La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
TRI VIROJ EN BOATOAŭtoro: Jerome Klapka Jerome |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La rivero en dimanĉa vesto – Vestaro sur la rivero – Okazo por la viroj – Manko de gusto ĉe Harris – La flanela jako de Georgo – Tago kun modrevua junulino – La tombo de sinjorino Thomas – La viro, kiu ne amas tombojn kaj ĉerkojn kaj kraniojn – Harris freneziĝas – Liaj opinioj pri Georgo kaj bankoj kaj limonado – Li akrobatas
Harris min informis pri sia labirinta travivaĵo, dum ni trapasis la kluzon ĉe Moulsey. La trapaso daŭris iom da tempo, ĉar nia estis la sola boato kaj la kluzo estas granda. Mi kredas, ke neniam antaŭe mi vidis la kluzon ĉe Moulsey kun nur unu boato. Ĝi estas, mi supozas, eĉ ne esceptinte la kluzon ĉe Boulter, la plej uzata kluzo sur la rivero.
Kelkfoje mi rigardis ĝin, kiam oni tute ne povis vidi la akvon, nur brilantan plektaĵon de helaj blazonvestoj kaj gajaspektaj ĉapoj, impertinentaj ĉapeloj, multkoloraj sunombreloj, silkaj tapiŝetoj, manteloj, flirtantaj rubandoj kaj beletaj blankaj vestaĵoj; rigardante malsupren al la kluzo de la kajo vi povas imagi, ke ĝi estas granda skatolo, en kiun oni ĵetis senorde florojn de ĉiaj koloro kaj nuanco, kiuj kuŝas are amasigitaj en ĉielarka amaso.
En hela dimanĉo tiel ĝi aspektas preskaŭ la tutan tagon, dum supre kaj malsupre sur la rivero, atendante sian vicon apud la pordegoj, kuŝas longaj linioj de ankoraŭ pliaj boatoj; boatoj proksimiĝas kaj forpuŝiĝas, tiel ke la sunplena rivero, de la palaco ĝis la preĝejo de Hampton, estas punktita kaj ornamita per flava, blua, oranĝa, blanka, ruĝa kaj roza koloroj.
Ĉiuj enloĝantoj de Hampton kaj Moulsey sin vestas por boatveturado, venas kaj vagas kun siaj hundoj ĉirkaŭ la kluzo, amindumas, fumas kaj rigardas la boatojn; entute la ĉapoj kaj jakoj de la viroj, la helaj koloroj de la virinaj vestoj, la ekscititaj hundoj, la moviĝantaj boatoj, la blankaj veloj, la plaĉa pejzaĝo kaj la brilanta akvo, ĉio estas unu el la plej gajigaj vidindaĵoj, laŭ mia scio, en la proksimeco de ĉi tiu seninteresa malnova urbo, Londono.
La rivero donas bonan okazon por vestaro. Almenaŭ unu fojon dum periodo ni viroj povas montri nian guston pri koloroj kaj mi opinias, ke ni prezentiĝas tre elegante, se vi min demandas. Mi ĉiam amas iom da ruĝo en miaj vestaĵoj – ruĝo kaj nigro. Vi scias, ke la koloro de miaj haroj estas ia orbruno, sufiĉe hela nuanco, oni diris al mi, kaj kun ĝi harmonias belege malhela ruĝo; mi ĉiam kredas, ke kun ĝi bele akordas ankaŭ palblua kravato, paro de tiuj juftaj botoj kaj ruĝa silka poŝtuko ĉirkaŭ la talio – poŝtuko aspektas multe pli bela ol zono.
