La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
TRI VIROJ EN BOATOAŭtoro: Jerome Klapka Jerome |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Henriko VIII kaj Anne Boleyn – Malavantaĝoj de loĝado en la sama domo kun geamantoj – Malfacila tempo por la angla popolo – Nokta serĉado por la pitoresko – Sendomaj kaj senhejmaj – Harris pretigas sin morti – Anĝelo alvenas – La efiko de subita ĝojo sur Harris – Eta vespermanĝo – Lunĉo – Alta prezo por mustardo – Terura batalo – Maidenhead – Velveturado – Tri fiŝkaptistoj – Ni estas malbenataj
Mi sidis sur la bordo memorante ĉi tiun scenon, kiam Georgo diris, ke post mia plena ripozo mi eble bonvolos kunhelpi en la purigado de la manĝilaro; tiel revokita de la tagoj de la glora pasinteco al banala nuntempo, kun ĝiaj abundaj mizero kaj pekado, mi min ŝovis malsupren en la boaton kaj purigis la paton per ŝtipeto kaj herbtufo kaj ĝin fine poluris per la malseka ĉemizo de Georgo.
Ni iris al la Magna Carta-insulo kaj rigardis la ŝtonon, kiu staras tie en la dometo kaj sur kiu laŭdire la granda ĉarto estis subskribita; tamen pri tio, ĉu ĝi vere estis subsikribita tie, aŭ, kiel aliaj diras, sur la alia bordo ĉe Runningmede, mi ne volas diri ion definitivan. Koncerne mian propran opinion, tamen, mi emas taksi alte la popularan insulo-teorion. Certe, se mi estus unu el la tiamaj baronoj, mi insiste konsilus al miaj kunuloj, ke tian elturniĝeman individuon, kia estis reĝo Johano, ili irigu sur la insulon, kie estis malpli da ebleco por surprizatakoj kaj ruzaĵoj.
Ruino de malnova abatejo troviĝas sur la bieno de Ankerwyke House, kiu estas proksima al Piknika Pinto, kaj oni diras, ke en la proksimeco de la bieno de ĉi tiu malnova abatejo Henriko VIII atendis kaj renkontis Anne BoIeyn. Li ŝin renkontadis ankaŭ ĉe Hever Castle en la graflando Kent kaj ankaŭ ie apud St. Albans. Por la popolo de Anglujo en tiu tempo sendube estis malfacile trovi lokon, kie ĉi tiuj senpripensaj gejunuloj ne amindumis.
Ĉu vi iam loĝis en domo, kie troviĝas amindumantaj geamantoj?
Tio estas ĝenega. Vi deziras sidi en la salono kaj tien vi iras. Malfermante la pordon, vi aŭdas bruon, kiel se iu memoras ion, kaj tiam vi eniras, Emily staras ĉe la fenestro, absorbe atentanta la kontraŭan flankon de la strato, kaj ĉe la alia flanko de la ĉambro staras via amiko, Johano Edvardo, tutanime ravegita de la fotaĵoj de la parencoj de aliaj.
– Ho! – vi diras, haltante ĉe la pordo. – Mi ne sciis, ke iu estas ĉi tie.
– Ho! Ĉu ne? – diras Emily en malvarma tono, kiu komprenigas, ke ŝi ne kredas vin.
Vi restas tie kelkan tempon kaj poste vi diras:
– Estas tre mallume. Kial vi ne lumigas la gason?
Johano Edvardo diras, ”Ho!” li tion ne rimarkis; Emily diras, ke ne plaĉas al paĉjo, ke oni lumigas la gason posttagmeze, Vi rakontas al ili unu-du novaĵojn, kaj donas al ili viajn opiniojn pri la irlanda demando; sed ŝajne tio ilin ne interesas.
