La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA ĈIELO KAJ LA INFEROAŭtoro: Allan Kardec |
©2023 Geo |
La Enhavo |
En provinca hospitalo estis iu infano en la aĝo de 8-10 jaroj, en stato, kiu ne estas facile priskribebla. Oni nomis lin per la n-ro 4. Tute tordiĝinta, ĉu pro lia kripleco, ĉu pro la malsano, liaj kruroj sin tordis, tuŝante lian kolon, kaj tia estis ilia malgraseco, ke al ili restis nur haŭto sur ostoj. La korpo, ia ulcero; liaj suferoj estis kruelegaj. Li devenis de juda familio. La malsano superregis tiun organismon jam de 8 jaroj, kaj tamen la malsanulo montradis rimarkindan inteligentecon, krom edifaj naiveco, pacienco kaj rezignacio. La doktoro, kiu lin kuracis, plena de kompato por tiu estulo iom forlasita, tial ke liaj parencoj malofte vizitadis lin, ekinteresiĝis pri li. Kaj li trovis ion ĉarman en lia intelekta frumatureco. Tiamaniere li ne nur lin afable traktadis, sed ankaŭ legadis al li, kiam liaj okupoj tion permesis, mirante pri lia kriterio ĉe la taksado de aferoj, kiuj laŭ lia opinio estis super la komprenkapablo propra al lia aĝo. Unu tagon la infano diris al li: “Doktoro, bonvolu doni al mi ankoraŭfoje tiujn pilolojn lastatempe preskribitajn.” Kial do? – demandis la kuracisto – mi jam donis al vi sufiĉan kvanton, kaj plia dozo povos malutili al vi...
– “Mi ja tiom suferas, ke tre malofte mi povas preĝi al Dio, por ke Li donu fortojn al mi, ĉar mi ne volas ĝeni la ceterajn malsanulojn. Tiuj piloloj min dormigas, kaj almenaŭ dum mia dormo mi ĝenas neniun.”
Tiuj vortoj sufiĉas por montri la noblecon de tiu animo enfermita en kripla korpo. Kie tiu infano ĉerpis tiajn sentojn? Certe ne en la medio, en kiu li edukiĝis; krom tio, en aĝo, en kiu li komencis suferi, li eĉ ne posedis rezonkapablon.
Tiuj sentoj estis denaskaj al li; sed kial do li sin vidis kondamnita al sufero, se ni akceptas, ke Dio samtempe kreis unu animon tiel noblan kaj tiun mizeran korpon – instrumento de torturoj?
Estas necese nei la bonecon de Dio aŭ akcepti la antaŭecon de kaŭzo, t.e. la antaŭekzistadon de la animo kaj la plurecon de la ekzistadoj.
Tiu infano mortis, kaj liaj lastaj pensoj estis pri Dio kaj pri la karitatema kuracisto, kiu lin kompatis. Post kelka tempo lia Spirito estis elvokita ĉe la Societo de Parizo, ĉe kiu li donis la jenan komunikaĵon (1863):
“Ĉe via alvoko mi venis fari, ke mia voĉo etendiĝu trans ĉi tiu rondo, tuŝante ĉiujn korojn. Dio volu, ke ĝia eĥo aŭdiĝu en la soleco, memorigante al vi, ke la surteraj afliktiĝoj havas, kiel premisojn, la ĉielajn ĝojon; ke la turmentego estas nenio alia ol la ŝelo de plezuriga frukto, donanta kuraĝon kaj rezignacion.
Tiu voĉo diros al vi, ke sur la litaĉo de mizero kuŝas la senditoj de la Sinjoro, kies misio konsistas en la elmontro, ke ne estas nevenkebla doloro, kondiĉe ke ni havu helpon de la Ĉiopova kaj de liaj bonaj Spiritoj. Tiu voĉo aŭdigos al vi lamentojn miksitajn kun preĝoj, por ke vi komprenu ilian kompatoplenan harmonion tre malsaman ol tiu de horoj de lamentoj miksitaj kun blasfemoj.
Unu el viaj bonaj Spiritoj, granda apostolo de Spiritismo, cedis al mi sian lokon en ĉi vespero[52]. Miavice, mi devas diri ion pri la progreso de via Doktrino, kiu devas helpi en sia misio al tiuj, kiuj inter vi enkarniĝas por suferi. Spiritismo estos la provilo; la suferantoj havigos al si la ekzemplon kaj la parolon, kaj tiam la blasfemoj ŝanĝiĝos en kriojn kaj larmojn de ĝojo.”
– D. Laŭ viaj asertoj, ŝajnas, ke viaj suferoj ne estis elpago de pasintaj kulpoj...
– R. Ili ne estas rekta kulpelpago, sed mi certigas al vi, ke ĉia sufero havas justan kaŭzon. Tiu, kiun vi konis tiel mizera, jam estis bela, granda, riĉa kaj flatata. Mi havis flatantojn kaj korteganojn, mi estis frivola kaj orgojla. Antaŭe mi estis tre kulpa; mi forĵuris Dion, malutilis al mia similulo, sed mi kruele elpagis, antaŭe en la Spirita mondo, kaj poste sur la Tero. Miaj suferoj dum nur kelkaj jaroj, en ĉi tiu lasta enkarniĝo, estis eltenataj de mi antaŭe, dum tuta ekzistado, kiu atingis ekstreman maljunaĝon. Per mia pento mi ree havigis al mi la favoron de la Sinjoro, kiu konfidis al mi plurajn misiojn, inkluzive la lastan, kiun vi bone konas. Mi mem ĝin petegis por fini mian elpuriĝon.
Adiaŭ, amikoj; mi revenos kelkajn fojojn. Mia misio estas konsoli, kaj ne instrui. Sed troviĝas ĉi tie multaj personoj, kies vundoj restas kaŝitaj, kaj ili sentos plezuron ĉe mia ĉeesto.
Marcel
Kompatinda etuleto suferanta, konsumiĝanta, ulcera kaj kripla! Kiom da ĝemoj li aŭdigis en tiu azilo de mizero kaj larmoj! Kaj kiel rezignacia li estis... kiel lia animo jam tiam duonvidis la finon de la suferoj, malgraŭ sia junaĝo! En la transtombo li jam antaŭsentis la rekompencon pro tiom da sufokitaj ĝemoj, kaj li esperis! Kaj kiom multe li ankaŭ preĝis por tiuj, kiuj ne estis rezignaciaj en la suferado, kaj por tiuj, kiuj ŝanĝis preĝojn por blasfemoj!
Al li estis malrapida la agonio, sed la horo de la morto ne estis terura por li; certe la konvulsiaj membroj tordiĝis, donante al la ĉeestantoj la scenon de kripla korpo ribelanta kontraŭ la sorto, laŭ tiu leĝo de la karno, kiu volas vivi ĉiakoste; sed bona anĝelo ŝvebis super lia mortlito kaj cikatris al li la koron. Poste tiu anĝelo forportis per siaj blankaj flugiloj tiun tiel belan animon eskapantan el tiel terurega korpo, kaj jen estas la vortoj de ĝi eldiritaj: “Gloron al Vi, Sinjoro, mia Dio!” Kaj la animo, feliĉa, supreniris al la Ĉiopova, kaj ekkriis: “Jen mi estas ĉi tie, Sinjoro; Vi donis al mi la mision lerni suferi... ĉu mi elportis ja la provon?”
Hodiaŭ la Spirito de la kompatinda infano kreskas, ŝvebas en la Spaco, iras de la malforta ĝis la humila, kaj al ĉiuj li diras: Esperu kaj kuraĝu. Libera de ĉiuj materiaj malpuraĵoj, jen li estas tie, apud vi, parolante al vi, dirante al vi, ne plu kun tiu febla kaj lamenta voĉo, sed firme: “Ĉiuj, kiuj min observis, vidis, ke la infano ne murmuris; el tiu ekzemplo ili ĉerpis la faciligon por siaj malbonoj, kaj iliaj koroj fortikiĝis ĉe la milda fido al Dio, ĉar alia ne estis la celo de mia mallonga restado sur la Tero.”
Sankta Aŭgusteno
Ĉi tiu estis nenio alia ol malriĉa judo el Vilna, mortinta en Majo 1865. Dum 30 jaroj li almozpetis kun pleto en la manoj. En la tuta urbo estis tre konata tiu voĉo, kiu diradis: “Memoru pri la malriĉuloj, pri la vidvinoj kaj pri la orfoj!” Per tiu longa pilgrimado Slizgol kolektis 90 000 rublojn, sed ne konservis por si eĉ unu kopekon. Li kvietigis la malsanulojn, kiujn li mem kuracadis; pagadis la instruadon al malriĉaj infanoj; disdonadis al la necesbezonaj la manĝaĵon, kiun oni donadis al li.
Li destinis la nokton por la preparado de flartabako, kiun li vendadis por sin provizi per necesaĵoj, kaj tio, kio restadis al li, estis por la malriĉuloj. En la mondo li estis sola, kaj tamen ĉeestis lian entombigon la plimulto de la loĝantaro de Vilna, kies magazenoj fermis siajn pordojn.
Societo de Parizo, la 15-an de Junio 1865
Elvoko. – Tro feliĉa, kaj fine atinginte la celon, kiun mi plej ambiciis, kaj por kiu mi tre kare pagis, jen mi ĉi tie, inter vi, ekde la vespero. Dankon, pro la intereso, kiun vekis en vi la Spirito de la kompatinda almozulo, kiu ĝoje penos respondi viajn demandojn.
– D. Unu letero el Vilna sciigis min pri la plej rimarkindaj detaloj de via ekzistado, kaj el la simpatio, kiun tiuj detaloj inspiras al ni, naskiĝis nia deziro komunikiĝi kun vi. Ni estas dankaj pro via ĉeesto, kaj, ĉar vi volas respondi al ni, ni komencos, certigante al vi, ke ni estos tre feliĉaj, se, por nia instruo, ni povos koni vian spiritan situacion kaj ankaŭ la kaŭzojn, kiuj difinis la specon de la vivo, kiun vi havis en la lasta enkarniĝo.
– R. Antaŭe permesu al mia Spirito konsciiĝinta pri sia vera pozicio, la favoron doni al vi ian opinion pri iu penso, kiu venis al vi en la menson, pri mia personeco. Kaj anticipe mi petas vian konsilon, se tiu mia opinio estos falsa.
Al vi ŝajnas strange, ke la publikaj manifestiĝoj fariĝis tiel gravaj por omaĝi la memoron pri la sensignifa homo, kiu per sia karitatemo scipovis altiri tian simpation. Mi ne aludas al vi, kara majstro, nek al vi, estimata mediumo, nek al la ceteraj veraj kaj sinceraj spiritistoj; mi parolas ja al la personoj indiferentaj al la kredo, ĉar en tio estas nenio eksterordinara. La morala influo de la praktiko de bono, sur la homaron, estas tiel granda, ke, kiel ajn materia ĉi tiu estas, ĝi ĉiam kliniĝas al bono, ĉi tiun respektas, malgraŭ sia inklino por malbono.
Ni konsideru nun viajn demandojn, kiuj ne estas diktitaj de scivolemo, sed formulitaj nur por doni pli grandan amplekson al via instruiĝo. Ĉar mi disponas je libereco, mi do diros al vi, kiel eble plej koncize, kiuj estas la kaŭzoj, kiuj kreis mian lastan ekzistadon.
Antaŭ pluraj jarcentoj mi vivis kiel reĝo, aŭ almenaŭ kiel suverena princo. En la sfero de mia relative limigita povo, kompare kun la nuntempaj Ŝtatoj, mi tamen estis absoluta sinjoro de miaj vasaloj, tiel same, kiel de iliaj destinoj, kaj mi ilin regadis tiranece, aŭ prefere – ni uzu la ĝustan terminon – kiel turmentanto.
Ĉar mi estis dotita per karaktero impetega, perforta, krom avara kaj volupta, vi povas taksi, kia devus esti la sorto de la kompatindaj estuloj submetitaj al mia regado. Krom misuzi la povon por subpremi la malfortulon, mi metis oficojn, laborojn kaj dolorojn je servo de miaj propraj pasioj. Tiel mi postulis dekonaĵon el la produkto de almozo, kaj neniu povus amasigi monon, antaŭ ol mi prenis de li grandan parton el tiuj restaĵoj, kiujn la homa kompatemo lasis gliti en la almozosakon de mizero. Kaj ankoraŭ pli: por ke ne malpliiĝis la nombro da almozuloj inter miaj vasaloj, mi malpermesis al la malfeliĉuloj doni al amikoj, parencoj kaj necesbezonaj servistoj la sensignifan parton de tio, kio ankoraŭ restadis al ili. Unuvorte mi estis ja ĉio, kion plej kruelan oni povas imagi, rilate la aliulajn suferon kaj mizeron. Meze en la teruregaj suferoj, mi ja perdis tion, kion vi nomas vivo, tiel ke mia morto estis montrata, kiel terura ekzemplo al ĉiuj, kiuj pensadis, kiel mi, kvankam en malpli granda skalo.
Kiel Spirito, mi restis dum tri jarcentoj kaj duono vaganta en la Spaco, kaj kiam, en la fino de tiu tempo, mi komprenis, ke la pravo de ekzisto de la reenkarniĝo estas tute alia ol tiu sekvata de miaj krudaj sensoj, mi havigis al mi, koste de preĝoj, rezignacio kaj ĉagrenoj, la permeson materie elporti la samajn suferojn, kiujn mi trudis al aliaj, kaj kiuj estis pli profunde senteblaj ol tiuj de mi kaŭzitaj. Per tiu konsento, Dio permesis, ke mi pliigis la fizikajn kaj moralajn suferojn per mia libera volo. Dank’ al la helpo de la bonaj Spiritoj, mi persistis en la praktiko de la bono, kaj mi estas danka pro tio, ke ili ne lasis min perei sub la tasko, kiun mi prenis sur min. Fine mi plenumis ekzistadon de abnegacio kaj karitato, kiu per si elpagis la kulpojn de alia vivo, kruela kaj maljusta. Naskita de malriĉaj gepatroj kaj malfrue fariĝinta orfo, mi lernis perlabori la panon en aĝo, en kiu multaj pensas, ke rezonado ankoraŭ ne ekzistas.
