La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI VIROJ EN BOATO

Aŭtoro: Jerome Klapka Jerome

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VIII

Ĉantado – La volo sekvinda – Egoisma krudaĵo de riverborda bienulo – Aviztabuloj – Nekristanaj sentoj de Harris – Kiamaniere Harris kantas komikan kanton – Altranga kunveno – Hontinda konduto de du malmoralaj junuloj – Kelkaj senutilaj informoj – Georgo aĉetas banĝon

Ni haltis sub la salikoj apud Kempton Park kaj lunĉis. Beleta loko tie estas: plaĉa, herboriĉa ebenaĵo laŭlonge de la akvobordo, kie superpendas salikoj. Ni ĵus komencis la trian manĝopladon – panon kun konfitaĵo – kiam sinjoro sen jako kaj kun mallonga pipo alvenis kaj volis scii, ĉu ni scias, ke ni surpaŝis privatan bienon. Ni diris, ke ni ankoraŭ ne sufiĉe pripensis la aferon por ebligi al ni fari pri tiu punkto definitivan konkludon, sed se li certiĝas nin, je sia vorto kiel sinjoro, ke ni fakte superpaŝas privatan bienon, ni tion certe kredos sen plua hezito.

Li donis al ni la postulitan certigon kaj ni dankis lin, sed li ankoraŭ restis en nia proksimeco kaj ŝajnis malkontenta; ni do demandis lin, ĉu ion plian ni povas fari por li; Harris, kiu estas amikiĝema, proponis al li iom da pano kun konfitaĵo.

Mi kredas, ke li sendube apartenis al ia societo ĵurinta sin deteni de pano kun konfitaĵo, ĉar li ĝin malakceptis tute malafable, kvazaŭ ofendiĝante pro tio, ke oni provis tenti lin per ĝi, kaj li diris, ke li havas la devon forigi nin.

Harris diris, ke se estas devo, oni devas tion fari, kaj demandis la viron, kia estas lia ideo pri la plej bona rimedo por tion fari. Harris estas tio, kion oni nomus bonstatura viro, kun grandeco proksimume numero unu, kaj li aspeklas hardita kaj osteca, kaj la viro lin mezuris de supre malsupren per la okulo kaj diris, ke li foriros por interkonsiliĝi kun sia estro kaj poste revenos kaj ĵetos nin ambaŭ en la riveron.

Kompreneble, ni lin neniam plu vidis, kaj kompreneble, ricevi ŝilingon estas ĉio, kion li deziris. Troviĝas ĉe la riverbordo certa nombro da kanajloj, kiuj perlaboras kontentigajn enspezojn dum la someraj monatoj, vagante sur la bordoj kaj ĉantaĝante en tia maniero malfortmensajn simplulojn. Ili sin prezentas kiel senditoj de la posedanto. La vojo sekvinda estas doni vian nomon kaj adreson, kaj lasi al la posedanto, se li fakte rilatas al la afero, vin procesalvoki kaj pruvi, kian malutilon vi faris al lia bieno per sidado sur peceto de ĝi. Sed plej multaj homoj estas tiel malenergiaj kaj timemaj, ke ili preferas stimuli la trompaĵon, cedante al ĝi anstataŭ fari finon al ĝi montrante iom da firma volo.

En kazoj, kiam fakte kulpas la posedanto, oni devus lin malkovri. La egoismo de la riverbordaj bienuloj kreskas ĉiujare.

Se ili povus, ili tute malpermesus ĉian uzon de la rivero.

Tion ili fakte jam faris en la negravaj alfluaj riveretoj kaj la flankakvoj. Ili enpuŝas fostojn en la fluujon de la rivereto, etendas ĉenojn de unu bordo al alia kaj najlfiksas grandegajn aviztabulojn sur ĉiujn arbojn. La vido de tiuj aviztabuloj vekas ĉiun malbonan instinkton en mia naturo. Mi sentas, ke mi volas ĉiun deŝiri kaj bati per ĝi la kapon de tiu, kiu alfiksis ĝin, ĝis mi lin mortigis, kaj tiam mi enterigus lin kaj starigus la tabulon super lian tombon kiel monumenton.

