La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA ĈIELO KAJ LA INFEROAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. La Eklezio neniel neas la realecon de la manifestiĝoj. Kontraŭe, kiel ni vidis en la antaŭaj citaĵoj, ĝi ilin tute akceptas, atribuante ilin al la ekskluziva interveno de la demonoj. Estas vane aludi la Evangelion, kiel oni ĝin faras, por pravigi ilian intervenon, ĉar la Evangelio nenion diras pri tio. La gravega argumento superstaranta estas la malpermeso de Moseo. Ni transskribas malsupre la vortojn, per kiuj aludas la temon la sama pastoralo, kiun ni citis en antaŭaj ĉapitroj:
“Ne estas permesate teni interrilatojn kun ili (la Spiritoj), ĉu senpere, ĉu pere de tiuj, kiuj ilin elvokas kaj eldemandas. La leĝo de Moseo punis la nacianojn. Ne turnu vin al magiistoj – diras Levidoj – nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. Kaj viro aŭ virino, se ili estos magiistoj aŭ sorĉistoj, estu mortigitaj; per ŝtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili. (Levidoj, 19:31, 20:27.) Diras Readmono: Ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aŭ filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, nek subĵurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj; ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi.” (Readmono, 18:10-12.)
2. Por pli bone kompreni la efektivan sencon de la vortoj de Moseo estas utile reprodukti la tutan tekston iom mallongigitan el la antaŭcitaĵo. Jen ĝi:
“Ne turnu vin al magiistoj nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. Kaj viro aŭ virino, se ili estos magiistoj aŭ sorĉistoj, estu mortigitaj; per ŝtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili. (Levidoj, 19:31, 20:27.) Ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aŭ filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, nek subĵuristo, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj; ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi.” (Readmono, 18:10-12.)
3. Se la leĝo de Moseo devas esti tiel rigore observata pri tiu punkto, ankaŭ ĝi estu same pri ĉiuj aliaj. Kial ĝi estus bona pri la elvokoj kaj malbona pri aliaj el siaj partoj? Estas necese, ke ni estu koheraj. Se nur oni rekonas, ke la leĝo de Moseo ne estas en harmonio kun nia tempo kaj kutimoj rilate iajn aferojn, la saman kialon oni alvokas pri la malpermeso, pri kiu ni diskutas.
Cetere estas necese esprimi la motivojn, kiujn pravigis tiun malpermeson kaj kiuj hodiaŭ komplete nuliĝis. La hebrea leĝisto volis, ke lia popolo forlasu ĉiujn kutimojn akiritajn en Egiptujo, kie la elvokoj estis uzataj kaj faciligis misuzojn, kiel ni konkludas el ĉi tiuj vortoj de Jesaja: “Kaj malaperos la kuraĝo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorĉistojn kaj la aŭguristojn kaj la antaŭdiristojn.” (Jesaja, 19:3.)
La izraelidoj ne devis kontrakti aliancojn kun fremdaj nacioj, kaj estis sciate, ke ĉe tiuj nacioj, kontraŭ kiuj ili estis batalontaj, ili trovos la samajn praktikojn. Moseo do devis pro politiko inspiri al la hebreoj abomenon por ĉiuj kutimoj, kiuj eble havus similecon kaj kontaktopunkton kun la malamiko. Por pravigi tiun abomenon, estis necese, ke li prezentis tiajn praktikojn, kiel malaprobitaj de Dio mem, kaj tion konfirmas la jenaj vortoj: – “Ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi.”
4. La malpermeso de Moseo estis tre justa, ĉar la elvokado de mortintoj ne fontis el sentoj de respekto, amemo aŭ kompato al ili, kaj ĝi prefere estis rimedo de divenoj, kiel ĉe aŭguroj kaj antaŭdiroj ekspluatataj de ĉarlatanismo kaj superstiĉo. Tiuj praktikoj laŭŝajne ankaŭ estis negocobjekto, kaj Moseo, plej multe klopodinte, ne sukcesis forigi ilin el la popolaj kutimoj.