Pri ĉiu temo ili diras nur ”Ho!”, ”Ĉu?”, ”Ĉu jes?”, ”Jes” kaj ”Kion vi diras!”. Post dek minutoj de tia interparolado, vi ŝoviĝas al la pordo kaj ŝtele iras kaj surpriziĝas trovante, ke la pordo tuj moviĝas post vi kaj fermas sin, kvankam vi eĉ ne tuŝis ĝin.
Duonhoron poste venas al vi la penso fumi pipon en la vitra plantejo. La solan seĝon jam okupas Emily; Johano Edvardo, se oni povas fidi al la lingvo de vestoj, estis evidente sidanta sur la planko. Ili ne parolas, tamen ili ĵetas al vi rigardon, kiu diras ĉion direblan en civilizita komunumo; vi tuj retiriĝas kaj fermas la pordon post vi.
Vi jam timas ŝovi la nazon en iun ajn ĉambron en la domo; post kelktempa marŝado supren kaj malsupren sur la ŝtuparo, vi eniras vian dormoĉambron kaj sidiĝas tie. Tio tamen baldaŭ tedas, tial vi surmetas la ĉapelon kaj iras promeni en la ĝardeno. Vi paŝas sur la vojeto kaj, preterpasante la ĝardenbudon, vi enrigardas, kaj jen estas tiuj du junaj idiotoj, kunpremitaj en unu angulo de ĝi; ili vidas vin kaj inklinas, evidente, supozi ke vi, pro ia malbona kaŭzo, ilin persekutas.
– Kial oni ne havas specialan ĉambron por tiaj aferoj, por devigi la geamantojn resti tie? – vi murmuretas kaj vi kuregas al la vestiblo, prenas la ombrelon kaj eliras.
Io tre simila al tio ĉi tre verŝajne okazis, kiam tiu malsaĝa knabo Henriko VIII amindumis sian etan Anne. Homoj en Buckinghamshire verŝajne ilin renkontis neatendite, kiam ili kveradis en la proksimeco de Windsor kaj Wraysbury, kaj kriis ”Ho! vi ĉi tie!” kaj Henriko verŝajne ruĝiĝis kaj diris ”Jes; mi ĵus venis por renkonti viron” kaj Anne verŝajne diris ”Ho, kiel mi ĝojas vin vidi! Ĉu ne strange? Mi ĵus renkontis Henrikon VIII sur la vojeto kaj li iras en la saman direkton kiel mi”.
Tiam tiuj homoj verŝajne foriris kaj diris al si: ”Ho! ni prefere foriru de ĉi tie, dum daŭras ĉi tiu kverado. Ni iru en la graflandon Kent.”
Ili iris al Kent kaj ĉe la unua rigardo, kiam ili tien alvenis, ili vidis Henrikon kaj Anne petolantaj proksime de Hever Castle.
– Ho, infero! – ili verŝajne diris. – Ni foriru. Tion ni ne plu povas elteni. Ni iru al St. Albans – ĉarma kvieta loko, St.
Albans.
Kiam ili atingis St. Albans, jen estis tiuj malbenindaj geamantoj, interkisantaj ĉe la muroj de la abatejo. Tiam ĉi tiuj homoj verŝajne fariĝis piratoj, ĝis okazis la geedziĝo.
De Piknika Pinto ĝis la kluzo de Malnova Windsor estas rava etendaĵo de la rivero. Ombra vojo, punktita jen kaj jen de ĉarmaj dometoj, laŭiras la bordon ĝis la ”Sonoriloj de Ouseley” pitoreska trinkejo, kiaj la plejmultaj riveraj trinkejoj estas, kaj ejo, kie oni povas trinki glason da tre bona biero – tiel diras Harris; pri tia afero vi povas kredi la vorton de Harris.
Malnova Windsor estas fama loko en sia speco. Edvardo la Konfesanto havis palacon ĉi tie, kaj ĉi tie la grandan grafon Godwin la tiutempa juĝado juĝis kulpa pri instigo mortigi la fraton de la reĝo. La grafo Godwin rompis pecon de pano kaj tenis ĝin en la mano.
