La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ĈIELO KAJ LA INFERO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

UNUA PARTO: Doktrino
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
DUA PARTO: Ekzemploj
1 2 3 4 5 6 7 8
Piednotoj

ĈAPITRO X: INTERVENO DE DEMONOJ EN LA NUNTEMPAJN MANIFESTIĜOJN

1. La nuntempaj spiritismaj fenomenoj de longe altiras atenton sur analogajn faktojn de ĉiuj tempoj, kaj pri tio la Historio neniam estis tiel esplorata, kiel en la lastaj tempoj. Pro la simileco de efikoj oni deduktis la unuecon de la kaŭzo. Kiel ĉiam okazas rilate al eksterordinaraj faktoj nekonataj de la komuna saĝo, la vulgarularo vidis en la spiritismaj fenomenoj ian supernaturan kaŭzon, kaj la superstiĉo kompletigis la eraron, aldonante al ĝi absurdajn kredojn. El tio venas amaso da legendoj, kiuj plejparte estas ia miksaĵo el malmultaj veraĵoj kaj multaj mensogoj.

2. La doktrinoj pri la demono, longe superstarante, tiom multe troigis ian povon, ke ili, por tiel diri, igis la homojn forgesi Dion; ĉie aperis la fingro de Satano, kaj por tio sufiĉis, ke la observita fakto transiru la limojn de la homa povo. Eĉ la plej bonaj aferoj, la plej utilaj malkovroj, precipe tiuj, kiuj povis skui la malklerecon kaj plilarĝigi la sferon da ideoj, plurfoje estis rigardataj kiel diablaj faroj. La hodiaŭaj spiritismaj fenomenoj, pli disvastigitaj kaj pli bone observataj en la lumo de la prudento kaj kun helpo de la Scienco, sendube konfirmas la intervenon de kaŝitaj inteligentoj, kiuj tamen agadas laŭ naturaj leĝoj kaj montras per sia agado ian novan forton kaj leĝojn ĝis tiam nekonatajn.

Sekve la demando reduktiĝas al tio, nome scii kiaspecaj estas tiaj inteligentoj.

Dum oni posedis sciojn pri la spirita mondo nur necertajn kaj sistemajn, la vero daŭre estis kaŝita; sed hodiaŭ, kiam rigoraj observoj kaj eksperimentaj studoj klarigas la naturon, originon kaj destinon de la Spiritoj, kaj ankaŭ ilian agmanieron kaj rolon en la Universo, hodiaŭ, ni diras, la demando solviĝas per faktoj. Nun ni scias, ke tiuj kaŝitaj inteligentoj estas la animo de tiuj, kiuj vivis sur la Tero. Ni ankaŭ scias, ke la diversaj kategorioj el bonaj kaj malbonaj Spiritoj ne konsistas el estuloj de malsamaj specoj, sed ke ili prezentas nur diversajn gradojn da progreso. Laŭ la pozicio, kiun ili okupas pro sia intelekta kaj morala disvolviĝo, la manifestiĝantaj estuloj prezentas la plej profundajn kontrastojn, sen kio ni povus supozi, ke ne ili ĉiuj eliris el la granda homa familio, sammaniere kiel la sovaĝulo, la barbaro kaj la civilizita homo.

3. Pri tiu punkto, same kiel pri multaj aliaj, la Eklezio tenas la antikvajn kredojn je la demonoj. Ĝi diras: “Ekzistas principoj, kiuj ne ŝanĝiĝas jam de dek ok jarcentoj, ĉar ili estas neŝanĝemaj.” Ĝia eraro estas ĝuste tio, ke ĝi ne konsideras la progreson de la ideoj; ke ĝi supozas Dion nesufiĉe saĝa por ebligi revelacion al la disvolviĝo de la inteligentoj; resume, ke ĝi parolas al la samtempuloj la saman lingvon de la pasinteco. Nu, se la homaro progresas, dum la Eklezio sisteme tenas sin en malnovaj eraroj tiel sur la spirita kampo, kiel same sur la scienca, baldaŭ venos nekredemo, submetante la propran Eklezion.

4. Jen kiel la Eklezio klarigas la ekskluzivan enmiksiĝon de la demono en la spiritajn manifestiĝojn[35]:

“En siaj eksteraj enmiksiĝoj la demonoj penas kaŝi sian ĉeeston, por forigi suspektojn. Ĉiam ruzaj kaj perfidaj, ili delogas la homon per insidoj, antaŭ ol mankateni lin per subpremo kaj sklavaĉemo.

Ĉi tie ili akrigas lian scivolemon per fenomenoj kaj infanecaj petolaĵoj; tie ili vekas lian admiron kaj subigas lin per sorĉo de tio supernatura.

Se io supernatura ekaperas kaj ilin senmaskigas, tiam ili kvietiĝas, forigas ĉiajn maltrankviliĝojn, petas pri konfido kaj estigas familiarecon.

Jen ili prezentiĝas kiel dioj kaj bonaj genioj, jen prenas nomojn kaj eĉ trajtojn de memorataj mortintoj. Helpe de tiaj trompoj indaj je la antikva serpento, ili parolas kaj estas aŭdataj; ili diktas dogmojn kaj estas fidataj; almiksas al siaj mensogoj kelkajn veraĵojn kaj sugestias eraron sub ĉiaj formoj. Jen kion signifas la supozataj revelacioj el transtombo. Kaj estas por tia rezulto, ke lignaĵo kaj ŝtono, arbaroj kaj fontoj, sanktejoj de idoloj kaj tablopiedoj kaj infanmanoj fariĝas orakoloj: tial antaŭdiristino delire profetas; malklerulo fariĝas scienculo dum mistera sonĝo. Trompi kaj falsi, jen estas la superega celo de tiuj manifestiĝoj, ĉie kaj ĉiam.

