La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
TRI VIROJ EN BOATOAŭtoro: Jerome Klapka Jerome |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Wargrave – Vaksfiguroj – Sonning – Nia stufaĵo – Montmorency estas sarkasma – Batalo inter Montmorency kaj la tekaserolo – La banĝo-studoj de Georgo – Renkontas malkuraĝigon – Malfacilaĵoj de la muzikema amatoro – Lernado de sakŝalmludado – Harris sentas sin malgaja post la vespermanĝo – Georgo kaj mi iras promeni – Revenas malsataj kaj malsekaj – Estas en Harris ia strangeco – Harris kaj la cignoj, rimarkinda rakonto – Harris pasigas maltrankvilan nokton
Post la lunĉo nin kaptis venteto, kiu portis nin malrapide preter Wargrave kaj Shiplake. Dolĉigita de la dormiga sunlumo de somera posttagmezo Wargrave, kuŝanta ĉe kurbiĝo de la rivero, prezentas ĉarman malnovan bildon, dum vi preterpasas, bildon, kiu longe restas sur la retino de la menso.
”Georgo” kaj ”Drako” en Wargrave fieras pri montrotabulo, kies unu flankon pentris Leslie, reĝa artisto, kaj la alian Hodgson, de la sama speco. Leslie bildigis batalon; Hodgson imagis la scenon ”Post la batalo” – Georgo, farinte sian laboron, ĝuis sian trinkon de biero.
Day, la verkinto de Sandford kaj Merton, vivis kaj – por pli da kredito al la loko – estis mortigita en Wargrave. En la preĝejo estas memoraĵo al sinjorino Sarah Hill, kiu testamentis unu pundon ĉiujare, dividotan paske inter du knaboj kaj du knabinoj, kiuj ”neniam malobeis al siaj gepatroj; kiujn oni neniam aŭdis blasfemi aŭ mensogi, kiuj neniam ŝtelis aŭ rompis fenestrojn.” Imagu al vi, fordoni ĉion tion por kvin ŝilingoj ĉiujare! Ĝi ne valoras la penon!
En la urbo oni diras, ke foje, antaŭ multaj Jaroj, aperis knabo, kiu fakte neniam faris ĉi tiujn malbonaĵojn – almenaŭ, kaj jen ĉio, kion oni postulis aŭ povis esperi, oni neniam sciis, ke li faris ilin – kaj tiel gajnis la glorkronon. Oni montris lin dum la sekvantaj tri semajnoj en la urbodomo, sub vitra ŝirmilo.
Kio poste okazis al la mono, neniu scias. Oni diras, ke ĝi estas ĉiam transdonita al la plej proksima ekspozicio de vaksfiguroj.
Shiplake estas beleta vilaĝo, sed ĝi ne estas videbla de la rivero, ĉar ĝi troviĝas sur monteto. Tennyson edziĝis en la preĝejo de Shiplake.
La rivero ĝis Sonning serpentumas inter multaj insuloj kaj estas tre serena, silenta, kaj soleca. Nur malmultaj homoj, escepte de unu-du paroj de geamantoj, laŭiras ĝiajn bordojn, kiam krepuskiĝas. La laboriston kaj la lordon oni jam postlasis ĉe Henley kaj la malgajigan, malpuran Reading oni ankoraŭ ne atingis. Ĝi estas tiu parto de la rivero, kie oni volonte revas pri pasintaj tagoj, malaperintaj figuroj kaj vizaĝoj kaj pri tio, kio estus povinta esti, sed ne estis, la infero ĝin prenu!
Ni albordiĝis ĉe Sonning kaj promenis en la vilaĝo. Ĝi estas la plej fe-simila anguleto sur la tuta rivero. Ĝi similas pli al teatra vilaĝo ol al vilaĝo konstruita per brikoj kaj mortero.
Ĉiun domon sufokas la rozoj, kiuj nun, en junio, floras en nubojn de ĉarma beleco. Se vi restas en Sonning, loĝigu vin ĉe ”Virbovo” malantaŭ la preĝejo. Ĝi estas vera bildo de malnova kampara hoteleto kun verda, kvadrata korto antaŭe kie, sur benkoj sub la arboj, la maljunuloj vespere kolektiĝas por trinki sian bieron kaj klaĉi pri la vilaĝa politiko: kun malaltaj, kuriozaj ĉambroj kaj latisfenestroj kaj maloportunaj ŝtuparoj kaj serpentumantaj koridoroj.