La sekvantaj vortoj de la profeto pravigas la aserton: – “Se oni diros al vi: Demandu la magiistojn kaj antaŭdiristojn, kiuj flustras sorĉojn, respondu: Ĉu ĉiu popolo ne konsultas sian Dion? Ĉu por la vivantoj oni ja ne demandas la mortintojn? (Jesaja, 8:19.) “Mi estas la Eternulo, kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorĉistojn, repuŝas la saĝulojn malantaŭen kaj malsaĝigas ilian scion.´ (Jesaja, 44:25.)
“Vi laciĝis de la multo de viaj konsiliĝoj; nun ili stariĝu, la mezurantoj de la ĉielo, la esplorantoj de la steloj, la antaŭdiristoj laŭ la luno, kaj ili savu vin kontraŭ tio, kio trafos vin. Jen, ili fariĝos kiel pajlo; la fajro forbruligos ilin; ili ne savos sian animon el la forto de la flamo; ne estos ia karbo, ĉe kiu sin varmigi, nek fajro, antaŭ kiu sidi. Tiaj fariĝis por vi tiuj, kun kiuj vi multe penis, kun kiuj vi interrilatis de via juneco; ĉiu forvagis siaflanken, neniu vin savos.” (Jesaja, 47:13-15.)
En ĉi tiu ĉapitro Jesaja sin turnas al la babilonanoj per la alegoria figuro “virgulino filino de Babel, filino de Ĥaldeoj”. (Jesaja, 47:1.) Li diras, ke la antaŭdiristoj ne malhelpos la ruinon de la monarkio. La sekvantan ĉapitron li rekte turnas sin al la izraelidoj.
“Sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo kaj malĉastulino! Kiun vi mokegas? Kontraŭ kiu vi malfermegas la buŝon kaj elŝovas la langon? Ĉu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo, kiuj varmiĝas en la arbaretoj, sub ĉiu verdbranĉa arbo; kiuj buĉas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj? Inter la glataĵoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi verŝis verŝoferojn, alportis farunoferojn; ĉu Mi povas esti kontenta pri tio?” (Jesaja, 57:3-6.)
Ĉi tiuj vortoj estas sendubaj kaj klare pruvas, ke en tiu tempo la elvokoj celis divenadon, samtempe kiel ili estis komerco ligita al la magia kaj sorĉa praktikoj eĉ sekvataj de hombuĉoj. Moseo do pravis, kiam li malpermesis tiajn aferojn kaj asertis, ke Dio ilin abomenas.
Tiuj praktikoj daŭris plu ĝis la Mezepoko, sed hodiaŭ la racio superstaras, samtempe kiel Spiritismo venas por montri al la homoj la ekskluzive moralan, konsolantan kaj religian celon de la rilatoj kun la transtombo.
Sed pro tio, ke la spiritistoj ne buĉas infanojn nek honoras diojn per verŝoferoj; ke ili ne demandas astrojn, mortintojn kaj aŭguristojn por diveni la veron saĝe kaŝitan al la homoj; ke ili rifuzas komerci per la kapablo interrilati kun Spiritoj; ke ili ne estas movataj de scivolo nek de avideco, sed de ia sento de kompato, de ia deziro instruiĝi kaj pliboniĝi, kaj faciligi la suferantajn animojn; ke ili tiel estas, kaj tiel ili ja estas – la malpermeso de Moseo de povas ilin atingi.
Se tiuj, kiuj maljuste plendas kontraŭ la spiritistoj, pli enprofundiĝus en la senco de la bibliaj vortoj, ili rekonus, ke en la principoj de Spiritismo ekzistas nenio analoga al tio, kio okazadis inter hebreoj. Estas vero, ke Spiritismo kondamnas ĉion, kion Moseo malpermesis; sed ĝiaj malamikoj, ĉe la dezirego trovi argumentojn por rebati la novajn ideojn, ne rimarkas, ke tiaj argumentoj estas negativaj, ĉar ili estas tute falsaj.
La nuntempa civila leĝo punas ĉiujn trouzojn, kiujn Moseo celis bridi.
