La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
TRI VIROJ EN BOATOAŭtoro: Jerome Klapka Jerome |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Lavo-tago – Fiŝoj kaj fiŝkaptistoj – Pri la arto de fiŝkaptado – Konscienca fiŝkaptisto – Fiŝa historio
En Streatley ni restis du tagojn, kaj lavigis niajn vestaĵojn. Ni antaŭe provis mem lavi ilin en la rivero sub la kontrolo de Georgo kaj tio fiaskis. Ĝi estis fakte pli ol fiasko, ĉar ni fartis pli malbone post nia lavado de vestaĵoj ol ni fartis antaŭe.
Antaŭ ol ni lavis ilin, ili estis tre, tre malpuraj; sed ili estis porteblaj. Post kiam ni lavis ilin – nu, la rivero inter Reading kaj Henley estis pli pura post kiam ni lavis en ĝi niajn vestaĵojn ol ĝi estis antaŭe. La tutan malpuraĵon enhavatan de la rivero inter Reading kaj Henley ni kolektis dum tiu lavado kaj ĝin enigis en niajn vestaĵojn.
La lavistino en Streatley diris, ke ŝi sentas, ke ŝi ŝuldas al si tion, ke ŝi postulu de ni precize trioble la kutiman prezon por tiu lavado. Ŝi diris, ke ĝi ne similis al lavado, ĝi estis pli simila al speco de elfosado.
Ni pagis la kalkulon, senvorte.
La ĉirkaŭaĵo de Streatley kaj Goring estas granda fiŝkapta centro. Bonega fiŝkaptado estas tie havebla. La rivero abundas tie de ezokoj, plotoj, leficiskoj, gobioj kaj angiloj; vi povas sidi kaj ĉasi ilin la tutan tagon.
Tion faras kelkaj homoj. Ili neniam kaptas ilin. Mi neniam aŭdis pri iu, kiu kaptis ion en Tamizo, krom foksenojn kaj mortintajn katojn, sed tio neniel rilatas al fiŝkaptado! La loka fiŝista gvidlibro diras eĉ ne vorton pri ia ajn kaptado. Ĝi diras nur, ke la loko estas ”bona situo por fiŝkaptado”; laŭ tio, kion mi vidis mem pri tiu ĉirkaŭaĵo, mi estas tute preta konfirmi tiun aserton.
Ne estas en la mondo alia loko, kie vi povas kapti pli multe, aŭ kie vi povas fiŝkapti pli longe. Iuj fiŝkaptistoj venas ĉi tien kaj fiŝkaptas unu tagon, aliaj restas kaj fiŝkaptas monaton. Vi povas daŭre resti kaj fiŝkapti tutan jaron, se vi volas: estos tute egale.
La Fiŝista gvidilo al Tamizo diras, ke ”ankaŭ ezoketoj kaj perkoj estas tie haveblaj” sed en tio eraras la Fiŝista gvidilo.
Ezoketoj kaj perkoj eble estas tie. Efektive, mi scias kiel fakton, ke ili estas. Vi povas vidi ilin tie amase, kiam vi promenas sur la bordoj: ili venas kaj stariĝas duone ekster la akvo kun la buŝo malfermita por biskvitoj. Se vi eniras la akvon por bani vin, ili amasiĝas ĉirkaŭ vi, malhelpas vian iradon kaj incitas vin. Sed ili ne estas ”haveblaj” per peco de vermo sur hokofino, nek per io simila – ne ili!
Mi ne estas mem bona fiŝkaptisto. Iam mi dediĉis konsiderindan kvanton da talento al la temo kaj progresis, kiel mi kredis, sufiĉe bone; sed la veteranoj diris al mi, ke neniam mi estos vere kompetenta en tio kaj konsilis, ke mi rezignu. Ili diris, ke mi estas treege bela ĵetanto, ke ŝajne mi havas sufiĉe da saĝo por la afero kaj tute sufiĉe da natura mallaboremo.
