La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


TRI VIROJ EN BOATO

Aŭtoro: Jerome Klapka Jerome

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XIX

Oksfordo – La ideo de Montmorency pri la ĉielo – La luprenita riverboato, ĝiaj belecoj kaj avantaĝoj – ”La Fiero de Tamizo” – La vetero ŝanĝiĝas – La rivero sub diversaj aspektoj – Negaja vespero – Sopiroj al la neatingeblo – Gaja interbabilado – Georgo ludas la banĝon – Funebra melodio – Ankoraŭ pluva tago – Forkuro – Eta vespermanĝo kaj tosto

En Oksfordo ni pasigis du tre agrablajn tagojn. Troviĝas multe da hundoj en la urbo Oksfordo. Montmorency la unuan tagon havis dek unu batalojn kaj la duan dek kvar kaj evidente kredis, ke li trafis en la ĉielon.

Inter homoj denaske tro malfortaj aŭ denaske tro mallaboremaj por ĝui kontraŭfluan laboradon, laŭ via prefero, estas kutimo lupreni boaton ĉe Oksfordo kaj remi alvale. Por la energiuloj tamen la kontraŭflua veturado estas preferinda.

Ne ŝajnas bone, ĉiam iri kun la fluo. Estas pli kontentige sin teni kuraĝe, batali kontraŭ ĝi kaj spite al ĝi trabati al si vojon antaŭen – almenaŭ tiel mi sentas, kiam Harris kaj Georgo remas kaj mi direktas.

Al tiuj, kiuj intencas ekiri el Oksfordo, mi dirus, ke ili prenu la propran boaton – krom se, kompreneble, vi povas preni la boaton de iu alia sen ia ebla danĝero, ke oni vin malkovros.

La boatoj, kiujn ĝenerale oni luigas sur Tamizo supre de Marlow, estas tre bonaj boatoj. Ili estas sufiĉe netraflueblaj kaj tiel longe, ke oni traktas ilin zorge, ili nur malofte disfalas aŭ subakviĝas. En ili troviĝas lokoj, kie oni povas sidiĝi, kaj ili estas kompletigitaj per ĉiuj necesaj aranĝoj – aŭ per preskaŭ ĉiuj – por ebligi al vi remi kaj direkti ilin.

Tamen ili ne estas ornamaj. Boato luprenita sur la rivero super Marlow ne estas boato, per kiu vi povas brili kaj paradi.

La luprenita riverboato tre baldaŭ ĉesigas tiaspecan sensencaĵon flanke de siaj okupantoj. Jen ĝia ĉefa, oni povas diri, ĝia sola rekomendo.

Viro en luprenita riverboato estas modesta kaj sindetenema.

Li pli volas resti en la ombra flanko sub la arboj kaj fari la plejparton de sia veturado frue en la mateno aŭ malfrue en la vespero, kiam ne estas multe da homoj sur la rivero por lin vidi.

Kiam viro en luprenita riverboato vidas iun, kiun li konas, li albordiĝas kaj sin kaŝas malantaŭ arbo.

Mi estis unu el grupo, kiu luprenis riverboaton iun someron por kelktaga vojaĝo. Neniu el ni antaŭe vidis riverboaton; ni ne sciis, kio ĝi estas, eĉ tiam, kiam ni jam vidis ĝin.

Ni mendis boaton – duremilan kanoton; kiam ni alvenis kun nia pakaĵaro en la boatejon kaj donis niajn nomojn, la viro diris:

– Ho, jes: vi estas la grupo, kiu mendis duremilan kanoton.

Ĉio en ordo. Jim, venigu La Fieron de Tamizo.

La knabo foriris kaj reaperis post kvin minutoj baraktanta kun granda antaŭdiluva peco de ligno, kiu aspektis kvazaŭ oni antaŭ nelonge estus ĝin elfosinta el ie kaj elfosinta senzorge, tiel ke ĝi estis nenecese difektita dum la laboro.