Sed, se li eldiris la mortpunon kontraŭ la kulpuloj estas tial, ke ne prosperis al li la moderaj rimedoj regi tiel sendisciplinan popolon. Cetere ĉi tiu puno estis tro citata en la leĝaro de Moseo, ĉar el la punrimedoj ne estis multaj elektotaj. Sen malliberejoj kaj pundomoj en la dezerto Moseo ne povis gradigi punon, kiel oni faras en niaj tagoj, kaj krom tio lia popolo ne timiĝis antaŭ la nur disciplinaj punoj. Ne pravas do tiuj, kiuj sin apogas al la severeco de puno por pruvi la gradon da kulpo ĉe la elvokado de mortintoj. Ĉu konvenus pro obeo al la leĝo de Moseo teni la mortpunon por ĉiuj okazoj, kiujn li preskribis? Kial do oni revivigu tiel insiste ĉi tiun artikolon, samtempe dirante nenion pri la komenco de la ĉapitro, kiu malpermesas al la sacerdotoj posedi surterajn havaĵojn kaj partopreni en ia ajn heredaĵo, ĉar la Sinjoro estas ilia heredaĵo? (Readmono, 18:1-2.)
5. Estas du distingiĝaj partoj en la leĝo de Moseo: la ĝustadira leĝo de Dio, ricevita sur la monto Sinaj, kaj la civila aŭ disciplina leĝo, konforma al la kutimoj kaj karaktero de la popolo. Unu el tiuj leĝoj estas nevaria, dum la dua aliiĝas kun la tempo, kaj neniu pensas, ke ni povas esti regataj per la samaj rimedoj, per kiuj estis la judoj en la dezerto, ke ankaŭ la kanonikoj de Karolo la Granda almodlu sin al Francujo de la XIX jarcento. Kiu hodiaŭ ekzemple pensus revivigi la jenan artikolon de la leĝo de Moseo: “Se bovo kornobatos viron aŭ virinon kaj tiu mortos, tiam oni ŝtonmortigu la bovon kaj ĝia viando ne estu manĝata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa?” (Eliro, 21:28 kaj sekvantaj.)
Sed ĉi tiu artikolo, ŝajnanta al ni tiel absurda, ne havis alian celon ol puni la bovon kaj senkulpigi ĝian mastron, kio estas samvalora kiel konfisko de la bruto, kaŭzo de la akcidento, por devigi ĝian posedanton pli multe vigli. La mortigo de bovo eble estis puno tre sentebla por ia popolo el paŝtistoj, tiel ke ĝi malbezonis ian alian punon; sed tiu mortigo utilis al neniu, ĉar estis malpermesate manĝi la viandon. Aliaj artikoloj preskribas aferon, pri kiu la mastro estas respondeca.
Ĉio havis pravon de ekzisto en la leĝaro de Moseo, ĉar ĉion ĝi antaŭvidas en minimumaj detaloj, sed la formo, kiel ankaŭ la fundo adaptiĝas al la okazaj cirkonstancoj. Se, en niaj tagoj, Moseo revenus por leĝodoni al ia civilizita nacio, li certe de donus al ĝi kodon egalan al tiu de la hebreoj.
6. Al ĉi tiu kontraŭdiro, oni kontraŭmetas la aserton, ke ĉiuj leĝoj de Moseo estis diktitaj en nomo de Dio, kiel tiuj sur Sinaj. Sed opiniante, ke ili ĉiuj estas el dia fonto, kial do oni limis la ordonojn per la dekalogo? Kia estas la motivo de tiu diferenco? Ĉu ne estas certe, ke, se ĉiuj tiuj leĝoj fontas el Dio, ili same estas devigaj? Kial oni ne konservis cirkumcidon, al kiu Jesuo sin submetis kaj kiun li ne aboliciis? Ha! oni forgesas, ke por doni aŭtoritaton al siaj leĝoj ĉiuj antikvaj leĝodonantoj atribuis al ili dian originon. Nu, Moseo pli ol iu alia havis bezonon de tiu rimedo, konsidere la karakteron de sia popolo; kaj se malgraŭ tio li malfacile fariĝis obeata, kio okazus, se la leĝoj estus donitaj, kiel liaj!
