La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ĈIELO KAJ LA INFERO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

UNUA PARTO: Doktrino
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
DUA PARTO: Ekzemploj
1 2 3 4 5 6 7 8
Piednotoj

ĈAPITRO IX: DEMONOJ

Origino de la Kredo je demonoj. Demonoj laŭ la Eklezio. Demonoj laŭ Spiritismo.

Origino de la kredo je demonoj

1. En ĉiuj tempoj, laŭ la diversaj teogonioj, la demonoj ludis elstaran rolon kaj, kvankam iamaniere defalintaj laŭ la ĝenerala koncepto, la graveco, kiun oni atribuas al ili, ankoraŭ hodiaŭ iom valorigas la aferon, kiu tuŝas la fundon mem de la religiaj kredoj. Jen kial estas utile ekzameni ĝin plej detale.

Kredo al ia supera povo estas instinkta ĉe la homo. Ni trovas ĝin sub malsamaj formoj, en ĉiu aĝo de la mondo. Sed se hodiaŭ, malgraŭ la grado da atingita kulturo, oni ankoraŭ diskutas la naturon kaj atributojn de tiu povo, ni prezentu al ni kiajn nociojn pri tio havus la homo en la infaneco de la homaro.

2. Kiel pruvo de ilia simplanimeco, la sceno de la primitivaj homoj, ekstazitaj antaŭ la Naturo kaj admirantaj en ĝi la bonecon de la Kreinto, estas sendube tre poezia, sed malmulte reala. Fakte, ju pli la homo alproksimiĝas al la primitiva stato, des pli li sklaviĝas al sia instinkto, kion oni vidas ankoraŭ hodiaŭ ĉe la nuntempaj barbaraj kaj sovaĝaj popoloj; kio plej multe lin priokupas, aŭ ĝustadire, kio lin ekskluzive priokupas, tio estas la kontentigo de liaj materiaj bezonoj, des pli, ĉar li ne havas aliajn.

La sola sento, kiu povas fari lin alirebla por la pure moralaj ĝuoj, nur grade kaj malrapide disvolviĝas; la animo ankaŭ havas sian infanaĝon, sian junaĝon kaj maturaĝon, kiel la homa korpo; sed por kompreni abstraktaĵon, kiom da evoluoj ĝi devas sperti ĉe la homaro! Kiom da ekzistadoj ĝi devas travivi!

Ne parolante pri la primitivaj tempoj, ni rigardu ĉirkaŭe al la homoj sur kamparo kaj ni profunde esploru la admirosentojn, kiujn ĉe ili vekas la brilo de la leviĝanta Suno, la stelplena volbo de la firmamento, la kanto de la birdoj, la murmuro de la klaraj ondoj, la floranta ĝardeno sur herbejoj. Laŭ ili la Suno leviĝas laŭkutime, kaj ĉar ĝi donas la necesan varmon por maturigi grenejojn, se nur tiu varmo ilin ne bruletigu, estas realigita ĉio, kion ili aspiras; ili rigardas al la ĉielo por ekscii, ĉu okazos bona aŭ malbona vetero; al ili ne gravas, ke kantu aŭ ne la birdoj, se nur ĉi tiuj ne malmultigu la grajnojn en grenplantejo; al la melodioj de najtingalo ili preferas la gluglon de kokinaro kaj la grunton de porkoj; kion ili deziras rilate la riveretojn kristalklarajn aŭ ŝlimecajn, estas tio, ke ili ne sekiĝu nek transbordiĝu; rilate la herbejojn, ke ĉi tiuj produktu bonan herbon kun aŭ sen floroj.

Jen ĉio, kion tiuj homoj aspiras, aŭ pli bone ĉio, kion ili komprenas el la Naturo, kvankam ili jam estas tre distancaj de la primitvaj homoj.

3. Se ni revenos al ĉi tiuj lastaj, ni tiam ilin vidos pli ekskluzive priokupiĝintaj pri kontentigo de siaj materiaj bezonoj, kaj bono aŭ malbono en ĉi tiu mondo konsistos nur en kontentigo aŭ malprofito de tiuj bezonoj.

Kredante al ia superhoma povo, kaj ĉar la materia malprofito ĉiam estas tio, kio al ili plej multe gravas, ili atribuas ĝin al tiu povo, pri kiu cetere ili faras tre neprecizan ideon. Kaj ĉar ili nenion konceptas ekster la videbla kaj tuŝebla mondo, tia povo ŝajnas al ili ekzistanta en la estuloj kaj aĵoj, kiuj ilin malutilas.

La malutilaj bestoj estas nenio alia ol naturaj kaj rektaj reprezentantoj de tiu povo. Pro la sama motivo ili vidas en la utilaĵoj la personiĝon de bono: el tio venas ilia kulto al difinitaj plantoj kaj eĉ al senvivaj objektoj.

Sed la homo ordinare estas pli sentema al malbono ol bono; ĉi tiu ŝajnas al li natura, dum tiu lin malutilas. Ne pro alia motivo oni klarigas, ĉe la primitivaj kultoj, la ceremoniojn pli kaj pli nombraj je honoro al la malbonfara povo: timo superstaras dankon.

Dum multe da tempo la homo komprenis nur la fizikajn bonon kaj malbonon; la moralaj sentoj nur poste markis la progreson de la homa inteligento, kaj igis lin duonvidi ĉe la spiritaro ian superhoman povon ekster la videbla mondo kaj la materiaj aferoj. Tiu progreso certe estas realigita de distingiĝaj inteligentoj, kiuj tamen ne povis iri trans iajn limojn.