La mirigaj rezultoj de tiuj ordinare absurdaj kaj ridindaj praktikoj aŭ agoj, ne povante deveni de la ekskluziva virto, nek de la ordo starigita de Dio, povas esti atribuataj nur al la helpo de la kaŝitaj povoj. Tiaj estas ĉefe la eksterordinaraj fenomenoj realigitaj en niaj tagoj, per la ŝajne nedanĝeraj procedoj de magnetismo, kaj ankaŭ tiuj de la parolantaj tabloj. Per faroj de la moderna magio, ni vidas nuntempe reproduktiĝi la elvokojn, la konsultojn, la resanigojn kaj sorĉaĵojn, kiuj famigis la templojn de la idoloj kaj kavernojn de la sibiloj. Kiel en la pasinteco, oni demandas lignon, kaj ĉi tiu respondas; oni ordonas al ĝi, kaj ĝi obeas; tio en ĉiuj lingvoj kaj pri ĉiuj aferoj; oni troviĝas antaŭ nevideblaj estuloj uzurpantaj nomojn de mortintoj, kies supozataj malkaŝoj havas karakteron de kontraŭdiro kaj mensogo; senkonsistaj kaj subtilaj formoj subite kaj rapide ekaperas, montrante sin kvazaŭ dotitaj per superhoma forto.

Kiuj estas la sekretaj agantoj de tiuj fenomenoj, la veraj aŭtoroj de tiuj neklarigeblaj scenoj? La anĝeloj, tiuj ne akceptus ja tiajn malnoblajn rolojn, kaj ankaŭ ne submetiĝus al ĉiuj kapricoj de la scivolemo.

La animoj de la mortintoj, kiujn Dio malpermesas elvoki, restas en la loko por ili destinita de lia justeco, kaj ne povas, sen lia permeso, submetiĝi al la ordonoj de la vivantoj. Tiamaniere, la misteraj estuloj alkurantaj ĉe la unua alvoko de herezulo, de malpiulo aŭ de kredemulo – kio estas grave diri: de naiveco aŭ de krimo – estas nek senditoj de Dio, nek apostoloj de la vero kaj de la savo, sed faktoroj de eraro kaj agantoj de la infero. Malgraŭ la zorgo, kun kiu ili sin kaŝas sub la plej respektindaj nomoj, ili sin perfidas pro senvaloreco de siaj doktrinoj, pro la malnobleco de siaj faroj kaj senkoheraj paroloj.

Ili penas forviŝi de la religia simbolo la dogmojn de la origina peko, de la renaskiĝo de la korpoj, de la eternaj punoj, kaj ankaŭ de la tuta dia revelacio, por forpreni de la leĝoj ties veran sankcion kaj malfermi al malvirto ĉiujn barojn. Se iliaj sugestoj povus superstari, ili fine formus oportunan religion por uzo de socialismo kaj de ĉiuj, kiujn ĝenas la nocio pri la devo kaj pri la konscienco.

La nekredemo en nia jarcento faciligis al ili la vojon. Tiel, la kristanaj societoj povu, per sincera sindono al la katolika kredo, eviti la danĝeron de tiu nova kaj terura invado!”

5. Tiu tuta teorio devenas de la principo, ke ĉiuj anĝeloj kaj demonoj estas estuloj diferencaj de la homaj animoj, kaj ĉi tiuj prefere estas produkto de ia speciala kreado, cetere malsuperaj al la demonoj laŭ inteligenteco, laŭ scio kaj ĉiaspecaj kapabloj. Kaj tial ĝi opinias, ke estas ekskluziva de la malicaj anĝeloj la interveno en la antikvajn kaj nuntempajn manifestiĝojn de la Spiritoj.

La ebleco de komunikiĝo de mortintoj estas fakta afero, estas la rezulto de observado kaj eksperimentoj, kies diskuto ne estas ĉi tie oportuna. Ni tamen akceptu, kiel hipotezon, la ĉi-supre menciitan doktrinon, kaj ni vidu ĉu ĝi ne detruiĝas mem, per siaj propraj argumentoj.

6. El la tri kategorioj de anĝeloj, laŭ la Eklezio, la unua okupiĝas ekskluzive pri la ĉielo; la dua, pri la regado de la Universo, kaj la tria, pri la Tero. En ĉi tiu lasta troviĝas la gardantaj anĝeloj, al kiuj estas komisiita la protektado de ĉiu homo. Nur unu parto da anĝeloj el ĉi tiu lasta kategorio partoprenis en la ribelo kaj estis transformita en demonojn. Nu, ĉar Dio permesis al ili, jen per kaŝitaj sugestoj, jen per videblaj manifestiĝoj, tiel libere erarigi la homojn, kaj ĉar tiu Dio estas superege bona kaj justa, Li almenaŭ devus, por malgravigi la malbonojn de tiel abomeninda privilegio, permesi ankaŭ la manifestiĝon de la bonaj anĝeloj. Tiel la homoj havus minimume la liberecon kaj la rimedon de la elekto. Sed doni al la malbonaj anĝeloj la monopolon de delogo, kun vasta povo ŝajnigi, ke ili faras bonon por pli bone delogi, kaj samtempe malpermesante ĉian intervenon de la bonaj, tio estas atribui al Dio la nekoncepteblan intencon pligravigi la malfortecon, la malspertecon kaj naivecon de la homoj.

Ankoraŭ pli: tio igas nin supozi konfidekspluaton de Dio, pro la fido, je kiu Li estas inda. La prudento rifuzas akcepti tiom multan partiecon profite al malbono.

Ni vidu la faktojn.

7. Al la demonoj oni donas transcendajn kapablojn: ili nenion perdis el la anĝela naturo; ili posedas la scion, la sagacecon, la antaŭzorgon kaj la penetremon de la anĝeloj, havante ankoraŭ plie ruzon, trompemon kaj artifikon, ĉion en pli alta grado. Iliaj celoj estas deturni la homojn de la bono, malproksimigi ilin de Dio kaj treni ilin en la inferon, kies provizistoj kaj rekrutistoj ili estas. Tiel oni komprenas, ke ili prefere sin direktu al tiuj, kiuj persisteme troviĝas sur la bona vojo; oni komprenas la uzadon de allogoj kaj ŝajniĝoj de bono por altiri kaj erarigi la homojn; sed kion oni ne komprenas, estas tio, ke la demonoj direktu sin al tiuj, kiuj jam apartenas al ili, per korpo kaj animo, por rekonduki ilin al Dio kaj bono.

