La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
TRI VIROJ EN BOATOAŭtoro: Jerome Klapka Jerome |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Reading – Vaporŝalupo nin trenas – Ĉagrena konduto de malgrandaj boatoj – Kiel ili malhelpas la iradon de vaporŝalupoj – Georgo kaj Harris denove evitas sian laboron – Iom banala historio – Streatley kaj Goring
Ni vidis Reading ĉirkaŭ la dekunua. La rivero ĉi tie estas malpura kaj malhela. Oni ne malrapidas en la proksimeco de Reading. La urbo mem estas fama malnova loko, datiĝanta de la malluma tempo de Reĝo Ethelred, kiam la danoj ĵetis la ankrojn de siaj militŝipoj en Kennet kaj ekiris de Reading por ruinigi la tutan landon de Wessex; tie Ethelred kaj lia frato Alfred batalis kontraŭ ili kaj venkis ilin; Ethelred preĝis kaj Alfred batalis.
Ŝajnas, ke en pli malfruaj jaroj oni rigardis Reading kiel taŭgan vizitindan lokon, kiam fariĝis malagrable en Londono.
La parlamento kutime kuregis al Reading ĉiufoje, kiam estis plago en Westminster; en 1625 la juristaro faris la samon kaj ĉiuj procesoj okazis en Reading. Sendube havi de tempo al tempo nuran ordinaran plagon en Londono valoris la penon, se tio forigis samtempe la juristojn kaj la parlamenton.
Dum la parlamenta milito Reading estis sieĝata de la grafo de Essex kaj kvaronan jarcenton poste la princo de Orango forpelis de tie la soldatojn de reĝo Jakobo.
Henriko I estas enterigita en Reading, en la benedikta abatejo de li fondita tie, kies ruinoj estas ankoraŭ videblaj; en tiu sama abatejo la granda Johano de Gaunt edziĝis al sinjorino Blanche.
Ĉe la kluzo de Reading ni flankiĝis al vaporŝalupo apartenanta al kelkaj amikoj niaj, kaj ili nin trenis ĝis ĉirkaŭ unu mejlo de Streatley. Estas tre agrable esti trenata de ŝalupo.
Tion mi preferas al la remado. La irado estus eĉ pli agrabla, se ne estus aro de mizeraj boatetoj, kiuj baradis la vojon al nia ŝalupo, kaj por ne trafi ilin ni devis malrapidadi kaj haltadi.
Estas plej ĉagrene, kiel ĉi tiuj remboatoj malhelpas la iradon de ŝalupo sur la rivero; oni devus ion fari por ĉesigi tion.
Krome ili estas tre impertinentaj. Vi povas fajfi ĝis preskaŭ krevas via kaserolego, antaŭ ol ili sin ĝenos rapidi. Mi renversus unu-du el ili, se mi povus agi laŭ la propra plaĉo, nur por doni lecionon al ili ĉiuj.
Iom super Reading la rivero fariĝas tre bela. La fervojo ĝin malbonigas apud Tilehurst, sed de Mapledurham ĝis Streatley ĝi estas belega. Iom super la kluzo de Mapledurham vi preterpasas Hardwick House, kie Karlo I pilkruladis. La ĉirkaŭaĵo de Pangbourne, kie staras la kurioza cignohoteleto, estas sendube same konata al la vizitantoj de artekspozicioj kiel ĝi estas al ĝiaj loĝantoj.
La ŝalupo de miaj amikoj nin lasis iom sub la groto kaj tiam Harris volis argumenti, ke la vico remi estas mia. Tio ŝajnis al mi plej absurda. Ni interkonsentis en la mateno, ke mi venigu la boaton ĝis tri mejloj preter Reading. Nu, jen ni estis dek mejlojn preter Reading! Sendube nun denove estis ilia vico.
Tamen mi povis igi nek Georgon nek Harris rigardi la aferon laŭ la ĝusta vidpunkto; do, por ŝpari disputadon mi prenis la remilojn. Mi ankoraŭ ne remis unu minuton, kiam Georgo rimarkis ion nigran flosanta sur la akvo kaj ni aliris ĝin.
Je nia alproksimiĝo Georgo klinis sin antaŭen kaj prenis ĝin.
Tiam li retiriĝis kun krio kaj blankiĝinta vizaĝo.
Estis korpo de virino. Ĝi kuŝis tre malpeze sur la akvo, kaj la vizaĝo estis ĉarma kaj serena. Ne estis tre bela vizaĝo; ĝi aspektis antaŭtempe maljuniĝinta, tro maldika kaj streĉa; sed ĝi estis milda, ŝatinda vizaĝo, malgraŭ la stampo de mizero kaj malriĉo, kaj sur ĝi estis tiu mieno de ripozema trankvilo, kiu kelkfoje venas sur la vizaĝon de malsanuloj, kiam fine la doloro ilin forlasas.