Mia propra penso, kiam mi unue vidis la objekton, estis, ke ĝi estas ia romia restaĵo, – restaĵo de kio, mi ne scias, eble de ĉerko.

En la proksimeco de supra Tamizo abundas romiaj restaĵoj, kaj mia diveno ŝajnis al mi tre probabla; tamen nia serioza junulo, kiu estis ioma geologo, ridindigis mian teorion pri romia restaĵo kaj diris, ke eĉ al la plej malalta intelekto (en kies kategorion, li ŝajnis bedaŭri, li ne povas konscience envicigi mian) estas klare, ke tio, kion la knabo trovis, estas fosilio de baleno; li atentigis nin pri la diversaj atestaĵoj pruvantaj, ke ĝi sendube apartenas al la antaŭglacia epoko.

Por ĉesigi la disputon ni apelaciis al la knabo. Ni petis lin ne timi, sed paroli la simplan veron: ĉu ĝi estas fosilio de antaŭAdama baleno, aŭ ĉu ĝi estas frutempa romia ĉerko?

La knabo diris, ke ĝi estas La Fiero de Tamizo.

Unue ni kredis, ke tio estas ŝerca respondo flanke de la knabo, kaj iu donis al li du pencojn kiel premion por lia vigla spriteco; sed kiam li laŭ ni tro longe persistis en la ŝerco, ni ekkoleris al li.

– Nu, nu, knabo mia! – nia kapitano diris akratone, – ni lasu la sensencaĵon. Reprenu hejmen la lavkuvon de via patrino kaj portu al ni la boaton.

Tiam venis la boatkonstruisto mem kaj certigis nin, je sia vorto de praktika homo, ke la objekto vere estas boato – estas, fakte, la boato, la ”duremila kanoto” elektita por veturigi nin dum nia vojaĝo sur la akvo.

Ni grumblis sufiĉe multe. Ni opiniis, ke li povus almenaŭ esti zorginta, ke ĝi estu jam kalkblankigita aŭ gudrita – ke io estu farita al ĝi por diferencigi ĝin de peco de ŝipruino; sed li povis vidi en ĝi neniun mankon.

Li ŝajnis ofendita pro niaj rimarkoj. Li diris, ke li elektis por ni la plej bonan boaton el sia tuta provizo, kaj li opiniis, ke ni povus esti pli dankemaj.

Li diris, ke ĝi, La Fiero de Tamizo, estis uzata tia, kia ĝi nun staras (aŭ pli ĝuste tia, kia ĝi nun kunkroĉiĝas) jam dum la lastaj kvardek jaroj kaj, laŭ lia scio, neniu antaŭe plendis pri ĝi kaj li ne vidas, kial ni estu la unuaj por komenci.

Ni ne disputis plu.

Ni kunligis la tiel nomatan boaton per kelkaj pecoj de ŝnureto, akiris iom da papertapeto, kaj ĝin surgluis sur la pli malfreŝajn lokojn, preĝis kaj eniris.

Oni postulis de ni tridek kvin ŝilingojn por la pruntedono de tiu restaĵo por ses tagoj; ni povus ĝin aĉeti por kvar kaj duona ŝilingoj ĉe vendejo de floslignaĵo sur la marbordo.

La vetero ŝangiĝis en la tria tago, – Ho! mi nun parolas pri la nuna vojaĝo, – kaj ni iris el Oksfordo por la revena veturado meze de konstanta pluveto.

Rivero – kun la sunbrilo brilanta sur ĝiaj dancantaj ondetoj, orumanta la grizverdajn fagtrunkojn, lumetanta tra la mallumaj, malvarmetaj arbaretaj vojoj, ĉasanta ombrojn trans la malprofundaĵojn, ĵetanta diamantojn de la muelilradoj, transdonanta kisojn al la lilioj, petolanta kun la blanka akvo de la bariero, arĝentumanta muskokovritajn murojn kaj pontojn, heliganta iun malgrandan urbeton, ĉarmiganta ĉiun vojeton kaj herbejon, kuŝanta implikita inter la junkoj, rigardanta ridante el ĉiu golfeto, gaje lumetanta sur multe da malproksimaj veloj, balzamanta la aeron per helo – estas ora ferivereto.