Tamen ili estas certaj, ke bona fiŝkaptisto mi neniam estos. Mi ne havas sufiĉe da imagopovo.
Ili diris, ke kiel poeto, aŭ romanverkanto, aŭ raportisto, aŭ io simila, mi eble estus kontentiga, sed por atingi rangon de tamiza fiŝkaptisto, mi bezonus pli da fantazio, pli da eltrovemo ol mi ŝajnas posedi.
Iuj homoj ekhavis la ideon, ke por fariĝi bona fiŝkaptisto oni bezonas nur la kapablon mensogi facile kaj senhonte; tio tamen estas eraro. Nura kruda fantaziado estas senutila; tion povas la plej nova novico. En la cirkonstancaj detaloj, en la beligaj tuŝoj de probablo, en la ĝenerala ŝajno de skrupula preskaŭ tedanta vero, tie montriĝas la sperta fiŝkaptisto.
Iu ajn povas eniri kaj diri: ”Ho, mi kaptis dek kvin dekduojn da perkoj hieraŭ vespere”; aŭ ”Lastlunde mi surterigis gobion pezanta dek ok funtojn, kaj havanta unu metron da longo de la kapo ĝis la vosto”.
Por tio ne estas bezonata iu arto, iu lerto. Ĝi montras kura ĝon, sed nenion pli.
Ne; via sperta fiŝkaptisto hontus mensogi tiamaniere. Lia metodo en si mem meritas studon.
Li eniras kviete, kun la ĉapelo ankoraŭ sur la kapo, alproprigas la plej komfortan seĝon, bruligas pipon kaj ekfumas, silente. Li permesas al la junuloj fanfaronadi kelkan tempon kaj tiam, dum momenta silento, li deprenas la pipon el la buŝo kaj eldiras, frapante la pipon al la fajrujo por eligi la cindron:
– Nu, marde vespere mi havis tian kaptaĵon, pri kiu paroli ne multe utilas.
– Ho! kial do? – ili demandas.
– Tial, ke mi ne atendas, ke iu min kredus, eĉ se mi parolus, – respondas la maljunulo trankvile, sen eĉ nuanco de amaro en sia tono, replenigas la pipon kaj petas la trinkejestron alporti tri glasetojn da skota viskio, malvarma.
Post tio sekvas paŭzo, ĉar neniu estas sufiĉe certa pri si por kontraŭdiri la maljunan sinjoron. Li devas do repreni la parolon mem, sen kuraĝigo.
– Ne, – li daŭrigas penseme; – mi tion ne kredus mem, se iu rakontus al mi, tamen malgraŭ tio, tio estas fakto. Mi jam sidis tie la tutan posttagmezon kaj kaptis laŭlitere nenion krom kelkdekon da leŭciskoj kaj ezoketoj; mi ĝuste volis rezigni, kiam subite mi sentis sufiĉe fortan tiron ĉe la ŝnureto.
Mi kredis, ke venas ankoraŭ etulo kaj mi penis ĝin altiri. Pendigu min, se mi povis movi la kanon! Mi bezonis duonhoron – duonhoron, sinjoro! – por alterigi tiun fiŝon; ĉiumomente mi kredis, ke la ŝnureto tuj rompiĝos! Fine mi ĝin eligis kaj kion vi pensas, ke ĝi estis? Sturgo! kvardekfunta sturgo! kaptita per ŝnureto, sinjoro! Jes, ne mirinde, ke vi aspektas surprizita – mi prenos ankoraŭ tri da skota, trinkejestro, mi petas.
Tiam li rakontas pri la miro de ĉiu, kiu vidis ĝin; pri tio, kion diris lia edzino, kiam li venis hejmen, kaj kion pensis pri ĝi Joe Buggles.
