La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
TRI VIROJ EN BOATOAŭtoro: Jerome Klapka Jerome |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Mastrumaj laboroj – Amo al laboro – La malnova riverulo, kion li faras kaj kion li diras, ke li faris – Skeptikeco de la nova generacio – Fruaj boatveturadaj rememoroj – Flosado – Georgo paradas grandioze – La maljuna boatisto, lia metodo – Tiel serena, tiel plena de trankvilo – La komencanto – Prametveturado – Malfeliĉa akcidento – Plezuroj de amikeco – Velveturado, mia unua sperto – Eblaj klarigoj, kial ni ne dronis
Ni vekiĝis malfrue la sekvantan matenon kaj je la insista peto de Harris manĝis simplan matenmanĝon, kun ”neniuj frandaĵoj”. Poste ni reestigis la purecon kaj ĉion ordigis (daŭra laboro, kiu donis al mi sufiĉe klaran enrigardon en la demandon, pri kiu mi ofte cerbumis – nome, kiamaniere virino, kiu havas en la manoj la laboron de nur unu domo, povas pasigi la tempon), kaj ĉirkaŭ la deka ni komencis tion, kion ni intencis fari: bonan tuttagan veturadon.
Ni interkonsentis, ke ĉi tiun matenon ni remu, kiel ŝanĝo post la trenado; Harris opiniis, ke la plej bona aranĝo estos, ke Georgo kaj mi remu, kaj li direktu. Mi tute ne akordiĝis kun tiu ideo; mi diris, ke mi kredas, ke Harris montrus pli konvenan spiriton, se li estus proponinta, ke li kaj Georgo laboru por permesi al mi ripozi iom. Ŝajnis al mi, ke dum ĉi tiu vojaĝo mi faris pli ol mian justan parton de la laboro, kaj mi indignis.
Ĉiam ŝajnas al mi, ke mi faras pli da laboro, ol mi devus.
Ne estas tiel, ke laboro malplaĉas al mi; mi ŝatas laboron: ĝi min ravas. Mi povas sidi kaj ĝin rigardi dum horoj. Mi ŝatas teni ĝin apud mi: la penso pri ĝia foriĝo preskau rompas al mi la koron.
Vi ne povas doni al mi tro multe da laboro; por mi amasigi laboron preskaŭ fariĝis pasio: mia studejo estas nun tiel plena de ĝi, ke troviĝas apenaŭ colo da loko por io pli. Mi devos baldaŭ alkonstruigi alon.
Mi estas ankaŭ zorgema pri mia laboro. Jen parto de la laboro, kiun mi ankoraŭ havas ĉe mi, estas posedata de mi jam de jaroj kaj jaroj, kaj ne troviĝas sur ĝi eĉ fingromakulo. Mi tre fieras pri mia laboro; mi ĝin mallevas de tempo al tempo kaj senpolvigas. Neniu pli bone konservas sian laboron ol mi.
Tamen, kvankam mi sopiras al laboro, mi volas, ke ĝi estu justa. Mi petas nenion pli ol mian decan porcion.
Tamen mi ĝin ricevas sen peti ĝin – almenaŭ tiel ŝajnas al mi – kaj tio min maltrankviligas.
Georgo diras, ke pri tio mi ne bezonas min ĝeni. Li opiniis, ke nur mia troskrupula naturo igas min timi, ke mi ricevas pli ol mian justan parton; ke fakte mi ne ricevas duonon de la kvanto, kiun mi devus ricevi. Sed mi kredas, ke tion li diras nur por min konsoli.
En la boato mi ĉiam rimarkis, ke ĉiu ekhavas la ideon, ke ĉion faras li mem. La ideo de Harris estis, ke li sola laboris kaj ke ni ambaŭ, Georgo kaj mi, superrajte laborigis lin. Georgo, kontraŭe, ridindigis la ideon, ke Harris faris ion pli ol manĝi kaj dormi, kaj tenis sin forte ĉe la opinio, ke estis li, Georgo mem, kiu faris la tutan laboron menciindan.
Li diris, ke li neniam estis kune kun tia paro de mallaboremaj laborevituloj, kiaj estas Harris kaj mi.
Tio amuzigis Harris.
– Jen la maljuna Georgo parolas pri laboro! – li ridis; – duonhoro da ĝi lin mortigus. Ĉu vi iam vidis Georgon labori?
