La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() TRI VIROJ EN BOATOAŭtoro: Jerome Klapka Jerome |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Planoj diskutataj – Plezuroj de tendumado en belaj noktoj – La samo, en pluvaj noktoj – Kompromiso inlerkonsentita – Montmorency, unuaj impresoj pri – Timoj, ke li estas tro bona por ĉi tiu mondo; timoj poste forpelitaj kiel senbazaj – La kunveno prokrastiĝas
Ni disfaldis la landkartojn kaj diskutis vojaĝplanojn.
Ni interkonsentis ekiri la proksiman sabaton el Kingston.
Harris kaj mi iros en la mateno kaj prenos la boaton al Chertsey kaj tie nin renkontos Georgo, kiu ne povos forlasi la urbon antaŭ la posttagmezo. (Georgo dormas en banko de la deka ĝis la kvara ĉiutage, krom sabate, kiam oni lin vekas kaj eligas je la dua).
– Ĉu ni tendumu, aŭ ĉu ni dormu en gastejoj?
Georgo kaj mi estis favoraj al tendumado. Ni diris, ke tio estus kaj sovaĝa kaj libera, kaj patriarkeca.
Malrapide la ora memoro de la mortinta suno forvelkas el la koro de malvarmaj, malĝojaj nuboj. Silentaj kiel malfeliĉaj infanoj la birdoj jam ĉesigis sian kanton kaj nur la plendema krio de la galinolo kaj la raŭka grako de la kreko interrompas la solenan kvieton ĉirkaŭ la akvokuŝejo, kie la mortanta tago elspiras sian lastan spiron.
El la mallumaj apudbordaj arbaretoj rampas kun senbruaj paŝoj la fantoma armeo de la nokto, la grizaj ombroj, por forpeli la malrapidantan postgvardion de la lumo, kaj pasas per silentaj, nevideblaj piedoj super la ondantan riverherbon kaj tra la ĝemflustrantaj junkoj; Nokto, sur sia malhela trono, sternas siajn nigrajn flugilojn super la mallumiĝantan mondon kaj regas en trankvilo el sia fantoma palaco, lumigata de la palaj steloj.
Tiam ni kuŝigas nian boaton en kvietan angulon, starigas la tendon, kuiras vespermanĝon kaj manĝas. Poste ni plenigas kaj bruligas grandajn pipojn kaj la agrabla babilado ronde iradas per muzika duonvoĉo, dum la rivero, en la paŭzoj de nia interparolo, ludas ĉirkaŭ nia boato, elbabilas strangajn malnovajn rakontojn kaj sekretojn, kantas mallaŭte la malnovan infanan kanton, kiun ĝi kantas jam de jarmiloj – kantos ankoraŭ dum miloj da venontaj jaroj, antaŭ ol ĝia voĉo fariĝos raŭka kaj maljuna – kanton, pri kiu ni, kiuj jam lernis ŝati ĝian ŝanĝiĝantan vizaĝon, kiuj tiel ofte nestis sur ĝia cedanta sino, iel kredas, ke ni ĝin komprenas, kvankam ni ne povas rakonti per nuraj vortoj la historion, kiun ni aŭskultas.
Ni sidas tie apud ĝia bordo, dum la luno, kiu ankaŭ amas ĝin, klinas sin malsupren por ĝin kisi per fratina kiso kaj kroĉe ĵetas ĉirkaŭ ĝin siajn arĝentecajn brakojn; ni rigardas ĝin dum ĝi fluas antaŭen, ĉiam kantante, ĉiam flustrante, por renkonti sian reĝon, la maron – ĝis niaj voĉoj formortas en silenton kaj la pipoj estingiĝas – ĝis ni, sufiĉe banalaj, ĉiutagaj junuloj, sentas nin strange plenaj de pensoj, duone malĝojaj, duone ĝojaj, kaj nek inklinas nek volas paroli – ĝis ni ridas, leviĝas, elbatas la cindrojn el niaj elfumitaj pipoj kaj diras ”Bonan nokton”, kaj, dorlotate de la plaŭdanta akvo kaj la susurantaj arboj, ni endormiĝas sub la grandaj, trankvilaj steloj kaj sonĝas, ke la mondo jam denove estas juna – juna kaj ĉarma, kiel ĝi estis antaŭ ol la jarcentoj de ĉagreno kaj zorgo sulkigis ĝian belan vizaĝon, antaŭ ol la pekoj kaj malsaĝaĵoj de ĝiaj infanoj maljunigis ĝian ameman koron – ĉarma, kia ĝi estis en tiu pasinta tempo, kiam ĝi, nova patrino, vartis nin, siajn infanojn, sur sia profunda brusto – antaŭ ol la artifikoj de la ŝminkita civilizacio delogis nin for de ĝiaj karesemaj brakoj kaj la venenitaj mokridoj de artefariteco igis nin honti pri la simpla vivo, kiun ni vivis kun ĝi, kaj la simpla majesta hejmo, kie la homaro naskiĝis antaŭ miloj da jaroj.