– Se mi estas kulpa, – diris la grafo, tiu pano min sufoku, kiam mi manĝos ĝin.
Li metis la panon en la buŝon kaj glutis ĝin, ĝi sufokis lin kaj li mortis.
Preterpasinte Malnovan Windsor la rivero fariĝas iom seninteresa kaj nur kiam vi proksimiĝas al Boveney ĝi denove trovas sian propran karakteron. Georgo kaj mi trenis preter la Hejma Parko, kiu etendas sin laŭ la dekstra bordo de Alberta ĝis Viktoria-ponto; dum ni preterpasis Datchet, Georgo demandis min, ĉu mi memoras nian unuan vojaĝon sur la rivero, kiam ni albordiĝis ĉe Datchet je la deka vespere kaj deziris enlitigi.
Mi respondis, ke mi memoras. Pasos ankoraŭ kelka tempo antaŭ ol mi tion forgesos.
Estis la sabato antaŭ la aŭgusta ferio. Ni estis lacaj kaj malsataj kaj ni – la samaj tri – atinginte Datchet prenis la korbegon, la du valizojn, la lankovrilojn kaj paltojn kaj ankoraŭ aliajn objektojn, kaj iris serĉi loĝejon. Ni preterpasis beletan hoteleton, kun klematido kaj grimpplanto super la portiko; tamen ne troviĝis tie lonicero kaj pro iu aŭ alia kaŭzo mi jam ekhavis en la menso frenezan ideon pri lonicero kaj mi diris:
– Ho, tien ni ne eniru! Ni iru iom plue por vidi, ĉu ne estas hoteleto kun lonicero sur ĝi.
Ni do pluiris, ĝis ni alvenis al alia hotelo. Ankaŭ tiu estis ĉarma hotelo kaj ĝi surhavis loniceron ĉe la flanko; tamen al Harris ne plaĉis la aspekto de viro sin apoganta al la enirpordo.
Li diris, ke li tute ne aspektas afabla viro kaj li surhavas malbelajn botojn; ni do iris pluen. Ni iris sufiĉe malproksimen, sen trovi aliajn hotelojn, kaj tiam ni renkontis viron, kaj petis lin, ke li nin direktu al iu.
Li diris:
– Jen, vi devojiĝas for de ili. Vi devas vin tute turni kaj iri samvoje, kaj tiam vi trafos ”Cervon”.
Ni diris:
– Ho, ni jam estis tie, kaj ĝi ne plaĉis al ni – ne estis lonicero sur ĝi.
– Nu, do, – li diris, – ”Biendomo” estas ĝuste kontraŭe.
Ĉu ĝin vi provis?
Harris respondis, ke tien ni ne volas iri – ne plaĉas al ni la aspekto de viro loĝanta tie – ne plaĉas al Harris la koloro de liaj haroj, nek plaĉas al li liaj botoj.
– Nu, mi ne scias, kion vi faros, mi estas certa, – diris nia informanto; – ĉar ili estas la solaj du hoteloj en la proksimeco.
– Neniuj aliaj hoteloj! – kriis Harriis.
– Neniuj, – respondis la viro.
– Kion sur la tero ni faru? – kriis Harris. Tiam parolis Georgo.
Li diris, ke Harris kaj mi povas konstruigi hotelon por ni, se tio plaĉas al ni, kaj kreigi homojn por meti en ĝin. Koncerne sin, li intencas reiri al ”Cervo”.
La plej grandaj animoj neniam realigas siajn idealojn en ia afero; Harris kaj mi ĝemis pro la vanto de iuj surteraj deziroj kaj postsekvis Georgon.
Ni prenis niajn pakaĵojn en ”Cervon” kaj demetis ilin en la vestiblo.
La hotelestro alproksimiĝis kaj diris:
– Bonan vesperon, sinjoroj.
– Ho, bonan vesperon, – diris Georgo; – ni deziras tri litojn, mi petas.