Mi menciis ĉi tiujn miajn sentojn al Harris kaj li diris, ke li havas eĉ pli malbonajn sentojn. Li diris, ke li ne nur sentas deziron mortigi tiun, kiu alfiksigis la tabulon, sed ankaŭ, ke li emus buĉi lian tutan familion kaj ĉiujn liajn amikojn kaj parencojn kaj poste bruligi lian domon. Tio ŝajnis al mi tro kaj tion mi diris al Harris; sed li respondis:

– Tute ne. Tion ili bone meritas; super la ruinoj mi kantus komikajn kantojn.

Mi koleriĝis, aŭdante Harris paroli en tia sangosoifa maniero.

Ni devus neniam permesi al niaj instinktoj de justeco degeneri en nuran venĝemon. Pasis longa tempo antaŭ ol mi povis venigi Harris al pli kristana vidpunkto pri la temo, sed fine mi sukcesis kaj li promesis al mi, ke li maldomaĝos almenaŭ la amikojn kaj parencojn kaj ne kantos komikajn kantojn super la ruinoj.

Vi neniam aŭdis Harris kanti komikan kanton, alie vi komprenus, kian servon mi faris al la homaro. Harris ekhavis la ideon, ke li povas kanti komikajn kantojn; kontraŭe, tiuj el la amikoj de Harris, kiuj aŭdis lin provi, havas la ideon, ke li tute ne povas kaj neniam povos, kaj ke oni neniam rajtus permesi al li eĉ provi.

Kiam Harris ĉeestas amikan kunvenon kaj oni petas lin kanti, li respondas: – Nu, mi povas kanti nur komikan kanton, vi komprenas; – kaj li diras tion en tono, kiu sugestas, ke tian kantadon lian tamen vi devus aŭdi nur unufoje, kaj poste morti.

– Ho, tio estas agrabla, – diras la dommastrino. – Almenaŭ unu kanton, sinjoro Harris; – kaj Harris leviĝas kaj aliras la fortepianon kun la radianta bonkoreco de grandanima viro, kiu tuj donos ion al iu.

– Nu, silenton, mi petas, ĉiuj, – diras la dommastrino, turnante sin; – Sinjoro Harris kantos komikan kanton !

– Ho, kiel gaje! – ili murmuretas; ili rapidas de la vitra plantejo kaj venas de la ŝtuparo, iras venigi unu la alian de ĉiuj partoj de la domo, kolektiĝas en la salono kaj sidiĝas, feliĉe ridetante pro la antaŭĝuo.

Tiam Harris komencas.

Nu, ĉe komika kanto vi ne atendas belan voĉon. Vi ne atendas ĝustan aranĝon aŭ elparolon. Vi ne zorgas, se iu, meze de tono, trovante ke li kantas tro alte, perforte malaltigas la voĉon. La taktmezuro vin ne ĝenas. Vi ne zorgas, se iu troviĝas du taktojn antaŭ la akompanaĵo kaj haltas meze de verso por disputi kun la pianisto, kaj poste komencas la strofon denove. Sed vortojn vi atendas.

Vi ne atendas, ke iu neniam memoros pli ol la tri unuajn versojn de la unua strofo, kaj ke ĉi tiujn li ripetados ĝis venas la tempo por komenci la rekantaĵon. Vi ne atendas, ke li haltos meze de verso, kaj ridaĉos, kaj diros, ke ĝi estas tre komika, sed li tute ne povas memori la ceteron, kaj tiam penos mem elpensi ĝin, kaj poste ĝin subite rememoros, kiam li jam alvenis al alia parto de la kanto, kaj interrompos ĝin sen ia averto por reiri kaj ĝin doni al vi senprokraste. Vi ne atendas, – nu, mi nur donos al vi ideon pri la komikkantado de Harris, kaj poste vi mem povos prijuĝi ĝin.

Harris (staras antaŭ la fortepiano kaj alparolas la atendantan homamason): Mi timas, ke ĝi estas tre malnova kanto. Mi kredas, ke ĝin vi ĉiuj jam konas. Tamen ĝi estas la sola, kiun mi konas. Ĝi estas la kanto de la juĝisto en Pinafore, ne, mi ne volas diri Pinafore – mi volas diri – vi scias, kion mi volas diri, – tiun alian, vi komprenas. Vi ĉiuj devos kunkanti la rekantaĵon, vi komprenas.

