La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ĈIELO KAJ LA INFERO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

UNUA PARTO: Doktrino
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
DUA PARTO: Ekzemploj
1 2 3 4 5 6 7 8
Piednotoj

ĈAPITRO IV: SPIRITOJ SUFERANTAJ

Puno

Ĝenerala elmontro de la stato de kulpuloj, okaze de ilia eniro en la mondon de la Spiritoj, diktita al la Spiritisma Societo de Parizo, en Oktobro 1860.

“Post la morto, la Spiritoj harditaj, egoismaj kaj malicaj tuj estas kaptitaj de kruela dubo pri sia destino, en nuneco kaj estonteco. Ili rigardas ĉirkaŭ si kaj vidas nenion, kio povas utili al la praktikado de ilia malboneco, kio ilin afliktegas, ĉar izoliteco kaj neaktiveco estas netolereblaj por la malbonaj Spiritoj.

Ili ne levas la rigardon al la loĝejo de la progresintaj Spiritoj, konsideras tion, kio ilin ĉirkaŭas kaj tiam, komprenante la malvigliĝon de la malfortaj kaj punitaj Spiritoj, ili alkroĉiĝos al ili, kvazaŭ al ia kaptitaĵo, uzante la rememoron pri iliaj pasintaj pekoj, kiujn ili senĉese agigas per siaj ridindaj gestoj.

Ĉar al ili ne sufiĉas tiuj mokoj, ili sin ĵetas al la Tero simile al malsategaj vulturoj, serĉante inter la homoj ian animon, kiun ili povas delogi. Ĝin trovinte, ili ĝin ekposedas, ekscitante ĝian ambicion kaj penante estingi ĝian fidon je Dio, ĝis ili fine alproprigas al si unu konsciencon kaj, vidante, ke la kaptitaĵo estas sekura, ili etendas la fatalecon de sia infekto sur ĉion, kio alproksimiĝas al ĝi.

La malica Spirito estas preskaŭ feliĉa en la plejintenso de sia kolero, kaj li suferas nur en la momentoj, kiam li ne agas, aŭ en la okazoj, kiam la bono triumfas super malbono. Sed la jarcentoj pasas, kaj subite la malica Spirito antaŭsentas, ke la mallumo fine lin ĉirkaŭas; lia agosfero malplivastiĝas, kaj lia konscienco, ĝis tiam muta, sentigas al li akrajn dornojn de rimorso.

Inerta, trenata de kirlego, li vagadas, kiel diras la Sanktaj Skriboj, sentante sian haŭthararon hirtiĝi de teruro. Baldaŭ estiĝas ia granda vakuo ĉirkaŭ li: venas la momento, kiam li devas kulpelpagi; jen estas la enkarniĝo okazonta... kaj li vidas, kvazaŭ en spegulo, la terurajn provojn, kiuj lin atendas, li volas retroiri, sed iras antaŭen kaj, ĵetita en la vivabismon, li neatendite ruliĝas ĝis la vualo de forgeso falos sur liajn okulojn. Li vivas, agas, ankoraŭ estas kulpa, sentante en si, mi ne scias kian maltrankviligan rememoron, iajn antaŭsentojn, kiuj igas lin tremi, sed ne retroirante sur la vojo de malbono. Fine lacigita de penoj kaj krimoj li estas mortonta. Etendite sur litaĉo (aŭ sur lito, tio ne gravas), la kulpulo sub ŝajna senmoveco sentas moviĝi kaj vivi interne de si ian mondon el forgesitaj sensacoj. Ferminte la okulojn, li vidas ekaperantan helecon, aŭdas strangajn sonojn; lia animo, baldaŭ forlasonta la korpon, agitiĝas senpacience, dum liaj krispigitaj manoj provas kapti la litkovrilojn... Li volas paroli, kriegi al siaj ĉirkaŭantoj: – Retenu min! Mi vidas la punon! – Neeble! La morto sigelas liajn palajn lipojn, dum la ĉeestantoj diras: Ripozu en paco!

Li tamen aŭdas, ŝvebante ĉirkaŭ la korpo, kiun li ne volas forlasi. Ia mistera forto lin altiras; li vidas, kaj fine rekonas tion, kion li jam vidis. Terurita jen li sin ĵetas en la Spacon, kie li dezirus kaŝiĝi sed nenia ŝirmo, nenia ripozo.

Aliaj Spiritoj reciprokas al li malbonojn, kiujn li faris; punita, konfuzita kaj mokita li siavice vagas kaj vagos ĝis la dia lumo en lin penetru kaj lin prilumu, montrante al li la venĝeman Dion, la super ĉiu malbono Dion triumfantan, kun kiu li ne povos repacigi krom per kulpelpago kaj ĝemoj.”

Georges

Neniam estis pentrita bildo pli terura kaj aŭtentika pri la sorto de maliculo; ĉu ankoraŭ estas necesa la iluziaĵo de la flamoj kaj fizikaj torturoj?

Novel

La Spirito alparolas la mediumon, kiun li konis dum la vivo.

“Mi rakontos al vi mian suferon ĉe la morto. Katenita al la korpo per materiaj ligiloj, mia Spirito renkontis grandajn malfacilaĵojn por senembarasiĝi – kio per si mem jam estis kruda angoro.

La vivo, kiun mi lasis en la aĝo de 21 jaroj, ankoraŭ estis tiel energia, ke mi ne povis kredi al ĝia perdo. Tial mi serĉadis la korpon, kaj miris, timegita de tio, ke mi vidis min perdita meze en kirlo da ombroj. Fine la konscio pri mia stato kaj la elmontro de la eraroj faritaj en ĉiuj miaj reenkarniĝoj subite min frapis, dum ia senkompata lumo prilumis la plej sekretan internon de mia animo, kiu sin sentis nudigita kaj tuj kaptita de ĉagrena honto. Mi penadis eviti tiun influon, interesiĝante pri la objektoj min ĉirkaŭantaj, objektoj novaj, sed kiujn mi jam konis; la lumaj Spiritoj, ŝvebantaj en la etero, donis al mi la ideon pri ia feliĉo, kiun mi ne povis aspiri; ombraj kaj afliktegaj formoj, iuj dronitaj en ĝenaj malesperoj, aliaj furiozaj aŭ ironiaj, glitadis ĉirkaŭ mi aŭ sur la tero, al kiu mi estis alkroĉiĝinta. Mi vidis homojn, kiuj sin agitadis, kies nescion mi enviis; ia tuta klaso da nekonataj aŭ prefere retrovitaj sensacoj min samtempe invadis. Kvazaŭ trenata de nerezistebla forto, kaj penante eviti furiozan doloron, mi neniigis la distancojn, la elementojn, la materiajn obstaklojn, tiamaniere ke la naturaj belaĵoj kaj la ĉielaj brilegoj ne povis eĉ por momento kvietigi la akran doloron de mia konscienco nek la teruron kaŭzitan de la malkaŝo de la eterneco. Mortulo povas antaŭjuĝi la materiajn torturojn laŭ la tremoj de la karno; sed viaj malfortaj doloroj, mildigitaj de la espero, malgravigitaj de la distroj aŭ mortigitaj de la forgeso, neniam donos al vi ideon pri la angoroj de iu animo senĉese, senespere, senpente suferanta. Pasinte ia tempo, kies daŭron mi ne povas precizigi, enviante elektitojn, kies gloron mi duonvidis, malamante la malbonajn Spiritojn moke min persekutantajn, malestimante la homojn, kies hontidaĵojn mi vidis, mi pasis de profunda malvigleco al ia senprudenta ribelemo.

Fine vi alvokis min, kaj por la unua fojo ia milda kaj tenera sento trankviligis min; mi aŭdis la instruojn, kiujn al vi donas viaj gvidantoj, al mi trudiĝis la vero, mi preĝis; Dio aŭdis min, malkaŝiĝis al mi per sia Kompatemo, tiel same, kiel Li jam malkaŝis al mi per sia Justeco.”

Novel

Auguste Michel

(Havre, Marto 1863)

Li estis riĉa, mallaborema junulo, larĝe kaj ekskluzive ĝuanta la materian vivon. Kvankam inteligenta, la indiferenteco al seriozaj aferoj estis lia karakteriza trajto.

Sen malico, li estis pli bona ol malbona, faris sin estimata de siaj kamaradoj de diboĉo, kaj en la socio li estis konata pro siaj ecoj de monduma viro. Li ne praktikis la bonon, sed ankaŭ ne faris malbonon. Li mortis pro falo de veturilo, per kiu li promenis. Elvokite kelkajn tagojn post sia morto, de mediumo nerekte lin koninta, li donis sinsekve la jenajn komunikaĵojn:

La 8-a de Marto 1863. “Dume mi nur sukcesis malligiĝi, kaj malfacile mi povas paroli al vi. La falo, kiu al mi kaŭzis morton, profunde konfuzis mian Spiriton. Malkvietigas min tiu kruela necerteco pri mia estonteco. La dolora korpa suferado, kiun mi spertis, estas neniel komparebla kun ĉi tiu konfuziĝo. Preĝu, por ke Dio min pardonu. Ho! kia doloro! Ho! dankon, Dio mia! kia doloro! Adiaŭ.”