Mi vivis sola, sen amo, sen korinklinoj, kaj ekde la komenco mi elportis la kruelaĵojn, kiujn mi trudis al aliaj.
Oni diras, ke ĉiuj monsumoj de mi almozpetitaj estis destinataj al la konsolado de miaj similuloj: Ĝi estas sendiskuta fakto, al kiu mi, sen fiero kaj emfazo, devas aldoni, ke tre ofte, koste de seniĝoj relative pezaj, mi pliigadis la bonon, kiun mi faris al la publika karitato. Mi elkarniĝis trankvile, fidante pri la valoro de mia reboniĝo, kaj mia rekompenco estas supera al miaj kaŝitaj aspiroj. Hodiaŭ mi estas feliĉa, tre feliĉa, kaj mi povas aserti al vi, ke ĉiuj, kiuj altiĝas, estos humiligataj, tiel same, kiel altigataj estos ĉiuj, kiuj sin humiligos.
– D. Bonvolu diri al ni, en kio konsistas via kulpelaĉeto en la spirita mondo, kaj kiom longe ĝi daŭris, ekde via morto ĝis la momento de la malpligravigo, rezulte de la pento kaj de la bonaj decidoj. Diru al ni ankaŭ, kio ja kaŭzis la ŝanĝiĝon de viaj ideoj, en la spirita stato.
– R. Tiu demando vekas en mi plurajn dolorajn rememorojn! Kiom multe mi suferis... Sed mi ne plendas: mi nur rememoras!... Ĉu vi volas scii la naturon de mia kulpelpago? Jen ĝi en sia terura abomenindeco:
Ĉar mi estis detruanto de ĉiuj bonaj sentoj, mi restis dum longa, tre longa tempo ligita per la perispirito al la putranta korpo. Ĝis kompletiĝis la putrado, mi vidis min dismordata de la vermoj, kio tre turmentadis min! Kaj kiam mi vidis min liberigita el la ligiloj min katenantaj al la turmentilo, pli kruela turmento atendis min!... Post la fizika, venis la morala sufero, multe pli longa. Mi estis metita antaŭ ĉiuj miaj viktimoj. De tempo al tempo, devigita de la supera forto, mi revidis la vivan bildon de miaj krimoj. Kaj mi vidis fizike kaj morale ĉiujn dolorojn, kiujn mi suferigis al aliaj! Ha! miaj amikoj, kiel terure estas vidi konstante tiujn, al kiuj ni faris malbonon! Inter vi, vi havas nur malfortan ekzemplon, ĉe la komparo de la akuzito kun la viktimo. Resume vi tie vidas tion, kion mi suferis dum tri jarcentoj kaj duono, ĝis kiam Dio, kompatinte mian doloron kaj tuŝite de mia pento, petita de tiuj, kiuj min helpis, konsentis al mi la elaĉetan vivon, kiun vi konas.
– D. Ĉu ia speciala motivo instigis vin al elekto de la lasta ekzistado, submetita al la izraela religio?
– R. Mi ne elektis mem, sed mi aŭskultis la konsilon de miaj gvidantoj. La religio de Izraelo estis ia plia malgranda humiligo en mia provo, pro tio, ke en iaj landoj la plimulto de la enkarniĝintoj malŝatas la judojn, kaj precipe la almozpetantajn judojn.
– D. En kia aĝo vi komencis vian kulpelpagon sur la Tero? Kiel venis al vi en la koron la deziro vin sendevigi pri la antaŭfaritaj decidoj? Ĉu, dum vi tiel abnegacie praktikis la karitaton, vi havis la intuicion pri la kaŭzoj, vin antaŭinklinigintaj al tio?
– R. Miaj gepatroj estis malriĉaj, sed inteligentaj kaj avaraj. Ankoraŭ juna, mi estis senigita je la amo kaj karesoj de mia patrino. Ĉi tiu perdo kaŭzis al mi tiom grandan kaj profundan ĉagrenon, kiom al mia patro, kiu posedita de gajno-avideco, tute min forlasis. Miaj fratoj, ĉiuj pli aĝaj ol mi, ŝajne ne priatentis miajn afliktiĝojn. Alia judo, movita de sento pli egoisma ol karitata, akceptis min en sian hejmon kaj instruis min labori. Tio, kiom ajn kostis al li, estis riĉe kompensita per mia laboro, kiu cetere ofte superis miajn fortojn. Poste, liberiĝinta de tiu jugo, mi laboris por mi; sed ĉie, ĉe laboro, kiel ĉe ripozo, persekutis min la resopiroj al la karesoj de mia patrino kaj, laŭmezure kiel mi fariĝis pli aĝa, la rememoro pri tiu estulo sin gravuris pli profunde en mia menso, kaj mi tro bedaŭris la perdon de ŝiaj amo kaj zorgemo. Ne malfruis, ke mi estis la sola, kiu restis el mia familio, ĉar, fakte, post kelkaj monatoj, la morto falĉis ĝin tutan. Tiam komencis manifestiĝi al mi la maniero, kiel mi devus pasigi la reston de mia vivo. Du el miaj fratoj postlasis orfojn, kaj kortuŝite de la memoro pri tio, kion mi suferis kiel orfo, mi ekdeziris antaŭgardi la kompatindajn etulojn kontraŭ ia juneco simila al mia.
Ĉar mia laboro ne produktis enspezon sufiĉan por nutri ilin ĉiujn, mi komencis almozpeti ne por mi, sed por aliaj. Al Dio ne plaĉis, ke mi vidu la rezulton, la konsolon por miaj penoj, kaj tiel ankaŭ la kompatinduletoj min forlasis por ciam.
Mi bone sciis, kio mankis al ili: la patrino. Mi decidis do almozpeti por la malfeliĉaj vidvinoj, kiuj ne povante labori por si kaj por siaj filetoj, trudis al si fatalajn seniĝojn, kiuj nepre mortigis ilin, kiuj postlasis al la mondo orfojn fordonitajn al turmentoj, kiujn mi mem elportis.
En tiu tempo mi estis 30-jara, kaj en tiu aĝo, oni vidis min sana kaj fortika almozpeti por vidvinoj kaj orfoj. Por mi estis penigaj la unuaj paŝoj , kaj tiam mi elportis pli ol unu malnobligan alnomon; sed kiam oni certiĝis, ke mi efektive disdonadis al la malriĉuloj tion, kion mi ricevis; kiam oni eksciis, ke al tiu disdonado mi aldonis ankoraŭ la ekscesojn de mia enspezo, tiam mi akiris ian reputacion, kiu ne povis ne esti agrabla por mi.
Dum la 60 jaroj da surtera pilgrimado, mi neniam preteratentis la taskon al mi truditan. Neniam ankaŭ la konscienco sentigis al mi, ke kaŭzoj antaŭaj al mia ekzistado estis motivo de mia konduto. Nur unu tagon, antaŭ ol komenci almozpeti mi aŭdis ĉi tiujn vortojn:
“Ne faru al alia tion, kion vi ne volas, ke oni faru al vi.”
Surprizita de la ĝeneralaj principoj de moralo entenataj en tiuj kelkaj vortoj, al mi ofte ŝajnis, ke mi ilin aŭdis aldonitaj de ĉi tiuj: “Sed kontraŭe faru tion, kion vi volas, ke oni faru al vi.” Ĉar min helpadis la memoro pri mia patrino kaj pri miaj propraj suferoj, mi iris plu la vojon, kiun mia konscienco diradis, ke ĝi estas bona.
Mi finos ĉi tiun longan komunikaĵon, dirante: Dankon!
Estante ankoraŭ neperfekta, mi tamen scias, ke malbono okazigas nur malbono, kaj kiel mi jam faris, mi denove dediĉos min al la bono por atingi la feliĉon.
Szymel Slizgol
En la komunumo Villate, proksime de Nozai (Malsupera Loire), estis malriĉa virino nomata Julienne-Marie, maljuna, malsana, vivante el la publika karitato. Unu tagon ŝi enfalis en puton, el kiu ŝin eltiris iu samlandano, A..., kiu kutime ŝin helpadis. Kondukite en sian hejmon, tie ŝi elkarniĝis iom poste, pro tiu akcidento. Laŭ la ĝenerala opinio Julienne mortis pro memmortigo. En la tago mem de ŝia entombigo, la viro, kiu ŝin helpis kaj kiu estis spiritisto kaj mediumo, eksentis kvazaŭ ian delikatan kontakton de persono, kiu estus apude, sed li ne klarigis al si la kaŭzon de tiu fenomeno. Kiam li informiĝis pri la forpaso de Julienne-Marie, venis al li en la kapon la probabla vizito de ŝia Spirito. Konsilite de iu amiko ĉe la Societo de Parizo, kiu lin informis pri la okazintaĵo, li faris la elvokon, celante esti utila al la Spirito, kaj li ĝin faris, anticipe petinte konsilon de siaj protektantoj, kiuj al li donis la jenan komunikaĵon:
“Vi povos fari la elvokon, kaj tial vi donos plezuron al ŝi, kvankam estas tute nenecesa la bono, kiun vi intencas fari al ŝi.
Ŝi estas feliĉa kaj tute sin dediĉinta al tiuj, kiuj sin montris kompataj al ŝi. Vi estas unu el ŝiaj bonaj amikoj; ŝi preskaŭ neniam vin lasas, kaj ofte komunikiĝas kun vi, sen via scio. Frue aŭ malfrue la servoj estos rekompencataj, se ne de la favorato mem, almenaŭ de tiuj, kiuj interesiĝas pri li antaŭ kaj post la morto. Se la Spirito de favorato ankoraŭ ne estos konsciiĝinta pri sia nova situacio, aliaj Spiritoj al li simpatiaj venos doni ateston pri sia dankemo.
Jen estas la klarigo de la sento, kiun vi havis en la tago mem de la forpaso de Julienne-Marie.
Nun ŝi vin helpos en la praktiko de bono. Memoru tion, kion diris Jesuo: “Kiu humiliĝos, tiu estos altigita.” Vi vidos la servon, kiun tiu Spirito povos fari al vi, kondiĉe ke vi petu lian helpon, kun la intenco esti utila al la proksimulo.”
Elvoko: – Bona Julienne, mi scias, ke vi estas feliĉa, kaj tio estas ĉio, kion mi deziris scii; tio tamen ne malebligas, ke mi plurfoje memoru pri vi, kaj ke mi ne forgesu vin en miaj preĝoj.
– R. Fidu Dion, penu inspiri sinceran fidon al viaj malsanuloj, ĉar tiel vi ĉiam atingos tion, kion vi deziras. Neniam priokupiĝu pri rekompenco, ĉar ĝi estos ĉiam supera al tio, kion vi povos atendi. Dio scias juste rekompenci tiun, kiu sindediĉe konsolas siajn fratojn, inspirite de absoluta abnegacio. Sen tio, ĉio estas iluzio, ĥimero. Antaŭ ĉio, fido estas necesa al homo, ĉar sen ĝi oni nenion atingos. Memoru pri ĉi tiu maksimo, kaj vi miros de ĝiaj rezultatoj. La du malsanuloj de vi kuracitaj estas pruvo de tio, kion mi asertas al vi, ĉar, en la stato, en kiu ili estis, nur per kuracilo al vi prosperus nenio. Kiam vi petegos de Dio permeson, por ke la bonaj Spiritoj portu al vi bonfarajn fluidaĵojn, tiam, se vi ne sentos nevolan ekstremon, tio signifos, ke via preĝo ne estis sufiĉe fervora por esti aŭskultata. Nur en ĉi tiu kondiĉo la preĝo povas ja fariĝi valora. Kaj ne alian rezultaton oni atingas, dirante: “Dio ĉiopova, Patro de boneco kaj senfina favorkoreco, permesu, ke la bonaj Spiritoj min helpu en la kuracado de ... Kompatu lin, Sinjoro; redonu al li la sanon, ĉar mi sen Vi povas fari nenion. Fariĝu via volo.” Vi bone agas, ne malŝatante la humilulojn; la voĉo de tiu, kiu rezignacie elportis la mizerojn en tiu mondo estas ĉiam aŭskultata, kaj neniu servo restas ne rekompencita. Nun unu vorto pri mi, konfirmante tion, kion mi ĉi-supre diris: Spiritismo klarigas al vi mian lingvaĵon de Spirito, kaj cetere mi ne bezonos pritrakti detalojn pri tio. Same mi opinias neutile paroli al vi mia antaŭa ekzistado. La situacio, en kiu vi konis min sur la Tero, igos vin kompreni kaj taksi miajn antaŭajn enkarniĝojn, ne ĉiam senmakulajn. Kondamnita al ia mizera ekzistado, malsana, invalida, mi almozpetis dum mia tuta vivo. Mi ne amasigis monon, kaj en la maljunaĝo miaj malmultaj ŝparaĵoj estis nenio pli ol unu cento da frankoj, rezervitaj por tiam, kiam miaj kruroj jam ne povos min subteni.
Opiniante sufiĉaj la kulpelpagon kaj la provon, Dio metis finon al ili, liberigis min de la surtera vivo, sen suferado, ĉar mi ne memmortigis, kiel komence oni pensadis.
Mi elkarniĝis subite ĉe la rando de puto, kiam de la Tero mi sendis al Dio mian lastan preĝon. Poste, pro la deklivo de la tereno, mia korpo nature englitis en la puton.