Ĉu Jesuo ne venis por modifi la leĝon de Moseo, farante el sia leĝo la kodon de la kristanoj?
Ĉu li ne diris: “Vi scias, kio estis dirtita al la antikvuloj, tia kaj tia afero, kaj mi diras al vi tian alian aferon?” Sed Jesuo ne nuligis, kontraŭe konfirmis la leĝon de Sinaj, de kiu lia tuta doktrino estas disvolviĝo. Nu, nenie Jesuo aludis la malpermeson elvoki mortintojn, kiam ĉi tiu afero estis sufiĉe grava por esti forlasata en siaj predikoj, precipe pro tio, ke li pritraktis aliajn flankajn aferojn.
7. Fine estas grave scii, ĉu la Eklezio metas la leĝon de Moseo super la evangelian leĝon, aŭ alivorte ĉu ĝi estas pli judisma ol kristana. Ankaŭ estas grave rimarki, ke el ĉiuj religioj, precize judismo estas tiu, kiu malpli kontraŭstaras al Spiritismo, ĉar ĝi ne deklaras la mosean leĝon kontraŭa al rilatoj kun mortintoj, kiel ĝin faras la kristanaj sektoj.
8. Sed ni ankoraŭ prezentas alian kontraŭdiron: Se Moseo malpermesis elvoki mortintojn, estas tial, ke ĉi tiuj povis veni, ĉar alie la malpermeso estus senutila. Nu, se mortintoj en tiu tempo povis veni, ankaŭ hodiaŭ ili povas; kaj se ili estas Spiritoj de mortintoj, kiuj venas, ili ne estas ekskluzive demonoj. Cetere Moseo neniel parolas pri tiuj lastaj.
Duobla do estas la motivo, kial oni logike ne povas akcepti la aŭtoritaton de Moseo, nome: unue ĉar lia leĝo ne regas Kristanismon; kaj due ĉar ĝi estas nepropra al kutimoj de nia tempo. Sed ni supozu, ke tiu leĝo havas la tutan aŭtoritaton al ĝi donitan de kelkaj, kaj eĉ tiel, kiel vidite, ĝi ne aplikiĝas al Spiritismo. Estas vero, ke la malpermeso de Moseo ampleksas demandadon al mortintoj, sed en flanka maniero, kiel aldono al la praktikoj de la sorĉarto.
La vorto demando mem, ĉe tiuj divenisto kaj sorĉisto, pruvas, ke ĉe la hebreoj la elvokoj estis divenorimedo; sed la spiritistoj nur elvokas mortintojn por ricevi saĝajn konsilojn kaj ekhavi konsolon por la suferantoj, neniam por akiri nekonvenajn malkaŝojn.Sen ia dubo, se la hebreoj uzus la komunikaĵojn, kiel la spiritistoj, anstataŭ ilin malpermesi, Moseo ilin rekomendus, ĉar lia popolo nur havus profiton.
9. Vere kelke da gajaj aŭ malbonintencaj kritikantoj priskribas la seancojn, kiel kunsidojn de nekromanciistoj aŭ sorĉistoj, kaj la mediumojn, kiel astrologojn aŭ ciganojn, eble pro tio, ke ĉiuj ĉarlatanoj adaptis tiajn nomojn al siaj praktikoj, kiujn cetere spiritismo ne povas aprobi.
Kompense, ankaŭ ekzistas multe da homoj farantaj justecon kaj atestantaj la esence gravan moralan karakteron de la seriozaj kunsidoj. Krom tio, la doktrino kun libroj akireblaj por ĉiuj forte protestas kontraŭ la trouzoj, por ke la kalumnio falu sur tiun, kiu ĝin meritas.
10. La elvokado, oni diras, estas manko de konsidero al mortintoj, kies cindrojn oni devas respekti. Sed kiuj diras tion? Ili estas la antagonistoj sur la du kontraŭaj kampoj, t. e. la nekredantoj, kiuj ne kredas je la animoj, kaj la kredantoj kiuj juĝas, ke nur la demonoj, kaj ne la animoj, povas veni.