Mi foje demandis la estron de gastejo ĉe la riverbordo, ĉu la aŭskultado de rakontoj de la ĉi tieaj fiŝistoj kelkfoje ne malutilas al li; li diris:
– Ho, ne; ne nun, sinjoro. En la unua tempo ĝi min iom ŝancelis, tamen, Dio vin benu! nun la edzino kaj mi aŭskultas ilin la tutan tagon. Oni alkutimiĝas, vi scias. Oni alkutimiĝas.
Iam mi konis junulon, li estis ulo tre konscienca, kaj kiam li komencis fiŝkapti, li nepre intencis neniam troigi siajn kaptaĵojn je pli ol dudek kvin procentoj.
– Kiam mi kaptos kvardek fiŝojn, – li diris, – tiam mi rakontos al la homoj, ke mi kaptis kvindek kaj ne pli. Sed pli ol tiom mi ne mensogos, ĉar mensogi estas peko.
Sed la plano pri la dudek kvin procentoj funkciis ne tute bone. Li neniam povis uzi ĝin. La plej granda nombro da fiŝoj, kiun li iam kaptis en unu tago, estis tri, kaj al tri vi ne povas aldoni dudek kvin procentojn, almenaŭ ne kun fiŝoj.
Li do plaĝis sian procenton ĝis tridek tri kaj unu triono, sed ankaŭ tio estis maloportuna, kiam li kaptis nur unu aŭ du; do, por simpligi la aferon, li decidis nur duobligi la kvanton.
Li sin tenis al tiu aranĝo dum du monatoj kaj tiam ekmalkontentis pri ĝi. Neniu kredis lin, kiam li diris, ke li nur duobligis, tial li gajnis per tio nenian krediton, dum pro sia modero li havis malavantaĝon inter aliaj fiŝkaptistoj. Kiam li fakte kaptis tri malgrandajn fiŝojn kaj diris, ke li kaptis ses, li fariĝis tute ĵaluza, aŭdante viron, kiu kaptis nur unu, kiel li fakte sciis, disbrui, ke li alterigis du dekduojn.
Li do faris kun si finan aranĝon, al kiu li de tiam pie sin tenas, kaj tio estis, kalkuli ĉiun fiŝon, kiun li kaptis, kiel dek, kaj supozi dek en la komenco. Ekzemple, se li kaptis eĉ ne unu fiŝon, tiam li diris, ke li kaptis dek fiŝojn – malpli ol dek per lia sistemo oni neniam povis kapti, tio estis ĝia fundamento.
Se do li okaze kaptis unu fiŝon, li nomis ĝin dudek, dum du fiŝoj kalkuliĝus kiel tridek, tri kvardek, kaj tiel plu.
Ĝi estas plano simpla kaj facile funkciebla, kaj en la lasta tempo oni priparolis ĝian eventualan uzon flanke de la fiŝkaptistaro ĝenerale. Fakte, antaŭ du jaroj ĝian alprenon rekomendis la komitato de la Tamiza Fiŝkaptista Asocio, sed kelkaj el la pli malnovaj anoj kontraŭstaris. Ili diris, ke la ideon ili konsideros, se la nombro estos duobligita kaj ĉiu fiŝo kalkuliĝos kiel dudek.
Se iam sur la rivero vi havos liberan vesperon, mi konsilus al vi viziti unu el la vilaĝaj hoteletoj kaj sidiĝi en la bierĉambro.
Preskaŭ certe vi renkontos unu-du maljunajn fiŝistojn trinketantaj tie sian punĉon kaj ili rakontos al vi sufiĉe da fiŝaj historioj por doni al vi dispepsion dum monato.
Georgo kaj mi – mi ne scias, kie perdiĝis Harris; li eliris pli frue en la posttagmezo por sin razigi kaj poste revenis kaj pasigis tutajn kvardek minutojn ŝmirante siajn botojn per pipargilo kaj de tiam ni ne vidis lin – Georgo kaj mi, do, kaj la hundo, lasitaj solaj, iris la duan vesperon promeni al Wallingford, kaj revenante ni vizitis riverbordan hoteleton por iom da ripozo kaj aliaj aferoj.
