La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI VIROJ EN BOATO

Aŭtoro: Jerome Klapka Jerome

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XI

Kiel Georgo iam leviĝis frue en la mateno – Al Georgo, Harris, kaj Montmorency ne plaĉas la vido de malvarma akvo – Heroeco kaj decidemo flanke de J. – Georgo kaj lia ĉemizo: historio kun moralaĵo – Harris kiel kuiristo – Historia rerigardo, speciale enmetita por la uzo de lernejoj

La sekvantan matenon mi vekiĝis je la sesa kaj trovis, ke ankaŭ Georgo vekiĝis. Ni ambaŭ turnis nin kaj penis reekdormi, sed ni ne povis. Se ekzistus speciala cirkonstanco, pro kiu ni devus ne reekdormi, sed tuj leviĝi kaj vesti nin, ni dormus jam dum ni rigardas nian poŝhorloĝon kaj daŭrigus dormi ĝis la deka. Ĉar ne estis ia ajn kaŭzo deviganta nin leviĝi dum pliaj du horoj minimume, kaj ĉar leviĝi je tiu horo estas plena absurdaĵo, estis nur en akordo kun la natura kontraŭemo de aferoj ĝenerale, ke ni ambaŭ sentis, ke kuŝi pliajn kvin minutojn nin mortigus.

Georgo diris, ke io simila, sed pli malbona, okazis al li antaŭ ĉirkaŭ dek ok monatoj, kiam li loĝis sola en la domo de iu sinjorino Gippings. Li diris, ke iun vesperon lia poŝhorlogo malfunkciiĝis kaj haltis je kvarono post la oka. Tiam li tion ne sciis, ĉar pro iu aŭ alia kaŭzo li forgesis ĝin tiri antaŭ ol li enlitiĝis (nekutima okazaĵo ĉe Georgo), kaj pendigis ĝin super sia kapkuseno sen kontroli ĝin.

Tio okazis en vintro, tre proksime al la plej mallonga tago, kaj krome dum nebula semajno. Tio do, ke estis ankoraŭ tre mallume, kiam Georgo vekiĝis, donis al li neniun indikon pri la horo. Li etendis la manon kaj tiris suben la poŝhorloĝon.

Estis kvarono post la oka.

– Anĝeloj kaj gracdonantoj nin defendu! – kriis Georgo; – kaj mi devas esti en la urbo je la naŭa. Kial neniu min vekis?

Ho, tio estas hontinda! – Li deĵetis la poŝhorloĝon, elsaltis el la lito, banis sin per malvarma akvo, lavis kaj vestis sin kaj sin razis per malvarma akvo, ĉar li ne havis sufiĉe da tempo por atendi la varman, kaj poste kuregis denove rigardi la poŝhorlo ĝon.

Ĉu ĝin funkciigis la skuado, kiun ĝi ricevis, kiam ĝi estis ĵetita sur la liton, aŭ kiel ajn tio okazis, Georgo ne povis diri, sed estis certe, ke de kvarono post la oka ĝi jam komencis iri kaj nun montris dudek minutojn antaŭ la naŭa.

Georgo prenis ĝin kaj kuregis malsupren. En la tagĉambro estis tute mallume kaj silente: ne estis fajro, ne estis matenman ĝo. Georgo diris, ke tio estas hontinda flanke de sinjorino Gippings kaj li nepre intencis diri sian opinion pri ŝi, kiam li revenos en la vespero. Tiam li rapidege surmetis la palton kaj ĉapelon, prenis la ombrelon kaj kuris al la fronta pordo.

La pordo eĉ ne estis malriglita. Blasfemante pri sinjorino Gippings kiel mallaborema maljunulino, kaj opiniante tre strange, ke homoj ne povas leviĝi je deca, respektinda horo, Georgo malŝlosis kaj malriglis la pordon kaj kuris eksteren.