Kiu pli forte estos inter la ungegoj de demono, ol tiu, kiu blasfemas kontraŭ Dio, regita de malvirto kaj konfuziteco pro pasioj? Ĉu tiu ne estas sur la vojo al infero? Kiel tamen oni komprenu, ke al tia kaptaĵo tiu demono instigu petegi Dion, submetiĝi al lia volo, kaj rezigni malbonon?

Kiel oni komprenu, ke li altigas antaŭ la okuloj de tiu kaptaĵo la plezuregan vivon de la bonaj Spiritoj, kaj pentras la teruran situacion de la malbonaj? Neniam oni vidis komerciston elstarigi al siaj klientoj la varojn de najbaro malprofite al siaj, konsilante ilin iri al ties vendejo. Neniam oni vidis rekrutiston de soldatoj subtaksi la militistan vivon, prikantante la ripozon de la hejma vivo! Ĉu li povos diri al la rekrutoj, ke ĉi tiuj havos vivon plenan de laboroj kaj seniĝoj, kun dek eblecoj kontraŭ unu morti, aŭ almenaŭ resti sen brakoj kaj kruroj? Tiu tamen estas la malinteligenta rolo de la demono, ĉar estas notinde – kaj ĝi estas fakto –, ke la instruoj devenintaj de la nevidebla mondo regeneris nekredantojn kaj ateistojn, enblovante en ties animojn fervoron kaj kredojn neniam ekzistintajn.

Ankoraŭ pro tiaj manifestiĝoj oni vidis – kaj oni vidas ĉiutage – regeneriĝi obstinajn malvirtulojn, penantajn plibonigi sin mem. Nu, atribui al demono tiel bonefikan propagandon kaj edifan rezulton estas ja doni al li diplomon pri stulteco.

Ĉar ne temas pri simpla supozo, sed pri eksperimenta fakto, kontraŭ kiu ne ekzistas argumento, ni devas konkludi, ke la demono estas ia unuaklasa mallertulo, aŭ ke li ne estas tiel sagaca kaj malbona, kiel oni pensas, kaj sekve ne tiel timiga, kiel oni diras; aŭ ke tiam ĉiuj manifestiĝoj ne venas de li.

8. “Ili penetrigas en la spiriton la eraron sub ĉiuj formoj, kaj estas ja por havigi al si tian rezulton, ke ligno, ŝtono, arbaroj, fontoj, sanktejoj de idoloj, tablopiedoj kaj manoj de infanoj fariĝas orakoloj.”

Sed, se tiel estas, kiuj estas la signifo kaj la valoro de la vortoj de la Evangelio: – “Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, kaj viaj junuloj havos viziojn, kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn; kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian Spiriton, kaj ili profetos.” (La Agoj, 2:17 kaj 18.)

Ĉu en tiuj paroloj ne estas la silenta antaŭdiro de la nuntempa mediumeco al ĉiuj permesita, eĉ al la infanoj? Ĉu tiu kapablo estis anatemata de la apostoloj? Ne; ili ĝin proklamas, kiel dian favoron, kaj ne kiel demonan faron.

Ĉu la hodiaŭaj teologoj havas pli multe da aŭtoritato ol la apostoloj? Kial ne vidi prefere la dian fingron en la efektiviĝo de tiuj paroloj?

9. “Per la moderna magio, ni vidas nuntempe refariĝi la elvokojn, la konsultojn, la resanigojn kaj la sorĉaĵojn, kiuj disfamigis la templojn de la idoloj kaj la kavernon de la sibiloj.”

Ni demandas: kio komuna ekzistas inter la faroj de la magio kaj la spiritaj elvokoj?

Estis tempo, kiam tiaj faroj estis fidindaj kaj oni kredis al ilia efiko, sed hodiaŭ ili estas nur ridindaj. Neniu ilin konsideras, kiel seriozajn, kaj Spiritismo ilin kondamnas. En la epoko, kiam la magio floris, estis neperfekta la kono pri la naturo de la Spiritoj, kiujn oni ĝenerale rigardis, kiel estaĵojn dotitajn per superhoma povo.

Koste de sia propra animo, neniu ilin elvokis krom por havigi al si favorojn de la sorto kaj destino, trovi trezorojn, malkaŝi la estontecon aŭ ekhavi eliksirojn de amo. Kune kun siaj kabalaj signoj, formuloj kaj praktikoj, la magio estis riproĉata pro tio, ke ĝi liveris sekretojn por fari miregindaĵojn, por devigi Spiritojn submetiĝi al la ordonoj de homoj kaj kontentigi ties dezirojn. Hodiaŭ ni scias, ke Spiritoj estas animoj de mortintoj, kaj ni ne elvokas ilin, krom por ricevi konsilojn de tiuj bonaj, moraligi la malbonajn, kaj interrilati plu kun estuloj karaj al ni. Jen tio, kion Spiritismo diras tiurilate:

10. Vi neniam povos postuli la ĉeeston de Spirito al vi egala aŭ supera pri moraleco, ĉar al vi mankas aŭtoritato super li; sed de Spirito malsupera al vi, kaj se ĝi estas por via bono, tiam tio al vi prosperos, ĉar tiam aliaj Spiritoj vin helpos. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV.)

La plej nepre necesa el ĉiuj disponoj por elvoko estas la enmemiĝo, kiam oni volas havi aferon al seriozaj Spiritoj. Kun fido kaj deziro fari bonon oni havas pli da forto por elvoki la superajn Spiritojn. Dum kelkaj momentoj da enmemiĝo, altigante sian animon, oni identiĝas kun la bonaj Spiritoj kaj inklinigas ilin veni. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV.)