4. Pruvinte kaj evidentiginte la lukton inter bono kaj malbono, ĉi tiu multfoje pli prosperanta ol tiu, kaj ne povante racie akcepti, ke malbono devenu de bonfara povo, oni venis al konkludo, ke ekzistas du rivalaj povoj en la regado de la mondo. El tio fontis la doktrino pri la du principoj, cetere logika en tempo, kiam la homo troviĝis nekapabla penetri per rezono en la esencon de la Superega Estulo. Kiel li tiam komprenus, ke malbono, el kiu povas veni bono, estas nenio alia ol pasema stato, kondukanta lin al feliĉo per sufero kaj helpanta lian progreson? La limoj de lia morala horizonto, permesantaj al li vidi nenion trans la estanteco, tiel en la pasinteco, kiel en la estonteco, ankaŭ ne permesis al li kompreni, ke li jam progresis, ke li ankoraŭ individue progresos, kaj ke la sortovicoj de la vivo rezultas el la neperfektaĵoj de la en li loĝanta spirita esto, kiu antaŭekzistas kaj postvivas la korpon, dependante de serio da purigaj ekzistadoj por atingi la perfektecon.

Por kompreni kiamaniere bono povas rezulti el malbono estas necese konsideri ne unu, sed multe da ekzistadoj; estas necese kompreni ilin ĉiujn, el kiuj – kaj nur el kiuj – nete rezultas la kaŭzo kaj la repektivaj efikoj.

5. La duobla principo pri bono kaj malbono estis, dum multe da jarcentoj kaj sub pluraj nomoj, la bazo de ĉiuj religiaj kredoj. Ni tiel vidas ĝin koncentriĝinta en Ormuzdo kaj Arimano inter la persoj, en Javeo kaj Satano inter la hebreoj. Sed, ĉar ĉiu suvereno devas havi ministrojn, la religioj entute konsentis pri flankaj potencoj aŭ pri bonaj kaj malbonaj genioj. La paganoj faris el ili individuojn kun la ĝenerala nomo dioj kaj donis al ili specialajn komisiojn por bono kaj malbono, por virtoj kaj malvirtoj. Kristanoj kaj muzulmanoj heredis de la hebreoj la anĝelojn kaj demonojn.

6. La doktrino pri demonoj sekve originas el la antikva kredo al tiuj du principoj. Koncernas nin esplori ĝin ĉi tie sole nur laŭ la kristana vidpunkto, ke ni vidu ĉu ĝi estas laŭ la plej ĝustaj nocioj, kiujn ni hodiaŭ posedas pri la atributoj de Dio.

Tiuj atributoj estas la deirpunkto, la bazo de ĉiuj religiaj doktrinoj; dogmoj, kulto, ceremonioj, kutimoj kaj moralo, ĉio estas rilata al la penso pli-malpli ĝusta, pli-malpli alta, kiun oni havas pri Dio, ekde fetiĉismo ĝis Kristanismo. Se la esenco de Dio restas plu ia mistero por niaj konsciencoj, ni tamen ĝin pli bone komprenas nun ol iam, danke la instruojn de la Kristo. Kristanismo racie instruas al ni, ke Dio estas unika, eterna, neŝanĝema, nemateria, ĉiopova, superege justa kaj bona, senfina pri ĉiuj perfektaĵoj.

Tial ni diris aliloke (1-a Parto, ĉap. VI, “Doktrino pri la eternaj suferoj”): “Se oni eltirus plej malgrandan parton el nur unu el liaj atributoj, Dio ne plu ekzistus, ĉar povus kunekzisti ia pli perfekta estaĵo.” Tiuj atributoj en sia absoluta tuteco estas do la kriterio de ĉiuj religioj, fundamento de la vero pri ĉiu el la principoj, kiunj ili instruas. Sed, ke iu el tiuj principoj estu vera, estas necese, ke ĝi ne atencu la diajn perfektaĵojn. Ni vidu ĉu tiel fakte estas en la vulgara doktrino pri la demonoj.

Demonoj laŭ la Eklezio

7. Satano, ĉefo aŭ reĝo de la demonoj, ne estas laŭ la Eklezio ia alegoria persono por malbono, sed ia reala estaĵo praktikanta ekskluzive malbonon, dum Dio praktikas ekskluzive bonon.

Ni do prenu lin, kiel oni lin prezentas al ni. Ĉu Satano ekzistas de la tuta eterna tempo, kiel Dio, aŭ li estas posta al Li? Ekzistante de eterne, li estas nekreita, kaj sekve egala al Dio. Ĉi tiu Dio nepre ne estus unika, ĉar ekzistus alia dio por malbono. Kaj se li estus posta al Li? En ĉi tiu okazo li ne estus io alia ol kreito de Dio. Se li estus tia, nur praktikanta malbono, ĉar nekapabla fari bonon kaj penti, Dio estus kreinta estaĵon ekskluzive kaj eterne destinitan al malbono. Se malbono ne estas verko de Dio, ĝi devas esti verko de unu el liaj kreitoj, kaj eĉ tiel Dio ne povus ne esti la aŭtoro, kaj sekve Li ne estus profunde bona. Tio sama ĝuste okazas rilate al malbonaj estaĵoj nomataj demonoj.

