La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ĈIELO KAJ LA INFERO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

UNUA PARTO: Doktrino
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
DUA PARTO: Ekzemploj
1 2 3 4 5 6 7 8
Piednotoj

ĈAPITRO II: FELIĈAJ SPIRITOJ

Sanson

Ĉi tiu malnova membro de la Spiritisma Societo de Parizo mortis la 21an de Aprilo 1862, post unu jaro da teruraj suferoj. Antaŭvidante sian morton, li direktis al la prezidanto de la Societo leteron laŭ la jena teksto:

“Ĉar povas esti, ke mi estos surprizita de la disiĝo de mia animo je mia korpo, venas al mi en la kapon ree fari al vi peton, kiun mi faris antaŭ ĉirkaŭ unu jaro, nome ke vi elvoku mian Spiriton, kiel eble plej baldaŭ, por ke mi povu, kiel tre neutila membro de nia Societo, esti por vi iel utila post la morto, klarigante, fazon post fazo, la cirkonstancojn, kiuj sekvas tion, kion la vulgarularo nomas morto, kaj kio estas por ni – la spiritistoj – nenio alia ol ia transformiĝo, laŭ la nesondeblaj planoj de Dio, sed ĉiam utila al la celo, kiun Li proponas al si. Krom ĉi tiu peto – kiu estas rajtigo, por ke vi honoru min per tia spirita nekropsio eble neutila pro mia preskaŭ nenia progreso, kaj kiun via saĝo ne konsentos transpasi certan nombron da provoj – mi kuraĝas persone insisti ĉe vi kaj ankaŭ ĉe ĉiuj kolegoj, ke vi petegu la Ĉiopovan pri helpo de la bonaj Spiritoj kaj de Sankta Ludoviko, nia spirita prezidanto, speciale, ke ili gvidu min ĉe elekto de nova reenkarniĝo kaj ties tempo, penso jam de longe min priokupanta.

Mi timas tro fidi miajn proprajn spiritajn fortojn, tre frue kaj tromemfide petante Dion pri la korpa stato, en kiu mi ne povu pravigi la dian bonecon, tiel malhelpante mian propran progreson kaj plilongigante mian restadon sur la Tero aŭ alia loko, en la okazo, se mi fiaskos.”

Por kontentigi lian deziron ni per senprokrasta elvoko direktiĝis kun kelkaj membroj de la Societo al la mortoĉambro, kie antaŭ lia korpo efektiviĝis la ĉi-suba interparolo, unu horon antaŭ la respektiva enterigo. Nia celo estis duobla: plenumi ian lastan deziron kaj ankoraŭfoje observi iun animon ekde la momento tuj post la morto, konsiderante cetere, ke temas pri homo eminente klera, inteligenta kaj profunde konvinkiĝinta pri la spiritismaj veraĵoj. Fine ni iris rikolti el liaj unuaj impresoj la pruvon de kiom multe povas influi sur la staton de la Spirito la kompreno de tiuj veraĵoj. Kaj ĉe tiu atendo ni ne iluziiĝis, ĉar Sanson priskribis tute klarmense la momento de transiĝo, vidante sin morti kaj renaskiĝi, kio estas cirkonstanco malofta, kiun oni ŝuldas nur al la supereco de lia Spirito.

I

(Mortoĉambro, la 23an de Aprilo 1862)

1. Elvoko. – R. Mi kontentigas vian peton por plenumi mian promeson.

2. – Mia kara S-ro Sanson, plenumante ian devon, ni plezure vin elvokas kiel eble plej frue, post via morto, laŭ via deziro. – R. Tio estas speciala graco, kiun Dio donas al mi, por ke mi povu manifestiĝi; mi dankas vin pro via bonvolo, sed mi estas tiel malforta, ke mi tremas.

3. – Vi tiel multe suferis, ke ni pensas, ni povas demandi vin, kiel vi fartas nun... Ĉu vi ankoraŭ sentas viajn dolorojn? Komparante la hodiaŭan situacion kun tiu de antaŭ du tagoj, kiajn sensacojn vi spertas nun? – R. Mia situacio estas tre feliĉa; mi troviĝas restarigita, renovigita, kiel oni diras ĉe vi, kaj sentas nenion pli el la malnovaj doloroj. La transiro de la surtera vivo al tiu de la Spiritoj komencis kaŭzi al mi ian nekompreneblan staton, ĉar iafoje ni restas plurajn tagojn senigita je mensklareco. Mi tamen faris ian peton al Dio, ke Li permesu al mi paroli al miaj karuloj, kaj Dio kontentigis min.

4. – Post kiom da tempo vi reakiris la klarecon de viaj ideoj? – R. Post ok horoj. Dio, mi rediras, donis al mi pruvon de sia boneco, pruvon pli grandan ol mia indeco, kaj mi ne scias kiel mi Lin danku.

5. – Ĉu vi estas tre certa pri tio, ke vi ne plu apartenas al nia mondo? Se jes, kiel vi povas pruvi tion? – R. Ho! Mi tute certe ne apartenas al tiu mondo, sed mi ĉiam estos apud vi por vin protekti, por ke vi prediku karitaton kaj abnegacion, kiuj gvidis mian vivon. Poste mi instruos la veran fidon, la spiritisman fidon, kiu devas plialtigi la kredemon de la bonulo kaj justulo; mi estas forta, fortika, per alia vorto – ŝanĝita. En mi vi ne plu rekonos la malsanan maljunulon, kiu devis forgesi ĉion, evitante ĉiam plezuron kaj ĝojon. Mi estas Spirito kaj mia patrujo estas la Spaco, mia estonteco estas Dio, kiu regnas en la senlimaĵo. Mi deziras povi paroli al miaj geinfanoj, instrui al ili tion saman, kion ili malakceptis kredi.

6. – Kian efekton kaŭzas al vi via korpo, kuŝanta ĉi tie apude? – R. Mia korpo! Kompatinda, mizera restaĵo... refariĝas polvo, dum mi memoras ĉiujn, kiuj min estimis. Mi vidas tiun kompatindan karnon putrintan, kiu estis loĝejo de mia Spirito por multjara provado! Dankon, mizera korpo, ĉar ci purigis mian Spiriton! Mia suferado, dekoble benata, donis al mi lokon tre kompensan, tial, ke tiel frue mi povas komunikiĝi kun vi...

7. – Ĉu vi konservis viajn pensojn ĝis la lasta momento? – R. Jes. Mia Spirito konservis siajn kapablojn, kaj kiam mi jam ne plu vidis, mi antaŭsentis. Mia tuta ekzistado disvolviĝis en la memoro kaj mia lasta penso, mia lasta preĝo estis por tio, ke mi povu komunikiĝi kun vi, kiel mi faras nun; poste mi petis Dion, ke Li vin protektu, por ke plenumiĝu la revo de mia vivo.

8. – Ĉu vi estis konscia pri la momento, en kiu via korpo ellasis la lastan spiron? Kio okazis al vi en tiu momento? Kian sensacon vi spertis? – R. Foriras la vivo kaj la vido, aŭ prefere, la vido de la Spirito estingiĝas; oni trovas la malplenaĵojn, la nekonataĵon, kaj trenata de povo, kiun mi ne konas, oni troviĝas en mondo de ĝojo kaj grandeco! Mi nenion sentis, nenion komprenis, kaj tamen ia nedirebla feliĉo, libera de la pezo de la doloroj, ekstazigis min de ĝuo.

9. – Ĉu vi scias... kion mi intencas legi ĉe via tombo?

Apenaŭ estis elparolataj la unuaj vortoj pri la afero, la Spirito respondis antaŭ ol mi finis la demandon. Sen ia demando, li ankaŭ respondis ian kontraŭdiron estiĝintan inter la ĉeestantoj, pri tio, ĉu estus oportuna la legado de tiu komunikaĵo en la tombejo, ĉe personoj ne partoprenantaj niajn opiniojn.

– R. Ho! Mi scias, mia amiko, kaj mi scias, ĉar mi vidis vin hieraŭ, tiel same, kiel hodiaŭ... kiom granda estas mia ĝojo! Dankon! Dankon! Parolu... parolu, por ke vi min komprenu kaj oni estimu vin; nenion vi devas timi, ĉar oni respektas la morton... parolu do, por ke la nekredantoj havu fidon. Adiaŭ; parolu; kuraĝon, konfidon, kaj Dio volu, ke miaj infanoj povu konvertiĝi al ia sanktega kredo.

J. Sanson

Dum la ceremonio en la tombejo li diktis la jenajn vortojn: “Ne timu la morton, miaj amikoj: ĝi estas stadio de la vivo, se vi bone scios vivi; ĝi estas feliĉo, se vi bone ĝin meritos aŭ pli bone se vi plenumos viajn provojn! Mi rediras: estu kuraĝa kaj bonvolema! Atribuu ne pli ol eta valoro al la surteraj riĉaĵoj, kaj vi estos rekompencitaj. Oni ne povas multe ĝuadi, ne forprenante la komforton de aliulo, kaj ne farante morale ian grandan, ian grandegan malbonon. La tero estu malpeza al mi.”

II

(Spiritisma Societo de Parizo, la 25an de Aprilo 1862)

1. Elvoko. – R. Mi estas proksime de vi, miaj amikoj.

2. – Ni opinias nin feliĉaj pro la intervjuo, kiun ni havis en la tago de via enterigo, kaj, ĉar vi tion permesis, ni estos pli feliĉaj se ni ĝin kompletigos por nia instruiĝo. – R. Mi estas preta kaj sentas feliĉa pro tio, ke vi pensas pri mi.

3. – La falsa ideo, kiun ni faras pri la nevidebla mondo, plurfoje kondukas nin al nekredemo, kaj tiel ĉio, kio tiurilate povas nin instrui, estos por ni plej grava. Tial ne surprizu vin la demandoj, kiujn ni eble faros al vi. – R. Mi ilin atendas kaj mi ne estos surprizata.

4. – Vi klare priskribis vian transiĝon al alia vivo; vi diris, ke en la momento, kiam la korpo ellasas la lastan spiron, la vivo foriras kaj la vidokapablo estingiĝas. Ĉu tiu momento estas ja sekvata de ia ajn dolora senaco? – R. Tute certe, ĉar la vivo estas nenio alia ol kontinua serio da doloroj, el kiuj la morto estas kompletigaĵo. El tio sekvas perforta rompiĝo, kvazaŭ la Spirito devus fari ian eksterordinaran penon por eskapi el sia envolvaĵo, peno absorbanta la tutan estaĵon, iganta lin perdi la konscion pri sia destino.

Ĉi tiu kazo ne estas ĝenerala, ĉar la sperto pruvas, ke pluraj Spiritoj perdas la konscion antaŭ ol morti tiel same, kiel la disiĝo okazas sen penado al tiuj, kiuj atingis ian gradon da senmateriiĝo.

5. – Ĉu ekzistas, laŭ via scio, Spiritoj, al kiuj la ekstrema momento estas pli peniga? Ĉu ĝi ekzemple estas pli dolora al la materialisto? – R. Tio estas ja senduba, ĉar preparita Spirito jam forgesis la suferon, aŭ prefere alkutimiĝis al ĝi, kaj la sereneco, kun kiu li rigardas la morton, malebligas al li duoble suferi, ĉar li scias, kio lin atendas. La morala sufero estas pli forta kaj ĝia foresto, en la momento de la morto, estas per si mem ia granda korfaciliĝo. La nekredanto similas ian kondamniton al mortopuno, kies penso antaŭvidas la tranĉilegon kaj la nekonataĵon. Tia morto kaj tiu de la ateisto estas egalaj.

6. – Ĉu ekzistas materialistoj sufiĉe harditaj por pensi, en tiu momento, ke ili estos ĵetataj en la nenion? – R. Jes, ili kredas je la nenio ĝis la lasta horo, sed en la momento de disiĝo la Spirito retroiras, la dubo lin ekkaptas kaj lin torturas; li demandas al si mem kio okazos, li volas lerni ion, sed li nenion povas fari. La disiĝo ne povas kompletiĝi sen tiu impreso.

Ĉe aliaj cirkonstancoj, iu Spirito faris al ni la jenan priskribon pri la morto de nekredantoj: Ĉe la lastaj momentoj ili spertas la angorojn de tiuj teruraj inkuboj, en kiuj ili sin vidas ĉe abismaj krutaĵoj ilin tuj englutontaj; ili volas forkuri sed ne povas; ili penas alkroĉiĝi al io ajn, sed ne trovas apogon kaj sentas, ke ili defalas: ili volas alvoki, krii kaj sukcesas ellasi eĉ ne unu sonon: – tiam ni vidas, ke ili tordiĝas, kuntiras la manojn, eligas sufokitajn kriojn, kaj donas tiom da aliaj simptomoj de la inkubo, kies viktimoj ili estas.

Ĉe la ordinara inkubo de sonĝo, la vekiĝo neniigas vian malkvietiĝon kaj vi estos trankviligitaj de la kompreno, ke vi sonĝis; la mortinkubo plurfoje plilongiĝas eĉ dum jaroj, kaj kio faras la sensacon ankoraŭ pli peniga por la Spirito, tio estas la mallumo, en kiu li dronas.

7. – Vi diris, ke en la momento morti, vi nenion vidis, sed antaŭsentis. Oni komprenas, ke fizike vi nenion vidis, sed kion vi antaŭsentis antaŭ la estingiĝo, ĉu tio jam estus la heleco de la Spirita mondo? – R. Tion mi ja diris antaŭe: la momento de la morto donas vidon al la Spirito; liaj okuloj ne vidas, sed la Spirito, kiu posedas ian vidkapablon multe pli akran, tuj malkovras ian mondon, kaj la vero, subite brilante, momente donas al li grandegan ĝojon aŭ profundan ĉagrenon, laŭ lia konsciostato aŭ la memoro pri la pasinta ekzistado.

Temas pri la momento, kiu antaŭas la morton, aŭ pli bone, pri la momento, en kiu oni perdas la konscion – kion klarigas la vorto momente, ĉar la agrablaj aŭ penigaj impresoj, kiaj ajn ili estas, daŭras plu post la vekiĝo.

8. – Ĉu vi povas diri al ni tion, kio impresis vin, kion vi vidis en la momento, kiam viaj okuloj malfermiĝis al la lumo? Ĉu vi povas priskribi al ni, se eble, la aspekton de la aferoj, kiuj sin prezentis al vi? – R. Kiam mi povis vekiĝi kaj vidi, kio estis antaŭ la okuloj, mi estis kvazaŭ ravita, povante kompreni nenion, ĉar la mensklareco ne refariĝas subite. Sed Dio, kiu donis al mi abundan pruvon de sia boneco, permesis, ke mi reakiru la kapablojn, kaj tiam mi vidis min ĉirkaŭita de sennombraj, bonaj kaj fidelaj amikoj. Ĉiuj protektantaj Spiritoj, kiuj nin helpas, min ĉirkaŭis ridetante; ia senegala ĝojo radiis de ilia mieno kaj ankaŭ mi, forta kaj animita, povis senpene trakuri la spacojn. Tio, kion mi vidis, ne havas nomon en la homa lingvaĵo. Poste mi revenos por al vi paroli pli multe pri miaj aventuroj, ne transpasante memkompreneble la limon difinitan de Dio. Sciu, ke la feliĉo tia, kia vi ĝin komprenas, estas nenio alia ol fikcio. Vivu saĝe, sankte, por karitato kaj amo, kaj vi havigos al vi la rajton je la impresoj kaj plezuroj, kiujn la plej eminenta el la poetoj ne scios priskribi.

La mirrakontoj estas plenaj de absurdaj aferoj, sed eble ili enhavas iamaniere kaj parte ion okazantan en la mondo de la Spiritoj. La priskribo de S-ro Sanson kvazaŭ memorigas nin pri viro endormiĝinta en domaĉo kaj vekiĝanta en luksega palaco, kaj ĉirkaŭita de brila kortego.

III

9. – Sub kia aspekto prezentiĝis al vi la Spiritoj? sub la homa formo? – R. Jes, mia kara amiko; tie, sur la Tero, la Spiritoj al ni instruas, ke en alia mondo ili konservas la saman formon, kiu servis al ili kiel envolvaĵo, kaj tio estas ja vera. Sed kia diferenco estas inter la malgracia maŝino, kiu tie treniĝas akompanata de mizeraĵoj, kaj la mirinda fluideco de la spirita korpo! La malbeleco de plu ekzistas, ĉar ĝiaj trajtoj perdis la malmolecon de la esprimo formanta la karakteron, kiu distingas la homan rason. Dio feliĉigis tiujn graciajn korpojn, kiuj elegante sin movas; ilia lingvaĵo havas tonojn netradukeblajn por vi kaj ilia rigardo la povon atingi stelon! Prezentu al vi tion, kion Dio povos krei en sia ĉiopoveco, Li, la Arkitekto de la arkitektoj, kaj tiam vi estos farintaj ian palan ideon pri la formo de la Spiritoj.

10. – Rilate al vi, kiel vi vidas? Ĉu vi rekonas en vi ian formon limigitan, ĉirkaŭlimigitan, kvankam subtilegan? Ĉu vi sentas en vi mem ian kapon, trukon, krurojn kaj brakojn? – R. Konservante sian homan formon idealigitan, diigitan, la Spirito povas, sen kontraŭdiro, posedi ĉiujn membrojn, pri kiuj vi parolas. Mi perfekte sentas miajn manojn kun la fingroj, ĉar ni povas laŭvole aperi al vi kaj premi viajn manojn. Mi estas ĉe miaj amikoj kaj premas iliajn manojn, kaj ili tion ne vidas. Rilate nian fluidecon kaj danke al ĝi, ni povas ĉien iri, ne trairante la spacon nek produktante iajn ajn sensacojn, se tion ni deziros. En ĉi tiu momento, mi havas inter viaj krucigitaj manoj la miajn. Mi ekzemple diras, ke mi vin amas; sed mia korpo okupas nenian spacon, la lumo ĝin trairas kaj kion vi nomus miraklo, se vi ĝin vidus, tio por la Spirito estas nenio alia ol konstanta ago en ĉiuj momentoj.

La vidkapablo de la Spiritoj ne povas esti komparata kun tiu homa, ĉar ilia korpo havas neniajn realajn similaĵojn; por ili ĉio transformiĝas tiel en la esenco, kiel same en la tutaĵo. Al vi mi rediras, ke la Spirito havas ian dian sagacecon, kiu ampleksas ĉion, tiel ke li povas diveni eĉ la aliulan penson; li ankaŭ povas oportune preni la plej konvenan formon por fariĝi konata. Sed la Spirito efektive finita la provaĵon, preferas tiun formon, kiu kondukis lin al Dio.

11. – La Spirito ne havas sekson; sed ĉar antaŭ kelkaj tagoj vi estis viro, tial ni deziras scii ĉu vi havas, en via nova stato, pli multe da vira naturo ol da ina. Kaj tio sama, kio okazas al vi, povas esti atribuata al Spirito jam de longe elkarniĝinta? – R. Ni ne havas motivon por aparteni al vira aŭ ina naturo: la Spiritoj ne reproduktas. Dio kreis ilin, kiel Li volis, kaj ĉar, laŭ siaj mirindaj projektoj, Li devis reenkarnigi ilin sur la Tero, Li tie subigis ilin al la leĝoj de reproduktado de la specioj, karakterizita de la kuniĝo de la seksoj. Sed vi devas senti, sen plia ekspliko, ke la Spiritoj ne povas havi sekson.