Kiam la elvoko estas farata kun enpensiĝo kaj religie; kiam oni alvokas la Spiritojn, ne pro scivolo, sed pro sento de korinklino kaj simpatio, kun sincera deziro instruiĝi kaj progresi, ni vidas nenion malrespektema en la ago turni nin al mortintoj, kvazaŭ ni turnus nin al vivantoj. Ankoraŭ ekzistas alia respondo al tiu kontraŭdiro, nome la Spiritoj spontanee, tute libere sin prezentas, eĉ multfoje ne estante elvokitaj. Ankaŭ ili montras sian ĝojon komunikiĝi kun homoj, kaj iafoje plendas, ke ĉi tiuj ilin forgesas. Se la Spiritoj konfuziĝus aŭ kolerus pro niaj elvokoj, certe ili tion dirus kaj ne revenus; sed, se pro tiuj elvokoj la Spiritoj, liberaj kiel ili ja estas, manifestiĝas, tiel estas, ĉar tio konvenas al ili.
11. Ankoraŭ plia motivo estas prezentata: La animoj restas en loko, kiun la dia justeco al ili difinas, kio estas sama, kiel diri en la ĉielo aŭ en la infero. Tiel, tiuj estantaj en la infero, el tie ili ne povas eliri, dum la plej granda libereco estas donita al la demonoj. Tiuj en la ĉielo, tute donitaj al sia beateco, estas tre superaj al la mortemuloj, por sin okupi pri ĉi tiuj, kaj estas tro feliĉaj, ke ili ne revenos al ĉi tiu Tero kun mizeroj, por intereso de parencoj kaj amikoj, kiujn ili ĉi tie eble postlasis. Ĉu tiuj animoj do povas esti komparataj kun nababoj, kiuj deturnas de la malriĉuloj sian rigardon pro timo perturbi sian digestadon? Sed se tiel estus, tiuj animoj sin montrus malmulte indaj je la superega feliĉo, aliigante sin en ekzemplon de egoismo!
Restas ankoraŭ la animoj en la purgatorio, sed ĉi tiuj, suferantaj, kiel ili eble estas, devas zorgi pri sia savo, antaŭ ol pri alia afero. Sekve de tio, ĉar ne unuj nek aliaj animoj povas respondi al nia alvoko, nur demono prezentas sin anstataŭ ili.
Tiam venas la okazo diri: se la animoj ne povas veni, la homoj ne devas timi, ke tiuj maltrankviligu ilian ripozon.
12. Jen alia malfacilaĵo ekaperas. Se la feliĉaj animoj ne povas forlasi sian gloran restadejon por helpi la mortemulojn, kial la Eklezio petas helpon de la sanktuloj, kiuj ankoraŭ devas ĝui pli grandan beatecon? Kial ĝi konsilas voki ilin en okazoj de malsano, afliktiĝo, malfeliĉegoj? Kial, laŭ la sama Eklezio, la sanktuloj kaj la Virgulino mem ekaperas al la homoj kaj faras miraklojn? Tiuj lasas la ĉielon por malleviĝi al la Tero; sed tiuj starantaj malpli alte ne povas tion fari!