8. Tia estis dum multe da tempo la kredo en ĉi tiu senco. Hodiaŭ oni diras[30]: “Dio, kiu estas boneco kaj sankteco en plej alta grado, ne kreis ilin perversaj kaj malicaj. La patreca mano, kiu plezuriĝas doni al siaj verkoj la karakteron de senfinaj perfektaĵoj, dotis ilin per bonegaj kvalitoj. Al la eminentegaj kvalitoj de sia naturo Li aldonis la malavaraĵojn de sia graco; pri ĉio Li faris ilin egalaj al la Spiritoj altegaj pri gloro kaj feliĉo; subdividite en ĉiujn siajn ordojn kaj ligite al ĉiuj klasoj, ili havis la saman celon kaj identajn destinojn.

Ilia ĉefo estis la plej bela el la ĉefanĝeloj. Ili eble eĉ estus atingintaj la titolon justuloj por ĉiam kaj estus akceptitaj en la ĉielojn por feliĉoĝuado. Ĉi tiu lasta favoro, kiu estus komplemento de ĉiuj aliaj, estus la premio por ilia obeemo, sed ili sin senmeritigis pri ĝi, pro malsaĝa kaj kuraĝa ribelo.”

“Kia estis la rifo kontraŭ ilia konstanteco? Kian veraĵon ili ne konis? Kian montron de adoro, de fido ili rifuzis al Dio? La Eklezio kaj la historio de la sanktaj skriboj kategorie ne respondas tion al ni, sed ŝajnas vero, ke la demonoj ne konsentis pri la perado de la Filo de Dio nek pri la altigo de la homa naturo de Jesuo Kristo.”

“La Dia Vorto, kreinta ĉiujn aferojn, ankaŭ estas la peranto kaj unika savanto, tiel sur la Tero, kiel en la Ĉielo. Oni donis la supernaturan celon al la anĝeloj kaj al la homoj, nur antaŭvidante iliajn enkarniĝon kaj meritojn, ĉar nenia proporcio ekzistas inter la verko de la eminentaj Spiritoj kaj la rekompenco, kiu estas Dio mem. Nenia kreito povus atingi tian celon, sen tia mirinda kaj sublima interveno de la karitato. Nu, por plenigi la senfinan distancon, kiu apartigas lian esencon de liaj verkoj estis necese kunigi al lia persono la du ekstremaĵ- ojn, kaj aldoni al lia dieco la naturojn de anĝelo aŭ de homo: kaj Li preferis la homan naturon. Tiu plano konceptita ekde la tuta eterno, estis prezentita al la anĝeloj longe antaŭ ĝia plenumo: la Homo-Dio estis montrita al ili, kiel Tiu, Kiu devos ilin firmigi en la graco kaj ilin gvidi al la gloro, kondiĉe ke ili Lin adoru dum lia surtera misio kaj ĉiam en la ĉielo. Neatendita revelacio, miriga vizio al la malavaraj kaj dankaj koroj, sed profunda mistero – humiliga al la fieraj Spiritoj! Tiu supernatura karaktero, tiu grandega gloro, kiun oni al ili proponis, ne estus nur rekompenco por iliaj personaj meritoj. Ili neniam povus atribui al si mem la titolojn de tiu gloro! Ia peranto inter Dio kaj ili! Kia ofendo al ilia digno! Kion diri pri la spontanea prefero al la homa naturo? Kia maljusteco! Kia atenco al iliaj rajtoj!”

“Kaj ĉu ili ja vidos ĉi tiun homaron, kiu estas tiel malsupera al ili, diigitan pro unuiĝo kun la Vorto, sidantan ĉe la dekstra flanko de Dio sur brilanta Trono? Ĉu ili konsentos fine, ke ĝi eterne faru al Dio sian adoromaĝon?”

“Lucifero kaj triono da anĝeloj falis pro tiaj pensoj de envio kaj fiero. Sankta Miĥael kaj multe da aliaj same ekkriis: “Kiu estas simila al Dio? Li estas la mastro de siaj donoj, la suverena Sinjoro de ĉiuj aferoj. Gloro al Dio kaj al la Ŝafido, kiu devas esti oferita por savo de la mondo.” Sed la ĉefo de la ribelintoj, forgesante, ke li ŝuldas al Dio siajn noblecon kaj privilegiojn, ĝislimante ĝis trokuraĝo, diris: “Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio, mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo; mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo. “Kiuj dividis tiajn sentojn, tiuj aŭdis tiujn vortojn, kun murmuroj de aprobo, kaj partianoj aperis en ĉiuj hierarkioj. Sed ilia multego ne antaŭgardas ilin kontraŭ puno.”

9. Ĉi tiu doktrino naskas diversajn kontraŭdirojn:

1-a. Se Satano kaj la demonoj estis anĝeloj, ili do estis perfektaj; se estante perfektaj, kiel ili povis fali tiamaniere, ke ili ne rekonis la aŭtoritaton de tiu Dio, ĉe kiu ili troviĝis? Eĉ se ili estus grade atingintaj tian eminentecon, post kiam ili suriris la ŝtupojn de perfekteco, ni povus koncepti malgajan retroiron; sed ne en la maniero, kiel oni prezentas ilin al ni, t. e. perfektaj ekde ilia origino.