Li kuregis kvaronmejlon kaj ĉe la fino de tiu distanco eniris lian menson la penso, ke estas strange kaj kurioze, ke troviĝas sur la stratoj tiel malmulte da homoj kaj ke nenie la butikoj estas malfermitaj. Estis malluma kaj nebula mateno, tamen ĉesigi pro tio ĉiun komercadon ŝajnis nekutima ago. Li devas iri al la oficejo: kun kiu rajto la aliaj restas en la lito, nur ĉar estas mallume kaj nebule?

Fine li atingis Holborn. Neniu fenestrokovrilo estis deprenita! neniu omnibuso videbla! Vidiĝis tri viroj, de kiuj unu estis policano; vendeja ĉaro plena de brasikoj kaj kadukaspekta fiakro. Georgo eltiris la poŝhorloĝon kaj ĝin rigardis: estis kvin minutoj antaŭ la naŭa! Li staris senmove kaj kalkulis sian pulsbatadon. Li klinis sin antaŭen kaj palpis siajn krurojn.

Tiam, kun la poŝhorloĝo ankoraŭ en la mano, li iris al la policano kaj demandis, ĉu li scias, kioma horo estas.

– Kioma horo estas? – diris la viro, okulante Georgon de supre malsupren kun evidenta suspektemo; – nu, se vi aŭskultos, vi aŭdos la horloĝon soni.

Georgo aŭskultis kaj proksima horloĝo tuj komplezis.

– Sed ĝi sonis nur trifoje! – diris Georgo en ofendita tono, kiam ĝi finis.

– Nu, kaj kiomfoje vi volas, ke ĝi sonu? – respondis la policano.

– Nu, naŭfoje, – diris Georgo, montrante la poŝhorlokon.

– Ĉu vi scias, kie vi loĝas ? severe diris la gardisto de la publika ordo.

Georgo iom pensis kaj donis la adreson.

– Ho! tie vi loĝas, ĉu? – respondis la viro; – nu, prenu mian konsilon kaj iru tien kviete kaj kunprenu tiun poŝhorlo ĝon vian; for kun ĉio ĉi!

Meditante, Georgo reiris kaj eniris la domon.

Unue, kiam li eniris, li intencis senvesti sin kaj reenlitiĝi; sed pensante pri la revestiĝo kaj la relaviĝo, kaj pri tio, ke li devos denove bani sin, li decidis, ke ne, sed ke li dormos, sidante en la brakseĝo.

Sed li ne povis reekdormi: neniam en la vivo li sentis sin pli veka; tial li bruligis lampon kaj prenis ŝaktabulon, kaj ludis ŝakludon kun si mem. Sed eĉ tio ne vigligis lin: ĝi iel ŝajnis teda, tial li rezignis la ŝakludadon kaj penis legi. Ankaŭ pri legado li ŝajne ne povis interesiĝi, tial li resurmetis la palton kaj eliris promeni.

Estis terure solece kaj malgaje kaj ĉiuj policanoj, kiujn li renkontis, lin rigardis kun senkaŝa suspektemo kaj direktis sur lin siajn lanternojn kaj sekvis lin, kien ajn li iris, kaj tio tiel efikis sur lin, ke fine li sentis, kvazaŭ li estus farinta krimon kaj li komencis ŝteliri en flankvojojn por kaŝi sin en mallumaj pordejoj ĉiufoje kiam li aŭdis, ke regulaj paŝoj proksimiĝas.

Tiu sinteno kompreneble igis la policanojn pli suspektemaj ol antaŭe, ili venis kaj elpelis lin kaj demandis, kion li faras tie; kiam li respondis ”Nenion”, ke li nur eliris promeni (estis tiam la kvara matene), ili aspektis kvazaŭ ili ne kredus al li kaj du neuniformitaj policanoj iris kun li al la loĝejo por scii, ĉu vere li loĝas tie, kiel li diris. Ili vidis lin eniri per sia ŝlosilo kaj poste ili postenis kontraŭ la domo kaj ĝin observis.