Proksimume unu horon ni vagadis en la ĉarma Sonning kaj tiam, ĉar estis jam tro malfrue por veturi antaŭen preter Reading, ni decidis reiri al unu el la Shiplake-insuloj kaj tie pasigi la nokton. Estis ankoraŭ frue, kiam ni jam ĉion pretigis, kaj Georgo diris, ke ĉar ni havas multe da tempo, estas bona okazo por provi bonan, grandiozan vespermanĝon. Li diris, ke li montros al ni, kio estas farebla, kiam temas pri kuirado ĉe la rivero, kaj proponis, ke el la legomoj kaj la restaĵo de la malvarma bovaĵo kaj la ĝeneralaj ceteraĵoj ni faru irlandan stufaĵon.
Tio ŝajnis rava ideo. Georgo kolektis lignon kaj bruligis fajron, dum Harris kaj mi komencis senŝeligi terpomojn. Mi neniam estus kredinta, ke senŝeligado de terpomoj estas tia entrepreno.
La laboro montriĝis la plej granda afero en sia speco, en kiun mi iam enmiksiĝis. Ni komencis gaje, mi povus diri frivole, sed nia korfacileco jam estis for antaŭ ol ni estis pretaj kun la unua terpomo. Ju pli ni senŝeligis, des pli da ŝelo ŝajne restis; kiam ni estis forigintaj la tutan ŝelon kaj eligintaj ĉiujn okulojn, restis neniom da terpomo – almenaŭ nenio menciinda. Georgo alvenis kaj ĝin rigardis – ĝi havis proksimume la grandon de nukskerno. Li diris:
– Ho, tio ne taŭgas! Vi malŝparas ilin. Vi devas ilin skrapi.
Ni do skrapis ilin kaj tio estis pli malfacila laboro ol la senŝeligado.
Tre nekutiman formon havas terpomoj – ilia tuta eksteraĵo estas ŝvelaĵoj kaj verukoj kaj kavaĵoj. Ni daŭre laboris dudek kvin minutojn kaj finpreparis kvar terpomojn. Tiam ni strikis. Ni diris, ke ni bezonos la reston de la vespero por skrapi nin mem.
Neniam mi vidis ion, kio povas tiel malpurigi la homon kiel terpomskrapado. Nur malfacile oni povas kredi, ke la terpomskrapaĵoj, en kiuj staris Harris kaj mi, duonkovritaj, venis de kvar terpomoj. Tio montras al vi, kio povas rezulti el ŝparemo kaj zorgemo.
Georgo diris, ke estas absurde havi nur kvar terpomojn en irlanda stufaĵo, ni do lavis ankoraŭ kelkajn kaj enmetis ilin kun ŝeloj. Ni enmetis ankaŭ brasikon kaj ĉirkaŭ kvin litrojn da pizoj. Georgo kirlis la tuton kaj poste diris, ke ŝajne restas ankoraŭ multe da loko, ni do traserĉis ambaŭ korbegojn, elprenis ĉiujn pecetojn kaj restaĵojn kaj aldonis ilin al la stufaĵo.
Restis duono da porkaĵa pasteĉo kaj iom da malvarma bolkuirita lardo kaj ankaŭ ilin ni enmetis. Poste Georgo trovis duonskatolon da salma konservaĵo kaj li ĵetis ĝin en la poton.
Li diris, ke tio estas la avantaĝo de irlanda stufaĵo: vi liberiĝas de tiom da superfluaĵoj. Mi aperigis duon da krevintaj ovoj kaj ankaŭ ilin ni enmetis. Georgo diris, ke ili densigos la viandsaŭcon.
La aliajn ingrediencojn mi forgesis, tamen mi scias, ke ni malŝparis nenion; mi memoras, ke antaŭ la fino Montmorency, kiu la tutan tempon montris grandan intereson pri la agado, foriris malrapide kun serioza kaj pensema mieno kaj reaperis post kelkaj minutoj kun mortinta akvorato en la buŝo, kiun li evidente deziris donaci kiel sian kontribuon al la manĝo; mi ne povas diri, ĉu sarkasme aŭ pro ĝenerala deziro kunhelpi.