Jen estas la konkludo: Dio volis krei perfektajn estaĵojn, ĉar Li favoris ilin per ĉiuj kapabloj, sed Li trompiĝis: laŭ la Eklezio do Dio ne estas neerarema![31]

2-a. Ĉar la eklezio kaj la sanktaj analoj ne klarigas la kaŭzon de la ribelo de la anĝeloj kontraŭ Dio kaj nur konsideras kiel duban (preskaŭ certan) la reziston rekoni la estontan mision de la Kristo, kian valoron – ni demandas – kian valoron eble havas la priskribo tiel preciza kaj detala pri la sceno tiam okazinta? Per kia fonto ili helpis al si, por konkludi, ke efektive tiel klaraj vortoj kaj eĉ simplaj interparoloj estis eldiritaj? El du asertoj unu: la sceno estas vera aŭ ne. En la unua okazo, se ekzistas nenia dubo, kial la Eklezio ne solvis la demandon? Sed se la Eklezio kaj la Historio silentas, se la afero nur ŝajnas certa, estas nedubeble, ke ĝi estas nenio alia ol hipotezo, kaj la priskribita sceno estas nura frukto de imagemo[32].

3-a. La vortoj atribuitaj al Lucifero montras mirigan nescion de ia ĉefanĝelo, kiu, pro siaj naturo kaj atingita rango, ne devas partopreni, rilate la organizon de la Universo, en la eraroj kaj antaŭjuĝoj, kiujn la homoj konfesis ĝis tiam, kiam ili estis klarigitaj de la Scienco. Kiel do li povus diri, ke li levos loĝejon pli alten ol la steloj kaj supreniros sur la altaĵon de la nuboj?

Ĝi estas ĉiam la malnova kredo pri la Tero, kiel centro de la Universo, pri la ĉielo kvazaŭ formita el nuboj etendiĝantaj al la steloj, kaj pri la limigita regiono de ĉi tiuj, kiujn la Astronomio montras al ni dissemitajn sennombre en la senfina spaco! Sciante, kiel hodiaŭ oni scias, ke la nuboj ne altiĝas pli ol du mejloj super la tera surfaco, kaj parolante regi ilin en regiono kiel eble plej alta, kompare kun la montoj, oni devis fari sian observon de sur la Tero, efektiva loĝejo de la anĝeloj. Supozante, ke tiu loĝejo estas en supera regiono, senutile estus, ke oni altiĝus super la nubojn. Atribui al la anĝelo ian lingvaĵon makulitan per nescio estas konfesi, ke la nuntempaj homoj estas pli saĝaj ol la anĝeloj. La Eklezio ĉiam iras erare, ne alkalkulante la progresojn de la Scienco.

10. La respondo al la unua kontraŭdiro troviĝas en la sekvanta teksto:

“La sankta skribo kaj tradicio nomas ĉielo “la regionon, sur kiun oni lokis la anĝelojn, en la momento de ilia kreiĝo. Sed tiu ne estis la ĉielo super la ĉieloj, la ĉielo por beata vizio, kie Dio sin vizaĝe montras al siaj elektitoj, kiuj klare kaj sen peno Lin rigardas, ĉar tie estas plu nek ebleco nek danĝero de peko; tento kaj dubo tie estas nekonataj; justeco, paco kaj ĝojo regas senŝanĝaj, sankteco kaj gloro nepereemaj. Ĝi do estis alia ĉiela regiono, ia luma kaj feliĉa sfero, en kiu restadis tiel noblaj kreitoj favoritaj de la diaj komunikaĵoj, kiujn ili devis ricevi kun fido kaj humileco ĝis tiam, kiam ili estos akceptitaj en la konon de sia realo – esenco de Dio mem.”

Laŭ tio antaŭe dirita oni konkludas, ke la defalintaj anĝeloj apartenis al ia malpli alta kaj perfekta kategorio, ne atinginte ankoraŭ la superegan lokon, en kiu eraro estas neebla. Ni do konsentu: sed tiam estas evidenta kontraŭdiro en ĉi tiu aserto: – Dio pri ĉio kreis ilin similaj al la superegaj spiritoj, kiuj, subdividitaj en ĉiujn ordojn kaj ligitaj al ĉiuj klasoj, havis saman celon kaj identajn destinojn, kaj iliaj ĉefo estis la plej bela el la ĉefanĝeloj. Nu, estante pri ĉio similaj al la aliaj, ili ne estus malsuperaj ol tiuj je naturo; identaj je kategorioj, ili ne povus resti en ia speciala loko. Ne tuŝita do restas la kontraŭdiro.

11. Ankoraŭ ekzistas alia, kiu certe estas pli serioza kaj pli grava:

Oni diras: – ”Ĉi tiu plano (la interveno de la Kristo), konceptita ekde la tuta eterno, estis prezentita al la anĝeloj longe antaŭ ĝia plenumo.” Dio do sciis, de la tuta eterna tempo, ke tiel la anĝeloj, kiel la homoj bezonos tiun intervenon. Ankoraŭ pli: la Dio ĉioscia sciis, ke kelkaj el tiuj anĝeloj estis defalontaj, suferontaj eternan kondamnon kaj kuntrenontaj al sama sorto parton de la homaro. Kaj tiel, post pripenso Li antaŭe kondamnis la homan estaĵon, sian kreiton mem. Ĉi tiun rezonon oni ne povas eviti, ĉar alimaniere ni devus konsenti la dian nekonscion, proklamante la neantaŭscion de Dio. Por ni estas neeble identigi tian kreitaĵon kun la superega boneco. En ambaŭ okazoj ni vidas mankon de atributoj, kaj sen ilia absoluta tuteco Dio ne estus Dio.