– Mi tre bedaŭras, sinjoro, – diris la hotelestro; sed mi timas, kie tion ni ne povas aranĝi.
– Ho, nu, ne gravas, – diris Georgo, – du sufiĉos. Du el ni povas dormi en unu lito, ĉu ne? – li diris plu, sin turnante al Harris kaj mi.
Harris diris ”Ho, jes;” – li kredis, ke Georgo kaj mi povas tre facile dormi en unu lito.
– Mi tre bedaŭras, sinjoro, – denove ripetis lia hotelestro; – sed ni vere havas eĉ ne unu vakantan liton en la tuta domo.
Fakte ni jam metas du kaj eĉ tri sinjorojn en unu liton.
Tio nin ŝancelis kelkan tempon.
Sed Harris, kiu estas malnova vojaĝanto, montris la bezonatan kapablon, kaj gaje ridante diris:
– Ho, nu, ne estas eviteble. Ni devos vivi malmole. Donu al ni improvizitan liton en la bilarda ĉambro.
– Mi tre bedaŭras, sinjoro. Tri sinjoroj jam dormas sur la bilarda tablo kaj du en la kafejo. Tute ne eblas akcepti vin hodiaŭ nokte.
Ni levis niajn pakaĵojn kaj transpaŝis al ”Biendomo”. Beleta loko ĝi estis. Mi diris, ke mi kredas, ke ĝi plaĉos al mi pli ol la alia domo; Harris diris ”Ho, jes, ĝi taŭgos bone, kaj ne necesos, ke ni rigardu la viron kun la ruĝaj haroj; cetere, la kompatindulo ne kulpas pro tio, ke li havas ruĝajn harojn.”
Harris parolis tute bonkore kaj prudente.
La homoj ĉe ”Biendomo” ne donis al ni la eblon paroli. La hotelestrino nin renkontis sur la pordoŝtupo kun la saluto, ke ni estas la dekkvara grupo, kiun ŝi malakceptis dum la pasintaj unu kaj duona horoj. Niajn mildajn aludojn al staloj, bilardĉambro aŭ karbejoj, ŝi forridis malestime: ĉiujn tiujn loketojn oni kaptis jam de longe.
Ĉu ŝi scias pri loko en la tuta vilaĝo, kiu nin ŝirmos por la hodiaŭa nokto?
– Nu, se kruda vivmaniero nin ne ofendos – ŝi ne rekomendas ĝin – tamen estas malgranda biervendejo duonmejlon laŭlonge de la Etonvojo…
Ni ne restis por aŭdi pli; ni prenis la korbegon kaj la valizojn, la paltojn kaj lankovrilojn kaj la pakaĵojn kaj kuris. La distanco ŝajnis pli mejlo ol duonmejlo, sed fine ni alvenis kaj kuregis, spirblovante, en la trinkejon.
La homoj en la bierejo estis malĝentilaj. Ili nur ridis al ni.
Estis en la tuta domo nur tri litoj kaj jam dormas tie sep fraŭloj kaj du paroj de geedzoj. Bonkora ŝarĝboatisto, kiu okaze estis en la trinkejo, tamen kredis, ke eble ni sukcesos ĉe la nutraĵvendisto, plej proksime al ”Cervo”, kaj ni reiris.
La domo de la nutraĵvendisto estis plena. Tiam maljunulino, kiun ni renkontis en la butiko, ĝentile kondukis nin kvaronmejlon al sia amikino, kiu kelkfoje luigas ĉambrojn al sinjoroj.
Ĉi tiu maljunulino iris tre malrapide kaj jam forpasis dudek minutoj antaŭ ol ni venis al ŝia amikino. Ŝi gajigis nin dumvoje pentrante, dum ni trenadis nin antaŭen, la diversajn dolorojn, kiujn ŝi sentas en la dorso.
La ĉambroj de ŝia amikino estis jam luitaj. Tie oni nin rekomendis al n-ro 27. N-ro 27 estis plena kaj sendis nin al nro 32, kaj n-ro 32 estis plena.
