La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI VIROJ EN BOATO

Aŭtoro: Jerome Klapka Jerome

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro III

Aranĝoj faritaj – La labormetodo de Harris – Kiamaniere maljuna familiano pendigas pentraĵon – Georgo diras ion prudentan – Plezuroj de frumatena sinbanado – Provizoj por eventuala renversiĝo

La sekvantan vesperon ni do denove kolektiĝis por diskuti kaj prepari niajn planojn. Harris diris:

– Antaŭ ĉio ni devas decidi, kion kunpreni. Nu, J., prenu paperpeceton kaj skribu. Georgo, prenu katalogon de nutraĵvendistaĵoj, kaj iu donu al mi peceton da krajono kaj mi skribos nian liston.

Jen la kutima Harris – tuj preta alpreni sur sin la tutan ŝarĝon kaj transmetiĝin sur la dorson de aliaj. Li ĉiam min memorigas pri mia kompatinda onklo Podger. Neniam en la vivo vi vidis tian tumulton tra la tuta domo, kia estiĝis, kiam onklo Podger entreprenis ian laboron. Pentraĵo revenas hejmen de la kadrofaristo kaj staras en la manĝoĉambro atendante ĝis oni ĝin pendigos; onklino Podger demandas, kion fari pri ĝi, kaj onklo Podger diras:

– Ho, lasu tion al mi. Pri tio zorgu nek vi, nek iu alia. Ĉion mi faros.

Tiam li deprenas la jakon kaj komencas. Li ordonas al la servistino eliri kaj aĉeti por ses pencoj da najloj, poste al unu el la knaboj iri post ŝi kaj diri, kian grandon ŝi aĉetu; post tio la tutan familion li grade implikas kaj ekfunkciigas.

– Iru, havigu martelon, Will, – li krias; – kaj alportu mezurilon, Tom; mi bezonos la ŝtupetaron kaj estus bone ankaŭ havi seĝon; Jim! kuru al sinjoro Goggles, kaj diru al li, ”Paĉjo bondeziras al vi, kaj esperas, ke via kruro resaniĝis; ĉu vi bonvolas pruntedoni al li vian nivelilon?” Ne foriru, Maria, ĉar iun mi bezonos por teni la lumon; kiam la servistino revenos, ŝi devos reeliri por iom da pentrajŝnureto; Tom! – kie estas Tom? – Tom, venu ĉi tien; vin mi bezonos por enmanigi la pentraĵon”.

Tiam li levas la pentraĵon kaj lasas ĝin fali, tiel ke ĝi elkadriĝas; li penas savi la vitron kaj tranĉas sian manon; tiam li saltas ĉirkaŭen en la ĉambro kaj serĉas sian poŝtukon. Li ne povas trovi la poŝtukon, ĉar ĝi estas en la poŝo de la jako, kiun li demetis, kaj li ne scias, kien li metis la jakon kaj la tuta familio devas ĉesigi la serĉadon de liaj laboriloj kaj komenci serĉi lian jakon; dume li ĉirkaŭsaltas kaj malhelpas ilin.

– Ĉu neniu en la tuta domo scias, kie estas mia jako? Tian aron mi neniam en la vivo renkontis – je mia vorto, neniam.

Sesope vi estas! – kaj vi ne povas trovi jakon, kiun mi demetis antaŭ ne pli ol kvin minutoj. Nu, el ĉiuj …

Tiam li leviĝas kaj trovas, ke li sidas sur ĝi, kaj elkrias:

– Ho, vi povas halti! Mi mem trovis ĝin. Same utilas peti la katon serĉi ion, kiel esperi, ke vi ion trovos.

Kiam pasis duonhoro, dum kiu oni bandaĝis lian fingron, havigis novan vitron kaj alportis la laborilojn kaj la ŝtupetaron kaj la seĝon kaj la kandelon, li komencas denove, dum la tuta familio, inkluzive la servistinon kaj la domlaboristinon, staras servopretaj en duonrondo. Du devas teni la seĝon, la tria helpas al li suriri ĝin kaj lin teni tie, la kvara enmanigas al li najlon, la kvina pasigas supren al li la martelon, li tenas la najlon firme kaj lasas ĝin fali.

– Jen! – li diras en ofendita tono, – nun la najlo falis.

Ni ĉiuj devas surgenui kaj palpserĉi ĝin, dum li staras sur la seĝo, grumblas kaj deziras scii, ĉu li devos resti tie la tutan vesperon.

Fine oni trovas la najlon, sed tiam li perdis la martelon.

– Kie estas la martelo? Kion mi faris pri la martelo? Granda ĉielo! Sep vi estas, gapantaj tie, kaj vi ne scias, kion mi faris pri la martelo!

