La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI VIROJ EN BOATO

Aŭtoro: Jerome Klapka Jerome

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro V

Nin vekas sinjorino P. – Georgo, la dormemulo – La friponaĵo pri la vetera prognozo – Nia pakaĵaro – Malbono de la malgranda knabo – La homoj amasiĝas ĉirkaŭ ni – Ni forveturas, paradmaniere, kaj alvenas al Waterloo – Nescio de Sud-Okcidentaj oficistoj pri tiaj mondecaj aferoj kiel vagonaroj – Ni surakviĝas en senferdeka boato.

Estis Sinjorino Poppets, kiu min vekis la sekvantan matenon.

Ŝi diris:

– Ĉu vi scias, ke estas preskaŭ la naŭa, sinjoro?

– La naŭa kio? – mi kriis, saltleviĝante.

– La naŭa horo, – ŝi respondis tra la ŝlosiltruo.

– Mi kredas, ke vi dormis preter via horo.

Mi vekis Harris kaj informis lin. Li diris:

– Mi kredis, ke vi deziris leviĝi je la sesa?

– Tiel mi deziris, – mi respondis. – Kial vi ne vekis min?

– Kiel mi povu veki vin, kiam vi ne vekis min? – li respondis.

– Nun ni ne estos sur la akvo antaŭ la dekdua. Mi miras, ke vi vin ĝenas entute leviĝi.

– Hum! – mi respondis. – Feliĉe por vi, ke mi ĝenis min.

Se mi ne estus vin vekinta, vi kuŝus tie la tutan dusemajnon.

En ĉi tiu maniero ni blekis unu al la alia dum ankoraŭ kelkaj minutoj, kiam nin interrompis spitanta ronko de Georgo.

Tio nin memorigis la unuan fojon de kiam ni vekiĝis pri lia ekzisto. Jen kuŝis la viro, kiu volis scii, je kioma horo li veku nin – sur dorso, kun la buŝo larĝe malfermita kaj la genuoj supren levitaj.

Mi vere ne scias kial, sed la vido de alia homo dormanta en lito, kiam mi jam leviĝis, min kolerigas. Ŝajnas al mi hontinde vidi la altvalorajn horojn de ies vivo – la superprezajn momentojn, kiuj al li neniam revenos – malŝparataj en nura besta dormado.

Jen estis Georgo, forĵetanta pro terura mallaboremo la netakseblan donacon de tempo; jen lia multvalora vivo, pri kies ĉiu sekundo li devos respondi en la estonto, forpasanta de li neuzita. Li povus plenigi sin per ovoj kaj lardo, inciti la hundon aŭ amindumi la servistinon anstataŭ kuŝi tie, enabismiĝinta en animkripla forgeso.

Estis terura penso. Ŝajnis, ke Harris kaj mi samtempe frapiĝis de ĝi. Ni fortvole decidis lin savi kaj pro tiu nobla intenco nia propra disputo estis forgesita. Ni alkuris, fortiris de li la litkovrilojn, Harris frapis lin unufoje per pantoflo, mi brukriis en lian orelon kaj li vekiĝis.

image-004

– Kio estas? – li diris, rektiĝante.

– Leviĝu, pezkapa ŝtipo! – kriegis Harris. – Estas jam kvarono antaŭ la deka.

– Kio! – li kriis, saltante el la lito en la bankuvon. – Kiu, je la tondro, metis tion tien?

Ni diris al li, ke li estas malsaĝulo, se li ne vidis la bankuvon.

Ni finvestis nin kaj kiam venis vico al la flankaj aferoj, mi memoris, ke ni enpakis la dentobrosojn kaj la brosojn kaj kombilon (tiu dentobroso kaŭzos mian morton, mi estas certa), kaj ni devis malsupreniri kaj elserĉi ilin en la valizo. Kiam ni jam faris tion, Georgo deziris la razilaron. Ni diris al li, ke ĉi tiun matenon li devos resti nerazita, ĉar tiun valizon ni ne intencas denove malpaki por li, nek por iu simila al li.

Li diris:

– Ne estu absurdaj. Ĉu mi povas eniri la urbon kun tia aspekto?

Tio estus iom malagrabla por la urbo, sed ĉu ni ĉagrenu nin eĉ iomete pro la homa suferado! Kiel Harris diris, en sia maldelikata, vulgara maniero, la urbo devos tion elteni.

