La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ĈIELO KAJ LA INFERO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

UNUA PARTO: Doktrino
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11
DUA PARTO: Ekzemploj
1 2 3 4 5 6 7 8
Piednotoj

ĈAPITRO VII: HARDIĜINTAJ SPIRITOJ

Lapommeray

Puno per lumo

En unu el la seancoj de la Societo de Parizo, dum kiu oni diskutis la konfuziĝon, kiu ĝenerale akompanas la morton, iu Spirito, al kiu neniu faris aludon, kaj kiun oni tute ne intencis elvoki, spontanee manifestiĝis per la sekvanta komunikaĵo, kiun, kvankam ne subskribita, oni rekonis, kiel komunikaĵon de danĝera krimulo ĵus atingita de la homa justeco:

“Kion vi diras pri la konfuziĝo? Kial tiuj sensencaj vortoj? Vi estas revantoj kaj utopiistoj. Vi tute ne scias la aferon, pri kiu vi vin okupas. Ne, sinjoroj, la konfuziĝo ne ekzistas, krom en viaj cerboj. Mi ja estas mortinta, kiel eble tute mortinta kaj mi klare vidas en mi, ĉirkaŭ mi, ĉie!... La vivo estas malgaja komedio! Senprudentaj estas tiuj, kiuj retiriĝas de la scenejo antaŭ la malleviĝo de kurteno. La morto estas teruraĵo, aspiro aŭ puno, laŭ la malforteco aŭ forto de tiuj, kiuj ĝin timas, alfrontas aŭ petegas. Sed ĝi ankaŭ estas por ĉiuj amara mokado.

La lumo blindigas min kaj penetras, kiel akra sago, la subtilecon de mia memo. Oni punis min per mallumo de la karcero kaj ankoraŭ pensis puni min per mallumo de la tombo, kaj ankaŭ per tiu imagita de la katolikaj superstiĉoj...

Nu bone, kiuj suferas de mallumo, tiuj estas vi, dum mi ekzilita de la socio, lokas min sur superan planon. Mi volas esti, kia mi estas!... Kun firma penso, malŝatante la konsilojn, kiuj zumas ĉe miaj oreloj... Mi klare vidas.. Iu krimo! Ĝi estas ia vorto! Krimo ĉie ekzistas. Kiam farataj de la amasoj, oni ĝin gloras, kaj kiam praktikita de individuo, oni konsideras ĝin abomenindaĵo. Absurdaĵo!

Mi ne deziras, ke vi min kompatu... mi petas nenion... mi luktos favore por mi mem sole, kontraŭ tiu abomena lumo.

Tiu, kiu iam antaŭe estis viro.”

Post ekzameno de ĉi tiu komunikaĵo en la sekvanta kunveno, oni rekonis pro la cinikeco mem de ĝia lingvaĵo ian profundan instruon, kiu evidentigas el la situacio de tiu malfeliĉulo ian novan kvaliton de kulpo, kiu atendas kulpulon. Efektive, dum kelkaj Spiritoj dronas en mallumo aŭ en absoluta izoliteco, aliaj dum multe da jaroj spertas la angorojn de la ekstrema horo, aŭ opinias, ke ili ankoraŭ estas enkarniĝintaj Por ĉi tiuj la lumo brilas, kaj la Spirito plene ĝuas siajn kapablojn, sciante, ke li mortis, ne plendante, prefere rifuzante ĉian helpon kaj ankoraŭ alfrontante la diajn kaj homajn leĝojn. Ĉu ĉi tio signifas, ke ili evitis punon? Neniel; la justeco de Dio kompletiĝas sub ĉiuj formoj, kaj kio kaŭzas ĝojon al iuj, tio al aliaj estas turmento. La lumo turmentegas tiun Spiriton, kaj li mem tion asertas, malgraŭ sia fiero, kiam li diras, ke li luktos per si mem, sole, kontraŭ tiu abomena lumo. Kaj ankoraŭ per ĉi tiu frazo: – “la lumo blindigas min kaj penetras, kiel akra sago, en la subtilecon de mia memo.”

Ĉi tiuj vortoj – “subtileco de mia memo” – estas karakterizaj, kaj komprenigas, ke lia korpo estas fluideca kaj penetrebla por la lumo, kiun li ne povas eviti, lumo penetranta en li, kvazaŭ akra sago. Ĉi tiu Spirito ĉi tie staras inter tiuj malmolkoraj pro la longa tempo fluinta, antaŭ ol li montris penton, kio ankaŭ estas plia ekzemplo por pruvi, ke la morala progreso ne ĉiam akompanas tiun intelektan. Sed iom post iom li sin korektis, kaj poste donis instruajn kaj prudentajn diktatojn. Nun li povas esti enklasigita inter la pentintajn Spiritojn. Invitite eldiri sian opinion pri tio, niaj spiritaj gvidantoj diktis la tri sekvantajn komunikaĵojn, cetere indajn je la plej serioza atento.

