La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() TRI VIROJ EN BOATOAŭtoro: Jerome Klapka Jerome |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Georgo konatiĝas kun laboro – Barbaraj instinktoj de trenŝnuroj – Sendanka konduto de duremila boateto – Trenantoj kaj trenatoj – Uzo por geamantoj eltrovita – Stranga malapero de maljuna sinjorino – Multe da akcelo, malpli da rapido – Trenataj de knabinoj: ekscita sensacio – La mankanta kluzo aŭ la hantata rivero – Muziko – Savitaj!
Akirinte Georgon ni devigis lin labori. Labori li ne volis, kompreneble. Li jam multe laboris en la urbo, tiel li klarigis.
Harris, kiu estas nesentema laŭ sia naturo kaj ne emas al kompato, diris:
– Ha! kaj nun vi multe laboros sur la rivero, por fari ŝanĝon; al ĉiuj utilas ŝanĝo. Eliĝu!
Li ne povis konscience – eĉ ne kun konscienco, kia tiu de Georgo – kontraŭstari, kvankam li sugestis, ke eble estus pli bone, se li restus en la boato kaj pretigus la temanĝon, dum Harris kaj mi trenas, ĉar pretigo de temanĝo estas tre zorgoplena laboro kaj Harris kaj mi aspektis lacaj. Al tio nia sola respondo estis transdoni al li la trenŝnuron, li ĝin prenis kaj elpaŝis el la boato.
Pri trenŝnuro estas io stranga kaj neklarigebla. Vi ĝin volvas kun tiom da pacienco kaj zorgo, kiom vi hezonus por kunfaldi novan pantalonon, kaj post kvin minutoj, kiam vi ĝin levas, ĝi estas jam malbelega, animskua implikaĵo.
Insulti mi ne volas, tamen mi firme kredas, ke se vi prenus mezan trenŝnuron kaj etendus ĝin rekte tra la mezo de kampo kaj poste turnus al ĝi la dorson dum tridek sekundoj, vi trovus, rerigardanite, ke ĝi jam kolektis sin en amason meze de la kampo, ke ĝi kuntordiĝis kaj faris el si interplektaĵon, perdis siajn du finojn kaj la tuto fariĝis maŝaĵo; vi bezonus plenan duonhoron, sidante tie sur la herbo kaj blasfemante la tutan tempon, por ĝin denove malimpliki.
Jen mia opinio pri trenŝnuroj ĝenerale. Povas kompreneble esti, ke troviĝas ankaŭ honorindaj esceptoj; mi ne diras, ke ne. Povas esti, ke troviĝas trenŝnuroj, kiuj alportas honoron al sia profesio – konsciencaj, respektindaj trenŝnuroj – trenŝnuroj, kiuj ne imagas sin kroĉtrikaĵo kaj ne penas triki sin en puntaĵon tuj kiam oni lasas ilin solaj. Mi diras, ke povas esti, ke troviĝas tiaj trenŝnuroj; mi sincere esperas, ke troviĝas. Tamen tiajn mi neniam renkontis.
Ĉi tiun trenŝnuron mi entiris mem tuj antaŭ ol ni alvenis al la kluzo. Al Harris mi ne permesis eĉ tuŝi ĝin, ĉar li estas nezorgema. Mi ĝin volvis malrapide kaj singarde kaj ĝin ligis en la mezo, ĝin faldis kaj zorge demetis en la fundon de la boato. Harris ĝin levis science kaj enmetis en la manon de Georgo. Georgo ĝin prenis firme, tenis ĝin for de si kaj komencis ĝin malvolvi kvazaŭ li demetus vindaĵon de nove naskita infano; antaŭ ol li malvolvis dek metrojn, ĝi jam pli similis malbone faritan pordtapiŝeton ol ion alian. Tiel ĉiam estas kaj la samo ĉiam okazas kun ĝi. La viro sur la bordo, kiu penas ĝin malimpliki, pensas, ke la tuta kulpo apartenas al la viro, kiu ĝin volvis; kiam riverulo pensas ion, li eldiras tion.
– Kion vi penis fari el ĝi, ĉu fiŝkaptan reton? Ja belan fuŝaĵon vi faris; kial vi ne volvis ĝin ĝuste, stulta ŝtipo? – li elgruntas de tempo al tempo, furioze baraktante kun ĝi, kaj metas ĝin plata sur la bordvojon kaj ĉirkaŭkuras ĝin penante trovi la finaĵon.