12. Akceptite la erareco de la anĝeloj kaj de la homoj, puno estas cetere justa kaj natura sekvo de la kulpo; sed se ni akceptus samtempe la eblecon de pago, regenero kaj graco, post pento kaj elaĉeto, ĉio klariĝus kaj alkonformiĝus al la boneco de Dio. Li sciis, ke ili eraros, ke ili estas punotaj, sed Li same sciis, ke tia nedaŭra puno estos rimedo, kiu faros ilin kompreni la eraron, aliiĝontan en profiton por ili. Jen kiel oni klarigas la vortojn de la profeto Jeĥezkel: – “Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta.”[33]

La neutileco de pento kaj la neebleco de regenero ja neos la dian bonecon. Akceptite tia hipotezo, oni eĉ povos diri rigore kaj ĝuste, ke ĉi tiuj anĝeloj ekde sia kreiĝo, ĉar Dio ne povas tion ignori, estas destinitaj por ĉiamigo de malbono, kaj antaŭdestinitaj esti demonoj por treni homojn al malbono.

13. Ni nun vidu kia estas la sorto de tiaj anĝeloj kaj kion ili faras:

“Apenaŭ manifestiĝis la ribelo de la klaso de la Spiritoj, t. e. de la kuraĝego de iliaj pensoj, ili estis elpelitaj el la ĉiela restadejo kaj mallevitaj en la abismon. El tiuj vortoj ni komprenas, ke ili estis ĵetitaj en ian lokon por turmentado, en kiu ili suferas la fajropunon laŭ la teksto de la Evangelio, kiu estas la parolo mem de la Savanto. “For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj.”[34] Sankta Petro kategorie diras: “ke Dio ligis ilin al la inferaj katenoj kaj torturoj, ne estantajn tie eterne, ĉar nur ĉe la fino de la mondo ili por ĉiam estos enfermitaj kun la maliculoj. Nun Dio permesas, ke ili okupu lokon inter ĉi tiu Kreitaĵaro, al kiu ili apartenas en la ordo da aferoj identaj kun sia ekzistado, fine en la rilatoj, kiujn ili devus teni kun la homoj, kaj el kiuj ili faras la plej malutilan misuzon. Dum unuj restas en la nigra loĝejo, kiel instrumento de la dia justeco kontraŭ la malfeliĉaj animoj, kiujn ili trompis, senfina nombro da aliaj formas legiojn kaj loĝas en la malsuperaj tavoloj de la atmosfero, trakurante la tutan terglobon. Ili enmiksiĝas en ĉion ĉi tie okazantan, kaj ili eĉ tre aktive partoprenas en la surteraj okazaĵoj.”

Rilate la vortojn de la Kristo pri la suferego en la eterna fajro, ni jam klarigis en la ĉap. IV, “La Infero”.

14. Laŭ ĉi tiu doktrino nur parto de la demonoj estas en la infero; la alia libere vagas, enmiksiĝante en ĉion ĉi tie okazantan, plezurante en la praktiko de malbono kaj tion farante ĝis la fino de la mondo, kies nedifinita tempo eble tiel frue ne venos. Sed kial tia distingo? Ĉu ĉi tiuj estas malpli kulpaj? Certe ne, kondiĉe se ili ne alternos, kiel oni povas konkludi el la jenaj vortoj: “Dum unuj restas en la nigra loĝejo, kiel instrumento de la dia justeco kontraŭ la malfeliĉaj animoj, kiujn ili trompis.”

Iliaj okupoj do konsistas en suferigi la animojn, kiujn ili delogis. Tiel ili ne okupas sin per puno de kulpoj libere kaj memvole praktikitaj, sed per tiuj, kiujn ili mem kaŭzis. Ili estas samtempe kaŭzo de eraro kaj instrumento de puno; kaj stranga afero, kiu ne estus akceptata de la homa justeco eĉ neperfekta: – la viktimo, subfalanta pro malforteco, en eventualaĵoj neatendataj kaj eble superaj ol siaj fortoj, estas tiel aŭ pli severe punata ol la trompanto, kiu uzas ruzon aŭ artifikon, ĉar tiu viktimo, post kiam forlasas la Teron, iras en la inferon suferi sen interrompo, sen favoro, eterne, dum la kaŭzanto de ĝia unua kulpo, la deloganto, ĝuas tian aŭ tian prokraston kaj liberon ĝis la fino de la mondo.

Kiel povas la justeco de Dio esti malpli perfekta, ol tiu de la homoj?

15. Sed ankoraŭ ne estas ĉio: “Dio permesas, ke ili okupu lokon inter ĉi tiu Kreitaĵaro, en la rilatoj, kiujn ili devus teni al la homoj, kaj kiujn ili malutile trouzas.” Ĉu Dio povus ne scii la misuzon, kiun ili farus el la libero donita de Li mem? Nu, kial Li ĝin donis? Sed en ĉi tiu okazo tute konscie Dio forlasas siajn kreitojn al ties propra sorto, sciante pro sia ĉioscieco, ke ili subfalos kaj havos la saman sorton de la demonoj. Ĉu ili ne estas per si mem sufiĉe malfortaj por eraro, sen provoko de ia malamiko des pli danĝera, ĉar li estas nevidebla? Kiel bele, se la puno estus nedaŭra kaj la kulpulo povus elaĉeti per riparo!... Kontraŭe la kondamno estas nenuligebla, eterna! Pento, regenero, lamentoj, ĉio superflua!