Harris diris:
– Kion fari, kiam pluvas?
Oni neniam povas entuziasmigi Harris. Nenia poezio troviĝas en Harris – nenia sovaĝa sopiro al la neatingeblo. Harris neniam ploras, mem ne scias kial. Se la okuloj de Harris pleniĝas de larmoj, vi povas veti, ke Harris ĵus manĝis krudajn cepojn, aŭ ke li ŝutis tro da spicsaŭco sur sian kotleton.
Se vi starus nokte apud la marbordo kun Harris kaj dirus:
– Aŭskultu! Ĉu vi ne aŭdas? Ĉu tio estas nur la virinoj de la maro kantantaj profunde sub la ondantaj akvoj, aŭ malĝojaj fantomoj funebre prikantantaj blankajn kadavrojn, tenatajn de algoj? – Harris kaptus vian brakon kaj dirus:
– Mi scias, kio estas al vi, maljuna knabo; vi malvarmumas.
Nu, venu kun mi. En la apuda strato mi konas ejon, kie vi povas havigi guton de la plej bona skota viskio, kiun vi iam gustumis – tuj ĝi resanigos vin.
Harris ĉiam konas ejon en la apuda strato, kie vi povas havigi ion bonegan por trinki. Mi kredas, ke se vi renkontus Harris en la paradizo (se tio estas imagebla) li vin tuj salutus per:
– Mi tre ĝojas, ke vi venis, maljuna knabo; en la apuda strato mi trovis agrablan ejon, kie vi povas havigi vere unuarangan nektaron.
En la nuna kazo, rilate al tendumado, tamen lia praktika sinteno restis ĝustatempa averto. Tendumado en pluva vetero ne estas agrabla.
Estas vespero. Vi estas malsekega, en la boato troviĝas du coloj da akvo kaj nenio estas seka. Vi trovas sur la bordo lokon, kiu ne estas same pluvplena kiel aliaj lokoj, kiujn vi jam vidis, kaj vi albordiĝas kaj pene eltiras la tendon kaj du el vi komencas ĝin starigi.
Ĝi estas tute malseka kaj peza kaj balanciĝas malfirme, falas sur vin, alkroĉiĝas al via kapo kaj frenezigas vin. Pluvegas konstante la tutan tempon. Starigi tendon estas sufiĉe malfacile eĉ en senpluva vetero; en pluva la laboro fariĝas herkulesa.
Anstataŭ vin helpi ŝajnas, ke la alia viro simple arlekenas.
Ĝuste kiam via flanko estas bone fiksita, li tiregas de sia flanko kaj malbonigas ĉion.
– He! kion vi faraĉas? – vi krias.
– Kion faraĉas vi! – li rediras; – liberigu ĝin!
– Ne tiru; vi fiksis ĝin malĝuste, fuŝkapa azeno! – vi krias.
– Tute ne, – li krias responde; – lasu vian flankon!
– Mi diras, ke malĝuste vi fiksis! – vi bojas dezirante, ke vi povu atingi lin; vi denove tiregas kaj malfiksas ĉiujn liajn kejlojn.
– Ha, kia malbeninda idioto! – vi aŭdas lin murmureti al si; tiam venas sovaĝa ektiro kaj malfiksiĝas via flanko. Vi demetas la lignan martelon kaj komencas iri ĉirkaŭ la tendo por diri al li, kion vi pensas pri la tuta afero, kaj samtempe li komencas iri en la sama direkto por veni klarigi siajn opiniojn al vi. Vi sekvas unu la alian rondronde, blasfemante unu al la alia, ĝis la tendo falas kaj fariĝas ĉifita amaso kaj lasas vin rigardantaj unu la alian trans la ruino, kaj tiam vi ambaŭ ekkrias samspire:
– Jen vi havas! Kion mi diris?
Dume la tria viro, kiu estis for ĉerpanta la akvon el la boato kaj kiu verŝis la akvon en sian manikon kaj blasfemadis dum la pasintaj dek minutoj, deziras scii, kion, je la infero, vi ludas, kaj kial la malbeninda tendo ankoraŭ ne estas starigita.
Finfine, iamaniere, ĝi estas starigita kaj vi surterigas la objektojn.
Peni bruligi la lignon estas senespera laboro, vi do bruligas la metilalkoholon en la portebla forneto, ĉirkaŭ kiu vi ĉiuj kolektiĝas.
Pluvakvo estas la ĉefa ingredienco de la vespermanĝo. Du trionoj de la pano estas pluvakvo, la bifsteka pasteĉo abundas de ĝi, kaj la konfitaĵo, kaj la butero, kaj la salo, kaj la kafo ĉiuj kombiniĝis kun ĝi por fari supon.
Post la vespermanĝo vi trovas la tabakon malseketa kaj fumi vi ne povas. Feliĉe vi havas botelon de tio, kio gajigas kaj ebriigas, se oni prenas la ĝustan kvanton, kaj tio redonas al vi la intereson pri la vivo, sufiĉe por inklinigi vin iri en la liton.