Sed rivero – malvarma kaj laca, kun senĉesaj pluvgutoj falantaj sur ĝian brunan kaj malviglan akvon, kun sono, kvazaŭ virino mallaŭte plorus en malluma ĉambro; dum la arbaretoj, tute mallumaj kaj silentaj, vualitaj per siaj vapornebuloj, staras simile al fantomoj sur la rando; silentaj fantomoj kun riproĉantaj okuloj, kiel la fantomoj de malbonaj agoj, kiel la fantomoj de amikoj preterlasitaj – estas fantomvizitata rivero tra la lando de vanaj bedaŭroj.

Sunlumo estas la vivsango de la naturo. Patrino Tero rigardis al ni per tiel malviglaj, senanimaj okuloj, kiam la sunlumo formortis el ĝi. Ni fariĝas malgajaj, estante tiam kun ŝi; ŝi ŝajnas ne koni nin, nek amis nin. Ŝi estas kiel vidvino, kiu perdis la edzon, kiun ŝi amis kaj ŝiaj infanoj tuŝas ŝian manon kaj rigardas supren al ŝi en la okulojn, sed ne ricevas rideton.

Dum tiu tuta tago ni remadis tra la pluvo kaj tio estis melankolia laboro. Komence ni ŝajnigis, ke ni ĝin ĝuas. Ni diris, ke tio estas ŝanĝo, kaj ke ni ŝatas vidi la riveron sub ĝiaj diversaj aspektoj. Ni diris, ke ni ne povas esperi, ke estos ĉiam sunbrilo, nek deziri tion. Ni diris unu al la alia, ke la naturo estas belega, eĉ kun siaj larmoj.

Harris kaj mi fakte entuziasmiĝis pri la afero dum kelkaj unuaj horoj. Mi kantis kanton pri la vivo de cigano kaj kiel rava estas la ekzistado de cigano! – libera al ŝtormo kaj sunbrilo kaj ĉiu vento kiu blovas! – kaj kiel li ĝuas la pluvon kaj kiel li bonfartas en ĝi; kiel li priridas la homojn, kiuj ĝin ne ŝatas.

Georgo estis pli serioza kaj ne forlasis la ombrelon.

Ni suprenmetis la kovrilon antaŭ ol ni lunĉis kaj lasis ĝin supre la tutan posttagmezon lasante nur malgrandan malfermaĵon en la antaŭo, ĉe kiu unu el ni povis padeli kaj observi.

Tiamaniere ni veturis naŭ mejlojn kaj haltis por la nokto iom malsupre de la Day-kluzo.

Mi ne povas honeste diri, ke ni pasigis gajan vesperon. Pluvetis kviete kaj persiste. Ĉio en la boato estis malseketa kaj gluaĉa. La vespermanĝo ne estis sukceso. Malvarma bovidaĵa pasteĉo, kiam vi ne estas malsata, emas trosatigi. Mi sentis deziron por blankfiŝetoj kaj kotleto; Harris babilis pri soleoj kaj blanka saŭco kaj transdonis la restaĵon de sia pasteĉo al Montmorency, kiu ĝin malakceptis kaj, ŝajne ofendita de la propono, iris kaj sidiĝis tute sola en la alia flanko de la boato.

Georgo petis, ke pri tiaj manĝoj ni ne parolu, almenaŭ ne antaŭ ol li estos manĝinta sian malvarman boligitan bovaĵon sen mustardo.

Post la vespermanĝo ni ludis napoleonon por pencoj. Ni ludis ĉirkaŭ unu kaj duonan horojn, kaj en la fino de tiu tempo Georgo jam gajnis kvar pencojn – Georgo ĉiam havas bonŝancon ĉe kartludado – kaj Harris kaj mi perdis po precize du pencoj.