Ni trovas la martelon, sed dumtempe li perdis la signon, kiun li faris sur la muro, kie devas eniri la najlo, kaj ĉiu el ni devas suriri seĝon flanke de li kaj peni trovi ĝin; ĉiu trovas ĝin en malsama loko kaj nin ĉiujn li nomas malsaĝuloj, unu post la alia, kaj ordonas al ni deiri. Li prenas la mezurilon kaj remezuras kaj trovas, ke li bezonas punkton je duono de tridek unu coloj kaj tri okonoj for de la angulo, penas kalkuli tion en la kapo kaj freneziĝas.

Ni ĉiuj penas kalkuli tion en la kapo kaj ĉiuj alvenas al malsamaj konkludoj kaj mokridas unu la alian. En la ĝenerala tumulto la originala numero forgesiĝis kaj onklo Podger devas remezuri.

Ĉifoje li utiligas ŝnurpecon kaj en la kriza momento, kiam la maljuna malsaĝulo kliniĝas super la seĝon je angulo de kvardek kvin gradoj kaj penas atingi punkton tri colojn trans la atingeblo, la ŝnuro forŝoviĝas, li glitas sur la fortepianon kaj produktiĝas bela muzika efekto, kiam lia kapo kaj korpo trafas samtempe subite ĉiujn klavojn.

Onklino Maria diras, ke ŝi ne permesos al la infanoj stari tie kaj aŭskulti tian lingvaĵon.

Fine onklo Podger denove decidiĝas pri la punkto kaj sur ĝin metas la najlpinton per la maldekstra mano kaj prenas la martelon per la dekstra. Per la unua bato li frakasas sian dikfingron kaj kun krio lasas fali la martelon sur ies piedfingrojn.

Onklino Maria diras milde, ke ŝi esperas, ke venontfoje, kiam onklo Podger intencos marteli najlon en la muron, li tion sciigos al ŝi sufiĉe frue, por ke ŝi aranĝu pasigon de semajno kun la patrino, dum la laboro estas farata.

– Ho! vi virinoj, vi tiel ekscitiĝas pri ĉio, – respondas onklo Podger kaj leviĝas. – Fakte, tian bagatelan laboron mi ŝategas fari.

Tiam li provas denove kaj ĉe la dua bato la najlo trairas la tutan stukon kaj ĝin sekvas duono de la martelo; onklo Podger ĵetiĝas al la muro sufiĉe forte por enbati sian nazon.

Tiam ni devas denove trovi la mezurilon kaj la ŝnureton kaj nova truo estas farata; ĉirkaŭ noktomezo la pentraĵo pendas – tre malrekte kaj malfirme kaj metron ĉirkaŭe la muro aspektas, kiel se ĝi estus glatigita per rastilo, kaj ni ĉiuj estas eluzitaj kaj malfeliĉegaj – krom onklo Podger.

– Jen, – li diras, peze deiras de la seĝo sur la piedkalojn de la domlaboristino kaj rigardas kun evidenta fiero sian fuŝlaboron.

– Jen, iuj homoj venigus metiiston por fari tian bagatelaĵon!

Harris fariĝos ekzakte tia viro, kiam li estos plenkreska, tion mi scias kaj mi ankaŭ diris al li. Mi diris, ke mi ne povas permesi, ke li surprenu sur sin tiom da laboro. Mi diris:

– Ne; vi havigu paperon kaj krajonon kaj katalogon, Georgo skribu kaj la laboron mi faros.

La unua listo, kiun ni ellaboris, devis esti forĵetita. Estis klare, ke la supra parto de Tamizo ne permesus la navigadon de boato sufiĉe granda por enhavi la objektojn, kiujn ni enlistigis kiel nepre necesajn; ni do disŝiris la liston kaj rigardis unu la alian.

Georgo diris:

– Vi scias, ke ni iras malĝustan vojon. Ni devas pensi ne pri la objektoj, kiujn ni deziras havi, sed nur pri la objektoj, kiujn ni ne povas malhavi.

Georgo montriĝas foje vere inteligenta. Vi surpriziĝus.

Tion mi nomas perfekta saĝo, ne nur rilate al la nuna okazo, sed ankaŭ rilate al la vojaĝo sur la rivero de la vivo, ĝenerale.

Kiom da homoj sur tiu vojaĝo ŝarĝas la boaton, ĝis ĝi estas en danĝero de subakviĝo pro la amaso de sensencaj aĵoj, kiujn ili konsideras esencaj por la plezuro kaj komforto de la vojaĝo, sed kiuj estas fakte nur nenecesaj senutilaĵoj.