Tiam ni reiris sur la ŝoseon kaj Harris sidiĝis sur la korbego kaj diris, ke li ne iros plu. Li diris, ke ĝi aspektas kvieta loko, kaj ke tie li volas morti. Li petis Georgon kaj min, ke ni kisu liaparte lian patrinon kaj diru al ĉiuj liaj parencoj, ke li pardonis al ili kaj mortis feliĉa.
En tiu momento alvenis anĝelo en la formo de malgranda knabo (kaj mi ne povas imagi pli efikan maskformon, kiun anĝelo povas alpreni), kun poto da biero en unu mano kaj en la alia kun io sur la fino de ŝnureto, kion li demetis sur ĉiun platan ŝtonon, kiun li vidis, kaj poste retiris supren, tiel eligante aparte malplaĉan sonon, pensigantan pri suferado.
Ni demandis ĉi tiun ĉielan senditon (kiel ni poste eksciis, ke li estas), ĉu li konas solecan domon, kies enloĝantoj estas malmultaj kaj malfortaj (prefere maljunaj virinoj kaj paralizitaj sinjoroj), kiujn oni povas facile teruri, ĝis ili cedos siajn litojn por la nokto al tri sovaĝaj viroj; aŭ se ne, ĉu li povas nin rekomendi al neokupata porkstalo, aŭ neuzata kalkforno, aŭ io tia. Tiajn lokojn li ne konis – almenaŭ neniujn en la proksimeco; sed li diris, ke se ni volas veni kun li, lia patrino havas vakantan ĉambron kaj povas enloĝigi nin por tiu nokto, Tie en la lunlumo ni falis sur lian bruston kaj lin benis, kaj tio estus pentrinda bildo, se la knabo mem ne estus tiel superregata de nia emocio, ke li ne povis plu elteni kaj falis al la tero, lasante nin ĉiujn fali sur lin. Harris estis tiel superregata de ĝojo, ke li svenis kaj devis preni la bierpoton de la knabo kaj trinki duonon de la biero antaŭ ol li povis rekonsciiĝi, kaj tiam li kuris kaj lasis Georgon kaj min por kunporti la pakaĵojn.
La knabo loĝis en malgranda kvarĉambra dometo kaj lia patrino – bona animo! – donis al ni varman lardon por vesperman ĝo, kaj ni manĝis ĉion – kvin funtojn – kaj poste torton kaj du potojn da teo kaj poste ni enlitiĝis. En la ĉambro estis du litoj; unu estis 75 centimetra ligna lito kaj en ĝi dormis Georgo kaj mi kaj ni nin tenis tie kunligitaj per la littuko; la alia estis la lito de la malgranda knabo kaj Harris havis ĝin tute por si mem kaj ni lin trovis en la mateno kun sesdek centimetroj da nuda kruro elstarantaj el la malsupro, kaj tion Georgo kaj mi uzis por pendigi la viŝtukojn dum ni banis nin.
Ni ne estis tiel arogantaj pri tio, kiu hotelo plaĉos al ni, la sekvantan fojon, kiam ni iris al Datchet.
Ni revenu tamen al nia nuna vojaĝo; okazis nenio ekscita kaj ni trenis malrapide antaŭen ĝis iom malsupre de Monkeyinsulo, kie ni albordiĝis kaj lunĉis. Por la lunĉo ni nin dediĉis al malvarma bovaĵo kaj tiam trovis, ke ni forgesis kunporti mustardon. Mi kredas, ke neniam en la vivo, antaŭe aŭ poste, mi sentis tiel fortegan deziron por mustardo, kiel mi sentis tiam. Kutime mustardon mi ne tre ŝatas kaj entute mi nur malofte prenas ĝin ĉe la manĝo, sed tiam por ĝi mi volonte estus doninta mondojn.