I

Laŭ la vidpunkto el la ekzistadoj, la Spiritoj en la erarvaganteco povas esti rigardataj kiel senokupaj aŭ atendantaj; sed eĉ tiel ili povas elaĉeti, ĉar fiero kaj la nevaria konstanteco de iliaj eraroj tiam ne senigas ilin je la senĉesa progreso. Pri tio vi havas teruran ekzemplon, kiu estas la lasta komunikaĵo de tiu senpenta krimulo, luktanta kontraŭ la dia justeco, kiu lin sieĝis post la justeco de la homoj.

En ĉi tiu okazo la elaĉeto aŭ preferinde la fatala sufero, kiu ilin premas, anstataŭ esti utila al ili, komprenigante al ili la profundan signifon de iliaj punoj, ekscistas ilian ribelemon kaj ebligas la murmurojn, kiujn la Sankta Skribo laŭ sia poezieca elokvento nomas grincado de dentoj[51].

Ĉi tiu ekstreme simbola frazo estas signo de la malvigla suferanto, ribelema, izolita en sia propra doloro, sed ankoraŭ sufiĉe forta por rifuzi la veraĵon de la puno kaj de la rekompenco! La grandaj eraroj daŭras plu en la spirita mondo preskaŭ ĉiam, kiel la konsciencoj forte krimaj. Malgraŭ ĉio, lukton kaj defion kontraŭ la senfino oni povas kompari kun la blindeco de homo, kiu, vidinte la stelojn, komparus ilin kun arabeskoj sur plafono, kiel opiniis la galloj en la tempo de Aleksandro.

La morala senfino ekzistas! Mizera kaj malŝatinda estas tiu, kiu sub preteksto daŭrigi la luktojn kaj la malnoblajn altrudojn de la Tero, ne vidas pli da aferoj en alia mondo, ol en ĉi tiu.

Por tiu, blindeco, aliula malŝato, egoisma persona sento estas baroj al lia progreso. Homo! Estas vero, ke ekzistas kaŝita akordo inter la senmorteco de pura nomo transdonita al la Tero kaj la senmorteco efektive konservata de la Spiritoj dum ties sinsekvaj provoj.

Lamennais

II

Ĉu ĵeti homon en mallumon aŭ en ondojn de lumo ne donos la saman rezultaton? Kiel en la unua, tiel en la dua okazo, tiu homo tute ne vidas tion, kio lin ĉirkaŭas, kaj eĉ pli facile alkutimiĝos al la ombro, ol al la monotona elektra heleco, en kiu li povas esti droninta. La Spirito manifestiĝinta en la lasta seanco bone esprimas tiun veron, kiam li diras: “Ho! mi scios liberiĝi de tiu abomena lumo.” Efektive ĝi estas des pli terura, horora, ju pli ĝi tute en lin penetras, kaj montras liajn plej kaŝitajn pensojn. Jen unu el la plej krudaj cirkonstancoj de tia spirita puno. La Spirito troviĝas, por tiel diri, en la domo el vitro petita de Sokrato. El tio venas ankoraŭ ia instruo, ĉar kio estus ĝojo kaj konsolo por saĝulo, tio transformiĝus en malhonoran kaj kontinuan punon por maliculo, por kriminto, por patromurdinto, turmentata en sia propra personeco. Miaj infanoj, prezentu al vi la suferon, la teruron de la hiprokrituloj, kiuj plezuris dum tuta nigra ekzistado, planante, kombinante la plej abomenindajn krimojn en sia animo, kiaj sovaĝaj bestoj rifuĝintaj en sia kaverno, kaj kiuj nun forpelitaj el tiu interna rifuĝejo ne povas eviti la esploron de siaj kunuloj...