Ni diskutis, ĉu la raton ni enmetu aŭ ne. Harris diris, ke li opinias, ke ĝi estos tute bona, kunmiksita kun la aliaj aĵoj, kaj ke ĉiu iometo servas; Georgo tamen tenis sin ĉe precedenco.
Li diris, ke li neniam aŭdis pri akvoratoj en irlanda stufaĵo, kaj ke li preferus esti prudenta kaj ne eksperimentus.
Harris diris:
– Se ion novan vi neniam provas, kiel vi povas scii, kia ĝi estas? Estas homoj, kiel vi, kiuj malhelpas la progreson de la mondo. Pensu pri la viro, kiu kiel unua provis germanan kolbason!
Ĝi estis granda sukceso, tiu irlanda stufaĵo. Mi kredas, ke neniun manĝon mi ĝuis pli. Estis en ĝi io ege freŝa kaj pikanta.
La palato tre laciĝas pro la malnovaj banalaĵoj; jen estis manĝo kun nova gusto, kun gusto simila al nenio alia sur la tero.
Krome ĝi estis nutra. Kiel diris Georgo, estis en ĝi bona materialo.
La pizoj kaj terpomoj povus esti iom pli molaj, sed ni ĉiuj havas bonajn dentojn, do tio ne gravis: kaj koncerne la viandsaŭcon, ĝi estis poemo – eble iom tro spica por malforta stomako, tamen nutra.
Ni finis per teo kaj ĉeriza torto. Dum la tetrinkado Montmorency interbatalis kun la kaserolo kaj forte malvenkis.
Dum la tuta vojaĝo li montris grandan scivolemon pri la kaserolo. Li kutimis sidi kaj ĝin rigardi, dum la akvo bolis, kun konfuziĝinta mieno, kaj de tempo al tempo penis ĝin inciti murmuregante al ĝi. Kiam ĝi komencis ŝpruci kaj eligi vaporon, tion li rigardis kiel batalinviton kaj volis batali kontraŭ ĝi, tamen ĝuste en tiu momento iu ĉiam alkuregis kaj forportis lian viktimon antaŭ ol li povis ĝin atingi.
Hodiaŭ li intencis nepre antaŭiĝi. Je la unua sono farita de la kaserolo li leviĝis murmuregante kaj marŝis rekte al ĝi kun minacanta sinteno. Ĝi estis nur malgranda kaserolo, tamen ĝi estis plena de kuraĝo kaj ĝi atakis kraĉante al li.
– Ha! ĉu! – murmuregis Montmorency, montrante la dentojn; – mi instruos al vi ne impertinenti al laborema, respektinda hundo; vi mizera, longnaza, malpura kanajlo. Venu!
Li kuregis al la kompatinda kaseroleto kaj ĝin kaptis ĉe la nazo.
Tiam tra la vespera kvieto sonis sangonfrostiga bleko, Montmorency forlasis la boaton kaj faris sanpromenon trifoje ĉirkaŭ la insulo je la rapideco de tridek kvin mejloj hore, haltante de tempo al tempo por enterigi la nazon en iom da malvarma ŝlimo.
De tiu tago Montmorency rigardis la kaserolon kun miksaĵo de respekto, suspekto kaj malamo. Ĉiufoje kiam li vidis ĝin, li kutimis murmuregi kaj maIantaŭeniri tre rapide, kun vosto malsupre tenata, kaj en la momento, kiam oni ĝin metis sur la fornon, li tuj grimpis el la boato kaj sidiĝis sur la bordo, ĝis finiĝis la tuta afero pri la teo.
Post la vespemanĝo Georgo eligis sian banĝon kaj deziris ludi, sed Harris kontraŭstaris: li diris, ke lia kapo doloras kaj ke li ne sentas sin sufiĉe forta por tion toleri. Georgo opinias, ke eble la muziko bonefikos sur lin, ke la muziko ofte kvietigas la nervojn kaj forprenas kapdoloron; li sonorigis du-tri notojn nur por montri al Harris, kia ĝi estas.