Aliflanke la viro, kiu ĝin volvis, pensas, ke la tuta kaŭzo de la konfuzo estas la viro, kiu penas ĝin malvolvi.
– Ĝi estis ĝusta, kiam vi prenis ĝin! – li krias indigne. – Kial vi ne atentas, kion vi faras? Vi ĉiam laboras en tre senzorga maniero. Eĉ konstrustangon vi implikus!
Ili sentas sin tiel koleraj unu al la alia, ke ili volonte pendigus unu la alian per la malbenindaĵo. Forpasas dek minutoj kaj la unua viro eligas kriegon kaj freneziĝas, dancas sur la ŝnuro kaj penas tiri ĝin rekta, kaptas la unuan pecon, kiu venas al lia mano, kaj ĝin tiregas. Tio kompreneble ĝin nur implikas pli ol antaŭe. Tiam la dua viro grimpas el la boato kaj venas por helpi lin, ili baras sian vojon kaj malhelpas unu la alian. Ili ambaŭ prenas la saman pecon de ŝnuro, ĝin tiras en kontraŭaj direktoj kaj miras, ke io haltigas ĝin. Fine ili liberigas ĝin kaj tiam ili sin turnas kaj trovas, ke la boato jam forna ĝis kaj veturas rekte al la akvobariero.
Tio foje fakte okazis, laŭ mia propra scio. Estis apud Boveney, iun matenon iom ventan. Ni remadis laŭflue, kaj, ĉirkaŭirinte la kurbon, ni rimarkis du virojn sur la bordo. Ili estis rigardantaj unu la alian kun la plej konfuzita kaj senhelpe malfeliĉa mieno, kiun mi iam vidis antaŭe aŭ poste sur homa vizaĝo, kaj ili tenis inter si longan trenŝnuron. Estis klare, ke io okazis, ni tial haltis kaj demandis, kio okazis al ili.
– Jen, nia boato foriris! – ili respondis per indigna tono. – Ni eliris nur por malimpliki la trenŝnuron kaj kiam ni rigardis, ĝi estis for!
Ŝajne ilin dolorigis tio, kion ili evidente konsideris kiel malnobla kaj sendanka ago flanke de la boato.
Ni trovis por ili la forkurinton duonmejlon for, tenata de junkoj, kaj ni reportis ĝin al ili. Mi vetus, ke pluan ŝancon ili tute ne donis al tiu boato dum semajno.
Mi neniam forgesos la bildon de tiuj du viroj promenantaj tien kaj reen kun trenŝnuro sur la bordo kaj serĉantaj sian boaton.
Oni vidas sur la rivero multajn amuzaĵojn rilataj al trenado.
Unu el la plej kutimaj estas la vido de paro da trenantoj, vigle marŝantaj antaŭen, enprofundiĝintaj en viglan diskuton, dum la viro en la boato, cent metrojn post ili, vane kriegas, ke ili haltu, kaj per remilo freneze signalas sian angoron. Io malĝustiĝis; la direktilo malfiksiĝis aŭ la hokstango forglitis, aŭ lia ĉapelo falis en la akvon kaj rapide nagas laŭflue for. Li vokas, ke ili haltu, komence tute milde kaj ĝentile.
– He! Haltu momenton, mi petas! – li krias indiferente.
Mia ĉapelo falis en la akvon.
Poste: – He! Tom, Dick! Ĉu vi ne aŭdas? – ĉifoje ne tiel afable.
Pli poste: – He! La infero vin prenu, ŝtipkapaj idiotoj! He!
Haltu! Ho vi … !
Post tio li salte leviĝas kaj ĉirkaŭdancas, kriegas, ĝis lia viza ĝo ruĝiĝas, kaj li malbenas ĉion, kion li konas. La buboj sur la bordo haltas kaj lin primokas kaj ĵetas ŝtonojn al li, dum li estas trenata preter ili kun la rapideco de kvar mejloj hore kaj ne povas eliri.
La plejparto de tiaspecaj malfacilaĵoj estus evitita, se tiuj, kiuj trenas, tenus en la memoro tion, ke ili trenas, kaj rigardus sufiĉe ofte por vidi, kiel fartas la trenato. Estas plej bone lasi la trenadon al unu viro. Kiam du trenas, ili komencas interbabili kaj forgesas, kaj la boato mem fakte nur malmulte rezistante ne multe servas por rememorigi ilin.