(Murmuretoj de ĝojo kaj deziro kunkanti la rekantaĵon. Brila ludado de la preludo de la kanto de la juĝisto en ’Ĵuria juĝado’ de nervoza pianisto. Alvenas la momento por la kanto de Harris. Harris ĝin ignoras. La nervoza pianisto rekomencas la preludon kaj Harris, samtempe komencante sian kantadon, rapide eligas la du unuajn versojn de la kanto de la unua lordo en ”Pinafore”. La nervoza pianisto penas daŭrigi la preludon, rezignas kaj penas sekvi Harris per akompano de la kanto de la juĝisto en’ Ĵuria juĝado’, trovas, ke tio ne taŭgas, kaj penas memori, kion li faras kaj kie li estas, sentas, ke lia menso malfortiĝas, kaj subite haltas.)

Harris (afable kuraĝigas): Ĉio, en ordo. Vi ludas tre bone, vere – daŭrigu.

La nervoza pianisto: Mi timas, ke estas ia eraro. Kion vi kantas?

Harris (tuj): Sendube la kanton de la juĝisto en Ĵuria juĝado.

Ĉu vi ne konas ĝin?

Amiko de Harris (de la malantaŭo de la ĉambro): Ne, ne tion vi kantas, fuŝkapulo, vi kantas la kanton de la admiralo en Pinafore.

(Longa disputo inter Harris kaj la amiko de Harris pri tio, kion li vere kantas. La amiko fine sugestas, ke ne gravas, kion Harris kantas, se Harris nur komencas kanti, kaj Harris, kiun evidente mordetas sento de maljusto, petas la pianiston komenci denove. Ĉe tio la pianisto komencas la preludon de la kanto de la admiralo kaj Harris, profitante tion, kion li konsideras bona okazo en la muziko, komencas.)

Harris:

Junaĝe mi iĝis advokato.

(Ĝenerala ekridego, akceptata de Harris kiel komplimento. La pianisto, pensante pri la edzino kaj sia familio, rezignas la neegalan konkurson kaj retiriĝas; lian lokon okupas viro kun pli fortaj nervoj.)

La nova pianisto (gaje): Nu, maljuna knabo, vi ekkantu, kaj mi sekvos. La preludon ni rezignu.

Harris (en kies menso jam malrapide la afero klariĝas, ridas):

Je Jovo! Mi pardonpetas. Kompreneble, mi intermiksis la du kantojn. Estis Jenkins, kiu min konfuzis, vi komprenas. Nu.

(Kantas; lia voĉo ŝajne venas el la kelo, kaj sugestas la unuajn mallaŭtajn avertojn de alproksimiĝanta tertremo.)

Junaĝe servis mi en stato De kontorknab’ ĉe advokato.

(Flanke al pianisto): Tio estas tro malalta, maljuna knabo; ni ripetu tion, se al vi plaĉas.

(Kantas denove la du unuajn versojn, ĉifoje per alta kapvoĉo. Granda surpriziĝo flanke de la aŭskultantoj. Nervema maljunulino apud la kameno ekploras kaj oni kondukas ĝin eksteren.)

Harris (daŭrigas):

Balais mi fenestrojn, pordon Kaj mi …

Ne, ne, mi purigis la fenestrojn de la granda frontpordo.

Kaj mi poluris la plankon – ne, infero prenu ĝin – mi petas pardonon – estas rimarkinde, ke mi ne povas memori tiun verson. Kaj mi – kaj mi – Nu, bone, ni komencu la rekantaĵon (kantas):

”Kaj diddlediddlediddlediddleididdlediddledin, Kaj nun mi estas estro de l’ŝiparo de l’reĝin’.”

Nu, nun la rekantaĵon – ĝi estas la du lastaj versoj ripetataj, vi scias.

Komuna ĥoro:

”Kaj diddlediddlediddlediddlediddlediddledin, Kaj nun li estas estro de l’ŝiparo de l’reĝin’.”