Tiam ni decidis, ke ni rezignos la vetludadon. Kiel Harris diris, ĝi naskas malsanigan ekscitiĝon, se ĝi estas troigita. Georgo diris, ke li volonte daŭrigos por doni al ni eblecon nin rekompenci; sed Harris kaj mi decidis, ke ni ne batalu plu kontraŭ la sorto.

Post tio ni pretigis punĉon kaj sidis kune kaj babilis. Georgo rakontis al ni pri viro, kiun li konis, kiu venis sur la riveron antaŭ du jaroj, kaj tranoktis en malseka boato en nokto ĝuste tia, kia estas ĉi tiu, tio donis al li reŭmatikan febron kaj nenio povis lin savi kaj li mortis en granda doloro dek tagojn poste. Georgo diris, ke li estis nur junulo kaj fianĉiĝinta. Li diris, ke tio estas unu el la plej malĝojigaj aferoj, kiujn li iam spertis.

Tio memorigis al Harris pri amiko lia, kiu aniĝis al la Volontuloj, kaj kiu iun pluvan nokton dormis sub kanvaso ĉe Aldershot, ”en nokto, ĝuste tia, kia estas ĉi tiu”, diris Harris; li vekiĝis en la mateno kripligita por la tuta vivo. Harris diris, ke li prezentos nin ambaŭ al la viro, kiam ni revenos en la urbon; niaj koroj ŝiriĝos, kiam ni vidos lin.

Tio nature kondukis nin al agrabla babilado pri iskiatiko, febroj, malvarmumoj, pulmomalsanoj kaj bronkito; Harris diris, kiel maloportune estus, se iu el ni grave malsaniĝus en la nokto, konsiderante, kiel malproksimaj ni estas de kuracisto.

Post ĉi tiu interparolado ŝajne estiĝis deziro por io gajiga kaj en momento de malforteco mi proponis, ke Georgo prenu sian banĝon kaj vidu, ĉu li ne povas doni al ni komikan kanton.

Mi devas diri por la kredito de Georgo, ke li ne bezonis multe da kuraĝigo. Estis neniu sensencaĵo pri tio, ke li lasis hejme la muzikaĵon aŭ io simila. Li tuj aperigis la muzikilon kaj komencis ludi ”Du okuloj nigraj ravas”.

Antaŭ tiu vespero mi ĉiam rigardis ”Du okuloj nigraj ravas” kiel sufiĉe banalan melodion. La riĉa vejno de malĝojo, kiun Georgo eltiris el ĝi surprizis min.

Dum la funebraj muziksonoj progresis, kreskis en Harris kaj mi la deziro fali unu sur la bruston de la alia kaj plori; tamen per granda penado ni detenis la naskiĝantajn larmojn kaj aŭskultis la sovaĝan sopirplenan melodion en silento.

Kiam venis la rekantaĵo, ni eĉ faris preteresperajn penadojn gajiĝi. Ni replenigis niajn glasojn kaj kunkantis; Harris per voĉo tremanta pro emocio antaŭiris kaj Georgo kaj mi sekvis kelkajn vortojn poste:

”Du okuloj nigraj ravas!
Kia surprizo trafas!
Nur ĉar mi diris, ke oni malpravas,
Du – ”

Ĉi tie ni ne povis daŭrigi plu. La neeldireblan kortuŝon de la akompanado de Georgo al tiu ”du” ni, en nia tiama stato de korpremo, ne povis elteni. Harris plorĝemis kiel malgranda infano kaj la hundo ululis, ĝis mi kredis, ke certe rompiĝos aŭ lia koro aŭ lia makzelo.

Georgo deziris ludi ankoraŭ strofon. Li opiniis, ke kiam li pli bone akordiĝos kun la muziko kaj povos ĵeti pli da ”sinforlaso” por tiel diri, en sian ludadon, ĝi eble ne ŝajnos tiel malĝoja. La sento de la plimulto tamen estis kontraŭ la eksperimento.

