĝenerala termino, por sendistinge nomi la estontajn punojn. Se li lokus flanke de la vorto infero ian rilatan al purgatorio, li ne povus precizigi ĝian efektivan sencon, ne tuŝante aferon rezervitan al la estonteco; li devus fine konsekri la ekzistadon de du specialaj lokoj de puno. Laŭ la ĝenerala koncepto, infero kun la ideo de puno implicite enfermis tiun de purgatorio, kiu estas nenio alia ol maniero de puno.
La klarigo pri la naturo de la punoj estis destinita al la estonteco, kiu ankaŭ devis redukti la inferon al ĝia ĝusta valoro. Se la Eklezio, post ses jarcentoj, decidis rompi la silenton de Jesuo pri la purgatotio, dekretante ties ekziston, tiel estis tial, ke la Eklezio opiniis, ke li ne diris ĉion. Kaj kial ne okazos al aliaj aferoj, same kiel al tiu punkto?
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.