Harris diris, ke li preferas havi kapdoloron.
Ĝis la hodiaŭa tago Georgo ankoraŭ ne lernis ludi banĝon.
Li renkontis tro da ĝenerala malkuraĝigo. Li klopodis du-tri vesperojn, dum ni estis sur la rivero, iomete ekzerci, sed tio neniam sukcesis. La lingvaĵo de Harris estis sufiĉa por malkura ĝigi iun ajn; aldone al tio Montmorency kutimis sidi kaj ululi senĉese tra la tuta prezentado. Justan ŝancon li ne ricevis.
– Kial li tiel blekegas, kiam mi ludas? – Georgo kutimis kriis indigne, ĵetante al li boton.
– Kial vi tiel Iudas, kiam li blekegas? – Harris kutimis respondi, kaptante la boton. – Lasu lin. Li ne povas ne blekegi.
Li havas muzikeman orelon, kaj via ludado igas lin blekegi.
Georgo decidis prokrasti la studadon de la banĝo ĝis li revenis hejmen. Tamen eĉ tie li ne trovis multe da ŝanco. Sinjorino P. kutimis supreniri kaj diri, ke ŝi tre bedaŭras – ŝi mem ŝatis lin aŭskulti – sed la sinjorino supre troviĝas en tre delikata stato kaj la kuracisto timas, ke ĝi eble malutilas al la infano.
Poste Georgo eliris kun ĝi malfrue en la nokto kaj ekzercis per ĝi en la placo. Sed la loĝantoj plendis pri tio al la polico kaj iun nokton oni embuskis lin kaj li estis kaptita. La atestaĵo kontraŭ li estis klara kaj li estis devigita ne plu maltrankviligi la publikan ordon dum ses monatoj.
Post tio ŝajne li malkuraĝiĝis pri la afero. Unu-du malfortajn provojn li faris por repreni la laboron, kiam forpasis la ses monatoj, sed ĉiam restis la sama malvarmo – la sama manko de simpatio flanke de la mondo, kontraŭ kiu li devis batali; post kelka tempo li tute malesperiĝis kaj anoncis la instrumenton por vendo je tre rabatita prezo – ”la posedanto ne plu bezonas ĝin” – kaj komencis anstataŭe lerni ludkartajn artifikojn.
Estas senkuraĝiga laboro lerni ludi muzikinstrumenton.
Oni povus kredi, ke la socio, por la popra bono, faros sian plejeblon por helpi al homo akiri la arton de ludado de muzika instrumento. Sed ĝi ne faras!
Foje mi konis junulon, kiu lernis ludi sakŝalmon, kaj vi surpriziĝus, se vi scius, kontraŭ kiom da kontraŭstaro li devis batali.
Eĉ ne de la anoj de la propra familio li ricevis tion, kion oni povus nomi aktiva kuraĝigo. Lia patro ekde la komenco la aferon forte kontraŭstaris kaj parolis tute sensente pri la temo.
Mia amiko kutimis leviĝi frue en la mateno por ekzerci, tamen li devis rezigni tiun planon pro sia fratino. Ŝi estis iom piema kaj ŝi diris, ke tiel komenci la tagon ŝajnas terure.
Li anstataŭe tenis sin veka nokte kaj ludis, post kiam la familio jam enlitiĝis, sed eĉ tio ne utilis, ĉar tio havigis al la domo malbonan reputacion. Survoje hejmen malfrue la preterpasantoj haltis ekstere por aŭskulti kaj la sekvantan matenon disfamiĝis tra la urbo, ke terura murdo okazis la antaŭan nokton ĉe sinjoro Jefferson; ili rakontis, kiel ili aŭdis la plorkriojn de la viktimo kaj la brutalajn malbenojn kaj blasfemojn de la murdanto, sekvatajn de peto por kompato kaj la lastan mortantan gargarsonon de la kadavro.
Oni tial permesis, ke li ekzercu dum la tago en la malantaŭa kuirejo kun ĉiuj pordoj fermitaj; tamen liaj plej trafaj partoj ĝenerale estis aŭdataj en la tagĉambro, malgraŭ ĉiuj zorgoj, kaj emociis lian patrinon preskaŭ ĝis larmoj.