Kiel ili la malgrandan boaton mastalten superŝarĝas per belaj vestaĵoj kaj grandaj domoj; per senutilaj servistoj kaj arego de paradaj amikoj, kies estimo por ili ne valoras eĉ du pencojn, kaj kiuj reciproke ne estas estimataj eĉ ĝis la valoro de tri duonpencoj; per multekostaj amuzfestoj, kiujn ĝuas neniu, kun formalaĵoj kaj modoj, kun ŝajnigo kaj pompo, kaj ho, la plej peza, freneza senutilaĵo el ĉiuj! – kun la timo pri tio, kion pensos mia najbaro, kun luksaĵoj, kiuj nur supersatigas, kun plezuroj, kiuj tedas, kun senenhava parado, kiu, simila al la fera krono de la krimulo de la antikva tempo, ŝanĝiĝas kaj svenigas la dolorantan kapon, kiu portas ĝin!

Jen aro da senutilaĵoj, amiko – tuta senutilaĵaro! Forĵetu ĝin. Ĝi tiel pezigas la boaton, ke vi preskaŭ svenas tirante la remilojn. Ĝi tiel ŝarĝas ĝin kaj igas ĝian direktadon tiel danĝera, ke vi neniam eĉ momenton estas libera de maltrankvilo kaj zorgemo, neniam akiras momenton por revplena mallaboremo – neniun tempon vi havas por rigardi la ventajn ombrojn flugantaj malpeze super la malprofundaĵoj, aŭ la brilantajn sunradiojn flirtantaj en kaj inter la ondetoj, aŭ la grandajn arbojn apud la bordo rigardantaj malsupren al la propra bildo, aŭ la arbaretojn tute verdajn kaj orajn, aŭ la liliojn blankajn kaj flavajn, aŭ la mallume ondantajn junkojn, aŭ la kareksojn, aŭ la orkideojn, aŭ la bluajn miozotojn.

Forĵetu la senutilaĵojn, amiko! La boato de via vivo estu malpeza, pakita nur per tio, kion vi bezonas: hejmeca hejmo kaj simplaj plezuroj, unu-du amikoj indaj de la nomo, iu por ami kaj iu por esti amata; kato, hundo, kaj unu-du pipoj, sufiĉe da manĝo kaj sufiĉe da vestoj, kaj iom pli ol sufiĉe da trinkaĵoj; ĉar soifo estas danĝera.

Tiam vi trovos, ke estas pli facile tiri la boaton, kaj ke ĝi ne tiel emas renversiĝi kaj ke ne multe gravas, eĉ se ĝi renversiĝos; bona, simpla komercaĵo toleros akvon. Vi havos tempon ne nur por labori, sed ankaŭ por pensi; tempon por ensuĉi la sunbrilon de la vivo, tempon por aŭskulti la ĉielan muzikon, kiun la vento de Dio sonigas el la homaj korkordoj ĉirkaŭ ni – tempon por …

Mi pardonpetas, vere. Mi tute forgesis.

Nu, ni lasis la listigon al Georgo kaj li komencis.

– Tendon ni ne kunprenu, – proponis Georgo; – ni havu boaton kun ŝirmilo. Tio estos multe pli simpla kaj pli komforta.

Tio ŝajnis bona penso kaj ni ĝin akceptis. Mi ne scias, ĉu vi iam vidis tion, pri kio mi parolas. Vi alfiksas ferajn duonringegojn super la boato kaj super ili sternas grandegan kanvason, alfiksas ĝin tute ĉirkaŭe, de la antaŭo ĝis la malantaŭo, kaj tiel la boato transformiĝas en specon de dometo kaj ĝi estas belege komforta, eĉ se iomete senaera; sed tamen, ĉio havas sian malbonan flankon, kiel diris la viro, kiam lia bopatrino mortis, kaj oni postulis de li la enterigajn kostojn.

Georgo diris, ke en tiu kazo ĉiu el ni devos kunpreni tapiŝeton, lampon, iom da sapo, broson kaj kombilon (por ĉiuj), dentobroson (por ĉiu), lavvazon, iom da dentopulvoro, ilaron por sin razi kaj paron da grandaj viŝtukoj por banado. Mi rimarkas, ke homoj ĉiam faras gigantajn preparojn por sinbanado, kiam ili estas irontaj ien proksime de akvo, sed ke ili ne multe sin banas, kiam ili estas tie.

Same okazas, kiam mi iras al la marbordo. Kiam mi pripensas la aferon en Londono, mi ĉiam nepre intencas ellitiĝi frue ĉiumatene kaj bani min en la maro antaŭ la matenmanĝo, kaj mi konscience enpakas kaj banpantalonon kaj bantukon. Mi ĉiam havigas ruĝan banpantalonon. Mi ŝatas min en ruĝa banpantalono! Ĝi tiel harmonias kun mia vizaĝkoloro. Sed kiam mi estas ĉe la marbordo, mi ne sentas bezonon de tiu frumatena bano same, kiel mi sentis ĝin, kiam mi estis en la urbo.