– li aldonis, sin turnante al mi.
Mi konsentis kun Harris, ke mi neniam vidis – nepre ne, de kiam ni komencis ĉi tiun vojaĝon.
– Nu, mi ne vidas, kiel vi povas scii multon pri tio, – Georgo, rediris al Harris; – ĉar Dio min benu, se vi ne dormis duonon de la tempo. Ĉu vi iam vidis Harris plene veka, krom ĉe la manĝo? Georgo demandis alparolante min.
La vero devigis min subteni Georgon. Harris estis nur tre malmulte utila en la boato, nur malmulte helpis, ek de la komenco.
– Nu, infero, ĉiuokaze mi faris pli ol li, – rediris Harris.
– Nu, fari malpli vi ne povis, – aldonis Georgo.
– Mi supozas, ke J. kredas, ke li estas pasaĝero, – daŭriĝis Harris.
Tio estis ilia dankemo al mi pro tio, ke mi portis ilin kaj ilian mizeran malnovan boaton la tutan vojon de Kingston, ke mi ĉion kontrolis kaj administris por ili, zorgis pri ili kaj Iaboregis por ili. Jen kiel iras la mondo.
La nunan problemon ni solvis aranĝante, ke Harris kaj Georgo remu ĝis preter Reading kaj ke mi trenu la boaton de tie.
Remi pezan boaton kontraŭ forta fluo min nun ne multe allogas.
Estis tempo, antaŭ longe, kiam mi laŭte postulis la malfacilan laboron: nun mi prefere donas ŝancon al la junuloj.
Mi rimarkas, ke plej multaj malnovaj riveruloj estas same sindetenemaj, ĉiufoje kiam forta remado estas necesa. Vi povas ĉiam distingi malnovan riverulon per la maniero, en kiu li sin sternas sur la kusenoj sur la fundo de la boato kaj kuraĝiĝas la remantojn, rakontante al ili anekdotojn pri la mirindaj faroj, kiujn li färis lastjare.
– Ĉu vi nomas tion malfacila laboro! – li diras malrapide, kontente fumante kaj alparolante la du ŝvitantajn novulojn, kiuj laboregas kontraŭ la fluo jam de horo kaj duono; – jen, Jim Baffles kaj Jack kaj mi lastjare tiris la boaton de Marlow ĝis Goring dum unu posttagmezo; ni haltis eĉ ne unufoje. Ĉu vi memoras tion, Jack?
Jack, kiu jam pretigis al si liton en la pruo el ĉiuj lankovriloj kaj paltoj, kiujn li povis kolekti, kaj kiu kuŝas tie dormanta jam de du horoj, parte vekiĝas estante tiel alvokita kaj rememoras la tutan aferon kaj memoras ankaŭ, ke la tutan vojon kuris kontraŭ ili nekutime forta fluo – kaj ankaŭ forta vento.
– Estis proksimume tridek kvar mejloj, mi supozas, – aldonas la unua parolanto, mallevante alian kusenon por meti sub la kapon.
– Ne, ne; ne troigu, Tom, – murmuretas Jack, admonante; – tridek tri maksimume.
Jack kaj Tom, tute eluzitaj de ĉi tiu interparola penado, ankoraŭfoje endormiĝas. Kaj la du simplanimaj junuloj kun la remiloj tre fieras, ke oni lasas al ili remi tiel mirindajn remistojn kiel Jack kaj Tom kaj streĉas siajn fortojn pli ol antaŭe.
Kiam mi estis junulo, mi kutimis aŭskulti ĉi tiujn rakontojn de la pli aĝaj, ensorbi ilin, engluti ilin, digesti ĉiun vorton kaj reveni por ankoraŭ pli; sed la nova generacio ŝajne ne havas la simplan fidon de la malnova tempo. Ni – Georgo, Harris kaj mi – unu fojon lastjare kunprenis kun ni ”novulon” kaj la tutan vojon ni aplikis al li la kutimajn fabelojn pri la mirindaĵoj, kiujn ni faris.