Ĉiam oni diris, ke la Spiritoj ne havas sekson, ĉar ĉi tiu estas necesa nur al la reproduktado de la korpoj. Fakte, ĉar ili ne sin reproduktas, sekso estus al ili tute neutila. Nia demando ne celis konfirmi tiun fakton, sed koni la impresojn, kiujn S-ro Sanson konservis pri sia surtera stato, ĉar li estis ĵus elkarniĝinta. La puraj Spiritoj perfekte komprenas sian naturon, sed inter la malsuperaj, ne elmateriiĝintaj, ekzistas multaj, kiuj opinias sin enkarniĝintaj sur la Tero, kun la samaj pasioj kaj deziroj. Tiel ili pensas, ke ili ankoraŭ estas la samaj, kiaj ili estis, t.e. viro aŭ virino, kaj ekzistas tiuj, kiuj pro tiu motivo pensas, ke ili efektive havas sekson. La kontraŭdiroj pri tio naskiĝas el la grado da instruiteco de la Spiritoj sin manifestantaj, kaj la eraro apartenas malpli al ili ol al tiuj, kiuj ilin demandas, tute ne zorgante ĝisfunde esplori la demandojn.

12. – Kiel sin prezentas al vi la kunsido? Ĉu ĝia aspekto estas tiu sama en la tempo, kiam vi vivadis? Ĉu la personoj konservas por vi la saman ŝajnon? Ĉu ĉio estas tiel klara kaj distingebla, kiel en la pasinteco? – R. Multe pli klara, ĉar mi povas legi la penson de vi ĉiuj, sentante min ankaŭ feliĉa pro la bonefika impreso al mi kaŭzita de la bonvolo de ĉiuj kuniĝintaj Spiritoj. Mi deziras, ke la sama kriterio estu sentata ne nur en Parizo, sed en la tuta Francujo, kie ekzistas grupoj sin apartigantaj, sin reciproke enviantaj, regitaj de agitemaj Spiritoj, kiuj plezuras ĉe malkonkordo, kiam Spiritismo devas inspiri la kompletan kaj absolutan forgeson de la memo”.

13. – Vi diris, ke vi povas legi nian penson: Ĉu vi povas ekspliki al ni, kiel estiĝas tiu transsendo? – R. Ĝi ne estas facila. Ke ni priskribu al vi tiun eksterordinaran miregindaĵon de nia vidkapablo, ĝin eksplikante, estus necese disponigi al vi ian tutan arsenalon da novaj agantoj, kio cetere alportus nenion al vi, ĉar vi havas viajn kapablojn limigitaj de la materio. Paciencon... Fariĝu bonaj, kaj vi sukcese atingos ĉion. Nuntempe vi nur povas havi tion, kion Dio konsentis al vi, sed kun la espero pri senĉesa progreso; pli malfrue vi estos kiel ni. Penu tamen morti en graco, por ke vi multon scios. La scivolemo, stimulo de la pensema homo, trankvile kondutos vin al la morto, rezervante al vi la kontentigon de ĉiuj deziroj estintaj, estantaj kaj estontaj. Dum vi atendas, mi diros, por respondi, kvankam malbone, vian demandon: la aero, kiun vi spiras, nepalpebla, kiel ni mem, kvazaŭ stereotipas vian penson; la blovo, kiun vi ellasas, estas pli-malpli la skribita paĝo de viaj pensoj legitaj kaj komentariitaj de la Spiritoj ofte troviĝantaj ĉe vi, kurieroj de ia dia telegrafio, kiu ĉion transsendas kaj gravuras.

La morto de justulo

Tuj post la unua elvoko de S-ro Sanson, okazinta ĉe Societo de Parizo, iu Spirito donis la jenan komunikaĵon sub ĉi tiu titolo:

“Estis ja de justulo la morto de tiu viro, pri kiu vi okupiĝas en ĉi tiu momento, t.e. esperplena kaj serena. Kiel tago nature sekvas aŭroron, tiel same la spirita vivo sekvis lian surteran vivon, sen interrompo kaj skuo. Lia lasta spiro estis tute simila je himno de dankemo kaj amo. Kiom malmultaj estas tiuj, kiuj spertas tiele la penan transiĝon! Kiom malmultaj tiuj, kiuj post la konfuzon kaj malespero de la vivo, konceptas la harmonian ritmon de la sferoj! Kiel homo perfekte sana, estante subite stumpigita, suferas ĉe la detranĉitaj membroj de la korpo, tiel same la animo de skeptikulo, apartigita de la korpo, dispeciĝas kaj korŝire sin ĵetas en la Spacon, nekonscia pri si mem.

Preĝu por tiuj konfuzitaj animoj; preĝu por ĉiuj suferantoj, ĉar la karitato ne limiĝas al la videbla homaro, sed ĝi devas helpi kaj konsoli la loĝantojn de la Spaco. Evidentan pruvon pri tio vi havis ĉe la subita konvertiĝo de tiu Spirito[41] tuŝita de la spiritismaj preĝoj ĉe la tombo de la honestulo, kiun vi venas demandi kaj kiu deziras igi vin progresi sur la bona vojo. La amo ne havas limojn; ĝi plenigas la Spacon kaj donas kaj ricevas reciproke siajn diajn konsolojn. Ankaŭ la maro, ŝajne renkontante kun la ĉielo, ĉe sia limo, etendiĝas en senfina perspektivo, kies spektaklo ravas la spiriton. Ili estas du vastaĵoj sin recipokre kuntuŝiĝantaj. Nu bone; tia estas la amo; pli profunda ol la ondoj, pli senfina ol la Spaco, ĝi devas unuigi vin ĉiujn, enkarniĝintajn kaj elkarniĝintajn, en la sankta komuneco de la karitato, sublima fandiĝo de la finhava kun la eterna.”

Georges

Jobard

Direktoro de la Industria Muzeo de Bruselo, naskita en Baissey (Supera Marno) kaj mortinta en Bruselo pro fulma apopleksio, la 27an de Oktobro 1861, aĝante sesdek naŭ jarojn.

I

S-ro Jobard estis prezidanto de la Spiritisma Societo de Parizo kaj oni aranĝis lian elvokon ĉe la kunsido en la 8-a de Novembro, kiam, anticipante nian deziron, li memvole donis la jenan komunikaĵon:

“Ĉi tie estas mi, kiun vi estas elvokontaj, manifestante min per ĉi tiu mediumo, al kiu ĝis nun mi vane petis. Antaŭ ĉio mi deziras priskribi miajn impresojn okaze de mia disiĝo: mi sentis ian nedireblan skuon; momente mi memoris pri mia naskiĝo, pri mia junaĝo, pri mia maljuneco; mia tuta vivo klare prezentiĝis en la memoro. Mi nur sentis kvazaŭ ian pian deziron troviĝi fine en la regionoj priskribitaj de nia kredo. Poste la tumulto sereniĝis: mi estis libera kaj mia korpo kuŝis inerta. Ha! Miaj karaj amikoj, kian plezuron oni spertas sen la pezo de la korpo! Kian ĝojon, ĉe la ampleksado de la Spaco! Tamen ne pensu, ke mi subite fariĝis ia elektito de la Sinjoro; ne, mi estas inter la Spiritoj, kiuj, lerninte iomete, ankoraŭ devas lerni multon! Post nelonge mi memoris pri vi, fratoj de ekzilo, kaj mi certigas al vi mian simpation, kaj ĉiuj miaj bondeziroj vin ĉirkaŭas.

Ĉu vi volas scii kiaj Spiritoj min akceptis? Kiaj estas miaj impresoj? Bone, amikoj, ili estis ja tiuj, kiujn ni elvokis, ĉiuj tiuj fratoj, kiuj partoprenis niajn laborojn. Mi vidis la brilegon, sed mi ne povas ĝin priskribi. Mi penis distingi tion, kio estis aŭtentika ĉe la komunikaĵoj, mi estis preta kontraŭdiri ĉion, kio estus erara, preta esti la vaganta kavaliro de la vero, en ĉi tiu mondo, tia, kia mi estis en la via.”

Jobard

1. – Kiam vi estis sur la Tero, vi petis, ke ni elvoku vin, kaj tion ni nun faras ne nur por plenumi tiun deziron, sed ankaŭ por ankoraŭfoje atesti al vi nian sinceran simpation, samtempe nin instruante, ĉar neniu pli bone ol vi povas doni al ni precizajn klarigojn pri tiu mondo, kie vi hodiaŭ loĝas. Ni opinios nin feliĉaj se vi konsentos respondi niajn demandojn. – R. Nun, kio plej gravas estas via instruado. Rilate al via simpatio, mi ĝin duonvidas kaj ĝian pruvon mi havigas al mi nur per tio, kion mi aŭdas, kio jam estas grandega progreso.

2. – Por fiksi ideojn kaj ne deturniĝi, ni komencas demandante en kiu loko vi troviĝas ĉi tie, kaj kiel ni vidus vin, se tio estus permesita al ni? – R. Mi troviĝas apud la mediumo, kun la eksteraĵo de la sama Jobard, kiu sidadis ĉe via tablo, ĉar viaj mortemaj okuloj, ankoraŭ vualitaj, ne kapablas vidi la Spiritojn, krom sub ilia mortema formo.

3. – Ĉu vi povos fariĝi videbla? En kontraŭa okazo, kia estas la malfacileco? – R. La stato vin koncernanta estas ja tute persona. Vidiva mediumo min vidos, kaj la ceteraj homoj ne.

4. – Ĉu via ĉi-tiea loko estas tiu sama, en kiu tiam vi ĉeestis enkarniĝinta niajn seancojn, kaj kiun ni rezervis al vi? Tiuj, kiuj vidis vin en tiaj kondiĉoj, eble pensos, ke vi tie estas tia, kia vi tiam estis, ĉar vi tie ne estas en via iama materia korpo, sed en via nuna fluideca korpo, kaj en la sama formo. Se ni ne vidas vin per la korpaj okuloj, ni vidas vin per la penso; se vi ne povas komunikiĝi per parolo, vi povos per skribo, helpe de mediumo; tiamaniere niaj interrilatoj neniel rompiĝis per via morto, kaj ni povas ilin teni tiel facile kaj komplete, kiel antaŭe. Ĉu estas ja precize tiamaniere, ke la aferoj okazas? – R. Jes, kaj vi scias tion jam de longe. Mi okupos ĉi tiun lokon plurfoje, kaj eĉ sen via scio, ĉar mia Spirito loĝos ĉe vi.

Ni turnas vian atenton al ĉi tiu frazo: mia Spirito loĝos ĉe vi, kiu ĉi-okaze ne estas ia simpla metaforo, sed realaĵo. Per la kono, kiun Spiritismo al ni donas pri la naturo de la Spiritoj, ni scias, ke iu ajn povas troviĝi ĉe ni ne nur en penso, sed ankaŭ persone, kun sia etereca korpo, kiu faras lin ia aparta individueco. Unu Spirito sekve povas loĝi ĉe ni tiel post la morto, kiel dum la vivo, aŭ alie pli bone post la morto, ĉar li povas libere kaj memvole iri tien kaj reen. Tiel ni havas amason da nevideblaj kunmanĝantoj, iuj indiferentaj, aliaj allogitaj de korinklino. Al ĉi tiuj lastaj aplikiĝas ja tiu frazo: Ili loĝas ĉe ni, kion ni povas interpreti jene: Ili nin helpas, inspiras kaj protektas.

5. – Antaŭ nelonge vi enkarniĝinta sidadis en tiu sama loko. Ĉu la kondiĉoj, en kiuj vi tion faras nun, ŝajnas al vi strangaj? Kia estas la efiko de via statoŝanĝo? – R. Tiuj kondiĉoj neniel ŝajnas al mi strangaj, ĉar mia Spirito elkarniĝinta ĝuas klarvidon sufiĉe perfektan por ne lasi nesolvitaj iajn ajn demandojn, kiujn mi alfrontos.

6. – Ĉu vi memoras, ke vi jam troviĝis en sama stato antaŭ la lasta ekzistado? Ĉu vi spertas iun ajn ŝanĝon tiurilate, komparante vian nuntempan situacion kun la pasinta? – R. Mi memoras la antaŭajn ekzistadojn kaj sentas, ke mi pliboniĝis, ĉar mi identiĝas kun tio, kion mi vidas, dum konfuzita en la antaŭaj ekzistadoj, mi perceptis nur la surterajn erarojn.

7. – Ĉu vi memoras la antaŭlastan enkarniĝon, tiun, kiu antaŭis tiun de S-ro Jobard? – R. Ho! Mi bone memoras ĝin... Mi estis mekanikisto persekutita de la mizero kaj deziro plibonigi mian metion. Kiel Jobard, mi efektivigis la revojn de la malriĉa laboristo, kaj mi dankas Dion, kies senlima boneco igis ĝermi la planton, kies semo Li metis en mian cerbon.

8. – Ĉu vi jam komunikiĝis aliloke? – R. Mi malmulte komunikiĝis. En pluraj lokoj iu Spirito prenis mian nomon; kelkafoje mi estis apud li, tute ne povante komunikiĝi senpere. Tiel ĵusa estas mia morto, ke mi ankoraŭ suferas kelkajn surterajn influojn. Estas necese, ke estiĝu perfekta simpatio, por ke mi povu esprimi mian penson. Baldaŭ mi agos senkondiĉe, sed nun, mi ree diras, mi ne povas fari tion. Kiam iu homo mortas iom fama, li estas vokata el ĉiuj flankoj, kaj sennombraj Spiritoj rapidas alproprigi al si lian individuecon. Jen kio okazis al mi en pluraj okazoj. Al vi mi asertas, ke tuj post sia disiĝo malmultaj Spiritoj povas komunikiĝi, eĉ pere de preferata mediumo.

9. – Ĉu vi vidas la Spiritojn, kiuj troviĝas ĉe ni? – R. Jes, precipe Lazaron kaj Eraston; kaj pli malproksime la Spiriton de Vero ŝvebantan en la Spaco; poste ankoraŭ amason da Spiritoj vin ĉirkaŭantaj, servemaj kaj bonvolaj. Estu feliĉaj, amikoj, ĉar bonefikaj influoj klopodas por forpreni vin el la ungegoj de eraro.

10. – Kiam vi estis enkarniĝinta vi konsentis pri tio, ke la Tero formiĝis per la unuiĝo de kvar planedoj: Ĉu vi ankoraŭ havas la saman opinion? – R. Ĝi estis eraro. Novaj geologiaj malkovroj pruvas la renversegojn de la Tero kaj ties gradan kaj iom-post-ioman formiĝon. La Tero, same kiel la ceteraj planedoj, havis sian propran vivon, kaj Dio ne bezonis uzi tiun grandan malordon, kiu estus la kuniĝo de planedoj. La akvo kaj la fajro estas la plej solaj organikaj elementoj de la Tero.

11. – Ĉu vi ankaŭ konsentis, ke la homoj povis fali en katalepsian staton por nedifinita tempo, kaj ke la homa genro tiel aperis sur la Tero? – R. Pura iluzio de mia menso, kiu ĉiam transpasis sian celon. La katalepsio povas esti longdaŭra, sed ne senfina: tradicioj, legendoj troigitaj de la orienta imagpovo. Miaj amikoj, mi de longe jam suferas multon pro la iluzioj, kiuj nutris mian Spiriton; ne trompiĝu pri tio. Mi multe lernis kaj hodiaŭ mi povas diri al vi, ke mia intelekto, kvankam kapabla asimili diversajn kaj vastajn studojn, tamen konservos el sia lasta enkarniĝo la inklinon por tio supernatura kaj mistika, kiun ĝi ĉerpis el la populara imagfonto. Ankoraŭ nun mi malmulte okupiĝas pri la demandoj pure intelektaj, en la senco, laŭ kiu vi ilin taksas. Kaj kiel mi povus tion fari, ravita kaj miregigita de la supernatura spektaklo min ĉirkaŭanta? Nur la Spiritisma ligilo, kiun vi homoj ne povas kompreni, povas logi min al tiu Tero, kiun mi forlasas – mi ne diros kun ĝojo, ĉar tio estus malpieco – sed kun la profunda sento de libereco.

Kiam la Societo estigis kotizaĵon favore al la laboristoj de Liono, en Februaro 1862, iu kunsocietano asignis 50 frankojn, 25 en sia nomo kaj 25 en la nomo de S-ro Jobard, kiu tiam donis la jenan komunikaĵon pri la afero:

“Mi ĝojegas kaj fieras pro tio, ke mi ne estas forgesita de miaj spiritistaj fratoj. Mi dankas la malavaran koron, kiu al vi alportis la obolon, kiun mi donus, se mi ankoraŭ loĝus en via mondo. En ĉi tiu mondo, kie mi nun loĝas, estas nula la bezono je mono, tiel ke al mi estis necese min turni al monujo de amiko por materie pruvi, ke ankaŭ min ĉagrenis la malfeliĉo de la gefratoj en Liono. Kuraĝaj kulturistoj de la vinberejo de la Sinjoro, vi multe devas konvinkiĝi ke karitato ne estas malplena vorto, ĉar riĉuloj kaj malriĉuloj elmontris al vi, en la krizaj okazoj, sentojn de simpatio kaj fratamo. Vi troviĝas sur la granda homama vojo al la progreso.

Nu bone, volu Dio, ke vi estu feliĉaj survoje, kaj la amikaj Spiritoj vin subtenu, por ke vi fine triumfu. Mi komencas vivi spirite pli trankvila, malpli konfuzita de la oftaj elvokoj, kiuj pluvadis sur min. La modo ankaŭ influas sur la Spiritojn, kaj kiam Jobard en modo eliĝos el modo, tiam li petos siajn seriozajn amikojn, ke ili lin elvoku.

Tiam ni pliprofundigos demandojn supraĵe traktitajn, kaj via Jobard, tute transfigurita, povos esti utila, kiel li tutkore deziras.”

Jobard

Post la unuaj tempoj dediĉitaj al la reviglado de siaj amikoj, S-ro Jobard kuniĝis kun la Spiritoj aktive batalantaj por la socia renoviĝo, atendante ian novan surteran reenkarniĝon por partopreni, ankoraŭ pli aktive kaj senpere, tiun movadon. Post tiu tempo li donis al la Societo de Parizo, kie li kunlaboras plu, komunikaĵojn de nekontraŭdirebla supereco, ne sin deturnante de la originaleco kaj spritaĵoj konsistigantaj la fundon de lia karaktero, tiagrade ke li fariĝis rekonata antaŭ ol subskribi siajn komunikaĵojn.

Samuel Philippe

Ĉi tiu estis bona homo laŭ la ampleksa senco de tiu vorto. Neniu memoris esti vidinta lin fari malbonan agon aŭ konscie erari pri io ajn. Dotita je ekstrema dediĉo al la amikoj, oni povis atendi lian afablecon, kiel certan, kiam temis pri iuj ajn komplezoj, eĉ se kontraŭaj al lia propra intereso.

Laboroj, laciĝoj, oferoj, nenio malebligis al li esti utila, kaj tio sen fanfaronado, kaj li miris, kiam pro tiaj kvalitoj oni atribuis al li grandan meriton. Li neniam malestimis tiujn, kiuj faris malbonon al li; male li rapidis servi al ili, kiel se ili faris similan bonon al li. Se temis pri sendankemuloj, li diradis: Ne min, sed ilin oni devas kompati. Kvankam tre inteligenta kaj dotita per natura vigleco, li havis sur la Tero vivon tre humila, laborplena kaj brodita per krudaj provaĵoj. Li povus esti komparata kun tiaj elitaj estaĵoj vivantaj en la ombro, pri kiuj la mondo ne parolas kaj kies brilo ne reflektiĝas sur la Tero. El la spiritisma kono li ĉerpis ian ardan fidon pri la estonta vivo kaj ian grandan rezignacion pri ĉiuj malbonoj de la surtera ekzistado. Fine li forpasis en Decembro 1862, en la aĝo de 50 jaroj, de kruelega malsano, kaj lia forpaso estis tre sentata de liaj familio kaj amikoj. Kelkajn monatojn post lia morto ni elvokis lin.

– Demando. Ĉu vi havas klaran rememoron pri la lastaj momentoj de via vivo sur la Tero? – R. Sendube, kvankam tiu rememoro iom post iom reaperas. En la ekzakta momento de la disiĝo estis konfuzaj miaj ideoj.