Harris ĉiam sin tenas al nuancoj aŭ miksaĵoj de oranĝa aŭ flava, tamen mi opinias, ke en tio li tute ne estas saĝa. Lia vizaĝkoloro estas tro malhela por flavaĵoj. Ne bone taŭgas por li flavaĵoj: pri tio ĉi ne povas esti demando. Mi volas, ke li prenu bluon por la fono, kun blanko aŭ kremo por kontrasto; sed tamen, ju malpli da gusto pri vestoj la homo havas, des pli obstina li ŝajnas. Tio estas granda domaĝo, ĉar li neniam povos atingi feliĉan rezulton, tamen ekzistas unu-du koloroj, en kiuj li povus fakte aspekti ne tre malbone, se li portus ĉapelon.
Georgo aĉetis kelkajn novajn vestojn por ĉi tiu vojaĝo, pri kiuj mi iom ĉagreniĝis. La flanela jako estis brilaĉa. Mi ne volus, ke Georgo sciu, ke tion mi pensas, sed fakte neniu alia vorto taŭgas por ĝi. Li ĝin alportis hejmen jaŭde vespere. Ni lin demandis, kiel li nomas tiun koloron, kaj li diris, ke li ne scias. Li ne opiniis, ke ĝi havas nomon. La vendisto diris, ke ĝi estas orienta speco. Georgo ĝin surmetis kaj demandis nin, kion ni pensas pri ĝi. Harris diris, ke kiel objekton pendigotan super florbedo en la frua printempo por fortimigi birdojn li povas ĝin respekti; sed ke, konsiderata kiel vestaĵo por alia homa estaĵo ol negro el Margate, ĝi naŭzas lin. Georgo ofendiĝis; sed, kiel Harris diris, se li ne volis lian opinion, kial li demandis?
Kio maltrankviligas Harris kaj min, tio estas nia timo, ke ĝi altiros atenton al la boato.
Ankaŭ junulinoj ne aspektas malbone en boato, se ili estas bele vestitaj. Nenio estas pli alloga, laŭ mia opinio, ol bongusta porboata kostumo. Sed ”porboata kostumo” – estus bone, se tion komprenus ĉiuj virinoj – devus esti kostumo portebla en boato kaj ne nur sub vitra ŝirmilo. La vojaĝo tute malboniĝas, se estas en la boato homoj, kiuj la tutan tempon pensas pli pri siaj vestoj ol pri la vojaĝo. Unu fojon mi havis la malfeliĉon partopreni en surakva pikniko kun du tiaspecaj virinoj. Ni pasigis ekscitan tempon!
Ili ambaŭ estis belege vestitaj – per puntaĵoj kaj silkaĵoj kaj floroj kaj rubandoj kaj delikataj ŝuoj kaj malpezaj gantoj. Sed ili estis vestitaj por fotejo, ne por rivera pikniko. Tiuj estis la ”porboataj kostumoj” de franca modrevuo. Estis ridinde iri senĝene en ili ien ajn proksimen al realaj tero, aero kaj akvo.
La unua aĉaĵo estis, ke ili opiniis, ke la boato ne estas pura.
Ni senpolvigis por ili ĉiujn slidlokojn kaj certigis ilin, ke ĝi nun estas pura, sed ili ne kredis al ni. Unu el ili frotis la kusenon per la montrofingro de sia ganto, kaj montris la rezulton al la alia, kaj ili ambaŭ ĝemspiris kaj sidiĝis kun mieno de frutempaj kristanaj martirinoj, kiuj penas konsoli unu la alian antaŭ la brulŝtiparo. Facile povas okazi, ke foje dum la remado oni iomete ŝprucigas akvon, kaj ŝajnas, ke tiujn kostumojn ruinigus unu guto da akvo. La makulo neniam foriĝus kaj restus sur la vestaĵoj por ĉiam.
Mi estis la ĉefremisto. Mi faris mian eblon. Mi platetendis la remilojn du futojn alte kaj mi haltis ĉe la fino de ĉiu movo por lasi la akvon forguti antaŭ ol mi denove enmetis ilin. (La remanto ĉe la antaŭparto diris post kelka tempo, ke li ne kredas sin sufiĉe sperta por remi kun mi, sed ke li sidos trankvile, se mi tion permesos, kaj studos miajn movojn. Li diris, ke ili interesas lin). Malgraŭ ĉio ĉi, kaj kiel ajn forte mi penis, mi tamen ne povis malhelpi kelkfojan aspergon de akvo sur tiujn kostumojn.