La 18-a de Marto. “Mi jam venis al vi, sed mi povis parolis nur malfacile. Nuntempe mi apenaŭ povas komunikiĝi kun vi. Vi estas la sola mediumo, al kiu mi povas peti preĝon, por ke la boneco de Dio forprenu min de ĉi tiu afliktiĝo. Kial plu suferadi, kiam la korpo jam ne plu suferas? Kial ekzistas ĉiam tiu terurega doloro, ĉi tiu kruela angoro? Preĝu, ho! preĝu, por ke Dio permesu al mi ripozon... Ho! kia kruela dubo! Mi ankoraŭ estas ligita al la korpo. Nur malfacile mi povas vidi, kie mi ja troviĝas; mia korpo tie estas, kaj kial mi restas ĉiam ankaŭ tie? Venu preĝi super ĝi, por ke mi senembarasiĝu el tiu kruela prizono... Dio min pardonos, mi esperas. Mi vidas la Spiritojn, kiuj estas apud vi, kaj pere de ili mi povas paroli al vi. Preĝu por mi.”

La 6-a de Aprilo. “Estas mi, kiu venas peti, ke vi preĝu por mi.

Ĉu estos necese, ke vi iru al la loko, kie kuŝas mia korpo, por petegi al la Ĉiopova, ke Li kvietigu miajn suferojn?

Mi suferas! Ho! mi ja suferas! Iru al tiu loko – tiel estas necese – kaj direktu al la Sinjoro ian preĝon por ke Li min pardonu.

Mi vidas, ke mi povos resti pli trankvila, sed mi senĉese revenos al la loko, kien oni metis tion, kio apartenis al mi.”

Ne atentante la peton, kiun oni faris al li, por preĝi ĉe la tombo, la mediumo ne plenumis ĝin. Sed pli malfrue irante tien, tie mem li ricevis ian komunikaĵon.

La 11-a de Majo. “Mi atendis vin ĉi tie. Mi esperis, ke vi venos al la loko, kie mia Spirito ŝajnas estis ligita al sia envolvaĵo, por petegi al la favorkora kaj bona Dio kvietigi miajn suferojn. Vi povos helpi min per viaj preĝoj, ne ĝin forgesu, mi petegas tion de vi. Mi konstatas kiom multe mia vivo estis kontraŭa al tio, kio ĝi devus esti; mi vidas la erarojn faritajn.

En la mondo mi estis neutila estulo; mi faris nenian profitan uzon de miaj kapabloj; la riĉaĵo servis nur al la kontentigo de miaj pasioj, al miaj kapricoj pri lukso kaj al mia vantamo; mi pensis pri nenio alia ol la korpaj plezuroj, malestimante tiujn de la animo kaj la animon mem. Ĉu sur min, kompatindan Spiriton kiu suferas la sekvojn de siaj surteraj eraroj, malsupreniros ja la favorkoreco de Dio? Preĝu, por ke Li min pardonu, liberigante min el la doloroj min afliktantaj. Mi dankas vin pro tio, ke vi ĉi tien venis por preĝi por mi.”

La 8-a de Junio. “Mi povas paroli kaj dankas Dion, kiu ĝin permesis al mi.

Mi komprenis miajn erarojn kaj esperas, ke Dio min pardonos.

En la vivo iru konforme al la kredo vin konsolanta, ĉar ĝi garantios al vi, en la estonteco, ian ripozon, kiun mi ankoraŭ ne havos. Dankon pro viaj preĝoj. Ĝis revido.”

La insista peto de la Spirito, por ke oni preĝu ĉe lia tombo, estas rimarkinda detalo, kiu tamen havis sian pravon de ekzisto, se ni konsideros la fortikecon de la ligiloj lin katenantaj al la korpo, pro la malfacileco de la malligiĝo, sekve de la materieco de lia ekzistado. Oni komprenas, ke la preĝo pli proksima povas havi iaspecan magnetan efikon pli potencan por faciligi la disiĝon. Ĉu la preskaŭ ĝenerala kutimo preĝi al la kadavroj ne naskiĝas de la senkonscia intuico de tia efiko? Tiuokaze la efiko de la preĝo atingus ian rezulton samtempe moralan kaj materian.

Avertoj de diboĉulo

(Bordeaux, la 19an de Aprilo 1862)

La 30-a de Julio. “Nuntempe mi estas malpli malfeliĉa, ĉar mi ne plu sentas la pezan katenon, kiu jungis min al la korpo. Fine mi estas libera, sed mi ankoraŭ ne kulpelpagis kaj estas necese, ke mi regajnu la tempon perditan, se mi ne volos plilongigi la suferojn. Mi esperas, ke Dio, konsiderante la sincerecon de la pento, permesu al mi la gracon de sia pardono. Petu plu por mi, mi vin petegas. Homoj, fratoj miaj, mi vivis nur por mi, kaj nun mi kulpelpagas kaj suferas! Dio permesu al vi la gracon eviti la dornojn nun min ŝirantajn. Iru plu la larĝan vojon de la Sinjoro, kaj preĝu por mi, ĉar mi misuzis la favorojn, kiujn Dio donas al siaj kreitoj!

Kiu oferas al la krudaj instinktoj la inteligenton kaj la bonajn sentojn al li donitajn de Dio, tiu similas beston, kiu plurfoje difektas sin mem. La homo devas modere uzi la bonojn konfiditajn al li, kutimante celi la eternecon, kiu lin atendas, sekve rezignante la materiajn plezurojn. Lia nutrado devas celi nur la vivon; lukso limiĝu nur al la bezonoj de lia pozicio; gustoj, inklinoj, eĉ la plej naturaj, devas obei al la plej saĝa prudento; sen tio li materiiĝas, anstataŭ puriĝi. La homaj pasioj estas mallarĝaj karceroj ĉirkaŭvolvantaj la karnon, kaj tial evitu ilin. Vi ne scias iliajn prezojn, kiam ni revenas al la patrujo! La homaj pasioj vin senvestigas eĉ antaŭ ol vin forlasi, tiel ke vi alvenos nudaj, tute nudaj antaŭ la Sinjoron. Ha! vestu vin per bonaj faroj, kiuj vin helpos traflugi la Spacon inter vi kaj la eterneco. Brilanta mantelo, ili kaŝas viajn homajn hontindaĵojn. Envolvu vin en karitaton kaj amon – diajn vestojn eterne daŭrantajn.”

Instruoj de la gvidanto de la mediumo. Ĉi tiu Spirito estas sur bona vojo, ĉar krom peto, li ankaŭ aldonas konsilojn celantajn evitigi la danĝerojn de la vojo de li irita.

Rekoni erarojn jam estas indeco kaj efektiva paŝo al la bono: ankaŭ pro tio, lia situacio, ne estante feliĉa, ankaŭ ne estas tiu de malfeliĉa Spirito.

Petinte, li nur devas ripari sin en alia ekzistado. Sed antaŭ ol alveni tien, ĉu vi scias, kia estas la ekzistado de tiuj homoj volupteme vivintaj, kiuj al sia Spirito donis nenian aktivecon krom la elpensado de novaj plezuroj?

La influo de la materio ilin sekvas ĝis transtombo, kaj la morto ne ĉesigas la apetitojn, kiujn ilia vidado, tiel limigita, kiel kiam ili vivadis sur la Tero, vane serĉas rimedojn satigi. Ĉar ili neniam serĉis spiritan nutraĵon, ilia animo vagas en la vakuo sendirekte, sen espero, kaptite de la afliktiteco de tiu, kiu havas antaŭ si nenion pli ol ia senlima dezerto. La neekzisto de spiritaj aktivecoj memkompreneble kaŭzas la neniigon de la spirita laboro post la morto; kaj ĉar al li restas nenia rimedo por satigi la korpon, nenio restos por kontentigi la Spiriton.

El tio, ia morta ĝeno, kies finon ili ne antaŭvidas kaj al kiu ili preferus la nenion. Sed la nenio ne ekzistas... Ili povis mortigi la korpon sed ne povas neniigi la Spiriton. Gravas do, ke ili vivu en tiuj moralaj torturoj, ĝis, venkitaj de laciĝo, ili decidas turni la okulojn al Dio.

Lisbeth

(Bordeaux, la 13an de Februaro 1862)

Suferanta Spirito subskribas per la nomo Lisbeth.

1. – Ĉu vi volas doni al ni kelkajn informojn pri via situacio kaj ankaŭ pri la kaŭzo de viaj suferoj? – R. Estu humila de koro, submetita al la Divolo, pacienca ĉe la provado, karitema al la malriĉulo, konsolanto de malfortulo, sentema al ĉia suferado, kaj tiam vi ne suferos la turmentojn, kiuj min torturas.

2. – Ŝajne vi sentas la erarojn naskitajn de kontraŭa konduto... Ĉu pento alportos trankvilon al vi? – R. Ne. Pento estas neutila, kiam naskita nur de sufero. Bonefika pento baziĝas sur la ĉagreniĝo esti ofendinta Dion, kaj ĝi konsistas en la arda deziro de ia riparo.