Ĉar ne estis farebla io alia, ni enlitiĝis – tio estas, ni senvestiĝis, kaj nin ĵetiĝadis laŭ la fundo de la boato dum ĉirkaŭ tri-kvar horoj. Post tio ni sukcesis spasme dormi ĝis la kvina matene, kiam ni ĉiuj leviĝis kaj manĝis la matenmanĝon.

La dua tago precize similis al la unua. La pluvego daŭris kaj ni sidis, volvitaj en pluvmanteloj sub la kanvaso, kaj drivis malrapide alvale.

Unu el ni – mi jam forgesis, kiu, sed mi inklinas supozi, ke tiu estis mi – faris malfortan penadon dum la mateno entuziasmigi nin pri la antaŭa cigana stultaĵo, ke ni estas la infanoj de la naturo kaj ĝuas la pluvon; sed tio tute ne sukcesis.

Pri unu afero ni ĉiuj samopiniis, kaj tio estas ke, okazu kio ajn, ni daŭrigos firme ĝis la plej ekstrema fino. Ni foriris por dusemajna plezuro sur la rivero kaj dusemajnan plezuron ni nepre intencis ĝui. Se tio nin mortigos, nu, tio estus malfeliĉo por niaj amikoj kaj parencoj; sed ĝi ne estus evitebla. Ni sentis, ke cedi al la vetero en klimato, kiel nia, estus plej pereiga precedenco.

– Nur ankoraŭ du tagojn, – diris Harris, – ni estas junaj kaj fortaj. Estas eble, ke ni postvivos tion.

Ĉirkaŭ la kvara posttagmeze ni komencis diskuti niajn planojn por la vespero. Tiam ni estis iom preter Goring kaj ni decidis padeli ĝis Pangbourne kaj tie tranokti.

– Ankoraŭ gaja vespero! – murmuretis Georgo.

Ni sidis meditante pri la perspektivo. Ni estos en Pangbourne je la kvina. Ni finos la ĉefmanĝon je, ni diru, duono post la sesa. Post tio ni povos promeni ĉirkaŭe en la vilaĝo, dum pluvegas, ĝis la tempo por enlitiĝo; aŭ ni povos sidi en malbone lumigita trinkeja saloneto kaj legi la almanakon.

– Nu, povas esti, ke la Alhambro estos pli gajiga, – diris Harris, kiu kuraĝis meti la kapon momenton ekster la kovrilon kaj esploris la ĉielon.

– Kun eta vespermanĝo ĉe **) – poste, – mi aldonis duone senkonscie.

– Jes, estas preskaŭ domaĝo, ke ni decidis daŭre resti en la boato, – respondis Harris; tiam kelkan tempon estis silento.

– Se ni ne estus decidintaj, ke ni devas certigi al ni la morton en ĉi tiu malbenita ĉerko, – rimarkigis Georgo, ĵetante rigardon plenan de intensa malamo sur la boaton, – tiam valorus mencii, ke vagonaro foriras el Pangbourne, laŭ mia scio, baldaŭ post la kvina, kaj demetus nin en Londono sufiĉe frue por ebligi al ni manĝi kotleton kaj poste iri al la ejo menciita de vi.

Neniu parolis. Ni interrigardis kaj ĉiu ŝajnis vidi la proprajn malnoblajn kaj kulpajn pensojn respegulataj en la vizaĝo de la aliaj. En silento ni eltiris kaj traserĉis la valizojn. Ni rigardis laŭlonge de la rivero supren kaj ni rigardis malsupren; nenio homa estis videbla!

Dudek minutojn poste, oni povis vidi tri figurojn, sekvatajn de hontema hundo, ŝtele elrampi el la boatejo ĉe ”Cigno” survoje al la stacidomo, vestitajn per la jena nek bela nek parada kostumo:

image-018

Nigraj ledaj ŝuoj, malpuraj; flanelaj vestaĵoj por boatveturado, tre malpuraj; bruna felta ĉapelo, tre batita; pluvmantelo, tre malseka; ombrelo.