– D. Profite al nia instruiĝo kaj al la intereso, kiun vi meritas de ni pro via modela vivo, ĉu vi volas priskribi kiel okazis via transpaso de la korpa al la spirita vivo? – R. Volonte, des pli ĉar la priskribo ne estos utila nur al vi, sed ankaŭ al mi mem, pro tio, ke, direktante mian penson al la Tero, la komparo igos min pli bone taksi la bonecon de la Kreinto. Vi scias kiom da turmentoj mi suferis en la vivo: neniam tamen mankis al mi kuraĝo en malfeliĉo, dank’al Dio! Kaj hodiaŭ mi gratulas min! Kaj mi ankoraŭ tremas, kiam mi pensas, ke ĉio, kion mi suferis, nuliĝus, se mi senfortiĝus, kaj mi devus komenci denove la provadon! Ho! Miaj amikoj, konsciiĝu firme pri tiu veraĵo, ĉar en ĝi kuŝas la feliĉo de via estonteco. Aĉeti tiun feliĉon per kelkaj jaroj da sufero ne estas tre kare! Ha! Se vi scius, kio estas kelkaj jaroj, kompare kun la senfino! Se fakte mia lasta ekzistado havis ian indecon antaŭ viaj okuloj, la samon vi ne dirus pri tiuj, kiuj ĝin antaŭis. Kaj estis ja nur per laboro super mi mem, ke mi fariĝis tia, kia mi estas nun. Por elviŝi la lastajn postsignojn de la antaŭaj pekoj mi bezonis suferi la lastajn provojn, kiujn mi volonte akceptis. Estis ja sur la firmeco de miaj decidoj, ke mi apogis la rezignacion, por ke mi suferu sen plendo. Hodiaŭ mi benas tiujn provojn, ĉar al ili mi ŝuldas mian rompon kun la pasinteco – nun simpla rememoro, ebliganta rigardadi min kun justa ĝojo la iritan vojon.

“Ho vi, kiuj igis min suferi sur la Tero; vi, kiuj estis al mi kruelaj kaj malbonvolemaj, kiuj min humiligis kaj afliktis; vi, kies malico tiom da fojoj kaŭzis al mi seniĝojn – mi ne nur vin pardonas, sed ankaŭ eĉ vin dankas. Intencante fari malbonon, vi ne suspektis pri la profito, kiun tiu malbono havigis al mi. Sed estas vero, ke al vi mi ŝuldas grandan parton de la feliĉo, kiun mi ĝuas, tial ke vi ebligis al mi okazon por pardoni kaj pagi malbonon per bono. Dio metis vin sur mian vojon por kontroli mian paciencon, ankaŭ ekzercante min ĉe la praktikado de la plej malfacila karitato: ami la malamikojn.

Ne senpacienciĝu pro tiu temodekliniĝo, ĉar mi respondos nun vian demandon. Kvankam mi terure suferis pro la malsano min atakinta, mi tamen preskaŭ ne agoniis: la morto venis al mi kvazaŭ dormo, sen luktoj kaj skuoj. Sen timo pri la estonteco, mi ne alkroĉiĝis al la vivo, kaj sekve mi ne devis barakti en la lastaj momentoj. La disiĝo kompletiĝis sen doloro kaj peno, kaj mi eĉ ne rimarkis tion. Mi ne scias, kiel longe daŭris la dormo, kiu cetere estis mallonga. Mia trankvila vekiĝo kontrastis kun mia antaŭa stato: mi ne plu sentis dolorojn kaj ĝojegis; mi volis ekstari, paŝi, sed ia sensenteco neniel malagrabla, sed plezuriga, min katenis, kaj mi forlasis min al ĝi plezurege, ne komprenante mian situacion, kvankam mi ne dubis, ke mi jam forlasis la Teron. Ĉirkaŭ mi, ĉio estis kvazaŭ ia sonĝo. Mi vidis mian edzinon kaj kelkajn amikojn surgenuiĝintaj en mia ĉambro, plorantaj, kaj mi supozis, ke ili min opinias mortinta. Tiam mi volis seniluziigi ilin je tiu ideo, sem mi ne kapablis eldiri eĉ unu vorton, kaj el tio mi konkludis, ke mi sonĝas. La fakto, ke mi vidis min ĉirkaŭata de personoj karaj, jam de longe mortintaj, kaj ankoraŭ de aliaj kiujn mi ĉe la unua rigardo ne povis rekoni, firmigis mian penson pri sonĝo, en kiu tiaj estuloj min prigardis.

En tiu stato alternis momentoj da klarvido kaj dormemo, dum kiuj mi rehavigadis kaj perdadis la konscion pri mia “memo”.

Iom post iom miaj ideoj fariĝis pli klaraj, la lumo, kiun mi vidis tra densa nebulego, ekbrilis; kaj mi komencis min kompreni, min rekoni, komprenante kaj rekonante, ke mi ne plu apartenas al tiu mondo. Se mi ne konus Spiritismon, certe tiu iluzio daŭrus pli longan tempon. Mia materia envolvaĵo ankoraŭ ne estis enterigita kaj mi ĝin rigardis kompate, gratulante min pro la disiĝo, pro la liberiĝo. Kaj mi ja estis tiel feliĉa pro tio, ke mi senembarasiĝis! Libere mi spiradis, kiel tiu eliranta el naŭza atmosfero; nedirebla sensaco de bonfarto penetris en mian tutan estaĵon, la ĉeesto de miaj amikoj ĝojigis min, ne surprizante min, prefere ŝajnante natura, kvazaŭ mi ilin renkontus post longa vojaĝo. Io tuj mirigis min: nia interkompreniĝo sen eldiro de eĉ unu vorto! Niajn pensojn ni sendis per la rigardo, kvazaŭ per fluideca penetro.

Mi tamen ne estis tute libera de la surteraj zorgoj, kaj, kvazaŭ por pli reliefigi la novan situacion, mi iam kaj iam memoris tion, kion mi suferis.

Mi suferis korpe kaj morale, precipe morale, ĉar mi estis celo de malbondiremo, de tiuj senfinaj priokupiĝoj eble pli akraj ol la realaj malfeliĉoj, kiam ili degeneras en eternan afliktiĝon.

Kaj tiaj impresoj ankoraŭ ne estis plene foriĝintaj, kaj jen mi demandis min mem, ĉu mi fakte liberiĝis de ili, kaj mi ankoraŭ kvazaŭ aŭdis kelkajn malagrablajn voĉojn. Rekonsiderante la malfacilaĵojn, kiuj tiel ofte min turmentadis, mi tremis; mi kloplodis, por tiel diri, min rekoni kaj certigi al mi, ke ĉio tio estis nenio alia ol fantazia sonĝo. Kaj kiam mi venis al konkludo, al la realeco de tiu nova situacio, tiam mi sentis min liberiĝinta de grandega pezo.

Estas ja tute vere, mi diradis, ke mi estas libera de tiuj zorgoj turmentantaj la vivo! Dank’ al Dio! Ankaŭ malriĉulo subite riĉiĝinta dubas pri la realeco de sia riĉaĵo kaj nutras dum kelka tempo la maltrankvilojn de malriĉeco. Tia mi estis.

Ho! se la homoj povus kompreni la estontan vivon – kian forton, kian kuraĝon tia kompreno ja donus al ili en malfeliĉo!

Kiuj homoj sur la Tero ĉesus serĉi kaj certigi al si la feliĉon, kiun Dio rezervas al siaj dolĉaj, humilaj infanoj? Plezuroj ambiciitaj, enviitaj fariĝus sensignifaj, rilate al tiuj, kiujn ili malŝatas!”

– D. Ĉu tiu mondo tiel nova, kompare kun kiu la nia nenion valoras, kaj la sennombraj amikoj, kiujn vi en ĝi renkontis, igis vin forgesi viajn familion kaj amikojn enkarniĝintajn?

– R. Se mi ilin estus forgesinta, mi estus neinda je la feliĉo, kiun mi ĝuas. Egoismon Dio ne rekompencas, sed punas.

“La mondo, kiun mi vidas, povas igi min malestimi la Teron, sed ne la Spiritojn sur ĝi enkarniĝintajn. Nur inter la homoj la prospero igas forgesi la kunulojn en malfeliĉo. Plurfoje mi venas viziti tiujn, kiuj estas karaj al mi, ĝojegante pro la rememoro, kiun ili gardas pri mi; mi ĉeestas iliajn amuzaĵojn kaj, altirita de iliaj pensoj, mi plezuras, se ili plezuras, kaj mi suferas, se ili suferas.

Sed mia sufero estas relativa kaj ne povas esti komparata kun la homa sufero, ĉar mi komprenas la celon, la neceson kaj la paseman karakteron de la provoj. Cetere tiu sufero estas mildigita de la konvinkiĝo pri tio, ke tiuj de mi amataj ankaŭ venos al tiu feliĉa loĝejo, kie ne ekzistas doloro. Por fari ilin indaj je ĝi, je tiu loĝejo, mi klopodos inspiri al ili bonajn pensojn kaj antaŭ ĉio rezignacion, kiun mi havis, laŭ la volo de Dio. Mia afliktiĝo kreskas, kiam mi vidas ilin prokrasti la alvenon pro manko de kuraĝo, pro murmuroj, hezitoj kaj precipe pro iu ajn riproĉinda ago. Tiam mi penas deturni ilin de la malbona vojo, kaj se tio al mi prosperas, ĝi estas feliĉo ne nur por mi, sed ankaŭ por aliaj Spiritoj; kiam male la interveno estas senprofita, mi ĉagrenite ekkrias: Plia momento da prokrasto; sed min konsolas la penso, ke nenio senrevene perdiĝas.”

Samuel Philippe

Van Durst

Malnova funkciulo mortinta en Antverpeno, en 1863, en la aĝo de okdek jaroj.

Nelonge post lia morto, al demando farita de mediumo al lia gvidanto, ĉu oni povus lin elvoki, oni respondis: “Tiu Spirito malrapide reboniĝas el sia konfuziteco, kaj, kvankam li povas tuj respondi al vi, tia komuniko tamen kostus al li multan ĉagrenon. Mi petas, ke vi atendu ankoraŭ ĉirkaŭ kvar tagojn, ĉar ĝis tiam li sciiĝos pri la bonaj intencoj manifestitaj pri li, kaj li amike kaj dankeme respondos al ili.”

Post kvar tagoj ni ricevis la jenan komunikaĵon:

“Mia amiko, la ŝarĝo de mia ekzistado estis tre malpeza laŭ la pesilo de la eterneco, kaj tamen mi tute ne sentas min tre feliĉa. Mia humila kaj relative feliĉa kondiĉo estas propra al tiu, kiu ne agis malbone, ne celante per tio perfektiĝon. Kaj se povas ekzisti feliĉaj homoj en limigita sfero, mi apartenas al ties nombro. Kion mi beadŭras estas ja tio, ke mi ne konis tion, kion nun vi konas, alie mia konfuziĝo ne tiel longe daŭrus, kaj ĝi estus malpli dolora.

Fakte ĝi estis granda; vivi kaj ne vivi, esti krude katenita al la korpo, ne povante uzi ĝin, vidi tiujn, kiuj estis karaj al ni, sentante estingiĝi la penson, kiu nin katenas al ili, ho! Kia teruraĵo! Kia kruela momento, en kiu duonsveno nin ekkaptas kaj konfuzas, por tuj poste neniiĝi en mallumon! Ĉion senti, por neniiĝi post momento! Oni volas havi konscion pri sia memo, kaj ne trovas ĝin; ne ekzisti, kaj senti, ke oni ekzistas!

Profunda konfuziteco! Post nekalkulebla tempo da retenitaj angoroj, sen fortoj por ilin senti; post tiu tempo, mi diras, kvazaŭ senfina – jen venas la iom-post-ioma renaskiĝo de la vivo, la vekiĝo de ia nova aŭroro en alia mondo! Nenia materia korpo, nenia surtera vivo! Vivo ja, sed senmorta! Ne plu karnaj homoj, sed diafanaj formoj. Spiritoj glitantaj, aperantaj el ĉiuj flankoj, vin ĉirkaŭantaj kaj kiujn vi ne povas ĉirkaŭpreni per la rigardo, ĉar ili flosas en la senfino! Havi antaŭ si la Spacon kaj povi ĝin libere traflugi laŭplaĉe! Komunikiĝi per penso kun ĉio ĉirkaŭanta! Kia nova vivo, mia amiko, nova, brila kaj plena de feliĉo! Saluton, ho! saluton eterneco enhavanta min en cia sino!... Adiaŭ, Tero, kiu tiel longe min detenis apartigitan de la natura elemento de mia animo! Ne... mi tute ne dependis plu de ci, ĉar ci estas la lando de ekzilo, kaj la plej granda feliĉo, kiun ci disdonas, nenion valoras! Se mi scius tion, kion vi scias, kiom facila kaj agrabla estus al mi la inico en la spiritan vivon! Jes, ĉar antaŭ ol morti mi scius tion, kion nur pli malfrue mi devus scii, en la momento de la disiĝo, tiamaniere, ke mi facile malligiĝus. Vi estas survoje, sed certigu vin, ke ĉia progreso estas malmulte. Diru tion al mia filo tiom da fojoj, kiom sufiĉaj, por ke li instruiĝu kaj kredu, ĉar kontraŭe nia apartiĝo daŭros plu ĉi tie.

Adiaŭ, amikoj; mi vin atendas, kaj, dum vi estos sur la Tero, mi plurfoje venos lerni el vi, ĉar mi scias malpli ol multaj el vi. Notu, ke ĉi tie, kie mi troviĝas, sen maljuneco min malfortikiganta kaj ĉiaspecaj embarasoj, mi lernos pli rapide kaj facile. Ĉi tie oni vivas malkaŝe, kuraĝe irante, havante antaŭ la okuloj horizontojn tiel belajn, ke oni senpacienciĝas por ilin ĉirkaŭpreni. Adiaŭ, mi lasas vin, adiaŭ.”

Van Durst

Sixdeniers

Bona homo mortinta pro akcidento kaj konata al la mediumo, kiam li estis enkarniĝinta.

(Bordeaux, la 11an de Februaro 1861)

– D. Ĉu vi povas liveri al ni kelkajn detalojn pri via morto? – R. Post la drono, Jes.

– D. Kial ne antaŭ ol ĝi? – Ĉar vi jam ilin konas. (Efektive la mediumo jam ilin konis.)

– D. Ĉu vi bonvolos do priskribi viajn postmortajn sensacojn? – R. Mi restis longan tempon nekapabla rekoni min, sed dank’ al Dio kaj al helpoj de la homoj min ĉirkaŭantaj, kiam fariĝis lumo, ĝi inundis min. Konfidu, kaj vi ĉiam trovos pli multe ol vi atendas. Ĉi tie ekzistas nenio materia: ĉio tuŝas la kaŝitajn sentumojn, sen helpo de vido kaj palpo: ĉu vi komprenas? Estas mirindaĵo, kaj ne estas vorto por ĝin klarigi. Nur la animo povas ĝin percepti. Tre feliĉa estis mia vekiĝo. La vivo estas unu el tiuj sonĝoj, kiuj, malgraŭ la kruda ideo atribuata al tiu vorto, povas esti kvalifikitaj nur kiel terura premsonĝo. Prezentu al vi, ke vi estas enfermita en haladza karcero, kie via korpo, detruita de vermoj ĝis la ostomedoloj, pendas super arda fornego, ke via seka buŝo trovas eĉ ne aeron por ĝin refreŝigi; ke via terurita Spirito vidas ĉirkaŭ si nur monstrojn pretajn ĝin vori; fine prezentu al vi ĉion terurigan kaj abomenindan, kion fantazia sonĝo povas naski, kaj poste vin transportu subite al la tre plezuriga Edeno. Vekiĝu ĉirkaŭita de ĉiuj, kiujn vi amis kaj priploris; vidu, vin ĉirkaŭantajn, amatajn vizaĝojn ridantajn de feliĉo; enspiru la plej mildajn parfumojn; mildigu vian sekiĝintan gorĝon ĉe la fonto de viva akvo; sentu vian korpon ŝvebanta en la senfina Spaco, kiu subtenas kaj balancas ĝin kvazaŭa floro malligiĝanta el frondo ĉe zefira blovado; opiniu vin envolvita en la amo de Dio, simile al ĵusnaskitoj en la patrina amo, kaj tiam vi havos ideon, cetere nur malperfektan, de tiu transiĝo. Mi penis klarigi al vi la feliĉon en la vivo atendanta la homon post la korpa morto, sed mi ne sukcesis. Ĉu estus eble ekspliki la senfinon al tiu, kiu havas la okulojn fermitajn al la lumo, kaj kiu ne povas eliri el la mallarĝa sfero lin enhavanta? Por klarigi al vi la eternan feliĉon, al vi mi diros nur tion: amu, ĉar nur la amo ebligas ĝin antaŭsenti, kaj kiu diras amon, tiu diras maleston de egoismo.

– D. Ĉu via pozicio estis feliĉa, ekde la momento, kiam vi eniris en la mondon de la Spiritoj? – R. Ne; mi devis pagi la homan ŝuldon. Mia koro antaŭsentis la estontecon de la Spirito, sed al mi mankis fido. Mi devis elpagi mian indiferentecon kontraŭ la Kreinto, sed lia favorkoreco konsideris la sensignifan bonon, kiun mi povis fari, la dolorojn, kiujn, malgraŭ la suferoj, mi rezignacie elportis, kaj lia justeco, kies pesilon la homoj neniam komprenos, tiel volonte kaj ame pesis la bonon, ke la malbono rapide estingiĝis.

– D. Ĉu vi povas doni al mi informojn pri via filino? (mortinta antaŭ kvar aŭ kvin jaroj) – R. Ŝi troviĝas en misio tie sur la Tero.

– D. Ĉu ŝi estas malfeliĉa en la karno? Notu, ke mi ne volas fari nediskretajn demandojn. – R. Mi scias. Alie mi ne vidus vian penson, kiel ian pentraĵon antaŭ miaj okuloj. En la karno mia filino ne estas feliĉa, sed kontraŭe ŝi devas provi ĉiujn surterajn mizerojn, disvastigante per ekzemplo la grandajn virtojn, pri kiuj vi faras nur tondrajn vortojn. Mi tamen helpos ŝin, kun la certeco, ke al ŝi ne estos peniga la venko super la obstakloj, ĉar ŝi estas sur la Tero en misio, kaj ne en puna elpago. Trankviliĝu pri ŝi, kaj dankon por via rememoro.

En tiu momento, spertante malfacilaĵon en la skribado, la mediumo diras: Se estas Spirito suferanta, kiu malebligas el mi tion, mi petas, ke li skribu sian nomon. – R. Iu kompatindulino.

– D. Bonvolu diri al mi vian nomon. – R. Valeria.

– D. Ĉu vi povas diri al mi la kaŭzon de via sufero? – R. Ne.

– D. Ĉu vi pentas pri viaj eraroj? – R. Vi mem povas juĝi.

– D. Kiu kondukis vin ĉi tien? – R. Sixdeniers.

– D. Por kia celo? – R. Ke vi nin helpu.

– D. Ĉu estis vi, kiu antaŭ nelonge malebligis min skribi? – R. Sixdeniers metis min en sian lokon.

– D. Kio estas inter vi kaj li? – R. Li min gvidas.

– D. Petu lin akompani nin ĉe la preĝo. (Post la preĝo, Sixdeniers reprenas la parolon, dirante: – Dankon por ŝi. Vi jam komprenis; ni ne forgesos vin; pensu pri ŝi.)

– D. (Al Sixdeniers.) Ĉu vi havas multajn suferantajn Spiritojn por gvidi? – R. Ne; sed, regenerinte iun, ni devas tuj serĉi alian, kaj tiel plu, ne forlasante la unuajn.