Bedaŭrinde mi ankoraŭ tiom ne povas. Rekomendu min al la preĝoj de ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la aliulaj suferoj, ĉar mi bezonas tiujn preĝojn.

Tiu instruo estas granda veraĵo; iafoje la sufero estigas penton malpli sinceran, kiu ne estas esprimo de ĉagreniĝo pro malbono farita, ĉar, se la Spirito ĉesus suferi, li ne hezitus refari ĝin. Jen kial pento ne ĉiam kaŭzas la tujan liberiĝon de la Spirito. Ĝi tamen inklinigas lin al tio – jen ĉio.

Krom tio, al li estas necese pruvi la sincerecon kaj firmecon de la decido, per novaj provoj riparantaj la malbonon faritan.

Zorge mediante pri ĉiuj ekzemploj de ni prezentitaj, oni trovos en la vortoj de la Spiritoj – eĉ de tiuj pli malsuperaj – profundajn lecionojn, kiuj sciigas nin pri la plej intimaj detaloj de la spirita vivo. La facilanima homo povas vidi en tiuj ekzemploj nenion alian ol pitoreskajn rakontojn; sed la serioza kaj pripensema homo trovos en ili abundan fonton de instruoj.

3. – Mi faros tion, kion vi deziras. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn detalojn pri via lasta ekzistado en la korpo? El tio eble rezultos ia utila instruo, kaj tiel vi faros profita la penton.

(La Spirito hezitas ne nur pri la respondo al tiu demando, sed ankaŭ al kelkaj el tiuj sekvantaj.)

– R. Mi havis naskiĝon ĉe alta pozicio. Mi posedis ĉion, kion la homoj opinias fonto de feliĉo. Estante riĉa, mi fariĝis egoisma; bela, mi estis vantema, nesentema, hipokrita; nobela, mi estis ambicia. Mi piedpremis sub mia potenco tiujn, kiuj ne ruliĝis ĉe miaj piedoj kaj subpremis ankoraŭ pli tiujn, kiuj sin metis sub ilin, kaj ne forgesis, ke ankaŭ la kolero de la Sinjoro subpremegas frue aŭ malfrue la plej arogantajn fruntojn.

4. – En kiu tempo vi vivis? – R. Antaŭ centkvindek jaroj, en Prusujo.

5. – Ĉu vi, kiel Spirito, de tiam ne faris iun ajn progreson? – R. Ne; la materio ĉiam ribelis, kaj vi ne povas taksi la influon, kiun ĝi ankoraŭ havas sur min, malgraŭ la disiĝo de la korpo. La fiero ligas nin al bronzaj katenoj, kies ĉeneroj pli kaj pli premas la mizerulon, kiu hipotekas al ĝi sian koron. Fiero estas hidro je cent kapoj senĉese renoviĝantaj, eligantaj vevenajn siblojn iafoje similajn al ĉielaj kantoj ! Fiero estas tiu multforma demono, kiu alĝustiĝas al ĉiaj anomalioj de la Spirito; kiu sin kaŝas en ĉiuj faldoj de la koro; kiu penetras en ĉiujn vejnojn; kiu ensorbas kaj trenas homojn al la mallumo de la eterna geheno!... Ho! jes... eterna!

Probable la Spirito diras, ke li faris nenian progreson, ĉar lia situacio estas ĉiam peniga; la maniero kiel li priskribas la fieron kaj priploras ĝiajn sekvojn estas sendiskute ia progreso. Certe, kiam enkarniĝinta kaj eĉ tuj post la morto, li ne povus rezonadi tiel. Li komprenas la malbonon, kio jam estas io, kaj pli malfrue venos la kuraĝo kaj la intenco ĝin eviti.

6. – Dio estas tre bona por ne kondamni siajn filojn al eternaj punoj. Konfidu al lia favorkoreco. – R. Oni diras, ke tio povas havi finon, sed kie kaj kiam? Jam de longe mi ĝin serĉas kaj vidas nur suferon, ĉiam, ĉiam, ĉiam!

7. – Kiel vi venis ĉi tien hodiaŭ? – R. Kondukata de iu Spirito plurfoje min akompananta. – D. De kiam vi vidas tiun Spiriton? – R. De antaŭ nelonge. – D. Kaj de kiam vi estas konscia pri la eraroj de vi faritaj? – R. (Post longa enpensiĝo.) Jes, vi pravas: estis ja de tiam, ke mi komencis vidi lin.

8. – Ĉu vi komprenas nun la rilaton inter pento kaj la helpo farita de via protektanto? Rigardu kiel originon de tiu apogo la amon de Dio, kies celo estos liaj senfinaj pardono kaj favorkoreco. – R. Ho! kiom mi dezirus, ke ĝi estu tia. Mi kredas, ke mi povas promesi en la nomo, cetere tre sankta, de Tiu, kiu neniam estis surda al la voĉo de siaj afliktitaj gefiloj.

9. – Elkore petu, kaj vi estos elaŭdita. – R. Mi ne povas; mi timas. – Ni kune preĝu, Li nin kontentigos. (Post la preĝo.) Ĉu vi ankoraŭ estas tie? – R. Jes. Dankon! Ne forgesu min.

10. – Venu ĉi tien ĉiutage. – R. Jes, jes, mi venos ĉiam.

La gvidanto de la mediumo. Neniam forgesu la instruojn, kiujn vi ĉerpos el la suferoj de viaj protektatoj kaj precipe el iliaj kaŭzoj, ĉar ili estas lecionoj utilaj al ĉiuj, por antaŭgardo kontraŭ la samaj danĝeroj kaj punoj. Purigu viajn korojn, estu humilaj, amu kaj helpu vin reciproke, neniam forgesante la fonton de ĉiuj gracoj, neelĉerpeblan fonton ĉe kiu ĉiuj povas laŭplaĉe sensoifiĝi, fonton de viva akvo, kiu egale kvietigas kaj nutras, fonton de vivo kaj eterna feliĉo. Iru al ĝi, miaj amikoj, kaj trinku kun fido. Dronigu en ĝin viajn ujojn, kiuj eliros el ĝiaj ondoj plenaj de benoj. Avertu viajn fratojn pri la danĝeroj, en kiujn ili povas fali. Dissemu la benojn de la Sinjoro, kiuj senĉese kreskas; kaj ju pli vi ilin diskonigos, des pli ili multiĝos. Koncernas vin la tasko, ĉar, dirante al viaj fratoj – tie estas la danĝeroj, tie la rifoj; venu kun ni, por ke vi ilin evitu; imitu nin, kiuj donas ekzemplon – tiel vi disverŝos la benojn de la Sinjoro sur tiujn, kiuj vin aŭdos.

Benataj estu viaj penoj. La Sinjoro amas la purajn korojn: faru vin indaj je lia amo.

Saint Paulin

Princo Ouran

(Bordeaux, 1862)

Iu suferanta Spirito prezentis sin sub la nomo Ouran, iama rusa princo.

– D. Ĉu vi volas doni al ni kelkajn detalojn pri via situacio?

– R. Ho! feliĉaj estas la kore humilaj, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo! Preĝu por mi. Feliĉaj la kore humilaj, kiuj elektas modestan pozicion por plenumi la provon. Vi ĉiuj, kiujn la envio konsumas, ne scias la staton al kiu reduktiĝis unu el tiuj homoj, kiuj sur la Tero estas rigardataj kiel feliĉaj; vi ne kapablas prezenti al vi la fajron, kiu lin bruligas, nek la oferojn truditajn de la riĉaĵo, kiam per ĝi oni volas sin savi! La Sinjoro permesu al mi, fiera despoto, elpagi la krimojn naskitajn de mia orgojlo inter tiuj, kiujn mi tirane subpremis! Orgojlo! Ni konstante rediru tiun vorton, por ke oni neniam forgesu, ke ĝi estas fonto de ĉiuj suferoj nin ĉagrenantaj. Jes, mi trouzis la povon kaj favorojn, kiujn mi disponis; mi estis energia kaj kruela por miaj subuloj, kiuj devis kliniĝi antaŭ ĉiuj miaj kapricoj, kontentigi ĉiujn miajn koruptaĵojn. Mi volis noblecon, riĉaĵon, honoraĵojn, kaj mi subfalis sub la pezo supera al miaj propraj fortoj.

Ĝenerale la subfalantaj Spiritoj estas devigitaj preteksti ian devon superan al siaj propraj fortoj – kio estas ankoraŭ ia restaĵo de orgojlo kaj ia rimedo sin senkulpigi antaŭ si mem, ne konformiĝante kun la propra malforteco. Al neniu Dio donas pli ol tio, kion li povas elporti, Li ne postulas de la naskiĝanta arbo la fruktojn donitajn de plenkreska trunko. Cetere la Spiritoj havas liberecon; kio al ili mankas, tio estas volo, kaj ĉi tiu dependas ekskluzive de ili mem. Kontraŭ forta volo ne ekzistas malvirtaj inklinoj nevenkeblaj; sed kiam malvirto plaĉas al ni, ni memkompreneble ne klopodas ĝin bridi. Tiel nur al ni mem ni povas atribui la respektivajn sekvojn.

– D. Vi estas konscia pri viaj eraroj, kaj tio jam estas paŝo al regeneriĝo.