Post senmaskigo de lia hipokriteco, jen ĉiuj liaj pensoj stampiĝas sur la frunto! Jes, krom tio nenia ripozo, nenia rifuĝejo por tiu timiga kriminto. Ĉiu malbona penso – kaj Dio scias ĉu lia animo ĝin esprimas – lin ekstere kaj interne perfidas, kvazaŭ pelata de nerezistebla elektra ŝoko. Li penas eviti la homamason kaj la abomeninda lumo lin konstante montras. Li volas fuĝi, kaj sin pafas for, senbride malespere kurante tra nemezureblaj spacoj, kaj ĉie lumo, rigardoj lin observantaj. Kaj li kuras, kaj li ree flugas serĉe de ombro, de nokto, sed ombro kaj nokto ne plu ekzistas por li! Li krias pri la morto... Sed la morto estas nenio alia ol sensenca vorto. Kaj la malfeliĉulo ĉiam forkuras sur vojo al la spirita frenezeco – terura puno, horora doloro, luktante kontraŭ si por malembarasi je si mem, ĉar tiel estas la superega leĝo trans la Tero, t.e.: la kulpulo serĉas per si mem sian plej severegan punon.

Kiel longe daŭros tia stato? Ĝis la momento, kiam lia volo fine venkita sin klinos premita de la konsciencoriproĉo, kaj kiam lia fiera frunto humiliĝos antaŭ la justaj Spiritoj kaj antaŭ siaj viktimoj pacigitaj.

Rimarku la profundan logikecon de la neŝanĝemaj leĝoj; kun ĝi la Spirito realigos tion, kion li skribis en tiu fiera komunikaĵo tiel klara, tiel senkonsole egoisma, komunikaĵo, kiun li donis al vi en la pasinta vendredo, redaktante ĝin per movo de sia propra volo.

Éraste

III

La homa justeco ne distingas individuojn, rilate la estulojn, kiujn ĝi punas; taksante la krimon per la krimo mem, ĝi sendistinge vundas la malrespektantojn, kaj la sama puno atingas la viktimon, sen konsidero al sekso, kia ajn estas ĝia edukiteco. Diversmaniere kondutas la dia justeco, kies punoj respondas al la progreso de la estuloj, al kiuj ili estas aplikataj. Sameco de krimoj efektive ne respondas al individua egaleco, ĉar du kulpaj homoj laŭ la sama vidpunkto povas apartiĝi pro malsimileco de provoj, dronante unu en la intelekta maldiafaneco de la unuaj rondoj da inicantoj, dum la dua disponas, pro tio, ke li transpasis tiujn rondojn, la mensklarecon, kiu senigas la Spiriton je la konfuziĝo. En tiu okazo ne estas plu la mallumo, kiu lin punas, sed la heleco de la spirita lumo, kiu trapasas la surteran inteligenton kaj sentigas al li dolorojn de viva ulcero.

La elkarniĝintaj estuloj, kiuj ĉeestas la materian ludadon de siaj krimoj, suferas la ŝokon de la fizika elektro: ili suferas per la sentumoj. Kaj tiuj kun elmateriiĝinta Spirito suferas doloron multe pli intensa, kiu, por tiel diri, nuligas pro iliaj amaraĵoj la rememoron pri la faktoj, kaj ne la nocion pri ties respektivaj kaŭzoj..

Tiel la homo, malgraŭ sia krimeco, povas posedi internan progreson kaj leviĝi super la dika atmosfero de la malaltaj tavoloj, kvankam li sub la jugo de la pasioj kondutis kvazaŭ besto. Malesto de pripenso, malekvilibro inter la morala kaj intelekta progresoj kaŭzas tiujn oftajn anomaliojn en tempoj de materialismo kaj transiĝo. Sed la lumo torturanta la Spiriton estas precize la spirita radio pleniganta per heleco la kaŝitajn anguletojn de lia fiero kaj malkaŝanta ties vanecon ĉe lia fragmenta esto. Tie estas la unuaj simptomoj, la unuaj angoroj de la spirita agonio, kaj kiuj antaŭanoncas la disiĝon de la intelektaj kaj materiaj elementoj konsistigantaj la primitivan homan duecon, kaj kiuj devas malaperi en la grandiozan unuecon de la ellaborita esto.

Jean Reynaud

Krom tio, ke ĉi tiuj tri komunikaĵoj sin reciproke kompletigas, samtempe ricevitaj, ili prezentas la punon sub nova koncepto, cetere eminente filozofia kaj racia. Estas eble, ke la Spiritoj dezirantaj pritrakti la aferon laŭ iu ekzemplo, okazigis la manifestiĝon de la kulpulo.

Krom tiu vivanta sceno bazita sur unu fakto, jen por starigi komparon ankaŭ ĉi tiu, kiun predikisto el Montreuil-sur-Mer priskribis en 1864, okaze de karesmo, rilate la inferon:

“La fajro de la infero estas milionfoje pli intensa ol tiu sur la Tero, kaj se unu el la korpoj tie brulantaj, ne konsumiĝante, estus ĵetita sur nian planedon, ĝi bruligus ĝin de unu al alia ekstremaĵo! La infero estas vasta kaj malluma kaverno, plena de pikaj pintoj de lamenoj de akrigitaj glavoj, de lamenoj de raziloj plej akrigitaj, sur kiujn estas ĵetataj la animoj de la kondamnitoj.”