Harris neniam vidas, kia azeno li aspektas, kaj kiel li ĝenas aron da homoj, kiuj al li neniam malutilis. Li honeste kredas, ke li ilin bone regalis, kaj diras, ke li kantos alian komikan kanton post la vespermanĝo.

Parolante pri komikaj kantoj kaj amikaj kunvenoj, mi memoras pri kurioza okazaĵo, al kiu mi partoprenis; ĉar ĝi ĵetas multe da lumo sur la internan mensan funkciadon de la homa naturo ĝenerale, ĝi rajtas, mi kredas, esti registrita en ĉi tiuj pagoj.

Ni estis laŭmoda kaj kulturita amikaro. Ni portis niajn plej bonajn vestojn, ni parolis belete kaj estis tre feliĉaj – ĉiuj krom du junuloj, studentoj, kiuj ĵus revenis de Germanujo, trivialaj junuloj, kiuj ŝajnis maltrankvilaj kaj ĝenataj, kvazaŭ ili trovus la aferon seninteresa. La vero estas, ke ni estis tro kleraj por ili. Nia brila sed polurita interparolado kaj niaj altrangaj gustoj ilin superpasis. Inter ni, ili estis maloportunaj.

Tie ili neniam devus esti. Pri tio ĉiuj samopiniis, poste.

Ni ludis pecojn de la malnovaj germanaj majstroj. Ni diskutis pri filozofio kaj etiko. Ni amindumis kun gracia digno.

Ni eĉ estis spritaj – en altranga maniero.

Post la vespermanĝo iu deklamis francan poezion kaj ni diris, ke ĝi estas belega; poste iu sinjorino kantis sentimentalan kanton hispanlingve kaj ĝi igis unu-du el ni plori – tiel kortuŝa ĝi estis.

Tiam tiuj du junuloj stariĝis, kaj nin demandis, ĉu iam ni aŭdis sinjoron Slossenn Boschen (kiu ĵus alvenis kaj estis tiam malsupre en la vespermanĝa salono) kanti sian konatan germanan komikan kanton. Neniu el ni aŭdis ĝin, laŭ kio ni povis memori. La junuloj diris, ke ĝi estas la plej komika kanto iam verkita kaj ke sinjoron Slossenn Boschen, kiun ili konas tre bone, ili persvados kanti ĝin, se tio plaĉos al ni. Ili diris, ke ĝi estas tiel ridiga, ke foje kiam sinjoro Slossenn Boschen ĝin kantis antaŭ la germana imperiestro, lin (la germanan imperiestron) oni devis forporti al la lito.

Ili diris, ke neniu povas ĝin kanti kiel sinjoro Slossenn Boschen; li estas tiel serioza la tutan tempon, ke oni povas kredi, ke li deklamas tragedion, kaj tio, kompreneble, faras ĝin multe pli ridiga. Ili diris, ke li eĉ ne unu fojon sugestas per sia tono aŭ sinteno, ke li kantas ion komikan – tio malbonigus ĝin. Estas lia mieno, plena de seriozeco, preskaŭ de kortuŝeco, kiu igas ĝin tiel nerezisteble amuza.

Ni diris, ke ni sopiras aŭdi ĝin, ke ni deziras bone ridi; ili malsupreniris kaj venigis sinjoron Slossenn Boschen.

Li ŝajne tre ĝojis kanti ĝin, ĉar li tuj venis kaj sidiĝis ĉe la fortepiano senvorte.

– Ho, ĝi amuzos vin. Vi satridos, – flustris la du junuloj, transpasante la ĉambron kaj sin lokante netrudeme malantaŭ la dorson de la profesoro.

Sinjoro Slossenn Boschen akompanis sin mem. La preludo ne sugestis komikan kanton. Ĝi estis stranga sentoplena melodio.

Efektive ĝi igis venton flugi sub la haŭto; sed ni flustris unu al la alia, ke tio estas la germana maniero, kaj ni nin preparis por ĝui ĝin.