Ni eniris la saloneton kaj sidiĝis. Estis tie maljunulo, fumanta longan argilan pipon, kaj nature ni komencis interbabili.
Li informis nin, ke estis hodiaŭ bela tago, kaj ni informis lin, ke estis hieraŭ bela tago, kaj tiam ni informis nin reciproke, ke ni kredas, ke estos bela tago morgaŭ; Georgo diris, ke laŭŝajne la rikoltaĵo kreskas bone.
Post tio iel montriĝis, ke ni estas fremduloj en la ĉirkaŭaĵo, kaj ke ni foriros la sekvantan matenon.
Tiam estiĝis paŭzo en la konversacio, dum kiu niaj okuloj ĉirkaŭvagis en la ĉambro. Ili haltis fine sur polva malnova vitrino, fiksita tre alte super la kamenkadro kaj enhavanta truton. Min ĝi iom ensorĉis, tiu truto; ĝi estis tiel grandega fiŝo. Efektive, je la unua rigardo, mi kredis, ke ĝi estas moruo.
– Ha! – diris la maljuna sinjoro, sekvante la direkton de mia rigardo, – bela ulo tiu estas, ĉu ne?
– Tute malofta, – mi murmuretis; Georgo demandis la maljunulon, kiom, laŭ lia kredo, ĝi pezas.
– Dek ok funtojn ses uncojn, – diris nia amiko, leviĝante kaj deprenante sian palton. – Jes, – li daŭriĝis, – estis antaŭ dek ses jaroj, la trian de la venonta monato, kiam mi ĝin alterigis. Mi ĝin kaptis ĝuste malsupre de la ponto per fokseno.
Oni informis min, ke ĝi estas en la rivero, kaj mi diris, ke mi nepre havos ĝin kaj mi havis. Oni nun ne vidas multe da fiŝoj de tia grando en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo, laŭ mia opinio. Bonan nokton, sinjoroj, bonan nokton.
Kaj li foriris kaj lasis nin solaj.
Post tio, ni ne povis forturni la okulojn for de la fiŝo. Ĝi fakte estis rimarkinde bela fiŝo. Ni ĝin ankoraŭ rigardis, kiam la loka transportisto, kiu ĵus haltis ĉe la hoteleto, alvenis al la pordo de la ĉambro kun poto da biero en la mano, kaj ankaŭ li rigardis la fiŝon.
– Sufiĉe granda truto, tio, – diris Georgo, sin turnante al li.
– Haj! vi povas diri tion, sinjoro, – respondis la viro, kaj poste, preninte tiron el sia biero, li aldonis, eble vi ne estis ĉi tie, sinjoro, kiam tiu fiŝo estis kaptita?
– Ne, – ni informis lin. – Ni estas fremduloj en la ĉirkaŭaĵo.
– Ha! – diris la transportisto, – vi do, kompreneble, certe ne estis. Estis antaŭ preskaŭ kvin jaroj, ke mi kaptis tiun truton.
– Ho! ĉu estis vi, do, kiu ĝin kaptis? – mi diris.
– Jes, sinjoro, – respondis la afabla maljunulo. – Mi lin kaptis ĝuste malsupre de la kluzo – almenaŭ kie estis tiam la kluzo – iun vendredan posttagmezon kaj la rimarkindo en la afero estas, ke mi ĝin kaptis per muŝo. Mi eliris por kapti ezokojn, Dio vin benu! eĉ ne pensante pri truto, kaj kiam mi vidis la grandegulon sur mia ŝnurfino, mi estu benata, se mi ne estis tute surprizita. Nu, vi vidas, li pezis dudek ses funtojn.
Bonan nokton, sinjoroj, bonan nokton.