– R. Tiu konscio ankoraŭ estas sufero. Por multaj Spiritoj sufero estas ia efiko preskaŭ materia, ĉar, alligiĝintaj al la homaro de sia lasta enkarniĝo, ili ne spertas nek komprenas la moralajn sentojn. Kiam mi liberiĝis el la materio, tiam pliiĝis por mi la morala sento pri ĉio, kion la kruelaj fizikaj sensacoj havis plej terura.

– D. Ĉu vi duonvidas ian finon al viaj suferoj?

– R. Mi scias, ke ili ne estas eternaj, sed mi ne duonvidas ilian finon, kaj mi entute devas rekomenci la provojn.

– D. Ĉu vi esperas baldaŭ fari tion?

– R. Mi ankoraŭ ne scias.

– D. Ĉu vi memoras pri viaj antaŭaj faroj? Kun la intenco lerni, mi faras al vi ĉi tiun demandon?

– R. Viaj gvidantoj troviĝas ĉe vi, kaj ili scias tion, kion vi bezonas. Mi vivis en la tempo de Marko-Aŭrelio. Estante potenca, tiam mi cedis al orgojlo kaŭzo de ĉiuj faloj. Post ia vagado dum centjaroj, mi volis sperti ian senfaman ekzistadon.

“Malriĉa studento, mi almozpetis pri pano, sed mi ĉiam estis posedita de orgojlo: la Spirito gajnis scion, sed ne virton. Ambicia klerulo, mi vendis la konsciencon al tiu, kiu plej kare pagis , servante al ĉiuj venĝoj, al ĉiuj malamoj. Mi sentis min kulpa, sed soifo je gloroj kaj riĉaĵo sufokis la voĉon de la konscienco. La kulpelpago ankoraŭ estis longa kaj kruela. Fine, ĉe mia lasta enkarniĝo mi volis rekomenci ian vivon de lukso kaj povo, celante regi la embarasojn, ne atentante konsilojn. Ankoraŭ estis la orgojlo, kiu igis min konfidi pli al mi mem ol al la konsilo de protektantaj amikoj, kiuj ĉiam nin gardas.

Vi scias la rezulton de tiu lasta klopodo. Fine hodiaŭ mi komprenas kaj atendas la favorkorecon de la Sinjoro. Mi demetas ĉe liaj piedoj mian detruitan orgojlon kaj petas, ke Li superŝarĝu min per la plej peza tributo de humileco, ĉar kun helpo de lia graco tiu ŝarĝo ŝajnos al mi pli malpeza.

Preĝu kun mi kaj por mi: preĝu ankaŭ, por ke tiu diabla fajro ne konsumu la instinktojn, kiuj kondukas vin al Dio. Fratoj de sufero, Dio volu, ke mia ekzemplo estu utila al vi, kaj neniam forgesu, ke orgojlo estas malamiko de feliĉo. El ĝi fluas ĉiuj malbonoj, kiuj atakas la homaron, kaj kiuj persekutas ĝin eĉ en la ĉielaj regionoj.”

La gvidanto de la mediumo. Vi eksentis dubojn pri la identeco de ĉi tiu Spirito, ĉar lia lingvaĵo ŝajnis al vi nekonforma al la stato de sufero montranta malsuperecon.

Forŝiru tiajn dubojn, ĉar vi ricevis seriozan komunikaĵon. Kiel ajn suferanta li estas, tiu Spirito havas tro kulturitan inteligenton por esprimiĝi tiamaniere. Kio mankis al li, tio estis nur humileco, sen kiu neniu Spirito povas atingi Dion. Tiun humilecon li ĵus konkeris, kaj ni esperas, ke kun persisteco li triumfe eliros el ia nova provo.

Nia ĉiela Patro estas tre justa en sia saĝeco, kaj Li konsideras la klopodojn, kiujn la homoj faras por superregi la malbonajn instinktojn. Ĉia venko super vi mem estas unu ŝtupo irita sur tiu ŝtuparo, kiu havas unu ekstremaĵon sur la Tero kaj alian ĉe la piedoj de la superega Juĝisto. Decide suriru tiujn ŝtupojn, ĉar la suprenirado estas des pli facila, ju pli firma estas la volo. Rigardu ĉiam supren, por ke vi kuraĝiĝu, ĉar ve al tiu, kiu haltas kaj retroiras. Frue li estos posedita de kapturniĝo, ektimas antaŭ la abismo lin ĉirkaŭanta, senkuraĝiĝas kaj diras: – por kio iri plu, se mi ĝin faris tiel malmulte kaj al mi ankoraŭ mankas multo? Ne, miaj amikoj, ne retroiru.

La orgojlo estas interne de la homo; nu bone! utiligu ĝin ĉe la klopodo kaj kuraĝo elfini vian supreniradon. Uzu ĝin ankoraŭ ĉe la superregado de la malforteco kaj grimpu sur la supron de la eterna monto.

Pascal Lavic

(Havre, la 8an de Aŭgusto 1863)

Ne estante konata de la mediumo en sia vivo eĉ laŭ nomo, ĉi tiu Spirito memvole komunikiĝis.

“Mi kredas al la boneco de Dio, kiu en sia favorkoreco kompatos mian Spiriton. Mi jam longe suferis multe, multe; mi pereis en la maro. Ligita al la korpo, mia Spirito vagis longan tempon sur la ondoj. Dio...

(La komunikado interrompiĝis, kaj en la sekvinta tago la Spirito daŭrigis ĝin)

decidis permesi, ke la preĝoj de tiuj, kiuj restis sur la Tero, liberigu min el la stato de konfuziteco kaj necerteco, en kiu mi dronis. Ili min atendis longan tempon, kaj fine ili povis trovi mian korpon. Nuntempe ĝi ripozas, kvankam la Spirito, malfacile liberiĝinta, vidas la erarojn faritajn. Post la provado, Dio juste juĝas, lia boneco etendiĝas al la pentintoj.

Dum longa tempo la korpo kaj la Spirito kune vagadis, kaj tia estas mia kulpelpago. Iru la rektan vojon, se vi volas, ke Dio faciligu da disiĝon de via Spirito. Vivu laŭ lia amo, preĝu, kaj tiel la morto, kiu por tiom multe da homoj estas timiga, al vi estos mildigita de la scio pri la vivo vin atendanta. Mi pereis en la maro, kaj dum longa tempo oni min atendis. La neebleco malligiĝi de la korpo estis por mi terura provo, jen kial mi bezonas preĝon de tiuj, kiuj, kiel vi, posedas la savantan kredon kaj povas peti por mi al la Dio de justeco. Mi pentas kaj esperas esti pardonita. La 6an de Aŭgusto mia korpo estis renkontita. Mi estis malriĉa maristo kaj jam antaŭ longe mortis. Preĝu por mi.”

Pascal Lavic

– D. Kie via korpo estis trovita?

– R. Ne tre malproksime de vi.

Journal du Havre de la 6-a de Aŭgusto 1863 enhavas la sekvantan raporton, pri kiu la mediumo ne povis sciiĝi:

“Ni sciigas, ke la 6an de la fluanta monato oni renkontis la restaĵon de kadavro sur marbordo, inter Bléville kaj La Hève. Kapo, brakoj kaj brusto malaperis, sed malgraŭ tio oni povis identigi ĝin per la ŝuoj ankoraŭ ligitaj al la piedoj. Oni rekonis la korpon de la fiŝkaptisto Lavic, kiu la 11an de Decembro estis forprenita de sur la ŝipo L’Alerte, de mara ekventego. Lavic havis la aĝon de 49 jaroj kaj naskiĝis en la urbo Calais. Lia vidvino rekonis lian identecon.”

La 12an de Aŭgusto, ĉar oni pritraktis tiun okazintaĵon en la Spiritisma Grupo, en kiu la Spirito unuafoje manifestiĝis, li denove kaj memvole donis la jenan komunikaĵon:

“Mi efektive estas Pascal Lavic, kiu bezonas viajn preĝojn. Vi povas bonfari al mi, ĉar estis terura la provo, kiun mi spertis. La disiĝo de mia Spirito je la korpo okazis nur post kiam mi rekonis miajn erarojn, kaj post tio, ankoraŭ ne tute disiĝinta, mi ĝin sekvis en la oceano ĝin englutinta. Preĝu do, por ke Dio min pardonu kaj permesu al mi ripozon. Preĝu, mi vin petegas. Dio volu, ke tia perea finiĝo de malfeliĉa surtera vivo servu al ni kiel granda leciono! Vi ĉiam devas konsideri la estontan vivon, neniam ĉesante petegi al Dio lian dian favorkorecon. Preĝu por mi; mi necesas, ke Dio kompatu min.”

Pascal Lavic

Ferdinand Bertin

Iu mediumo el Havro elvokis la Spiriton de konatulo, kiu respondis: – “Mi volas komunikiĝi, sed mi ne povas venki la obstaklon ekzistantan inter ni. Mi estas devigita lasi alproksimiĝi tiujn malfeliĉajn suferantojn.”