Neniu objekto, kiel medalo kaj talismano, havas la povon altiri aŭ forpuŝi la Spiritojn, ĉar la materio neniel agas sur ilin. Iu bona Spirito neniam konsilas tiajn sensencaĵojn. La efiko de talismanoj neniam ekzistis krom en la imagemo de kredemuloj. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉp. XXV)

Ekzistas nenia rita formulo por elvoki Spiritojn; kiu ajn pretendus rekomendi iajn parolojn, tiun oni povas sentime alnomi ĉarlatano, ĉar por la puraj Spiritoj formo estas nenio. Tamen la elvoko devas ĉiam esti farata en la nomo de Dio. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XVII.)

La Spiritoj difinantaj rendevuojn en terurvekaj lokoj kaj je malfruegaj horoj amuzas sin pri la homoj, kiuj ilin aŭskultas. Estas ĉiam senutile kaj ofte danĝere cedi al similaj sugestoj; senutile, ĉar oni el tio gajnas nenion, krom esti mistifikita; danĝere, ne pro la malbono, kiun la Spiritoj povas fari, sed pro la influo, kiun tio povas havi sur malfortajn cerbojn. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV.)

Ne ekzistas tagoj nek horoj pli favoraj por elvokoj: por la Spiritoj tio estas tute indiferenta, same kiel ĉio materia, kaj estus superstiĉo kredi la influon de tagoj kaj horoj. La plej favoraj momentoj estas tiuj, en kiuj la elvokanto povas esti malplej absorbita de siaj kutimaj okupoj, kiam lia korpo kaj lia spirito troviĝas en la plej trankvila stato. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV.)

Al la malbonvola kritiko plaĉis prezenti la spiritajn komunikaĵojn envolvitaj en ridindaj kaj superstiĉaj praktikoj de magio kaj nekromancio. Se la homoj, kiuj parolas pri Spiritismo, ne ĝin konante, penus studi tion, pri kio ili volas paroli, ili ŝparus al si mulatjn imaglaborojn kaj asertojn, kiuj taŭgus nur por pruvi iliajn nescion kaj malbonan volon.

Por informo al personoj fremdaj al tiu scienco, ni diros, ke por komunikiĝi kun la Spiritoj, ne estos tagoj, nek horoj, nek lokoj pli favoraj ol aliaj; ke por ilin elvoki ne estas necesaj formuloj, nek vortoj sakramentaj aŭ kabalaj; ke oni bezonas nenian preparon aŭ inicadon; ke la uzado de ĉiu signo aŭ materia objekto por ilin altiri aŭ forigi estas senefika, kaj ke la penso sufiĉas; fine, ke, ne elirantaj el sia normala stato, la mediumoj ricevas iliajn komunikaĵojn tiel simple kaj nature, kiel se ĉi tiuj estus diktataj de vivanta homo. Nur ĉarlataneco povus afekti strangajn manierojn kaj aldoni ridindajn akcesoraĵojn. (Kio estas Spiritismo?, ĉap. II, § 49.)

Kiel principo, estonteco estas kaŝita al la homo, kaj nur en maloftaj esceptaj okazoj Dio permesas, ke ĝi estu malkaŝita. Se la homo konus sian estontecon, li ne atentus la nunecon kaj ne kondutus kun sama libereco; ĉar li estus posedita de la ideo, ke, se io devas okazi, li ne bezonas sin okupi pri ĝi, aŭ li penus ĝin deturni. Dio ne volis, ke tiel estu, por ke ĉiu kunlaboru por la plenumo de la aferoj, eĉ de tiuj, kiujn la homo volus kontraŭstari. Dio tamen permesas ĝian malkaŝon, kiam ĝia antaŭa kono ne malhelpas, sed faciligas la plenumon de iu afero, sugestante al homo konduton alian ol tiu, kiun li havus sen tia cirkonstanco. (La Libro de la Spiritoj, 3-a Parto, ĉap. X.)

La Spiritoj ne povas gvidi la homojn en la eltrovoj kaj en la sciencaj esploroj. La scienco estas verko de la genio; ĝi devas esti akirita nur per laboro, ĉar nur per laboro la homo iras antaŭen sur sia vojo. Kian meriton li havus, se sufiĉus al li demandi la Spiritojn, por ĉion scii? Por ĉi tiu prezo ĉiu ajn stultulo povus turniĝi en scienculon. Same estas kun la inventoj kaj eltrovoj en la industrio. Kiam venis la tempo de la eltrovo, la Spiritoj komisiitaj por direkti ĝian iradon serĉas homon kapablan konduki ĝin al sukceso kaj inspiras al li la necesajn ideojn, sed tiel ke li havu la tutan meriton de sia laboro, ĉar tiujn ideojn li devas mem ellabori kaj konkretigi. Tiel estas kun ĉiuj gravaj laboroj de la homa inteligento. La Spiritoj lasas ĉiun homon en lia sfero: el tiu, kiu taŭgas nur por plugeti la teron, ili ne faras gardanton de la sekretoj de Dio; sed ili povas preni el la senfameco la homon kapablan helpi la plenumon de iliaj planoj. Ne lasu vin do treni de scivolemo aŭ ambicio sur kampo fremda al Spiritismo, kiu ne havas tiajn celojn, ĉar per ĉi tiuj al vi prosperos nur la plej ridindaj mistifikoj. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXVI.)

La Spiritoj ne povas helpi en la eltrovo de kaŝitaj trezoroj. La superaj Spiritoj ne okupas sin pri tiaj aferoj, sed la mokemaj Spiritoj ofte indikas neekzistantajn trezorojn aŭ ankaŭ povas vidigi iun trezoron en unu loko, dum ĝi kuŝas en alia rekte kontraŭa; ĉi tio estas ja utila nome por montri, ke la vera riĉeco venas el laboro. Se la Providenco destinas kaŝitajn riĉaĵojn por iu homo, ĉi tiu ilin trovos nature; ne alie, neniam. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXVI.)