La demonoj do estas nenio alia ol provokantaj agentoj kaj antaŭdecide destinitaj varbi animojn al infero, laŭ permeso de Dio, kiu antaŭvidis, kiam Li kreis tiujn animojn, la sorton, kiu ilin atendos. Kion do oni dirus sur la Tero pri juĝisto, kiu sin helpus per tia rimedo por troplenigi malliberejojn? Strangan ideon oni donas al ni pri Dio, pri ia Dio, kies ĉefaj atributoj estas la jenaj: – superegaj justeco kaj boneco! Kaj oni diras, ke tiaj doktrinoj estas instruataj en nomo de Jesuo, de tiu, kiu predikis nur amon, pardonon kaj karitaton! Estis tempo, kiam oni ne rimarkis tiajn anomaliojn, ĉar ili ne estis komprenataj nek sentataj; la homo, kurbigita de la jugo de despoteco, submetis sin al la blinda fido, rezignis la racion. Sed hodiaŭ, kiam sonas la horo de emancipiĝo, tiu homo komprenas la justecon, kaj, dezirante ĝin tiel en la vivo, kiel en la morto, li ekkrias: – Tio ne estas Dio, Li ne povas esti tia, aŭ Dio ne estas Dio.

16. “Puno ĉie sekvas la defalintajn estaĵojn: la infero estas en ili kaj kun ili: ne paco nek ripozo, en amaraĵojn estas transformitaj la dolĉaĵoj de espero, kiu fariĝas al ili abomena. La mano de Dio donis al ili punon ĉe la ago mem de peko, kaj ilia volo koncentriĝis en malbono.

Fariĝinte malicaj, ili obstinas esti tiaj, kaj tiaj ili estos por ĉiam.

Ili estas post peko, kio estas la homo post la morto. Renobliĝo de tiuj, kiuj defalis, fariĝas neebla; de tiam ilia perdo estas neriparebla, kaj ili tenas sin en sia fiero antaŭ Dio, en sia malamo kontraŭ la Kristo, en sia envio kontraŭ la homaro.

Ne povinte alproprigi al si la ĉielan gloron per sia senmezura ambicio, ili klopodas firmigi sian imperion sur la Tero, elpelante de sur ĝi la regnon de Dio. La enkarniĝinta Vorto plenumis, krom tio, siajn planojn por la savo kaj gloro de la homaro. Pro tio, per ĉiuj rimedoj ili penas erarigi la animojn savitajn de la Kristo: artifiko kaj ĝenado, mensogo kaj delogo, ĉio estas uzata por ilin treni al malbono kaj elfini ilian perdon.

Kaj ĉar ili estas nelaceblaj kaj potencaj, la vivo de la homo kun tiaj malamikoj nepre estas senĉesa lukto, de la lulilo ĝis la tombo.

Efektive tiuj malamikoj estas tiuj samaj, kiuj, post enkonduko de malbono en la mondon, kovris ĝin per densa mallumo da eraro kaj malvirto; tiuj samaj, kiuj dum longaj jarcentoj igis sin adori, kvazaŭ dioj, kaj kiuj absolute regis la popolon en la antikveco; fine tiuj samaj, kiuj ankoraŭ havas tiranan influon sur la idolajn regionojn, ekscitante malordon kaj skandalon eĉ en la sino de la kristanaj societoj. Por kompreni ĉiujn rimedojn, kiujn ili disponas por la malica servo, estas sufiĉe, ke oni rimarku, ke ili nenion perdis el siaj miraklecaj kapabloj, kiuj estas karaktero de la anĝela naturo. Vere la estonteco kaj super ĉio la natura ordo havas misterojn konatajn nur de Dio, en kiujn ili ne povas penetri; sed ilia inteligento estas tre supera ol nia, ĉar ili per unu fojo komprenas la efikojn de la kaŭzoj kaj kontraŭe. Tiu kompreno ebligas al ili antaŭdiri estontajn okazaĵojn, kiujn ne vidas niaj konjektoj. Distanco kaj plureco de lokoj malaperas antaŭ ilia facilmoveco. Pli rapidaj ol fulmo, pli rapidaj ol penso, ili preskaŭ subite aperas sur diversaj punktoj de la terglobo kaj povas priskribi okazaĵojn en la distanco, en la sama horo, kiam ĉi tiuj efektiviĝas.

Ili ne estas alireblaj por la leĝoj, laŭ kiuj Dio regas la Universon, tial ili ne povas ilin nuligi, kaj sekve antaŭdiri kaj fari efektivajn miraklojn; sed ili konas la arton imiti kaj falsigi en difinitaj limoj la diajn verkojn; ili scias pri la fenomenoj rezultantaj el la kombino de la elementoj, antaŭdiras kun pli aŭ malpli granda certeco tiujn, kiuj nature okazas kaj ankaŭ tiujn, kiujn ili mem povas estigi. El tio rezultas la nombraj orakoloj, la eksterordinaraj antaŭdiroj, kiujn la sanktaj kaj profanaj libroj rikoltis, bazante kaj kuraĝante tiom kaj tiom da supertiĉoj.

Ilia simpla kaj nemateria substanco forprenas ilin de antaŭ niaj okuloj; ili restas ĉe nia flanko kaj ni ilin ne vidas, ili altiras nian animon, ne impresante nian aŭdadon. Opiniante, ke ni obeas niajn proprajn pensojn, ni tamem multfoje estas sub ilia pereiga influo. Kontraŭe niaj inklinoj estas konataj de ili pro la en ni travidataj impresoj, kaj ili ordinare nin atakas ĉe la plej malforta flanko. Por nin sekure delogi ili helpas sin per sugestoj kaj allogaĵoj konformaj al niaj inklinoj. Ili modifas sian agadon laŭ la cirkonstancoj kaj karakteraj trajtoj de ĉiu temperamento. Sed iliaj plej preferataj armiloj estas hipokriteco kaj mensogo.”