Kontraŭe, mi sentas pli ol antaŭe la deziron resti en la lito ĝis la lasta momento kaj poste malsupreniri por la matenman ĝo. Unu-du fojojn la virto venkis kaj mi ellitiĝis je la sesa kaj min duone vestis, prenis la banpantalonon kaj bantukon kaj malgaje foriris. Sed mi ne ĝuis tion. Ŝajnas, ke tranĉantan orientan venton oni konservas por atendi min, ĉiufoje kiam mi iras bani min frumatene, ĉiujn triangulajn ŝtonetojn oni kolektas kaj metas plej supre, oni akrigas la rokojn kaj kovras la pintojn per iom da sablo, por ke mi ne vidu ilin, kaj oni prenas la maron kaj metas ĝin du mejlojn for, tiel ke mi devas min kunpreni en la brakojn kaj saltete iri, frosttremante, tra ses coloj da akvo. Kiam fine mi atingas la maron, ĝi ondegas kaj eĉ insultas.

Ondego min kaptas kaj ĵetas kiel eble plej forte sidiĝi rekte sur rokon metitan tien por mi. Antaŭ ol mi dirus ”Ĥo! Uĥ!” kaj ektrovus, kio okazis, la ondego revenas kaj min portas al la mezo de la oceano. Mi eknaĝas freneze en la direkto de la bordo kaj scivolas, ĉu mi iam vidos denove la hejmon kaj amikojn, kaj bedaŭras, ke mi ne estis pli afabla al mia fratineto kiel knabo (kiam mi estis knabo, mi volas diri). Ĝuste kiam mi jam tute malesperas, la ondego retiriĝas kaj lasas min sternita sur la sablo kiel asterion, kaj mi leviĝas kaj rerigardas kaj trovas, ke mi naĝis por la vivo en du futoj da akvo.

image-002

Mi saltetiras for, vestas min kaj rampas al la domo, kie mi devas ŝajnigi, ke ĉio ĉi plaĉis al mi.

En la nuna kazo ni ĉiuj parolis, kvazaŭ ni estus farontaj ĉiumatene longan naĝadon. Georgo diris, ke estas agrable vekiĝi en boato en freŝa mateno kaj ensalti en la diafanan riveron.

Harris diris, ke nenio donas pli bonan apetiton ol naĝado antaŭ matenmanĝo. Li diris, ke tio ĉiam donas al li bonan apetiton. Georgo diris, ke se tio igos Harris manĝi pli ol Harris manĝas kutime, li protestos kontraŭ la propono, ke Harris iam ajn banu sin.

Li diris, ke treni kontraŭ la fluo sufiĉe da manĝo por Harris estos sufiĉe peniga laboro, sen ia aldono.

Mi tamen kun fervoro atentigis al Georgo, kiel pli agrable estus havi en la boato Harris puran kaj freŝan, eĉ se necesus kunporti pliajn kelkcent kilogramojn da manĝo; fine li ekvidis la aferon laŭ mia vidpunkto kaj retiris sian kontraŭstaron al la sinbano de Harris.

Ni fine interkonsentis, ke ni kunprenu tri bantukojn, por malebligi reciprokan atendadon.

Koncerne vestaron Georgo diris, ke du flanelaj kompletoj sufiĉos, ĉar ni povos mem purigi ilin en la rivero, kiam ili fariĝos malpuraj. Ni demandis lin, ĉu li iam provis lavi flanelaĵojn en rivero, kaj li respondis: ”Ne, ne ĝuste li mem; sed li konas virojn, kiuj lavis, kaj tio estas sufiĉe facila”; Harris kaj mi estis sufiĉe naivaj por kredi, ke li scias, pri kio li parolas, kaj ke tri respektindaj junuloj, sen rango aŭ influo kaj kun nenia sperto pri lavado, fakte povas purigi siajn ĉemizojn kaj pantalonojn en la rivero Tamizo per peco de sapo.

Ni eksciis poste, kiam estis jam tro malfrue, ke Georgo estas aĉa trompulo, kiu sciis pri tia afero evidente nenion. Se vi estus vidinta poste tiujn vestaĵojn – sed, kiel diras la ŝilingaj romanoj, mi ne anticipu.

Georgo, admonis nin, ke ni kunprenu duan subvestaron kaj multe da ŝtrumpoj por la kazo, ke ni renversiĝus kaj devus ŝanĝi la vestojn; ankaŭ multe da poŝtukoj, kiuj povos servi kiel purigiloj, kaj paron da ledaj botoj, krom niaj boatŝuoj, ĉar ni bezonos ilin, se ni renversiĝos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.