Klarigante al ni la propraĵojn de la fluidaĵoj – iloj kaj rimedoj de agado de la nevidebla mondo, kiuj estas unu el la fortoj kaj potencoj de la Naturo – Spiritismo havigas al ni la ŝlosilon de multego da aferoj antaŭe neklarigeblaj per alia rimedo kaj kiuj povis pasintatempe esti rigardataj kiel miregindaĵoj. Same kiel magnetismo, ĝi elmontras leĝon, se ne nekonatan, almenaŭ miskomprenatan, aŭ, pli bone dirite, oni konis la efikojn, ĉar ili okazas en ĉiuj tempoj, sed oni ne konis la leĝon, kaj ĝuste de tio, ke oni ne konis la leĝon, naskiĝis la supertiĉo. Ĉe la konado de tiu leĝo ĉio mirakleca disfumiĝas kaj la fenomenoj enviciĝas inter la naturaj aferoj. Jen kial, estigante la movadon de tablo aŭ farante, ke la forpasintoj skribu, la spiritistoj ne faras pli grandan miraklon, ol kuracisto, kiu revivigas mortanton, aŭ fizikisto, kiu faligas fulmon. Iu, kiu per ĉi tiu scienco pretendus fari miraklojn, aŭ ne konus la aferon aŭ estus trompisto. (La Libro de la Mediumoj, 1-a Parto, ĉap. II.)

Certaj personoj havas ideon tute malpravan pri la elvokoj; iuj kredas, ke la elvokoj venigas el la tombo la mortintojn en funebra aparato. Nur en romanoj, en fantaziaj rakontoj pri reaperantoj kaj en la teatro oni vidas la mortintojn senkarnaj, elirantaj el siaj tomboj, envolvitaj en littukoj, kaj klakigantaj siajn ostojn.

Spiritismo neniam faras miraklojn, ĝi ne faris ankaŭ tiun; ĝi neniam revivigis mortintan korpon; la spirita estulo, fluideca, inteligenta ne estas tien metita kun sia maldelikata envolvaĵo, kiu tie restas tute definitive. Li apartiĝas de ĝi en la momento de la morto, kaj kiam la disiĝo estas farita, li jam havas nenion komunan kun ĝi. (Kio estas Spiritismo?, ĉap. II, § 48)

11. Ni plivastigis ĉi tiujn citaĵojn por montri, ke la spiritismaj principoj havas nenian rilaton kun tiuj de la magio. Tiel, nek Spiritoj submetitaj al la homoj; nek rimedoj por ilin konfuzi; nek kabalaj formuloj aŭ signoj; nek eltrovoj de trezoroj; nek procedoj por riĉigi, kaj ankaŭ ne mirakloj kaj miregindaĵoj, fantaziaj divenoj kaj aperaĵoj; fine, nenio el tio, kio estas celo kaj esencaj elementoj de magio. Spiritismo ne nur malaprobas tiajn aferojn, kiel ankaŭ elmontras ties neeblecon kaj senefikecon. Ni ankoraŭfoje asertas, ke estas nenia simileco inter la procedoj kaj la celoj de magio kaj Spiritismo; nur malklereco kaj malsincereco povos ilin intermiksi. Tiamaniere, tia eraro ne povas superstari, ĉar la spiritismaj principoj elportas ekzamenon, kaj tie ili estas evidente kaj klare formulitaj por ĉiuj.

Rilate al resanigoj, kiujn la ĉi-supre menciita pastoralo rekonis kiel realajn, la donita ekzemplo estas miselektita kiel rimedo por eviti interrilatojn kun la Spiritoj. Efektive tiaj resanigoj estas aliaj bonoj, kiuj inspiras dankemon kaj kiujn ĉiuj povas sperti. Malmultaj personoj estas pretaj por ilin rezigni, precipe post kiam ili eluzis aliajn rimedojn antaŭ ol turni sin al la diablo. Cetere, se la diablo resanigas oni devas konfesi, ke li faras bonan kaj indan agon[36].

12. “Kiuj estas la sekretaj agantoj de tiaj fenomenoj, la veraj aŭtoroj de tiuj neeksplikeblaj scenoj? La anĝeloj ne akceptus mem malnoblajn rolojn, kiel ne sin submetus al ĉiuj kapricoj de scivolemo.”

La aŭtoro aludas la fizikajn manifestiĝojn de la Spiritoj, inter kiuj evidente estas kelkaj malmulte indaj je superaj Spiritoj. Ni tamen petos, ke li anstataŭigu la vorton anĝelo per puraj spiritoj aŭ superaj spiritoj, ĉar tiel ni havos ĝuste tion, kion Spiritismo diras. Sed oni ne povas rigardi kiel neindajn je la bonaj Spiritoj ian amason da skribaj, parolaj aŭ aŭdaj komunikaĵoj, ĉar tiaj komunikaĵoj estus kaj estas indaj je la plej eminentaj homoj sur la Tero. La samon ni povas diri pri la resanigoj, aperaĵoj kaj sennombraj faktoj grandkvante cititaj en la sanktaj libroj, kiel verko de anĝeloj kaj de sanktuloj. Se do anĝeloj kaj sanktuloj iam estigis similajn fenomenojn, kial ili ne estigas tiujn fenomenojn nuntempe? Kial identaj faktoj estas rigardataj kiel sorĉaĵoj en la manoj de unuj, dum en la manoj de aliaj ili estas konsiderataj kiel sankatj mirakloj?

Defendi tian tezon estas rezigni ĉian logikecon.

La aŭtoro de la Pastoralo eraras, kiam li asertas, ke tiaj fenomenoj estas neklarigeblaj. Kio okazas estas ĝuste la malo, t. e. hodiaŭ tiuj fenomenoj estas perfekte klarigitaj, des pli ke ili ne plu estas konsiderataj kiel mirindaj kaj supernaturaj. Se tamen oni konsentas, ke ili ne estis tiaj, tiel logike estas ja atribui ilin al la diablo, sama kiel iam estis logike atribui al ĉi tiu la aŭtorecon de ĉiaj naturaj fenomenoj, kies kaŭzo estis tiam nekonata.