Donante ekzemplon, kiel forgesema povas esti paro da trenantoj, Georgo rakontis al ni pli malfrue en la vespero, kiam post la vespermanĝo ni diskutis la temon, tre strangan okazintaĵon.
Li kaj tri aliaj viroj, tiel li diris, iun vesperon estis remantaj tre peze ŝarĝitan boaton kontraŭflue de Maidenhead. Iom preter la kluzo de Cookham ili rimarkis viron kaj junulinon, kiuj promenis sur la bordvojeto, ambaŭ enprofundiĝintaj en ŝajne interesa kaj absorba interparolo. Ili portis inter si hokstangon kaj fiksita al la hokstango estis trenŝnuro, kiu treniĝis post ili kun la fino en la akvo. Neniu boato estis apude, neniu boato estis videbla. Devas esti, ke iam boato estis ligita al tiu trenŝnuro, tio estis certa; sed kio okazis al ĝi, kia terura sorto trafis ĝin kaj tiujn, kiuj restis en ĝi, tio estis kaŝita en mistero. Kio ajn estis la malfeliĉo, ĝi neniel ĝenis la junajn gesinjorojn, kiuj estis trenantaj. Ili havis la hokstangon kaj ili havis la ŝnuron, kaj tio ŝajnis ĉio, kion ili kredis necesa por ilia laboro.
Georgo estis krionta por veki ilin, sed en tiu momento eniris lian menson brila penso kaj li ne kriis. Li anstataŭe prenis la alkroĉilon, klinis sin antaŭen kaj entiris la finon de la trenŝnuro; li faris en ĝi maŝon, metis ĝin ĉirkaŭ sian maston, ordigis la remilojn, iris sidiĝi en la malantaŭo kaj bruligis sian pipon.
Tiuj du gejunuloj trenis tiujn kvar dikkorpajn ulojn kaj pezan boaton ĝis Marlow.
Georgo diris, ke li neniam antaŭe vidis tiom da pensema malĝojo koncentrigita en unu rigardo, kiel en la momento, kiam ĉe la kluzo tiuj junaj geamantoj komprenis, ke dum la lastaj du mejloj ili trenis malĝustan boaton. Georgo kredis, ke se ne estus la detenanta influo de la juna virino ĉe lia flanko, la juna viro eble sin donus al forta lingvaĵo.
La junulino kiel unua revenis el sia surpriziĝo, kaj reveninte, ŝi interplektis la manojn kaj diris, freneze:
– Ho, Henriko, kie do estas onklinjo?
– Ĉu ili iam retrovis la maljunulinon? – demandis Harris.
Georgo respondis, ke li ne scias.
Alian ekzemplon de danĝera manko de simpatio inter trenanto kaj trenato vidis Georgo kaj mi foje apud Walton. Okazis tie, kie la bordvojeto grade deklivas malsupren ĝis la akvo, dum ni tendumis sur la kontraŭa bordo kaj observis la mondon ĝenerale, ke baldaŭ aperis malgranda boato trenata rapidege tra la akvo de forta boatĉevalo, sur kiu sidis tre malgranda knabo. En la boato kvin viroj kuŝis dise en revemaj kaj ripozemaj pozoj; precipe la direktanto havis trankvilan aspekton.
– Mi ŝatus vidi lin tiri la malĝustan ŝnuron, – murmuretis Georgo, dum ili preterpasis. Ĝuste en tiu momento li tion faris kaj la boato rapidis sur la bordon kun tia bruo, kiel se ariĝus kvardek mil lintolaĵoj. Du viroj, korbego kaj tri remiloj tuj forlasis la boaton maldekstre kaj kuŝiĝis sur la bordo, post unu kaj duona momento aliaj du viroj elboatiĝis dekstre kaj sidiĝis meze de hokstangoj kaj veloj kaj valizoj kaj boteloj.
La restinto pluiris ankoraŭ dudek metrojn kaj tiam eliris kapantaŭen.
Tio ŝajnis tiel malpezigi la boaton, ke ĝi pluiris pli facile, dum la knabeto kriadis plenvoĉe kaj galopigis la ĉevalon. La viroj rektiĝis kaj gapis al si reciproke. Pasis kelkaj sekundoj antaŭ ol ili konstatis, kio okazis al ili kaj, konstatinte tion, ili komencis krii plengorĝe al la knabo, ke li haltu. Li estis tamen tro okupita per la ĉevalo por aŭdi ilin, kaj ni rigardis ilin postkuri lin ĝis la malproksimo kaŝis ilin de la vido.