Ŝi diris, ke tio memorigas ŝin pri la kompatinda patro (la kompatindulon englutis ŝarko, dum li sin banis ĉe la marbordo de Nova Gvineo – sed ŝi ne povis klarigi, kia estis la interrilato).
Poste oni konstruis por li malgrandan barakon en la fundo de la ĝardeno, je kvaronmejlo de la domo, kaj devigis lin porti tien la muzikilon ĉiufoje, kiam li deziris ĝin funkciigi; kelkfoje venis en la domon vizitanto, kiu sciis nenion pri la afero kaj oni forgesis informi lin kaj averti, kaj li iris promeni en la ĝardeno kaj subite aŭdis tiun sakŝalmon sen esti preta por tio kaj sen scii, kio ĝi estas. Se li estis homo kun forta karaktero, ĝi nur konvulsiigis lin; sed homon kun nur meza intelekto ĝi kutime frenezigis.
Vere oni devas konfesi, ke troviĝas io tre malĝojiga en la fruaj penadoj de amatoraj ludantoj de sakŝalmo. Tion mi sentis mem, aŭskultante mian junan amikon. Tiuj muzikiloj ŝajne estas penige ludeblaj. Necesas, ke vi antaŭ la komenco havu spiron sufiĉan por la tuta melodio – almenaŭ tion mi konkludis, rigardante al Jefferson.
Li kutimis komenci grandioze per sovaĝa, plengorĝa, venualla-batalo-speco de noto, kiu vin fakte ekscitis. Sed li fariĝis pli kaj pli mallaŭta, dum li daŭrigis la ludadon, kaj la lasta strofo kutime kolapsis en la mezo kun ŝpruceto kaj siblo.
Por ludi sakŝalmon vi bezonas bonan sanon.
La juna Jefferson lernis per tiu sakŝalmo ludi nur unu melodion: mi tamen neniam aŭdis plendojn pri la nesufiĉo de lia repertuaro – tute neniujn. Tiu melodio estis ”La Campbell-klananoj alvenas nun!” tiel li diris, tamen lia patro ĉiam insistis, ke ĝi estas ”La kampanuletoj de Skotlando”. Neniu ŝajnis tute certa, kio ĝi estas, tamen ĉiuj konsentis, ke ĝi sonas skote.
Al fremduloj oni permesis tri divenojn, kaj plej multaj ĉiufoje divenis malsaman melodion.
Post la vespermanĝo Harris estis malbonhumora, – mi kredas, ke sendube lin malordigis la stufaĵo: li ne kutimiĝis al eminenta manĝo – Georgo kaj mi tial lasis lin en la boato kaj interkonsentis, ke ni iru promeni en Henley. Li diris, ke li trinkos glason da viskio, fumos plenpipon kaj faros la necesajn aranĝojn por la nokto. Ni kriu, kiam ni revenos, kaj li remos de la insulo kaj nin transportos.
– Ne ekdormu, maljuna knabo, – ni diris ekirante.
– Por tio ne estas multe da risko, dum efikas ĉi tiu stufaĵo, – li gruntis, remante reen al la insulo.
Henley preparis sin por boatfesto kaj estis plena de movado.
En la urbo ni renkontis multajn konatojn niajn kaj en ilia agrabla kunesto la tempo forpasis sufiĉe rapide; estis tial preskaŭ la dekunua antaŭ ol ni komencis nian kvarmejlan marŝon al nia hejmo, kiel ni jam lernis nomi nian boateton.
Estis malgaja nokto, iom malvarma, kaj falis maldensa pluvo; trene marŝante tra la mallumaj, silentaj kampoj, mallaŭte interparolante kaj scivolante, ĉu ni iras la ĝustan vojon aŭ ne, ni pensis pri la komforta boato kun la hela lumo radianta tra la streĉita kanvaso; pri Harris kaj Montmorency, pri la viskio kaj ni deziris, ke ni estu tie.