Tiam sekvis la jena spontanea komunikaĵo:

“Mi estas en terura abismo! Helpu min... Ho! Dio mia! Kiu forprenos min el tiu abismo? Kiu per sia kompata mano helpos la malfeliĉulon englutitan de la ondoj? Ĉie la plaŭdado de la ondoj, kaj eĉ ne unu amika vorto por min konsoli kaj helpi en ĉi tiu lasta momento. Ĉi tiu profunda nokto estas tamen la morto kun ties teruroj, kiam mi ne volas morti!... Ho! Dio mia! ne estas la estonta morto, sed la pasinta! Mi estas por ĉiam apartigita de tiuj, kiuj estas karaj al mi... Mi vidas mian korpon, kaj, kion mi ĵus sentis, tio estis nur la rememoro pri mia angora disiĝo... Kompatu min, vi, kiu konas mian suferon; preĝu por mi, ĉar mi ne volas senti plu la korŝirojn de la agonio, kiel jam okazas ekde la fatala nokto!... Tiu estas do la puno, mi bone antaŭsentas ĝin... Mi petegas vin preĝi!... Ho! la maro... la malvarmo... mi estos englutata de la ondoj!... Helpon!... Estu kompatemaj; ne forpelu min! Ni savos nin ambaŭ sur ĉi tiu tabulo!... Ho! mi sufokiĝas! La ondoj englutos min, kaj al la miaj ne restos la konsolo revidi min...Sed ne! kion mi vidas? mian korpon balancata de la ondoj... La preĝoj de mia patrino estos aŭdataj... Kompatinda patrino! se ŝi povus supozi sian filon tiel mizera, kia li efektive estas, certe ŝi petus pli multe; sed ŝi kredas, ke la morto sanktigis lian pasintecon kaj ŝi priploras min kiel martiron, kaj ne kiel punitan malfeliĉulon!... Ho! ĉu vi, kiuj ĝin scias, estos neelpeteblaj? Ne, certe vi propetos pro mi.”

Francois Bertin[49]

Tiu nomo, tute nekonata, ne sugestis al la mediumo eĉ neprecizan memoron, pro kio oni supozis, ke ŝercema ŝipdroninto memvole venis manifestiĝi al li, kiel okazis plurfoje. Pli malfrue oni eksciis, ke estas efektive la nomo de unu el la viktimoj de la granda markatastrofo tie okazinta la 2an de Decembro 1863. La komunikaĵo estis donita je la 8-a de tiu sama monato, do ses tagojn post la akcidento. Tiu viro pereis, farante eksterordinarajn provojn savi la ŝipanaron, en la ĝusta momento, kiam li opiniis sin ŝirmita kontraŭ la morto. Havante nenian parencecon kun la mediumo, kaj eĉ ne konatecon, kial li manifestiĝis al li, anstataŭ al iu ajn familiano? La fakto estas, ke la Spiritoj ne trovas en ĉiuj personoj la fluidajn kondiĉojn nepre necesajn al la manifestiĝo. En la konfuziteco, en kiu li troviĝis, tiu Spirito ne havis eĉ liberecon de elekto, kaj li do estis instinkte altirita al tiu mediumo ŝajne dotita per speciala inklino al tiaspeca komunikado. Oni ankaŭ povas supozi, ke li antaŭsentis ian apartan simpation, kiel aliaj ĝin trovis en identaj cirkonstancoj. Fremda al Spiritismo, eble eĉ neinklina al tiu kredo, lia familio ne estus akceptinta la manifestiĝon, kiel tiu mediumo ĝin faris.

Kvankam la morto okazis antaŭ kelkaj tagoj, la Spirito ankoraŭ spertadis ĉiujn ĝiajn angorojn. Evidente tamen, ke li ne havis konscion pri la situacio; li opiniis sin vivanta, luktante kontraŭ la ondoj, sed samtempe aludante la korpon, kvazaŭ li estus disiĝinta de ĝi; li ekkrias por helpo, diras, ke li ne volas morti, kaj tuj poste parolas pri sia morto, rekonante en ĝi ian punon.

Tiu tuta senkohereco montras la intermiksiĝon de ideoj, komuna fakto en preskaŭ ĉiuj perfortaj mortoj.

Post du monatoj, la 2an de Februaro 1864, la Spirito memvole ree komunikiĝas per la sama mediumo, dirante la jenon:

“Via kompatemo al miaj tiel teruraj suferoj faciligis min. Mi komprenas la esperon, antaŭvidas la pardonon, sed post la puno pro la eraro farita. Mi senĉese suferas, kaj, se Dio permesas, ke mi duonvidu dum sekundoj la finon de mia malfeliĉo, tion mi ŝuldas al la preĝoj de karitemaj animoj, kiuj kompatis mian situacion. Ho! espero, ĉiela radio, kiom benata ci estas, kiam mi sentas cin ekaperi en mia animo!... Sed ve! la abismo malfermegiĝas, la teruro kaj sufero absorbas la penson pri favorkoreco. La nokto, ĉiam la nokto!... la akvo, la muĝado de la ondoj min englutintaj, estas nur pala imago de la teruro, en kiun sin envolvas mia Spirito... Mi fariĝas pli trankvila, kiam mi povas resti apud vi, ĉar, kiel la konfido de sekreto al amika brusto min faciligas, tiel same via kompatemo, naskita de la konfido de mia mizero, kvietigas la suferon kaj ripozigas al mi la Spiriton...

Viaj preĝoj plaĉas al mi, ne rifuzu ilin al mi. Mi ne volas rehavigi al mi tiun teruran sonĝon, kiu ŝanĝiĝas en realaĵon, kiam mi ĝin vidas... Prenu la krajonon pli da fojoj. Tre faciligas min la komunikiĝo kun vi.”

Kelkajn tagojn poste, ĉe spiritista kunsido en Parizo, oni faris al ĉi tiu Spirito la jenajn demandojn, kunigitajn de li en unu solan komunikaĵon kaj pere de alia mediumo, laŭ la ĉi-suba formo.

Jen estas la demandoj:

Kiu igis vin memvole komunikiĝi per alia mediumo? Kiom da tempo forpasis de via morto kiam vi manifestiĝis?

Kiam vi ĝin faris, vi ŝajne ankoraŭ dubis pri via stato, kaj vi samtempe elmontris angorojn de terura morto: ĉu vi nun komprenas pli bone tiun situacion?

Vi kategorie diris, ke via morto estas provo: ĉu vi povos diri al ni la motivon de tiu aserto?

Tio por ni estas instruo kaj por vi servas kiel korfaciligo. Per sincera konfeso vi havigos al vi la rajton je la favorkoreco de Dio, favorkoreco, kiun ni petos en niaj preĝoj.

Respondo. – Unue, ŝajnas neeble, ke iu homo povas suferi tiel kruele. Dio! Kiel penige estas vidi sin konstante envolvita en furiozaj ondoj, senĉese suferante tiun turmenton, tiun glacian malvarmon, kiu supreniras ĝis la stomako, ĝin ĉirkaŭpremante!

“Sed por kio mi retenas vin per tiuj scenoj? Ĉu mi ne devas komenci obei al la dankoleĝoj, dankante vin ĉiujn, kiuj interesiĝas pri miaj turmentoj? Vi demandis min, ĉu mi manifestiĝis post longe, post mia morto.

Mi ne povas respondi facile. Pripensante, vi presentos al vi la teruran situacion, en kiu mi ankoraŭ troviĝas. Mi pensas, ke fremda forto kondukis min antaŭ la mediumon kaj – neeksplikebla afero – mi uzis mian brakon kun la sama facileco, kun kiu mi nun uzas la vian, konvinkite ke ĝi apartenis al mi. Nun mi spertas grandan plezuron, kvazaŭ ian apartan korfaciliĝon, kiu... sed ve! Jen ĝi finiĝas. Sed, Dio mia! Ĉu mi havos forton fari la konfeson, kiu min koncernas?”

Post kiam li estis tre kuraĝigita, la Spirito aldiris: – “Mi estis tre kulpa, kaj kio plej multe min turmentas, tio estas la fakto, ke mi estis rigardata kiel martiro, kiam mi verdire ne estis... En la antaŭa ekzistado mi ensakigis plurajn viktimojn kaj ilin ĵetis en la maron... Preĝu por mi!...

Komentario pri ĉi tiu komunikaĵo fare de Sankta Ludoviko

Ĉi tiu konfeso alportos grandan konsolon al la Spirito, kiu efektive estis tre kulpa! Sed honora estis la ekzistado, kiun li ĵus lasis: – li estis amata kaj estimata de siaj estroj. Tiu cirkonstanco estis frukto de liaj bonaj decidoj antaŭ ol reveni sur la Teron, kie li deziris esti tiel humana, kiel kruela li estis. La sindonemo de li elmontrita estis reboniĝo, sed li devis elpagi la pasintajn erarojn per fina provo – tiu de la morto, kiun li spertis. Li mem volis puriĝi per la torturoj, kiujn li trudis al aliaj, kaj rimarku, ke ia ideo lin persekutas: la ĉagreniĝo pro tio, ke li estis rigardata kiel martiro. Oni konsideros tiun humilecon. Fine li forlasis la vojon al kulpelpago por eniri sur tiun de regeneriĝo, sur kiu vi povos subteni lin per viaj preĝoj, lin devigante iri sur ĝi per paŝo pli firma kaj decida.