La germanan lingvon mi ne komprenas. Mi lernis ĝin en la lernejo, sed forgesis ĉiun vorton du jarojn poste kaj de tiam fartis multe pli bone. Tamen mi ne deziris, ke mian nescion divenu la homoj tie; mi do elpensis ion, kio ŝajnis al mi bonega ideo. Mi rigardis la du junajn studentojn kaj ilin sekvis.

image-007

Kiam ili subridaĉis, ankaŭ mi subridaĉis; kiam ili ridegis, ankaŭ mi ridegis; mi ankaŭ aldonis kelkfoje malgrandan subridon tute sola, kvazaŭ vidante pecon de amuzaĵo, kiun la aliaj maltrafis. Tion mi konsideris aparte ruza miaflanke.

Mi rimarkis, dum progresis la kanto, ke multaj aliaj homoj krom mi ŝajnis fikse rigardi la du junulojn. Ankaŭ ĉi tiuj aliaj homoj subridaĉis, kiam subridaĉis la junuloj, kaj ridegis, kiam ridegis la junuloj; ĉar la junuloj subridaĉis kaj ridegis kaj ridis preskaŭ senĉese dum la tuta kanto, tial la akcepto estis bonega.

Tamen tiu germana profesoro ne ŝajnis feliĉa. Unue, kiam ni komencis ridi, lia mieno registris surpriziĝon kvazaŭ ridadon li tute ne estus atendinta. Tion ni trovis tre amuza; ni diris, ke lia serioza sinteno estas duono de la ŝerco. La plej malgranda aludeto liaflanke, ke li scias, kiel ridinda li estas, estus ĉion ruiniginta. Dum ni daŭre ridis, lia surpriziĝo cedis lokon al esprimo de ĉagreniĝo kaj indigno kaj kun malserena vizaĝo li furioze ĉirkaŭrigardis nin ĉiujn (krom la du junuloj, kiujn li ne povis vidi, ĉar ili estis malantaŭ li). Tio nin konvulsiigis de ridado. Ni diris unu al alia, ke ĉi tiu afero mortigos nin. Nur la vortoj, ni diris, sufiĉas por meti nin en paroksismojn de ridado, sed aldonitaj al lia ŝajniga seriozeco – ho, tio estis troa!

En la lasta strofo li superis sin mem. Li nin severege ĉirkaŭrigardis per mieno tiel intense furioza, ke se ni ne estus antaŭe avertitaj pri la germana maniero de komika kantado, ni fariĝus timigitaj; en la strangan muzikon li enmetis tian plorkrian tonon de angoro, ke se ni ne estus sciintaj, ke ĝi estas komika kanto, ni eble plorus.

Li finis meze de laŭta ridego. Ni diris, ke tio estis la plej komika afero, kiun ni iam en la tuta vivo aŭdis. Ni diris, kiel strange estas, ke malgraŭ tiaj faktoj ekzistas ĝenerala ideo, ke mankas al la germanoj sento por humuro. Ni demandis la profesoron, kial li ne tradukas anglalingven tiun kanton, por ke ankaŭ la vulgaraj homoj ĝin komprenu kaj aŭdu vere komikan kanton.

Tiam sinjoro Slossenn Boschen stariĝis kaj elverŝis sian koleron. Li blasfemis al ni en la germana lingvo (kiun mi taksas rimarkinde efika lingvo por tiu celo), li dancis kaj skuis la pugnojn, kaj nomis nin ĉio, kion permesis lia scio de la angla lingvo. Li diris, ke neniam en la vivo oni lin tiel insultis.

Ŝajnas, ke lia kanto tute ne estis komika kanto. Ĝi temis pri junulino, kiu loĝis en la Haremontoj kaj kiu fordonis la vivon por savi la animon de sia amanto; li mortis kaj renkontis ŝian spiriton en la aero; poste, en la fina strofo, li amtrompis ŝian spiriton kaj foriris kun alia spirito – pri la detaloj mi ne estas tute certa, tamen mi scias, ke ĝi estis tre malĝoja. Sinjoro Boschen diris, ke li kantis ĝin foje antaŭ la germana imperiestro, kaj li (la germana imperiestro) ploris kiel malgranda infano.

Li (sinjoro Boschen) diris, ke ĝi estas ĝenerale rekonata kiel unu el la plej tragikaj kaj kortuŝaj kantoj en la germana lingvo.