Ni imagis bildon pri ni mem denove en la boato, lacaj kaj iomete malsataj; pri la malhela rivero kaj la senformaj arboj; sub ili, simila al grandega lampiro, nia kara boateto, tiel komforta kaj varma kaj gaja. Ni povis vidi nin tie ĉe la vesperman ĝo, mordeti la malvarman viandon kaj pasigi unu al alia grandajn pantranĉaĵojn; ni povis aŭdi la gajan klakadon de niaj tranĉiloj, la ridantajn voĉojn plenigantaj la tutan lokon kaj superfluantaj tra la aperturo en la nokton. Ni rapidis antaŭen por realigi la vizion.
Ni trafis fine la bordvojeton kaj tio nin feliĉiĝis; ĉar antaŭe ni ne estis tro certaj, ĉu ni marŝas al la rivero aŭ for de ĝi, kaj kiam vi estas laca kaj deziras enlitiĝi, tiaj malcertaĵoj vin maltrankviligas.
Ni preterpasis Shiplake, kiam la horloĝo sonoris kvaronon antaŭ la dekdua; tiam Georgo diris, enpensiĝinte:
– Vi hazarde memoras, kiu el la insuloj ĝi estas, ĉu?
– Ne, – mi respondis, ankaŭ enpensiĝante. – Mi ne memoras.
Kiom da ili estas?
– Nur kvar, – respondis Georgo. – Estos feliĉe, se li estas veka.
– Kaj se ne? – mi demandis; sed ni forpelis tiun penson.
Veninte al la unua insulo, ni kriis, sed ne estis respondo; ni do iris al la dua, kaj provis tie, kaj ricevis la saman rezulton.
– Ho! Nun mi memoras, – diris Georgo; – ĝi estas la tria.
Ni kuris esperplene al la tria, kaj brukriis.
Neniu respondo!
La situacio jam estis serioza. Estis post noktmezo. La hoteloj ĉe Shiplake kaj Henley sendube estis plenplenaj; ni ne povis ĉirkaŭvagi, vekante la dometanojn kaj domokupantojn meze de la nokto por informiĝi, ĉu ili luas ĉambrojn! Georgo proponis, ke ni reiru al Henley kaj batu policanon por tiel akiri dumnoktan loĝadon en la policejo. Tamen ekestis la penso ”Supozu, ke li nur rebatos kaj rifuzos enkarcerigi nin!”
Ni ne povis pasigi la tutan nokton batalante policanojn.
Cetere, ni ne volis troigi la laboron kaj ricevi ses monatojn en malliberejo.
Malesperiĝinte ni provis ĉe tio, kio ŝajnis en la mallumo la kvara insulo, sed ni ne havis pli bonan feliĉon. La pluvo jam falis rapide kaj evidente intencis daŭri. Ni estis tute malsekaj, malvarmaj kaj malfeliĉaj. Ni scivolis, ĉu vere estas nur kvar insuloj, aŭ ĉu pli; aŭ ĉu ni entute estas proksime de la insuloj; aŭ ĉu ni estas ie ajn en la limo de unu mejlo de tie, kie ni devus esti, aŭ tute en la malĝusta parto de la rivero; ĉio ŝajnis tiel stranga kaj alia en la mallumo. Ni komprenis la suferojn de la bubetoj en la arbareto.
Ĝuste kiam ni jam tute malesperiĝis – jes, mi scias, ke tiam en la romanoj kaj rakontoj io ĉiam okazas; sed mi ne povas aliigi tion. Kiam mi komencis ĉi tiun libron, mi nepre intencis, ke en ĉio mi estu severe verema; tia mi restos, eĉ se tiucele mi devos fari uzon de jam trouzitaj frazoj.
Estis ĝuste kiam ni tute malesperiĝis kaj tion mi devas diri.
Do, ĝuste kiam ni tute malesperiĝis, mi subite vidis, iom malsupre, strangan, nenaturan lumeton flagreti inter la arboj sur la kontraŭa bordo. Momenton mi pensis pri fantomoj: ĝi estis tiel ombreca, mistera lumo. La sekvan momenton tamen mi ekopiniis, ke tio estas nia boato, kaj trans la akvon mi eligis kriegon, kiu ŝajnis skui la nokton en ĝia kuŝejo.
Dum minutoj ni atendits senspiraj kaj tiam – ho! plej ĉiela muziko de mallumo! – ni aŭdis la respondan bojon de Montmorency.