La junulinoj ne plendis, ili nur kunpremiĝis kaj firme kunpremis la lipojn, kaj ĉiufoje kiam ilin tuŝis guto, ili videble kuntiriĝis kaj ektremis. Estis nobla vidindaĵo vidi ilin suferi silente, sed ĝi min tute malfortigis. Mi estas tro sentema. Mia remado fariĝis sovaĝa kaj intermita kaj mi aspergis des pli multe, ju pli forte mi penis tion eviti.
Fine mi rezignis; mi diris, ke mi remos en la antaŭparto.
Ankaŭ la antaŭparta remanto opiniis, ke tiu aranĝo estos bona, kaj ni interŝanĝis lokon. La sinjorinoj senvole eligis ĝemspirojn de senŝarĝiĝo, kiam ili vidis min foriri, kaj dum momento fakte gajiĝis. Kompatindaj junulinoj! Prefere ili estus min tolerintaj. La nova remanto estis gaja, facilkora, ŝtipkapa ulo, kun tiom da sentemo, kiom havas Novlanda hundido.
Vi povus lin malafablege rigardi dum horo, kaj li eĉ ne rimarkus tion, kaj tio ne ĝenus lin, eĉ se li ion rimarkus. Li laboris per fortaj, gajaj, viglaj movoj, kiuj ŝprucigis akverojn kiel fontano sur la tutan boaton, kaj tre baldaŭ igis ĉiujn gardi sin.
Verŝinte pli ol duonlitron da akvo sur tiujn kostumojn, li eligis afablan etan ridon, kaj diris:
– Vere mi pardonpetas; – kaj proponis al ili sian naztukon por forviŝi ĝin.
– Ho, tute ne gravas, la kompatindaj junulinoj responde murmuretis kaj kaŝe tiris sur sin tapiŝetojn kaj mantelojn, kaj penis sin ŝirmi per siaj puntaj sunombreloj.
Ĉe la lunĉo estis al ili tute malbone. Oni deziris, ke ili sidiĝu sur la herbo, sed la herho estis polvoplena; la arbtrunkojn, al kiuj ili estis petitaj apogi sin, ŝajne oni ne brosis de semajnoj, tial ili sternis la poŝtukojn sur la teron kaj sidiĝis tute rektaj sur ili. Iu, paŝante ien kun telero havanta bifstekan pasteĉon, falpuŝiĝis ĉe radiko kaj flugigis la pasteĉon. Feliĉe nenio falis sur ilin, tamen la okazaĵo sugestis al ili novan danĝeron kaj ilin maltrankviliĝis; post tio ĉiufoje, kiam ni moviĝis kun io en la mano, kio povus fali kaj fari malpuraĵon, tiun homon ili rigardis kun kreskanta maltrankvilo ĝis li denove sidiĝis.
– Nu, knabinoj, – diris gaje al ili nia amiko antaŭremulo, kiam ĉio finiĝis, venu, vi devas purigi la manĝilaron.
Komence ili ne komprenis lin. Kiam la ideo eniris ilian menson, ili diris, ke ili timas, ke ili ne scias purigi manĝilaron.
– Ho, mi baldaŭ montros al vi, – li kriis; – tio estas malofta amuzaĵo! Oni kuŝiĝas sur la … – mi volas diri, oni kliniĝas super la bordon, vi komprenas, kaj la objektojn oni skuas rapide sub la akvo.
La pliaĝa fratino diris, ke ŝi timas, ke la vestoj, kiujn ili surhavas, ne taŭĝas por tiu laboro.
– Ho, ne zorgu pri tio, – li diris facilkore; – falde suprenturnu ilin.
