La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI VIROJ EN BOATO

Aŭtoro: Jerome Klapka Jerome

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro I

Tri malsanuloj – La suferoj de Georgo kaj Harris – Viktimo de cent sep mortigaj malsanoj – Utilaj preskriboj – Kuracilo por hepatmalsano ĉe infanoj – Ni interkonsentas, ke ni tro laboris kaj bezonas ripozon – Ĉu semajno sur la ondanta maro? – Georgo proponas la riveron – Montmorency kontraŭas – La unuan proponon akceptas plimulto de tri kontraŭ unu.

Ni estis kvar – Georgo kaj Vilhelmo Samuelo Harris kaj mi mem, kaj Montmorency. Ni sidis en mia loĝejo, fumis kaj parolis pri nia malbona stato, malbona el medicina vidpunkto, kompreneble.

Ni ĉiuj sentis nin malsanetaj, kio tute timigis nin. Harris diris, ke fojon post fojo li sentas tiel nekutimajn atakojn de kapturniĝo, ke li apenaŭ scias, kion li faras; tiam Georgo diris, ke ankaŭ li havas atakojn de kapturniĝo, kaj apenaŭ scias, kion li faras. Rilate min estis la hepato, kiu malbonstatis.

Mi sciis, ke estas la hepato, kiu malbonstatas, ĉar mi ĵus legis cirkuleron pri patenta hepatpilolo, en kiu estis detaligitaj la diversaj simptomoj, per kiuj la homo povas konstati, kiam la hepato malbonstatas. Ĉiujn mi havis.

Estas rimarkinde ke ĉiam, kiam mi legas reklamon pri patenta kuracilo, mi ne povas eviti la konkludon, ke mi suferas tiun malsanon en ĝia plej akuta formo. La diagnozo ŝajnas ĉiufoje akordi ekzakte kun ĉiuj sentoj, kiujn mi tiam havas.

Mi memoras, ke iun tagon mi iris al la Brita muzeo por pristudi kuracadon de malgrava malsaneto, kiu min iomete posedis – mi kredas, ke estis fojnofebro. Mi prenis la libron kaj legis tion, kion mi intencis legi; poste, en momento de nesingardo, mi senpripense turnis la foliojn, kaj komencis sensisteme studi la malsanojn, ĝenerale. Mi ne plu memoras, en kiun malsanon mi unue profundiĝis – ia terura, pereiga skurĝo, mi kredas – kaj, antaŭ ol mi rigardis eĉ la unuan duonon de la listo de ”avertaj simptomoj”, trude eniris mian menson la konscio, ke ĝin mi jam havas.

Dum iom da tempo mi sidis glaciiĝinta pro teruro; poste, preskaŭ inerta pro malespero, mi komencis foliumi la libron.

Mi trafis tifon – legis la simptomojn – konstatis, ke mi havas tifon, havis ĝin sendube jam de monatoj sen scii tion – scivolis, kion alian mi havas; min turnis al epilepsio – trovis, kiel mi atendis, ke ankaŭ ĝin mi havas – interesiĝis pri mia kazo, decidis ĝin esplori ĝisfunde kaj reiris al la komenco de la alfabeto, – legis pri astmo, kaj sciis, ke mi jam suferas la unuajn atakojn de la malsano, kaj ke la akuta stadio komenciĝos post ĉirkaŭ du semajnoj. Kun pli trankvila koro, mi trovis, ke mi havas albuminurion nur en modifita formo kaj ke, rilate al tio, ankoraŭ jarojn mi povos vivi. Ĥoleron mi havas, kun akutaj komplikaĵoj; ŝajnis, ke kun difterio mi naskiĝis.

Ĉion skribitan sub la dudek ses literoj de nia alfabeto mi pene kaj konscience tralegis, kaj la sola malsano, pri kiu mi povis konkludi, ke mi ĝin ne havas, estis tropika febro.