Mi ne suferis ĉe mia morto, kaj mi estas feliĉa ĉar mi senhezite, rezignacie plenumis mian mision. Laŭ miaj fortoj mi fariĝis utila, ĉiam evitante damaĝi miajn similulojn. Hodiaŭ mi ricevas la rekompencon kaj dankas Dion, nian Dian Majstron, kiu mildigas la amaraĵon de la provoj, igante nin forgesi, dum la vivo, la erarojn de la pasinteco, kaj kiu metas sur nian vojon la karitemajn animojn, kiuj helpas nin elporti la ŝarĝon de niaj pasintaj kulpoj. Persistu ankaŭ vi, kiu, kiel mi, estos rekompencita. Mi dankas vin pro viaj bonaj preĝoj kaj pro la servoj, kiujn vi faris al mi. Mi neniam forgesos vin. Unu tagon ni ree vidos nin kaj multaj aferoj estos eksplikataj al vi, aferoj, kies klarigo hodiaŭ estus malĝustatempa. Estu certa nur pri mia sindonemo, pri mia restado apud vi, ĉiam, kiam vi bezonos min por konsoli la suferantojn.
Via tre maljuna almozulino.
Julienne-Marie
Elvokite la 10an de Junio 1864, ĉe la Societo de Parizo, la Spirito de Julienne diktis la jenan mesaĝon:
“Kara prezidanto, dankon pro tio, ke vi volas min akcepti ĉe via Societo. Vi antaŭvidis, el la socia vidpunkto, la superecon de miaj antaŭaj enkarniĝoj, ĉar, se mi revenis sur la Teron por la provo de malriĉeco, tio estis por puni min pro la vana fiero, kun kiu mi forpelis la malriĉulojn, la mizerulojn. Tiel mi suferis egalan repunon, kaj fariĝis terurega almozulino en ĉi tiu lando; kaj eĉ tiel, kvazaŭ por certigi min pri la boneco de Dio, ne ĉiuj min forpelis, kaj tio estis mia tuta timo. Ankaŭ sen plendoj mi elportis la elprovon, antaŭsentante ian vivon pli bonan, el kiu mi ne plu revenus al la mondo de ekzilo kaj malfeliĉego. Kiel granda estas la feliĉo en tiu tago, kiam nia rejuniĝinta animo povas eniri en la spiritan vivon por tie revidi siajn amatojn! Jes, ĉar ankaŭ mi amis kaj konsideras min feliĉa pro mia rekontiĝo kun tiuj, kiuj min antaŭis.
Dankon al A..., tiu bona amiko, kiu ebligis al mi esprimi mian dankon. Sen lia mediumeco mi ne povus danke pruvi al li, ke mia animo ne forgesas la bonfarajn influojn de ia bona koro, kia la lia, kaj konsilas, ke li penu progresi en sia dia kredo. Ĉar li havas mision, rebonigi la malvirtiĝintajn animojn, li certiĝu pri mia helpo. Kaj kion li faris por mi, tion mi povas centoble rekompenci al li, instruante lin sur la vojo, kiun vi mem trairas. Danku la Sinjoron pro tio, ke Li permesis, ke la bonaj Spiritoj gvidu vin kuraĝigi la malriĉulon ĉe la ĉagrenoj, kaj deteni la riĉulon de la fiero. Konvinkiĝu pri kiom honte estas forpeli malfeliĉulojn kaj utilu al vi mia ekzemplo, por ke vi evitu reveni el la Tero por kulpelpago, ĉe la doloraj sociaj pozicioj vin metantaj tiel malsupren, ke vi estu konsiderata skorio de la socio.”
Julienne-Marie
La ĉi-supra komunikaĵo estis transdonita al A..., kiu siavice ricevis la sekvantan, kiu cetere estas ia konfirmo:
– D. Bona Julienne, ĉar vi deziras helpi min per viaj konsiloj, por ke mi progresu en nia sankta Doktrino, venu komunikiĝi kun mi, certa pri tio, ke mi klopodos profiti viajn instruojn. – R. Memoru la admonon, kiun mi faros, kaj ne malobeu ĝin. Penu esti ĉiam karitema, laŭ viaj fortoj; vi komprenas la karitaton tiel, kiel ĝi devas esti praktikata en ĉiuj vivo-agoj. Mi do ne bezonas konsili al vi ion, kion vi mem povas taksi; mi tamen diros, ke vi sekvu la konsciencovoĉon, kiu neniam vin trompos, kondiĉe ke vi ĝin sincere konsultu. Ne iluziu vin pri plenumotaj misioj; malalt- kaj altranguloj, ĉiuj havas sian mision. Mia misio estis penplena, sed mi meritis tian punon, pro la antaŭaj ekzistadoj, kiel mi jam konfesis al la bona prezidanto de la Societo de Parizo, ĉefa organizaĵo, kiu unu tagon kunigos vin ĉiujn. Tiu tago estas malpli malproksima ol vi opinias, ĉar Spiritismo marŝas per grandaj paŝoj, malgraŭ ĉiuj malhelpaĵoj. Iru do sentime, fervoraj adeptoj; iru, ĉar viaj penoj estos kronataj per multaj bonsukcesoj. Ne gravas tio, kion oni povos diri pri vi! Metu vin super la bagatela kritiko, kiu nepre falos sur la kontraŭulojn mem de Spiritismo.
Ha! la fieruloj! ili opinias sin fortaj, pensante, ke ili povos vin eldetrui, sed... bonaj amikoj, trankviliĝu kaj ne timu alfronti ilin, ĉar ili estas malpli nevenkeblaj ol vi eble povas supozi. Inter ili estas multaj, kiuj timas, ke la vero ilin ekblindigos. Esperu! Ili nepre venos helpi vin fini la verkon.”
Julienne-Marie
Ĉi tie estas fakto plena de instruo. Kiu bonvolos mediti pri tiuj tri komunikaĵoj, tiu en ili trovos resumitaj ĉiujn gravajn principojn de Spiritismo.
Jam en la unua komunikaĵo la Spirito evidentigas sian superecon per la lingvaĵo; kiel bonfara genio, kaj kvazaŭ metamorfozita, tiu radia virino venas protekti tiujn samajn homojn, kiuj ŝin malŝatis, kiam ŝi estis vestita per la ĉifonaĵoj de mizero.
Tio estas apliko de ĉi tiuj evangeliaj maksimoj: “La grandaj estos humiligitaj kaj la malgrandaj estos altigitaj: feliĉaj estas la humilaj, feliĉaj estas la afliktitaj, ĉar ili estos konsolataj; ne malestimu la humilajn, ĉar tiu, kiu ŝajnas malgranda en ĉi tiu mondo, tiu povas esti multe pli granda ol vi opinias.”
En 1850, en vilaĝo el Bavario, mortis maljunulo preskaŭ centjara, konata kiel patro Max. Ĉar li ne posedis familion, neniu konis lian devenon. De ĉirkaŭ duona jarcento li fariĝis nekapabla perlabori siajn vivrimedojn, krom per almozpetado, kion li trompkaŝis, penante vendi, en bienoj kaj kasteloj, almanakojn kaj aliajn etajn varojn. Oni alnomis lin grafo Max, kaj la infanoj vokis lin nur per tiu titolo, kio igis lin ridi sen koleriĝo. Kial do tiu titolo? Neniu povis ĝin ekspliki. La kutimo ĝin sankciis. Eble ĝi venis de lia fizionomio, de liaj manieroj, kies distingiĝo kontrastis kun liaj mizeraj ĉifonaĵoj.
Multajn jarojn post sia morto, Max aperis en sonĝo al la filino de la posedanto de unu kastelo, en kies stalo li iam gastis, ĉar li ne posedis propran loĝejon. En tiu apero, li diris: “Mi dankas vin pro tio, ke vi memoris pri la malriĉa Max en viaj preĝoj, ĉar la Sinjoro ilin aŭdis. Ho! karitema animo, kiu interesiĝis pri la kompatinda almozulo, tial, ke vi volas scii, kiu mi estas, jen mi kontentigos vin, samtempe donante al vi kaj al ĉiuj grandan instruon.
“Antaŭ proksimume unu jarcento kaj duono mi estis unu el la riĉaj kaj potencaj mastroj en ĉi tiu regiono, sed fiera pri mia nobeleco. La grandega riĉaĵo, krom utili al miaj plezuroj, apenaŭ sufiĉis por hazardludo, diboĉo kaj orgioj, kiuj estis mia sola priokupiĝo en la vivo.
La vasaloj, kiujn mi rigardis, kiel laborbestojn destinitajn por servi al mi, estis humiligitaj kaj piedpremitaj, por subteni mian malŝparemon. Surda al iliaj plendoj, kiel mi ordinare estis al ĉiuj malfeliĉuloj, mi opiniis, ke ili ankoraŭ sin konsideris honorataj, kontentigante miajn kapricojn. Mi mortis frue, laca de la ekscesoj, sed fakte ne provinte iun ajn realan malfeliĉon. Male, ĉio ŝajne ridetis al mi tiagrade, ke mi estis rigardata, kiel unu el la plej feliĉaj estuloj en la mondo. Mia funebra ceremonio estis pompa, kaj la mallaborelumoj bedaŭris la perdon de la riĉulo, sed vero estas, ke sur mian tombon oni verŝis nenian larmon, nenia preĝo estis kore farita al Dio por mi, dum mia rememoro estis malbenata de ĉiuj, por kies mizero mi kontribuis. Ha! kiel terura estas la malbeno de tiuj, al kiuj ni malutilas! Tiu malbeno ja ne ĉesis eĥi en miaj oreloj dum longaj jaroj, kiuj al mi ŝajnis ia eterneco. Poste, ĉe la morto de ĉiu el la viktimoj, nova fantomo minacanta aŭ sarkasma leviĝis antaŭ mi, senĉese min persekutante, kaj mi ne povis trovi angulon, kie mi kaŝus de iliaj vidoj! Eĉ ne unu amika rigardo!
La malnovaj kamaradoj de diboĉo, malfeliĉaj, kiel mi, forkuris, kvazaŭ malestime dirante al mi: “Vi ne povas plu elspezi por niaj plezuroj.” Ho! Tiam, kiom mi donus por momento da ripozo, por glaso da akvo por kvietigi la ardan soifon, kiu min konsumadis! Mi tamen posedis nenion pli, kaj la tuta oro ŝpruce verŝiĝinta sur la Teron produktis eĉ ne unu benon, eĉ ne unu... ĉu vi aŭdis, mia filino?
Fine, laca, premegita, kiel vojiranto ne duonvidanta la finon de la vojaĝo, mi ekkriis: “Mia Dio, kompatu min! Kiam finiĝos ĉi tiu terura situacio?” Tiam iu voĉo – la unua, kiun mi aŭdis, post kiam mi postlasis la Teron – diris : “Kiam vi volos.” Kion mi devos fari, granda Dio? – mi demandis. Diru, kaj mi submetiĝos al ĉio. – “Pento estas necesa, ankaŭ estas necese, ke vi humiliĝu antaŭ tiuj samaj, kiujn vi humiligis; ke vi petu ilin interhelpi por vi, ĉar la preĝo de ofendito, kiu pardonas, estas ĉiam agrabla al la Sinjoro.” Kaj mi humiliĝis, kaj mi petis interhelpon de miaj vasaloj kaj servantoj, tie starantaj antaŭ mi, kaj kies mienoj iom post iom pli bonvolemaj fine malaperis. Tio estis por mi kvazaŭ ia nova vivo; la malespero cedis lokon al la espero, dum mi dankadis Dion per ĉiuj fortoj de mia animo.
La voĉo aldonis: “Princo...” al kiu mi respondis: “ĉi tie ne estas alia princo krom Dio, Ĉiopova Dio, kiu humiligas la fieregajn. Pardonu min, Sinjoro, ĉar mi pekis; kaj se tia estas via volo, faru min sklavo de miaj sklavoj.”
Post kelkaj jaroj mi reenkarniĝis en familio de malriĉaj burĝoj. Ankoraŭ infano, mi perdis miajn gepatrojn kaj restis sola, senprotekta, en la mondo. Mi perlaboris la vivrimedojn, kiel mi povis, jen kiel metiisto, jen kiel kamplaboristo, sed ĉiam honeste, ĉar tiam mi jam kredis je Dio. Sed en la aĝo de 40 jaroj mi fariĝis tute paralizita, kaj de tiam mi bezonis almozpeti dum pli ol 50 jaroj, tra tiuj samaj regionoj, kies absoluta mastro mi estis. En la bienoj, kiuj apartenis al mi, mi ricevis panpecetojn, kaj mi estis feliĉa, kiam oni disponigis al mi staltegmenton, kiel ŝirmejon. Ankoraŭ pro maldolĉa ironio de la sorto, oni alnomis min S-ro Grafo... Dum dormo plaĉis al mi vizitadi tiun saman kastelon, kie mi despote regnis, revidante min en la luksego de mia antikva riĉeco! Ĉe vekiĝo, tiuj vidoj lasis al mi ian nedifineblan senton de amareco kaj malĝojo, sed neniam eĉ unu plendo eliĝis el miaj lipoj; kaj kiam plaĉis al Dio min alvoki, mi gloris Lin pro tio, ke Li donis al mi firmecon kaj rezignacion por elteni tiel penigan provon, kies rekompencon mi ricevas hodiaŭ. Rilate al vi, mia filino, mi vin benas pro tio, ke vi preĝis por mi.”
Al ĉi tiu fakto ni turnas la atenton de ĉiuj, kiuj opinias, ke, sen la perspektivo de la eternaj punoj, la homoj ne havus ian bridon por siaj pasioj. Ĉu la puno, kia tiu de la patro Max, estos eble malpli profita ol tiuj senfinaj punoj, al kiuj hodiaŭ neniu kredas?
Ĉe altranga familio li estis juna servisto, kies inteligenta kaj bonedukita figuro impresis pro sia distingiĝo. En liaj manieroj estis nenio vilaĝa aŭ pleba kaj, dum li klopodis diligente servadi siajn mastrojn, li tute ne montradis iun ajn troservemon, cetere tre propran al la personoj de la klaso. Iam revenante al la domo de tiu familio, kie ni lin ekkonis, ni demandis, ĉar ni ne vidis lin, ĉu oni lin maldungis. Oni respondis, ke li iris promeni kelkajn tagojn en sia lando, kaj ke li tie mortis.