François Riquier

Li estis maljuna fraŭlo, avara kaj tre populara, kiu mortis en C..., en 1857, postlasante al siaj gefratoj grandan riĉaĵon. Iam li ludonis domon al virino, kiu pli malfrue lin tute forgesis, eĉ nesciante ĉu li ankoraŭ vivis aŭ ne. En 1862, unu filino de tiu sinjorino, inklina al krizoj de katalepsio akompanataj de magneta dormo, kaj ankaŭ bona mediumino, vidis dum unu el tiuj dormoj S-ron Riquier, kiu, ŝi asertis, intencis paroli al ŝia patrino.

Kelkajn tagojn poste, tial ke li memvole manifestiĝis, konfirmante tiun intencon, oni tenis kun li la jenan konversacion:

– D. Kion vi volas de ni?

– R. La monon, kiun alproprigis la malŝatinduloj, por dividi ĝin inter si! Ili vendis bienojn, domojn, ĉion, por riĉiĝi! Ili malŝparegis miajn havojn, kvazaŭ ili ne plu apartenis al mi. Zorgu, ke oni estu justaj al mi, tial ke ili jam ne aŭdas min, kaj mi ne volas vidi tiajn abomenindaĵojn. Ili diras, ke mi estis uzuristo, kaj ili gardis mian monon. Kial ili ne volas redoni ĝin al mi? Ĉu ili opinias, ke ĝi estis malhoneste akirita?

– D. Sed vi estas mortinta, mia kara sinjoro, kaj ne havas plu iun ajn bezonon de mono. Petegu al Dio, ke Li permesu al vi novan ekzistadon de malriĉeco, por ke vi elpagu la uzuron de ĉi tiu lasta vivo.

– R. Ne, mi ne povos vivi em malriĉeco. Mi bezonas mian monon, sen kiu mi ne povas vivi. Cetere mi ne bezonas alian ekzistadon, ĉar mi nuntempe estas viva.

– D. (Al li estis farita la jena demando, kun la celo voki lin en la realon.) Ĉu vi suferas?

– R. Ho! Jes. Mi suferas torturojn pli dolorajn ol tiuj kaŭzitaj de la kruela malsano, ĉar estas ja mia animo, kiu ilin suferas. Ĉar mi ĉiam havas en la menso la maljustecon de ia vivo, kiu por multaj homoj estis kialo de skandaloj, mi havas konscion, ke mi estas ne kompatinda mizerulo, sed mia sufero estas tiel granda, ke estas necese, ke oni helpu min eliri el tiu bedaŭrinda situacio.

– D. Ni preĝos por vi.

– R. Dankon! Preĝu, por ke mi forgesu miajn surterajn havojn, sen tio mi ne povos penti.

Adiaŭ kaj dankon.

François Riquier, Rue de la Charité nº 14

Estas kurioze vidi tiun Spiriton indiki sian loĝejon, kvazaŭ li estus vivanta.

La sinjorino rapidis konfirmi ĝin, kaj ŝi tre surpriziĝis, konstante, ke ĝi estis ĝuste la lasta domo, en kiu Riquier loĝis. Jen kiel, post kvin jaroj, li ankoraŭ sin ne opiniis mortinta, kaj male spertis la deziregon, tre kruelan por uzuristo, vidi siajn havojn dividitaj inter la heredintoj. La elvoko, sendube okazigita de iu bona Spirito, celis komprenigi al li lian staton, kaj inklinigi lin al pento.

Claire

(Societo de Parizo, 1861)

La Spirito liverinta la jenajn diktatojn apartenis al iu sinjorino, kiun la mediumo konis, kiam ŝi vivis sur la Tero. Ŝia konduto, same kiel ŝia karaktero, plene pravigas la turmentojn, kiujn ŝi suferis. Krom tio, ŝin regadis ia ekcesa sento de personaj orgojlo kaj egoismo, sento evidenta en la tria el la mesaĝoj, kiam ŝi deziras, ke la mediumo priokupiĝu nur pri ŝi. La komunikaĵoj estis ricevitaj en malsamaj tempoj, kaj la tri lastaj elmontras senteblan progreson de la inklinoj de la Spirito, dank’ al la zorgemo de la mediumo, kiu efektivigis ŝian moralan edukon.

1. Jen mi estas ĉi tie, mi, la malfeliĉa Claire. Kion vi volas, ke mi diru al vi? La rezignacio, la espero estas nenio alia ol vortoj, por tiuj, kiuj scias, ke, multenombraj kiel grajnoj el hajlo, la suferoj daŭros al ili dum la senfinaj jarcentoj. Mi povas mildigi ilin, vi diras... Kia nepreciza vorto! Kie renkonti kuraĝon kaj esperon por tio? Penu do, obtuza inteligento, kompreni kio estas eterna tago. Unu tago, unu jaro, unu jarcento... kion mi scias? se la horoj ne dividas ĝin, la sezonoj ne varias; eterna kaj malrapida kiel la akvo, kiu rosumas la rokon, tiu abomeninda, malbenita tago pezas sur mi, kiel lavango da plumbo... Mi suferas!... Ĉirkaŭ mi, nur silentaj kaj indiferentaj ombroj... Mi suferas!

Sed mi scias, ke super tiu mizero regas la Dio Patro, al kiu ĉio iras. Mi volas pensi pri Li, mi volas petegi de Li favorkorecon. Mi baraktas kaj vivas, treniĝante, kiel kriplulo rampanta sur vojo. Mi ne scias, kia forto altiras min al vi; eble vi estas mia savo. Mi forlasas vin pli trankvila, pli reanimita, simile al maljunulino glaciiĝinta, kiu sin varmigus en sunradio. Frostiĝinta, mia animo revigliĝas ĉe via alproksimiĝo.

2. Mia malfeliĉo pliiĝas tagon post tago, proporcie kiel mi ekkonas la eternecon. Ho mizero! Malbenitaj estas la horoj da egoismo kaj inerto, en kiuj, forgesante ĉian karitaton, ĉian alligiĝon, mi nur pensis pri mia bonstato! Malbenitaj homaj interesoj, materiaj priokupiĝoj min blindigintaj kaj perdigintaj! Nun la konsciencoriproĉo pri la tempo perdita! Kion mi diros al vi, kiu min aŭdas? Rigardu, prigardu konstante, amu la aliajn pli ol vin mem, ne prokrastu la marŝon nek grasigu vian korpon malprofite de via animo. Gardu vin, laŭ la prediko de la Sinjoro al liaj disĉiploj. Ne danku min pro tiuj konsiloj, ĉar, se mia Spirito ilin konceptas, la koro neniam ilin aŭdis. Simile al elpelita hundo, kiu treniĝas de timo, tiel same mi humiliĝas, ankoraŭ ne konante la spontanean amon. Tre malfruas ekaperi la dia aŭroro! Preĝu por mia nesentema kaj tiel mizera animo!

3. Ĉar vi min forgesas, tial mi ĉi tien venas vin serĉi. Ĉu vi kredas, ke izolitaj preĝoj kaj la simpla elparolo de mia nomo sufiĉas por faciligi miajn punojn? Ne, centfoje ne. Mi kriegas de doloro, vagante sen ripozo, sen protekto, sen espero, sentante la eternan pikilon de la puno eniĝi en mian ribelantan animon. Kiam mi aŭdas viajn lamentojn, mi ridas, tiel same kiam mi vidas vin venkita. Viaj nedaŭraj mizeroj, la larmoj, la turmentoj ĉesigitaj de la dormo, kio do ili estas? Ĉu mi dormas ĉi tie? Mi volas (ĉu vi aŭdis?), mi volas, ke, forlasante viajn filozofiajn noktomeditojn, vi okupiĝu pri mi, farante, ke ankaŭ aliaj tion faru. Mi ne havas vortojn por difini tiun forpasantan tempon, kies horoj ne difinas periodojn. Mi vidas nur subtilan esperradion, vi donis ĝin al mi: do ne forlasu min.

4. La Spirito de Sankta Ludoviko. Ĉi tiu sceno estas tute vera kaj pri nenio troigita. Eble oni demandos, kion faris tiu virino por esti mizera. Ĉu ŝi faris ian teruran krimon? ŝtelis? murdis? Ne; ŝi faris nenion, kio insultus la justecon de la homoj. Kontraŭe ŝi amuzis sin per tio, kion vi nomas surtera feliĉo; beleco, ĝuoj, flatoj, ĉio ridetis al ŝi, nenio mankis al ŝi, tiagrade ke tiuj, kiuj ŝin vidis, diradis: Kia feliĉa virino! Kaj oni enviadis ŝian sorton. Sed ĉu vi volas scii?

Ŝi estis egoisma; ŝi posedis ĉion, krom bona koro. Ŝi ne malobeis la leĝon de la homoj, sed tiun de Dio, ĉar ŝi forgesis la unuan el la virtoj – la karitaton. Ĉar ŝi amis neniun krom si mem, nun ŝi ne trovas iun, kiu ŝin amu, kaj vidas sin izolita, forlasita, sen protekto en la Spaco, kie neniu pensas nek okupiĝas pri ŝi.