Ni donis al li ĉiujn kutimajn rakontojn – la grandaĝajn mensogojn, kiuj servis sur la rivero ĉe ĉiu riverulo jam de jaroj – kaj aldonis sep tute originalajn, kiujn ni elpensis mem, inkluzive de fakte tre verŝajna historio, bazita ĝis certa grado sur preskaŭ vera okazaĵo, kiu vere okazis, en modifita formo, antaŭ kelkaj jaroj al kelkaj amikoj niaj – historio, kiun povus kredi eĉ nura infano, sen malutili multe al si.
Tiu junulo primokis ilin ĉiujn kaj deziris, ke ni ripetu la farojn tiam kaj tie, kaj volis veti dek kontraŭ unu, ke ni ne povas.
Ĉi tiun matenon ni babilis pri niaj remadaj travivaĵoj kaj rakontis historiojn pri niaj unuaj provoj en la remada arto.
Mia propra plej frua rememoro temas pri kvin el ni, kiuj kontribuis po tri pencojn por lui strange konstruitan boaton sur la lago en Regent Park kaj poste sekigis nin en la dometo de la parkgardisto.
Post tio, akirinte guston por la akvo, mi tre multe flosis en diversaj suburbaj brikejoj – ekzercado, kiu donis pli da intereso kaj ekscito ol estus kredeble, precipe kiam vi estas meze de lageto kaj la posedanto de la materialoj, el kiuj estas konstruita la floso, subite aperas sur la bordo kun granda bastono en la mano.
Vidante tiun sinjoron vi unue iel sentas, ke vi ne havas la forton por renkonto aŭ interparolado, kaj ke, se vi povus, sen esti malĝentila, vi preferus eviti renkonton kun li; via celo estas do albordiĝi ĉe la flanko de la lageto kontraŭa al la flanko, kie li estas, kaj iri hejmen kviete kaj rapide, ŝajnigante, ke vi ne vidas lin. Li kontraŭe deziregas preni vian manon kaj paroli kun vi.
Ŝajnas, ke li konas vian patron kaj estas intima konato via, sed tio ne igas lin simpatia al vi. Li diras, ke li instruos al vi preni liajn tabulojn kaj fari el ili floson; tamen, ĉar estas evidente, ke vi jam sufiĉe bone scias fari tion, la propono ŝajnas superflua liaparte, kvankam sendube bonvole intencita, kaj vi ne emas fari al li zorgojn kaj akeepti ĝin.
Tamen lia fervoro vin renkonti sukcese kontraŭstaras vian malvarmon kaj la energia maniero, laŭ kiu li kuras tien kaj reen laŭlonge de la lageto, por ke li povu ĝustaloke vin saluti, kiam vi albordiĝas, fakte vin tute flatas.
Se li estas korpulenta kaj spirmanka, vi facile povas eviti liajn amikigajn proponojn; tamen, kiam li estas juna kaj longkrura tipo, la renkonto ne estas evitebla. La intervjuo tamen estas ekstreme mallonga, ĉar la plejparton de la interparolo faras li, dum viaj rimarkoj estas pleje kriaj kaj unusilabaj kaj tuj kiam vi povas foriri, vi tion faras.
Mi dediĉis proksimume tri monatojn al flosado, kaj estante tiel sperta kiel estas necese en tiu branĉo de la arto, mi decidis entrepreni veran remadon kaj aliĝis al unu el la boatveturadaj kluboj ĉe la rivero Lea.
Remi boaton sur la rivero Lea, precipe en sabataj posttagmezoj, baldaŭ lertigas vin regi la boaton kaj vigle instruas al vi savi vin en kazo de renverso flanke de kruduloj aŭ subakviĝo de trenboatoj; tio donas ankaŭ multe da okazo por akiri la plej rapidan kaj gracian manieron kuŝiĝi plata ĉe la fundo de la boato por eviti, ke preterpasantaj trenŝnuroj vin ĵetu en la riveron.
Tamen stilon tio ne donas al vi. Nur kiam mi venis sur Tamizon, mi akiris stilon. Mian remadan stilon oni nun multe admiras. Oni diras, ke ĝi estas kurioza.
Georgo neniam proksimiĝis al la akvo antaŭ ol li estis deksesjara. Tiam li kaj ankoraŭ ok sinjoroj proksimume samjaraj iris kune iun sabaton al Kew, kun la intenco tie lui boaton kaj remi al Richmond kaj reen; unu el ili, vilkapa junulo nomita Joskins, kiu jam unu-dufoje veturigis boaton sur Serpentine, diris al ili, ke boatveturado estas gaja amuziĝo.