(Revue Spirite, Julio, 1864, p. 199.)

Angèle, sentaŭgulino sur la Tero

(Bordeaux, 1862)

Kun tiu nomo iu Spirito spontanee prezentiĝis al la mediumo.

1. – Ĉu vi pentas pri viaj eraroj? – R. Ne. – D. Kial do vi venas al mi? – R. Por sperto. – D. Ĉu vi ne estas feliĉa? – R. Ne. – D. Ĉu vi suferas? – R. Ne. – D. Kio do mankas al vi? – R. Paco.

Iaj Spiritoj konsideras sufero nur tion, kio rememorigas ilin pri iliaj fizikaj doloroj, sed konsentante, ke estas neeltenebla ilia morala stato.

2. – Kiel povas manki al vi paco en la spirita vivo? – R. Ia doloro el la pasinteco. – D. Doloro el pasinteco estas konsciencoriproĉo; ĉu do vi pentas? – R. Ne; mi spertas ja timon pri la estonteco. – D. Kion do vi timas? – R. La nekonataĵon.

3. – Ĉu vi sentas vin en taŭga humoro diri al mi tion, kion vi faris en via lasta enkarniĝo? Eble tio faciligos al mi helpi vin. – R. Ne.

4. – Kia estas via socia rango? – R. Mezbona. – D. Ĉu vi estis edzino? – R. Jes; mi estis edzino kaj patrino. – D. Ĉu vi zorge plenumis la devojn rilatajn al tiu duobla komisio? – R. Ne; mia edzo min tedis, kaj ankaŭ miaj infanoj.

5. – Kiel vi plenigis vian ekzistadon? – R. Per distro, estante fraŭlino, kaj per enuo, sinjorino. – D. Kiaj do estis viaj okupoj? – R. Nenia. – D. Kaj kiu mastrumadis vian hejmon? – R. La servistino.

6. – Ĉu ni eble atribuu al tiu inerteco la kaŭzon de viaj ĉagreniĝoj kaj timoj? – R. Eble vi pravas. Sed konsento ne sufiĉas. – D. Ĉu vi volas ripari la neutilecon de tiu ekzistado kaj helpi la suferantajn Spiritojn, kiuj nin ĉirkaŭas? – R. Kiel do? – D. Helpante ilin perfektigi sin per viaj konsiloj kaj per viaj preĝoj. – R. Mi ne scias preĝi. – D. Ni duope tion faros kaj vi lernos. Ĉu jes? – R. Ne. – D. Kial do? – R. Ĝi lacigas.

Instruoj de la gvidanto de la mediumo

Ni instruas vin, donante al vi praktikan konon pri la diversaj stadioj de sufero, kaj ankaŭ pri la situacio de la Spiritoj kondamnitaj al elaĉeto de iliaj eraroj mem.

Angèle estis unu el tiuj virinoj sen iniciativo, kies ekzistado estas tiel senutila al ŝi, kiel al la proksimulo. Amante nur la plezuron, nekapabla serĉi la studon kaj la plenumadon de la hejmaj kaj sociaj devoj, solaj kontentigoj de la koro, kiuj faras la ĉarmon de la vivo, ĉar ili estas de ĉiuj tempoj, ŝi uzis sian junecon nur por frivolaj distroj; kaj kiam oni altrudis al ŝi pli seriozajn devojn, tiam la mondo jam fariĝis ia malpleno, ĉar ankaŭ malplena estis ŝia koro. Sen gravaj eraroj kaj ankaŭ sen meritoj ŝi malfeliĉigis sian edzon, kompromitante pro sia neglektemo kaj malzorgo la estontecon de siaj propraj infanoj.

Ŝi koruptis iliajn korojn kaj sentojn, jen per sia ekzemplo, jen per forlaso, en kiu ŝi ilin restigis, transdonitajn al servistoj, kiujn ŝi tute ne penis elekti. Ŝia ekzistado estis malprofita, kaj ĝuste tial kulpa, ĉar malbono devenas de neglektemo de bono. Bone certiĝu, ke ne sufiĉas sin deteni de eraro: estas necese, praktiki tiujn virtojn al ĝi kontraŭaj.