Fakte li devigis ilin fari tion. Li diris al ili, ke tiaj aferoj estas duono de la plezuro de pikniko. Ili diris, ke tio estas interesa.
Nun, pripensinte la okazintaĵon, mi demandas al mi, ĉu tiu junulo estis tiel naiva, kiel ni kredis? Aŭ ĉu li estis? – ne, neeble! estis en lia vizaĝo tia simpla, infaneca esprimo!
Harris deziris eliri el la boato ĉe la preĝejo de Hampton por iri rigardi la tombon de sinjorino Thomas.
– Kiu estas sinjorino Thomas? – mi demandis.
– Kiel mi povas scii? – respondis Harris. – Ŝi estas sinjorino, kiu havas kuriozan tombon, kaj mi deziras ĝin vidi.
Mi kontraŭstaris. Mi ne scias, ĉu mi estas malĝuste kunmetita, sed mi neniam havis inklinon al tombŝtonoj. Mi scias, ke kiam oni alvenas al vilaĝo aŭ urbo, estas konvene kuregi al la preĝeja korto kaj ĝui la tombojn; tamen tio estas distraĵo, kiun mi ĉiam rifuzas. Min ne interesas rampi ĉirkaŭe en malhelaj kaj malvarmaj preĝejoj malantaŭ fajfspirantaj maljunuloj kaj legi epitafojn. Eĉ ne la vido de peco da krevinta latuno enfiksita en ŝtonon alportas al mi tion, kion mi nomas vera feliĉo.
Mi konsternas respektindajn sakristianojn per la trankvilo, kiun mi povas montri antaŭ kortuŝaj surskriboj, kaj per mia manko de entuziasmo pri la loka familia historio, dum iliajn sentojn vundas mia malbone kaŝita deziro eliri. lun oran matenon de sunplena tago mi apogis min al malalta ŝtona muro, kiu gardis malgrandan vilaĝan preĝejon, mi fumis kaj ensorbis profundan, serenan ĝojon el la ĉarma, trankviliga sceno – la griza malnova preĝejo kun sia amasiĝanta hedero kaj la kurioze skulptita ligna portalo, la blanka vojeto serpentanta malsupren de la monteto inter altaj vicoj de ulmoj, la pajltegmentitaj dometoj rigardantaj trans siajn tonditajn kreskaĵbarilojn, la arĝenteca rivero en la valo, la arbokovritaj montetoj en la malproksimo!
Ĝi estis belega pejzaĝo. Ĝi estis idilia! poezia, kaj ĝi min inspiris.
Mi sentis min bona kaj nobla. Mi sentis, ke mi ne plu volas esti pekema kaj malvirta. Ĉi tien mi venos loĝi, neniam plu faros malbonaĵojn kaj vivos senriproĉan, belegan vivon, kaj havos arĝentecajn harojn, kiam mi maljuniĝos, kaj ĉion tian.
En tiu momento al ĉiuj miaj amikoj kaj parencoj mi pardonis iliajn malbonon kaj malbonvolon kaj mi benis ilin. Ili ne sciis, ke mi benis ilin. Ili iris sian senmoralan vojon, tute ne sciante tion, kion mi, malproksime en tiu kvieta vilaĝo, faris por ili; sed mi faris tion, ĉar mi volis ilin feliĉigi. Mi daŭre pensis ĉiujn ĉi grandanimajn, ĉarmajn pensojn, kiam mian revadon interrompis akra, fajfa voĉo krianta:
– Bone, sinjoro, mi venas, mi venas. Ĉio en ordo, sinjoro; ne malpaciencu.
Mi levis la okulojn kaj vidis maljunan, kalvan viron lamiri tra la preĝeja korto en mia direkto kaj li portis en la mano grandan ŝlosilaron, kiu balanciĝis kaj tintis ĉe ĉiu paŝo.