Enirinte, li decidis bruligi fajron kaj pretigi por si matenman ĝon, nur por pasigi la tempon; sed ŝajne li ne povis preni ion en la manon, plenkarbujon da karbo aŭ kulereton, sen lasi ilin fali, aŭ ne stumbli pro io kaj li morte timis, ke per tia bruo li vekos sinjorinon Gippings, ke ŝi kredos, ke venis ŝtelistoj kaj malfermos la fenestron kaj krios ”Polico!” kaj tiam tiuj du detektivoj enkuregos kaj katenos liajn manojn kaj marŝigos lin al la policejo.

Jam li fariĝis malsane nervoza kaj li imagis sian juĝadon kaj siajn penojn klarigi la cirkonstancojn al la asizo, kiu ne kredas al li, la kondamnon al dudekjara puna servado kaj sian patrinon mortantan pro rompita koro. Li do ĉesis klopodi pri la matenmanĝo, volvis ĉirkaŭ sin la palton kaj sidis en la brakseĝo, ĝis sinjorino Gippings alvenis je duono post la sepa.

Li diris, ke de tiu mateno li neniam plu leviĝis tro frue: tio estis por li granda averto.

Ni sidis ĉirkaŭvolvitaj per niaj lankovriloj, dum Georgo rakontis al mi ĉi tiun veran historion, kaj kiam li finis, mi komencis veki Harris per remilo. La tria puŝo lin vekis: kaj li sin turnis kaj diris, ke li malsupreniros post minuto kaj ke li volas havi siajn laĉbotojn. Ni tamen baldaŭ informis lin helpe de la alkroĉilo, kie li estas, kaj li subite rektiĝis kaj ĵetis tra la boato Montmorency, kiu dormis la dormon de la justulo meze sur lia brusto.

Tiam ni levis la kanvason, kaj ĉiuj kvar ŝovis la kapon super la boatrandon, rigardis la akvon kaj frostotremis. Nia intenco en la antaŭa nokto estis, ke ni leviĝos frue en la mateno, forĵetos niajn lankovrilojn kaj ŝalojn kaj, forŝovinte la kanvason, nin ĵetos kun ĝojokrio en la akvon kaj plezuros en Ionga dolĉega naĝo. Nun, kiam la mateno jam venis, la ideo iel ŝajnis malpli alloga. La akvo aspektis malseka kaj frosta: la vento sentiĝis malvarma.

image-010

– Nu, kiu eniros unua? – fine Harris demandis.

Estis neniu kurego por antaŭeco. Koncerne sin, Georgo solvis la problemon, retiriĝante en la boaton kaj surmetante ŝtrumpetojn. Montmorency senvole eligis ululon, kvazaŭ la nura penso pri la afero estus lin terurinta; Harris diris, ke estas tre malfacile reveni en la boaton, kaj iris serĉi sian pantalonon.

Al mi ne tute plaĉis tiel cedi, kvankam mi ne emis ensalti.

Mi pensis, ke tie eble troviĝas subakvaj rokoj aŭ kreskaĵoj. Mi intencis kompromise iri al la rando de la rivero kaj nur ĵeti sur min akvon; tial mi prenis viŝtukon, rampis sur la bordon kaj zorge pluen sur branĉon de arbo, kiu kliniĝis al la akvo.

Estis tre malvarme. La vento tranĉis kiel tranĉilo. Mi pensis, ke tamen mi ne ĵetos sur min akvon. Mi reiros en la boaton kaj vestos min; mi min turnis por tion fari; kiam mi min turnis, la malseka branĉo rompiĝis kaj mi kaj la viŝtuko kune enakviĝis kun granda plaŭdego kaj mi min trovis meze de la rivero kun kvin litroj da Tamizakvo en mia interno, antaŭ ol mi sciis, kio okazis.