Feliĉe por ni – ĉar ni ne deziris atendadi en juĝejoj de mortenketistoj – ankaŭ kelkaj viroj sur la bordo jam vidis la korpon kaj prenis ĝin de ni.
Poste ni eksciis pri la historio de la virino. Kompreneble ĝi estis la malnova, malnova banala tragedio. Ŝi amis kaj estis trompita – aŭ trompis sin. Ĉiukaze, ŝi pekis – tion kelkaj el ni faras de tempo al tempo – kaj ŝiaj familio kaj amikoj, nature skandaliĝinte kaj indignante, fermis al ŝi siajn pordojn.
Lasita batali sola kontraŭ la mondo, kun muelŝtono de sia honto ĉirkaŭ la kolo, ŝi enabismiĝis pli kaj pli. Kelkan tempon ŝi nutris sin kaj la infanon per la dek du ŝilingoj ĉiusemajne, kiujn havigis al ŝi dek du horoj da sklavlaboro ĉiutage, pagis ses ŝilingojn el tio por la infano kaj kuntenis la proprajn korpon kaj animon per la resto.
Ses ŝilingoj ĉiusemajne ne kuntenas tre firme la korpon kaj animon. Havante inter ili nur tiel malfortan ligilon, ili deziras disiĝi unu de la alia; iun tagon, mi supozas, la doloro kaj enua monotoneco de ŝia vivo staris antaŭ ŝiaj okuloj pli klare ol ordinare kaj la mokanta fantomo ŝin timigis. Ŝi la lastan fojon petis siajn amikojn, sed ĉe la malvarma muro de ilia respektindeco la voĉo de la pekinta elpelito falis ne atentita; tiam ŝi iris vidi sian infanon – tenis ĝin en la brakoj kaj kisis ĝin en laca, malvigla maniero kaj sen montri apartan emocion ŝi metis en ĝian manon unupencan skatolon da ĉokolado, kiun ŝi aĉetis por ĝi, forlasis ĝin, kaj poste, per la restintaj kelkaj ŝilingoj, aĉetis bileton kaj alvenis al Goring.
Ŝajnis, ke la plej amaraj pensoj de ŝia vivo sendube centriĝis en la arbaretajn etendaĵojn kaj la helverdajn herbejojn en la ĉirkaŭeco de Goring: sed la virinoj strange premas la tranĉilon, kiu vundas ilin, kaj eble en la amarecon miksiĝis ankaŭ sunplenaj rememoroj de pli ĉarmaj horoj pasintaj sur tiu ombra akvo, super kiu la grandaj arboj klinas tiel malalte siajn branĉojn.
Ŝi ĉirkaŭvagis la tutan tagon en la arbaretoj apud la rando de la rivero kaj poste, kiam vesperiĝis kaj la griza krepusko sternis sian malhelan robon sur la akvon, ŝi etendis la manojn al la silenta rivero, kiu konis ŝian malĝojon kaj ŝian ĝojon. La maljuna rivero ŝin prenis en siajn mildajn brakojn kaj metis ŝian lacan kapon sur sian sinon kaj kvietigis la doloron.
Tiel en ĉio ŝi pekis – pekis vivante kaj pekis mortante. Dio, helpu al ŝi! kaj al ĉiuj aliaj pekintoj, se estas ankoraŭ aliaj.
Goring sur la maldekstra bordo kaj Streatley sur la dekstra estas ambaŭ kune aŭ aparte ĉarmaj lokoj por kelktaga restado.
La etendaĵoj ĝis Pangbourne tentas al sunplena velveturado aŭ subluna remado kaj la ĉirkaŭa kamparo estas plena de beleco. Ni intencis rapidi por atingi Wallingford la saman tagon, sed la ĉarma ridetanta vizaĝo de la rivero allogis nin restadi iomtempe; ni do lasis nian boaton ĉe ”La Bovo” kaj per tio donis multe da kontento al Montmorency.
Oni diras, ke la montetoj sur ĉiu flanko de la rivereto ĉi tie iam kuniĝis kaj formis barieron trans tio, kio estas nun Tamizo, kaj ke tiam la rivero finiĝis super Goring en granda lago.
Mi povas nek kontraŭdiri nek konfirmi ĉi tiun aserton. Mi nur prezentas ĝin.
Streatley estas malnova loko datiĝanta, same kiel la plej multaj riverbordaj urboj kaj vilaĝoj, de britaj kaj saksaj tagoj.
Goring tute ne estas tiel bela loketo por loĝado kiel Streatley, se vi povas elekti laŭplaĉe; sed ĝi estas sufiĉe bela en sia speco kaj estas pli proksima al stacidomo, en la kazo ke vi volas foriri sen pagi la hotelan fakturon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.