Mi ne scias, kiom da mondoj povas esti en la universo, sed ilin ĉiujn povus havi tiu, kiu estus alportinta al mi ĝuste en tiu momento plenkuleron da mustardo. Tiel senzorge malavara mi fariĝas, kiam mi deziras ion kaj ne povas ĝin akiri.
Harris diris, ke por mustardo ankaŭ li donus mondojn. Estus estinte bone al tiu, kiu alvenus tiam al tiu loko kun poto da mustardo: li havus sufiĉe da mondoj por la tuta vivo.
Sed estas tamen verŝajne ke, akirinte la mustardon, ni ambaŭ, Harris kaj mi, provus elturniĝi el la aranĝo. Oni emas fari tiajn malavarajn ofertojn en momentoj de ekscitiĝo, kiam oni repripensas, oni tamen kompreneble vidas, kiel malproporciaj ili estas al la valoro de la komercaĵo bezonata. Iun fojon mi aŭdis viron supreniranta monton en Svisujo, ke mondojn li volonte donus por glaso da biero, kaj kiam li alvenis al malgranda barako, kie ĝi estis vendata, li bruege kriis pro tio, ke oni postulis kvin frankojn por botelo da Bass-biero. Li diris, ke tio estas skandala maljustaĵo kaj li skribis pri tio al The Times.
Malgajigis la tutan boaton tio, ke ne estis mustardo. En silento ni manĝis la bovaĵon. La vivo ŝajnis vana kaj seninteresa.
Ni pensis pri la feliĉaj tagoj de la infanaĝo kaj ĝemetis.
Ni tamen iom gajiĝis ĉe la pomtorto kaj kiam Georgo eltiris el la fundo de la korbego ladan skatolon da ananaso kaj rulis ĝin en la boatmezon, ni sentis, ke la vivo valoras ion.
Ananason ni tre ŝatas, ĉiuj tri. Ni rigardis la bildon sur la skatolo; ni pensis pri la suko. Ni ridetis kaj Harris prete tenis kuleron.
Tiam ni serĉis skatolmalfermilon. Ni tute malplenigis la korbegon. Ni malplenigis la valizojn. Ni eltiris la tabulojn ĉe la fundo de la boato. Ni portis ĉion sur la bordon kaj ĉion skuis. Neniu skatolmalfermilo estis trovebla.
Tiam Harris penis malfermi la skatolon per poŝtranĉilo, rompis la tranĉilon kaj sin dolore tranĉis; Georgo provis per tondileto kaj la tondileto ĵetiĝis supren kaj preskaŭ eligis lian okulon. Dum ili bandaĝis siajn vundojn, mi penis fari truon en la malbenindaĵo per la pinto de la alkroĉilo, la alkroĉilo glitis kaj min elpuŝis inter la boaton kaj la bordon en du futojn da ŝlima akvo, la skatolo ruliĝis, nedifektita, kaj rompis tetason.
Tiam ni ĉiuj freneziĝis. La skatolon ni kunportis sur la bordon kaj Harris iris sur kampon kaj akiris grandan akrapintan ŝtonon, mi reiris en la boaton kaj elportis la maston, Georgo tenis la skatolon kaj Harris tenis sur ĝia supro la akran pinton de la ŝtono, mi prenis la maston kaj ĝin levis alten en la aero, kolektis ĉiujn miajn fortojn kaj frapegis.
Estis la ĉapelo de Georgo, kiu savis lian vivon tiun tagon.
Li ankoraŭ konservas tiun ĉapelon (kiom restis el ĝi) kaj en vintraj vesperoj, kiam la pipoj estas bruligitaj kaj la amikoj rakontas fabelaĵojn pri la danĝeroj, kiujn ili trapasis, Georgo ĝin deprenas kaj montras al ĉiuj, kaj la emocia historio estas denove rakontata, ĉiufoje kun novaj troigoj.
Harris saviĝis kun nur skrapvundo.