Jen kio konsistigas ŝian turmenton. Ĉar ŝi serĉis nur la mondajn plezurojn hodiaŭ ne plu ekzistantajn, tial ĉirkaŭ ŝi estiĝis ia malplenaĵo, kaj ĉar ŝi vidas nur la nenion, ĉi tiu al ŝi ŝajnas eterna. Ŝi ne suferas fizikajn torturojn; demonoj ne venas turmenti ŝin, kio cetere estas nenecesa, ĉar ŝi turmentas sin mem, kaj tio estas pli dolora, pro tio, ke, se tio okazus, la demonoj estus estuloj okupantaj sin pri ŝi. Egoismo estis ŝia ĝojo sur la Tero; nu bone, ĝi – Ŝia efektiva demono – ankoraŭ ŝin persekutas, kvazaŭ ia vermo mordanta al ŝi la koron.

Sankta Ludoviko

5. Al vi mi parolos pri la grava diferenco ekzistanta inter la moralo dia kaj la moralo homa. La unua helpas la adultulinon en ŝia forlasiteco, kaj diras al la pekuloj: “Pentu, kaj al vi malfermiĝos la regno de la ĉielo.”

Fine la moralo dia akceptas ĉian penton, ĉiujn konfesitajn pekojn, samtempe ke la moralo homa rifuzas penton kaj ridetas al la kaŝitaj pekoj, kiuj, ĝi diras, estas parte pardonitaj. La unuan koncernas la graco de la pardono, kaj la duan la hipokriteco. Elektu, Spiritoj avidaj je vero! Elektu inter la ĉieloj malfermitaj al la pento kaj la toleremo akceptanta la malbonon, forpelante la singultojn de la sincere elmontrita pento, nur por ne vundi la egoismon kaj antaŭjuĝojn. Pentu vi ĉiuj, kiuj pekas, rezignu la malbonon kaj precipe la hipokritecon – vualon el hontindaĵoj, ridetantan maskon de reciprokaj interesoj.

6. Mi estas pli trankvila kaj rezignacia antaŭ la elpago de miaj eraroj. La malbono ne estas ekster mi, ĝi loĝas en mi, kaj mi, ne la eksteraj aferoj, devas ja transformiĝi.

“Ni portas en ni la ĉielon kaj la inferon; niaj eraroj, gravuritaj en nia konscienco, estas flue legataj en la tago de la reviviĝo. Kaj ĉar la animstato nin faligas aŭ altigas, ni estas la juĝantoj de ni mem. Mi klarigas: Spirito malpura kaj superŝarĝita per kulpoj ne povas koncepti nek aspiri ian altiĝon, kiu estus al li neelportebla. Kiel la malsamaj specioj de estaĵoj vivas ĉiu en la sfero, kiu estas propra al ili, tiel same la Spiritoj, laŭ sia grado da progreso, moviĝas en la medio adekvata al iliaj kapabloj kaj ne konceptas alian, escepte kiam la progreso (instrumento de la malrapida transformiĝo de la animoj) forprenas de ili la malnoblajn inklinojn, senigante ilin je la krizalido de la peko, por ke ili povu ŝvebi antaŭ ol sin ĵeti tiel rapidaj, kiel sagoj, al la unika kaj dezirata celo – Dio! Ha! mi ankoraŭ rampas, sed mi ne plu malamas, kaj mi konceptas ja la nedireblan feliĉon de la dia amo. Do preĝu por mi, kiu esperas kaj atendas.”

En la sekvanta komunikaĵo, Claire parolas pri sia edzo, kiu ŝin ege martirigis, kaj pri la pozicio, en kiu li troviĝas en la spirita mondo. Tiu priskribo, kiun ŝi ne povis mem kompletigi, estis finita de la spirita gvidanto de la mediumo.

7. Mi venas serĉi vin, vin, kiu por tiel longa tempo lasis min en forgesiteco. Sed mi jam akiras paciencon kaj ne plu mi malesperas. Ĉu vi volas scii, kia estas la situacio de la kompatinda Félix? Li vagadas en la mallumo, forlasita al la profunda nudeco de sia animo. Supraĵa kaj frivola, malnobligita de la sensualismo, li neniam sciis, kio estis amo kaj amikeco. Eĉ ne la pasio ekbrilis en li per siaj malgajaj lumoj. Lia nuna stato estas komparebla kun tiu de infano nekapabla al la funkcioj de la vivo kaj senigita je ĉia protekto. Félix terurite vagas en tiu fremda mondo, kie ĉio brilegas en la lumo de la Dio, kiun li neis.

8. La gvidanto de la mediumo. – Mi parolos anstataŭ Claire, ĉar ŝi ne povas daŭrigi la raporton pri la turmentoj de sia edzo, ne ilin suferante:

“Félix – supraĵa je ideoj, same kiel je sentoj; perforta pro malforteco; diboĉa pro frivoleco – en la spiritan mondon eniris nuda tiel rilate la moralon, kiel rilate la korpon. Per reenkarniĝo li akiris nenion, kaj sekve li devas rekomenci la tutan laboron. Kiel homo, kiu rekonas la profundan agitiĝon de siaj nervoj, ĉe vekiĝo el longa dormo, tiu kompatinda estulo, elirante el konfuzostato, rekonos, ke li vivis el ĥimeroj kripligintaj lian ekzistadon. Tiam li malbenos la materialismon, kiu donis al li malpenaĵon sub la ŝajno de realaĵo; li kontraŭos al pozitivismo, kiu igis rigardi, kiel iluzion, la ideojn pri la estonta vivo; kiel frenezecon, sian aspiron; kiel malfortecon, la kredon je Dio. Vekiĝante, la malfeliĉulo ekvidos, ke tiuj nomoj de li mokitaj estas formulo de la vero, kaj ke, kontraŭ la instruo de la fabelo, la ĉaso de la besto estis malpli profita ol tiu de la ombro.”

Georges

Studo pri la komunikaĵoj de Claire

Tiuj komunikaĵoj estas instruaj, ĉar ili montras al ni precipe unu el la plej komunaj trajtoj de la vivo – tiun de egoismo. El ili ne rezultas tiuj grandaj krimoj, kiuj konsternas eĉ la plej perversajn homojn, sed la kondiĉo de grandega amaso vivanta en ĉi tiu mondo, en honoro kaj respekto, nur pro tio, ke ili havas ian bonan ŝajnon kaj sin gardas de la hontego el puno de la sociaj leĝoj. Tiuj homoj ne spertos eksterordinajn punojn en la spirita mondo, sed ian situacion simplan, naturan kaj konforman al siaj animostato kaj vivmaniero. Izoliteco, forlaso, senprotekto, jen la puno al tiu, kiu vivis nur por si mem. Kiel ni vidis, Claire estis Spirito tro inteligenta, sed dotita per malmola koro. La socia pozicio, la riĉeco, la bela korpo, kiujn ŝi posedis sur la Tero, altiris la omaĝojn agrablajn al ŝia vantemo – kio sufiĉis al ŝi; hodiaŭ, kie ŝi troviĝas, ŝi vidas nur indiferentecon kaj frivolecon ĉirkaŭ si.

Tiu puno estas ne nur pli turmentanta ol la doloro, kiu inspiras kortuŝon kaj kompaton, sed ankaŭ ĝi estas rimedo ŝin devigi veki aliulan interesiĝon pri ŝi, pri ŝia morto.

La sesa mesaĝo enhavas ideon tute veran koncerne la obstinecon de kelkaj Spiritoj en la praktiko de malbono.

Ni miris, vidante kiel kelkaj el ili estas nesentemaj al la ideo kaj eĉ al la sceno de feliĉo de la bonaj Spiritoj. Ĝi estas ekzakte la situacio de degenerintaj homoj, kiu plezuras ĉe korupto, same kiel ĉe la krude voluptaj agoj. Tiaj homoj estas, por tiel diri, en sia elemento; ili ne kapablas koncepti delikatajn plezurojn, kaj preferas ĉifonaĵojn al puraj brilaj vestoj, ĉar en tiuj ili sin sentas pli laŭplaĉe. Jen kial ili preferas bakkajn orgiojn, ol bonajn kompaniulojn. Kaj tiuj Spiritoj tiel identiĝas kun tiu vivmaniero, ke ĝi eĉ fariĝas ia dua naturo por ili, tiagrade ke ili kredas sin nekapablaj eĉ sin altigi super sia sfero. Kaj ili tiel konserviĝas, ĝis profunda transformiĝo de la estaĵo revigligos al ili la intelekton, elvolvigos ilian moralan senton kaj faros ilin senteblaj por la plej subtilaj sensacoj. Kiam elkarniĝintaj, tiuj spiritoj ne povas tuj akiri la delikatecon de sentoj, kaj dum tempo pli aŭ malpli longa ili okupos la malsuperajn tavolojn de la spirita mondo, same kiel okazas sur la Tero; tiel ili restos dum ili restas ribelaj al la progreso, sed kun la tempo, la sperto, la turmentoj kaj mizeroj de la sinsekvaj reenkarniĝoj alvenos la momento vidi ion pli bonan ol tio, kion ili ĝis tiam posedis. Fine iliaj aspiroj altiĝas, ili ekkomprenas tion, kio mankas al ili kaj komenciĝas la klopodoj de regenerado.