Studu la instruojn de la Sinjoro; ilin primeditu kaj konvinkiĝu, ke, se ili haltigas vin sur la malbona vojo, ili ankaŭ trudas al vi malantaŭen veni, ke vi iru la kontraŭan vojon kondukantan al bono. Malbono estas la malo de bono; kiu do volos eviti la unuan, tiu devos sekvi la duan, sen kiu la vivo fariĝus nula, ĝiaj verkoj mortaj, kaj Dio, nia patro, ne estus tiu Dio de la mortintoj, sed de la vivantoj.

– D. Ĉu estas al mi permesate scii, kiel estis la antaŭlasta ekzistado de Angèle? La lasta devus esti sekvo de ĝi, t.e. de la antaŭlasta.

– R. Ŝi vivis en beata senfareco, en la senutileco de la monaĥa vivo. Laŭguste mallaborema kaj egoisma ŝi volis sperti la hejman vivon, sed ŝia Spirito malmulte progresis.

Ŝi ĉiam forpuŝis la internan voĉon, kiu montradis al ŝi la danĝeron, kaj, ĉar ŝia inklino estis milda, ŝi preferis sin doni al ĝi, ol fari klopodon por haltigi ĝin en la komenco. Hodiaŭ ŝi ankoraŭ komprenas la danĝeron de tiu neŭtraleco, sed ŝi ne sentas sin kun forto por provi la minimuman klopodon. Preĝu por ŝi, penu veki ŝin kaj fari, ke ŝiaj okuloj malfermiĝu por la lumo. Tio estas devo, kaj nenian devon oni malestimas.

La homo estas kreita por aktiveco; aktiveco de la Spirito karakterizas lian esencon mem; kaj tiu de la korpo estas bezono.

Plenumu do la postulojn de la ekzistado, kiel Spirito sindediĉinta al la eterna paco. Servante la Spiriton, la korpo estas nenio alia ol maŝino submetita al la inteligento: laboru, kulturu do vian inteligenton, ke estu donata sana impulso al la instrumento, kiu devas ĝin helpi dum la plenumado de ĝia misio. Ne donu al ĝi haltojn nek ripozon, rememorante, ke tiu paco, kiun vi sopiras, al vi estos donata nur per laboro. Tiel, ju pli vi prokrastos ĉi tiun, des pli daŭros al vi la atendangoro.

Laboru, senĉese laboru; senescepte plenumu ĉiujn viajn devojn, ilin plenumante zorge, kuraĝe, obstine.

Fido vin konsolos. Kiu konscie plenumas la plej sendankan kaj humilan laboron por via socio, tiu estas pli valora en la okuloj de la Ĉiopova ol tiu, kiu, altrudante tiun laboron al aliaj, forlasas la sian.

Ĉio estas ŝtupo kondukanta al ĉielo: ne rompu la ŝtonplaton sub viaj piedoj kaj kalkulu je la helpo de amikoj eletendantaj al vi la manon, subtenantoj de tiuj ĉerpontaj fortojn ĉe la kredo je la Sinjoro.

Monod

Unu tedita Spirito

(Bordeaux, 1862)

Ĉi tiu Spirito sin spontanee prezentas al la mediumo, petante pri preĝoj.

1. – Kio movas vin peti pri preĝoj? – R. Mi estas laca vagi sencele. – D. Ĉu vi longe estas en tia situacio? – R. De ĉirkaŭ cent okdek jaroj. – D. Kion vi faris sur la Tero? – R. Nenion bonan.

2. – Kia estas via pozicio inter la Spiritoj? – R. Mi estas inter enuantaj. – D. Sed ili ne formas kategorion... – R. Inter ni ĉio formas kategorion. Ĉiu sensacio rekontas siajn similajn, aŭ siajn simpatiojn, kiuj kolektiĝas.

3. – Kial vi tiel longe restis senprogresa, ne estante kondamnita al sufero? – R. Tial, ke mi estis destinita al enuo, kiu inter ni estas sufero. Ĉio, kio ne estas ĝojo, estas doloro. – D. Ĉu vi estas perforte destinita al vaganteco kontraŭ via volo? – R. Tio estas subtilega afero por via materia inteligento. – D. Penante klarigi al ni tiujn aferojn, eble vi komencos bonfari al vi mem... – R. Pro manko de vortoj por komparo mi ĝin ne povas fari. Senprofita vivo, estingiĝante, postlasas al la elkarniĝinta Spirito tion saman, kion fajro povas postlasi al papero, kiam tiu konsumas ĉi tiun – fajrerojn, kies ankoraŭ densa cindro rememorigas nin pri sia origino, pri la kaŭzo de sia naskiĝo, aŭ, se vi ĝin volas, pri la detruo de la papero. Tiuj fajreroj estas rememoraĵo pri la surteraj ligiloj katenantaj la Spiriton, ĝis kiam ĉi tiu disblovu la cindron de sia korpo. Tiam, kaj nur tiam li, subtilega esenco, havos konon pri si mem, dezirante progresi.