Kiel malnoblajn rolojn ni devas kompreni tiujn, kiuj celas malbonon kaj ridindaĵon, escepte se ni volas tiel taksi la utilegan verkon de la bonaj Spiritoj, kiuj praktikas bonon, kondukante la homojn al Dio per virto.

Sed Spiritismo precize diras, ke la malnoblaj roloj ne apartenas al la superaj Spiritoj, kiel oni konkludas el la jenaj reguloj:

13. Oni ekkonas la kvaliton de la Spiritoj laŭ ilia parolo; tiu de la vere bonaj kaj superaj Spiritoj estas ĉiam digna, nobla, logika, sen kontraŭdiroj; ĝi estas plena de saĝeco, de modesteco, de bonvolemo kaj de la plej pura moralo.

Krome ĝi estas konciza, klara kaj ne havas vortojn senutilajn. La malsuperaj, malkleraj aŭ fieraj Spiritoj manke de ideoj provizas sian parolon per abundo da frazoj. Ĉiu penso evidente erara, ĉiu maksimo kontraŭa al perfekta moralo, ĉiu konsilo ridinda, ĉiu esprimo maldelikata, banala aŭ simple frivola, fine ĉiuj montroj de malbonvolemo, de aroganteco, de fiero estas nediskuteblaj signoj de malsupereco ĉe la Spirito.

La superaj Spiritoj okupiĝas nur pri inteligentaj komunikaĵoj celantaj nian instruadon. La fizikaj aŭ pure materialaj manifestiĝoj estas pli speciale okupoj de malsuperaj Spiritoj, vulgare nomataj frapantaj Spiritoj, same kiel ĉe ni la montro de forto apartenas al ĵonglistoj, ne al scienculoj. Estus absurdo pensi, ke Spiritoj, eĉ malaltnivelaj, amuziĝas per parado. (Kio estas Spiritismo?, ĉap. II §§ 37, 40 kaj 60. Vd ankaŭ La Libro de la Spiritoj, 2-a Parto, ĉap. I – Diversaj ordoj da Spiritoj; spirita hierarkio, kaj La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXIV – Pri la identigo de la Spiritoj; distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj.)

Kiu sincera homo povas duonvidi en tiuj instruoj povojn neakordigeblajn kun altrangaj Spiritoj? Ne, Spiritismo ne intermiksas la Spiritojn, sed kontraŭe ilin distingas unuj de aliaj. La Eklezio ja atribuas al la demonoj ian inteligenton egalan al tiu de la anĝeloj, dum Spiritismo, bazita sur la observado de faktoj, asertas kaj konfirmas, ke la malsuperaj Spiritoj estas pli-malpli malkleraj, kaj ke estas tre limigitaj iliaj morala horizonto kaj sagaceco, tiel ke ili ofte havas tute malpravan kaj nekompletan ideon pri la aferoj, estante nekapablaj solvi certajn demandojn kaj sekve fari ĉion, kion oni atribuas al la demonoj.

14. “La animoj de la mortintoj, kiujn Dio malpermesas elvoki, loĝas en loko al ili difinita de lia justeco, kaj ne povas, sen lia permeso, esti al la dispono de la vivantoj.”

Spiritismo iras pli malproksimen, estas pli rigora: ĝi ne akceptas la manifestiĝon de iuj ajn Spiritoj, bonaj aŭ malbonaj, sen la permeso de Dio, dum la Eklezio ne pensas pri tio koncerne la demonojn, kiuj, laŭ ĝia teorio, malbezonas tian permeson.

Spiritismo diras plu, ke danke tiun permeson, kaj respondante la elvokon de la vivantoj, la Spiritoj ne estas al ties dispono.

Ĉu la elvokita Spirito venas volonte aŭ devigite?

Obeante la volon de Dio, t. e. la leĝon, kiu prezidas en la Universo, kaj uzante sian liberan volon, li pesas mem, ĉu veni estas utile aŭ malutile. Supera Spirito venas ĉiam, kiam vokita por utila celo; li rifuzas respondon nur en rondoj da homoj malmulte seriozaj aŭ pritraktantaj ĉi tiujn aferojn kiel amuzon. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap XXV, p. 313.)

Ĉu iu Spirito povas rifuzi kontentigi la elvokon, al li faritan? Sendube, ĉar li havas sian liberan volon. Ĉu vi pensas, ke ĉiuj estuloj de la Universo estas al via dispono? Vi mem, ĉu vi opinias, ke vi ja estas devigata respondi al ĉiuj, kiuj eldiras vian nomon? Dirante, ke li povas rifuzi veni, mi parolas pri la peto de la elvokinto, ĉar malsupera Spirito povas esti devigita veni laŭ la ordono de iu supera Spirito. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV, p. 313.)

La spiritistoj estas tiel konvinkitaj, ke ili rekte, sen la permeso de Dio, havas nenian povon super la Spiritoj, ke ili diras, elvokante: “Ni petas Dion ĉiopovan permesi al iu bona Spirito komunikiĝi kun ni; ni petas ankaŭ niajn gardanĝelojn volonti helpi nin kaj forigi la malicajn Spiritojn.” Kiam oni volas elvoki difinitajn Spiritojn: “Ni petas Dion ĉiopovan permesi al la Spirito de tiu persono komunikiĝi kun ni.” (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XVII, § 203.)

15. La akuzoj de la Eklezio kontraŭ la elvokoj ne atingas Spiritismon, sed la praktikojn de la magio, kun kiu Spiritismo havas nenion komunan. Spiritismo tiel, kiel la Eklezio, kondamnas tiujn praktikojn, dum ĝi ne atribuas al la superaj Spiritoj ian rolon neindan je ili, nek demandas aŭ deziras ricevi de ili ion, sen la permeso de Dio.