17. Oni asertas, ke sufero ilin ĉien sekvas; ke ili ne scias, kio estas paco kaj ripozo. Ĉi tiu aserto neniel detruas la observon, kiun ni faris pri la privilegio de tiuj, kiuj troviĝas ekster la infero, privilegio, kiun ni konsideras des malpli justa, pro tio, ke ili povas fari, kaj ja faras, pli grandan malbonon. Estas kredeble, ke tiuj eksterinferaj demonoj ne estas tiel feliĉaj, kiel la bonaj anĝeloj, sed ĉu oni ne devas alkalkuli ilian relativan liberon? Ili ne posedos la moralan feliĉon, kiun naskas la virto, sed ili nekontesteble estas pli feliĉaj, ol tiuj en la infero kun flamoj. Cetere maliculo ĉiam sentas ian plezuron praktiki malbonon, des pli kiam li agas libere. Demandu krimulon, kion li preferas: resti en malliberejo aŭ libere trairi kamparojn, agante laŭvole. La afero do estas ĝuste sama.

Oni ankaŭ asertas, ke konsciencoriproĉo ilin postsekvas sen interrompo kaj kompato, forgesante, ke konsciencoriproĉo estas la senpera antaŭanto de la pento, se ne la pento mem. “Fariĝinte malicaj, ili obstinas esti tiaj, kaj tiaj ili restos por ĉiam.” Sed, ĉar ili obstinas esti malicaj, ili ja ne havas konsciencoriproĉojn; kontraŭe, ĉe la plej malgranda sento de bedaŭro, ili rezignus malbonon kaj petus pardonon. Konsciencoriproĉo do ne estas puno por ili.

18. “Ili estas post pekado tio, kio estas la homo post la morto. La renobliĝo de la falintoj do fariĝas neebla.”

El kio venas tiu neebleco? Oni ne komprenas, ke ĝi estas konsekvenco de ilia simileco al la homo post la morto, propozicio, kiu cetere estas tre dubasenca.

Ĉu ĝi venas de la volo mem de la demonoj? Ĉu eble de la dia volo? En la unua okazo la obstineco montras absolutan firmecon en malbono, kaj eĉ oni ne komprenas, ke profunde malicaj estaĵoj iam povis esti virtaj anĝeloj, konservante ĉe ĉi tiuj, dum nedifinita tempo, ĉiujn trajtojn de siaj malbonegaj karaktero kaj naturo.

En la dua okazo, oni ankoraŭ malpli komprenas, ke Dio altrudis, kiel punon, la neeblecon de riparo post unua eraro. La Evangelio ne faras ian aludon pri io simila.

19. “De tiam ilia perdo estas neriparebla, kaj ili tenas sin en sia fiero antaŭ Dio.” Pri kio ilin helpus la detruo de tiu fiero, se pento ne utilas al ili? Nur bono povus ilin interesi, se ili havus esperon pri renobliĝo, kia ajn estus ties prezo. Tiel ne okazas, kaj, se ili do persistas en malbono, estas tial, ĉar oni fermis al ili la pordon de espero. Sed kial Dio fermus al ili tian pordon? Por venĝi sin por la ofendo rezultanta el ilia malobeo. Kaj tiel, por kontentigi sian resenton kontraŭ kelkaj kulpuloj. Dio preferas ne nur vidi ilin suferi, sed ankaŭ pligravigi la malbonon per pli granda malbono; peli la tutan homaron al la eterna sufero, kiam per simpla indulga ago Li povus eviti tiel grandan turmenton, cetere antaŭviditan ekde la tuta eterno!

Ĉu temas, en ĉi tiu okazo, pri ago de indulgo, pri nura kaj simpla graco, kiu eble aliiĝus en stimulon al malbono? Ne, temas pri kondiĉa pardono, dependanta de sincera kaj kompleta regeneriĝo. Sed anstataŭ parolo de espero kaj favorkoreco, kvazaŭ diris Dio: “Pereu la tuta homa raso antaŭ ol mia venĝo.” Kaj antaŭ tia doktrino ankoraŭ multe da homoj miras, ke ekzistas nekredemuloj kaj ateistoj! Ĉu estas tiel, ke Jesuo reprezentas ĉe ni sian Patron? Li, kiu donis al ni la kategorian leĝon de forgeso kaj de pardono je la ofendoj, kiu ordonas nin pagi malbonon per bono, kiu preskribas amon al niaj malamikoj, kiel unuan el la virtoj kondukantaj nin al la ĉielo, li tiamaniere ja volus, ke la homoj estu pli bonaj, pli justaj, pli indulgaj, ol Dio mem?