Kvin minutojn poste, tria viro eniris, kaj rakontis kiel li kaptis ĝin frue en iu mateno, per leŭcisko; tiam li foriris kaj flegma, solenaspekta, mezaĝa individuo eniris kaj sidiĝis apud la fenestro, Kelkan tempon neniu parolis; sed fine Georgo sin turnis al la noveveninto kaj diris:
– Permesu, sinjoro, mi esperas, ke vi pardonos al ni nian impertinenton – ni estas fremduloj en la ĉirkaŭaĵo – tamen mia amiko ĉi tie kaj mi ŝuldos al vi grandan dankon, se vi bonvolos sciigi nin, kiel vi kaptis tiun truton.
– Jen, kiu informis vin, ke mi kaptis tiun truton! – estis la surprizita demando.
Ni diris, ke neniu informis nin, sed iel ni sentis instinkte, ke estas li, kiu tion faris.
– Nu, tio estas plej rimarkinda – plej rimarkinda, – respondis la flegma nekonato, ridante – ĉar fakte vi estas tute pravaj. Mi kaptis ĝin. Sed imagu tion, ke vi tiel divenis. Dio min benu! tio estas plej rimarkinda.
Tiam li parolis plu, kaj informis nin, kiel li bezonis duonhoron por alterigi ĝin, kiel ĝi rompis lian fiŝkanon. Li diris, ke li zorge pesis ĝin, kiam li alvenis hejmen, kaj ĝi klinis la pesilon je tridek kvar funtoj.
Li foriris siavice, kaj kiam li estis for, la estro eniris al ni. Ni informis lin pri la diversaj historioj, kiujn ni aŭdis pri la truto, kaj li treege amuziĝis, kaj ni ĉiuj ridis tre gaje.
– Imagu, ke Jim Bates kaj Joe Muggles kaj sinjoro Jones kaj la maljuna Billy Maunders ĉiuj diris al vi, ke ili kaptis ĝin. Ha! ha! ha! Nu, tio estas bona, – diris la honesta maljunulo, gaje ridante. – Jes, ili estas la tipo kiu donus ĝin al mi, por meti en mian saloneton, se ili estus ĝin kaptintaj, jes ! Ha! ha! ha!
Tiam li rakontis al ni la veran historion pri la fiŝo. Ŝajnis, ke la fiŝon kaptis li mem, antaŭ multaj jaroj, kiam li estis nur knabo; ne per ia arto aŭ lerto, sed per tiu neklarigebla bonŝanco, kiu ŝajne ĉiam atendas knabon, kiam li forvagas de la lernejo kaj iras ĉasi en sunplena posttagmezo, kun ŝnurpeceto ligita al finaĵo de arbo.
Li diris, ke la alporto hejmen de tiu truto lin savis de batoj, kaj ke eĉ lia instruisto diris, ke ĝi valoris la tri-regulon kaj la ekzercadon kune.
Tiam oni vokis lin el la ĉambro kaj Georgo kaj mi turnis nian rigardon al la fiŝo.
Vere ĝi estis plej miriga truto. Ju pli ni rigardis ĝin, des pli ni miris pri ĝi.
Ĝi tiel ekscitis Georgon, ke li grimpis sur la dorson de seĝo por pli bone vidi ĝin.
Tiam la seĝo ŝoviĝis kaj por sin savi Georgo subite prenis la trutkeston, kiu falis kun krakego, kaj sur ĝin venis Georgo kaj la seĝo.
– Vi ne difektis la fiŝon, ĉu – mi kriis kun timo, alkurante.
– Mi esperas, ke ne, – Georgo diris kaj leviĝis singarde rigardante ĉirkaŭ si.
Sed li difektis. Tiu truto kuŝis frakasita en mil pecojn – mi diras mil, tamen povas esti, ke estis nur naŭcent. Mi ne nombris ilin.
Ni opiniis, ke estas strange kaj ne klarigeble, ke pajloŝtopita truto tiel frakasiĝis.
Ja estus strange kaj ne klarigeble, se ĝi estus estinta pajloŝtopita truto, sed ĝi ne estis.
Tiu truto estis el gipso.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.