Certe povas ekzisti iu, kiu misuzas la elvokojn; kiu faras el ili ian ludon; kiu falsas ilian providencan trajton profite al personaj interesoj; aŭ ankoraŭ kiu, pro malklereco, frivoleco, fiero aŭ ambicio deturnas sin de la veraj principoj de la Doktrino; sed la vera Spiritismo, la Spiritismo serioza, ilin kondamnas tiom, kiom la vera religio kondamnas la hipokritajn kredantoj kaj la fanatikulojn. Ne estas logike nek prudente imputi al Spiritismo ekscesojn, kiujn ĝi la unua kondamnas, same kiel la erarojn de tiuj, kiuj ĝin ne komprenas. Antaŭ ol formuli iun ajn akuzon, estas necese scii, ĉu ĝi estas justa. Tiel ni diros: La riproĉo de la Eklezio falas sur la ĉarlatanojn, sur la ekspluatantojn, sur la praktikantojn de magio kaj sorĉaĵo, kaj prave. Kiam la religia aŭ skeptika kritiko, forsekciante ekscesojn, detruas la ĉarlatanismon, ĝi faras nenion pli ol reliefigi la purecon de la perfekta doktrino, ĝin helpante ĉe elpurigado de malbonaj elementoj kaj faciligante al ni la taskon. La eraro de la kritiko kuŝas en la intermiksado de bono kaj malbono, kio ofte okazas pro la malsincereco de kelkaj homoj kaj pro la malklereco de la plejparto. Sed la distingadon, kiun tia kritiko ne faras, aliaj faras. Fine la kontraŭ malbono aplikata kritiko, kiun ĉiu sincera kaj honesta spiritisto aprobas, estas kritiko, kiu ne malutilas nek kontraŭas la Doktrinon.

16. “Tiamaniere la misteraj estuloj alvenantaj ĉe la unua alvoko de herezulo, de malpiulo, aŭ de kredemulo – kio signifas diri: de naiveco aŭ de krimo – estas nek senditoj de Dio, nek apostoloj de vero kaj de savo, sed faktoroj de eraro kaj agantoj de infero.”

Tiuj vortoj kredigas, ke Dio ne permesas la manifestiĝon de bonaj Spiritoj povantaj klarigi kaj savi el eterna perdiĝo la herezulon, la malpiulon kaj la krimulon! Nur la komisiitoj el la infero estas senditaj al ili por ilin enprofundigi ankoraŭ pli en la ŝlimejon. Estas malĝojige diri tion, sed laŭ la Eklezio Dio ne sendas al naivuloj krom perversaj estuloj por ilin delogi!

La Eklezio ne konsentas, ke el inter la anĝeloj, el inter la privilegiitaj kreitoj de Dio, ia estulo sufiĉe kompatema venu helpe al la devojiĝintaj animoj! Por kio do servas la brilaj kvalitoj ornamantaj tiajn estulojn? Ĉu sole nur por ilia persona ĝuo? Ĉu ili estas efektive bonaj, kiam, ekstazantaj de la kontemplaj plezuroj, vidas tiom multajn animojn sur la vojo al la infero, ne penante ilin deturni? Sed tio estas ĝuste la bildo pri la egoismo de tiuj potenculoj, kiuj, senkompataj ĉe abunda riĉaĵo, lasas morti de malsato almozulon frapantan ĉe ilia pordo!

Tio estas ankoraŭ pli grava: tio estas egoismo mem altigita al virto kaj metita ĉe la piedoj de la Kreinto!

Sed vi miras, ke la bonaj Spiritoj venas al herezulo kaj al malpiulo, certe tial, ke vi forgesis tiun parabolon de la Kristo: “Ne la sanuloj bezonas kuraciston”[37]. Ĉu vi do ne havas pli altan vidpunkton ol tiu de la tiutempaj fariseoj? Kaj vi mem, ĉu vi rifuzus montri la bonan vojon al la nekredanto, kiu vin alvokus? Nu, bone: la bonaj Spiritoj faras tion, kion vi farus; ili direktiĝas al malpiulo por doni al li bonajn konsilojn. Ho! Anstataŭ anatemi la transtombajn komunikaĵojn, estus pli bone, se vi benus la dekretojn de la Sinjoro, mirante antaŭ liaj senlimaj povo kaj boneco.

17. Oni diras, ke ekzistas gardantaj anĝeloj; sed kiam tiuj gardantaj anĝeloj ne povas fariĝi komprenataj per la mistera voĉo de la konscienco aŭ de la inspiro, kial ili ne uzas pli rektajn materiajn agorimedojn, tiel ke ili ekfrapegu la sentumojn, ĉar ĉi tiuj rimedoj efektive ekzistas? Se ĉio devenas de Dio kaj nenio okazas sen lia permeso, ĉu ni povas akcepti, ke Li permesus tiajn rimedojn al la malbonaj Spiritoj kaj ilin rifuzus al la bonaj?

Tiuokaze estas necese konfesi, ke Dio donas pli multe da povoj al la demono, por perdigi la homojn, ol al la gardantaj anĝeloj, por ilin savi! Nu, bone! Kion la gardanta anĝeloj, laŭ la Eklezio, ne povas fari, tion faras mem la demonoj: uzante tiajn komunikaĵojn, nomitajn inferaj, ili rekondukas al Dio tiujn homojn, kiuj Lin forĵuris, kaj al bono tiujn sklavigitajn al malbono. Tiuj demonoj faras ion pli: donas al ni la spektaklon de milionoj da homoj kredantaj je Dio pro interveno de ilia diabla povo, dum la Eklezio estas nekapabla ilin konverti. Homoj neniam preĝintaj, hodiaŭ fervore preĝas, danke la instruojn de tiuj demonoj! Kiom multe da fieruloj kaj diboĉuloj fariĝis humilaj, karitemaj kaj modestaj! Kaj ĉio okazis pro la diablo! Ha! se tiel okazis, vere estas, ke al ĉiuj tiuj homoj la demono faris pli bonajn servon kaj gardon ol la anĝeloj mem. Sed estas necese havi mizeran opinion pri la komuna saĝo de nia tempo por kredi, ke la homoj blinde akceptas tiajn ideojn. Sed iu religio, kiu baziĝas sur tia doktrino, iu religio, kiu sin detruas ĉe sia propra bazo, se oni senigas ĝin je ĝiaj demonoj, je ĝia infero, je ĝiaj eternaj punoj kaj je ĝia senkompata dio: tia religio, ni diras, estas religio sin mortiganta.