Oni diris al ni plie, ke oni tre bedaŭris la perdon de tiel bonega junulo, posedanto de sentoj tre altaj por sia pozicio. Kaj oni aldonis, ke li estis tre delikata kaj donis pruvojn pri granda alligiteco al ĉiuj.
Poste venis al ni en la koron la deziro elvoki tiun junulon, kaj jen kion li diris al ni:
“En la antaŭlasta enkarniĝo mi naskiĝi, kiel oni diras sur la Tero, en tre bona familio, kies havoj estis detruitaj de la malŝparemo de mia patro. Orfo ankoraŭ en frua infaneco, unu amiko de mia patro akceptis min kaj edukigis min tre bone, kiel filon, kio naskis en mi certan pavemon. De tiam mia protektanto estas ankoraŭ hodiaŭ S-ro G..., ĉe kiu vi ekkonis min, kiam mi servadis al li. Mi ja volis elpagi la fieron, en la lasta ekzistado, en ofico de servisto, samtempe pruvante la sindonemon, kiun mi ŝuldis al mia bonfarinto. Mi eĉ savis lian vivon, sen lia scio. Tio estis ankaŭ ia provo, el kiu mi eliris triumfanta kaj sufiĉe konsolita, ĉar mi ne lasis min korupti en malvirta medio. Konservante min senmakula, malgraŭ la malbonaj ekzemploj, mi dankas Dion pro la rekompenco je la feliĉo, kiun hodiaŭ mi ĝuas.”
– D. Sub kiaj cirkonstancoj vi savis la vivon de G..?
– R. Evitante, ke li estu subpremita de granda arbotrunko, okaze de promenado sur ĉevalo. Mi, kiu lin sekvadis sola, vidis la minacantan danĝeron, kaj per korprema krio mi igis lin turniĝi rapide, dum la trunko falis.
G..., al kiu mi rakontis tiun fakton, perfekte lin memoris.
– D. Kial do vi elkarniĝis tiel juna? – R. Ĉar Dio opiniis jam sufiĉa la provon.
– D. Kiel vi povis profiti tiun provon, se vi ne konis ĝian antaŭan kaŭzon?
– R. En mia humila stato ankoraŭ restis al mi ia instinkto de tiu fiero; mi estis feliĉa pro tio, ke mi ĝin subigis, farante utila la provon, kiun alie mi devus rekomenci. En siaj momentoj de libereco, mia Spirito memoris tion, kio li estis, kaj ĉe lia vekiĝo, lin invadis ia intuicia deziro kontraŭstari siajn malbonajn inklinojn. Tiel luktante, mi estis pli inda ol se mi havus memoron pri la pasinteco. Kun tia rememoro, la iama fiereco kreskus, min konfuzante, dum tiamaniere agante mi nur devis kontraŭbatali la malutilajn influojn de mia nova situacio.
– D. Kio utilis, ke vi ricevis brilan edukadon, se en la lasta enkarniĝo ne estis eble al vi memori la akiritajn konojn?
– R. Konsiderante mian postan situacion, tiuj konoj estus superfluaj; tial ili restis en latenta stato, por ke hodiaŭ mi ilin ree renkontu. Sed tiuj konoj ne estis tute neutilaj al mi, pro tio, ke, elvolvante mian intelekton, ili inspiris al mi instinktan preferon al noblaj aferoj kaj malinklinon al malaltaj kaj abomenindaj ekzemploj, kiujn mi havis antaŭ la okuloj. Sen tiu eduko, mi estus nenio alia ol servisto.
– D. Ĉu la abnegacio de la servistoj al la mastroj havas, kiel kaŭzon, ilian antaŭajn interrilatojn? – R. Certe, almenaŭ tiu estas la ordinara ekzemplo. Iafoje tiaj servistoj estas membroj de sama familio, aŭ, kiel en mia afero, debitoroj, kiuj penas pagi dankoŝuldon, kiu samtempe kunhelpas, ke ili progresu pro sia sindonemo. Vi ne komprenas ĉiujn efektojn de la simpatio, kiujn la antaŭaj interrilatoj kaŭzas tie, en la mondo. La morto tute ne interrompas tiujn interrilatojn, kiuj povas daŭri jarcentojn kaj jarcentojn.
– D. Kial do estas tiel maloftaj hodiaŭ tiuj ekzemploj de sindonemo? – R. Akuzu la egoisman kaj fieran konduton de via jarcento, ankoraŭ pligravigita de la nekredemo de la materialismaj ideoj. Nuntempe la vera fido estas anstataŭata de ambicio, de avideco je gajno, malprofite al abnegacio. Instigante la homojn al la vero, Spiritismo revivigos ankaŭ la forgesitajn virtojn.
Nenio pli bona ol ĉi tiu ekzemplo por evidentigi la bonfaro de forgeso rilate al la antaŭaj ekzistadoj.
Se G... scius tion, kion antaŭe diris lia servisto, lia pozicio antaŭ li estus embarasa, kaj G... tiele ne konservus lin, sekve malebligante ian utilan provon por ili ambaŭ.
Antonio B..., merita verkisto tre estimata de siaj samlandanoj, kaj kiu plenumis kun distingiĝo kaj honesteco plurajn publikajn oficojn en Lombardio, ĉirkaŭ la jaro 1850, falis ŝajne mortinta pro apopleksia atako.
Kiel kelkfoje okazas en tiaj kazoj, lia morto estis konsiderata reala, kaj por la eraro pli kontribuis la signoj de putriĝo sur lia korpo.
Dek kvin tagojn post lia enterigo, hazarda cirkonstanco determinis lian elterigon, laŭ peto de lia familio. Temis pri medaliono forgesita en la ĉerko. Granda estis do la mirego de la ĉeestantoj, kiam ĉe la malfermo de la ĉerko, oni rimarkis, ke la korpo ŝanĝis sian pozicion, sin turninte surventren kaj – terura afero – ke unu el la manoj estis parte formanĝita de la mortinto mem.
Estis evidente do, ke la malfeliĉa Antonio B... estis enterigita viva, kaj eble li mortis pro afliktiteco kaj sufokiĝo.
Elvokita ĉe la Societo de Parizo, en Aŭgusto 1861, laŭ peto de parencoj, li donis la jenajn eksplikojn:
1. Elvoko. – R. Kion do vi volas?
2. – Laŭ peto de iu via parenco, ni plezure elvokas vin kaj estos feliĉaj, se vi bonvolos respondi al ni. – R. Jes, mi deziras fari tion.
3. – Ĉu vi memoras pri la okazetoj de via morto? – R. Ha! certe mi memoras. Sed kial do vi vigligas tiun memoron pri la puno?
4. – Ĉu vi efektive estis enterigita pro neglekto? – R. Tiel devis okazi, ĉar la ŝajna morto prezentiĝas kun ĉiuj karakteroj de la reala: mi estis preskaŭ sensanga[53].
“Oni devas tamen atribui al neniu okazintaĵon, kiu estis antaŭdestinita por mi, ekde mia naskiĝo.”
5. – Ĉu ĉi tiuj demandoj ĝenas vin? Ĉu estas necese, ke ni metu finon al ĝi? – R. Ne. Vi povas daŭrigi.
6. – Ĉar vi postlasis reputacion de honesta homo, ni esperis, ke vi estas feliĉa. – R. Mi dankas vin, ĉar mi scias, ke vi propetos pro mi. Mi penos respondi al vi, kaj se mi ne povos, unu el viaj gvidantoj faros ĝin por mi.
7. – Ĉu vi povas priskribi al ni viajn sentojn en tiu momento? – R. Kia dolora provo senti min enfermita inter kvar tabuloj, paralizita, tute paralizita! Kriegi! Neeble!
Pro manko de aero la voĉo ne havis eĥon! Ha! kiel granda estas la torturo de la malfeliĉulo vane penanta spiri en limigita medio! Mi estis kvazaŭ ia kondamnito ĉe enirejo de forno sen varmo. Al neniu mi deziras ian finon kun tiaj torturoj. Ne, mi deziras al neniu tian finon! Ha! kruela puno por kruela kaj turmenta ekzistado! Mi ne scius diri pri kio mi tiam pensadis; apenaŭ revidante la pasintecon, mi malprecize duonvidis la estontecon.
8. – Vi diris: “kruela puno por kruela kaj turmenta ekzistado...” Kiel oni povas akordigi tiun aserton kun via senmakula reputacio? – R. Kion valoras unu ekzistado antaŭ la eterneco? Certe mi penis esti honesta kaj bona en mia lasta enkarniĝo, sed mi akceptis tiun epilogon antaŭe, t.e. antaŭ ol enkarniĝi. Ha!... Kial demandi min pri tiu dolora pasinteco, kiun konis nur mi kaj miaj bonaj Spiritoj senditaj de la Sinjoro? Sed, ĉar tio estas necesa, mi diros al vi, ke en antaŭa ekzistado mi enterigis iun virinon viva – mian edzinon – en kavon! La egala repuno devis esti aplikata al mi. Okulon pro okulo, denton pro dento.
9. – Ni dankas vin pro tiuj respondoj kaj petas Dion pardoni vian pasintecon, konsiderante la meriton de via lasta enkarniĝo. – R. Mi revenos poste, sed, se nenio lin kontraŭstaros, la Spirito Éraste kompletigos ĉi tiun mian komunikaĵon.
El tiu komunikaĵo vi povas konkludi, ke ekzistas rilatecon kaj dependecon de viaj vivoj inter si; la turmentiĝoj, la sortoŝanĝoj, la homaj malfacilaĵoj kaj doloroj estas ĉiam sekvoj de antaŭa vivo kulpa aŭ malbone utiligita. Mi tamen devas diri al vi, ke finiĝoj, kiel tiu de Antonio B... estas maloftaj, ĉar, se li finis tiamaniere ian honestan ekzistadon, estis nur pro tio, ke li mem ĝin petis, por mallongigi sian vagadon, kiel Spirito, kaj atingi pli frue la superajn sferojn. Efektive, post periodo da konfuziĝo kaj morala suferado, propra al la elpago de la abomeninda krimo, ĉi tiu estos pardonita al li, kaj li leviĝos al pli bona mondo, kie lin atendas la viktimo, kiu jam de longe ĝin pardonis al li. Profitu ĉi tiun kruelan ekzemplon, karaj spiritistoj, por ke vi pacience elportu la moralajn kaj fizikajn suferojn kaj ĉiujn etajn surterajn mizerojn.
– D. Kian profiton la homaro povas ricevi el tiaj punoj? – R. La krimoj ne ekzistas por evoluigi la homaron, sed por puni la kulpulojn. Fakte la homaro ne povas havi iun ajn intereson al la sufero de unu el siaj membroj. Tiuokaze la puno estis adaptita al la eraro. Kial do ekzistas frenezuloj, idiotoj, paralizuloj?
Kial ĉi tiuj mortas bruligitaj, dum tiuj aliaj suferas la torturojn de longa agonio inter la vivo kaj la morto?
Ha! kredu al mi; respektu la superegan volon kaj ne penu sondi la pravon de la dekretoj de la Providenco! Dio estas justa kaj faras nur bonon.
Éraste
Ĉu ĉi tiu fakto entenas ne ian teruran instruon? La justeco de Dio, iafoje malfrua, ne pro tio ne atingas la kulpulon, kaj ordinare ĝi iras antaŭe. Estas eminente moraliga la scio pri tio, ke, se grandaj kulpuloj finiĝas trankvile, en abundo da surteraj havoj, ne pro tio ĉesos sonori frue aŭ malfrue por ili la horo de kulpelpago. Tiaj punoj estas kompreneblaj ne nur ĉar ili estas pli malpli ĉe la atingo de niaj okuloj, sed ankaŭ pro tio, ke ili estas logikaj. Ni kredas, ĉar la prudento akceptas. Nobla ekzistado ne forigas do la vivoprovojn, kiuj estas elektitaj kaj akceptitaj, kiel kompletigaĵo de kulpelpago – la restaĵo de ŝuldo solvita antaŭ ol ricevi la prezon de la plenumita progreso.
Konsiderante kiom oftaj estis en la pasintaj jarcentoj, eĉ en la pli altaj kleraj klasoj, la agoj de barbareco hodiaŭ abomenindaj; kiom da murdoj faritaj en tiuj tempoj de malestimo al la aliula vivo, kiam la malfortaj estis senskrupule subpremataj de la potenculoj, tiam ni komprenas, ke multaj el niaj samtempuloj nepre devas forviŝi pasintajn makulojn, kaj ni ne miros pri la granda nombro da personoj, kiuj pereas kaŭze de individuaj akcidentoj aŭ de kolektivaj katastrofoj.
Despotismo, fanatikeco, nescio kaj antaŭjuĝoj de la Mezaĝo kaj de la sekvintaj jarcentoj postlasis al la estontaj generacioj grandegan ŝuldon, kiu ankoraŭ ne estas elpagita.
Multaj malfeliĉoj ŝajnas al ni maljustaj nur pro tio, ke ni vidas nur la nuntempon.
Ĉi tiu industriulo, kiu loĝis en la najbaraĵoj de Parizo, mortis en Aprilo 1864, en terura maniero. Kaldronego plena de bolanta verniso brulis, kaj en palpebruma daŭro lia korpo estis kovrita per inkandeska materio, kio komprenigis al li, ke li estas perdita. Kvankam en tiu momento estis kun li en la laborejo nur unu juna metilernanto, li tamen ankoraŭ kuraĝis iri sian hejmon, en distanco de pli ol 200 metroj.