Ni trompis la boatiston ĉe Pangbourne. Ni ne kuraĝis informi lin, ke ni forkuras de la pluvo. Ni lasis la boaton kaj ĝian tutan enhavon sub lia gardo, kun la instrukcio, ke ĝi estu preta por ni je la naŭa la sekvantan matenon. Se, ni diris – se okazos io neatendita, por malebligi nian revenon, ni skribos al li.

Ni atingis Paddington je la sepa kaj veturis rekte al la restoracio, kiun mi antaŭe priskribis, kie ni manĝis etan manĝon, lasis Montmorency kune kun la propono, ke vespermanĝo estu preta je duono post la deka, kaj poste ni pluiris ĝis Leicester Square.

Ni altiris multe da atento ĉe Alhambro. Kiam ni prezentis nin ĉe la giĉeto, oni malafable ordonis al ni iri al la enirejo en Castle Street, kaj informis, ke ni malfruas jam de duonhoro.

Ni konvinkis la viron, post ioma malfacilaĵo, ke ni ne estas ”la mondkonataj tordigistoj de la Himalajaj montoj” kaj li prenis nian monon kaj enlasis nin.

Interne ni estis ankoraŭ pli granda sukceso. Niaj belaj bronzitaj vizaĝoj kaj pitoreskaj vestaĵoj estis sekvataj ĉirkaŭe de admirantaj okuloj. Ni estis la celo de ĉiuj rigardoj.

Tio estis flera momento por ni ĉiuj.

Ni foriris baldaŭ post la unua baleto kaj reiris al la restoracio, kie la vespermanĝo jam atendis nin.

Mi devas konfesi, ke mi ĝuis tiun vespermanĝon. Dum dek tagoj ŝajnis, ke ni vivas, pli malpli, nur per malvarma viando, kuko, kaj pano kun konfitaĵo. Ĝi estis simpla, nutra dieto; tamen estis en ĝi nenio ekscita, kaj nun la odoro de burgunda vino kaj la odoro de francaj saŭcoj, la vido de puraj buŝtukoj kaj longaj panbuloj, frapis kiel bonvena vizitanto ĉe la pordo de nia internaĵo. Kelkan tempon ni daŭris trinki en silento, ĝis venis la tempo, kiam, anstataŭ sidi tute rektaj, firme tenante la tranĉilon kaj forkon, ni apogis nin al la dorso de la seĝo kaj laboris malrapide kaj senzorge – kiam ni etendis la krurojn sub la tablo, lasis la buŝtukon fali nerimarkite sur la plankon kaj trovis tempon por observi la fuman plafonon pli kritike ol ni ĝis nun povis – kiam ni restigis niajn glasojn sur la tablo per etendita brako kaj sentis nin bonaj, pensemaj kaj pardonemaj.

Tiam Harris, kiu sidis apud la fenestro, tiris flanken la kurtenon kaj rigardis sur la straton.

Ĝi brilis mallume en la malseko, la malbone lumigitaj lampoj flagretis ĉe ĉiu ventopuŝo, la pluvo plaŭdis konstante en la pluvflakoj kaj fluetis laŭ la kanaletoj en la jam pluvplenajn defluilojn. Kelkaj tute malsekaj vojirantoj rapide preterpasis, kuntiris sin sub la gutantaj ombreloj kaj la virinoj levetis la jupojn.

– Nu, – diris Harris kaj etendis la manon por sia glaso, – ni havis agrablan vojaĝon, kaj pro ĝi mian koran dankon al la maljuna patro Tamizo – tamen mi opinias, ke ni agis saĝe, kiam ni rezignis pri ĝi ĝustatempe. Jen al la sano de tri viroj feliĉe ekster boato!

Montmorency, staranta sur la malantaŭaj piedoj antaŭ la fenestro, rigardis en la nokton kaj eligis mallongan bojon de konvinka konsento kun la tosto.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.