– D. Kiel vi povas teni ian viglan atenton, kiu devas senfine multobliĝi tra la jarcentoj? – R. Tiuj, kiujn ni regeneras, puriĝas kaj progresas, ne plu priokupante nin; krome ankaŭ ni progresas, kaj, laŭmezure kiel ni progresas, plivastiĝas niaj kapabloj kaj povoj, rekte proporcie al nia pureco.

RIMARKO. Laŭ nia observo, la malsuperaj Spiritoj estas helpataj de bonaj Spiritoj kun la misio ilin gvidi, tasko ne ekskluzive komisiita al enkarniĝintoj, kiuj tamen ne estas sen la devo helpi, ĉar ankaŭ tio estas por ili rimedo por progreso. Ne ĉiam malsupera Spirito venas bonintence interrompi bonajn komunikaĵojn, sed sendube ili kelkafoje tion faras, kiel en la nuna okazo, kun la permeso de la bonaj Spiritoj, ĉu kiel provo, ĉu kun la intenco havigi al si, el tiu, al kiu li sin direktas, la helpon necesan por sia progreso. Estas fakto, ke la persistemo en tiaj okazoj povas degeneriĝi en obsedon, sed ju pli granda estas la persistemo, des pli multe ĝi pruvos la bezonon de helpo. Estas eraro kaj malbono forpuŝi tiajn Spiritojn, kiujn ni devas rigardi kiel almozpetantojn. Prefere ni diru: Li estas malfeliĉa Spirito, kiun la bonaj sendas al mi por eduki. Sukcesinte lin regeneri, al ni restos la tuta ĝojo naskiĝanta de bona faro, kaj neniu faro estas pli bona ol tiu konsistanta en la regenerado de animo por malpliigi ĝiajn suferojn. Plurfoje tiu tasko estas peniga, kaj sendube estus pli bone senĉese ricevi belajn komunikaĵojn, konversacii kun elektitaj Spiritoj; sed ne estas per kontentigo de niaj propraj deziroj nek per forpuŝo de la okazoj al ni sin prezentantaj por bonfari, ke ni altiros la protekton de la bonaj Spiritoj.

Doktoro Demeure

Mortinta en Albi (Tarn) la 25an de Januaro 1865.

Li estis tre eminenta homeopatia kuracisto. Lia karaktero, same kiel lia klereco, altiris al li la estimon kaj respekton de liaj samurbanoj. Liaj bonkoreco kaj karitemo estis neelĉerpeblaj, kaj, malgraŭ sia granda aĝo, li tute ne laciĝis, kiam li iris viziti malriĉajn malsanulojn. La prezo de la vizitoj plej malmulte lin priokupis, kaj li prefere oferis siajn komfortojn al malriĉulo, dirante, ke ĉe lia manko la riĉuloj povus iri al alia kuracisto. Kaj kiom da fojoj li provizis senmonan malsanulon per materialaj bezonaĵoj, kiam ĉi tiuj estis pli utilaj ol la propra medikamento. Pri li oni povas diri, ke li estas la Curé d’Ars de la Medicino. Trovante en Spiritismo la ŝlosilon de problemoj, kies solvon li vane petis de la Scienco, same kiel de ĉiuj filozofioj, D-ro Demeure arde sin dediĉis al tiu doktrino. Per la profundeco de sia serĉema spirito li subite komprenis ĝian tutan objekton, tiel ke li fariĝis unu el ĝiaj plej diligentaj predikantoj.

Per korespondado, rilatoj de reciproka kaj viva simpatio estiĝis inter ni. La 30an de Januaro ni sciiĝis pri lia forpaso, kaj nia tuja deziro estis lin elvoki. Ni prezentas ĉi-sube la komunikaĵon ricevitan en tiu sama tago:

“Jen mi estas ĉi tie. Ankoraŭ vivanta, mi prenis sur min la kompromison manifestiĝi, kondiĉe se tio estos ebla al mi, por premi la manon al mia kara majstro kaj amiko Allan Kardec.

La morto donis al mia animo tiun pezan dormon, kiun oni nomas letargio, sed mia penso viglis. Mi forskuis la mortan sensentecon el la konfuziteco rezultanta de la morto, ekstariĝis kaj per salto mi faris la vojaĝon. Kiel mi estas feliĉa! Ne plu maljuna kaj malsana. La korpo estis nur masko. Juna kaj bela, el tiu eterne gaja beleco de la Spiritoj, kies haroj ne blankiĝas sub la influo de la tempo.

Lerta kiel birdo rapide trafluganta la horizontojn de via nebula ĉielo, mi admiras, rigardadas, benas, amas kaj riverencas, mi estanta atomo, antaŭ la grandeco kaj saĝo de la Kreinto, konsistigantaj el la mirindaĵoj min ĉirkaŭantaj. Feliĉa! feliĉa en la gloro! Ho! kiu povos priskribi la brilegan belecon de la loĝejo de la elektitoj; la ĉielojn, la mondojn, la sunojn kaj ilian kunlaboron en la harmonio de la Universo? Nu, mi provos fari tion, ho mia majstro; mi lernos kaj alportos al vi la rezultaton de miaj laboroj de Spirito, kaj kiun anticipe mi dediĉas al vi, kiel omaĝon. Ĝis baldaŭ.”

Demeure

La du sekvantaj komunikaĵoj, ricevitaj la 1-an kaj 2-an de Februaro, koncernas la malsanon, kiun tiam mi suferis. Malgraŭ ilia persona karaktero, mi ilin publikigas, kiel pruvojn, ke D-ro Demeure kiel Spirito montriĝis tiel bona, kiel li estis, kiel homo.

“Mia bona amiko, kuraĝu kaj konfidu je ni, ĉar tiu krizo, kvankam laciga kaj dolora, ne estos longdaŭra, kaj, per la preskribitaj konsiloj, vi povos laŭ via deziro kompletigi la verkon, kiun vi proponis al vi, kiel celon de via ekzistado. Estas mi, kiu troviĝas ĉi tie, apud vi, kaj kun la Spirito de Vero, kiu permesas al mi paroli en lia nomo, ĉar mi estas el viaj amikoj la plej laste elkarniĝinta. Tio estas kvazaŭ oni farus al mi la honoron de akceptado. Kara majstro, kiel feliĉa mi sentas min pro tio, ke mi elkarniĝis ĝustatempe por kuniĝi al tiuj amikoj, en ĉi tiu momento! Se liberiĝinta pli frue, mi eble povus evitigi al vi tiun ne antaŭviditan krizon. Mia disiĝo estis tre ĵusa, por ke mi okupiĝu pri aferoj aliaj ol la spiritaj; sed nun mi vigle protektos vin, kara majstro. Kiel Spirito, mi estas feliĉa ĉi tie, apud vi, por servi al vi. Vi konas la proverbon: “helpu vin, la ĉielo vin helpos”. Nu, obeante iliajn ordonojn, helpu la bonajn Spiritojn, kiuj vin asistas. Ĉi tie estas tre varme, ĉi tiu fumo estas ekscitanta. Dum vi estas malsana konvenas ne fari fajron, por ke via angoro ne pliiĝu. La gasoj tie eliĝantaj estas malsanigaj. Via amiko.

Demeure

“Mi estas Demeure, la amiko de S-ro Kardec. Mi venas diri al li, ke mi lin akompanadis, kiam okazis al li la akcidento. Sendube ĉi tiu estus fatala sen la efika interveno, kiun mi fieras esti partopreninta. Laŭ miaj observoj kaj laŭ la sciiĝoj ĉerpitaj ĉe bonaj fontoj, estas evidente por mi, ke ju pli frue li elkarniĝos, des pli baldaŭ li reenkarniĝos por kompletigi sian verkon. Sed, antaŭ ol foriri, estas necese fari la lastajn korektojn al la komplementaj verkoj pri la doktrina teorio, kies iniciatinto li estas. Se tamen pro eksceso de laboro, ne atentante la malperfektecon de sia organismo, li anticipos sian foriron ĉi tien, li estos puninda pro memvola sinmortigo. Estas necese diri al li la tutan veron, por ke li sin preparu kaj strike observu niajn preskribojn.”

Demeure

La sekvanta komunikaĵo estas ricevita en Montauban, la 26an de Januaro, post la tago de lia elkarniĝo, ĉe Grupo de spiritistaj amikoj, ekzistinta en tiu urbo.

“Antoine Demeure. Mi ne mortis por vi, miaj amikoj, sed por tiuj, kiuj ne konas la sanktan doktrinon unuigantan tiujn, kiuj sur la Tero sin amis kaj havis la samajn sentojn de amo kaj karitato. Mi estas feliĉa kaj pli feliĉa ol mi esperis, ĝuante ian klarvidecon malofta ĉe la Spiritoj, rilate la tempon post mia elkarniĝo.

Provizu vin per kuraĝo, bonaj amikoj, ĉar mi plurfoje estos apud vi, instruante vin pri multaj aferoj, kiujn ni ne scias, kiam katenitaj al la materio, dika vualo por tiom da mirindaĵoj, por tiom da plezuroj. Preĝu por tiuj, kiuj estas senigitaj je tiu feliĉo, ĉar ili ne scias la malbonon, kiun ili faras al si mem.

Hodiaŭ mi ne multe parolos, kaj mi nur diros al vi, ke mi ne sentas min tute fremda en ĉi tiu mondo de la nevideblaj, kaj eĉ ŝajnas al mi, ke mi ĉiam loĝis en ĝi. Ĉi tie mi estas feliĉa, vidante miajn amikojn, komunikiĝante kun ili ĉiam, kiam mi tion deziras.

Ne ploru, miaj amikoj, ĉar tiam vi igus min bedaŭri, ke mi konatiĝis kun vi. Lasu la tempon fluadi, kaj Dio gvidos vin al ĉi tiu loĝejo, kie ni ĉiuj fine devos unuiĝi. Bonan nokton, amikoj; Dio vin konsolu, kaj mi restas apud vi.”

Demeure

Mi ankoraŭ transskribas la jenan rakonton el unu letero de Montauban:

“Pro ŝia ekstrema sentemo, ni kaŝis al S-ino G... – somnambula kaj tre klare vidiva mediumino – la morton de D-ro Demeure. Sendube obeante nian intencon, la bonkora kuracisto ankaŭ evitis manifestiĝi al ŝi. La 10an de Februaro, ni kunvenis invitite de la gvidantoj, kiuj diris, ke ili deziras liberigi S-ino G... de ia luksacio, de kiu ŝi multe suferadis ekde la antaŭtago. Nenion pli ni sciis kaj eĉ ne suspektis pri la surprizo nin atendanta. Tuj post kiam tiu sinjorino estiĝis en trancon, ŝi komencis eligi korŝirajn kriojn, montrante al sia piedo. Jen kio okazis: S-ino G... vidis iun Spiriton kliniĝintan ĉe ŝiaj piedoj, kun kaŝita vizaĝo, farante al ŝi ŝmiradon kaj masaĝon, iafoje laŭlonge tirante la elartikigitan parton, ĝuste kiel faras ĉiu ajn kuracisto. La operacio estis tiel doloriga, ke la pacientino kolerkriegis, farante senordajn movojn.

Sed la krizo ne estis longdaŭra, kaj post ĉirkaŭ dek minutoj malaperis la inflamo kaj la postsignoj de la elartikigo, kaj la piedo reprenis sian normalan aspekton. S-ino G... estis resanigita! La Spirito daŭris plu nekonata al la mediumino, kaj persistis plu ne malkaŝante al ŝi siajn trajtojn, kiam, pro lia manifestita deziro foriri, la malsanulino, kiu momenton antaŭe ne farus unu paŝon, sin ĵetas per salto en la mezon de la ĉambro por premi la manon al sia spirita kuracisto. Ankoraŭ tiun fojon la Spirito deturnis la vizaĝon, lasante sian manon en tiu de la mediumino. En tiu momento S-ino G... ekkrias kaj svene falas sur la plankon, ĉar ŝi tuj rekonis D-ron Demeure en la Spirito, kiu ŝin operaciis. Dum la sveno ŝi estis zorgata de pluraj amikaj Spiritoj.

Fine reaperis la somnambula klarvideco kaj ŝi konversaciis kun multaj el tiuj Spiritoj, reciproke sin gratulante, precipe D-ron Demeure, kiu reciprokis al ŝi la atestojn de amikeco, en ŝin penetrigante regenerajn fluidaĵojn.

Konsiderante, ke la Spiritoj kvazaŭ ludas rolojn de la homa vivo, ĉu ne estas surprize drama tiu sceno? Ĉu ĝi ne estas nur unu el inter mil aliaj pruvoj, ke la Spiritoj estas efektive realaj estaĵoj, agantaj kiel se ili troviĝus sur la Tero? Ni estas feliĉaj pro tio, ke ni vidas, en la amika Spirito, la saman bonan koron de la komplezema kaj abnegacia kuracisto, kiu li estis en ĉi tiu mondo. Dum la vivo li estis kuracisto de la mediumino, kaj, konante ŝian ekstreman sentemecon, li ŝparis suferon al ŝi tiom, kiom se ŝi estus lia infano mem. Tiu pruvo de identeco, donita al tiuj, kiujn la Spirito estimis, estas mirinda, kaj igis nin rigardi la estontan vivon el pli konsola vidpunkto.”

RIMARKO. La spirita situacio de D-ro Demeure estas ĝuste tiu, kiun oni povis antaŭvidi en lia vivo tiel digna, kiel utile uzita. Sed el tiuj komunikoj ankoraŭ rezultas alia fakto ne malpli instrua – tiu de la aktiveco, kiun li uzas ekde preskaŭ tuj post la morto, celante fariĝi komplezema. Pro siaj alta inteligento kaj moralaj kvalitoj, li apartenas al la klaso de la tre progresintaj Spiritoj. Sed lia feliĉo ne konsistas en neniofarado. Ankoraŭ antaŭ kelkaj tagoj li kuracis malsanulojn kiel kuracisto, kaj apenaŭ li disiĝas de la materio, jen li ilin kuracas kiel Spirito. Iuj personoj diros, ke oni tute ne pliboniĝas per la restado en la alia mondo, ĉar tie oni ne ĝuas ripozon. Ĝi estas la okazo demandi al ili, ĉu estas nenio la fakto, ke ni ne plu havas zorgojn, bezonojn, malsanojn; ke ni povas libere senlace traflugi la Spacon kun la rapideco de la penso, vidi tiujn, kiuj al ni estas ĉiam karaj, ĉiumomente, kiel ajn malproksime de ni ili estas! Kaj ni aldonos: En la alia mondo nenio perfortos vian volon; vi povus restadi en ekstaza neniofarado, kiel longe ĝi plaĉus al vi, sed estu certaj, ke tiu egoisma ripozo vin tuj ĝenos, kaj vi estus el tiuj, kiuj la unuaj petus iun ajn okupiĝon. Tiam oni dirus al vi, ke, se la neniofarado vin ĝenas, vi mem devus peni fari ion, ĉar ne mankas okazoj esti utilaj, ĉu en la mondo de la Spiritoj, ĉu en tiu de la homoj. Kaj estas ja tiel, ke la spirita aktiveco ĉesas esti devo, por fariĝi ia bezono, ia plezuro rilata al la tendencoj kaj inklinoj, kaj estas elektataj prefere la okupoj pli favoraj al la progreso de ĉiu homo.

Vidvino Foulon naskita en Wollis

S-ino Foulon, mortinta en Antibes la 3an de Februaro 1865, loĝis longan tempon en Havre, kie ŝi akiris la reputacion de tre lerta miniaturistino. Dotita per notinda talento, ŝi unue uzis ĝin, kiel simpla diletantino, sed kiam venis al ŝi bezonoj, ŝi faris el sia arto profitodonan fonton de enspezo. Kio plej multe faris ŝin admirata kaj estimata, poste inspirante al tiuj, kiuj ŝin konis, agrablan rememoron pri ŝi, tio estis antaŭ ĉio la mildeco de ŝia karaktero, ŝiaj personaj kvalitoj, kiujn nur la intimuloj povis tute koni. Kiel ĉiuj denaske havantaj la senton pri bono, ŝi ne fanfaronadis pri ĝi, kontraŭe opiniis ĝin ia natura kvalito. Se ekzistis persono sur kiun la egoismo ne influis, tiu sen ia dubo estis ŝi. Eble neniam la sento de persona abnegacio estis tiel forta, ĉar ŝi estis ĉiam preta oferi sian ripozon kaj interesojn profite de la malriĉuloj. Oni povas diri, ke ŝia vivo estis longa serio da sinoferoj, kaj ankaŭ da krudaj provoj, ekde la junaĝo, kaj kuraĝo kaj rezignacio, malgraŭ tiuj provoj, neniam mankis al ŝi. Sed sia vidado jam difektita pro delikata laboro estingiĝis tagon post tago, ĝis tia grado, ke post iom da tempo rezultis kompleta blindeco! Estis ja tiam, ke la ekkono de la Spiritisma Doktrino fariĝis al ŝi ia lumoceano, kvazaŭ disŝirante al ŝi dikan vualon por lasi ŝin duonvidi ion ne tute konatan, sed pri kio ŝi posedis nur malprecizan intuicion. Ŝi ĝin studis fervore sed samtempe kun la kriterio de taksado propra al la personoj, kiel ŝi, dotitaj per alta inteligento.

Estis necese taksi ĉiujn necertecojn, ĉiujn dubojn de ŝia ekzistado, dubojn kaj necertecojn devenintajn ne de ŝi mem, sed de ŝiaj parencoj, por opinii pri la konsoloj, kiujn ŝi ĉerpis el la sublima revelacio, kaj kiuj donis al ŝi la nerompeblan fidon pri la estonteco, la konscion pri la senvaloreco de la surteraj aferoj.

Ankaŭ ŝia morto estis inda je la vivo, kiun ŝi havis. Sen la minimuma angora maltrankvilo, ŝi vidis ĝin alproksimiĝi, kiel liberigon el la surteraj katenoj, samtempe malfermante am ŝi la pordon al la spirita vivo, kun kiu ŝi identiĝis ĉe la studado de Spiritismo. Kaj ŝi mortis serene konvikita, ke ŝi kompletigis la mision, kiun ŝi akceptis ĉe la enkarniĝo, ĉar ŝi zorge plenumis la devojn de edzino kaj familipatrino; kaj kiel dum la vivo ŝi deturniĝis de ĉiu kaj ĉia resento kontraŭ tiuj, pri kies nedankemo ŝi povus plendi; kaj kiel ŝi ĉiam pagis malbonon por bono, tiel ŝi ankaŭ elkarniĝis, pardonante ilin, petegante por ili la diajn bonecon kaj justecon.

Fine ŝi elkarniĝis kun sereneco rezultanta el ia senmakula konscienco, kaj la konvinkiĝo, ke, ne pro tio, ŝi ne malproksimiĝus de siaj infanoj, ĉar ŝi spirite povus esti kun ili, ilin konsoli kaj protekti, kie ajn ili troviĝus sur la terglobo.

Tuj post nia sciiĝo pri la morto de S-rino Foulon, nia unua zorgo estis elvoki ŝin. La rilatoj de amikeco kaj simpatio, kiujn la Doktrino starigis inter ni klarigas kelkajn el ŝiaj frazoj kaj pravigas la familiaran lingvaĵon.

I

(Parizo, la 6an de Februaro 1865, tri tagojn post ŝia morto)

Ĉar mi tute ne dubis, ke vi elvokos min tuj post mia malligiĝo, mi pretiĝis respondi al vi, ĉar mi spertis neniam konfuzitecon. Ĉi tiu ekzistas nur por la estuloj envolvitaj kaj dronantaj en la mallumo de sia propra Spirito.

Nu! Mia amiko, mi opinias min feliĉa nun; ĉi tiuj mizeraj okuloj, kiuj malfortikiĝis ĝis tia grado, ke ili ne allasis ion al mi, krom la rememoro pri mirindaj koloraj scenoj el la juneco, ĉi tiuj okuloj, mi diras, malfermiĝis por ree vidi belegajn horizontojn, pentritaj de viaj geniaj artistoj laŭ neprecizaj reproduktaĵoj, sed kies majesta riĉego, severa kaj sekve grandioza, havas la stampon de la plej kompleta realo.