– Je Jovo! maljuna J. eniris, – mi aŭdis Harris diri, kiam mi alvenis spiregante al la supro. – Mi ne kredis, ke por tio li havos sufiĉe da kuraĝo. Ĉu vi?

– Ĉu estas agrable? – kriis Georgo.

– Belege, – mi ŝprucetis responde – Vi estas malsaĝaj, se vi ne eniras. Tion mi ne estus preterlasinta por tuta mondo.

Kial vi ne provas? Necesas nur iom da decidemo.

Sed mi ne sukcesis persvadi ilin.

Sufiĉe amuza afero okazis tiun matenon dum la vestado.

Mi estis tre malvarma, kiam mi revenis en la boaton, kaj rapidante surmeti ĉemizon, mi senintence ĵetis ĝin en la akvon.

Tio min ege furiozigis, precipe ĉar Georgo ekridegis. lon ridigan mi ne povis vidi kaj tion diris al Georgo kaj li ridis ankoraŭ pli. Mi neniam vidis viron tiom ridanta. Fine mi koleriĝis al li kaj atentigis, kia sensenca frenezulo kaj sencerba idioto li estas; sed li ridegis eĉ pli laŭte. Savinte la ĉemizon mi rimarkis, ke ĝi tute ne estas mia ĉemizo, sed ĉemizo de Georgo, kiun mi erare prenis por mia; je tio la ridindo de la afero la unuan fojon frapis min kaj mi ekridis. Ju pli mi rigardis al la malseka ĉemizo de Georgo kaj al Georgo rideganta, des pli mi amuziĝis, kaj mi tiel ridis, ke mi faligis la ĉemizon ankoraŭfoje en la akvon.

– Ĉu vi… vi … ne intencas ĝin eltiri? – diris Georgo inter siaj ridkrioj.

Dum iom da tempo mi tiom ridis, kie mi tute ne povis respondi, sed fine inter miaj krioj mi sukcesis eligi:

– Ĝi ne estas mia ĉemizo – ĝi estas via!

Mi neniam antaŭe en la tuta vivo vidis la mienon de homo ŝanĝiĝi tiel subite de ĝoja al severa.

– Kio! – li kriegis, salte leviĝante. – Vi malsaĝa kukolo!

Kial vi ne pli atentas, kion vi faras? Kial, je diablo, vi ne iras vesti vin sur la bordo? Vi ne taŭgas por loĝi en boato, ne. Donu al mi la alkroĉilon.

Mi penis igi lin rimarki la ridindon de la afero, sed li ne povis. Georgo kelkfoje malrapidege komprenas ŝercon.

Harris proponis, ke ni havu kirle kuiritajn ovojn por matenman ĝo. Li diris, ke li kuiros ilin. Ŝajnis, laŭ lia rakonto, ke li estas tre sperta pri preparado de kirle kuiritaj ovoj. Li ofte faras ilin ĉe piknikoj kaj kiam li estas sur la maro en jaĥtoj. Li eĉ fariĝis fama pro ili. Homoj unufoje gustintaj liajn kirle kuiritajn ovojn, tiel ni komprenis el liaj vortoj, poste neniam deziras alian manĝon, sed malfortikiĝas kaj mortas, se ili ne povas ricevi ilin.

Dum ni auskultis lin tiel parolanta pri ili, dolĉe ŝmiriĝis niaj lipoj kaj ni portis al li la forneton kaj la paton kaj ĉiujn ovojn, kiuj ne frakasiĝis kaj invadis ĉion en la korbego, kaj petis lin komenci.

Li faris al si iom da peno rompante la ovojn – aŭ pli ĝuste ne tiom da peno ilin rompante, kiel ilin metante en la paton, kiam ili estis rompitaj, ilin fortenante de sia pantalono kaj malhelpante, ke ili kuru en lian manikon; tamen fine li sukcesis meti seson da ili en la paton kaj tiam li kaŭris flanke de la forneto kaj ŝovadis ilin per forko.