Mi ne povas diri, ke mi bedaŭris ilian malfeliĉon. Fakte, mi nur volas, ke similajn malfeliĉojn renkontu ĉiuj junaj malsaĝuloj, kiuj tiamaniere trenigas siajn boatojn – kaj multaj tion faras. Krom la danĝero, al kiu ili sin submetas, ili estas mem danĝero kaj ĝeno por ĉiu alia boato, kiun ili preterpasas. Veturante tiel rapide ili tute ne povas moviĝi el la vojo de iu alia, nek povas iu alia boato moviĝi el ilia vojo. Ilia ŝnuro alkroĉiĝas trans via masto, vin renversas, aŭ ĝi kaptas iun en la boato, kaj aŭ ĵetas tiun en la akvon aŭ tranĉas al li la vizaĝon. La plej bona rimedo estas ne cedi kaj pretiĝi por bati ilin per la malantaŭo de la masto.
El ĉiuj spertoj rilate al trenado la plej ekscita estas esti trenata de knabinoj. Tian sensacion neniu devus preterlasi. Por treni boaton ĉiam necesas tri knabinoj; du tenas la ŝnuron kaj la tria ĉirkaŭkuras kaj ridaĉas. Kutime jam en la komenco ili sukcesas interplektiĝi. La ŝnuro sin volvas ĉirkaŭ iliaj kruroj, ili devas sidiĝi sur la vojeto kaj malligi unu la alian, ili volvas ĝin ĉirkaŭ la kolon kaj preskaŭ sufokiĝas. Fine tamen ili rektigas la ŝnuron kaj kuras, trenante la boaton kun tute danĝera rapideco. Kurinte cent metrojn ili nature estas senspiraj kaj subite haltas, ĉiuj sidiĝas sur la herbo kaj ridas, kaj via boato fornaĝas ĝis la mezo de la rivero kaj turnas sin, antaŭ ol vi scias, kio okazis aŭ povas preni remilon. Tiam ili stariĝas, tute surprizitaj.
– Ho, rigardu! – ili diras; – li foriris tute ĝis la mezo.
Post tio ili kelkan tempon trenas sufiĉe regule, kiam subite unu el ili ekpensas, ke ŝi pingle fiksos la robon, kaj tiucele ili haltas kaj la boato alteriĝas.
Vi salte Ieviĝas kaj ĝin forpuŝas kaj krias, ke ili ne haltu.
– Jes. Kio estas? – ili rekrias.
– Ne haltu, vi kriegas.
– Ne kio?
– Ne haltu, daŭrigu – daŭrigu!
– Revenu, Emily, kaj eksciu, kion ili volas, – diras unu;
Emily revenas, kaj demandas, kio estas.
– Kion vi volas? – ŝi diras; – ĉu io okazis?
– Ne, – vi respondas, – ĉio estas bona; nur daŭrigu, vi komprenas – ne haltu.
– Kial ne?
– Nu, ni ne povas direkti, se vi haltas. Al la boato necesas iom da rapideco.
– Necesas kio?
– Rapideco – vi devas daŭre antaŭentreni la boaton.
– Ho, bone, mi sciigos ilin. Ĉu ni faras tion kontentige?
– Ho, jes, tre bone, fakte, sed nur ne haltu.
– Tio tute ne ŝajnas malfacila. Mi kredis, ke tio estas pli malfacila.
– Ho, ne, tio estas simpla. Vi bezonas nur daŭrigi tion senhalte, jen ĉio.
– Mi komprenas. Donu al mi mian ruĝan ŝalon, ĝi kuŝas sub la kuseno.
Vi trovas la ŝalon kaj ĝin enmanigas al ŝi kaj jam alia revenis kaj pensas, ke ankaŭ ŝi havos la sian, kaj ili kunprenas ankaŭ la ŝalon de Mary hazardcele, sed Mary ne volis ĝin, tial ili reportas ĝin kaj prenas kombilon anstataŭe. Forpasas ĉirkaŭ dudek minutoj antaŭ ol ili denove ekiras kaj ĉe la plej proksima vojkurbiĝo ili vidas bovinon kaj vi devas eliri el la boato por forkurigi la bovinon for de ilia vojo.