Unue tio ĉagrenis min; ĝi ŝajnis iel malrespekta. Kial mi ne havas tropikan febron? Kial ĉi tiu ofende distinga limigo? Post iom da tempo tamen venkis malpli avaraj sentoj. Mi pripensis, ke mi havas ĉiun alian malsanon en la farmakologio, mi fariĝis malpli egoista kaj decidis malhavi tropikan febron. Podagro, en la plej maligna stadio, ŝajne sen mia scio, min jam kaptis; zimozo evidente min turmentas de mia junaĝo. Post zimozo ne estis pliaj malsanoj, tial mi konkludis, ke mi posedas nenion pli.

Mi sidis kaj meditis. Kia interesa kazo mi estas, mi pensis, el medicina vidpunkto, kia valora akiraĵo mi estus por la studentoj!

Ne necesus al la studentoj trairi la malsanulejojn, se ili havus min. Ili bezonus nur iri ĉirkaŭ mi kaj post tio ili povus akiri la diplomon.

Poste mi scivolis pri tio, kiom longe mi povos vivi. Mi provis esplori min mem. Mi palpis la pulson. Unue neniun pulson mi povis palpi. Poste, tute subite, ĝi ŝajnis ekiri. Mi eltiris mian poŝhorloĝon kaj kontrolis la pulsobatadon. Mi kalkulis, ke ĝi batas cent kvardek sep fojojn ĉiuminute. Mi provis palpi la koron. Mi ne povis palpi la koron. Ĝi ĉesis bati. Mi estis certa, ke ĝi ekzistis en mi la tutan tempon, kaj ke ĝi devas ankaŭ bati, tamen mi ne povis klarigi la aferon. Mi frapetis mian tutan antaŭaĵon, de tio, kion mi nomas mia talio, ĝis la kapo kaj eĉ iomete ĉirkaŭ ambaŭ flankoj kaj iom supren sur mia dorso. Sed nenion mi povis palpi nek aŭdi. Mi provis rigardi la langon. Mi elpuŝis ĝin, kiom ĝi estis eligebla, kaj mi fermis unu okulon kaj provis ĝin esplori per la alia. Nur la pinton mi povis vidi, kaj la sola profito, kiun mi havis de tio estis, ke mi sentis pli certe ol antaŭe, ke mi havas skarlatinon.

Mi eniris tiun legoĉambron feliĉa, sana homo. Mi elrampis kaduka pereanto.

Mi iris al mia kuracisto. Li estas malnova amiko, li palpas la pulson, rigardas mian langon kaj parolas pri la vetero, ĉion senpage, ĉiufoje kiam mi imagas min malsana; mi do decidis bonfari al li kaj lin vizitis. ”Kuracisto bezonas ekzercadon, mi diris. Li havu min. Li havos kun mi pli da ekzercado ol el siaj mil sepcent ordinaraj, trivialaj pacientoj, ĉiu kun nur unu-du malsanoj.” Mi do iris rekte al li kaj li diris:

– Nu, kiel vi fartas?

Mi diris:

– Mi ne foruzos vian tempon, kara knabo, dirante, kiel mi fartas. La vivo estas mallonga, kaj vi eble forpasos antaŭ ol mi finos. Sed mi diros, kio mankas al mi. Mi ne havas tropikan febron. Kial mi ne havas tropikan febron, mi ne povas diri; sed restas la fakto, ke mi ne havas. Ĉion alian mi tamen havas.

Mi rakontis al li, kiel okazis, ke mi ĉion malkovris. Tiam li min senvestigis kaj rigardis de kapo al piedoj kaj kaptis mian manartikon, li frapis la bruston, ĝuste kiam mi tion ne atendis – fripona ago mi nomas tion – kaj tuj poste li batis min per sia kapflanko. Post tio li sidiĝis kaj skribis recepton, ĝin faldis kaj donis al mi, kaj mi metis ĝin en mian poŝon kaj eliris.

Mi ne malfermis ĝin. Mi iris kun ĝi al la plej proksima apotekisto kaj ĝin transdonis. La viro legis ĝin, poste ĝin redonis.

Li diris, ke tion li ne havas.

Mi diris:

– Ĉu vi estas apotekisto?

Li jesis.

– Mi estas apotekisto. Se mi estus samtempe kooperativa vendejo kaj pensiono, eble mi povus vin kontentigi. Tio, ke mi estas nura apotekisto, iel malhelpas min.