La tajdo malflusis sufiĉe rapide, kiam ili alvenis al la kajeto, kaj forta vento blovis tra la rivero, tamen ilin tio ne ĝenis kaj ili elektis sian boaton.
Estis tie okremila konkursa boato, kun elstarantaj remilingoj jam tirita sur la kajeton; plaĉis al ili nur tiu. Ili diris, ke tiun ili prenos. La boatisto forestis kaj nur lia knabo administris.
La knabo penis senkuraĝigi ilin rilate al la remboato kaj montris al ili du-tri tre komfortaspektajn boatojn de la porfamilia tipo, sed ĉi tiujn ili tute ne deziris; la konkursboato estis la boato, en kiu, ili kredis, ili aspektos plej bone.
Ĝin do la knabo lanĉis kaj ili deprenis la jakojn kaj pretiĝis por preni siajn sidlokojn. La knabo proponis, ke Georgo, kiu ankaŭ tiam estis la pezulo de iu ajn grupo, estu numero kvar.
Georgo diris, ke li estas feliĉa esti numero kvar kaj tuj alpaŝis al la loko de la antaŭremanto, kaj sidiĝis kun la dorso al la malantaŭa parto de la boato. Ili fine sukcesis irigi lin en lian ĝustan lokon kaj tiam sekvis la aliaj.
Aparte timeman knabon oni difinis kiel direktilanton kaj al li Joskins klarigis la direktadan principon. Joskins mem faris sin la ĉefremanto. Li diris al la aliaj, ke la afero estas sufiĉe simpla; ili nur sekvu lin.
Ili diris, ke ili estas pretaj, kaj la knabo sur la kajeto prenis hokstangon kaj forŝovis ilin.
Kio tiam sekvis, tion Georgo ne povas rakonti detale. Li konfuze memoras, ke tuj post la ekiro li ricevis fortegan frapon sur la dorso, donitan de tenilparto de la remilo de numero kvin, kaj samtempe lia propra benko ŝajne magie malaperis sub li kaj lasis lin sidanta sur la tabuloj. Li ankaŭ rimarkis, kiel kuriozan cirkonstancon, ke numero du kuŝis en la sama momento sur la dorso ĉe la fundo de la boato, kun la kruroj en la aero, kaj ŝajne konvulsiis.
Ili pasis sub la Kew-ponto, flankantaŭen, je la rapideco de ok mejloj hore. La sola, kiu remis, estis Joskins. Georgo, kiu sukcesis residiĝi, penis lin helpi, tamen, trempante la remilon en la akvo, ĝi tuj malaperis sub la boaton, je lia granda surprizo, kaj preskaŭ kunprenis ankaŭ lin.
La ”direktilanto” ĵetis ambaŭ direktilŝnurojn el la boato kaj ekploris.
Kiamaniere ili revenis, Georgo neniam sciis, sed por tio ili bezonis ekzakte kvardek minutojn. La spektaklon rigardis granda homamaso de la Kew-ponto kun granda intereso kaj ĉiuj kriis al ili malsamajn konsilojn. Trifoje ili sukcesis revenigi la boaton tra la arkaĵo, trifoje ili estis reportataj sub ĝin denove, kaj ĉiufoje kiam la ”direktilanto” levis la okulojn kaj vidis super si la ponton, li denove ekploris.
Georgo diris, ke en tiu posttagmezo li ne kredis, ke iam venos tempo, kiam li fakte ŝatos boatveturadon.
Harris pli kutimiĝis al remado sur maro ol sur rivero kaj li diras, ke por sin ekzerci li tion preferas. Mi ne. Mi memoras, ke lastsomere mi veturis en malgranda boato ĉe Easthourne: antaŭ multaj jaroj mi ofte remis sur la maro kaj mi kredis, ke ĉio estos bona; sed mi trovis, ke la arton mi jam tute forgesis.
Kiam unu remilo estas profunde en la akvo, la alia sovaĝe balanciĝas en la aero. Por puŝi la akvon per ambaŭ samtempe, mi devis stariĝi. La promenejo estis plena de nobeloj kaj sinjoroj kaj preter ili mi devis remi en ĉi tiu ridinda maniero.
Mi surteriĝis duonvoje sur la marbordo kaj uzis la servon de maljuna boatisto por la reveno.