Kiam oni povis doni al li la unuajn helpojn, liaj karnoj jam dissŝiriĝis, kaj la ostoj de unu parto de lia korpo kaj de la vizaĝo jam fariĝis nudaj. Tiel li vivis dek du horojn en plej teruraj suferoj, konservante tamen, ĝis la lasta momento, sian spiritan viglecon, kaj antaŭzorgante siajn negocojn kun perfekta mensklarecon. Dum tiu kruela agonio li ne aŭdigis eĉ unu ĝemon, eĉ unu plendon, kaj mortis preĝante al Dio. Li estis tre honora viro, de afabla kaj milda karaktero, amata kaj estimata de ĉiuj personoj, kiuj lin konis. Li entuziasme akceptis la spiritismajn ideojn, sed iom supraĵe, kaj tiel, estante mediumo, li spertis plurajn mistifikaĵojn, kiuj tamen neniom skuis lian kredon.
La fido al tio, kion la Spiritoj diradis al li en certaj cirkonstancoj tuŝis la limojn de naiveco.
Elvokite ĉe la Societo de Parizo, la 29an de Aprilo 1864, kelkajn tagojn post sia morto kaj ankoraŭ impresite de la terura okazintaĵo lin mortiginta, li donis la jenan komunikaĵon.
“Profunda malĝojo min ĉagrenas! Ankoraŭ terurigita de mia tragika morto, mi opinias min sub la tranĉiloj de ekzekutisto.
Kiom mi suferis!... ho! kiom mi suferis! Mi estas tremanta, kiel se mi sentus la abomenan odoron de bruligitaj karnoj. Dek du horoj da agonio, kiun ci suferis, ho kulpinta Spirito! Sed li ĝin suferis sen murmuroj, kaj tial li ricevos de Dio pardonon. Ho mia amantino, ne ploru, ĉar baldaŭ tiuj doloroj kvietiĝos. Efektive mi ne suferas, sed tiuokaze la rememoro valoras, kiel realaĵo. Multe min helpas la spiritisma kono, kaj nun mi vidas, ke sen tiu konsola kredo mi restus en la deliro de mia terura morto. Sed iu konsolanta Spirito ne forlasas min, de kiam mi eligis la lastan spiron. Mi ankoraŭ parolis, kaj li jam troviĝis apud mi... Ŝajnis al mi, ke li estas spegulo de miaj doloroj, kaŭzanta ĉe mi kapturnojn, kiuj igis min vidi fantomojn... Sed ne; tio estis mia gardanĝelo, kiu silente kaj mute min konsolis per la koro. Tuj post kiam mi forlasis la Teron, li diris al mi: “Venu, mia infano, vidu denove la tagon.” Tiam mi ekspiris pli facile, opiniante min libera de la abomena premsonĝo; mi demandis pri la amata edzino, pri la kuraĝa filo, kiu sin oferis por mi, kaj li diris: “Ili ĉiuj estas sur la Tero, kaj vi, infano, estas inter ni.” Mi serĉadis la hejmon, kie, ĉiam akompanata de la anĝelo, mi vidis ĉiujn banataj per larmoj. Malĝojo kaj funebro jam invadis tiun loĝejon iam trankvilan. Mi ne povis elteni la scenon pli longe, kaj tre kortuŝita mi diris al mia gvidanto: Ho, mia bona anĝelo, ni foriru de ĉi tie. Jes, ni foriru – li respondis – kaj ni serĉu ripozon. De tiam ĝis hodiaŭ mi suferas malpli multe, kaj se mi tiam ne vidus nekonsoleblaj miajn edzinon kaj filojn, kaj malĝojaj la amikojn, mi estus preskaŭ feliĉa.
Mia bona gvidanto vidigis al mi la kaŭzon de mia terura morto, kaj mi konfesos ĝin por vin instrui:
Antaŭ ĉirkaŭ du jarcentoj, mi ordonis bruligi knabinon senkulpan, kiel oni povas esti en ŝia aĝo – 12 ĝis 14-jaraj. Pri kio oni ŝin akuzis? Pri kunkulpeco en konspiro kontraŭ la pastra politiko. Tiam mi estis italo kaj inkvizicia juĝisto; ĉar la ekzekutistoj ne kuraĝis tuŝi la korpon de la kompatinda knabino, mi mem estis la juĝisto kaj la ekzekutisto.
Ho kiom granda ci estas, dia justeco! Submetita al ci, mi promesis al mi mem ne heziti en la tago de la batalo, kaj feliĉe mi havis forton por plenumi la kompromison. Mi ne murmuris, kaj Vi min pardonis, ho Dio! Kiam tamen forviŝiĝos el mia menso la memoron pri la kompatinda senkulpa viktimo? Tiu memoro igas min suferi. Estas necese do, ke ŝi pardonu min.
Ho vi, adeptoj de la nova Doktrino, kiuj ofte diras, ke vi ne povas eviti la malbonon pro la nescio pri la pasinteco! Ho miaj fratoj! prefere benu la Patron, ĉar se tia memoro vin akompanus al la Tero, tie ne plu estus ripozo en viaj koroj. Ofte sieĝitaj de honto kaj konsciencoriproĉo, kiel do vi ja povus ĝui pacon eĉ unu momenton? Tie la forgeso estas favoro, ĉar ĉi tie la memoro estas turmento. Post kelkaj tagoj, kiel kompenson pro la rezignacio, per kiu mi elportis miajn dolorojn, Dio permesos al mi forgeson pri la eraro. Jen la promeso, kiun mia bona anĝelo ĵus faris al mi.”
En la lasta enkarniĝo la karaktero de S-ro Letil pruvas, kiom multe perfektiĝis lia Spirito. Lia tiama konduto estus la rezulto de la pento kaj de la bonaj decidoj antaŭe faritaj, sed tio ne sufiĉis: estis necese kroni tiujn decidojn per granda kulpelpago; estis necese, ke, kiel homo, li elportus la turmenton, kiun li altrudis al alia, kaj ankoraŭ plie: la rezignacio, kiun feliĉe li ne forlasis ĉe tiu terura cirkonstanco. Certe la spiritisma kono multe kontribuis por subteni lian fidon kaj la kuraĝon naskitan de la espero pri la estonteco. Konsciiĝinta pri tio, ke la fizikaj doloroj estas provoj kaj kulpelaĉetoj, li sumetiĝis al ili rezignacie, dirante: Dio estas justa; mi do ilin ja meritis.
Kvankam ŝi neniam suferis la afliktojn de mizero, S-ino B..., el Bordeaux, dum sia tuta vivo estis martirigitaj de fizikaj doloroj pro serio da sennombraj pli-malpli gravaj malsanoj, ekde sia aĝo de 5 monatoj. Vivinte 70 jarojn, preskaŭ ĉiujare ŝi frapis ĉe la pordo de la tombo. Tri fojojn venenita de la terapio de ia eksperimenta kaj duba scienco, ĉe studoj faritaj super ŝiaj organismo kaj temperamento, ruinigite ankoraŭ de medikamentoj kaj malsano, tiel ŝi vivis turmentita de neelporteblaj suferoj, kiujn nenio sukcesis kvietigi. Unu ŝia filino, kristana spiritistino kaj mediumino, ĉiam petadis Dion mildigi al ŝi la kruelajn provojn. Sed ŝia gvidanto konsilis ŝin peti nur forton, trankvilecon, rezignacion por elporti la provojn, kaj li donis tiun konsilon kun la jenaj instruoj:
“En tiu vivo ĉio havas sian pravon de ekzisto: ne ekzistas eĉ unu el viaj suferoj, kiu ne respondas al la suferoj kaŭzitaj de vi mem; ne ekzistas eĉ unu el viaj ekscesoj, kiu ne havas, kiel rezulton, ian seniĝon; ne ekzistas eĉ unu larmo gutinta el viaj okuloj, kiu ne estas destinata forlavi iun eraron, iun krimon.
Elportu do, pacience kaj rezignacie, la fizikajn kaj moralajn dolorojn, kiel ajn kruelaj ili ŝajnas al vi. Prezentu al vi la laboriston, kiu kun membroj senfortiĝintaj de laciĝo laboras plu, ĉar li havas antaŭ si la oran spikon, aliajn fruktojn de sia persistemo. Tiel la sorto de la malfeliĉulo suferanta en ĉi tiu mondo; la aspiro al feliĉeco, kiu devas konsisti en frukto de lia pacienco, faros lin rezistema kontraŭ la nedaŭraj doloroj de la homaro. Jen kio okazas al via patrino. Ĉiu el ŝiaj doloroj akceptita, kiel kulpelpago respondas al la forviŝo de makulo el la pasinteco; kaj ju pli frue forviŝiĝos ĉiuj makuloj, des pli frue ŝi estos feliĉa.
La manko de rezignacio senfruktigas la suferon, kiu tial devas esti rekomencata. Al vi konvenas do kuraĝo kaj rezignacio, kaj kio fariĝas necesa, tio estas peti Dion kaj la bonajn Spiritojn ilin permesi al vi. Iam via patrino estis bona kuracisto vivinta en medio, kie fariĝis facila lia bonstato, kaj kie ne mankis al li favordonoj nek omaĝoj. Ne estante filantropo kaj sekve ne celante faciligon al siaj fratoj, sed estante zorgema pri gloro kaj riĉo, li volis atingi la apogeon de la Scienco por pliigi siajn reputacion kaj klientaron. Kaj por la sukceso de tiu intenco nenia konsidero lin retenis.
Ĉar li antaŭvidis studon ĉe la konvulsioj, kiujn li esploradis, lia patrino estis martirigita en la lito de suferoj, dum la filo sin donis al eksperimentoj, kiuj devus klarigi iajn fenomenojn; al la maljunuloj li malpliigis la vivotagojn kaj la fortikajn homojn li malfortikigis per provoj celantaj konfirmi la agadon de tiu aŭ alia medikamento. Kaj ĉiuj tiuj eksperimentoj estis provataj sen scio aŭ eĉ sen suspekto de la malfeliĉulo. La kontentigo de la avideco kaj fiero, la soifo je oro kaj famo estis ja motivo de tia konduto. Estis necesaj jarcentoj de teruraj provoj por malsovaĝigi tiun Spiriton ambician kaj plenan de orgojlo, ĝis la pento komencis la laboron de regenerado. Nun finiĝas la riparado, ĉar la provoj de ĉi tiu lasta enkarniĝo estas mildaj kompare kun tiuj, kiujn li elportis. Kuraĝon do, ĉar, se la puno estis daŭra kaj kruela, granda estos la rekompenco pro la rezignacio, pacienco kaj humileco.
Kuraĝon al ĉiuj vi, kiuj suferas; konsideru la nedaŭrecon de la materia ekzistado, pensu pri la eternaj ĝojoj.
Alvoku la esperon, la sindoneman amikinon de la suferantoj; la fidon, ĝian fratinon, kiu montras al vi la ĉielon, kien kun espero vi povas penetri antaŭtempe. Altiru ankaŭ al vi tiujn amikojn, kiujn la Sinjoro disponigas al vi, amikojn, kiuj vin ĉirkaŭas, vin subtenas kaj amas, kaj ties konstanta komplezemo vin rekondukas apud Tiun, kiun vi ofendis, malobeante liajn leĝojn.”
Post sia elkarniĝo, S-ino B... donis al sia filino kaj ankaŭ al la Societo de Parizo plurajn komunikaĵojn, en kiuj montriĝas ŝiaj plej altaj kvalitoj, konfirmante ŝiajn antaŭajn kondutojn.
Ĉi tiu knabo 13-jara, ankoraŭ enkarniĝinta, kies intelektaj kapabloj estis nulaj, en tia grado, ke li ne rekonis la proprajn gepatrojn, kaj apenaŭ povis preni mem sian nutraĵon. Okazis ĉe li kompleta ĉeso de elvolviĝo de la tuta organismo.
1. – (Al Sankta Ludoviko.) Ĉu ni povas elvoki la Spiriton de ĉi tiu knabo? – R. Jes, ĝi estas ja, kvazaŭ vi elvokus tiun de elkarniĝinto.
2. – Tiu respondo supozigas al ni, ke la elvoko povas esti farata je iu ajn horo... – R. Jes, ĉar lia animo estas katenita al la korpo per ligiloj materiaj, kaj ne spiritaj, tial lia animo povas disiĝi je iu ajn horo.
3. – (Elvoko al Charles.) – R. Mi estas kompatinda Spirito ligita al la Tero je unu piedo, kiel birdeto.
4. – Ĉu nuntempe, kiel Spirito, vi konscias pri via nuleco en ĉi tiu mondo? – R. Certe mi sentas la sklavecon.
5. – Kiam via korpo ekdormas kaj via Spirito malligiĝas, ĉu vi havas ideojn tiel klarajn, kiel se vi estus en normala stato? – R. Kiam mia malfeliĉa korpo ripozas, mi fariĝas iom pli libera por atingi la ĉielon, kiun mi aspiras.
6. – Ĉu en la spirita stato vi spertas iun ajn doloran senton naskitan de via enkorpa stato? – R. Jes, tial ĝi estas ja puno.
7. – Ĉu vi memoras pri via antaŭa enkarniĝo? – R. Ho jes! kaj ĝi estas la kaŭzo de mia nuna ekzilo.
8. – Kia estis tiu ekzistado? – R. Tiu de diboĉa junulo sub la regado de Henriko la Tria.
9. – Vi diras, ke via nuna situacio estas puno... ĉu vi ja elektis ĝin? – R. Ne.
10. – Kiel via nuntempa ekzistado povas utili al via progreso, en la stato e nuleco, en kiu vi troviĝas? – R. Por mi ne estas nuleco, ĉar estis ja Dio, kiu trudis al mi tiun eventualecon.
11. – Ĉu vi povas antaŭvidi la daŭron de la nuna ekzistado? – R. Ne; ankoraŭ forpasos kelkaj jaroj, ĝis kiam mi nepre reeniros en mian patrujon.
12. – Dum la tempo inter la lasta kaj nuna enkarniĝoj, kion do vi faris? – R. Dio min enkarcerigis; mi estis ventanima Spirito.