Ni malsupreniris por matenmanĝo. Montmorency jam invitis du aliajn hundojn por adiaŭo kaj ili pasigis la tempon interbatalante sur la pordoŝtupo. Ni kvietigis ilin per ombrelo kaj altabliĝis por kotletoj kaj malvarma bovaĵo.

Harris diris:

– La ĉefa afero estas manĝi bonan matenmanĝon, – kaj li komencis per du kotletoj dirante, ke ĉi tiujn li manĝos, dum ili estas varmaj, ĉar la bovaĵo povas atendi.

Georgo prenis la ĵurnalon en la manon kaj laŭtlegis al ni pri mortoj pro boatado, kaj la veterprognozon (kiu profetis pluvon, malvarmojn, malsekan beliĝantan veteron – ĉiam pli ol kutime malbelan veteron, kiu povas esti), intermitajn lokajn fulmotondrojn, orientan venton kun ĝenerala malalta premo super la Mezaj Graflandoj (Londono kaj la Kanalo). La barometro falas.

Mi opinias, ke el ĉiuj sensencaj, incitemaj malsaĝaĵoj, kiuj nin turmentas, ĉi tiu friponaĵo pri vetera prognozo estas preskaŭ la plej ĉagrena. Ĝi prognozas ĝuste tion, kio okazis hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ kaj ekzakte la malon de tio, kio okazos hodiaŭ.

Mi memoras, kiel mia libertempo en la malfrua aŭtuno estis iun fojon tute fuŝita pro tio, ke ni tro atentis la veteran raporton en la loka ĵurnalo. ”Pluvegojn kun fulmotondroj oni antaŭdiras por hodiaŭ”, ĝi anoncis iun lundon, kaj ni tial rezignis nian piknikon kaj restis hejme la tutan tagon, atendante la pluvon. Preter la domo homoj pasadis, vojaĝante plejeble gaje en veturiletoj kaj kaleŝoj, la suno brilis kaj eĉ ne unu nubo videblis.

– Ha! – ni diris, rigardante ilin tra la fenestro, – ili revenos tute malsekaj!

Ni ridis en ni, pensante kiel malsekaj ili fariĝos, revenis en la ĉambron, ekbruligis fajron, havigis librojn kaj ordigis niajn specimenojn de algoj kaj kardikonkoj. Je la dekdua, kiam la suno brilis plenplene en la ĉambron, la varmego fariĝis netolerebla kaj ni scivolis, kiam komenciĝos tiuj pluvegoj kaj intermitaj fulmotondroj.

– Ha! ili venos en la posttagmezo, vi vidos, – ni diris unu al la alia. – Ho! Kiel malsekiĝos tiuj homoj. Kia ŝerco!

Je la unua la dommastrino venis por demandi, ĉu ni ne intencas eliri, ĉar la tago ŝajne estas tre bela.

– Ne, ne, – ni respondis, ruze subridante, – ni ne. Ni ne intencas malsekiĝi – ne, ne.

Kiam la posttagmezo jam preskaŭ forpasis kaj ankoraŭ ne estis ia antaŭsigno de pluvo, ni penis nin feliĉigi per la penso, ke ĝi ekfalos tute subite, ĝuste kiam la homoj reekiros hejmen kaj ne povos atingi ian ŝirmejon, kaj ke ili tiamaniere fariĝos eĉ pli malsekegaj. Sed eĉ ne guto falis kaj la tago finiĝis belega, kaj ĝin sekvis belega nokto.

La sekvantan matenon ni legis, ke estos ”varma, bela, tute heliĝanta tago, multe da varmo”, ni nin vestis per malpezaj vestaĵoj kaj eliris, kaj duonhoron post la ekiro komenciĝis pluvego kaj leviĝis akre malvarma vento, ambaŭ daŭris senĉese la tutan tagon, ni revenis hejmen plenaj de malvarmumo kaj reŭmatismo kaj enlitiĝis.

La vetero estas afero tute preter mia kompreno. Neniam mi povas ĝin kompreni. La barometro estas senutila: ĝi trompas same kiel la ĵurnala prognozo.