Mi ŝatas rigardi maljunan boatiston remi, precipe kiam oni luas lin pohore. Estas en lia metodo io belege serena kaj trankviliga.
Ĝi estas tiel libera de tiu ĉagrena urĝo, de tiu energia strebado, kiu ĉiutage fariĝas pli kaj pli la malbeno de la vivo en la deknaŭa jarcento. Li ne streĉas siajn fortojn la tutan tempon por preterpasi ĉiujn aliajn boatojn. Se alia boato lin atingas kaj preterpasas, tio lin ne ĉagrenas; fakte ili ĉiuj lin atingas kaj preterpasas – ĉiuj, kiuj iras en lia direkto. Aliajn tio maltrankviligus kaj incitus; la nobla egalanimeco de luata boatisto sub severa provado donas al ni belegan lecionon kontraŭ ambicio kaj memfiero.
Simpla praktika remado de la irigu-la-boaton-antaŭenspeco ne estas arto tre malfacile akirebla, sed la viro bezonas multe da ekzercado por senti sin senĝena, kiam li remas preter junulinoj. Ĝenas la novulon la ”takto”. – Estas rimarkinde, – li diras, kiam la dudekan fojon en kvin minutoj li malimplikas siajn remilojn de viaj; – mi fartas tre bone, kiam mi estas sola!
Rigardi du novulojn penantaj observi la takton unu kun la alia estas tre amuze. La antaŭremanto ne povas remi egale kun la ĉefremanto, ĉar la ĉefremanto remas en maniero tre nekutima. Ĉe tio, la ĉefremanto forte indignas kaj klarigas, ke dum la lastaj dek minutoj li penis nur adapti sian metodon al la limigita kapablo de la antaŭremanto. La antaŭremanto siavice tiam ofendiĝas kaj petas la ĉefremanton, ke li ne rompu sian kapon pro li, sed streĉu la menson por fari prudentajn movojn.
– Aŭ, ĉu mi estu la ĉefremanto? – li aldonas, kun la evidenta ideo, ke tio tuj ordigos la tutan aferon.
Ili plaŭdas antaŭen ankoraŭ cent metrojn kun ankoraŭ ne multe da sukceso kaj tiam la tuta sekreto de ilia malfeliĉo venas kiel fulmo de inspiro en la menson de la ĉefremanto.
– Mi diros al vi, kio estas: vi havas miajn remilojn, – li krias, sin turnante al la antaŭremanto; – transdonu viajn.
– Nu, ĉu vi scias, ke mi jam scivolis, kial ĉi tiuj ne taŭgas al mi? – respondas la antaŭremanto, tute gajiĝante, kaj plej volonte helpas al la interŝanĝo. – Nun ĉio estos en ordo.
Sed ne estas – eĉ ne tiam. La ĉefremanto devas nun etendi la brakojn preskaŭ ekster iliajn ingojn por atingi siajn remilojn; dum la paro de la antaŭremanto, ĉe ĉiu retiro, forte frapas lin en la brusto. Ili tial denove interŝanĝas kaj konkludas, ke la viro certe donis al ili la malĝustan remilaron; super sia komuna insultado kontraŭ ĉi tiu viro ili fariĝas tute amikemaj kaj simpatiaj.
Georgo diris, ke ofte li forte deziris prametveturi por fari ŝanĝon. Prametveturado ne estas tiel facila, kiel ŝajnas. Same kiel en remado vi baldaŭ lernas, kiel fari kaj kiel regi la boaton, tamen necesas multe da ekzercado antaŭ ol vi povas tion fari kun digno kaj sen lasi la akvon plenigi vian manikon.
Al junulo, kiun mi konis, okazis tre malfeliĉa akcidento la unuan fojon, kiam li prametveturis. Ĉio prosperis al li tiel bone, ke li fariĝis tute aroganta kaj promenadis tien kaj reen sur la prameto kaj manipulis la stangon kun senzorga gracio, tiel ke estis rave rigardi lin. Jen li marŝis al la kapo de la prameto por fiksi sian stangon, jen li kuris tute al la alia fino, tute simile al malnova prametisto. Ho! estis grandioze.