Mi legis la recepton. Ĝi tekstis:

„Unu funto da bifsteko, kun duonlitro da amara biero kvar fojojn ĉiutage. Unu dekmejla marŝo ĉiumatene. Unu lito je la dekunua ekzakte ĉiunokte. Kaj ne plenigu vian kapon per aferoj, kiujn vi ne komprenas.”

Mi sekvis la instrukciojn kaj la feliĉa rezulto estis – por paroli pri mi mem – ke mia vivo estis savita kaj ankoraŭ daŭras.

En la nuna kazo, por reveni al la hepatpilola cirkulero, la simptomojn mi havis preter ĉia dubo kaj la ĉefa inter ili estis ”ĝenerala malinklino al ĉiaspeca laboro”.

Kiom mi suferis tiurilate, lango ne povas eldiri. De mia plej frua junaĝo mi estas pro ĝi martiro. Kiam mi estis knabo, eĉ ne unu tagon la malsano min forlasis. Tiam oni ne sciis, ke kulpas mia hepato. La medicina scienco estis multe malpli progresinta ol nun kaj oni nomis ĝin mallaboremo.

– Jen vi, laborevitulo, – oni kriis, – leviĝu kaj faru ion ajn por gajni vivrimedojn. Ili ne sciis, kompreneble, ke mi estas malsana.

Ne pilolojn oni donis al mi; vangofrapojn ili donis. Kvankam ŝajnas strange, tiuj vangofrapoj min resanigis – almenaŭ por iom da tempo. Mi memoras, kiel tia vangofrapo pli efikis sur mia hepato, kaj igis min rapide iri kaj tuj fari, kion oni volis, sen plia perdo de tempo, ol faras nun tuta skatolo da piloloj.

Vi scias, ke ofte okazas tiel – tiuj simplaj, malmodernaj kuraciloj estas kelkfoje pli efikaj ol ĉiuj farmaciaĵoj.

Ni sidis tie duonhoron priparolante niajn malsanojn. Mi klarigis al Georgo kaj al Vilhelmo Harris, kiel mi sentas min, kiam mi ellitiĝas en la mateno, kaj Vilhelmo Harris diris al ni, kiel li sentas sin, kiam li enlitiĝas, kaj Georgo stariĝis sur la kamena tapiŝeto kaj donis al ni lertan kaj efikan teatraĵon ilustranta, kiel li sin sentas dum la nokto.

Georgo imagas, ke li estas malsana; sed fakte lia sano estas tute bona.

En tiu momento sinjorino Poppets frapetis la pordon por ekscii, ĉu ni estas pretaj por la vespermanĝo. Ni ridetis malgaje kaj diris, ke ni supozas, ke estus bone provi gluti ion.

Harris diris, ke peceto en la stomako ofte haltigas la progreson de malsano; sinjorino Poppets enportis la pleton kaj mi altabliĝis kaj petolis kun iom da bifsteko kun cepoj kaj peco de rabarba pajo.

Devas esti, ke mi tiam estis tre malforta; ĉar mi scias, ke post proksimume duonhoro mi ŝajnis fariĝi tute indiferenta al la manĝo – afero por mi nekutima – kaj mi ne deziris fromaĝon.

image-000

Plenuminte nian devon, ni replenigis la glasojn, bruligis la pipojn kaj reprenis la interparolon pri nia sanstato. Kio fakte estis kun ni, neniu el ni povis diri precize; sed la unuanima opinio estis, ke tio – kio ajn tio estis – estas kaŭzita de troa laborado.

– Ripozon ni bezonas, – diris Harris.

– Ripozon kaj tute novan ĉirkaŭaĵon, – diris Georgo. – La trostreĉo de niaj cerboj kaŭzis ĝeneralan deprimiĝon en la tuta korpo. Nova sceno, foresto de la neceso pensi, redonos la mensan ekvilibron.

Georgo havas kuzon, kiu estas kutime priskribata en la arestdeklaroj kiel medicina studento, tial li havas nature iom de la esprimmaniero de familia kuracisto.