4. – Kia eble estis la kaŭzo de tiu ĉagreniĝo, pri kiu vi plendas? – R. Sekvoj de la ekzistado. Enuo estas frukto de senokupeco; ĉar mi ne sciis uzi longan tempon de mia enkarniĝo, la sekvoj okazis en ĉi tiu mondo.

5. – Ĉu la Spiritoj, kiuj, same kiel vi, poseditaj de enuo, ne povas liberiĝi de tia situacio, se nur ili tion deziros? – R. Ne, ne ĉiam, ĉar enuo paralizas ilian volon, kaj ĉar ili estis senutilaj, sen iniciativo, ili tiel trovas inter si nenian helpon. Forlasitaj de si mem, ili en tiu stato restas, ĝis kiam laceco, rezultanta de tia senokupeco, pelu ilin al kontraŭa direkto, momento, kiam ilia malpli granda volo renkontos apogon kaj bonajn avertojn, kaj favoros iliajn klopodon kaj konstantecon.

6. – Ĉu vi povas diri al mi ion pri via surtera ekzistado? – R. Ho! Vi devas kompreni, ke estas al mi konsentite diri malmulton, ĉar enuo, nuleco kaj senokupeco fontas el mallaboremo, kiu siavice kaŭzas nescion.

7. – Ĉu vi ne profitis viajn antaŭajn ekzistadojn? – R. Mi profitis ĉiujn, sed malmulte, ĉar ili estis respeguloj unu de la alia. Progreso ĉiam ekzistas, sed tiel nesentebla, ke ĝi fariĝas al ni netaksebla.

8. – Ĉu plaĉas al vi ree doni viajn komunikaĵojn, dum vi atendas novan enkarniĝon? – R. Elvoku min por min revenigi, ĉar per tio vi bonfaros al mi.

9. – Ĉu vi povas diri al mi, kial tiel ofte varias via skribaĵo? – R. Ĉar vi multe demandas, kio cetere min lacigas, kiam mi bezonas helpon.

La gvidanto de la mediumo. Kio lin lacigas, tio estas la intelekta laboro, deviganta nin helpi lin doni respondon al viaj demandoj. Tio estas senokupulo en la spirita mondo, same kiel li estis sur la planedo. Ni kondukis lin al vi, ke vi provu lin eltiri el tiu apatio, el tiu enuo, kiu estas efektiva sufero, iafoje pli dolora, ol la akraj suferoj, ĉar ĝi povas senfine daŭri.

Prezentu al vi la senfinan perspektivon de ia senfina enuo. La Spiritoj el tiu kategorio plej ofte serĉas la surterajn vivojn, nur kiel tempopasigilon kaj por interrompi la monotonion de sia spirita vivo. Jen kial ili ofte tien venas sen iaj decidoj por la bono, devigite sinsekve rekomenci, ĝis kiam ili atingos komprenon pri la efektiva progreso.

La reĝino de Oude

(Mortinta en Francujo, en 1858)

1. – Kiaj estis viaj sensacoj, kiam vi forlasis la surteran mondon? – R. Ankoraŭ menskonfuzita, estas al mi neeble ilin klarigi. – D. Ĉu vi estas feliĉa? – R. Mi resopiras la vivon... mi ne scias... mi suferas akran doloron, de kiu la vivo mim liberigus... mi volus, ke mia korpo leviĝus el la tombo...

2. – Ĉu vi bedaŭras, ke vi estis entombigita inter kristanoj, for de via lando? – R. Jes, la hinda grundo malpli pezus sur mia korpo. – D. Kion vi pensas pri la funebraj honoroj al viaj restaĵoj? – R. Ili ne estis tiel grandaj, ĉar mi estis reĝino kaj ne ĉiuj riverencis antaŭ mi... Lasu min... vi devigas min paroli, kiam mi volas, ke vi ne sciu tion, kio mi nun estas... Mi asertas, ke mi estis reĝino...