Estus daŭre grandioze, se malfeliĉe, ĉirkaŭrigardante por ĝui la pejzaĝon, li ne estus irinta unu paŝon pli ol estis necese, kaj entute elpaŝis for de la prameto. La stango estis firme fiksita en la ŝlimo, kaj li restis alkroĉita al ĝi, dum la prameto naĝis for. Tio estis por li nedigna pozo. Malĝentila knabo sur la bordo tuj kriis al malrapidanta amiko, ke li rapidu por vidi ”veran simion sur bastono”.
Mi ne povis iri helpi lin, ĉar malfeliĉe ni nin ne provizis antaŭzorge per anstataŭa stango. Mi povis nur sidi kaj rigardi lin. Lian mienon, dum la stango malrapide malleviĝis kun li, mi neniam forgesos; estis en ĝi tiom da pensemo.
Mi vidis lin malrapide malsupreniĝi en la akvon kaj vidis lin elgrimpi, malfeliĉa kaj malseka. Mi ne povis ne ridi, li aspektis tiel ridinda figuro. Mi daŭre ridis en mi pri tio longe, kiam subite envenis mian menson la scio ke, pripensante la aferon, mi fakte ne havas multe da kaŭzo por ridi. Jen mi, sola sur prameto, sen stango, drivanta senhelpe meze de la rivero – eble rekte al akvobariero.
Mi sentis min tre kolera al mia amiko pro tio, ke li forlasis la boaton kaj tiamaniere foriris. Ĉiukaze, li devus lasi al mi la stangon.
Mi drivis ĉirkaŭ kvaronmejlon kaj tiam mi vidis fiŝkaptan prameton ligita meze de la rivero, en kiu sidis du maljunaj fiŝkaptistoj. lli vidis min kuranta rekte al ili, kaj ili kriis, ke mi foriru.
– Mi ne povas, – mi rekriis.
– Sed vi ne provas, – ili respondis.
Alproksimiĝante mi klarigis al ili la aferon kaj ili min kaptis kaj pruntedonis al mi stangon. La akvobariero estis nur kvindek metrojn malsupre. Mi estas feliĉa, ke ili hazarde estis tie.
La unuan fojon, kiam mi veturis per prameto, estis en la kunesto de tri aliaj viroj; ili estis montrontaj al mi, kiel fari. Ni ne povis iri ĉiuj kune, mi do diris, ke mi iros unua kaj havigos la prameton, kaj tiam mi povos iom ekzerci ĝis ili alvenos.
Mi ne povis havigi prameton tiun posttagmezon, ili ĉiuj estis jam luitaj; mi do nenion povis fari, krom sidi sur la bordo, rigardi la riveron kaj atendi miajn amikojn.
Ne longe mi sidis tie, kiam mian atenton altiris viro en prameto, kiu, kiel mi rimarkis kun iom da surpriziĝo, surhavis jakon kaj ĉapon similaj al miaj. Li evidente estis novulo en prametveturado, kaj lia agmaniero estis tre interesa. Kiam li enmetis la stangon, vi neniam sciis, kio okazos; li evidente ne sciis mem. Kelkfoje li pafiĝis almonten kaj kelkfoje li pafiĝis alvalen, alifoje li nur turniĝis rapide kaj alvenis al la alia flanko de la stango. Kia ajn estis la rezulto, li ŝajnis egale surprizita kaj ĉagrenita.
La homoj apud la rivero post kelka tempo absorbiĝis en lin kaj vetis unu kun la alia, kian rezulton havos lia sekvonta puŝo.
Tiam miaj amikoj alvenis sur la alian flankon, haltis kaj ankaŭ rigardis lin. Lia dorso estis turnita al ili kaj ili vidis nur la jakon kaj ĉapon. El tio ili tuj konkludis, ke estas mi, ilia ŝatata kunulo, kiu faras el si spektaklon, kaj ilia ĝojo estis senlima.
Ili komencis ŝercmoki lin senkompate.
Unue mi ne perceptis ilian eraron kaj pensis, ”Kiel malĝentile iliaparte tiel konduti, kaj kontraŭ iu tute fremda!” Sed antaŭ ol mi povis alvoki kaj admoni ilin, mi komprenis la aferon kaj kaŝis min malantaŭ arbo.