Jam sur tiu vojo, la marŝo estas rapida, ĉar ili ekkonciis pri iu supera bono, kompare kun kiu la aliaj, kiuj estas nenio alia ol krudaj sensacoj, nepre inspiros naŭzon al ili.

– D. (al Sankta Ludoviko) Kion ni komprenu kiel mallumon, en kiu troviĝas dronintaj certaj suferantaj animoj? Ĉu temas pri tiu ofte menciita en la Skribo?

– R. Jes, efektive tiu difinita de Jesuo kaj de la profetoj, kiam ili mencias la punon al la maliculoj.

Sed tio estis nenio alia ol alegorio destinita tuŝi la materiiĝintajn sentumojn de iliaj samtempuloj, kiuj neniam kapablus kompreni punon el la spirita vidpunkto. Iaj Spiritoj estas dronintaj en mallumo, sed tion oni devas rigardi, kiel efektivan nokton de la animo, kompareblan kun la intelekta mallumo de la idioto. Ĝi ne estas anima frenezeco, sed ia nekonscio de tiu kaj de ĉio lin ĉirkaŭanta, nekonscio, kiu okazas ĉu en ĉeesto, ĉu en malesto de la materia lumo. Ĝi estas precipe la puno de tiuj, kiuj dubis pri sia sorto. Ili ja kredis al la nenio; la aspekto de tiu nenio ilin turmentas, ĝis kiam ilia animo, rekonante sian eraron, rompas la afliktiĝon, kiu ĝin malvigligis kaj regadis, simile al homo, kiu, subpremita de peniga sonĝo, en la momento luktas, per la tuta forto de siaj kapabloj, kontraŭ la teruraĵoj komence lin superregintaj. Ĉi tiu momenta reduktiĝo de la animo al la nenio fikcia, kaj konscia pri sia ekzisto, estas sento pli kruela ol oni povas imagi, pro la ripoza aspekto, kiun ĝi havas: – tiu ripozo trudita, tiu nuleco de la estaĵo, tiu necerteco turmentas ĝin. La ĉagreno, kiu ĝin invadas, estas la plej terura el la punoj, ĉar ĝi vidas nenion ĉirkaŭ si – nek aĵojn nek estulojn; vere ĉio tio estas nur mallumo por ĝi.

Sankta Ludoviko

(Claire): Jen mi estas ĉi tie. Ankaŭ mi povas respondi al la demando pri la mallumo, ĉar mi vagadis kaj suferis dum longa tempo en tiu limbo, kie ĉio estas singulto kaj mizeroj. Jes, ekzistas la videbla mallumo, pri kiu parolas la Skribo, kaj la malfeliĉuloj forlasantaj la vivon, nesciaj aŭ kulpaj, post la surteraj provoj estas forpelitaj en malvarman regionon, nekonsciaj pri si mem kaj pri sia destino. Ĉar ili kredas la eternecon de tiu situacio, ilia lingvaĵo ankoraŭ estas tiu de la vivo ilin deloginta, kaj ili miras kaj ektimas antaŭ la profunda mallumo: mallumo estas ja tiuj lokoj homplenaj kaj samtempe dezertaj, spacoj en kiuj eraras obskuraj kompatindaj Spiritoj, sen konsolo, sen amikoj, sen iu ajn helpo. Al kiu ili sin direktas... se ili sentas sur si la premegan eternecon?... Ili tremas kaj bedaŭras la malnoblajn interesojn, kiuj okupis iliajn horojn; priploras la foreston de la noktoj, plurfoje alportintaj al ili, en feliĉa sonĝo, la forgeson pri la ĉagrenoj. Por la Spirito la mallumo estas: nescio, malpleno, abomeno kontraŭ la nekonataĵo... Mi ne povas daŭrigi...

Claire

Ankoraŭ pri ĉi tiu temo ni ricevis la jenan klarigon:

“Pro sia naturo la Spirito posedas ian luman proprecon elvolviĝanta sub la influo de la aktiveco kaj kvalitoj de la animo. Oni povas diri, ke tiuj kvalitoj estas por la perispirita fluidaĵo, same kiel la frotado por la alumeto. La intenseco de la lumo estas proporcia al la pureco de la Spirito: la plej malgrandaj moralaj neperfektaĵoj ĝin malgravigas kaj malfortigas. La lumo elsendita de iu Spirito estos des pli viva, ju pli granda estos lia progreso. Tiel, ĉar la Spirito estas iamaniere sia propra lanterno, li vidos proporcie al la intenseco de la lumo, kiun ĝi naskas, el kio rezultas, ke la Spirito ĝin ne naskantaj troviĝas en malumo.”

Ĉi tiu teorio estas perfekte ekzakta rilate la disradiadon de lumaj fluidaĵoj el la superaj Spiritoj, kaj ĝi estas konfirmita de observo, kvankam oni ne povas konkludi, ke tiu disradiado estas la vera kaŭzo, aŭ almenaŭ la sola kaŭzo de la fenomeno; unue, ĉar ne ĉiuj malsuperaj Spiritoj estas en mallumo; due, ĉar unu sama Spirito povas troviĝi alterne en lumo kaj en mallumo; kaj trie, fine, ĉar ankaŭ lumo estas puno por la Spiritoj tre neperfektaj. Se la mallumo, en kiu troviĝas iuj Spiritoj, estas propra al ilia personeco, tiu mallumo estus konstanta kaj ĝenerala por ĉiuj malbonaj Spiritoj, kio cetere ne okazas. Iafoje tiuj plej rafinite malicaj perfekte vidas; aliaj, ne tiaj, restas por kelka tempo en profunda mallumo.

Tiamaniere ĉio montras, ke, sendepende de sia propra lumo, la Spiritoj ricevas eksteran lumon al ili mankantan laŭ la cirkonstancoj, el kio oni devas konkludi, ke la mallumo dependas de ia kaŭzo aŭ de ia fremda volo, kio estas speciala puno de la superega justeco por difinitaj kulpoj.

Demando (al Sankta Ludoviko). – Kial la morala edukado de la elkarniĝintaj Spiritoj estas pli facila ol tiu de la enkarniĝintaj? La rilatoj, kiujn Spiritismo starigis inter homoj kaj Spiritoj, ebligas, ke ĉi tiuj lastaj estu pli rapide korektitaj sub la influo de la bonfaraj konsiloj, ol la enkarniĝintaj Spiritoj, kiel oni vidas ĉe la kuracado de obseditoj.

Respondo (Societo de Parizo). – Laŭ sia propra naturo, la enkarniĝinto troviĝas en senĉesa lukto pro la kontraŭaj elementoj, el kiuj li konsistas kaj kiuj devas konduki lin al lia providenca celo, reagante unu sur alian.

La materio estas facile superregata de ekstera fluidaĵo; se, kun la tuta morala povo, je kiu ĝi estas kapabla, la animo ne reagos, ĝi lasos sin regi de la peranto de sia korpo, obeante la impulson de la perversaj influoj ĝin ĉirkaŭantaj, kaj tio kun des pli granda facileco, ĉar la nevideblaj estuloj, kiuj ĝin subjugigas, atakas la pli atingeblajn punktojn, la inklinojn al la reganta pasio.

Tio sama ne okazas al la elkarniĝinto, kiu, kvankam troviĝas sub la duonmateria influo, ne povas esti komparata, pro sia stato, kun la enkarniĝinto. La homa respekto, tiel profunda ĉe la homo, ne ekzistas ĉe la elkarniĝinto, kaj nur ĉi tiu penso sufiĉas por devigi lin ne rezisti dum longa tempo la argumentojn, kiujn la propra intereso montras al li kiel bonajn.

Li povas lukti, kaj li eĉ ĝin faras ĝenerale kun pli da impeto ol la enkarniĝinto, ĉar li estas pli libera. Nenia priokupiĝo pri materia intereso, pri socia pozicio prezentiĝos al lia rezonado. Li luktas pro amo al malbono, sed frue li konvinkiĝas pri sia senforteco, antaŭ la morala supereco lin superreganta; la perspektivo pri lia bona estonteco pli facile lin tuŝas, ĉar li rekonas sin en la sama vivo, en kiu tiu estonteco devas efektiviĝi; kaj tiu vido ne malklariĝas en la tumultego de la homaj plezuroj. Unuvorte la sendependeco je la karno faciligas la konvertiĝon, precipe kiam oni akiris tian aŭ alian elvolviĝon per la plenumitaj provoj.

Spirito tute primitiva estus malmute inklina al rezonado, kio cetere ne okazas al tiu, kiu jam havas sperton pri la vivo. Krom tio, ĉe enkarniĝinto, same kiel ĉe elkarniĝinto, sur la animon, sur la senton estas ja necese agi.

Ĉia materia ago povas ĉesigi dum momento la suferon de malvirta homo, sed kio ĝi ne povas, tio estas detrui la morban principon sidantan en la animo.

Ĉiu ajn ago ne celanta la pliperfektiĝon de la animo ne povos deturni ĝin de malbono.

Sankta Ludoviko


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.