13. Ke la skeptikuloj neu la manifestiĝon de la animoj, ni konsentas, ĉar tiuj ne kredas al ili; sed kio nin surprizigas, tio estas vidi koleri kontraŭ la rimedoj pruvi ilian ekziston, klopodante elmontri la neeblecon de tiuj rimedoj, tiujn samajn homojn, kies kredo baziĝas sur la ekzisto kaj estonteco de la animoj! Ŝajnas, ke estus pli nature, ke tiuj homoj akceptus, kiel bonon de la Providenco, la rimedojn konfuzi skeptikulojn per nerefuteblaj pruvoj, ĉar ili estas la neantoj de la religio mem. Kiuj interesiĝas pri la ekzisto de la animo, tiuj konstante bedaŭras la lavangon da nekredemo, kiu invadas la gregon da fideluloj, ĝin ruinigante: sed kiam oni prezentas al ili la plej potencan rimedon kontraŭbatali la nekredemon, ili rifuzas tiun rimedon, kun tiom aŭ pli da obstino, ol tiu de la nekredantoj mem. Poste, kiam la pruvoj amasiĝas, tiel ke ili forigas ĉiujn dubojn, tiam tiuj homoj prenas, kiel superegan argumenton, la malpermeson elvoki mortintojn, uzante, por tion pravigi, artikolon de la leĝo de Moseo, pri kiu neniu pensis, perforte donante al ĝi neekzistantajn sencon kaj aplikon. Kaj tiel feliĉaj ili sentas sin pro la eltrovo, ke ili ne vidas, ke tiu artikolo estas plia pravigo pri la Spiritisma Doktrino.
14. Ĉiuj kialoj cititaj por kondamni la rilatojn kun la Spiritoj malaperas antaŭ serioza ekzameno. Pro la fervoro, kun kiu oni batalas en tiu direkto, estas facile kompreni la grandan intereson ligitan kun la afero. El tio venas la insistado. Vidante tiun batalon de ĉiuj religioj kontraŭ la manifestiĝoj, oni dirus, ke ĉi tiujn ili timas.
Tre povas esti, ke la vera motivo estas timo, ke la tre klarmensaj Spiritoj venu instrui la homojn pri punktoj, kiujn oni deziras malklarigi, kaj samtempe konigi al tiuj homoj la certecon pri ia alia mondo, pri la efektivaj kondiĉoj, por ke ili en ĝi vivu feliĉaj aŭ malfeliĉaj. La motivo devas esti tiu sama, kial oni diras al infano: “Ne iru tien, ĉar tie estas lupfantomo.” Al homo oni diras: “Ne elvoku Spiritojn. Ili estas diabloj.” Sed ne gravas: oni malhelpas la homojn elvoki Spiritojn, sed oni ne povos malhelpi ĉi tiujn veni al homoj por levi la lampon de sub la grenmezurilo[39].
Religio tenanta la absolutan veron neniom devos timi lumon, ĉar lumo briligas la veron kaj demono ne povas ion faris kontraŭ la vero.
15. Malakcepti la komunikaĵojn el transtombo estas forpuŝi la plej potencan rimedon instruiĝi, ĉu rilate la inicadon pri konoj je la estonta vivo, ĉu rilate la ekzemplojn, kiujn tiaj komunikaĵoj donas al ni. Krom tio, la sperto instruas al ni la bonon, kiun ni povas fari, devojigante de malbono la neperfektajn Spiritojn, helpante tiujn suferantajn malligiĝi de la materio kaj perfektiĝi. Sed malpermesi komunikaĵojn estas senigi je helpo la suferantajn animojn, helpo, kiun al ili ni povas kaj devas doni.
La sekvantaj vortoj de iu Spirito admirinde resumas la sekvojn de elvoko, se ĝi estas praktikata por karitata celo:
“Ĉiu suferanta kaj malĝoja Spirito rakontos al vi sian falon, la frenezaĵojn, kiuj lin malvirtigis. Esperojn, luktojn kaj terurojn; konsciencoriproĉojn, malesperojn kaj dolorojn, li ĉion rakontos al vi, montrante Dion prave kolera, kiu punas kulpulon per sia tuta severeco. Kiam vi aŭdas lin, du sentoj alsaltos al vi: tiu de kompato kaj tiu de timo! kompato al li kaj timo je vi mem. Kaj se vi aŭdos liajn plendojn, vi tiam vidos, ke Dio neniam lin forlasas, atendante la pentintan pekulon, etendante al li la brakojn, tuj kiam li penos reboniĝi. Fine vi vidos la bonefikajn progresojn de la kulpulo, por kiuj vi havis la feliĉon kaj gloron kontribui, kun la pretemo kaj amemo de kirurgo observanta la cikatriĝon de vundo, kiun li ĉiutage flegas.” (Bordeaux, 1861.)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.