13. – Ĉu, dum maldormo, malgraŭ la neperfekteco de viaj organoj, ĉu vi konscias pri tio, kio okazas? – R. Mi vidas kaj aŭdas, sed mia korpo nenion vidas, nek perceptas.
14. – Ĉu ni povos fari ion profitan por vi? – R. Nenion.
15. – (Al Sankta Ludoviko.) Rilate al enkarniĝinta Spirito, ĉu la preĝoj havas efikon, kiel por la elkarniĝintaj? – R. Estante ĉiam utilaj, la preĝoj plaĉas al Dio. Rilate ĉi tiun Spiriton, ili tuj neniel utilas al li, sed poste Dio ilin konsideros.
Ĉi tiu elvoko konfirmas tion, kio ĉiam estis dirita pri la idiotoj. La morala nuleco ne estigas nulecon de la Spirito, kiu, sen konsidero pri la organoj, ĝuas siajn kapablojn. La neperfekteco de la organoj estas nur baro kontraŭ la libera manifestiĝo de la pensoj. Estas do la okazo de fortika viro, kiu estus momente manligita.
La idiotoj estas estuloj punitaj pro lia misuzo de potencaj kapabloj; animoj enkarcerigitaj en korpoj, kies senpovaj organoj ne kapablas esprimi pensojn. Tiu morala kaj fizika muteco estas unu el la plej kruelaj surteraj punoj, plurfoje elektitaj de pentitaj Spiritoj, kiuj deziras elaĉeti siajn erarojn. Ne pro tio la provado estas senefika, ĉar la Spirito ne restas senaga en la karna prizono; tiuj malinteligentaj okuloj vidas, tiuj deprimitaj cerboj konceptas, kvankam ili nenion povas esprimi per la parolo kaj per la rigardo. Escepte de la moveco, ilia stato estas tiu de la letargiuloj aŭ katalepsiuloj, kiuj vidas kaj aŭdas, sed ne povas sin esprimi. Kiam vi havas tiujn terurajn premsonĝojn, dum kiuj vi penas forkuri de danĝero, kriegante, malgraŭ la senmoveco de via korpo kaj de via lango; kiam tio okazas – ni diras – via sensacio estas egala al tiu de la idiotoj. Ĝi estas la paralizo de la korpo ligita al la vivo de la Spirito.
Tiel estas klarigitaj preskaŭ ĉiuj malsanoj, ĉar ekzistas nenio senkaŭza , kaj tio, kion vi nomas maljusteco de la destino, estas nur la apliko de la plej alta justeco. Frenezo ankaŭ estas puno pro misuzo de la plej altaj kapabloj; la frenezulo havas du personecojn: tiun, kiu konfuziĝas, kaj tiun, kiu konscias pri siaj agoj, ne povante ilin gvidi. Rilate la idiotojn, la kontempla, soleca vivo de ilia animo, sen la plezuroj kaj ĝuoj de la korpo, ankaŭ povas fariĝi agitata de la okazaĵoj, same kiel iu ajn el la plej komplikaj ekzistadoj; kelkaj ribelas kontraŭ la memvola turmentiĝo kaj, lamentante la elekton faritan, sentas tre fortan deziron reveni al alia vivo, deziron, kiu igas ilin forgesi la nuntempan rezignacion kaj la pasintan konsciencoriproĉon, pri kiu ili estas konsciaj, ĉar, kvankam ili estas idiotaj kaj frenezaj, ili scias pli multe ol vi, kaj kaŝas sub la fizika senpoveco ian moralan povon, kiun vi ne kapablas prezenti al vi. La furiozaj agoj, same kiel tiuj de stulteco ilin regantaj, estas interne juĝataj de ili mem, agoj, de kiuj ili suferas kaj ĉagreniĝas. Tiam ilin moki, ilin insulti aŭ eĉ malbone trakti, kiel oni ofte kondutas, estas pliigi ilian suferon, kaj pli krude sentigi al ili iliajn malfortecon kaj mizeron. Se ili povus, ili akuzus pri kovardeco tiujn, kiuj tiel kondutas, sciante, ke la viktimo ne povas sin defendi.
Frenezeco ne apartenas al la diaj leĝoj, tial ke, se ĝi materie rezultas de nescio, malpureco kaj mizero, la homo povas ĝin ekstermi. La modernaj rimedoj de higieno, kiujn la scienco hodiaŭ kreas kaj al ĉiuj disponigas, celas detrui la frenezecon. Ĉar la progreso estas kategoria kondiĉo de la homaro, tial la provoj devas ŝanĝiĝi, obeante la evoluadon de la jarcentoj. Venos tago, kiam ĉiuj provoj nepre estos moralaj; kaj kiam la Tero, ankoraŭ nova, atingos ĉiujn fazojn de sia ekzistado, tiam ĝi transformiĝos en loĝejon de feliĉo, kiel okazas al la plej progresintaj planedoj.
Estis tempo, kiam oni dubis pri la ekzistado de la animo de la idiotoj, kaj oni eĉ demandadis ĉu ili efektive apartenis al la homa speco. Ĉu la maniero, kiel Spiritismo alfrontas la faktojn, ne estas ja tre moraliga kaj instrua? Konsiderante, ke tiuj korpoj entenas animojn, kiuj jam brilis sur la Tero; animojn tiel klarvidajn kaj pensantajn, kiel niaj, malgraŭ la dika envolvaĵo sufokanta iliajn manifestiĝojn; konsiderante, ke la samo povas okazi al ni, se ni misuzos la kapablojn, kiujn la Providenco donis al ni; konsiderante ĉion tion, ĉu ni ne havas materialon por serioza pripensado? Ne akceptante la plurecon de la ekzistadoj, kiel ni povos akordigi la stultecon kun la justeco kaj boneco de Dio? Se la animo ne vivis antaŭe, tio signifas, ke ĝi estis kreita samtempe kun la korpo, kaj tiuokaze, kiel klarigi la kreadon de tiel malfavorataj animoj fare de iu Dio justa kaj bona? Oni devas konsideri, ke ĉi tie la afero ekzemple ne estas pri frenezeco, kiun oni povas antaŭforigi kaj kuraci. La idiotoj naskiĝas kaj mortas kiel idiotoj, sen konscio pri bono kaj malbono. Kia do estas ilia sorto en la vivo eterna? Ĉu ili estos feliĉaj apud inteligentaj kaj diligentaj homoj? Ĉu ili restos en tio, kion oni nomas limbo, t.e. ia miksita stato, kiu ne estas feliĉa nek malfeliĉa? Sed, kial do tia eterna malsupereco? Ĉu ili kulpas, se Dio ilin kreis idiotoj? Ni defias ĉiujn, kiuj rifuzas la reenkarniĝon, ke ili eliru el tiu malfacila situacio.
Kontraŭe, se oni akceptas la reenkarniĝon, kio ŝajnas maljusteco, tio fariĝas mirinde justa; kio ŝajnas neklarigebla, tio estas logike klarigata.
Cetere ni scias, ke tiuj, kiuj rifuzas ĉi tiun doktrinon, ĝin neniam kontraŭbatalis per aliaj argumentoj, krom tiuj devenantaj de persona abomeno kontraŭ tio, ke ili devos reveni sur la Teron. Al ili ni respondas: Por reveni tien, oni ne petas vian permeson, ĉar la juĝisto ne konsultas la volon de la akuzito por sendi lin en arestejon, Ĉiuj havas eblecon ne reenkarniĝi, kondiĉe ke ili pliboniĝu sufiĉe por atingi pli altan sferon. Sed en tiuj feliĉajn sferojn la egoismo kaj la fiero ne estas akceptataj; jen kial estas necese, ke ĉiuj seniĝu je tiuj moralaj malsanoj, atingante pli altan ŝtupon per laboro kaj klopodo.
Ni scias, ke en iaj landoj la idiotoj, anstataŭ esti objekto de malŝato, ricevas bonefikajn zorgojn. Ĉu tiu kompato ne devenas de ia intuicio pri la vera stato de tiuj malfeliĉuloj, kiuj estas des pli indaj je atento, ĉar iliaj Spiritoj bone komprenas tiun situacion, pro tio, ke ili sin vidas forpelitaj el la socio? Oni eĉ konsideras, kiel favoron kaj veran benon, la ĉeeston de unu el tiuj estuloj en la sino de la familio.
Ĉu tio estas superstiĉo? Eble, ĉar ĉe nekleruloj superstiĉo intermiksiĝas kun plej sanktaj ideoj, tial ke ili ne kaptas ĝian signifon. Sed, kia ajn ĝi estos, al la geparencoj sin prezentas okazon fari karitaton, des pli meritan, ju pli peza al ili estos tiu tasko sen iu ajn materia kompenso. Estas pli granda indeco ĉe la afabla zorgado al malfeliĉa filo, ol ĉe la helpado al filo, kies kvalitoj oferas iun ajn kompenson. Ĉar la neprofitama karitato estas unu el la virtoj plej agrablaj al Dio, tial ĝi ĉiam altiras lian benon al tiuj, kiuj ĝin praktikas. Tiu sento denaska kaj spontanea valoras tiun preĝon: “Dankon, mia Dio, pro tio, ke vi donis al ni malfortikan estulon, kiun ni nutru, afliktiton, kiun ni konsolu.”
Ŝi estis humila kaj malriĉa servistino, el Harfleur, Normandio. En la aĝo de 11 jaroj ŝi ekservis ĉe riĉaj terkulturistoj en sia lando. Post unu jaro inundo de la rivero Sejno forprenis ĉiujn iliajn bestojn, ilin dronigante. Ankoraŭ pro aliaj postvenintaj malfeliĉaĵoj, la mastroj de la knabino falis en mizeron. Adélaide kuniĝis al ilia malfeliĉo, sufokis la voĉon de la egoismo, kaj, aŭskultante nur sia malavaran koron, devigis akcepti kvincent frankojn el ŝiaj ŝparaĵoj, servante plu al ili, sendepende de salajro. Post la morto de siaj gemastroj, ŝi komencis sin dediĉi al unu filino, kiun ili postlasis, vidvino kaj sen rimedoj. Ŝi laboregis sur la kampoj, rikoltis la produkton kaj, edziniĝinte, ŝi kunigis siajn klopodojn kun tiuj de la edzo, por kune subteni la kompatindan virinon, kiun ŝi daŭrigis nomadi sia mastrino! Ĉirkaŭ duonjarcenton daŭris tiu sublima abnegacio. La Societo de Konkurado, el Rueno, ne forgesis tiun virinon indan je tiom da respekto kaj admiro; ĝi honoris ŝin per honormedalo kaj per ia mona rekompenco. La framasonaj loĝioj en Havre asociiĝis al tiu atesto de estimo, oferante al ŝi malgrandan monsumon destinitan por ŝia bonfarto.
Fine ankaŭ la tiea administracio interesiĝis pri ŝia sorto en delikata maniero, tiel ke ŝi ne estu ĉagrenita en sia sentemo. Atako de paralizo subite kaj milde forprenis de sur la Tero tiun bonfarantan estulinon. La lastaj omaĝoj faritaj al ŝi estis simplaj kaj decaj. La sekretario de la komunumo iris ĉe la antaŭaĵo de la funebra akompanantaro.
(Societo de Parizo, la 27an de Decembro 1861)
Elvoko: – Ni petas la Ĉiopovan Dion permesi al la Spirito de Marguerite Gosse komunikiĝi kun ni. – R. Jes, Dio bonvolis doni al mi tiun favoron.
– D. Ni estas tre feliĉaj pro tio, ke ni povas atesti al vi nian admiron pri via konduto sur la Tero, kaj ni esperas, ke vi ricevis rekompencon por tiom da abnegacio.
– R. Jes, Dio estas bona kaj favorkora por sia servantino. Ĉio, kion mi faris, kaj kio al vi ŝajnas laŭdinda, estas tute natura.
– D. Ĉu vi povas diri al ni, por nia edifo, kia estas la kaŭzo de via humila kondiĉo sur la Tero? – R. En du sinsekvaj enkarniĝoj mi okupis tro altan pozicion; estis facile por mi praktiki bonon; tion mi faris sen ofero, ĉar mi estis riĉa. Sed al mi ŝajnis, ke mia progreso estas malrapida,kaj tial mi petis renaskiĝi en malriĉaj kondiĉoj, en kiuj mi devis mem lukti kontraŭ la seniĝoj. Por tio mi prepariĝis longan tempon, kaj Dio subtenis mian kuraĝon, tiel ke mi povis atingi la celon, kiun mi trudis al mi.
– D. Ĉu vi jam ree vidis viajn malnovajn gemastrojn? Diru al ni, kia estas situacio antaŭ ili, kaj ĉu vi ankoraŭ vin konsideras ilia subulino? – R. Jes, mi ilin vidis, kiam mi venis en ĉi tiun mondon, ĉar ili ĉi tie troviĝis. Humile mi konfesas al vi, ke ili min konsideras kvazaŭ mi estus supera al ili.
– D. Ĉu vi havis ian motivon de alligiteco al ili, prefere ol al iuj aliaj? – R. Nenian motivon devigitan, ilin elektis por pagi dankoŝuldon. Iam ili estis bonvolemaj al mi, farinte al mi servojn.
– D. Laŭ via opinio, kia estonteco vin atendas? – R. Mi esperas reenkarniĝi en mondo, kie oni ne konas doloron. Eble vi opinias min pretendema, sed mi parolas al vi kun la vigleco propra al mia karaktero. Krom tio, mi submetiĝas al la volo de Dio.
– D. Dankaj pro via ĉeesto, ni ne dubas, ke Dio kovros vin per favoroj. – R. Dankon. Tiel Dio benu vin ĉiujn, por ke vi povu ĝui, kiam vi estos elkarniĝintaj, la purajn ĝojon, kiuj al mi estis donitaj.