Post tio mi foriris sola kun la skatolo kaj ĝin martelis per la masto, ĝis mi elĉerpiĝis kaj mia koro doloris, kaj tiam Harris entreprenis venki ĝin.
Ni batis ĝin plata; ni rebatis ĝin kvadrata; ni batis ĝin en ĉiun formon konatan al la geometrio – sed truon en ĝi ni ne povis fari. Tiam Georgo atakis ĝin kaj frapis ĝin en formon tiel strangan, tiel nenaturan, tiel nemondan en sia sovaĝa malbelo, ke li timiĝis kaj forĵetis la maston. Tiam ni ĉiuj tri sidiĝis ĉirkaŭ ĝi sur la herbo kaj rigardis ĝin.
Tra ĝia supro estis granda endentaĵo, kiu aspektis kiel rikana rideto, kaj ĝi nin furiozigis, tiel ke Harris kuregis al ĝi, ĝin prenis kaj ĵetis malproksimen en la mezon de la rivero kaj, dum ĝi subakviĝis, ni ĵetis al ĝi niajn malbenojn, eniris la boaton kaj remis for de la loko kaj neniam haltis, ĝis ni atingis Maidenhead.
Maidenhead mem estas tro snoba por plaĉi. Ĝi estas la vizitejo de la rivera elegantulo kaj lia trovestita kunulino. Ĝi estas la urbo de paradaj hoteloj, favorataj plejparte de dandoj kaj baletistinoj. Ĝi estas sorĉistina kuirejo, el kiu eliras la demonoj de la rivero – la vaporŝalupoj. La duko de Londona Ĵurnalo ĉiam havas sian ”bieneton” en Maidenhead; la heroino de la trivoluma romano ĉiam manĝas tie, kiam ŝi diboĉas kun la edzo de iu alia.
Ni trapasis Maidenhead rapide kaj poste malstreĉiĝis kaj malrapide traveturis la majestan etendaĵon preter la kluzoj de Boulter kaj Cookham. La Clieveden-arbaretoj ankoraŭ portis sian beletan veston de printempo kaj leviĝis ĉe la vando de la akvo, en unu longa harmonio de kunmiksitaj nuancoj de feina verdo. En sia neinterrompita belo tio estas verŝajne la plej ĉarma etendaĵo de la tuta rivero, ni haltis kaj malrapide tiris nian boaton preter ĝia profunda trankvilo.
Ni haltis en flankakvo, tuj malsupre de Cookham, kaj manĝis la temanĝon; kiam ni nin trovis preter la kluzo, estis jam vespero. Leviĝis sufiĉe forta vento – favora al ni, je nia miro; ĉar ĝenerale sur la rivero la vento blovas ĉiam rekte al vi, kien ajn vi iras. Ĝi blovas rekte al vi en la mateno, kiam vi komencas unutagan vojaĝon, kaj vi remas longan distancon, pensante kiel facile estos reveni, ĉar vi povos uzi la velon. Poste, post la temanĝo, la vento tute ŝanĝas direkton kaj vi devas forte remi kontraŭ ĝi dum la tuta revena vojaĝo.
Kiam vi tute forgesas kunpreni la velon, tiam la vento blovas favore al vi en ambaŭ direktoj. Sed jen! ĉi tiu mondo estas nur provado kaj homo naskiĝis por suferoj, kiel birdoj por flugado supren.
Ĉi tiun vesperon, tamen, evidente oni eraris, kaj metis la venton post nian dorson anstataŭ antaŭ nian vizaĝon. Pri tio ni zorge silentis kaj rapide suprenlevis la velon antaŭ ol oni rimarkis la eraron, ni nin metis en pensemajn pozojn en diversaj partoj de la boato, la velo ŝvelis, streĉiĝis, murmuris ĉe la masto kaj la boato flugis.
Mi direktis.