Mi samopiniis kun Georgo, kaj proponis, ke ni trovu solecan kaj malnovmodan lokon, malproksima de la tumulta homamaso, kaj ni forsonĝu sunplenan semajnon meze de ĝiaj dormemaj vojetoj – duonforgesitan angulon, kiun la feinoj kaŝis por si, neatingeblan por la brua mondo – kurioze lokigitan neston sur la krutaĵoj de tempo, kie la ruliĝantaj ondoj de la deknaŭa jarcento sonos malproksimaj kaj malfortaj.

Harris diris, ke li opinias, ke tio estos malgajiga. Li diris, ke li konas la specon de loko, kiun mi aludis, kie ĉiuj enlitiĝas je la oka vespere, kaj la ĵurnalon Referee nek per mono, nek per amo oni povas havigi, kaj por aĉeti tabakon necesas marŝi dek mejlojn.

– Ne, – Harris diris , – se ripozon kaj novan scenon vi deziras, plej bone estas marvojaĝi.

Mi forte kontraŭstaris la marvojaĝon. Marvojaĝo estas bona, se oni veturas du monatojn, sed se unu semajnon, ĝi estas malbonega.

Lunde vi foriras kun la ideo, ke vi bone amuziĝos. Vi senĝene svingas adiaŭe al la amikoj sur la bordo, bruligas vian plej grandan pipon kaj promenas fiere sur la ferdeko, kvazaŭ vi estus la kunfandaĵo de kapitano Cook, Sir Francis Drake kaj Kristoforo Kolombo. Marde vi deziras, ke vi ne estus veninta, merkrede, ĵaŭde kaj vendrede vi deziras, ke vi estus mortinta.

Sabate vi kapablas gluti iom da buljono, sidiĝi sur la ferdeko kaj respondi per pala, ĉarma rideto, kiam bonkoraj homoj demandas, kiel vi fartas nun. Dimanĉe vi promenas denove kaj manĝas solidan manĝon. Lunde matene, staranta ĉe la ŝiprando kun valizo kaj ombrelo en la mano, preta alteriĝi, vi komencas plenplene ĝui la marvojaĝon.

Mi memoras, kiel foje mia bofrato foriris por mallonga marvojaĝo pro la bono de sia sano, Li aĉetis tien-reen bileton de Londono al Liverpool kaj, alveninte al Liverpool, lia sola zorgo estis vendi la revenan duonon de la bileto.

Famo diras, ke oni ofertis ĝin en la urbo por ege rabatita prezo; fine aĉetis ĝin galaspekta junulo, al kiu la kuracisto ĵus konsilis, ke li iru al la marbordo kaj ekzercu sian korpon.

– Marbordo! – diris mia bofrato, ame premante la bileton en lian manon; – jen, vi havos sufiĉe por la tuta vivo; koncerne ekzercadon, vi pli ekzercos vian korpon sidante en tiu ŝipo, ol fakosaltante sur la seka tero.

Li mem – mia bofrato – revenis vagonare. Li diris, ke por li la Nord-Okcidenta Fervojo estas sufiĉe saniga.

Alia konato mia foriris por unusemajna vojaĝo laŭlonge de la marbordo kaj antaŭ la ekiro la kelnero venis al li por demandi, ĉu li pagos ĉiun manĝon aparte aŭ ĉu li antaŭpagos la tutan serion.

La kelnero rekomendis la duan sistemon, ĉar tiel estos multe pli malmultekoste por li. Li diris, ke li manĝigos lin dum la tuta semajno por kvardek kvin ŝilingoj. Li diris, ke ĉe la matenmanĝo estos fiŝo, sekvota de rostaĵo. Lunĉo okazos je la unua kaj enhavos kvar manĝopladoj. La ĉefmanĝo je la sesa – supo, fiŝo, intermanĝo, rostaĵo, kokidaĵo, salato, pudingo, fromaĝo kaj deserto. Kaj malpeza vespermanĝo je la deka.

Mia amiko inklinis al la kvardek-kvin-ŝilinga propono (li estas bonapetitulo), kaj fine akceptis ĝin.