Unu pendis en hotelo en Oksfordo, kie mi loĝis la pasintan printempon, kaj kiam mi alvenis tien, ĝi montris ”tute hele”. Ekstere simple pluvegis, kaj tiel estis la tutan tagon; tion mi ne povis klarigi al mi. Mi frapetis la barometron kaj ĝi pli alten eksaltis kaj montris al ”tre seke”. La botpurigisto, kiu ĵus preterpasis, haltis kaj diris, ke li supozas, ke ĝi aludas al la morgaŭo. Mi opiniis, ke ĝi eble pensas pri la antaŭlasta semajno, sed la botpuriĝisto diris, ke li kredas, ke ne.

La sekvantan matenon mi ĝin frapetis ankoraŭ foje, ĝi saltis eĉ pli alten, kaj la pluvo falis pli torente ol antaŭe. Merkrede mi iris kaj refoje batis ĝin, kaj la montrilo rondiris al ”tute hele”, ”tre seke” kaj ”multe da varmo”, ĝis haltigis ĝin la pinglo kaj pluen ĝi ne povis iri. Ĝi faris sian plejeblon, sed la instrumento estis konstruita tiel, ke ĝi ne povis prognozi belan veteron pli persisteme ol ĝi jam faris, sen ke ĝi rompiĝu. Ĝi volis evidente pluiri kaj profeti sekecon kaj senpluvecon, sunfrapon, venton el Saharo kaj tiajn aferojn, sed la pinglo malhelpis kaj ĝi devis kontentiĝi montrante al la banala ”tre seke”.

Intertempe pluvegis senĉese, kaj la malalta parto de la urbo jam subakviĝis, ĉar la rivero superfluis.

La botpurigisto diris, ke estas klare, ke ni havos daŭran periodon de belega vetero iatempe, kaj laŭtlegis poemon, desegnitan super la orakolo, pri

„Antaŭdiro longa: stato longdaŭra,

Antaŭdiro mallonga: paso baldaŭa.”

La bela vetero tiun someron neniam venis. Mi supozas, ke tiu aparato sendube aludis al la venonta printempo.

Troviĝas ankaŭ tiuj novstiliaj barometroj, la longaj kaj rektaj.

Tiujn mi tute ne komprenas. Unu flanko estas por la 10-a antaŭtagmeze hieraŭ kaj la alia flanko por la 10-a antaŭtagmeze hodiaŭ; sed vi ne povas ĉiam esti tie tiel frue kiel la deka.

Ĝi leviĝas aŭ malleviĝas por pluvo aŭ belvetero, kun multe aŭ malpli da vento, kaj se vi ĝin frapetas, ĝi nenion diras al vi.

Vi devas ĝin ĝustigi laŭ la marnivelo, kaj ŝanĝi al Fahrenheit, kaj eĉ tiam mi ne konas la solvon.

Sed kiu volas antaŭkoni la veteron? Ĝi estas sufiĉe malbona, kiam ĝi venas, eĉ sen la malĝojo de la antaŭkono. Nia ŝatata profeto estas la maljunulo, kiu en speciale malbela mateno de iu tago, kiam ni speciale deziras, ke estu bela vetero, ĉirkaŭrigardas la horizonton per speciale scianta okulo kaj diras:

– Ho, ne, sinjoro, mi opinias, ke certe heliĝos. La vetero ŝanĝiĝos tutcerte, sinjoro.

– Ha, li scias, – ni diras, deziras al li bonan matenon kaj ekiras, – mirinde kion tiuj maljunuloj povas scii!

Tiun viron ni amas, kion tute ne malpliigas la cirkonstanco, ke certe ne heliĝos, sed pluvos konstante la tutan tagon.

– Nu, – ni sentas, – li faris sian eblon.

Kontraŭe pri la viro, kiu prognozas al ni malbonan veteron, ni pensas amarajn kaj venĝemajn pensojn.

– Heliĝos, ĉu ne? – ni krias gaje, preterpasante.

– Nu, ne, sinjoro, mi timas, ke pluvos la tutan tagon, – li respondas, skuante la kapon.

– Maljuna stultulo! – ni murmuretas. – Kion li scias? – Se lia prognozo montriĝas prava, ni revenas des pli koleraj al li, kaj kun nebula ideo ke, iamaniere, la kulpo estas lia.