Kun silenta digno mi mansignis, ke li foriru, sed li ankoraŭ antaŭeniris, daŭre kriante:
– Mi venas, sinjoro, mi venas. Mi estas iom lama. Mi ne estas tiel vigla, kiel mi estis. Ĉi tien, sinjoro.
– Foriru, mizera maljunulo, – mi diris.
– Mi venis kiel eble plej rapide, sinjoro, – li respondis. – Mia edzino nur ĉi tiun momenton vin vidis. Sekvu min, sinjoro.
– Foriru, – mi ripetis; – lasu min antaŭ ol mi grimpos la muron kaj vin mortigos.
Li ŝajnis surprizita.
– Ĉu vi ne volas vidi la tombojn? – li diris.
– Ne, – mi respondis, – mi ne volas. Mi volas resti ĉi tie kaj apogi min al ĉi tiu ŝtonetaĵa malnova muro. Foriru kaj ne ĝenu min. Mi estas plenplena de belegaj kaj noblaj pensoj kaj tia mi volas resti, ĉar la sento estas dolĉa kaj bona. Ne venu ĉi tien por petoladi, por min furiozigi, por forparoli ĉiujn miajn pli bonajn sentojn per ĉi tiu tombŝtona sensencaĵo via.
Foriru, venigu iun por vin enterigi malmultekoste kaj duonon de la elspezo mi pagos mem.
Dum momento li estis konsternita. Li frotis la okulojn kaj gapis al mi. Mi ŝajnis sufiĉe homa laŭ eksteraĵo; li ne povis kompreni.
Li diris:
– Vi estas fremdulo en ĉi tiu regiono? Vi ne loĝas ĉi tie?
– Ne, – mi diris, – tute ne. Se mi estus loĝanta ĉi tie, vi ne estus!
– Nu, – li diris, – vi deziras vidi la tombojn – enterigejojn – homojn enterigitajn, vi komprenas, ĉerkojn!
– Vi estas mensogisto, – mi respondis, ekscitiĝante; – mi ne deziras vidi tombojn, ne viajn tombojn. Pro kio? Ni havas proprajn tombojn, mia familio havas. Jen, en la tombejo ĉe Kensal Green mia onklo Podger havas tombon, pri kiu fieras tiu tuta najbararo; la ĉerkujo de mia avo ĉe Bow povas akcepti ok gastojn, dum mia praonklino Susan havas en la preĝeja korto ĉe Finchley brikan tombon kun monumento portanta bareliefaĵon de io simila al kafokruĉo, kaj tute ĉirkaŭe estas blankŝtona supraĵo, kiu kostis pundojn. Kiam mi deziras tombojn, mi iras al tiuj lokoj kaj raviĝas. Fremdajn mi ne volas.
Kiam vi mem estos enterigita, mi venos por vidi vian. Jen ĉio, kion mi povas fari por vi.
Li ekploris. Li diris, ke unu tombo havas sur la supro ŝtonpecon, kiu laŭ kelkiuj probable estas parto de restaĵo de figuro de viro, kaj ke sur alia tombo estas skulptitaj kelkaj vortoj, kiujn neniu iam povis deĉifri.
Mi ankoraŭ obstinis kaj per korrompitaj tonoj li diris:
– Nu, ĉu vi ne volas veni por vidi la memorigfenestron?
Eĉ ne tion mi volis vidi, tial li pafis sian lastan kuglon. Li alproksimiĝis kaj flustris raŭke:
– Mi havas du kraniojn en la kripto, – li diris; – venu vidi tiujn. Ho, venu vidi la kraniojn! Vi estas junulo ferianta kaj vi volas amuziĝi. Venu vidi la kraniojn!
Tiam mi min turnis kaj forkuris, kaj dum mi kuris mi aŭdis lin postkrii:
– Ho, venu vidi la kraniojn; revenu por vidi la kraniojn!