3. – Ni respektas vian hierarkion kaj ni nur insistas, ke vi respondu, ĉar ni celas nin instrui. Ĉu vi opinias, ke via filo estonte reakiros la Ŝtatojn de via patro? – R. Certe mia sango regos, ĉar ĝi indas tion. – D. Ĉu vi donos al la regado de via filo la saman gravecon, kiun vi donis al la via, kiam vi estis enkarniĝinta? – R. Mia sango ne povas miksiĝi kun tiu de la popolo.

4. – Oni ne povas rimarki en via konforma mortatesto la nomon de via naskloko; ĉu vi nun povas eldiri ĝin al ni? – R. Mi devenas de la plej nobela sango en Hundujo. Mi pensas, ke mi naskiĝis en Delhio.

5. – Vivinte en la briloj de lukso, ĉirkaŭite de honoroj, kion vi nun pensas pri ĉio tio? – R. Ke mi rajtas tion. – D. Ĉu via surtera hierarkio kunhelpis, ke vi havus alian pli altan en la mondo, en kiu vi nun troviĝas? – R. Mi estas plu reĝino... oni venigu al mi sklavinojn por min servi!... Sed... mi ne scias... ŝajnas al mi, ke oni malmulte zorgas pri mia persono ĉi tie... kaj tamen... mi estas ĉiam sama.

6. – Ĉu vi praktikis Islamismon aŭ la hindan religion? – R. Islamismon; sed mi estis tro potenca, ke mi okupiĝus pri Dio. – D. Rilate la homan feliĉon, kiajn diferencojn vi vidas inter via religio kaj Kristanismo? – R. Kristanismo estas absurdaĵo; ĝi diras, ke ni ĉiuj estas fratoj. – D. Kia estas via opinio pri Mahometo? – R. Li ne estis filo de reĝo. – D. Ĉu vi kredas, ke li havis ian dian mision? – R. Tio ne gravas! – D. Kia estas via opinio pri la Kristo? – R. La filo de la ĉarpentisto ne indas okupi miajn pensojn.

7. – Kion vi pensas pri tiu kutimo, laŭ kiu la islamaninoj evitas la virajn rigardojn? – R. Mi pensas, ke la virinoj naskiĝis por superregi: mi estis virino. – D. Ĉu vi envias la liberecon, kiun la eŭropaninoj ĝuas? – R. Ĉu gravus al mi tia libereco? Ĉu oni eble ilin servas, genuiĝante?

8. – Ĉu vi rememoras enkarniĝojn antaŭajn al tiu, kiun vi ĵus postlasis? – R. Eble mi ĉiam estis reĝino.

9. – Kial vi tiel rapide kontentigis nian alvokon? – R. Mi ne volis, sed oni devigis min veni. Ĉu vi eble opinias, ke vi indus mian respondon? Kiu estas vi apud mi? – D. Kaj kiu vin devigis veni? – R. Mi mem ne scias... ĉar ekzistas neniu pli potenca ol mi.

10. – Kun kia rango vi prezentas vin ĉi tie? – R. Ĉiam kun tiu de reĝino... kaj ĉu vi pensas, ke mi ne plu estas tio? Vi estas malmulte respektema... sciu, ke ne tiamaniere oni parolas al reĝinoj.

11. – Se oni ĝin permesos al ni, ĉu ni vidus vin kun ornamaĵoj kaj juveloj? – R. Certe... – D. Kiel ni klarigu la fakton, ke, senigite de ĉio tio, via Spirito konservas tiujn objektojn precipe la galanteriojn? – R. Ili ja ne depreniĝas. Mi estas tiel bela, kiel antaŭe, kaj mi ne konas vian penson pri mi! Estas vero, ke vi neniam vidis min.

12. – Kian impreson kaŭzas al vi via restado inter ni? – R. Se mi povus ĝin eviti... Oni min tiel malmulte ĝentile akceptas...

Sankta Ludoviko. – Lasu ŝin, konfuzitan kompatindulinon. Kompatu sin pro ŝia blindeco kaj volu Dio, ke tiu ekzemplo estu instruo al vi. Vi ne scias, kiom ŝi suferas de sia fiero.

Elvokinte tiun altrangulinon defalintan en la tombon, mi ne atendis profundajn respondojn, pro la grado da virina edukiteco en tiu lando; sed ni pensis, ke ni trovos en tiu Spirito, ni ne diru filozofion, sed almenaŭ ian informon pli proksiman al la realaĵo, kaj ideojn pli prudentajn rilate la surterajn vantecojn kaj luksaĵojn. Kontraŭe ni vidis, ke la Spirito konservas ĉiujn siajn surterajn antaŭjuĝojn kun ties tuta forto; ke la fiero neniom perdas siajn iluziojn; ke li luktas kontraŭ sia malforteco mem, kaj ke fine li multe devos suferi pro sia senpotenco.