Ŝi estis knabino ĉirkaŭ dekjara, filino de kamparana familio el la Sudo de Francujo. Jam de 4 jaroj ŝi estis grave malsana. Dum ŝia vivo, neniam oni aŭdis de ŝi ian plendon, ian signon de senpacienco, kaj, kvankam ŝi havis nenian instruitecon, ŝi tamen konsoladis la familion ĉe ties afliktiteco, komentariante la estontan vivon kaj la feliĉon, kiu el ĝi rezultus. Ŝi elkarniĝis en Septembro 1862, post kvar tagoj da konvulsiaj torturoj, dum kiuj ŝi ne ĉesis preĝi. “Mi ne timas antaŭ la morto, ŝi diradis, ĉar post ĝi estas rezervita por mi feliĉa vivo.” Al sia ploranta patro ŝi diradis: “Konsolu vin, ĉar mi venos viziti vin; mi sentas, ke alproksimiĝas la horo, sed, kiam ĝi alvenos, tiam mi scios vin antaŭsciigi.” Efektive, kiam jam estis baldaŭa la fatala momento, ŝi venigis ĉiujn siajn familianojn kaj diris : “Mi havas nur kvin minutojn da vivo; donu al mi la manojn.” Kaj ŝi mortis, kiel ŝi antaŭvidis.
De tiam iu frapanta Spirito komencis viziti la domon de la familio Rivier: – li rompas ĉion, frapas sur tablon, skuas vestojn, kurtenojn, teleraron... Sub la formo de Clara li ekaperas al ŝia pli juna fratino, kiu estas nur kvinjara.
Laŭ aserto de tiu knabino, ŝia fratino ekaperas ofte, kaj tiuj aperaĵoj kaŭzas al ŝi ĝojkrioj, kiel: “Vidu, kiel bela estas Clara!”
1. Elvoko. – R. Ĉi tie mi estas preta respondi al vi.
2. – Estante tiel juna, kiam vi estis enkarniĝinta, de kie venadis al vi la altaj ideoj pri la estonta vivo, kiujn vi esprimadis en ĉi tiu mondo? – R. De mallonga tempo, kiun mi devis pasigi sur via planedo kaj de mia antaŭa enkarniĝo. Mi estis mediumino, kiam mi forlasis la Teron, kaj ankaŭ kiam mi revenis inter vin; antaŭdestinita, mi sentis kaj vidis tion, kion mi diradis.
3. – Kiel oni klarigu, ke iu infano en via aĝo ne aŭdigis eĉ unu plorĝemon dum kvar jaroj da suferado? – R. Ĉar tiu fizika sufero estis venkita de pli granda povo – tiu de mia gvidanto, senĉese videbla apud mi. Li samtempe min kvietigis kaj scipovis inspiri al mi ian persistemon superan al miaj suferoj.
4. – Kiel vi ekrimarkis la decidan momenton de via morto? – R. Sub la influo de mia gardanĝelo, kiu neniam trompis min.
5. – Vi petis al via patro, ke li rezignaciu, ĉar vi venos viziti lin. Kiel oni komprenu do, ke, animita de tiel bonaj sentoj por viaj gepatroj, vi poste venus ĝeni ilin per bruado, en ilia domo? – R. Sendube mi havas ja ian provon, aŭ plibone ian mision por plenumi. Ĉu vi kredas, ke mi venus vidi miajn gepatrojn tute sencele? Tiuj onidiroj, tiuj luktoj devenintaj de mia ĉeesto estas ia avizo. En tio mi estas bone helpata de aliaj Spiritoj, kies agitemo havas sian pravon de ekzisto, same kiel mia aperado al mia fratineto havas sian pravon de ekzisto... Dank’ al ni, multaj konvinkiĝoj ekburĝonos. Miaj gepatroj devis suferi ian provon. Tre frue ĝi pasos, sed nur post kiam ĝi konvinkos amason da personoj.
6. – Nu, ĉu ne estas vi mem, persone, la aŭtorino de tiuj agitadoj? – R. Mi estas helpata de aliaj Spiritoj servantaj miajn gepatrojn en la provado al ili rezervita.
7. – Kiel do oni komprenu, ke nur via fratineto vin rekonis, se vi ne estas la sola aŭtorino de tiaj manifestiĝoj? – R. Fakto estas, ke ŝi vidis nur min. Nun ŝi disponas je duobla vidado, kaj mi ankoraŭ devos plurfoje konsoli ŝin per mia ĉeesto.
8. – Kiu estis la kaŭzo de viaj turmentaj suferoj en tiel frua aĝo? – R. Antaŭaj eraroj, kulpelpago. En la antaŭa ekzistado mi misuzis la sanon kaj la brilan situacion, kiun mi okupis. Jen kial Dio diris al mi: “Vi ĝuis tro multe kaj senbride; vi do suferos proporcie al via ĝuado; vi estis orgojla, tial vi estos humila; ĉar vi estis fiera pri via beleco, estas necese, ke vi ĝin perdu, penante akiri karitemon kaj bonkorecon.” Mi kondutis laŭ la dia volo, kaj mia gardanĝelo min helpis.
9. – Ĉu vi volas, ke ni diru ion al viaj gepatroj? – R. Laŭ peto de iu mediumo, ili jam havis la okazon praktiki karitaton ne preĝi nur per la lipoj, kaj ili agis bone, ĉar estas necese fari tion ankaŭ en la praktiko, per la koro. Helpi la suferantoj estas preĝi; kiu tiel agas, tiu estas spiritisto. Al ĉiuj animoj Dio donis liberan volon, t.e. kapablon progresi, same kiel Li donis al ili ĉiuj la saman aspiron, kaj tial, pli ol oni ĝenerale opinias la antaŭtuko tuŝas la broditan togon. Alproksimigu la distancojn per la karitato, donu azilon ĉe vi al la malriĉulo, reanimu lin, ne lin humiligu. Se tiu grava leĝo de la konscienco estus ĉie praktikata, la mondo periode ne vidus tiujn grandajn necesbezonojn, kiuj malhonoras la civilizacion de la popoloj, necesbezonojn, kiujn Dio sendas por ilin puni kaj malfermi al ili la okulojn. Karaj gepatroj, preĝu. Amu unu alian, praktiku la leĝon de la Kristo: Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volas, ke oni faru al vi. Preĝu al Dio, kiu vin provas, kaj montru, ke via boneco estas sankta kaj senlima, kiel Li mem. Kiel antaŭzorgo por la estonteco, fortigu vin per kuraĝo kaj persistemo, ĉar vi estas vokitaj ankoraŭ suferi. Estas necese fariĝi inda je bona pozicio en pli bona mondo, kie la komprenado de la dia justeco fariĝas puno por malbonaj Spiritoj.
Karaj gepatroj, mi estos ĉiam proksime de vi. Adiaŭ, aŭ prefere, ĝis revido. Havu rezignacion, karitaton, amon al viaj similuloj, kaj unu tagon vi estos feliĉaj.
Clara
“Pli ol oni ĝenerale opinias, la antaŭtuko tuŝas la broditan togon...” Ĉi tiu ĉarma figuro estas aludo al la Spiritoj kiuj en unu aŭ alia ekzistado iras de brilaj al humilegaj kondiĉoj, plurfoje elpagante le misuzon de la kapabloj, kiujn Dio donis al ili.
Tiu justeco estas ja atingebla por ĉiuj.
Profunda estas ankaŭ tiu penso, kiu atribuas la kolektivajn malfeliĉegojn al malobeo al la diaj leĝoj, ĉar Dio punas tiel la popolojn, kiel la individuojn. Efektive, per praktiko de karitato, militoj kaj mizeroj nepre estus forigitaj. Nu bone, la praktiko de tiu leĝo kondukas al Spiritismo, kaj kiu scias, ĉu tiu ne estas la kaŭzo, kial ĝi havas tiel multajn kaj tiel terurajn malamikojn? Ĉu la admonoj de tiu filino al la gepatroj eble estas tiuj de ia demono?
Blinda de naskiĝo kaj filino de farmisto el la ĉirkaŭaĵo de Toulouse. Ŝi mortis en 1855, en la aĝo de 45 jaroj.
Ŝi ofte okupiĝis pri instruado de katekismo al infanoj, preparante ilin por la unua komunio.
Post ŝanĝo de la katekismo, ŝi havis nenian malfacilecon ĉe la instruado de la nova, ĉar ŝi konis ilin ambaŭ parkere. En ia vintra posttagmezo, revenante de ekskurso en kompanio de iu onklino, ili devis trairi sur kotaj vojoj malhelan arbaron. Estis necesa plej granda singardo, por ke la du virinoj ne enfalis en kavojn. Ĉar ŝia onklino volis konduki ŝin je la mano, ŝi diris: “Ne ĝenu vin pri mi; mi nenion riskas, ĉar mi havas sur la ŝultro ian lumon, kiu gvidas min. Sekvu min; mi vin kondukos.” Tiel ili finis la vojiradon sen iu ajn akcidento; la blindulino kondukis la onklinon, kiu havas bonajn okulojn.
– D. Ĉu vi volas diri al ni, kia estis tiu lumo, kiu vin gvidis en tiu malluma nokto, kaj kiu estis vidata nur de vi? – R. Kiel! Ĉu personoj, kiel vi, en kontinuaj interrilatoj kun Spiritoj, bezonas eksplikon pri tia fakto? Gvidis min ja mia gardanĝelo.
– D. Tiu estis ankaŭ nia opinio, sed ni deziris vidi ĝin konfirmata. Sed ĉu vi sciis, en tiu tempo, ke via gardanta anĝelo vin kondukadis? – R. Mi konfesas, ke ne, kvankam mi kredis al ia ĉiela interveno. Mi preĝis multe da tempo, por ke la ĉiela Patro min kompatu... Estas tiel kruela la blindeco... Jes, ĝi estas tre kruela, sed mi ankaŭ rekonas, ke ĝi estas justa.
“Kiuj pekas per la okuloj, tiuj per ili devas esti punitaj; kaj tiel devas okazi rilate al ĉiuj aliaj kapabloj de la homo, lin kondukantaj al misuzo. Ne serĉu do en la sennombraj homaj suferoj alian kaŭzon, kiu ne estu ilia propra kaj natura, nome la kulpelpago.
Ĉi tiu kulpelpago tamen nur estas merita se humile elportata, kaj ĝi povas esti faciligata per preĝo, per altiro de spiritaj influoj, kiuj, protektante la akuzitojn en la homa punmalliberejo, al ili inspiras esperon kaj konsolon.
– D. Vi dediĉis vin al la instruado de malriĉaj infanoj; ĉu vi havis malfacilaĵon ĉe la akirado de konoj pri la nova katekismo, kiam oni ŝanĝis ĝin? – R. Ordinare la blinduloj havas aliajn duoblajn sentumojn, por tiel diri. La observado ne estas unu el la pli malgrandaj kapabloj de ilia naturo.
La memorkapablo estas por ili ia ŝranko, kie oni metas bonorde kaj por ĉiam, la instruojn rilatajn al iliaj kapabloj kaj inklinoj. Kaj pro tio, ke nenio ekstera povas konfuzi tiun kapablon, ilia elvolviĝo per edukado povas esti rimarkinda. Rilate al mi, mi dankas Dion pro tio, ke Li permesis, ke tia kapablo ebligu al mi plenumi mian mision apud tiuj infanoj, kio estis ankaŭ ia riparado de la malbona ekzemplo, kiun mi donis al ili en antaŭa ekzistado. Por la spiritistoj ĉio estas serioza temo; por certigi tion, sufiĉas, ke ili rigardu ĉirkaŭ si. Miaj lecionoj eble estus pli utilaj al ili, ol se ili lasus sin konduki de la filozofiaj subtilaĵoj de certaj Spiritoj, kiuj sin amuzas per flatado de ilia fiero per frazoj tiel bombastaj, kiel sensencaj.
– D. El via surtera konduto ni havis pruvon pri via morala progreso, kaj nun, el via parolmaniero, ni havas pruvon pri tio, ke via progreso estas ankaŭ intelekta. – R. Al mi restas multe por akiri; sed sur la Tero estas multaj personoj, kiuj estas rigardataj kiel nekleraj, nur pro tio, ke ilia intelekto estas malakrigita de kulpelpago. Per la morto ŝiriĝas la vualo kaj la nesciantoj ofte estas pli kleraj ol tiuj, kiuj malŝatis ilian nescion. Kredu, ke fiero estas provilo por la homa kono.
Ĉiuj, kiuj havas koron alireblan por flatado, kaj kiuj tro fidas al sia sciaro, estas sur malbona vojo; ordinare ili estas hipokritaj, kaj tial ilin malfidu.
Estu humila, kiel la Kristo, kaj, kiel li, ame portu vian krucon, por ke vi supreniru en la regnon de la ĉieloj.”
Françoise Vernhes
La perdo de adorata filo estas motivo de akra afliktiĝo, sed vidi la solfilon, celon de ĉiuj esperoj, ricevanton de ĉiuj amoj, konsumiĝi videble kaj sensufere pro nekonataj kaŭzoj, pro unu el tiuj kapricoj de la Naturo, mokantaj la Sciencon, kaj, post la elĉerpiĝo de ĉiuj rimedoj, ne havigi al si kompense eĉ unu esperon; elporti tiun angoron ĉiumomente, dum longaj jaroj, kaj ne antaŭvidi ĝian finon, tio estas kruela turmento, kiun riĉaĵo pligravigas anstataŭ faciligi, pro la neeblo vidi ĝin ĝuata de la adorata estulo.