Antaŭ ne pli ol tri tagoj mi elkarniĝis kaj tamen mi sentas, ke mi estas artistino: miaj aspiroj rilataj al la idealo de la artisma belo estis nenio alia ol la intuicio de kapabloj akiritaj en antaŭaj ekzistadoj kaj elvolviĝintaj en la lasta reenkarniĝo.

Sed kiom da peno por reprodukti ĉefverkon indan je la grandioza sceno sin prezentanta al la Spirito alveninta al regionoj de lumo! Penikojn! Donu al mi penikojn, kaj mi pruvos al la mondo, ke la spiritisma arto estas la komplemento de la pagana arto, de la kristana arto pereanta, kaj nur Spiritismo havas la gloron revivigi ĝin kun la tuta brilo, en via forlasita mondo.

Tio sufiĉas al la artisto; kaj nun, al la amikino:

“Kial vi priokupiĝas, mia bona amikino (ŝi aludas S-inon Allan Kardec), pri mia morto? Vi, precipe vi, kiu konas la elreviĝojn kaj amaraĵojn de mia ekzistado, devos ja ĝojiĝi, sciante, ke mi ne plu trinkas el la amara kaliko de la surtera doloroj, kaliko plene elĉerpiĝinta. Kredu min: la mortintoj estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kaj ilin priplori estas dubi pri la spiritaj veraĵoj. Estu certa, ke vi ree vidos min. Se mi foriris antaŭ ol vi, tio okazis pro tio, ke estis plenumita la tasko, kiun cetere ĉiu havas sur la Tero. Tiamaniere, kiam vi finos la vian, tiam vi venos ripozi iomete apud mi por poste rekomenci, atenta al la principo, ke nenio estas neaktiva en la Naturo. Ni ĉiuj havas malbonajn inklinojn, kiujn ni obeas, kio estas superega leĝo konfirmanta la liberan volon. Sekve havu indulgon kaj karitaton, mia amikino, sentojn, kiujn ni reciproke bezonas, ĉu en la videbla mondo, ĉu en la nevidebla. Kun tia devizo ĉio iras bone. Ne ordonu, ke mi ĉesu paroli. Vi scias do, ke, por la unua fojo, tre longa jam estas la konversacio, motivo, kial mi lasas vin por cedi vicon al mia bonega amiko S-ro Kardec.

Mi volas danki lin pro la afablaj vortoj, kiujn li bonvolis direkti al la amikino, kiu lin antaŭiris en la tombon, ĉar ni ne sukcesis foriri kune al la mondo, kie mi troviĝas! (Aludo al la malsano, pri kiu ŝi parolis al D-ro Demeure). Kion dirus tiam la tre amanta kunulino en nia ekzistado, se la bonaj Spiritoj ne estus intervenintaj? Ŝi plorus kaj ĝemus, kion mi komprenas ĝis ioma grado. Sed estas necese, ke vi estu vigla, por ke vi ne plu vin forlasu al nova danĝero, antaŭ ol plenumi la laboron de la spiritisma inicado, antecipe alvenante al ni kaj, kiel Moseo, vidante nur de malproksime la promesitan landon.

Tio estas amikino, kiu diras ĝin al vi – antaŭgardu vin.

Nun mi foriras al miaj karaj infanoj, kaj poste mi iros vidi trans la maro, ĉu mia vojiranta ŝafino alvenis aŭ restas ankoraŭ laŭ la kaprico de la tempestoj. (Ŝi aludas al unu el siaj filinoj loĝanta en Ameriko.) Dio volu, ke ŝin protektu la bonaj Spiritoj, kun kiuj mi kuniĝos por la sama celo. Mi ree konversacios kun vi, tial ne forgesu, ke mi estas nelacigebla konversaciulino.

Ĝis baldaŭ, bonaj kaj karaj amikoj; ĝis baldaŭ.”

Vidvino Foulon

II

(La 8-an de Februaro 1865)

– D. Kara S-ino Foulon, mi konsideras min kontenta pro via komunikaĵo de antaŭ kelkaj tagoj, per kiu vi promesis daŭrigi nian konversacion.

Kredu, ke mi tuj vin rekonis, pro tio, ke vi parolis pri aferoj nekonataj de la mediumo kaj tre propraj al via Spirito. La lingvaĵo afabla al ni estas tute certe tiu de animo amena, kiel la via, kvankam ni rimarkis en la vortoj ian firmecon, ian certecon, ian prononcon ĝis tiam nekonatan ĉe vi. Vi certe memoras, ke tiurilate mi permesis al mi fari al vi pli ol unu averton, en iaj kaj difinitaj cirkonstancoj.

– R. Jes, estas vere, sed de kiam mi grave malsaniĝis, mi penis reakiri la spiritan firmecon skuatan de la ĉagrenoj kaj sortoŝangoj ofte min timigantaj sur la Tero. Mi diris al mi: Se vi estas ja spiritistino, forgesu la Teron; preparu vin por la transformiĝo de via estaĵo kaj rigardu per la penso la luman vojon, kiu atendas vian animon post la disiĝo, kaj per kiu vi devos atingi, liberiĝinta kaj feliĉa, la ĉielajn sferojn, kie estonte vi loĝos.

Eble vi diros, ke mi estis iom vantema, fidante la perfektan feliĉon post mia elkarniĝo; sed la fakto estas, ke mi tiel multe suferis, ke mi devus elpagi la erarojn faritajn ne nur en la lasta, sed ankaŭ en la antaŭaj enkarniĝoj. Tiu intuicio ne trompis min, kaj estis ja ĝi, kiu donis al mi la kuraĝon, la trankvilecon kaj la firmecon en la lastaj momentoj. Nu bone, tiu firmeco kreskis rapidege, kiam post mia liberiĝo mi vidis miajn esperojn efektivigitaj.

– D. Nun priskribu al ni la transiron, la vekiĝon kaj la unuaj impresojn, kiujn vi tie ricevis.

– R. Mi suferis, sed la Spirito superis la materian suferon, kiun la disiĝo mem kaŭzis al li. Post la lasta spiro, jen mi troviĝis kvazaŭ en sveno, sen konscio pri mia stato, pensante pri nenio, en nepreciza dormemo, kiu ne estis ĝustadire la dormo de la korpo nek la vekiĝo de la animo. En tiu stato mi restis longan tempon, kaj poste, kvazaŭ mi eliris el daŭra sinkopo, mi malrapide vekiĝis meze inter fratoj, kiujn mi ne konis. Ili malŝparis al mi zorgojn kaj karesojn, kaj samtempe montris al mi, en la Spaco, punkton iom similan al stelo, dirante: “Tien vi iros kun ni, ĉar vi plu ne apartenas al la Tero.” Tiam mi rememoris; kaj apogita sur ili formantaj gracian grupon, kiu sin ĵetas al la nekonataj sferoj, sed kun la certeco trovi tie la feliĉon, ni supreniris kaj supreniris, laŭmezure kiel la stelo grandiĝis...

Ĝi estas ia mondo feliĉa, ia supera centro, kie via amikino ripozos. Kiam mi diras ripozo, mi volas aludi la korpajn laciĝojn, kiuj min amare suferigis, la sortovicojn de la surtera vivo, ne la neaktivecon de la Spirito, ĉar ĉi tiu havas, en sia aktiveco, ian fonton de ĝuoj.

– D. Ĉu vi tiam forlasis la Teron definitive?

– R. Mi lasas sur ĝi multajn karajn estulojn, por ke mi povu apartiĝi definitive. Al ĝi do mi venos en Spirito, ĉar mi estas komisiita por misio apud miaj infanoj. Vi sufiĉe scias, ke neniu obstaklo malhelpas venon sur la Teron, resume viziton de la Spiritoj loĝantaj en superaj mondoj.

– D. Ĉu via nuna situacio povus iamaniere malpliigi aŭ malfortigi viajn rilatojn kun tiuj, kiujn vi lasis ĉi tie?

– R. Ne, mia amiko, ĉar amo proksimigas la animojn. Estu certa, ke sur la Tero vi povos esti pli proksimaj al tiuj, kiuj atingis la perfektecon, ol al tiuj, kiuj, pro sia malsupereco kaj egoismo, vagas ĉirkaŭ la tera sfero.

Karitato kaj amo estas la du motoroj je potenca altiro, kiu firmigas kaj daŭrigas la unuiĝon de la animoj, malgraŭ la distancoj kaj lokoj.

Distanco ekzistas nur por materiaj korpoj, neniam por la Spiritoj.

– D. Kian ideon vi faras nun pri miaj verkoj, pri Spiritismo?

– R. Ŝajnas al mi, ke vi estas misiulo kaj ke via ŝarĝo estas peza, sed mi ankaŭ antaŭvidas la celon de via misio, kaj mi scias, ke vi ĝin atingos. Mi helpos vin laŭ mia povo, per miaj spiritaj konsiloj, por ke vi povu venki la malfacilaĵojn al vi aperontaj, fine kuraĝigante vin entrepreni taskojn, kiuj koncernas la akceladon de la renoviganta movado, sur kiu baziĝas Spiritismo, dum vi restos tie.

Demeure, via amiko, ligita al la Spirito de Vero, al vi estos ankoraŭ pli utila, ĉar li estas pli saĝa kaj modera ol mi. Mi scias, ke la helpo de la bonaj Spiritoj vin fortikigas kaj subtenas en via laboro, kaj mi ankaŭ certigas al vi mian kunlaboron ĉiam kaj ĉie.

– D. Ĉu el kelkaj el viaj vortoj oni povas konkludi, ke vi ne donos tre aktivan personan helpon por la disvastigado de Spiritismo?

– R. Vi eraras. Estas fakto, ke mi vidas tiel multajn aliajn Spiritojn pli kapablajn ol mi por pritrakti tiun aferon, certe tiel gravan, ke ia nevenkebla timo malebligas min respondi al vi laŭ via deziro. Probable tiel okazos, kaj mi forte kuraĝiĝos, se mi pli bone konos tiujn Spiritojn. Nur antaŭ kvar tagoj mi forlasis la Teron kaj sekve mi ankoraŭ troviĝas sub la miriga influo de ĉio min ĉirkaŭanta. Ĉu vi ne komprenas min? Mi ne kapablas esprimi la novajn sensacojn, kiujn min spertas. Mi ĉiel penadas eviti la sorĉon, kiun al mia estaĵo kaŭzas la mirindaĵoj de ĝi admirataj. Kion mi povas fari, tio estas nur adori kaj danki Dion pro liaj faroj. Sed tiu impreso neniiĝos kaj la Spiritoj al mi certigas, ke baldaŭ mi estos kutimiĝinta al ĉiuj tiaj grandiozaĵoj, tiel ke mi povos pritrakti kun spirita klarvideco ĉiujn aferojn, kiuj koncernas la renovigon de la Tero. Al tiu cirkonstanco vi ankoraŭ devas aldoni tiun, ke mi havas konsolotan familion.

Adiaŭ kaj ĝis baldaŭ, kara majstro. Via bona amikino vin amas kaj ĉiam amos, pro tio, ke nur al vi ŝi ŝuldas la solan eternan kaj veran konsolon, kiun ŝi havis sur la Tero.”

Vidvino Foulon

III

La sekvanta komunikaĵo estis destinita al ŝiaj infanoj la 9an de Februaro:

“Miaj tre amataj infanoj:

Dio forkondukis min de via ĉeesto, sed la rekompenco, kiun Li bonvolis doni al mi estas multe pli granda ol la malmulto, kiun mi faris sur la Tero.

Submetiĝu, karaj infanoj, al la voloj de la Ĉiopova, kaj prenu de ĉio, kion Li permesis al vi ricevi, la forton por elporti la provojn de la vivo. Havu en la koro la firman kredon, kiu tiel multe faciligis al mi la transiron al ĉi tiu mondo.

Same kiel Li faris jam al mi sur la Tero, post mia morto Dio etendis sur min la mantelon de sia senfina favorkoreco.

Vi devas danki Lin pro la favoro, kiun Li amasigas al vi. Benu Lin, miaj infanoj, benu Lin ĉiam, ĉiumomente.

Neniam forgesu tion, kio estis al vi rekomendita, nek la vojon irotan. Meditu pri la uzado de la tempo, kiun Dio al vi difinis sur la Tero. Tie vi estos feliĉaj, miaj karaj infanoj, feliĉaj unuj ĉe aliaj, kondiĉe ke regu ĉe vi unuiĝo.Feliĉaj ankoraŭ ĉe viaj idoj, se vi ilin edukos laŭ la puraj principoj, kiujn Dio permesis malkaŝi al vi. Vi certe ne povas vidi min; sed konvenas, ke vi sciu, ke la ligiloj tie povas vidi min; sed konvenas, ke vi sciu, ke la ligiloj tie nin katenintaj ne dispeciĝis per la morto de la korpo, ĉar ne la envolvaĵo, sed la Spirito nin unuigis. Kaj al mi estas ja eble, pro boneco de la Ĉiopova, gvidi vin, kuraĝigi vin, por ree nin kunigi, kiam por vi finiĝos tiu laboro.

Karaj infanoj, ame kulturu tiun subliman kredon.Al vi, kiuj ĝin posedas, belaj tagoj venos. Tion oni jam diris al vi, sed mi ne estis dotita per la povo vidi tiujn tagojn tie sur la Tero. En la alto do mi taksos la belajn tempojn promesitajn de la Dio de boneco, de justeco kaj favorkoreco. Ne ploru, miaj infanoj. Ĉi tiuj komunikaĵoj povu firmigi vin en la fido, en la amo al Dio, tiu Dio, kiu tiom da bonfaroj malavaris al ni; kiu tiel ofte helpis vian patrinon. Preĝu ĉiam, ĉar la preĝo konsolas. Konformiĝu al la ordonoj de mi tiel arde obeitaj, kiam mi estis enkarniĝinta, kiel vi.

Mi revenos, miaj infanoj, sed estas necese konsoli la filinon, kiu tiom multe bezonas min nun. Adiaŭ, ĝis baldaŭ. Tion al vi mi petegas por vi: kredu al la dia boneco. Via por ĉiam.”

Vidvino Foulon

RIMARKO. Ĉiu klarmensa kaj serioza homo facile prenos el ĉi tiuj komunikaĵoj la instruojn el ili elstariĝantajn. Ni nur turnas lian atenton sur la du jenajn punktojn: Unue, sur la elmontritan eblecon, laŭ ĉi tiu ekzemplo, ne plu bezoni enkarniĝi sur la Tero kaj transiri en superan mondon, ne restante apartigitaj de la amataj estuloj, kiujn ni postlasas ĉi tie. Tiel tiuj, timantaj la reenkarniĝon pro la surteraj mizeroj, povas ĝin eviti, laborante por sia progreso. Kaj tiel agos tiu, kiu ne volos vegeti en la malsuperaj sferoj, kiel eble plej multe sin klerigante, laborante kaj progresante.

La dua punkto estas la konfirmo de la fakto, ke ni estas malpli disigitaj en la morto ol en la vivo, je la estuloj, kiuj estis al ni karaj en ĉi tiu lasta.

Retenita de malsano kaj de la aĝo en malgranda urbo, en la Sudo, S-ino Foulon konservis apud si nur etan parton de sia familio. La plejparto el ŝiaj infanoj kaj geamikoj estis disigitaj kaj malproksimaj, kaj materiaj obstakloj malpermesis, ke ŝi vidu ilin tiom da fojoj, kiom ŝi deziros. De kelkaj la distanco malfaciligis la korespondadon mem. Apenaŭ elkarniĝinta, S-ino Foulon rapide kuras apuden de ĉiu, senlace trakuras distancojn tiel rapide, kiel elektro, ilin vidas kaj ĉeestas iliajn intimajn kunsidojn, ili protektas kaj povas uzante la mediumecon ĉiumomente sin distri kun ili, kvazaŭ ŝi estus vivanta sur la Tero.

Mirigas nin, ke antaŭ tiel konsola perspektivo ankoraŭ ekzistas iu, kiu preferas la ideon de eterna apartiĝo!

Rusa kuracisto

M. P..., el Moskvo, estis kuracisto eminenta, tiel pro sia saĝo, kiel ankaŭ pro siaj moralaj kvalitoj. Ne havinte kun li rilatojn eĉ nerektajn, tiu, kiu lin elvokis, konis lin nur tradicie. La originala komunikaĵo estis ricevita en rusa lingvo.

– D. (Post la elvoko.) Ĉu vi ĉeestas? – R. Jes. En la tago de mia morto mi sekvis vin per mia ĉeesto, kaj vi rezistis al la provoj, kiujn mi faris, por ke vi skribu. La vortoj, kiujn vi diris pri mi, ebligis al mi vin rekoni, kaj el tio venas mia deziro rilati kun vi, por via bono.

– D. Se vi estis bona, kial vi tiel suferis? – R. Ĉar plaĉis al Dio igi min duoble senti per tiu rimedo la prezon de mia liberiĝo, samtempe dezirante, ke mi kiel eble plej multe progresu sur la Tero.

– D. Ĉu la ideo de morto terurigis vin? – R. Mi tre fidis Dion, por ke tio ne okazu.

– D. Ĉu la disiĝo estis dolora? – R. Ne. Tio, kion vi nomas lastaj momentoj, neniom estas dolora. Mi sentis nur rapidan skuon, kaj tuj sentis min feliĉa, tute malembarasita el la mizera skeleto.

– D. Kaj kio okazis poste? – R. Mi havis la plezuron vidi alproksimiĝi sennombrajn amikojn, ĉefe tiujn, kiujn mi helpis, kaj ili ĉiuj bonvenigis min.

– D. En kiuj regionoj vi loĝas? Ĉu sur ia planedo? – R. Ĉio, kio ne estas planedo, konsistigas tion, kion vi nomas Spaco, kaj en ĉi tiu mi ja loĝas. Sed la homo ne povas kalkuli, eĉ fari ideon pri la nombro da gradoj de tiu vastaĵo. Kiel senfina estas la serio da gradoj de tiu ŝtuparo de Jakob, kiu iras de la Tero ĝis la Ĉielo, t.e. de dolora reenkarniĝo en malsupera mondo, kiel via, ĝis la kompleta puriĝo de la animo! Al la loko, kie mi nun troviĝas, oni ne alvenas, krom post grandega serio da provoj, aŭ, alivorte, da reenkarniĝoj.

– D. Ĉu vi havis do multajn ekzistadojn? – R. Tio ne povus esti alie. Nenio estas escepta en la neŝanĝebla Universa ordo starigita de Dio . Rekompenco povas veni nur post la venko en la lukto: tiel, se tiu estis granda, estas nur pro tio, ke ankaŭ ĉi tiu estis neeviteble granda. Sed la homa vivo estas tiel mallonga, ke la lukto fariĝas nur dum interspacoj, kiuj estas la diferencaj sinsekvaj enkarniĝoj. Estas do facile konkludi, ke, se mi troviĝas sur unu el la superaj ŝtupoj, mi ĝin atingis post longa serio da bataloj, el kiuj Dio permesis, ke mi kelkfoje eliris venkinta.

– D. El kio konsistas via feliĉo? – R. Estas malfacile komprenigi tion al vi. La feliĉo, kiun mi ĝuas, estas speco de ekstrema kontenteco pri mi mem, ne pro miaj meritoj – kio estus ja fiero kaj ĉi tiu estas atributo de neprogresintaj Spiritoj – sed kontenteco kvazaŭ saturiĝinta, droninta en la amo de Dio, en la danko pro lia senfina boneco. Resume ĝi estas ĝojo al ni inspiranta la bonon, kaj oni povas supozi, ke ni per nia bontrovo kontribuis por la progreso de aliaj, kiuj supreniris al la Kreinto. Ni estas kvazaŭ identigitaj kun tia bonstato, kiu estas ia speco de fandiĝo de la Spirito kun la dia boneco. Ni havas la kapablon vidi la pli progresintajn Spiritojn, kompreni ilian mision, scii, ke ankaŭ ni atingos tian staton; en la senmezura senfino ni ekvidas la regionojn, kie la dia fajro brilegas en tia grado, ke ĝi nin ravas eĉ tra la vualo ilin envolvanta.