Tio ŝajnis turmenta laboro, kiel povis juĝi Georgo kaj mi.

Ĉiufoje kiam li proksimiĝis al la pato, li sin bruligis kaj lasis ĉion fali kaj dancis ĉirkaŭ la forneto svingante la fingrojn kaj malbenante. Fakte, ĉiufoje kiam Georgo kaj mi rigardis al li, ni trovis lin tiel aganta. Unue ni kredis, ke tio estas necesa parto de la kuira aranĝo.

Ni ne sciis, kio estas kirle kuiritaj ovoj, kaj ni imagis, ke tio sendube estas ia ruĝindiana aŭ sandviĉinsula manĝo, kiu por la ĝusta kuiro bezonas dancojn kaj sorĉkantojn. Unufoje Montmorency metis la nazon super tion, la graso ŝprucetis kaj lin brogis, kaj tiam li komencis danci kaj malbeni. Entute ĝi estis unu el la plej interesaj kaj ekscitaj laboroj, kiujn mi iam vidis. Georgo kaj mi fakte malĝojis, kiam ĝi finiĝis.

La rezulto ne estis tute la sukceso, kiun Harris atendis. La produktaĵo ŝajnis tre malgranda post tiom da peno. Ses ovoj eniris la paton kaj eliris nur plenkulereto da bruligita kaj malbonguste aspektanta miksaĵo.

Harris diris, ke kulpas la pato kaj kredis, ke la afero estus pli sukcesa, se ni havus fiŝkuirilon kaj gasfornon; ni decidis, ke antaŭ ol ni havos ĉe ni tiujn mastrumilojn, ni ne provos tiun manĝaĵon.

La suno jam fariĝis pli forta, kiam ni finis la matenmanĝon, la vento ĉesis blovi kaj la mateno estis tiel bela, kiel oni povus deziri. Ne estis videbla multo, kio memorigus nin pri la deknaŭa jarcento; rigardante laŭlonge de la rivero en la matena sunbrilo, ni preskaŭ povis imagi, ke la jarcentoj inter ni kaj tiu ĉiamfama junia mateno en 1215 forŝoviĝis, kaj ke ni, filoj de anglaj bienetuloj, vestitaj en hejmteksita drapo, kun ponardo ĉe la zono, atendas tie por rigardi la subskribon de tiu grandioza paĝo de la historio, kies signifon kvarcent kaj kelkajn jarojn poste tradukis por la popolo iu Oliver Cromwell, kiu estis ĝin profunde studinta.

Estas bela somera mateno, – sunplena, milda, kaj kvieta.

Tamen tra la aero kuras la vibrado de alprokisimiĝantaj taskoj.

Reĝo Johano dormis en Duncroft House, kaj la tutan antaŭan tagon en la urbeto Staines eĥis la tintego de armitaj viroj kaj klakado de grandaj ĉevaloj sur ĝiaj malglataj ŝtonoj, la krioj de kapitanoj, la minacaj blasfemoj, malafablaj ŝercoj de barbhavaj pafarkistoj, halebardistoj, pikarmilistoj kaj fremdaj lancistoj parolantaj stranglingve.

Jam rajde eniris gaje vestitaj rotoj de kavaliroj kaj eskviroj, tute malpuraj de la vojaĝo kaj polvokovritaj. La tutan vesperon la pordoj de la timemaj urbanoj devis esti rapide malfermataj por enlasi arojn de krudaj soldatoj, por kiuj oni devis trovi loĝejon kaj manĝon, kaj la plej bonan de ambaŭ, alikaze ve al la domo kaj ĉiuj domanoj; ĉar la glavo estas la juĝisto kaj ankaŭ la asizo, plendinto kaj ekzekutisto en ĉi tiu tumulta tempo, kaj pagas por tio, kion ĝi prenas, per la ŝparado de la vivo al tiuj, de kiuj ĝi prenas, se tio plaĉus al ĝi.