Demonoj laŭ Spiritismo

20. Laŭ Spiritismo anĝeloj kaj demonoj ne estas distingiĝaj estuloj, pro tio, ke la kreado de inteligentaj estaĵoj estas nur unu sama. Unuiĝintaj al materiaj korpoj, tiuj estaĵoj konsistigas la homaron, kiu loĝas sur la Tero kaj sur aliaj sferoj; liberiĝintaj de la materia korpo, ili konsistigas la spiritan mondon aŭ de la Spiritoj, kiuj loĝas en la Spacoj. Dio kreis ilin perfekteblaj kaj donis al ili, kiel celon, la perfektecon kun la feliĉo el ĝi rezultanta. Sed ne donis al ili la perfektecon, ĉar Li volis, ke ili ĝin ekhavu per sia propra klopodo, ke ankaŭ al ili reale apartenu la merito. De la momento de sia kreiĝo la estaĵoj progresas, ĉu enkarniĝintaj, ĉu en la spirita stato. Atinginte la apogeon, ili fariĝas puraj spiritoj aŭ anĝeloj laŭ la vulgara esprimo, tiamaniere ke, de la embrio de la inteligenta estaĵo ĝis anĝeloj, ekzistas ia ĉeno, de kiu ĉiu el la ĉeneroj signas gradon da progreso.

El tio supre dirita rezultas, ke ekzistas Spiritoj en ĉiuj gradoj da morala kaj intelekta progreso, laŭ la pozicio, en kiu ili troviĝas sur la grandega evolua ŝtuparo.

Nescieco, scieco kaj malico do ekzistas laŭ ĉiuj gradoj. En la malsuperaj klasoj ankoraŭ elstaras Spiritoj profunde inklinaj al malbono, plezurante ĉe malbono. Ĉi tiujn oni povas nomi demonoj, ĉar ili estas kapablaj por ĉiuj malicaĵoj atribuataj al demonoj. Spiritismo ne donas al ili tian nomon, ĉar ĝi estas ligita al ideo pri ia kreaĵo malsama ol la homa speco, pri estaĵoj kun esence malica naturo, eterne destinitaj al malbono kaj nekapablaj por ia ajn progreso je la bono.

21. Laŭ la doktrino de la Eklezio la demonoj naskiĝis bonaj kaj fariĝis malbonaj pro sia malobeo: ili estas anĝeloj primitive lokitaj de Dio sur la supron de la ŝtuparo, kaj ili defalis de ĝi. Laŭ Spiritismo la demonoj estas neperfektaj Spiritoj kapablaj je regeneriĝo, kiuj, metitaj sur la bazo de la ŝtuparo, nepre ĝin supreniros. Tiuj, kiuj pro apatio, neglekto, obstino aŭ malbonvolo pli da tempo persistas resti ĉe la malsuperaj klasoj, spertas la sekvojn de tiu sinteno, kaj kutimo al malbono malhelpas ilian regeneriĝon. Sed iam venos al ili laceco pro tiu malvirto kaj ĝiaj respektivaj sekvoj; ili komparas sian situacion kun tiu de la bonaj Spiritoj kaj komprenas, ke ilia intereso estas ĉe la bono, kaj tiam ili penas pliboniĝi, sed per ago de spontanea volo, kaj en tio estas nenia perforto. “Submetitaj al la ĝenerala leĝo de progreso, pro sia inklino al ĝi, eĉ tiel ili antaŭeniras ne kontraŭvole.” Dio konstante donas rimedojn al ili, sed kun la povo ilin akcepti aŭ malakcepti. Se la progreso estus deviga, ne ekzistus merito, kaj Dio volas, ke ni ĉiuj havu la meriton laŭ niaj faroj. Neniu estas metita sur unuan lokon pro privilegio; sed al ĉiuj estas konsentita la unua loko, kiun oni atingas per sia propra klopodo.

La plej superaj anĝeloj atingis sian altrangecon, irante, same kiel la aliaj, la ordinaran vojon.

22. Atinginte ian gradon da pureco, la Spiritoj ekhavas misiojn konformajn al sia progreso, ili tiel plenumas ĉiujn misiojn atribuatajn al la anĝeloj el malsamaj kategorioj.

Kaj, ĉar Dio kreas de eterne, oni konkludas, ke de eterne estas sufiĉa nombro da ili por kontentigi la bezonojn de la universala regado. En tiu maniero nur unu speco da inteligentaj estaĵoj, submetita al la leĝo de progreso, kontentigas ĉiujn celojn de la Kreitaĵaro.

Fine la unueco de la Kreitaĵaro ligita al la ideo pri ia komuna origino kun samaj deirpunkto kaj vojo pli bone respondas al la justeco de Dio, ol la kreado de malsamaj specoj pli-malpli favorataj per naturaj dotoj, kiuj estus tiom da aliaj privilegioj.

23. La vulgara doktrino pri la naturo de la anĝeloj, de la demonoj kaj de la animoj, ne konsentante pri la leĝo de progreso, sed vidante diversgradajn estaĵojn, konkludis el tio, ke ili estas rezulto de tiom da aliaj specialaj kreoj. Kaj tiel ĝi faris el Dio partian patron, kiu donas ĉion al unuj el siaj infanoj kaj al aliaj altrudas plej krudan laboron. Oni ne miru, ke dum longe la homoj trovis pravigon por tiaj preferoj, kiam ili mem uzis ĉi tiujn preferojn rilate al siaj infanoj, starigante rajtojn de unuenaskiteco kaj aliajn naskiprivilegiojn. Ĉu tiaj homoj povis kredi, ke ili estis pli eraraj ol Dio?

Sed hodiaŭ la sfero da ideoj larĝiĝis: la homo vidas pli klare kaj havas nociojn pli precizajn pri justeco; dezirante ĝin por si kaj ne ĉiam trovante ĝin sur la Tero, li almenaŭ volas trovi ĝin pli perfekta en la Ĉielo.

Jen kial lia racio abomenas ĉian doktrinon, en kiu ne brilas la Dia Justeco, laŭ ties tuta pureco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.