Sed kion mi diras? Ĉu vi komprenas miajn vortojn? Ĉu vi kredas, ke la de mi aludita fajro estas ekzemple komparebla kun la Suno? Ne, neniam. Tio estas afero nedirebla por la homo, ĉar la vortoj esprimas por li fizikajn aŭ metafizikajn aferojn, kiujn li parkere aŭ intuicie scias. Se la homo ne povas teni en la memoro tion, kion li tute ne konas, kiel ni povas sugesti al li ĝian percepton? Sciu, ke jam estas granda feliĉo la penso pri la ebleco senfine progresi.

– D. Vi bonvolis esprimi la deziron esti utila al mi: mi petas, ke vi diru per kio. – R. Mi povas vin helpi kaj protekti ĉe viaj malfortiĝoj, animi vin ĉe viaj momentoj da malkuraĝiĝo, konsoli vin ĉe via afliktiĝo. Se via fido ŝanceliĝos kaj ia ajn emocio vin konfuzos, elvoku min, ĉar Dio permesos, ke mi Lin memorigu al vi, vin altirante al Li. Se vi sentos, ke vi baldaŭ falos sub la pezo de malbonaj inklinoj, kiujn via propra konscienco konsideras kulpaj, alvoku min plu, ĉar mi helpos vin porti vian krucon, same kiel oni helpis Jesuon porti tiun, sur kiu li tiel solene povis proklami la veron, la karitaton. Se vi hezitos sub la pezo de amaraĵoj mem, kiam la malespero vin posedos, ankoraŭfoje voku min, ke mi venu forpreni vin el la abismo, spirite parolante al vi, memorigante vin pri devoj truditaj ne de sociaj aŭ materiaj konsideroj, sed de la amo, kiun mi transfluigos en vian animon, amo al mi donita favore al tiuj, kiuj per ĝi povas saviĝi.

Certe, sur la Tero vi havas amikojn, kiuj partoprenante en viaj angoroj, eble jam vin savis. En afliktaj momentoj serĉu ja tiujn amikojn, kiuj donas konsilojn, apogon, karesojn... Nu bone, estu certa, ke en la Spaco vi ankaŭ povas havi amikojn, utilajn kaj helpemajn.

Estas konsolo, ke ĉiu povas diri: Kiam mi mortos, dum miaj surteraj amikoj, ĉe mia lito, ploros kaj petos, tiuj el la Spaco, ĉe la sojlo de la vivo, ridetante kondukos min al la loko. Konforma al miaj meritoj kaj virtoj.

– D. Kial mi meritas tiun protekton, kiun vi volas doni al mi? – R. Jen la kialo: Mi alligiĝis al vi tuj en la tago de mia morto: – kiel Spirito, mi ja vidis vin sincera adepto de Spiritismo kaj bona mediumo. Ĉar el inter tiom da homoj, kiujn mi tie lasis, vi estas tiu, kiun la unua mi vidis, mi do promesis al mi kontribui por via progreso. La profito ne estas nur via, sed ankaŭ de tiuj, kiujn vi devas instrui pri la kono de la vero.

En via misio vi povas vidi elokventan pruvon de amo de Dio al vi. Kiuj alproksimiĝos al vi, tiuj iom post iom fariĝos kredantoj, kaj al tiuj rezistaj, se ili aŭskultos vin, ankaŭ alvenos la vico kredi, kvankam malfrue. Senkuraĝiĝi neniam; marŝi ĉiam, malgraŭ la ŝtonoj. Prenu min, kiel apogon en la momentoj de senkuraĝiĝo.

– D. Mi ne opinias min inda je tiel granda favoro. – R. Certe vi estas ja tre malproksima de la perfekteco. Malgraŭ via ardo en la praktiko de la edifaj doktrinoj; malgraŭ via zorgo teni la fidon al tiuj, kiuj vin aŭskultas; konsili pri karitato, boneco kaj bonvolemo, eĉ rilate al tiuj, kiuj malbone kondutas al vi; pri rezisto kontraŭ la koleraj instiktoj, kiujn cetere vi facile povus malŝarĝi sur tiujn, kiuj vin afliktas, ĉar ili nescias viajn intencojn; ĉio tio malgravigas la malicon, kiun vi ankoraŭ havas. Estas konvene, ke mi tion diru: pardono al ofendoj estas, el inter ĉiuj, unu el la plej potencaj malgraviloj de malbono. Dio amasigas al vi gracojn per la kapabloj, kiujn Li donis al vi, kaj kiujn vi devas elvolvigi per via propra klopodo, por ke vi kunhelpu por la saviĝo de via proksimulo. Mi vin lasos, sed ĉiam kalkulu pri mi. Estas necese, ke vi moderigu viajn surterajn ideojn, kiel eble plej ofte vivante kun la amikoj el la Spaco.

P...

Bernardin

(Bordeaux, Aprilo 1862)

Jam de multaj jarcentoj mi estas forgesita Spirito. Tie sur la Tero mi vivis en malhonoro kaj mizero, senĉese laborante, tagon post tago, por doni al la familio malabundan panon. Mi tamen amis la veran Sinjoron, kaj kiam tio afliktanta min sur la Tero pligravigis miajn dolorojn, mi diradis: “Dio mia, donu al mi fortojn por senplende elporti la pezon de miaj doloroj.” Mi elpagis miajn pekojn, miaj amikoj. Sed elirinte el la kruda provado, la Sinjoro min akceptis en sian sanktan pacon kaj mia plej kara deziro estis kunigi vin ĉiujn, fratojn kaj filojn, dirante al vi: “Kiom ajn kara vi ĝin opiniu, la feliĉo vin atendanta superos la prezon.” Filo de multenombra familio, mi neniam havis pozicion kaj servis al tiu, kiu plej bone povis helpi min elporti la ekzistadon. Naskita en tempo de kruela sklaveco, mi provis ĉiujn maljustaĵojn, laciĝojn kaj ĉagreniĝojn, kiujn la subuloj de la Sinjoro decidis trudi al mi.

Ofendita virino, filinoj forrabitaj kaj tuj poste forlasitaj, ĉion mi suferis, ne povante plendi. Miajn filojn oni forkondukis al militoj de rabo kaj krimoj, por poste ilin pendigi pro kulpoj ne faritaj. Ha! Kompatindaj amikoj, se vi scius tion, kion mi suferis en mia longa ekzistado... Mi tamen esperis, kaj la Sinjoro permesis al mi tiun feliĉon, kiu ne ekzistas sur la Tero. Vi ĉiuj do estu kuraĝaj, paciencaj kaj rezignaciaj. Vi, mia filo, konservu tion, kion mi donis al vi, kaj kio estas praktika instruo. Kiu konsilas, tiu estas ĉiam pli respektata, kiam li povas diri: Mi elportis pli ol vi, kaj mi elportis sen plendo.

– D. En kiu tempo vi vivis?

– R. De 1400 ĝis 1460.

– D. Kaj vi poste havis alian ekzistadon?

– R. Mi ankoraŭ vivis ĉe vi, kiel misiulo... Jes, kiel misiulo de la fido, sed de la pura, vera fido, devenanta de Dio, kaj ne manpreparita de la homoj.

– D. Kaj nun, kiel Spirito, ĉu vi ankoraŭ havas okupojn?

– R. Ĉu vi povas kredi, ke la Spiritoj restus neaktivaj? Neaktiveco, neutileco estus por ni ia turmento. Mia misio estas gvidi spiritismajn grupoj, al kiuj mi inspiras bonajn pensojn, samtempe penante nuligi tiujn inspiritajn de malbonaj Spiritoj.

Bernardin

Grafino Paŭla

Bela, juna, riĉa kaj de nobla deveno, ankaŭ ĉi tiu estis perfekta modelo de intelektaj kaj moralaj ecoj. Ŝi mortis aĝante 36 jarojn, en 1851. Ŝia nekrologo estas el tiuj, kiuj povas resumiĝi en la jenaj vortoj de mil buŝoj ripetitaj: – “Kial Dio tiel frue forprenas tiajn homojn de sur la Tero?” Feliĉaj tiuj, kiuj tiel faras benita sian memoron. Ŝi estis bona, milda kaj indulga, ĉiam preta senkulpigi aŭ malgravigi la malbonon, anstataŭ ĝin pligravigi. Neniam malbondiro makulis ŝiajn lipojn. Sen fiero kaj severeco, ŝi kontraŭe kun bonvolemo kaj delikata familiareco traktadis la servistojn, krome sen ia ajn ŝajno de supereco aŭ humila protekto. Komprenante, ke la homoj vivantaj per sia laboro ne estas rentuloj, kaj sekve bezonas tion, kion oni ŝuldas al ili, ĉu pro ilia kondiĉo, ĉu por ilia vivteno, ŝi neniam retenis pagon de eĉ unu salajro. La nura ideo, ke iu povus sperti ian seniĝon pro ŝia kaŭzo, farus al ŝi konsciencoriproĉon. Ŝi ne apartenis al la nombro de tiuj, kiuj, ne paginte la proprajn ŝuldojn, trovas monon por kontentigi siajn kapricojn; ŝi ne povis kompreni, ke estus plezuro por la riĉulo havi ŝuldon, kaj ŝi opinius sin ofendita, se oni dirus al ŝi, ke ŝiaj liverantoj devis konsenti al ŝi pagoprokrastojn. Ankaŭ okaze de ŝia morto estis nur bedaŭroj, nenia protesto.

Ŝia bonfarado estis neelĉerpebla, sed ne tiu bonfarado parada, en tagmeza lumo; tiel ŝi praktikis la elkoran karitaton, ne pro amo al pavemo. Nur Dio scias la larmojn, kiujn ŝi sekigis, la malesperojn, kiujn ŝi kvietigis, ĉar tiajn virtojn atestis nur tiuj malfeliĉuloj, al kiuj ŝi helpadis. Krome ŝi klopodis malkovri la plej korŝirajn malfeliĉojn, la kaŝitajn, ilin helpante per tiu afableco, kiu altigas la homon, anstataŭ lin humiligi.

El ŝia deveno kaj el la altaj funkcioj de ŝia edzo rezultis ŝiaj pezegaj domaj devoj, el kiuj ŝi ne povis liberiĝi; malavare plenumante la postulojn de sia pozicio, ŝi tamen tion faris sen malŝparo kaj troaĵo, tiel ke al ŝi sufiĉis nur duono de tio, kio estis bezona por aliaj homoj.

Kaj tiele ŝi permesis al si disponigi pli grandan parton de sia havo al la mizeruloj. Destinante la renton de parto de tiu riĉaĵo nur por tiu celo, ŝi ĝin konsideris sankta kaj io malpli elspeza en la doma servo. Tiel ŝi trovis rimedojn por akordigi siajn devojn antaŭ la socio kaj antaŭ la malfeliĉoj[42]. Unu el ŝiaj parencoj, inicita en Spiritismon, ŝin elvokis dek du jarojn post ŝia morto, kaj ricevis, responde al diversaj demandoj, la jenan komunikaĵon[43]:

“Vi pravas, amiko, pensante, ke mi estas feliĉa. Tia mi efektive estas, kaj ankoraŭ pli ol kiom la lingvo povas esprimi, kvankam malproksime de la lasta feliĉogrado. Sed sur la Tero mi estis inter la feliĉaj, ĉar mi ne memoras, ĉu mi tie spertis eĉ nur unu efektivan ĉagreniĝon. Junecon, omaĝojn, sanon, riĉaĵon, ĉion, kio ĉe vi estas feliĉo, mi ja posedis! Kio tamen estas tiu feliĉo, kompare kun tiu, kiun mi ĝuas ĉi tie? Brilegaj surteraj festoj, kie oni montradas la plej riĉajn ornamaĵojn, kio ili estas, kompare kun tiuj asembleoj da Spiritoj kun intensega brilo, kiun viaj okuloj ne elportus, brilo, kiu estas propraĵo de ilia pureco? Viaj palacoj je orkorolaj salonoj, kio ili estas, kompare kun tiuj aeraj loĝejoj, vastaj regionoj en la Spaco, ornamitaj per koloroj pli belaj ol ĉielarko? Viaj promenadoj kalkulitaj laŭ paŝoj, en parkoj, al kio ili reduktiĝas, kompare kun la iradoj tra la vastaĵo, pli rapidaj ol fumo?

Kio estas nebulaj kaj limigitaj horizontoj, kompare kun la spektaklo de mondoj moviĝantaj en la senfina Universo, sub la influo de la Plejalta? Kaj kiom monotonaj estas viaj plej harmoniaj koncertoj, rilate al la melodio vibriganta la eterajn fluidaĵojn kaj ĉiujn animajn fibrojn! Kaj kiom malĝojaj kaj senspritaj estas viaj plej grandaj ĝojoj, kompare kun la nepriskribebla sento de feliĉo, kiu saturas nian tutan estaĵon, kiel bonfara vaporo, sen miksado de malkvietiĝo, de subpremado, de sufero! Ĉi tie ĉio montras amon, konfidon, sincerecon: ĉie amantaj koroj, amikoj ĉie!

Nek enviuloj, nek ĵaluzuloj! Tio estas la mondo, kie mi troviĝas, mia amiko, kaj al kiu vi nepre alvenos, se vi sekvos la rektan vivovojon.

Unuforma feliĉo tamen lacigus, kaj tiel vi ne kredus, ke la nia estu libera de neatenditaĵoj: nek eterna koncerto, nek senfina festo, nek beateca kontemplado por la tuta eterneco, sed movo, aktiveco, vivo.

Kvankam sen laciĝoj, la okupiĝoj estas plenaj de perspektivoj kaj emocioj varieblaj kaj senĉesaj pro la mil incidentoj, kiuj naskiĝas el ili. Ĉiu havas sian mision plenumotan, siajn protektatojn prizorgotajn, surterajn amikojn vizitotajn, mekanismojn direktotajn en la Naturo, suferantajn animojn konsolotajn; kaj ĝi estas la irado tien kaj reen, ne de unu al alia strato, sed de unu al alia mondo, unuigante nin, disigante nin, por ree nin kunigi; kaj kunigitaj sur certa punkto, ni komunikas unu al alia la plenumitan laboron, reciproke gratulante nin pro la sukceso atingita; ni nin alĝustigas, ni reciproke helpas nin ĉe la malfacilaj aferoj. Fine mi certigas al vi, ke neniu havas tempon por sin ĝeni, eĉ dum sekundo.

Nuntempe la Tero estas la granda temo de nia meditado.

Kia moviĝo ĉe la Spiritoj! Kiaj multenombraj falangoj tien alkuras helpi la progreson kaj la evoluadon! Oni dirus, ke nubo da laboristoj maldensigas ian arbaron, sub la ordonoj de spertaj estroj; unuj faligas centjarajn trunkojn, eltiras iliajn profundajn radikojn, aliaj malkrutigas la terenon; ĉi tiuj kulturas la grundon, semante; tiuj konstruas la novan urbon sur la putrintaj ruinoj de malnova mondo. Tiumomente la estroj interkonsiliĝas kaj sendas siajn ordonojn pere de heroldoj, en ĉiujn direktojn. En difinita tempo la Tero devas regeneriĝi, ĉar gravas, ke la projektoj de la Providenco efektiviĝu, kaj tiel ĉiu havas sian rolon. Ne opiniu min simpla spektantino de tiu granda entrepreno, kio ja min hontigus, ĉar en ĝi ĉiuj laboras. Grava misio min koncernas, kaj mi forte klopodas por ĝin plenumi kiel eble plej bone. Ne sen lukto mi atingis la pozicion, kiun mi nun okupas en la spirita vivo; kaj estu certa, ke mia lasta ekzistado, kiom ajn meritplena ĝi povas ŝajni al vi, ne valoris per si mem kaj ne estis sufiĉa por tiu celo. Ĉe diversaj ekzistadoj mi submetiĝis al provoj de laboro kaj mizero, kiujn mi volonte elektis por plifortigi kaj purigi mian Spiriton; mi havis la feliĉon triumfe eliri el tiuj provoj, krom nur unu, eble la plej danĝera el ĉiuj: tiu de materiaj riĉeco kaj bonstato, ia bonstato sen ombroj de ĉagreniĝoj. En tio konsistis la danĝero. Kaj antaŭ ol ĝin provi, mi volis senti min tro forta por ne fali. Pro miaj bonaj intencoj, Dio donis al mi la gracon de sia helpo. Ekzistas multaj Spiritoj, kiuj, delogitaj de ŝajnaĵoj, senpripense elektas tiun provon, sed, malfortaj por alfronti ĝiajn danĝerojn, lasas la mondajn delogojn triumfi super ilia nesperteco.

Laboristoj! mi estas en viaj vicoj, mi la nobela sinjorino gajnis, kiel vi, la panon per la ŝvito de mia vizaĝo; mi afliktiĝis pro manko de necesaĵoj, suferis sortoŝanĝojn kaj tio ja vigligis la fortojn de mia animo; kontraŭe mi estus falinta ĉe la lasta provo, kio malfruigus la progreson de mia kariero.

Kiel mi, ankaŭ vi havos vian provon de riĉeco, sed ne rapidu ĝin peti tre frue. Kaj vi aliaj, riĉuloj, memoru ĉiam, ke la vera riĉaĵo, la senmorta riĉaĵo, ne ekzistas sur la Tero; prefere penu sciiĝi pri la prezo, per kiu vi povos atingi la bonfarojn de la Ĉiopova.”

Paŭla, Gafrino de ... sur la Tero

Jean Reynaud

(Spiritisma Societo de Parizo. Spontanea komunikado)

Miaj amikoj, kiel brilega estas ĉi tiu nova vivo! Simila al luma torento, ĝi trenas en sia grandega fluo la Spiritojn ebriajn je la senfino! Mi pasis el la materiaj ombroj al la brila aŭroro antaŭvidiganta la Ĉiopovan.

Post la rompiĝo de la materiaj ligiloj, miaj okuloj atingis novajn horizontojn, kaj mi vivas kaj ĝuas la pompajn mirindaĵojn de la senfino. Mi saviĝis ne per la indeco de miaj servoj, sed per la kono de la eterna principo, kiu evitigis al mi la makulojn naskitajn de la malklereco de la kompatinda homaro. Mia morto estis benita, kvankam miaj biografioj, blindaj, opiniis ĝin antaŭtempa! Ili bedaŭris kelkajn verkojn naskiĝintajn el la polvo, kaj ne komprenis nek komprenos kiom multe la silento ĉirkaŭ la ĵusfermita tombo utilas al la afero Spiritismo.

Mia tasko estis finita; miaj antaŭuloj sekvis la planitan vojon; mi atingis la apogeon, ĉe kiu la homo, doninte tion plej bonan, kion li posedis, farus nenion alian al rekomenci. Mia morto revivigas la atenton de la kleruloj, turnante ĝin al mia ĉefa verko, kiu koncernas la grandan spiritisman demandon, kiun ili ŝajnigas ne koni, sed kiu tre baldaŭ ilin ravos. Gloron al Dio! Helpata de superaj Spiritoj, kiuj protektos la novan doktrinon, mi estos unu el la esploristoj, kiuj faros al vi la vojiran planon.

Jean Reynaud

(Parizo; familia seanco. Dua spontanea komunikado)

La Spirito respondas al penso pri sia neatendita morto, en ne profunda aĝo, kio surprizis multajn personojn.

“Kiu diris al vi, ke mia morto ne estos en la estonteco, kaj pro siaj sekvoj, ia bonfaro por Spiritismo?