18. Oni diras, ke Dio sendis la Kriston, sian filon, por savi la homojn, per tio pruvante al ili sian amon. Sed kiel oni klarigu, ke Li poste ilin forlasis?

Ne estas ia dubo, ke Jesuo estas la dia kuriero sendita al la homoj por instrui al ili la veron kaj, per ĝi, la vojon al la savo; sed prezentu al vi – kaj nur post lia veno – kiom multe da homoj ne povis aŭskulti de li la parolon pri la vero, kiom multaj mortis kaj mortos ne konante ĝin, kaj fine kiom multaj el tiuj, kiuj ĝin konas, ĝin praktikas. Tiam, kial Dio, ĉiam preta por savi siajn kreitojn, ne sendas al ili aliajn kurierojn, kiuj, malsuprenirante sur ĉiujn lokojn, inter eminentulojn kaj humilulojn, malklerulojn kaj saĝulojn, kredemulojn kaj skeptikulojn, venu instrui la veron al tiuj, kiuj ĝin ne konas, fari ĝin komprenebla por tiuj, kiuj ne ĝin komprenas, kaj fine akceli per sia rekta kaj multobla instruado la nesufiĉan disvatigadon de la Evangelio, plifruigante la eventon de la dia regado? Jen alvenas tiuj kurieroj en multnombraj amasoj, malfermante la okulojn al blinduloj, konvertante malpiulojn, resanigante malsanulojn, konsolante afliktitojn, same kiel Jesuo! Kion vi faras, kaj kiel vi ilin akceptas? Ha! vi malakceptas ilin, vi forpelas la bonon, kiun ili faras, kaj kriegas: ili esta demonoj!

Alia ne estis la parolo de la fariseoj koncerne la Kriston, kiu, ili diradis, faris la bonon per diablaj povoj! Kaj la Nazaretano respondis al ili: “Vi konos arbon per ĝia frukto: la putra arbo ne povas doni bonaj fruktojn.”[38]

Laŭ la fariseoj, estis malbonaj la fruktoj de Jesuo, ĉar li venis detrui la eksceson kaj proklami la liberecon, kiu ruinigus ilian aŭtoritaton. Se anstataŭ tio Jesuo estus veninta flati ilian fieron, sankcii iliajn erarojn kaj subteni ilian povon, tiam li estus ja la atendata Mesio de la judoj. Sed la Kristo estis sola, malriĉa kaj malforta: oni dekretis lian morton, opiniante estingi lian parolon, kaj lia parolo postvivis lin, ĉar ĝi estis dia. Sed estas nepre necese diri, ke tiu parolo disvastiĝis nur malrapide, kaj post dek ok jarcentoj, ĝi estas konata nur de dekono de la homaro. Malgraŭ tio, multenombraj skismoj jam elrompiĝis el la sino de la kristanaro. Nu bone: nun Dio, en sia favorkoreco, sendas la Spiritojn por konfirmi ĝin, kompletigi ĝin, disvastigi ĝin ĉe ĉiuj homoj kaj sur la tuta Tero – la sanktan parolon de Jesuo. Kaj la granda fakto estas tio, ke la Spiritoj ne estas enkarniĝintaj en nur unu homo, kies voĉo estas limigita: ili estas sennombraj, troviĝas sur ĉiu loko kaj ne povas esti barataj. Ankaŭ pro tio ilia instruado disvastiĝas fulme rapide; kaj tial, ke ili parolas al la koro kaj al la konscienco, ili estas pli bone komprenataj de la humiluloj.

19. Ĉu ne estas malhonoro por ĉielaj kurieroj – vi diras – la transsendo de la instruoj per tiel vulgara rimedo, kiel tiu de la tabloj? Ĉu ne estos ofendo kontraŭ ili supozi, ke ili amuziĝas per frivolaĵoj, lasante sian luman loĝejon por meti sin al la dispono de la unua scivolemulo?

Ankaŭ Jesuo lasis la loĝejon de la Patro por naskiĝi en stalo. Kiu diris al vi, ke Spiritismo atribuas bagatelaĵojn al la superaj Spirito? Ne; Spiritismo nepre asertas la kontraŭon, t. e., ke vulgaraĵoj estas propraj al la vulgaraj Spiritoj. Malgraŭ tio, el tiuj vulgaraĵoj rezultas ia utilo, nome skuegi multajn imagemulojn, pruvante la ekziston de la spirita mondo kaj ĝissate elmontrante, ke tiu mondo ne estas tia, sed tre malsama ol tiu, kiun oni opiniis. Tiuj unuaj manifestiĝoj eble estis simplaj, kiel ĉio komenciĝanta, sed eĉ ne pro tio, ke ĝi ĝermas el tre malgranda semo, iam la arbo ĉesos etendi sian verdan kaj foliriĉan branĉaron.

Kiu kredus, ke el mizerega trogo en Bet-Leĥem povus eliri la parolo, kiu nepre transformas la mondon?

Jes! La Kristo estas ja la dia Mesio. Lia parolo estas ja tiu parolo de vero; jes, la religio fondita sur tiu parolo fariĝas neskuebla, sed kondiĉe, ke ĝi praktiku la sublimajn instruojn, ne farante el la bona kaj justa Dio, kiun ni rekonas en ĝi, ian partian, venĝeman kaj kruelan Dion.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.