Ĉirkaŭ la tendeja fajro sur la vendoplaco kolektiĝas ankoraŭ pli da soldatoj de la baronoj, manĝegas kaj drinkegas, brukrias gajajn trinkkantojn kaj vetludas kaj kverelas, dum la vespero forpasas kaj profundiĝas en nokton. La fajrolumo ĵetas strangajn ombrojn sur iliajn amasiĝintajn armilojn kaj sur iliajn krudajn figurojn. La urbaj infanoj ŝtele proksimiĝas por rigardi ilin, miregante; ridantaj dikmuskolaj kampulinoj proksimiĝas por interŝanĝi trinkejajn ŝercojn kaj mokparolojn kun la arogantaj rajdsoldatoj tiel malsimilaj al la vilaĝaj junuloj, kiuj, nun malestimataj, staras aparte malantaŭe, kun stultaj ridetoj sur la larĝaj gapantaj vizaĝoj. El la ĉirkaŭaj kampoj briletas la palaj lumoj de pli malproksimaj tendejoj, ĉar ĉi tie troviĝas la kolektiĝinta sekvantaro de iu granda nobelo, kaj tie ŝvebas la dungitaj francaj soldatoj de la perfida Johano, similaj al kaŭrantaj lupoj ekster la urbo.

Kun gardostaranto sur ĉiu malluma strato kaj trembrilantaj bivakfajroj sur ĉiu altaĵo ĉirkaŭe, la nokto jam forpasis kaj super ĉi tiu bela valo de la maljuna Tamizo komenciĝas la mateno de la granda tago, kiu finiĝos graveda per la sorto de epokoj ankoraŭ nenaskitaj.

Jam de la griza tagiĝo sur la plej suba el la du insuloj, iom super la loko, kie ni staras, estis granda kriado kaj bruado de multaj laboristoj. Oni starigas la grandan pavilonon alportitan hieraŭ vespere kaj ĉarpentistoj diligente najlas vicojn da benkoj en la ĉeesto de la lernoknaboj el Londono, kun multkoloraj ŝtofoj kaj silkoj kaj drapoj el oro kaj arĝento.

Nun, jen! de sur la vojo serpentumanta laŭ la riverbordo ĉe Staines venas al ni, ridante kaj interparolante per sonora gorĝa baso, deko da fortegaj halebardistoj – partianoj de la baronoj ili estas – kaj haltas je cent kelk metroj super ni, sur la kontraŭa bordo, apogas sin sur siajn armilojn kaj atendas.

Tiel, de horo al horo, marŝas antaŭen sur la vojo ĉiam novaj aroj kaj bandoj de armitaj viroj, kies kaskoj kaj brustkirasoj rebrilas la Iongajn malaltajn liniojn de la matena sunlumo, ĝis, tiel malproksime, kiel povas atingi la okulo, la vojo ŝajnas densa de brilanta ŝtalo kaj saltetantaj ĉevaloj. Kriantaj rajdistoj galopas de aro al aro, malgrandaj standardoj flirtas malvigle en la varma venteto, de tempo al tempo la movado pliiĝas, jam la vicoj ambaŭflanke cedas lokon kaj iu granda barono sur sia militĉevalo, kun sia gvardio de eskviroj ĉirkaŭ si, pasas antaŭen por posteni fronte de siaj servutuloj kaj vasaloj.

Sur la deklivoj de la Cooper-monteto, ĝuste kontraŭe, kolektiĝas la mirantaj kamparanoj kaj scivolemaj urbanoj, kiuj kuris el Staines, kaj neniu scias certe, pri kio temas la dismovado, sed ĉiu havas malsaman rakonton pri la granda evento, por kiu ili venis; kelkaj diras, ke multe da bono por la tuta popolo venos el la hodiaŭa laboro, sed la maljunuloj skuas la kapon, ĉar tiajn historiojn ili aŭdis jam antaŭe.