Ĉu vi rimarkis, mia amiko, la marŝon de la progreso, la direkton de la spiritisma kredo? Antaŭ ĉio Dio donis al vi la materiajn pruvojn: movojn de tablo, batojn kaj ĉiaspecajn fenomenojn, por veki atenton.

Tio estis kvazaŭ amuza antaŭparolo. La homoj bezonas pruvojn tuŝeblajn por kredi. Nun la afero estas ja alia. Post la materiaj faktoj, Dio parolas al la intelekto, al la prudento, al la malvarma racio; ne plu fizikaj efikoj, sed raciaj aferoj, kiuj devas konvinki kaj kunigi ĉiujn nekredemulojn, eĉ tiujn pli obstinajn. Kaj tio estas nur komenco. Notu bone tion, kion mi diras al vi: tuta serio da intelektaj, nerefuteblaj fenomenoj sekviĝos, kaj la jam tiel granda nombro da adeptoj de la spiritisma kredo ankoraŭ pliiĝos. Dio manifestiĝos al la distingiĝaj intelektoj, al la eminentuloj de spirito, de talento kaj de saĝo. Tio estos simila al lumradio disvastiĝanta, disverŝiĝanta sur la tutan Teron, kvazaŭ ia nerezistebla magneta fluidaĵo altiranta la plej kalcitrajn homojn al la esplorado de la senfino, al la studado de tiu mirinda scienco, kiu al ni instruas tiel sublimajn maksimojn.

Ĉiuj grupiĝos ĉirkaŭ vi, kaj, malestimante diplomon pri genieco, fariĝos humilaj kaj malgrandaj por lerni kaj kredi. Poste, pli malfrue, kiam ili estos kleraj kaj konvinkitaj, ili utilos sian aŭtoritaton kaj famon por porti ankoraŭ pli malproksimen, al ĝiaj lastaj limoj, la celon, kiun vi proponis al vi – la regeneradon de la homa specio per racia kaj profunda kono de la estintaj kaj estontaj ekzistadoj. Jen estas mia sincera opinio pri la nuntempa stato de Spiritismo.”

(Bordeaux)

Elvoko. Plezure mi alkuras al via alvoko, sinjorino. Vi pravas; la spirita konfuzo ne ekzistas por mi (tio respondis al la penso de la mediumo); memvola ekzilito sur la Tero, kien mi devis ĵeti la unuan solidan semon de la grandaj veraĵoj ĉi-momente kovrantaj la mondon, mi ĉiam konsciis la spiritan patrujon kaj rapide rekonis min inter fratoj.

– D. Mi dankas vian ĉeeston, kvankam mi ne kredas, ke la nura deziro konversacii kun vi kaŭzis vian venon; certe inter ni nepre ekzistas tiel granda diferenco, ke ĉe ĝia nura konsiderado mi sentas min posedita de respekto.

– R. Mia filino, dankon pro tiu bona ideo; sed vi ankaŭ devas scii, ke, kiom ajn granda estas la distanco, pro la elfiniĝo de la provoj pli-malpli feliĉaj kaj tuj diligente plenumitaj, ĉiam ekzistas ia potenca ĉenero nin liganta – la simpatio – kaj tiun ĉeneron vi ĵus mallarĝigis per via konstanta penso.

– D. Kvankam pluraj Spiritoj klarigis al ni siajn unuaj sensacojn ĉe la vekiĝo, ĉu vi povas diri al mi, kion vi spertis en tia situacio kaj kiel okazis la disiĝo de via Spirito?

– R. Tiel same, kiel ĝi okazas al aliaj. Mi sentis alproksimiĝi la momenton de la foriro; sed, estante pli feliĉa ol pluraj aliaj, tiu momento ne kaŭzis angorojn al mi, ĉar mi jam konis ĝiajn sekvojn, kvankam ĉi tiuj estis pli gravaj ol mi supozis. La korpo estas embaraso por la kapabloj de la Spirito kaj, kiom ajn pli grandaj estas la lumoj de li konservataj, ĉi tiuj estas pli-malpli senbriligitaj de la kontakto kun la materio. Mi fermis la okulojn, esperante feliĉan vekiĝon, kaj, se la dormo estis nedaŭra, la admiro estis grandega. La ĉielaj brilegoj antaŭ miaj okuloj pompadis per sia tuta grandiozeco! Mia ravanta vido etendiĝis al la grandegeco de la mondoj, kies ekzistadon mi asertis kaj ankaŭ ilian loĝatecon. Tio estis ia miraĝo samtempe malkaŝanta kaj konfirmanta la ĝustecon de miaj pensoj. Kiom ajn konvinkita estas la homo, kiam li parolas, li iafoje havas dubon en la interno de sia koro, kaj malfidas, se ne la de li proklamatan veron, almenaŭ la neperfektajn rimedojn uzantajn por ĝin elmontri. Konvinkita pri la vero, kiun mi asertadis, mi plurfoje luktis kontraŭ min mem, kontraŭ la senkuraĝiĝon vidi, tuŝi, por tiel diri, la veron, ne povante fari ĝin same palpebla por tiuj, kiuj ĝin bezonas por iradi la vojon al ili konvenan.

– D. Ĉu vi dumvive konfesadis Spiritismon?

– R. Ekzistas granda diferenco inter konfesi kaj praktiki. Multaj konfesas unu doktrinon, kiun ili ne praktikas; mi do praktikadis kaj ne konfesadis. Ĉar kristano estas ĉiu homo sekvanta la leĝojn de la Kristo, eĉ ne konante lin, ankaŭ ni povas esti spiritistoj, kredante al la senmorteco de la animo, al la reenkarniĝoj, al la senĉesa progreso, al la surteraj provoj – purigiloj necesaj al nia pliboniĝo. Kredante ĉion tion, mi do estis spiritisto. Mi komprenis la vagantecon, ligilon inter reenkarniĝoj kaj purgatotio, kie la kulpa Spirito seniĝas je la malpuraj vestoj por revesti novan togon, kaj kie la Spirito evoluanta zorge teksas tiun togon, kiun li nepre portos kun la intenco ĝin konservi pura. Mi komprenis ĉion tion, kaj, ne konfesante, mi praktikis plu.

NOTO. Tiuj tri komunikaĵoj estis ricevitaj per tri mediumoj malsamaj kaj nekonataj inter si. Per la simileco de la penso kaj formo de la lingvaĵo, ni povas, almenaŭ supozeble, akcepti ilian aŭtentikecon.

La esprimo “zorge teksi la togon, kiun li nepre portos” estas feliĉa figuro spegulanta la diligentecon kun kiu la evoluanta Spirito preparas sian novan ekzistadon, kondukantan al progreso pli granda ol tiu farita. La neprogresintaj Spiritoj estas malpli detalemaj, kaj plurfoje ili malsukcese elektas provojn, kio devigas ilin rekomenci.

Antoine Costeau

Ano de la Spiritisma Societo de Parizo, entombigita la 12-an de Septembro 1863 en la tombejo de Montmartre, en komuna tombo.

Li estis bonkora homo, kiun Spiritismo rekondukis al Dio; kompleta, sincera kaj profunda estis lia fido al Dio. Humila pavimisto, li praktikis karitaton per pensoj, paroloj kaj agoj laŭ siaj malgrandaj kapabloj, kaj ankoraŭ tiel li trovis rimedojn por helpi tiujn, kiuj posedis malpli ol li. Se la Societo ne akiris por li privatan tombon, tio estis, ĉar al ĝi ŝajnis pli utile uzi la monon por la vivantoj ol por kontentigi la vantemon de memamo, des pli ĉar ni spiritistoj scias, pli bone ol aliaj, ke komuna tombo tiel, kiel la plej pompaj maŭzoleoj, estas malfermita pordo al la ĉielo.

S-ro Canu, sekretario de la Societo kaj profunda materialisto en aliaj tempoj, faris ĉe la tombo la jenan paroladon:

“Kara frato Costeau, antaŭ kelkaj jaroj, multaj el ni, kaj mi mem la unua, ne venus antaŭ ĉi tiun malfermitan tombon, kiu reprezentus nur la finon de la homaj mizeroj, kaj poste la nenion, la teruran nenion, kie ne ekzistis eĉ animo merita aŭ pune elaĉetanta, kaj sekve nek Dio por rekompenci, puni aŭ pardoni. Hodiaŭ, dank’ al nia sankta Doktrino, ni duonvidas ĉi tie la finon de niaj provoj, kaj por vi, kara frato, kies kadavro malsupreniras en la teron, la triumfon super la laboroj kaj la komencon de la rekompencoj, kiujn rajtas via kuraĝo, rezignacio, karitato, viaj virtoj, kaj super ĉio la gloron de ia saĝa, ĉiopova, justa kaj bona Dio.

Estu do, kara frato, la portanto de niaj dankoj al la Eternulo pro tio, ke Li permesis al Spiritismo disbati la mallumon de eraro kaj nekredemo, kiu nin regas. Antaŭ nelonge, kaj ĉe ĉi tiuj samaj cirkonstancoj, kun la kapo klinita kaj ŝirita koro, senkuraĝe ni al vi dirus: “Amiko, adiaŭ por ĉiam.” Sed hodiaŭ ni diras al vi, kun la kapo levita, radia je espero, kaj kun la koro plena de amo kaj kuraĝo: “Kara frato, ĝis baldaŭ, preĝu por ni.”[44]

Unu el la mediumoj de la Societo ricevis en la sama loko, ĉe la tombo ankoraŭ duonfermita, la jenan komunikaĵon aŭditan de ĉiuj ĉeestantoj, inkluzive de tombistoj kun ĉapeloj demetitaj kaj profunda emocio. Efektive estis nova kaj miriga okazaĵo aŭdi la parolojn de mortinto, ricevitajn el la interno de lia propra tombo:

“Dankon, amikoj, dankon. Mia tombo ankoraŭ ne estas tute ermita, se post minuto la tero kovros mian kadavron. Vi do scias, ke mia animo ne estos entombigita en tiu polvo, sed ĝi ŝvebos en la Spaco por supreniri al Dio!

Kaj kiom mi konsolas min povi diri la jenon pri la morto de mia envolvaĵo: Ho! Mi ne mortis, mi vivas la veran vivon, la vivon eternan! Al enterigo de malriĉulo ne vidiĝas granda akompanantaro nek fieraj manifestiĝoj alproksimiĝas al lia tombo...

Inverse de tio, kredu al mi, grandega amaso ne mankas ĉi tie, kaj bonaj Spiritoj akompanis kun vi kaj kun tiuj kompatemaj virinoj la korpon tie kuŝantan.

Vi ĉiuj almenaŭ fidu kaj amu la bonan Dion!

Ho! Ni certe ne mortos nur pro tio, ke nia korpo eldetruiĝas, edzino amata! Cetere mi ĉiam estos apud vi por vin konsoli, por helpi al vi elporti la provojn. Por vi la vivo estos kruda, sed via koro estos plena de la ideoj pri la eterneco kaj amo de Dio. Kiom pasemaj estos viaj suferoj! Parencoj ĉirkaŭantaj mian tre amantan kunulinon amu ŝin, respektu ŝin, estu por ŝi kiel fratoj. Neniam forgesu la helpon, kiun vi ŝuldas al vi reciproke sur la Tero, se vi ja deziras eniri en la loĝejon de la Sinjoro.

Rilate al vi, spiritistoj, fratoj, amikoj, dankon pro tio, ke vi venis al ĉi tiu loĝejo el polvo kaj ŝlimo min adiaŭi. Sed vi scias, kaj tre bone scias, ke mia senmorta animo vivas, kaj ke iafoje ĝi petos de vi preĝojn, kiujn vi neniam rifuzos por helpi ĝin en la grandioza vivo, kiun vi vidigis al ĝi jam de la vivo sur la Tero.

Al vi ĉiuj, kiuj estas ĉi tie, adiaŭ. Ni povos revidi nin en alia loko, kaj ne ĉe ĉi tiu tombo. Animoj vokas min por interparoli. Adiaŭ, preĝu por la suferantoj, kaj ĝis revido.”

Costeau

Post tri tagoj, elvokite ĉe privata grupo, la Spirito de Costeau jene parolis pere de alia mediumo:

“Morto estas vivo. Mi faras nenion alian ol rediri tion, kion oni jam diris, sed por vi ne estas alia esprimo ol tiu, malgraŭ tio, kion asertas la materialistoj, tiuj, kiuj preferas resti blindaj. Ho! Miaj amikoj, kia bela spektaklo sur la Tero estas la flirtantaj standardoj de Spiritismo!

Profunda vastega scienco, kies unuajn vortojn vi apenaŭ legas. Kaj kiom da lumo ĝi portas al la bonvolaj homoj, al tiuj, kiuj, liberiĝante el la teruraj prizonoj de fiero, laŭte proklamas sian kredon je Dio! Homoj, preĝu, danku Lin pro tiom da bonfaroj. Kompatinda homaro! Ha, se al ci estus permesite kompreni!... Sed ne, ĉar ankoraŭ ne alvenis la tempo, kiam la favorkoreco de la Sinjoro devas etendiĝi sur ĉiujn homojn, por ke ili rekonu lian volon, kaj al ĉi tiu submetiĝu. Per ciaj lumaj radioj, benita scienco, ili ja rekonos tiun volon kaj ĝin komprenos.

En la bonfara varmo ili varmigos siajn korojn, fortikigante ilin en la dia fajro, kiu portas konsolojn kaj fidon.

En ciaj vivigaj radioj majstro kaj laboristo samiĝos kaj identiĝos, konvinkiĝintaj pri tiu frateca karitato diskonigita de la dia Mesio.

Ho! Miaj fratoj, pensu pri la grandega feliĉo, kiun vi posedas, kiel unuaj inicitoj en la verkon de regenerado.

Honoro estu farita al vi. Daŭrigu, kaj unu tagon, vidante la patrujon de la Spiritoj, kiel mi, vi ekkrios:

– Morto estas vivo, aŭ prefere sonĝo, ia inkubospeco daŭranta unu minuton, el kiu ni vekiĝos por vidi nin ĉirkaŭataj de amikoj nin gratulantaj, feliĉaj pro tio, ke ili brakumas nin. Tiel granda estis mia feliĉo, ke mi ne povis kompreni, ke Dio destinis por mi tiom da gracoj pro la malmulto, kiun mi faris. Ŝajnis al mi, ke mi sonĝis, kaj pro tio, ke iam mi iafoje sonĝis, ke mi estas mortinta, momente mi ne povis ne senti la timon reveni al la malfeliĉa korpo. Baldaŭ tamen mi kaptis la realaĵon kaj dankis Dion. Mi benis la majstron, kiu tiel bone sciis inspiri al mi la devojn de homo kredanta al la estonta vivo. Jes, mi lin benadis, lin dankadis, ĉar La Libro de la Spiritoj estigis en mia animo la ligilojn de amo al mia Kreinto.

Dankon, bonaj amikoj min altirintaj apud vin! Sciigu al niaj fratoj, ke plurfoje mi troviĝis ĉe nia amiko Sanson. Ĝis revido, kaj havu kuraĝon, ĉar la triumfo vin atendas. Feliĉaj tiuj, kiuj partoprenis la batalon!”

Poste S-ro Costeau ofte manifestiĝis ĉe la Societo kaj ĉe aliaj kunsidoj, ĉiam donante pruvojn pri tiuj superaj pensoj, kiuj karakterizas la progresintajn Spiritojn.

F-ino Emma[45]

Pro akcidentoj kaŭzitaj de fajro, tiu junulino mortis post kruelaj suferoj. Iu decidis peti pri ŝia elvoko ĉe la Spiritisma Societo de Parizo, kiam ŝi spontanee manifestiĝis la 31an de Julio 1863, nelonge post sia morto.

“Jen mi ankoraŭ sur la scenejo de la mondo, mi, kiu opiniis min por ĉiam entombigita en mia vualo de senpekeco kaj juneco. La fajro de la Tero min savus el la fajro de la infero – tiel mi pensadis laŭ mia katolika fido –, kaj, se mi ne kuraĝis duonvidi la paradizajn brilegojn, mia timema animo alkroĉiĝis al la purgatoria kulpelaĉeto, dum ĝi petadis, suferadis kaj ploradis. Sed, kiu donis al mia malvigliĝinta Spirito forton por elporti
la angoroj? En la longaj noktoj da maldormo kaj dolora febro, kiu kliniĝis super la turmenta lito? Kiu refreŝigis miajn lipojn soifajn, varmegajn? Tio estis vi, mia Gvidanto, kies blanka aŭreolo min ĉirkaŭis; kaj estis vi aliaj, karaj kaj amikaj Spiritoj, kiuj venis murmuri en mian orelon vortojn de espero kaj amo.

La flamo, kiu konsumis mian malfortan korpon, ankaŭ senigis min je ĝiaj katenoj, kaj tiel mi mortis, jam vivante la veran vivon. Mi ne spertis konfuziĝon; mi eniris serena kaj absorbita en la radian tagon, kiu en sian helecon envolvas ĉiujn, kiuj post longa suferado sciis atendi iomete. Mia patrino, mia kara patrino estas la lasta surtera vibrado, kiu resonis sur mian animon. Kiom mi deziras, ke ŝi fariĝu spiritistino! Simile al matura frukto, kiu antaŭtempe apartiĝas de arbo, tiel mi disiĝis de la Tero. Mi ankoraŭ ne estis tuŝita de la demono de la orgojlo stimulanta la malfeliĉajn animojn trenatajn de la ebriigaj kaj brilaj sukcesoj de la juneco.

Mi do benas la fajron, la suferon, la provon, kiuj estis nenio alia ol kulpelpago. Simile al tiuj blankaj kaj malpezaj aŭtunfadenoj, mi flosas en la luma torento, kaj ne plu la steloj el diamanto rebrilas sur mia frunto, sed la oraj steloj de la bona Dio.”

Emma

Doktoro Vignal

Malnova membro de la Societo de Parizo, mortinta la 27an de Marto 1865. En la antaŭtago de lia enterigo, klarvida somnambulo kaj vidiva mediumo, insiste invitita veni apud lin kaj priskribi tion, kion li vidos, diris:

“Mi vidas kadavron, en kiu okazas io eksterordinara; oni povas diri, ke ia kvanto da maso agitiĝas kaj io laŭŝajne klopodas por disiĝi de ĝi, sed renkontante malfacilaĵon venki la reziston. Mi ne distingas bone karakterizitan formon de Spirito.”

La elvoko okazis ĉe la Societo de Parizo, la 31an de Marto.

– D. Kara Sinjoro Vignal, ĉiuj viaj malnovaj kolegoj el la Societo de Parizo konservas pri vi la plej vivan sopiron, kaj mi aparte, pri niaj bonaj rilatoj, cetere neniam interrompitaj. Vin elvokante, ni unue celas atesti nian simpation, konsiderante nin feliĉaj, se vi povos kaj volos konversacii kun ni.

– R. Estimata amiko kaj inda majstro, tiel bona rememoro kaj atestoj pri simpatio estas al mi treege agrablaj. Dank’ al viaj elvoko kaj helpo, faritaj per preĝoj, hodiaŭ mi povis veni senembarase ĉeesti ĉi tiun kunvenon el bonaj spiritistaj amikoj kaj fratoj. Kiel ĝuste diris la juna sekretario, mi senpacience deziris komunikiĝi; ekde la hodiaŭa vesperiĝo, mi uzis ĉiujn spiritajn fortojn por regi tiun deziron; ĉar la gravaj temoj pritraktataj en via konversacio forte interesis min, ili faris malpli peniga mian atendon. Pardonu min, kara amiko, sed mia dankemo postulis, ke mi min manifestu.

– D. Unue diru al ni, kiel vi sentas vin en la spirita mondo, kaj priskribu la disiĝon, viajn sensacojn en tiu momento, same kiel la tempon necesan por rekoni vian staton.