Ĉi tiu speciala mateno estis tro hela kaj sunplena por permesi, ke nin maltrankviligu la sangfrostiga legado de Georgo pri ”barometro falanta”, ”atmosfera tumulto pasanta oblikve super Suda Eŭropo”, kaj ”premo pliiĝanta”; do, trovante, ke li ne povas nin malfeliĉigi, kaj ke li nur malŝparas sian tempon, li ŝtele prenis cigaredon, kiun mi zorge pretigis por mi mem, kaj foriris.

Poste Harris kaj mi, finmanĝinte la kelkajn manĝaĵojn restintajn sur la tablo, pene portis nian pakaĵaron sur la pordoŝtupon kaj atendis fiakron.

Kolektita, nia pakajaro ŝajnis granda amaso. Estis valizo kaj leda mansako kaj du korbegoj, granda volvaĵo de tapiŝetoj kaj kvar-kvin paltoj kaj pluvmanteloj, kelkaj ombreloj, kaj estis ankaŭ melono sola en papera sako, ĉar ĝi estis tro dika por eniĝi aliloken, kaj du funtoj da vinberoj en alia sako, japana paperombrelo kaj pato, kiun ni ĉirkaŭvolvis per bruna papero, ĉar ĝi estis tro longa por povi enpakiĝi.

Tio aspektis kiel amaso kaj Harris kaj mi iom ekhontis, kvankam mi ne povis kompreni kial. Preterpasis neniu fiakro, tamen alvenis stratbuboj kaj, ĉar ili verŝajne interesiĝis pri la spektaklo, ili restis.

La bubo de Briggs alvenis unua. Briggs estas nia legomvendisto kaj lia ĉefa talento konsistas en dungo de la plej malbonaj kaj senprincipaj knaboj, kiujn ĝis nun naskis la civilizacio.

Se aperas en nia ĉirkaŭejo knabo pli kanajla ol la cetera knabaro, ni scias, ke tio estas la plej nova de Briggs. Oni diris al mi, ke en la tempo de la murdo en Great Coram Street, la loĝantoj en nia strato tuj konkludis, ke la ĉefa animo en la afero estis la knabo (tiutempa) de Briggs, kaj se, responde al la severa esplorado de n-ro 19, (helpata de n-ro 21, kiu okaze troviĝis tiam sur la ŝtupo), kiam li vizitis tie por la mendoj en la mateno post la krimo, li ne estus povinta pruvi kompletan alibion, estus estinte malbone al li. La tiaman knabon de Briggs mi ne konis, sed laŭ tio, kion mi poste aŭdis pri ili, tiun alibion mi ne estus mem konsiderinta tre grava.

La bubo de Briggs, kiel mi jam diris, venis ĉirkaŭ la stratangulo.

Lia komisio evidente tre urĝis, kiam li unue aperis antaŭ niaj okuloj, sed ekvidinte Harris kaj min kaj Montmorency kaj la pakaĵojn, li malrapidiĝis kaj gapis. Harris kaj mi rigardis lin malafable. Pli senteman knabon tio eble vundus, sed la knaboj de Briggs ne estas, kutime, ofendiĝemaj. Li tute haltis je unu metro de nia porda ŝtupo, apogis sin al la palisaro, elektis pajleron maĉeblan kaj fiksis la okulojn sur nin.

Estis klare, ke li intencis observi ĉi tiun aferon ĝis la fino.

Momenton pli poste la knabo de la nutraĵvendisto preterpasis ĉe la kontraŭa flanko de la strato. Lin alvokis la knabo de Briggs:

– Hi! Teretaĝo de 42 translokiĝas.

La knabo de la nutraĵvendisto venis trans la straton kaj lokigis sin ĉe la alia flanko de la ŝtupo. Poste la juna sinjoro de la botvendejo haltis kaj aliĝis al la knabo de Briggs; dum la estro de la malplenaj trinkpotoj de la trinkejo ”La Bluaj Kolonoj” prenis memstaran postenon sur la trotuara rando.

– Ili ne malsatos, ĉu? – diris la sinjoro de la botvendejo.

– Ha! ankaŭ vi unu-du aĵojn dezirus kunpreni – respondis La Bluaj Kolonoj – se vi estus transironta la Atlantikon en malgranda boato.

– Ili ne estas transirontaj la Atlantikon, – enmetis la knabo de Briggs; – ili estas serĉontaj Stanley.