Harris tamen raviĝas pri tomboj kaj enterigejoj kaj epitafoj kaj monumentaj surskriboj, kaj la penso, ke li ne vidos la tombon de sinjorino Thomas, lin seriozigis kaj furiozigis. Li diris, ke senpacience li atendis la okazon por vidi la tombon de sinjorino Thomas de la unua momento, kiam oni proponis la vojaĝon; – li diris, ke li ne estus aliĝinta, se ne estus la ideo vidi la tombon de sinjorino Thomas.
Mi memorigis lin pri Georgo kaj pri tio, ke la boaton ni devas venigi al Shepperton je la kvina por lin renkonti, kaj tiam li direktis sian koleron al Georgo. Kiarajte Georgo petoladas la tutan tagon kaj lasas nin tiregi mem ĉi tiun pezan malnovan malfacilegan boataĉon laŭlonge de la rivero por renkonti lin? Kial Georgo ne povis veni kaj labori? Kial li ne povis akiri forpermeson kaj veni kun ni? Banko? Sensencaĵo!
Kiel li helpas en la banko?
– Neniam mi vidas lin labori, – daŭrigis Harris, – kiam mi tie vizitas. Li sidas malantaŭ vitraĵo la tutan tagon kaj provas aspekti, kvazaŭ li farus ion. Kiel utilas viro malantaŭ vitraĵo?
Mi devas perlabori miajn vivrimedojn. Kial li ne laboru? Por kio li servas tie, kaj por kio servas la bankoj? Ili prenas vian monon kaj poste, kiam vi skribas ĉekon, ili resendas ĝin ĉirkaŭŝmiritan per ”Nenia bonhavo – Turnu vin al la skribinto”.
Kiel tio helpas? Tiajn ŝercojn ili faris al mi dufoje en la lasta semajno. Tion mi ne toleros multe pli longe. Mi fermos mian konton. Se li estus ĉi tie, ni povus iri vidi tiun tombon.
Vere mi ne kredas, ke li estas en la banko. Li petoladas ie, jen kion li faras, kaj lasas al ni la tutan laboron. Mi intencas alteriĝi kaj trinki ion.
Mi atentigis lin, ke ni estas mejlojn for de trinkejo; tiam li koleriĝis al la rivero, kiel helpas rivero, kaj ĉu ĉiu, kiu venas sur la riveron, devas morti pro soifo?
Kiam Harris estas en tia stato, estas ĉiam plej bone senbridigi lin. Tiam li elpumpas sin kaj poste kvietiĝas.
Mi memorigis al li, ke troviĝas en la korbego limonada esenco, kaj en la pruo kvinlitra botelego da akvo kaj ke necesas nur kunmiksi ilin por havigi malvarman kaj refreŝigan trinkaĵon.
Ĉe tio li koleriĝis al limonado kaj tiaj ”dimanĉlernejaj fluidaĵoj”, kiel li nomis ilin, zingibra biero, framba siropo, k.t.p., k.t.p. Li diris, ke ili ĉiuj kaŭzas dispepsion kaj ruinigas ne nur la korpon sed ankaŭ la animon kaj estas la kaŭzo de duono de la krimoj en Anglujo.
Li diris, ke li tamen devas ion trinki, grimpis sur la sidlokon kaj kliniĝis antaŭen por havigi la botelon. Ĝi estis tute en la fundo de la korbego kaj ŝajne malfacile trovebla, tial li bezonis kliniĝi pli kaj pli antaŭen kaj, penante samtempe direkti la boaton el renversita vidpunkto, li tiris la malĝustan ŝnuron kaj kurigis la boaton al la bordo. Li perdis la ekvilibron pro la subita halto, ĵetiĝis rekte en la korbegon kaj tie li restis sur la kapo, tenante, je vivo kaj morto, la flankojn de la boato, kun la kruroj etenditaj en la aero. Li ne kuraĝis movi sin pro timo, ke li falos el la boato, kaj tie li devis restiĝis mi povis preni liajn krurojn kaj tiri lin malantaŭen, kaj tio furiozigis lin eĉ pli.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.