– R. Mi estas kiel eble plej feliĉa, vidante plene konfirmitaj la kaŝitajn pensojn koncepteblajn rilate al ia konsolanta doktrino.

Mi estas feliĉa, des pli ĉar nun mi vidas, sen iu ajn malhelpo, disvolviĝi antaŭ mi la estontecon de la spiritismaj scienco kaj filozofio.

Sed por hodiaŭ ni forlasu tiujn maloportunajn diskutojn: mi denove alparolos vin pri tiu temo, precipe pro tio, ke mi scias, ke mia ĉeesto donos al vi tiom da plezuro, kiom mi spertas, vin vizitante.

La disiĝo estis rapida; pli rapida ol mi povis atendi pro mia malmulta indeco. Mi estis efike helpata per via kunlaboro kaj la somnambulo donis al vi ideon tre klaran pri la fenomeno de disiĝo, por ke mi insistu pri ĝi. Tio estis ia speco de intermita balanciĝo, kvazaŭa treniĝo em kontraŭajn direktojn. La ĉi ĉeestanta Spirito triumfis. Mi tute forlasis la korpon nur tiam, kiam ĝi malsupreniris en la teron; kaj jen mi venis apud vin.

– D. Kion do vi diras pri via enterigo? Mi opiniis, ke mi devas ĝin ĉeesti. En tiu momento vi estis tro libera por ĝin taksi; ĉu la preĝoj, kiujn mi faris por vi (diskrete, memkompreneble), vin atingis?

– R. Jes; mi jam diris tion; via helpo tre utilis al mi, kaj mi revenis al vi, tute forlasante la malnovan skeleton. Cetere vi scias, min malmulte interesas la materiaj aferoj. Mi pensadis nur pri la animo kaj Dio.

– D. Rememoru, ke antaŭ kvin jaroj, en Februaro 1860, laŭ via peto, ni verkis studon pri vi [46]. Tiam – kiam vi ankoraŭ troviĝis ĉe ni – via Spirito malligiĝis por veni paroli al ni. Ĉu vi povas kiel eble plej bone priskribi al ni la diferencon inter la nuntempa disiĝo kaj la tiama?

– R. Jes, mi memoras. Kaj kia granda diferenco inter unu kaj alia! En tiu stato, la materio ankoraŭ subpremadis min per siaj nerompeblaj katenoj, t.e. mi volis, sed ne povis tute liberiĝi.

Hodiaŭ mi estas libera; vasta nekonata kampo troviĝas antaŭ mi, kaj mi esperas, per la helpo de vi kaj de la bonaj Spiritoj, progresi kaj konvinkiĝi, kiel eble plej rapide, pri la sentoj, kiujn oni bezonas posedi, kaj pri la agoj, kiujn ni devas fari por elporti la provojn kaj meriti la rekompencon.

Kia majesteco! Kia grandiozeco! La sento superreganta estas preskaŭ de timo, kiam ni malfortaj tiaj, kiaj ni estas, volas fikse rigardi la lumplenajn lokojn.

– D. Plezure ni okupiĝos pri la temo ĉiam, kiam vi volos.

– R. Mi koncize kaj senorde respondis al viaj diversaj demandoj. Nun ne postulu pli de via fidela disĉiplo, ĉar mi ankoraŭ ne estas tute libera. Konversacii plu estas al mi plezuro, sed mia gvidanto moderigas mian entuziasmon, kaj mi jam povis sufiĉe taksi liajn bonecon kaj justecon por tute submeti min al lia decido, kiom ajn granda estas mia ĉagreniĝo esti interrompita. Mi konsolas min, pensante, ke mi nerimarkite povos iafoje veni ĉeesti viajn kunsidojn.

Ĉiam, kiam eble, mi parolos al vi, ĉar mi vin estimas kaj deziras pruvi tion. Sed aliaj Spiritoj pli progresintaj postulas antaŭecon, kaj mi devas kurbiĝi antaŭ tiuj, kiuj permesis al mi doni liberan kuron al la torento da amasigitaj ideoj.

Amikoj, mi lasas vin kaj devas duoble danki ne nur vin spiritistojn, kiuj min elvokis, sed ankaŭ tiun Spiriton, kiu bonvolis cedi al mi sian lokon, Spiriton, kiu sur la Tero havis la saman nomon Pascal.

De tiu, kiu estis kaj ĉiam estos la plej sindona el viaj kunadeptoj.

D-ro Vignal

Victor Lebufle

Juna, piloto en la haveno de Havre, mortinta en la aĝo de dudek jaroj.

Li loĝis kun sia patrino, vendistino, al kiu li dediĉis la plej karesajn kaj afablajn zorgojn, ŝin subtenante per la frukto de sia kruda laboro. Oni neniam vidis lin vizitadi drinkejojn nek sin doni al la ekscesoj tiel kutimaj en sia profesio, ĉar li ne volis elspezi eĉ la plej malgrandan parton de salajro, kiun li destinis por karitata celo. Sian tutan liberan tempon li dediĉis al sia patrino, ŝparante al ŝi laciĝojn. Jam de longe atakita de malsano, kiu, laŭ lia scio, lin certe mortigos, li kaŝadis antaŭ ŝi la suferojn, por ne maltrankviligi ŝin kaj por ke ŝi ne volu sendevigi lin fari parton de sia laboro. En la aĝo de la pasioj, estis necesaj al tiu junulo granda kvanto da moralaj kvalitoj kaj potenca energio por kontraŭstari la pereigajn delogojn de la medio, kie li vivis. Dotita per sincera kompato, li havis edifan morton.

En la antaŭtago de sia morto, li postulis, ke lia patrino iru ripozi, dirante al ŝi, ke ankaŭ li bezonas dormi.

Tiam ŝi havis vizion; ŝi troviĝis, ŝi diris, en granda mallumo, kiam ŝi ekvidis luman punkton iom post iom kreskantan, ĝis la ĉambro fariĝis prilumata per brila heleco, en kiu distingiĝis la figuro de ŝia filo, supreniranta al la senfina Spaco. Ŝi komprenis, ke lia fino alproksimiĝas, kaj fakte, en la sekvanta tago, tiu nobla animo postlasis la Teron, murmurante ian preĝon.

Unu spiritista familio, kiu konis lian belan konduton, interesiĝante pri lia patrino, kiu restis sola, decidis lin elvoki nelonge post lia morto, kaj li spontanee sin manifestis, donante la jenan komunikaĵon:

“Vi deziras ekscii, kiel mi nun estas: feliĉa, feliĉega! Oni devas konsideri la suferojn kaj angorojn, kiuj estis la origino de la transtombaj benoj kaj felico. Feliĉo! Ha! Vi ne komprenas la signifon de tiu vorto. La surteraj feliĉoj kiom malproksime estas de tiuj, kiujn ni spertas kiam ni revenas al Jesuo kun pura konscienco, kun la konfido de la servisto plenuminta sian devon, ĝojege esperante la aprobon de Tiu, kiu estas ĉio.

Ha! Miaj amikoj, la vivo estas peniga kaj malfacila, kiam oni ne konsideras ĝian celon; sed vere mi diras al vi, ke se vi sekvos la leĝon de Dio, tiam, kiam vi venos apud nin, vi estos pli, multe pli rekompencitaj por la suferoj kaj meritoj, kiujn, vi eble opinios, ke vi akiris por alia vivo. Estu bonaj kaj praktikantoj de karitato, de tiu karitato tiel nekonata ĉe la homoj, kaj kiu estas nomata bonvolemo. Helpu viajn similulojn, farante por aliaj pli multe ol vi farus por vi mem, ĉar vi nescias la aliulan mizeron kaj konas la vian.

Helpu mian patrinon, kompatindan patrinon, sola ĉagreno al mi venanta el sur la Tero. Ŝi devas sperti aliajn provojn, kaj estas necese, ke ŝi atingu la ĉielon. Adiaŭ, mi iras ŝin vidi.”

Victor

La gvidanto de la mediumo. Ne ĉiam la amaraj suferoj sur la Tero estas ia kulpelpago. La Spiritoj, kiuj, plenumante la volon de la Sinjoro, malsupreniras sur la Teron, kiel tiu, estas feliĉaj, spertante malbonojn, kiuj por aliaj estus provado. La dormo ilin revigligas antaŭ la Ĉiopova, kaj donas al ili fortojn por ĉion elporti por ilia pli granda gloro. En lia lasta ekzistado, la misio de tiu Spirito ne estis pompa, sed kiel ajn senfama ĝi estis, eĉ tiel ĝi ne havis malpli da indeco, ĉar li ne povis esti stimulita de orgojlo. Antaŭ ĉio li devis esti danka al tiu, kiu estis lia patrino; poste li devus pruvi, ke en la plej malbonaj medioj povas ekzisti animoj puraj, kun noblaj kaj altaj sentoj, kapablaj rezisti ĉiujn delogojn. Tio pruvas, ke la moralaj kvalitoj havas antaŭajn kaŭzojn, kaj tia ekzemplo ne estos senfrukta.

S-ino Anais Gourdon

Ŝi estis tre juna kaj rimarkinda pro la mildeco de siaj karakteroj kaj eminentaj moralaj ecoj ŝin distingantaj, kaj mortis en Novembro 1860. Ŝi apartenis al familio de ministroj el la ĉirkaŭaĵoj de Saint-Étienne, cirkonstanco faranta interesa ŝian spiritan pozicion.

Elvoko. – R. Mi ĉeestas.

– D. Via patro kaj via edzo petis, ke mi vin elvoku, kaj ili opinius sin tre feliĉaj, se ili ricevus ian komunikaĵon.

– R. Ankaŭ mi estas feliĉa, ĝin donante.

– D. Kial vi tiel frue forŝoviĝis de la familiaj karesoj?

– R. Ĉar mi finis la surterajn provojn.

– D. Ĉu vi iafoje povas vidi viajn geparencojn?

– R. Ho! Mi ĉiam estas apud ili.

– D. Ĉu vi estas feliĉa, kiel Spirito?

– R. Mi estas feliĉa. Mi amas kaj esperas. La ĉieloj ne kaŭzas timon al mi, kaj plena de fido mi esperas, ke blankaj flugiloj levu min ĝis ili.

– D. Kion vi komprenas, kiel blankajn flugilojn?

– R. Tion, ke mi fariĝu pura Spirito, lumbrila kiel la ĉielaj kurieroj min blindigantaj.

La flugiloj de la anĝeloj, ĉefanĝeloj, serafoj, kiuj estas nenio alia ol puraj Spiritoj, evidente estas nur atributo imagita de la homoj por doni ideon pri la rapideco, kun kiu ili translokiĝas, ĉar ilia etera naturo liberigas ilin de ĉia rimedo por trairi la spacojn. Ili tamen povas aperi al la homoj kun tia akcesoraĵo, por respondi al ilia penso, tiel same, kiel la Spiritoj prenas homan aspekton por fariĝi rekoneblaj.

– D. Ĉu viaj geparencoj povas fari ion por vi?

– R. Jes, karaj fratoj, ne plu ĉagrenante min per sia lamentado, ĉar ili scias, ke mi ne estas tute perdiĝinta por ili. Mi deziras, ke la rememoro pri mia estaĵo estu por ili milda kaj dolĉa. Mi pasis, kiel floro sur la Tero, kaj el tiu pasado devas resti nenio ĉagrena.

– D. Kiel via lingvaĵo povas esti tiel poezia kaj tiel malmulte harmonia kun via situacio sur la Tero?

– R. Kiu parolas, tio estas ja mia animo. Jes, mi havis akiritajn konojn, kaj Dio plurfoje permesas, ke afablaj Spiritoj enkarniĝu ĉe pli krudaj homoj, por igi ĉi tiujn antaŭsenti la atingeblajn delikataĵojn, kiujn pli malfrue ili komprenos.

Sen ĉi tiu tiel logika ekspliko, konforma al la bonvolemo de Dio por la homoj, oni malfacile komprenus tion, kio unuavide ŝajnos anomalio. Kio efektive povas esti pli bela, poezia kaj gracia ol la lingvaĵo de tiu junulino edukita inter krudaj laboristoj? Plurfoje okazas la malo: Malsuperaj Spiritoj enkarniĝas inter plej progresintaj homoj, sed por kontraŭa celo. Ĉar Li celas ilian propran progreson, tial Dio metas ilin en kleran medion, kaj iafoje kiel instrumenton de provo en tiu mondo. Kiu alia filozofio povas solvi tiajn problemojn?

Maurice Gontran

Li estis solfilo kaj mortis en la aĝo de dek ok jaroj, de ia pulma infektaĵo. Dotita per ne ordinara inteligenteco, frua prudento, granda amo al studo, milda karaktero, amemo kaj simpatio, li posedis ĉiujn ecojn, kiuj antaŭvidigis brilan estontecon. Kun granda sukceso li finis, tre frue, la unuajn studojn, enmatrikuliĝante tuj poste en la Politeknika Lernejo. Lia morto kaŭzis al la geparencoj unu el tiuj doloroj postlasantaj profundajn kaj tre afliktajn trajtojn, ĉar ili atribuis la antaŭtempan morton de li, ĉiam dotita per delikata naturo, al la penoj ĉe studoj, al kiuj ili lin instigis.

Sin riproĉante, ili tiam diradis: “Ĉu nun utilas al li ĉio, kion li lernis? Estus pli bone, se li restus malklera, ĉar sciaro ne estis necesa al li por vivi, kaj tiel li sendube restus inter ni; li estus la konsolo de nia maljuneco.” Se ili konus Spiritismon, ili rezonus tute alie. En ĝi ili tamen trovis la efektivan konsolon. La jena diktato estis donita de la junulo al unu el liaj amikoj, kelkajn monatojn post lia morto.

– D. Mia kara Maurice, la milda amemo, kiun vi dediĉis al viaj gepatroj, alportas al mi la certecon, ke vi deziras revigligi ilian animon, se vi povos ĝin fari. La ĉagreno, mi diru pli ĝuste, la malespero, kiun via forpaso kaŭzis al ili, videble ruinigas ilian sanon, igante ilin malŝati la vivon. Kelkaj konsolaj vortoj certe povos renaskigi en ili la esperon...

– R. Mia amiko, mi senpacience atendadis ĉi tiun okazon komunikiĝi, okazon, kiun vi nun ebligas al mi. La doloro de miaj gepatroj afliktas min, sed ĝi malakriĝos, kiam ili estos certaj, ke mi ne perdiĝis por ili; alproksimiĝu al ili por konvinki ilin pri ĉi tiu veraĵo, kion vi certe atingos. Estis necesa tiu okazintaĵo por inspiri al ili ian kredon, kiu donos al ili feliĉon kaj malebligos ilin murmuri kontraŭ la dekretoj de la Providenco. Vi scias, ke mia patro estis tre skeptika pri la estonta vivo. Dio donis al li tiun ĉagrenon por forpreni lin el lia eraro. Ĉi tie ni ree renkontiĝos, en ĉi tiu mondo, kie ne estas konataj vivoĉagrenoj, kaj kie mi antaŭis miajn gepatrojn; energie asertu al ili, ke la plezuro revidi min estos al ili rifuzita, kiel puno pro ilia manko de fido al la boneco de Dio. Al mi estus malpermesite komuniki kun ili dum la tempo de ilia restado sur la Tero. Malespero estas ribelo kontraŭ la volo de la Ĉiopova, kaj ĝi estas ĉiam punata per daŭrigado de la kaŭzon ĝin produktinta, ĝis fariĝos kompleta submetiĝo.

Malespero estas efektiva memmortigo, ĉar ĝi konsumas la korpajn fortojn, kaj kiu mallongigas sian vivon celante pli frue eviti amaraĵojn de la doloro, tiu spertos plej kruelajn disreviĝojn; male oni devas fortikigi la korpon por pli facile elporti la pezon de la provoj.

Miaj karaj kaj bonaj gepatroj, ĉi-momente mi direktiĝas al vi. De kiam mi forlasis mian kadravon, neniam mi apartiĝis de vi. Mi troviĝas apud vi pli ofte ol kiam mi estis sur la Tero. Konsoliĝu do, ĉar mi ne estas mortinta, aŭ pli bone mi estas pli viva ol vi. Nur mia korpo mortis, sed la Spirito vivas ja ĉiam. Cetere li estas libera, feliĉa, ne submetita al malsanoj kaj doloroj.

Anstataŭ vin turmenti, ĝoju, sciante, ke mi estas libera de zorgoj kaj afliktoj, en loko, kie la koro estas saturita de purega ĝojo, sen ombro de la malagrablaĵo.

Miaj bonaj amikoj, ne priploru tiujn antaŭtempe mortintajn, ĉar tio estas graco, kiun Dio permesas al ili, deturnante ilin for de la turmentoj de la surtera vivo. Ĉi-foje mia tiea ekzistado ne devus daŭri pli longan tempon, ĉar mi antaŭe akiris ĉion necesan por plenumi en la Spaco ian pli altan mision. Se mi disponus pli da tempo, vi ne povus prezenti al vi la danĝerojn kaj delogojn, al kiuj mi min elmetos.

Ĉu vi ja povus taksi mian forton, ke mi ne falu en tiu lukto, kiu kaŭzus al mi kelkajn jarcentojn da malprogreso? Kial do lamenti tion, kio estas avantaĝa por mi?

En tia okazo, ia senkonsola doloro signifus nekredemon pravigeblan nur por la ideo pri la nenieco. Kiuj tiel ne kredas, tiuj estas ja bedaŭrindaj, ĉar por ili ne povas ekzisti ebla konsolo; iliaj karuloj ŝajnas al ili neripareble perditaj, ĉar la tombo forprenas de ili la lastan esperon!

– D. Ĉu via morto estis dolora?

– R. Ne, mia amiko; antaŭ ol morti mi suferis nur la efikojn de la malsano, sed tiu sufero malpliiĝis, laŭmezure kiel alproksimiĝis la lasta momento: poste iun tagon mi ekdormis, ne pensante pri la morto. Kaj tiam mi havis plezurigan sonĝon! Mi sonĝis, ke mi estas resaniĝinta, ke mi ne plu suferas, kaj plezure spiradis, per plenaj pulmoj, ian parfumitan, puran aeron: ia nekonata forto transportis min tra la Spaco. Brila lumo radiis ĉirkaŭe, ne lacigante tamen miajn okulojn! Mi vidis mian avon, ne plu palega, senfortiĝinta, sed kun juna kaj eleganta aspekto. Kaj li etendis al mi la brakojn, ame alpremante min al sia koro.

Amaso da aliaj personoj gajaspektaj lin akompanis, kaj ĉiuj kun bonvolemo kaj afableco min akceptis; ŝajnis, ke mi ilin renkontis, kaj feliĉa pro tio, ke mi ilin revidas, ni interŝanĝis gratulojn kaj atestojn pri amikeco! Nu bone! Kion mi rigardis, kiel ian sonĝon, tio estis realaĵo, ĉar el tia sonĝo mi ne devus vekiĝi sur la Tero: mi vekiĝis ja en la spirita mondo.

– D. Ĉu via malsano ne fontas el via granda konstanteco je la studo?

– R. Ho! Ne, certigu vin. Estis kalkulita la tempo, kiun mi devis pasigi sur la Tero, kaj nenio povus reteni min tie. Tion sciis mia Spirito en la momentoj de disiĝo kaj mi konsideris min feliĉa kun la ideo pri la baldaŭa liberiĝo.

Sed la tempo, kiun mi tie pasigis, ne estis senprofita, kaj hodiaŭ mi gratulas min pro tio, ke mi ne ĝin perdis.

La seriozaj studoj kuraĝigis al mi la animon, pliigante ĝiajn konojn, kaj, se pro mia mallonga ekzistado mi ne povis ilin apliki, mi nepre aplikos ilin pli malfrue kaj pli utile.

Adiaŭ, kara amiko: mi foriras apud miajn gepatrojn por antaŭklinigi ilin al la ricevado de ĉi tiu komunikaĵo.

Maurice


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.