Xumène

(Bordeaux, 1862)

Kun ĉi tiu nomo unu Spirito memvole prezentis sin al la mediumo, alkutimiĝinta al ĉi tiu speco de manifestiĝoj, ĉar laŭŝajne ties misio estas helpi la malsuperajn Spiritojn, kiujn lia spirita gvidanto kondukas al li, por la duobla celo de lia propra instruo kaj de ilia progreso.

– Kiu nome vi estas? Ĉu tiu nomo estas de viro aŭ virino? – R. De viro, sed kiel eble plej malfeliĉa. Mi spertas ĉiujn turmentojn de la infero.

– Se la infero ne ekzistas, kiel vi povas sperti ĝiajn torturojn? – R. Vana demando. – D. Mi komprenas, sed aliaj homoj bezonas klarigojn... – R. Tio min malmulte zorgigas.

– Ĉu egoismo ne estas unu el la kaŭzoj de via sufero? – R. Eble.

– Se vi deziras esti kvietigita, de nun rezignu viajn malbonajn inklinojn... – R. Ne zorgu pri tio, kio ne koncernas vin; komence preĝu por mi, kiel vi faras por aliaj, kaj poste ni konsiliĝos.

– Se vi ne helpos min per via pento, preĝo eble havos malmulte da valoro. – R. Sed konversaciante, anstataŭ preĝi, vi malpli helpos min.

– Ĉu vi do deziras progresi? – R. Eble... mi ne scias. Ni provu tion esencan, t.e. ni vidu ĉu la preĝo kvietigos viajn suferojn.

– Nu, ni unuigu niajn pensojn kun la firma volo sukcesi kvietigi vin. – R. Konsentinte.

(Post la preĝo.) Ĉu vi estas kontenta? – R. Ne tiom, kiom mi deziras.

– Sed medikamento uzata la unuan fojon ne povas tuj resanigi malnovan malsanon... – R. Estas eble...

– Ĉu vi volas reveni? – R. Se oni vokos min...

La gvidanto de la mediumo. – Karulino, tiu malmolkora Spirito donos al vi multe da laboro, sed la pli granda merito venas ne de la savo de la ne-perdiĝintoj. Estu kuraĝa, obstina kaj vi fine triumfos. Ne ekzistas kulpintoj, kiujn oni ne povas regeneri per persvado kaj ekzemplado, ĉar la Spiritoj kiel eble plej malicaj fine korektas sin kun la tempo. La fakto, ke multfoje estas neeble ilin tuj regeneri ne ŝanĝas tiajn klopodojn en senutilecon. Eĉ kontraŭvole la ideoj sugestataj al tiaj Spiritoj igas nin pripensi. Ili estas kvazaŭ semoj, kiuj frue aŭ malfrue devas frukti. Oni ne rompas ŝtonon per la unua martelbato.

Kion mi diras al vi, tion vi povas apliki al la enkarniĝintoj kaj vi devas kompreni, kial Spiritismo tuj ne faras homojn perfektajn, eĉ inter adeptoj plej kredantaj.

Kredo estas la unua paŝo; poste venos fido kaj siavice transformiĝo; sed krom tio multaj homoj nur renobliĝas en la spirita mondo.

Inter la malmolkoraj Spiritoj ekzistas ne nur perversaj kaj malicaj. Granda estas la nombro de tiuj, kiuj, ne farante malbonon, haltas pro fiero, indiferenteco aŭ apatio. Ĉi tiuj eĉ tiel ne fariĝas malpli malfeliĉaj, ĉar ju pli la inerteco ilin afliktas, des pli ili vidas sin senigitaj je la mondumaj kompensoj.

Certe la perspektivo pri senfino fariĝas al ili netolerebla, sed ili ne havas forton nek volon por eviti tiun situacion. Ni aludas tiujn individuojn, kiuj travivas senokupan ekzistadon, neutilan al si, kiel al sia proksimulo, multfoje metante finon al sia vivo, per memmortigo, sen seriozaj motivoj, pro tedo de la vivo.

Tiaj Spiritoj entute estas malpli tuj regenereblaj ol tiuj efektive malicaj, ĉar ĉi tiuj almenaŭ disponas energion, kaj admonite ili sin dediĉas al bono, kun la sama ardo, kiun al ili inspiris malbono.

La aliaj bezonas multe da enkarniĝoj por progresi, kaj tiel iom post iom lacigite de enuo, ili serĉas por sin distri ian ajn okupon, kiu poste transformiĝos en necesaĵon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.