Tia estis la situacio de la patro de Anna Bitter, kiu tial forlasis sin al intima malespero. Lia karaktero koleriĝis antaŭ tia sceno, kiu ŝiris lian koron kaj ties sekvoj ne povis ne esti fatalaj, kvankam malprecizaj. Iu amiko de la familio, adepto de Spiritismo, opiniis, ke li devas demandi pri tio la spiritan gvidanton, kaj li ricevis la jenan repondon:
“Mi tre deziras klarigi al vi la aferon, kiu nun vin priokupas, ĉar mi scias, ke vi ne venas al mi pro maldiskreta scivolemo, sed pro la intereso, kiun tiu kompatinda filino inspiras al vi, kaj ankaŭ pro tio, ke, kredante al la dia justeco, vi nur gajnos el tio. Ĉiuj, kiuj portas en si la justecon de la Sinjoro, devas klini sian frunton sen malbenoj kaj ribeloj, ĉar ne ekzistas puno senkaŭza. La kompatinda filino, kies verdikto de morto estis prokrastita de Dio, baldaŭ devos eniri en nian medion, ĉar ŝi meritis la dian kompaton; koncerne ŝian patron, tiu malfeliĉa viro devas esti punata ĉe la sola alligiteco de sia vivo, ĉar li mokis la fidon kaj la sentojn de ĉiuj lin ĉirkaŭantaj. Dum sekundoj lia pento tuŝis la Ĉiopovan, kaj la morto ne donis baton al estulino, kiu al li estis tiel kara; sed la ribelemo venis tuj, kaj la puno ĉiam ĝin akompanas. En tiuj kondiĉoj, ankoraŭ estas feliĉo esti punata en tiu mondo! Miaj amikoj, preĝu por tiu kompatinda filino, kies junaĝo malfaciligos ŝiajn lastajn momentojn. En tiu estulino la vivosuko estas tiel abunda, ke, malgraŭ ĝia organa malfortikeco, ŝia animo havos malfacilaĵon disiĝi. Ho! preĝu... Poste ankaŭ ŝi vin helpos kaj konsolos, ĉar ŝia Spirito estas pli progresinta ol tiuj, kiuj ŝin ĉirkaŭas. Por ke ŝia disiĝo estu faciligata, koncernis min, kiel speciala favoro de la Sinjoro, instrui vin tiurilate.”
Spertinte la izolitecon, la patro de Anna Bitter mortis. Jen estas la unuaj komunikaĵoj, kiujn unu kaj dua donis post siaj respektivaj elkarniĝoj:
De la filino. “Dankon, mia amiko, pro via propeto pro tiu infano, kaj ankaŭ pro tio, ke vi sekvis la konsilojn de via bona gvidanto. Jes. Dank’ al viaj preĝoj, estis al mi pli facile lasi la surteran envolvaĵon, ĉar mia patro... Ha! tiu ne preĝis, nur malbenis! Mi tamen ne malamas lin pro tio: – rezulto de lia granda amo al mi. Mi petas Dion doni lumon al li antaŭ la morto; kaj, rilate al mi, mi lin instigas kaj animas, ĉar koncernas min la misio faciligi liajn lastajn momentojn. Iafoje ŝajnas al mi, ke dia lumradio falas sur lin kaj eĉ lin kortuŝas; sed tio estas nenio pli ol pasema heleco, tuj lin fordonanta al la primitivaj ideoj. Li portas en si unu ĝermon de fido, sed de fido tiel sufokita de la mondumaj interesoj, ke ĝi nur povas maturiĝi per novaj kaj pli turmentaj provoj. Rilate al mi, mi nur devis elporti ian reston de provo, de kulpelaĉeto, kaj tiel ĝi estis nek tre dolora, nek tre malfacila. Mia stranga malsano ne okazigis suferojn; mi estis kvazaŭa instrumento de provo de mia patro, kiu, vidante min en tia stato, suferis pli ol mi mem. Krom tio, mi estis rezignacia, kaj li ne. Hodiaŭ mi estas rekompencita. Dio kompleze mallongigis mian restadon sur la Tero, pro kio cetere mi Lin dankas. Mi estas feliĉa inter la bonaj Spiritoj min ĉirkaŭantaj, kaj ni ĉiuj ĝoje plenumas niajn devojn, tial ke la neaktiveco estus kruela martireco.”
La Patro (unu monaton post la morto). – Elvokante vin, ni celas informiĝi pri via situacio en la spirita mondo kaj esti utilaj al vi, laŭ niaj fortoj. – R. Spirita mondo? Mi ne vidas ĝin... Kion mi vidas, tio estas konataj homoj, kiuj ne priokupiĝas pri mi nek priploras mian sorton, sed male ili ŝajnas ĝojaj, vidante sin liberaj de mi.
– D. Sed ĉu vi faras ĝustan ideon pri via situacio? – R. Jes, dum kelka tempo mi pensadis, ke mi ankoraŭ estas en via mondo, sed hodiaŭ mi scias tre bone, ke mi ne plu apartenas al ĝi.
– D. Kial do vi ne povas duonvidi aliajn Spiritojn, kiuj vin ĉirkaŭas? – R. Mi tion nescias, kvankam ĉio estas tre klara ĉirkaŭ mi.
– D. Ĉu vi ankoraŭ ne vidis vian filinon? – R. Ne, ŝi mortis; mi serĉas, vokas ŝin vane. Kian teruran malplenon ŝia morto postlasis al mi sur la Tero! Mortinte, mi esperis ŝin renkonti, sed vane! Izoliteco ĉiam kaj ĉiam! Neniu direktas al mi eĉ unu vorton de konsolo kaj espero. Adiaŭ, mi iras serĉi mian filinon.
La gvidanto de la mediumo. Tiu viro ne estis ateisto nek materialisto, sed li apartenis al la nombro de tiuj, kiuj kredas heziteme, ne priokupiĝante pri Dio kaj pri la estonteco, ĉar ili estas ravitaj de la surteraj interesoj. Profunde egoisma, li ĉion oferus por savi la filinon, sed ankaŭ sen la minimuma skrupulo li oferus la aliulajn interesojn por persona profito. Li interesiĝis pri neniu, krom pri sia filino. Dio punis lin tiel, kiel vi vidis, forprenante de sur la Tero lian solan konsolon, kaj tial, ke li ne pentis, la forpreno daŭras plu en la spirita mondo. Ĉar li interesiĝis pri neniu tie, ankaŭ ĉi tie neniu interesiĝas pri li. Li restas sola, izolita, forlasita, kaj en tio konsistas lia puno. Sed, kion li faras en tiu situacio? Ĉu li direktiĝas al Dio? Ĉu li pentas? Ne; li ĉiam murmuras, eĉ blasfemas, resume faras tion, kion li faris sur la Tero. Per preĝo kaj konsilo helpu do lin liberigi de sia blindeco.
Li apartenis al la meza klaso de la socio kaj ĝuis modestan riĉaĵon, kiu ŝirmis lin de necesbezono. Liaj gepatroj destinis lin por industrio kaj donis al li bonan edukon, sed en la aĝo de 20 jaroj li perdis la vidkapablon. Ĉirkaŭ 50-jara li mortis, en 1845. Antaŭ dek jaroj li spertis alian malsanon, kiu faris lin surda, tiel ke nur per palpado li rilatis al la mondo de la enkarniĝintoj. Nu bone, ne vidi jam estas turmentiĝo; ne vidi kaj ne aŭdi estas duobla turmentiĝo, precipe por tiu, kiu devos elporti tiun duoblan seniĝon, post kiam li ĝuis la kapablojn de tiuj sentumoj. Kiu estis la kaŭzo de tiel kruela sorto? Certe ne lia lasta ekzistado, ĉiam karakterizita de modela konduto. Fakte li estis ĉiam bona filo, de karaktero afabla kaj bonvola, kaj kiam plie li vidis sin senigita je aŭdado, li akceptis rezignacie, sen unu plendo, tiun provon. El lia konversacio oni perceptis pro la mensklareco de lia Spirito ian eksterordinaran inteligenton. Iu persono lin koninta, dezirante ricevi utilajn instruojn, elvokis lian Spiriton kaj havigis al si la jenan mesaĝon, responde al la demandoj faritaj:
(Parizo, 1863)
“Mi dankas vin, miaj amikoj, pro tio, ke vi memoras min. Povas esti, ke tio ne okazus sen supozo de profito el mia komunikaĵo, sed eĉ tiel mi estas certa, ke seriozaj motivoj vin animas kaj jen kial mi plezure aŭskultas vian alvokon, kaj mi sentas min feliĉa pro tio, ke oni bonvolis permesi al mi vin instrui. Tiamaniere mia ekzemplo povu aldoniĝi al la multenombraj pruvoj, kiujn la Spiritoj donas al vi pri la justeco de Dio. Vi konis min blinda kaj surda, kaj vi tuj penis scii la kaŭzon de tia destino.
Mi diras ĝin al vi. Antaŭ ĉio estas necese diri, ke la duan fojon mi kulpelpagis per seniĝo je la vidado. En mia antaŭa ekzistado, komence de la lasta jarcento, mi blindiĝis en la aĝo de 30 jaroj, kiel rezulto de ĉiaspecaj ekscesoj, kiuj, difektante mian sanon, malfortikigis al mi la organismon. Ĝi jam estis puno pro la misuzo de la kapabloj, kiujn la Providenco malavare donis al mi. Sed anstataŭ atribui al mi la originan kaŭzon de tiu malsano, mi preferis akuzi la Providenco, kiun cetere mi malmulte fidis. Mi anatemis Dion, Lin forneis. Lin akuzis, aldonante, ke se Li eble ekzistus, Li devus esti maljusta kaj malbona, pro tio, ke li lasis siajn kreitojn tiom suferi. Mi tamen devus opinii min feliĉa, ne estante devigita almozi pri mia pano, kontraŭe al tio, kio okazis al tiel multaj blinduloj. Sed ne; mi pensadis nur pri mi, pri la seniĝo je plezuroj, kiun oni trudis al mi. Sub la influo de tiaj ideoj, kiujn skeptikeco pli ardigis, mi fariĝis furioza, postulema, resume netolerebla por tiuj, kiuj intime kunvivadis kun mi. Krom tio, la vivo estis por mi io sencela, ĉar mi ne pensis pri la estonteco – ia ĥimero. Post kiam mi vane eluzis la rimedojn de la Scienco kaj mia resaniĝo estis konsiderata neebla, mi decidis anticipi mian morton: mi min mortigis. Kia vekiĝo tiam estis la mia, kiam mi sentis min envolvita en la samaj mallumoj de la vivo! Sed ne tre malfruis la konsciiĝo pri mia situacio, pri mia transiro al la spirita mondo. Mi estis Spirito certe, sed blinda. La transtomba vivo fariĝis realaĵo por mi! Mi penis eviti ĝin, sed vane... Malplenaĵo min ĉirkaŭis. Laŭ onidiro tiu vivo devus esti eterna, kaj, kiel ĝi, ankaŭ mia situacio. Abomena ideo! Mi ne suferadis, sed estas neeble priskribi la spiritajn afliktiĝojn kaj turmentojn spertitajn de mi. Kiom da tempo ili daŭris? Mi ĝin nescias... Sed kiel longa ŝajnis al mi tiu tempo! Konsumita, laca mi fine povis esplori min mem kaj kompreni la superregadon de ia supera potenco aganta sur min, kaj mi konstatis, ke, se tiu potenco povis min subpremi, ĝi ankaŭ povis min kvietigi. Kaj mi petegis pri kompato. Laŭmezure kiel mi preĝis kaj pliiĝis mia fervoro, iu diradis al mi, ke mia situacio havos limon. Fine fariĝis lumo, kaj grandega estis mia raviteco, kiam mi ekvidis la ĉielan helecon kaj distingis la Spiritojn, kiuj min ĉirkaŭis, ridetantaj, bonvolemaj, kaj ankaŭ tiujn, kiuj brilegaj, ŝvebis en la Spaco. Kiam mi volis iri post ili, nevidebla forto retenis, min. Tiam unu el ili diris al mi: “La Dio, kiun vi forneis, kompatis vin pro via pento kaj permesis al ni doni al vi lumon, sed vi cedis nur per sufero, per laciĝo. Se vi volas de nun partopreni en ĉi tiu feliĉo, kiun oni ĝuas ĉi tie, estas necese, ke vi pruvu la sincerecon de via pento, viajn bonajn intencojn, rekomencante la surterajn provojn en kondiĉoj inklinigantaj vin al la samaj eraroj, ĉar ĉi tiu nova provo estos pli severa ol la lasta.” Mi rapide konsentis, promesante ne plu erari. Tiel mi revenis al la Tero en la kondiĉoj, kiujn vi scias. Al mi ne estis malfacile fariĝi bona, ĉar mi ne estis malbona pro naturo; mi estis ribelinta kontraŭ Dio, kaj Dio min punis. Mi reenkarniĝis kun denaska fido, motivo, kial mi ne murmuris, sed male mi rezignacie akceptis la duoblan malsanon, ĉar ĝi estas kulpelaĉeto devenanta de la superega justeco. La izoliteco de miaj lastaj jaroj estis neniom senesperiga, ĉar ĝi inspiradis al mi fidon al la estonteco kaj al la kompato de Dio. Plie tiu izoliteco estis profita por mi, ĉar dum la longa silenta nokto mia animo sin levis pli libere al la Sinjoro, duonvidante per la penso la senfinon. Kiam laste finiĝis la ekzilo, la spirita mondo havigis al mi nur brilegojn, nur neesprimeblajn plezurojn. Rerigardo al la pasinteco igas min trovi relative feliĉa mian nunan situacion, pro kio mi dankas Dion: kiam mi tamen rigardas al la estonteco, mi vidas la grandan distancon, kiu ankoraŭ apartigas min de la kompleta feliĉo. Kvankam mi jam kulpelpagis, mi tamen ankoraŭ devas fari riparon. La lasta enkarniĝo esti profita nur por mi, kaj tiel mi esperas baldaŭ rekomenci ekzistadon, kiu permesu al mi esti utila al la proksimulo, tiamaniere riparante mian antaŭan senutilecon. Nur tiel mi antaŭeniros sur la bona vojo ĉiam malfermita al la bonvolemaj Spiritoj.
Jen estas mia historio, amikoj; se mia ekzemplo povos nobligi iujn ajn el miaj enkarniĝintaj fratoj, tiel ke ili evitu la malbonan agon, kiun mi faris, tiam mi konsideros komencita la pagon de miaj ŝuldoj.”
Joseph
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.