Ho, kiel bone ili amuziĝis, mokridante tiun junulon! Tutajn kvin minutojn ili staris tie, kriis al li maldecaĵojn, lin insultis, mokis, ridindigis. Ili surŝutis lin per malnovaj ŝercoj kaj eĉ kreis novajn kaj ilin ĵetis al li. Ili ĵetis al li ĉiujn privatajn familiajn ŝercojn apartenantajn al nia societo kaj kiuj sendube estis al li tute nekompreneblaj. Tiam, ĉar li ne plu povis elteni ilian brutalan mokadon, li sin turnis al ili kaj ili vidis lian viza ĝon.
Mi rimarkis kun feliĉo, ke ili ankoraŭ havis sufiĉe da decosento por aspekti konfuzitaj. Ili klarigis al li, ke ili kredis, ke li estas konato ilia. Ili diris, ke ili esperas, ke li ne konsideros ilin kapablaj tiel insulti iun alian ol propran personan amikon.
Kompreneble tio, ke ili erare prenis lin por amiko, ilin senkulpigis.
Mi memoras, ke Harris foje rakontis al mi pri travivaĵo, kiun li havis, dum li sin banis ĉe Bulonjo. Ĉirkaŭnaĝante apud la marbordo, li subite sentis, ke iu lin prenas ĉe la nuko de malantaŭe kaj perforte puŝas sub la akvon. Li baraktis furioze, sed tiu, kiu lin tenis, ŝajnis kompleta Herkulo laŭ forto kaj ĉiuj liaj penadoj sin savi estis vanaj. Li jam ĉesis piedbati kaj penis pensi pri solenaj aferoj, kiam la kaptinto lin liberigis.
Li stariĝis sur la piedoj kaj serĉis per la okuloj tiun, kiu volis lin murdi. La murdisto staris apude, gaje ridanta, sed tuj kiam li vidis la vizaĝon de Harris eliĝanta el la akvo, li saltis malantaŭen kaj ŝajnis tre maltrankvila.
– Mi vere pardonpetas, – li balbutis konfuzite, – sed mi prenis vin por amiko mia !
Harris pensis, ke li estis bonŝanca, ke la viro ne prenis lin por parenco, alie li verŝajne estus tute dronigita.
Ankaŭ la velveturado postulas konon kaj ekzercadon – kvankam kiel knabo mi tion ne kredis. Ŝajnis al mi, ke ĝi venas nature al la homo, same kiel pilk- aŭ tuŝludado. Mi konis alian knabon, kiu same havis ĉi tiun vidpunkton, kaj do iun ventoplenan tagon ni decidis provi tiun sporton. Tiam ni libertempis en Yarmouth kaj ni decidis, ke ni iros vojaĝi sur Yare. Ni luis velboaton ĉe la boatejo apud la ponto kaj ekiris.
– Estas iom ŝtorma tago, – la viro diris al ni, kiam ni ekveturis:
– prefere faldu unu refon kaj lofu, tuj kiam vi trapasis la kurbon.
Ni diris, ke tion ni nepre faros, kaj foriris de li kun gaja ”Bonan matenon” demandante al ni, kiel oni ”lofas”, kaj de kie ni prenos ”refon” kaj kion ni faros per ĝi, kiam ni akiris ĝin.
Ni remis ĝis la urbo estis ekster nia vido kaj tiam, kun la vasta etendo de la akvo antaŭ ni kaj kun vento blovanta uragane super ĝi, ni sentis, ke jam venis la tempo por komenci la agadon.
Hektoro – mi kredas, ke tio estis lia nomo – daŭrigis la remadon, dum mi malvolvis la velon. Ĝi ŝajnis komplika laboro, sed fine mi faris ĝin, kaj tiam venis la demando, kiu fino estas la supra?
Per ia natura instinkto mi fine decidis, ke la malsupra estas la supra, kaj komencis fiksi ĝin renversita, kompreneble.
Pasis tamen longa tempo antaŭ ol ni povis starigi ĝin, en tiu aŭ alia maniero. La ideo en la menso de la velo estis, ke ni ludas enterigadon kaj ke mi estas la kadavro, kaj ĝi mem estas la mortkitelo.
Trovinte, ke ĝi havas malĝustan ideon, ĝi frapis min sur la kapo per la bumo, kaj ne volis fari ion plu.
– Malsekigu ĝin, – diris Hektoro; – faligu ĝin en la akvo kaj malsekigu ĝin.