Ni rekriegis sufiĉe laŭte por veki la sep dormantojn – mem mi neniam povis kompreni, kial necesas pli da bruo por veki sep dormantojn ol unu – kaj post tempo, kiu ŝajnis unu horo, sed kiu estis fakte, mi supozas, ĉirkaŭ kvin minutoj, ni vidis lumigitan boaton rampi malrapide sur la nigraĵo, kaj aŭdis la dormeman voĉon de Harris demandi, kie ni estas.
Estis en Harris neklarigebla strangeco. Tio estis io pli ol ordinara laceco. Li remis la boaton al parto de la bordo, kie estis tute neeble al ni ĝin eniri, kaj tuj endormiĝis. Ni devis kriegadi kaj bruadi por reveki lin kaj enmeti en lin iom da kompreno; sed fine ni sukcesis kaj bone enboatiĝis.
Harris havis malfeliĉan mienon, kiel ni rimarkis, kiam ni eniris la boaton. Li memorigis pri homo, kiu trasuferis malfeliĉon.
Ni demandis lin, ĉu io okazis, kaj li diris:
– Cignoj!
Ŝajnis, ke ni ligis la boaton apud cigna nesto, kaj baldaŭ post la foriro de Georgo kaj mi la cignino revenis kaj brue skandalis. Harris ŝin forpelis, ŝi foriris kaj venigis la edzon.
Harris diris, ke li havis plenan batalon kun tiuj du cignoj; tamen fine triumfis kuraĝo kaj lerto kaj li venkis ilin.
Duonhoron poste ili revenis kun dek ok cignoj! Sendube tio estis terura batalo, kiel mi povis kompreni el la rakonto de Harris. La cignoj penis treni lin kaj Montnorency for de la boato kaj dronigi ilin; dum kvar horoj li sin defendis kiel heroo kaj mortvundis ĉiujn kaj ili ĉiuj foriris por morti.
– Kiom da cignoj vi diris, ke estis? – demandis Georgo.
– Tridek du, – respondis Harris, dormeme.
– Vi ĵus diris dek ok, – diris Georgo.
– Ne, mi ne diris, – gruntis Harris; – mi diris dek du. Ĉu vi kredas, ke mi ne povas kalkuli?
Kio estis la veraj faktoj pri tiuj cignoj, tion ni neniam eksciis.
Pri la temo ni pridemandis Harris la sekvantan matenon, kaj li diris, ”Kiuj cignoj?” kaj ŝajne kredis, ke Georgo kaj mi sonĝis.
Ho, kiel rave estis sin trovi sekure en la boato post niaj penadoj kaj timoj! Georgo kaj mi manĝis bonan vespermanĝon, poste ni trinkus viskion, se ni estus povintaj trovi la viskion, sed ni ne povis. Ni demandis Harris pri tio, kion li faris kun ĝi; sed li ŝajne ne sciis, kion ni volas diri per ”viskio” aŭ entute pri kio ni parolas. Montmorency aspektis, kvazaŭ li scius ion, sed diris nenion.
Tiun nokton mi dormus bone kaj mi estus dorminta eĉ pli bone, se Harris ne estus tie. Mi nebule memoras, ke minimume dek du fojojn dum la nokto min vekis Harris, ĉirkaŭvaganta en la boato kun lantemo kaj serĉanta siajn vestojn. Ŝajnas, ke pri siaj vestoj li estis maltrankvila la tutan nokton.
Dufoje li ellitigis Georgon kaj min por vidi, ĉu ni kuŝas sur lia pantalono. La duan fojon Georgo, tute furioziĝis.
– Je la tondro! Por kio vi deziras vian pantalonon meze de la nokto? – li demandis indigne. – Kial vi ne kuŝiĝas kaj endormiĝas?
La sekvantan fojon, kiam mi vekiĝis, mi trovis lin maltrankvila pro tio, ke li ne povas trovi siajn ŝtrumpetojn; mia lasta nebula memoro estis, ke oni min rulas sur mian flankon kaj ke mi aŭdas Harris murmureti ion pri tio, ke estas strange, kie povas esti lia ombrelo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.