Estas en la boato eĉ ne unu enuiga momento, kiam ĝin trenas knabinoj.
Post iom da tempo Georgo sukcesis rektigi la ŝnuron, kaj li trenis nin malrapide ĝis Penton Hook. Tie ni diskutis la gravan demandon pri tendumado. Ni jam decidis dormi tiun nokton en la boato, kaj ni do devis aŭ halti en tiu ĉirkaŭaĵo aŭ pluiri preter Staines. Tiam tamen ŝajnis iom frue por fini, ĉar la suno ankoraŭ brilis en la ĉielo, ni do interkonsentis, ke ni veturos antaŭen al Runnymead, je distanco de tri kaj duona mejloj, kvieta arbplena parto de la rivero kaj kie troviĝas bona ŝirmejo.
Ni ĉiuj tamen bedaŭris poste, ke ni ne haltis ĉe Penton Hook. Veturigi boaton tri-kvar mejlojn estas bagatelo frue en la malteno, sed tio estas laciga laboro en la fino de longa tago.
Nenian intereson havas por vi la pejzaĝo dum tiuj lastaj kelkaj mejloj. Vi nek babilas nek ridas. Ĉiu duonmejlo, kiun vi trapasas, ŝajnas kiel du. Vi apenaŭ povas kredi, ke vi estas ankoraŭ tie, kie vi estas, kaj vi estas certa, ke la landkarto sendube estas erara; kiam vi jam pene traveturis distancon, kiu ŝajnas al vi almenaŭ dek mejloj kaj la kluzo ankoraŭ ne videbliĝas, vi pensas senŝerce, ke sendube ili forŝtelis ĝin kaj forkuris kun ĝi.
Mi memoras, kiel foje sur la rivero mi terure maltrankviliĝis. Mi estis tie kun junulino – kuzino ĉe la patrina flanko – kaj ni estis remantaj al Goring. Estis iom malfrue kaj ni tre deziris alveni – almenaŭ ŝi tre deziris alveni. Estis duono post la sesa, kiam ni atingis la kluzon de Benson, krepuskiĝis kaj tiam ŝi maltrankviliĝis. Ŝi diris, ke ŝi devas esti hejme por vespermanĝo. Mi diris, ke tion ankaŭ mi volas; mi aperigis landkarton, kiun mi kunportis, por ekscii precize, kiom pli longe ni devos veturi. Mi vidis, ke la plej proksima kluzo – Wallingford – estas ĝuste unu mejlon kaj duonon for kaj de tie ankoraŭ kvin ĝis Cleeve.
– Ho, ĉio estas bona! – mi diris. – La sekvantan kluzon ni preterpasos antaŭ la sepa kaj estas nur unu post ĝi; – kaj mi min donis al la laboro kaj remis persiste.
Ni preterpasis la ponton kaj baldaŭ poste mi demandis, ĉu ŝi vidas la kluzon. Ŝi diris, ke ne, ke neniun kluzon ŝi povas vidi; mi diris ”Ho!” kaj remis antaŭen. Forpasis ankoraŭ kvin minutoj, kaj tiam mi ŝin petis, ke ŝi rigardu denove.
– Ne, – ŝi diris; – eĉ ne signon de kluzo mi vidas.
– Vi … vi estas certa, ke vi konas kluzon, kiam vi vidas ĝin?
– mi demandis heziteme, ne volante ŝin ofendi.
La demando tamen ŝin ne ofendis kaj ŝi proponis, ke prefere mi rigardu mem; mi do demetis la remilojn kaj rigardis.
La rivero etendiĝis en la krepusko ĉirkaŭ unu mejlon rekte antaŭ ni; eĉ ne ombro de kluzo estis videbl!a.
– Vi ne opinias, ke ni devojiĝis, ĉu? demandis mia kunulino.
Mi ne vidis, kiel tio povus esti; kvankam, kiel mi komprenis, ni eble iel eniris flankan rivereton kaj nun iras rekte al la akvofalo.
Ŝin tute ne konsolis tiu ideo kaj ŝi ekploris. Ŝi diris, ke ni ambaŭ dronos, ke tio estas puno al ŝi pro tio, ke ŝi boatpromenis kun mi.
La puno ŝajnis al mi troa; sed mia kuzino kredis, ke ne, kaj esperis, ke ĉio baldaŭ finiĝos.