Estis por ni tre malfacila situacio – tre malfacila. Ŝajne ne estis ia respondo. Ni ĉirkaŭrigardis por trovi la du junulojn, kiuj tion okazigis, sed la domon ili jam forlasis, sen parado, tuj post la finiĝo de la kanto.

Tio finigis la kunvenon. Mi neniam vidis kunvenon disiĝi tiel kviete kaj kun tiel malmulte da ekscito. Ni eĉ ne diris unu al alia bonan nokton. Ni malsupreniris unuope, pagis mallaŭte kaj nin tenis ĉe la ombra flanko. Per flustroj ni petis de la servisto la ĉapelon kaj palton, malfermis mem la pordon, glitis eksteren kaj rapidis al la stratangulo, evitante unu la alian kiel eble plej multe.

De tiam mi ne multe interesiĝas pri germanaj kantoj.

Ni atingis la kluzon de Sunbury je duono post la tria. Tie la rivero estas ĉarme beleta, antaŭ ol vi venas al la pordegoj, kaj la flankakvo estas ĉarma; tamen sur ĝi ne provu remi.

Tion unufoje mi provis. Dum mi remis, mi demandis la direktantojn, ĉu ili opinias, ke tio estas farebla, kaj ili diris, ho jes, ili kredas, ke ni povos, se mi tiros forte. Ni estis ĝuste sub la malgranda piedponto, kiu ĝin trapasas inter la du akvobarieroj, kiam ili diris tion, kaj mi kliniĝis super la remiloj, rektiĝis kaj tiris.

Mi tiris bonege. Mi balanciĝis regule kaj ritme. Mi laborigis la brakojn, la krurojn kaj la dorson. Mi min donis al movoj bonaj, rapidaj, viglaj kaj laboris grandioze. Miaj du amikoj diris, ke rigardi min estas plezuro. Post kvin minutoj mi kredis, ke ni devus esti preskaŭ proksime de la bariero, kaj mi levis la okulojn. Ni estis sub la ponto en ĝuste la sama loko, kie ni estis kiam mi komencis, kaj tie estis tiuj du idiotoj malutilantaj al si per laŭta ridado. Mi laboregis kiel frenezulo nur por teni la boaton senmova sub tiu ponto. Nun mi lasas al aliaj tiri boatojn tra flankakvoj kontraŭ fortaj fluoj.

Ni remis ĝis Walton, sufiĉe granda riverborda urbo. Kiel okazas ĉe ĉiuj riverbordaj lokoj, nur la plej malgranda angulo atingas la akvon, tiel ke de la boato vi povas kredi, ke ĝi estas vilaĝo kun entute kelkaj dekduoj da domoj. Windsor kaj Abingdon estas la solaj urboj inter Londono kaj Oksfordo, kies grandparton vi povas vidi de la rivero. Ĉiuj aliaj sin kaŝas malantaŭ anguloj kaj rigardas la riveron nur el unu strato; mian dankon al ili pro ilia komplezemo kaj ankaŭ pro tio, ke tial ili lasas la riverbordojn al arbaretoj kaj kampoj kaj akvoprovizejoj.

Eĉ Reading, kvankam ĝi faras sian eblon por malbonigi kaj malpurigi kaj malbeligi tiom de la rivero, kiom ĝi povas atingi, estas sufiĉe bonanima kaj kaŝas la plejparton de sia malbela vizaĝo.

Cezaro kompreneble havis restadejon ĉe Walton – tendaron, aŭ reduton, aŭ ion tian. Cezaro estis konstanta vizitanto al la rivero. Ankaŭ reĝino Elizabeto vizitis ĉi tie. Tiun virinon vi neniam povas eviti, iru kien iajn vi volas. Ankaŭ Cromwell kaj Bradshaw (ne la hortabelisto, sed tiu, kiu rilatis kun la kapo de reĝo Karlo I) loĝis tie. Entute ili estis feliĉa kompanio.

En preĝejo de Walton troviĝas fera ”brido por riproĉulinoj”.

Tiajn objektojn oni uzis en la antikva tempo por bridi la virinajn langojn. Nun oni jam ĉesis provi tion. Mi supozas, ke la fero fariĝis malabunda, kaj nenio alia estus sufiĉe forta.