Tuj kiam ili estis for de Sheerness, venis la lunĉo. Li ne sentis sin tiel malsata, kiel li atendis, tial li kontentiĝis per peco de kuirita bovaĵo kaj porcio da fragoj kaj kremo. En la daŭro de la posttagmezo li multe meditis kaj foje ŝajnis al li, ke li manĝis dum semajnoj nenion alian ol bolitan bovaĵon, foje ke li vivis dum jaroj per fragoj kaj kremo.

Ankaŭ la bovaĵo kaj fragoj kaj kremo ne ŝajnis esti kontentaj – ili ŝajnis konstante kvereli inter si.

Je la sesa oni venis por diri, ke la ĉefmanĝo estas preta. La informo neniel entuziasmigis lin, sed li konsciis, ke restas ankoraŭ granda parto de la kvardek kvin ŝilingoj, kaj kaptante ŝnurojn kaj aliajn objektojn, li malsupreniris. Plaĉa odoro de cepoj kaj varma ŝinko, miksita kun fritita fiŝo kaj legomoj, lin salutis ĉe la malsupro de la ŝtupetaro; tiam la kelnero alproksimiĝis kun oleeca rideto, kaj diris:

– Kion alporti al vi, sinjoro?

– Eligu min de ĉi tie, – estis la malforta respondo.

Oni rapidigis lin supren, apogis lin ĉe la senventa flanko kaj lasis lin tie.

Dum la sekvantaj kvar tagoj li vivis simplan kaj senriproĉan vivon per sveltkapitanaj biskvitoj (mi volas diri, ke la biskvitoj estis sveltaj, ne la kapitano) kaj sodakvo; kiam alproksimiĝis sabato, li fariĝis aroganta kaj mendis malfortan teon kaj sekan rostpanon, kaj lunde li jam regalis sin per kokina buljono. Marde li forlasis la ŝipon, kaj dum ĝi plenvapore forna ĝis de la kajo, li ĝin postrigardis kun bedaŭro.

– Jen ĝi iras, – li diris, – jen ĝi iras kun kvardek ŝilingoj da nutraĵo, kiu apartenas al mi, kaj kiun mi ne ricevis.

Li diris, ke se oni estus disponinta al li ankoraŭ unu solan tagon, li kredas, ke li povus kvitigi la konton.

Mi do la marvojaĝon kontraŭstaris. Ne, kiel mi klarigis, pro mi mem. Mi neniam estis marmalsana. Sed mi timis pro Georgo.

Georgo diris, ke li fartos bone, kaj ke fakte ĝi plaĉos al li, tamen li konsilus al Harris kaj mi, ke ni eĉ ne pensu pri ĝi, ĉar li estas certa, ke ni ambaŭ malsaniĝos. Harris diris, ke por li estas ĉiam granda mistero, kiel la homoj povas marmalsaniĝi – li diris, ke li kredas, ke la homoj sendube tion faras intence, pro afekto – li diris, ke ofte li volis farigi marmalsana, sed neniam sukcesis.

Tiam li rakontis al ni, kiel li transpasis la Kanalon, kiam ventegis tiel forte, ke necesis ligi la pasaĝerojn al iliaj kuŝejoj, kaj li kaj la kapitano estis la du solaj vivantoj sur la ŝipo, kiuj ne malsaniĝis. Kelkfoje estis li kaj la dua oficiro, kiuj ne estis malsanaj; sed ĝenerale estis li kaj unu alia. Se ne li kaj unu alia, tiam estis li sola.

Estas rimarkinda fakto, sed neniu estas iam marmalsana – sur la tero. Sur la maro oni renkontas multe da homoj tre marmalsanaj, plenŝipojn da ili; sed ankoraŭ neniam mi renkontis homon sur la tero, kiu iam estis marmalsana. Estas granda mistero, kie sin kaŝas la mil-miloj da naŭziĝemaj marvoja ĝantoj, kiuj svarmas sur ĉiu ŝipo.

Se plej multaj homoj similus al la viro, kiun mi vidis iun tagon sur ŝipo veturanta al Yarmouth, la ŝajnan enigmon mi povus sufiĉe facile klarigi.