Li diris, ke la homoj surŝipe ĉiam malsekigas la velojn antaŭ ol ili starigas ilin. Mi do malsekigis ĝin; sed tio malbonigis la aferon pli ol antaŭe.
Seka velo alkroĉiĝanta al viaj kruroj kaj sin volvanta ĉirkaŭ via kapo ne estas agrabla, sed kiam la velo estas tute malseka, ĝi fariĝas tute ĉagrena.
Fine ni starigis la malbenindaĵon, ni ambaŭ kune. Ni fiksis ĝin, ne tute renversita – iel oblikva, vi komprenas – kaj ni alligis ĝin al la masto per la ligŝnuro, kiun ni fortranĉis tiucele.
Ke la boato ne renversiĝis, mi simple asertas kiel fakton.
Kial ĝi ne renversiĝis, mi ne povas klarigi. De tiam mi tion multe pripensis, sed neniam sukcesis havi kontentigan klarigon de la fenomeno.
Eble la rezulton okazigis la natura kontraŭemo de ĉio en ĉi tiu mondo. Eble la boato konkludis, juĝante de la mallonga rigardo al nia konduto, ke tiun matenon ni eliris por nin mortigi, kaj decidis malhelpi nin. Jen la sola klarigo, kiun mi povas proponi.
Timante morton, ni alkroĉis nin al la boatrando kaj tiamaniere ni povis apenaŭ resti en la boato, sed tio estis lacegiga laboro. Hektoro diris, ke piratoj kaj aliaj maristoj kutime ligas la direktilon al io aŭ alia kaj entiras la grandan velon dum severaj ventegoj, kaj li opiniis, ke ion similan ankaŭ ni devus provi; sed mi favoris tion, ke ni lasu la boaton iri laŭ la vento.
Ĉar mia konsilo estis multe pli facile sekvebla, ĝin ni fine alprenis kaj sukcesis ĉirkaŭbraki la boatrandon kaj lasis la boaton rapidi laŭvole.
La boato veturis kontraŭ la fluo ĉirkaŭ unu mejlon kun rapideco, kun kiu neniam mi de tiam velveturis kaj neniam volas ankoraŭfoje. Tiam ĉe kurbiĝoo ĝi kliniĝis flanken, ĝis la duono de la velo estis sub la akvo. Mirakle ĝi rektiĝis kaj flugis al longa malalta tavolo de mola ŝlimo.
Tiu ŝlimaĵo nin savis. La boato plugis al si vojon ĝis la mezo kaj tie fiksiĝis. Trovinte, ke ankoraŭfoje ni povas moviĝi laŭ la propraj ideoj, anstataŭ esti rulataj kaj ĉirkaŭĵetataj kiel pizoj en veziko, ni rampis antaŭen kaj fortranĉis la velon.
Ni jam havis sufiĉe da velveturado. Ni ne volis fari tro multe kaj tiel trosatiĝi. Ni havis velpromenon bonan, kompletan, ekscitan, interesan velpromenon – kaj nun ni decidis, ke ni remos, nur por fari ŝanĝon, vi komprenas.
Ni prenis la remilojn kaj penis forpuŝi la boaton el la ŝlimo, kaj farante tion, ni rompis unu remilon. Post tio, ni agis pli singardeme, sed ili estis mizera malnova paro kaj la dua rompiĝis preskaŭ pli facile ol la unua kaj lasis nin senhelpaj.
La ŝlimo etendiĝis ĉirkaŭ cent metrojn antaŭ ni kaj malantaŭ ni estis akvo. La sola ebleco estis sidi kaj atendi, ĝis iu alproksimiĝos.
Ne estis tago, kiu logas la homojn sur la riveron kaj pasis tri horoj, antaŭ ol iu aperis. Tio estis maljuna fiŝkaptisto, kiu fine, kun treega malfacilo, nin liberigis kaj ni estis trenataj en malglora maniero reen al la boatejo.
Kunkalkulante la trinkmonon al la viro, kiu nin revenigis, pagon por la rompitaj remiloj kaj tion, ke ni estis en la boato kvar horojn kaj duonon, tiu velveturado kostis al ni la poŝmonon de sufiĉe konsiderinda nombro da semajnoj. Sed ni akiris sperton, kaj oni diras, ke tio estas malmultekosta je ia ajn prezo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.