Pli ravan senton ol velveturado mi ne konas. Per ĝi la homaro atingas pli proksimen al flugado ol ĝi povis ĝis nun – krom en sonĝoj. La flugiloj de la kureganta vento ŝajnas porti vin antaŭen, vi ne scias kien. Ne plu vi estas la malrapida, peze marŝanta, etaĉa argilaĵo, serpente rampanta sur la tero; vi estas parto de la naturo! Via koro pulsas flanke de ĝia. Ĝiaj helegaj brakoj vin ĉirkaŭas kaj vin levas al ĝia koro; viaj membroj malpeziĝas! La voĉoj de la aero kantas al vi. La tero ŝajnas malproksima kaj malgranda; la nuboj, tiel proksimaj super via kapo, estas fratoj kaj vi etendas al ili la brakojn.
Ni estis solaj sur la rivero, krom tio, ke en la malproksimo ni povis vidi fiŝkaptan prameton, ankritan rivermeze, sur kiu sidis tri fiŝkaptistoj; ni glitis sur la akvo, pasis preter la arbaretaj bordoj kaj neniu parolis.
Mi direktis.
Alproksimiĝante ni povis vidi, ke la tri fiŝistoj ŝajne estas maljunaj kaj solenaspektaj viroj. Ili sidis sur tri seĝoj sur la prameto kaj fikse rigardis al siaj ŝnuroj. La ruĝa sunsubiro ĵetis mistikan lumon sur la akvon, tinkturetis per fajro la altstarantajn arbaretojn kaj faris el la amasiĝintaj nuboj oran belaĵon. Estis horo de profunda sorĉo, de ekstaza espero kaj sopiro. La malgranda velo reliefiĝis kontraŭ la purpura ĉielo, ĉirkau ni kuŝis la krepusko, volvanta la mondon per ĉielarkaj ombroj; malantaŭ ni rampis la nokto.
Ni ŝajnis kiel kavaliroj de malnova legendo, velantaj sur ia mistika lago al la nekonata regno de krepusko, al la granda Iando de la sunsubiro.
Ni ne iris al la regno de krepusko; ni iris rekte en kolizion kun tiu prameto, kie fiŝkaptis tiuj tri maljunuloj. Unue ni ne sciis, kio okazis, ĉar la velo baris la vidon, sed laŭ la speco de lingvo, kiu supreniris en la vesperan aeron, ni komprenis, ke ni venis en la proksimecon de homaj estaĵoj, kaj ke ĉi tiuj estas koleraj kaj malkontentaj.
Harris mallevis la velon kaj tiam ni vidis, kio okazis. Tiuj tri maljunajn sinjorojn ni estis faligintaj de iliaj seĝoj en ĝeneralan amason sur la fundo de la prameto, kaj nun ili malrapide kaj pene sin apartigis unu de la alla kaj deprenis de si fiŝojn; dum ili laboris, ili malbenis nin – ne per ordinara supraĵa malbenado, sed per longaj, zorge elpensitaj, ĉionampleksaj malbenoj, kiuj havis rilaton al nia tuta vivo kaj foriris en la malproksiman estontecon, entenis ĉiujn niajn parencojn kaj ampleksis ĉion rilatantan al ni – bonaj, solidaj malbenoj.
Harris diris al ili, ke ili devus esti dankemaj pro la ioma ekscitiĝo, ĉar ili sidas tie fiŝkaptante la tutan tagon, kaj li diris ankaŭ, ke lin ŝokas kaj dolorigas aŭdi homojn de ilia aĝo lasi la koleron tiel regi ilin.
Tio tamen ne multe utilis.
Georgo diris, ke post tio li direktos. Li diris, ke oni ne rajtas devigi tian menson, kiel la mia, sin perfidi per direktado de boatoj – prefere oni lasu al pli ordinara homo la prizorgadon de boato, antaŭ ol ni ĉiuj tute dronos; li prenis la ŝnurojn kaj veturigis nin ĝis Marlow.
Ĉe Marlow ni lasis la boaton apud la ponto kaj iris tranokti en ”Krono”.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.