Mi penis kuraĝigi ŝin kaj priridis la tutan aferon. Mi diris, ke evidente mi ne remis tiel rapide, kiel mi kredis, sed ke nun la kluzon ni baldaŭ atingos kaj mi remis ankoraŭ mejlon.
Tiam mi ektimis mem. Ankoraŭfoje mi rigardis la landkarton.
Jen estis la kluzo ĉe Wallingford, klare signita, je mejlo kaj duono malsupre de la kluzo de Benson. Ĝi estis bona, fidinda landkarto; cetere, la kluzon mi memoris. Mi ĝin jam trapasis dufoje. Kie ni estas? Kio okazis al ni? Mi pensis, ke ĉio estas nur sonĝo kaj ke fakte mi nur dormas en la lito kaj vekiĝos post minuto kaj oni diros al mi, ke estas jam post la deka.
Mi demandis mian kuzinon, ĉu ŝi kredas, ke ĝi estas sonĝo, kaj ŝi respondis, ke ŝi estis faronta al mi la saman demandon; tiam ni ambaŭ demandis al ni, ĉu ni ambaŭ dormas, kaj se jes, kiu vere sonĝas, kaj kiu estas tiu, kiu estas nur sonĝo; tio fariĝis interesa.
Mi tamen daŭre remadis, sed ankoraŭ nenia kluzo videbliĝis, la rivero fariĝis pli kaj pli malhela kaj mistera sub la amasiĝantaj ombroj de la nokto kaj ĉio ŝajnis stranga kaj nenatura.
Mi pensis pri koboldoj kaj fantomoj kaj erarlumoj, tiuj malbonaj knabinoj, kiuj sidas vekaj la tutan nokton sur la rokoj kaj logas la homojn en turnakvojn kaj simile; kaj mi bedaŭris, ke mi ne estis pli bona homo kaj ne konas pli da himnoj. Meze de ĉi tiuj pensoj mi aŭdis la benatajn muziksonojn de ”Li ilin surhavas” ludata malbone per akordioneto kaj sciis, ke ni estas savitaj.
Kutime la tonojn de akordiono mi ne admiras; sed, ho! kiel belega tiam al ni ambaŭ ŝajnis la muziko – multe, multe pli bela ol povus soni la voĉo de Orfeo aŭ la liuto de Apolono aŭ io tia. Ĉiela muziko, en nia tiama spiritstato, estus nin nur pli turmentinta. Animtuŝan harmonion, ĝuste ludatan, ni estus interpretintaj kiel demonan averton kaj estus tute malesperiĝintaj. Sed en la sonoj de ”Li ilin surhavas”, spasme eligataj, kun nevolaj variantoj el bruspira akordiono, estis io neordinare homa kaj kuraĝiga.
La ĉarmaj sonoj alproksimiĝis kaj baldaŭ la boato, en kiu ili produktiĝis, alflankiĝis.
Ĝi enhavis grupon de provincaj plebanoj, boate promenantaj sub la lunlumo. (La luno ne montriĝis, sed tio ne estis ilia kulpo). Neniam en la vivo mi vidis pli allogajn, amindajn homojn. Mi salutis ilin kaj demandis, ĉu ili povas diri al ni la vojon al la kluzo de Wallingford; mi klarigis, ke jam de du horoj mi ĝin serĉas.
– La kluzo ĉe Wallingford! – ili respondis. – Dio vin benu, sinjoro. Ĝin oni forigis antaŭ pli ol unu jaro. Ne estas kluzo nun ĉe Wallingford, sinjoro. Vi estas nun proksime de Cleeve.
La diablo min prenu, jen estas sinjoro serĉanta la kluzon ĉe Wallingford, Bill!
Pri tio mi neniam pensis. Mi volis fali sur ilian kolon kaj beni ilin; sed la rivereto fluis tro forte por permesi tion, mi do devis kontentiĝi per nuraj malvarme sonantaj vortoj de dankemo.
Mil fojojn mi dankis ilin kaj diris, ke estas belega nokto, ni deziris al ili bonan vojaĝon kaj mi kredas, ke mi invitis ilin ĉiujn veni pasigi semajnon kun mi, kaj mia kuzino diris, ke ŝia patrino tre ĝojos vidi ilin. Ni kantis la ”Ĥoron de la soldatoj” el Faŭsto kaj malgraŭ ĉio alvenis hejmen ĝustatempe por la vespermanĝo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.