Troviĝas en la preĝejo ankaŭ konataj tomboj kaj mi timis, ke mi neniam sukcesos irigi Harris preter ilin; sed ŝajne li eĉ ne pensis pri ili kaj ni pluiris. Preter la ponto la rivero multe serpentumas. Tio donas al ĝi pitoreskan aspekton, tamen el la remvidpunkto tio vin incitetas kaj kaŭzas disputojn inter tiu, kiu remas, kaj tiu, kiu direktas.

Ĉi tie vi preterpasas sur la dekstra bordo la parkon de Oatlands.

Ĝi estas glora malnova loko. Henriko VIII ĝin ŝtelis de iu aŭ alia, mi nun forgesas de kiu, kaj loĝis tie. Troviĝas en la parko groto, kiun vi povas vidi kontraŭ pago kaj kiu, laŭ onidiro, estas tre mirinda; tamen nenion gravan en ĝi mi vidis mem. La mortinta dukino de York, kiu loĝis en Oatlands, tre amis hundojn kaj posedis multegajn. Ŝi konstruigis apartan tombejon por ilia enterigo, kiam ili mortis, kaj tie ili kuŝas, ĉirkaŭ kvindek el ili, ĉiu kun propra tombŝtono kaj epitafo surskribita.

Nu, estas eble, ke ili meritas tion same kiel ordinara kristano.

Ĉe Corway Stakes – la unua kurbo preter la ponto ĉe Walton – interbatalis Cezaro kaj Cassivelaunus. Cassivelaunus la riveron jam pretigis por Cezaro, ĝin plene priplantis per fostoj (kaj alfiksis sendube ankaŭ aviztabulojn). Tamen spite tion Cezaro transiris. Cezaron oni neniel povis forteni de tiu rivero.

Tian viron ni nun bezonus sur la flankakvoj.

Halliford kaj Shepperton estas ambaŭ beletaj lokoj tie, kie ili tuŝas la riveron; sed nenio pri unu aŭ la alia estas rimarkinda.

Tamen en la preĝeja korto en Shepperton troviĝas tombo, kiu surhavas poemon, kaj mi estis plena de timo, ke Harris eble deziros elboatiĝi kaj tie petoladi. Mi vidis lin turni sopirantajn okulojn al la kajeto, kiam ni alproksimiĝis, sed mi sukcesis per lerta movo skui lian ĉapon en la akvon, kaj li tiel ekscitiĝis ĝin rekaptante kaj tiel indignis pro mia mallerto, ke li tute forgesis pri siaj amataj tomboj.

Ĉe Weybridge Wey (beleta rivereto, navigebla de malgrandaj boatoj ĝis Guildford, kaj kiun esplori mi ĉiam decidiĝadas, sed ankoraŭ neniam esploris), Bourne, kaj Basingstoke-kanalo ĉiuj kune eniras la Tamizon. La kluzo staras ĝuste kontraŭ la urbo kaj la unua objekto, kiun ni vidis, kiam tio videbliĝis, estis la flanela jako de Georgo sur unu el la kluzaj pordoj kaj pli proksima rigardo montris, ke en ĝi estas Georgo.

Montmorency furioze bojis, mi kriegis, Harris muĝis; Georgo svingis la ĉapelon kaj kriegis returne. La kluzgardisto elkuris kun dragilo kredante, ke iu falis en la riveron, kaj estis ŝajne ĉagrenita, trovante ke neniu falis.

Georgo havis en la mano strangan paketon kovritan per lakita tolo. Ĝi estis ronda kaj plata ĉe unu fino, kaj el ĝi etendiĝis longa rekta tenilo.

– Kio estas tio? – diris Harris. – ĉu pato?

– Ne, – diris Georgo, kun stranga, sovaĝa esprimo en la okuloj; – ili tute furoras ĉi sezone; ilin havas ĉiuj sur la rivero.

Ĝi estas banĝo.

– Mi neniam sciis, ke vi ludas banĝon! – Harris kaj mi kriis, samspire.

– Ne precize, – respondis Georgo: – sed tio estas tre facila, oni diris al mi; mi havas la lernolibron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.