La tuta rivero ĝis Staines estas punktita de malgrandaj barkoj kaj boatoj kaj etaj korakloj – tiuj lastaj jam elmodiĝas kaj estas uzataj nur de la malriĉuloj. Trans la rapidfluejon, kie en postaj jaroj staros la plaĉaspekta kluzo de la Bell-akvobariero, ilin perforte tiris aŭ trenis iliaj fortikaj remantoj, kaj nun ili amasiĝas tiel proksime, kiel ili kuraĝas al la grandaj kovritaj boatoj, kiuj kuŝas pretaj por porti reĝon Johanon tien, kie la sortoplena Ĉarto atendas lian subskribon.

Estas tagmezo kaj ni kaj la tuta popolo jam atendis pacience multajn horojn, famo disbruiĝis, ke la elturniĝema Johano ankoraŭ unu fojon sin savis el la manoj de la baronoj kaj elŝteliĝis el Duncroft House, sekvata de siaj dungitoj, kaj baldaŭ faros alian laboron anstataŭ subskribi ĉarton por la libereco de sia popolo.

Ne tiel! Ĉifoje lin tenis fera preno kaj vane li turniĝis kaj tordiĝis. Malproksime sur la vojo leviĝas malgranda nubo de polvo kaj ĝi alproksimiĝas kaj pligrandiĝas, la batetado de multaj hufoj fariĝas pli laŭta kaj tra la disaj aroj de la haltigitaj viroj trapuŝiĝas antaŭen brilanta kavalkado de gaje vestitaj nobeloj kaj kavaliroj. Antaŭe kaj malantaŭe kaj ambaŭlanke rajdas la bienetuloj de la baronoj kaj en la mezo estas reĝo Johano.

Li rajdas tien, kie kuŝas la boatoj tute pretaj, kaj la grandaj baronoj elpaŝas el siaj vicoj por lin renkonti. Li salutas ilin per rideto kaj rido kaj afablaj mielaj vortoj, kvazaŭ tio estus festeno je lia honoro, al kiu oni invitis lin. Tamen, rektiĝante por deiri, li ĵetas rapidan rigardon de siaj francaj dungitoj vicigitaj malantaŭe al la minacaj vicoj de la homoj de la baronoj, kiuj lin ĉirkaŭbaras.

Ĉu estas jam tro malfrue? Unu furiozan baton al la nenion suspektanta rajdisto ĉe lia flanko, unu elkrion al liaj francaj militistoj, unu ĝismortan atakon kontraŭ la neatendantaj vicoj antaŭ li, kaj ĉi tiuj ribelantaj baronoj eble pripentus la tagon, kiam ili kuraĝis malhelpi liajn planojn! Pli kuraĝa mano eĉ tiam estus aliiginta la ludon. Se estus tie ia Rikardo! la kaliklo de libereco eble estus deĵetita de la lipoj de Anglujo, kaj la gusto de libereco fortenita cent jarojn.

Sed la kuraĝo de reĝo Johano forvelkis antaŭ la severaj viza ĝoj de la anglaj militistoj, la brako de reĝo Johano refalas sur la kondukilojn kaj li deiras kaj sidiĝas en la plej antaŭa boato. La baronoj postsekvas, ĉiu kun la kirasita mano sur glavtenilo, kaj oni donas la ordonon ekiri.

Malrapide la pezaj, gaje ornamitaj boatoj forlasas la bordon ĉe Runningmede. Malrapide kontraŭ la rapida fluo ili pene tralaboras al si vojon ĝis, kun mallaŭta murmuro, ili grincas ĉe la bordo de la malgranda insulo, kiu de tiu tago ĝis la hodiaŭa portos la nomon Magna Carta-insulo. Reĝo Johano jam surpaŝas la bordon kaj ni atendas en senspira silento ĝis la aeron fendas granda kriego kaj la granda bazoŝtono en la angla templo de libereco, ni scias nun, estas firme metita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.