Jam kolektiĝis malgranda homamaso kaj la homoj demandis, kio estas. Unu partio (la juna kaj facilanima parto de la homamaso) kredis, ke okazas edziĝo, kaj montris al Harris kiel al la fianĉo; dum la malpli junaj kaj pli pensemaj inter la popolamaso inklinis al la ideo, ke okazas enteriĝo, kaj ke eble mi estas la frato de la mortinto.

Fine aperis malplena fiakro (en la strato kutime, kaj kiam oni ne bezonas ilin, preterpasas malplenaj fiakroj po tri ĉiuminute, rampas ĉirkaŭen kaj malhelpas la iradon), ni enpakis nin kaj niajn apartenaĵojn, elĵetis paron da amikoj de Montmorency, kiuj evidente ĵuris, ke ili lin neniam forlasos, kaj ekveturis aklamitaj de la homamaso kaj la knabo de Briggs ĵetis post nin bonaŭguran karoton.

Ni venis al Waterloo je la dekunua kaj demandis, de kie ekiras la dekunua nulkvin. Kompreneble, neniu sciis; neniu iam scias ĉe Waterloo, de kie iu vagonaro ekiros, aŭ kien ĝi veturas, kiam ĝi ekiras, aŭ ion ajn pri ĝi. La portisto, kiu prenis niajn pakaĵojn, kredis, ke ĝi ekiros de perono numero du, dum alia portisto, kun kiu li interkonsiliĝis pri la demando, jam aŭdis famon, ke ĝi ekiros de numero unu. La staciestro, aliflanke, estis konvinkita, ke ĝi ekiros de la perono por lokaj vagonaroj.

Por meti punkton al la afero ni supreniris kaj demandis la trafikkontroliston, kaj li diris al ni, ke ĵus li renkontis viron, kiu diris, ke li vidis ĝin ĉe perono numero tri. Ni iris al perono numero tri, sed la tieaj aŭtoritatuloj diris, ke ili emas pensi, ke tiu vagonaro estas la ekspreso al Southampton, aŭ eble la rekurba al Windsor, sed ili estis certaj, ke ĝi ne estas la vagonaro al Kingston, kvankam kial ili estas certaj, ke ĝi ne estas, tion ili ne povis diri.

Poste nia portisto diris, ke li kredas, ke ĝi estas sur la altnivela perono; li diris, ke li kredas, ke li rekonas la vagonaron.

Ni do iris al la altnivela perono, parolis kun la lokomotivestro kaj demandis lin, ĉu li iras al Kingston. Tiu diris, ke li ne povas esti certa, kompreneble, sed li emas kredi, ke jes. Ĉiukaze, se li ne estas la 11.05 por Kingston, li diris, ke li estas sufiĉe certa, ke li estas la 9.32 por Virginia Water, aŭ la antaŭtagmeza ekspreso je la 10-a por Isle of Wight, aŭ ie en tiu direkto, kaj ke ni ĉiuj scios, kiam ni alvenos. Ni ŝovis duonkronon en lian manon kaj petis, ke li estu la 11.05 por Kingston.

– Sur ĉi tiu fervojo neniu iam scios, – ni diris, – kio vi estas, aŭ kien vi iras. Vi konas la vojon, forŝoviĝu kviete kaj iru al Kingston.

– Nu, mi ne scias, sinjoroj, – respondis la grandanima viro, – tamen mi supozas, ke iu vagonaro devos iri al Kingston; mi iros. Donu la duonkronon.

Tiel ni alvenis al Kingston pere de la Londono-kaj-Sud-Okcidenta Fervojo.

Ni eksciis poste, ke la vagonaro, kiu nin alportis, estis fakte la poŝtvagonaro al Exeter kaj ke oni ĝin serĉis dum horoj ĉe Waterloo kaj ke neniu sciis, kio okazis al ĝi.

Nia boato nin atendis en Kingston rekte sub la ponto kaj al ĝi ni direktis nin, amasigis niajn pakaĵojn ĉirkaŭ ĝi, kaj mem paŝis en ĝin.

– Ĉu ĉio en ordo, sinjoro? – diris la viro.

– Ĉio en ordo, – ni respondis; kun Harris ĉe la remiloj kaj mi ĉe la direktilo kaj kun Montmorency, malfeliĉa kaj profunde suspektema en la pruo, ni pafiĝis antaŭen sur la akvo, kiu por du semajnoj devos esti nia hejmo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.