Mi memoras, ke estis proksime de la marponto de Southend kaj li kliniĝis tra unu el la ŝipfenestretoj en situacio tre danĝera. Mi iris al li kaj provis lin savi.

– Ho! venu iom malantaŭen, – mi diris kaj skuis lin ĉe la ŝultro. – Vi elfalos.

– Ho, ho! mi deziras, ke estu tiel, – estis la sola respondo, kiun mi povis havigi; tie mi devis lasi lin.

Post tri semajnoj mi lin renkontis en kafoĉambro de hotelo en Bath, parolanta pri siaj vojaĝoj kaj klariganta kun entuziasmo, kiel li ŝatas la maron.

– Bona marvojaĝanto! – li diris responde al enviema demando de milda junulo; – nu, mi konfesas, ke unufoje mi sentis min iom malsana. Okazis proksime de Cape Horn. La ŝipo rompiĝis la postan matenon.

Mi diris:

– Ĉu vi ne estis iom malsaneta iun tagon ne malproksime de la Southend-marponto, kaj deziris, ke oni ĵetu vin en la maron?

– Southend-marponto? – li respondis kun nekomprenema mieno.

– Jes; survoje al Yarmouth, tri semajnojn antaŭ la pasinta vendredo.

– Ho, ha … jes, – li respondis, vigliĝante; – nun mi memoras.

Mi havis kapdoloron tiun posttagmezon. Kulpis la peklaĵo, vi komprenas. Ĝi estis la plej hontinda peklaĵo, kiun mi iam gustumis sur respektinda ŝipo. Ĉu vi manĝis iom?

Koncerne min, mi eltrovis bonegan rimedon por eviti la marmalsanon, nome en tio, ke mi tenas ekvilibron. Vi stariĝas en la mezo de la ferdeko, kaj kiam la ŝipo komencas balanci sur la ondoj, vi movas la korpon tiel, ke ĝi estu ĉiam rekta.

Kiam leviĝas la antaŭo de la ŝipo, vi kliniĝas antaŭen, ĝis la ferdeko preskaŭ tuŝas vian nazon; kiam leviĝas la malantaŭa parto, vi kliniĝas malantaŭen. Dum unu-du horoj ĉio iras bone; sed tutan semajnon vin ekvilibrigi vi ne povas.

Georgo diris:

– Ni iru sur riveron.

Li diris, ke ni havos freŝan aeron, ekzercadon kaj ripozon; la konstanta ŝanĝiĝo de la sceno okupos nian menson (inkluzive la iometan, kiun Harris havas); la peniga laboro donos al ni bonan apetiton kaj igos nin dormi bone.

Harris diris, ke li ne opinias, ke Georgo rajtas fari ion, kio igos lin pli dormema ol li ĉiam estas, ĉar tio povas esti danĝera. Li diris, ke li ne bone komprenas, kiel Georgo povos dormi pli ol li nun dormas, ĉar la tago havas nur dudek kvar horojn, same somere kaj vintre; li kredas, ke se li dormos pli, li povus same egale esti mortinta kaj tiel ŝpari la koston de manĝado kaj loĝado.

Harris diris tamen, ke al li la rivero tre plaĉos. Ankaŭ al mi ĝi tre plaĉis, kaj Harris kaj mi ambaŭ diris, ke la ideo de Georgo estas bona; ni diris tion en tono, kiu iel ŝajnis komprenigi, ke ni surpriziĝis, ke Georgo povas esti tiel inteligenta.

La sola, kiu ne entuziasmiĝis pri la propono, estis Montmorency.

Li neniam havas inklinon al rivero, tiu Montmorency.

– Estas bone por vi, – li diras; – tio plaĉas al vi, sed ne al mi. Nenion mi povas fari. Pejzaĝo min ne allogas kaj mi ne fumas. Se mi vidos raton, vi ne haltos; se mi endormiĝos, vi komencos petoli kun la boato kaj min faligos en la akvon. Se vi demandas min, mi nomas la tutan aferon simpla malsaĝaĵo.

Tamen ni estis tri kontraŭ unu, kaj la propono estis akceptita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.