Tie vi sonĝas, ke subite elefanto sidiĝis sur via brusto kaj ke vulkano eksplodis kaj vin ĵetis en la fundon de la maro – dum la elefanto ankoraŭ dormas trankvile sur via sino. Vi vekiĝas kaj komprenas, ke fakte okazis io terura. Via unua impreso estas, ke venis la fino de la mondo, poste vi pensas, ke tio ne estas ebla, kaj ke alvenis rabistoj kaj murdistoj, aŭ ke eble okazis fajro, kaj ĉi tiun opinion vi esprimas en la kutima maniero. Venas tamen neniu helpo kaj vi scias nur, ke miloj da homoj vin piedbatas, kaj ke vi sufokiĝas.
Ŝajnas, ke ankaŭ iu alia falis en malfeliĉon. Vi povas aŭdi liajn mallaŭtajn kriojn de sub via lito. Ĉar vi intencas ĉiuokaze vendi vian vivon por alta kosto, vi baraktas freneze, frapas dekstren kaj maldekstren per brakoj kaj kruroj kaj krias plengor ĝe la tutan tempon, fine io cedas kaj vi trovas vian kapon en la freŝa aero. Du futojn for vi malklare rimarkas duonvestitan kanajlon, kiu atendas por vin mortigi, kaj vi vin preparas por ĝismorta batalo kontraŭ li, kiam vi konstatas, ke tio estas Jim.
– Ho, estas vi, ĉu? – li diras kaj rekonas vin en la sama momento.
– Jes, – vi respondas kaj frotas la okulojn; – kio okazis?
– La tendon faligis la vento, mi kredas, – li diras. – Kie estas Bill?
Tiam vi ambaŭ laŭtigas la voĉon kaj krias ”Bill!”, la tero sub vi leviĝas kaj ŝanceliĝas kaj la obtuza voĉo, kiun vi aŭdis antaŭe, respondas el la ruino:
– Movu vin for de mia kapo!
Bill trabatas sian vojon eksteren, kotkovrita, surtretita ruinaĵo, kaj kun nenecese batalema humoro, evidente kredanta, ke la tutan aferon oni okazigis intence.
La sekvan matenon vi ĉiuj estas mutaj pro severa malvarmumo, kiun vi akiris en la nokto; krome, vi sentas vin kverelemaj kaj vi blasfemas unu al alia per raŭkaj flustroj dum la tuta tempo de la matenmanĝo.
Ni tial decidis, ke dum helaj noktoj ni tendumos; ke ni eniros hotelojn, gastejojn, kaj trinkejojn kiel respektindaj homoj, kiam pluvos aŭ kiam ni sentos inklinon al ŝanĝo.
Montmorency ĉi tiun kompromison salutis kun forta aprobo.
Lin la romantika soleco ne ĝojigas. Donu al li ion bruan; se ĝi estas iomete vulgara, des pli gaje. Rigardante al Montmorency vi povas kredi, ke li estas anĝelo sendita en la mondon pro kaŭzo kaŝita al la homaro en formo de malgranda vulphundo. Lia mieno kvazaŭ diras: ”Kia malbona mondo estas ĉi tiu, kaj kiel mi volas, ke mi povu ion fari por ĝin plibonigi kaj plinobligi,” kaj oni scias, ke kelkfoje tiu mieno venigis larmojn en la okulojn de piaj maljunaj gesinjoroj.
Kiam unue li venis vivi je mia kosto, mi neniam kredis, ke li restos longe ĉe mi. Mi kutimis sidi kaj lin rigardi, dum li sidis sur la tapiŝeto kaj rigardis supren al mi kaj mi pensis:
”Ho, ne longe vivos tiu ĉi hundo. Li estos perforte veturigata en ĉaro al la hela ĉielo, jen kio okazos al li.”
Tamen, post kiam mi pagis jam pro dekduo da kokidoj mortigitaj de li; ŝire fortiris lin per la nuko, murmureganta kaj piedbatanta, el cent dek kvar stratbataloj; esploris mortintan katon, kiun alportis kolera virino, kiu min nomis murdinto; ricevis procesalvokon de viro en najbara domo pro tio, ke mi tenas sovaĝan hundon libera, kiu lin enkarcerigis en lia propra barako, kie li timis dum du horoj, en malvarma nokto, meti la nazon ekster la pordon; mi eksciis, ke la kardenisto, sen mia scio, gajnis tridek ŝilingojn, kiam li vetis pri lia rapideco en la mortigo de ratoj; tiam mi komencis pensi, ke supozeble oni lasos lin resti sur la tero iom pli longe.
Atendi apud stalo kaj kolekti bandon de la plej aĉaj hundoj troveblaj en la urbo kaj marŝi fronte de ili tra la domaĉaroj por batali kontraŭ aliaj aĉaj hundoj, jen ideo de Montmorency pri la vivo; li do, kiel mi jam diris, donis al la propono pri gastejoj kaj trinkejoj kaj hoteloj sian plej emfazan aprobon.
Kiam tiel solviĝis je ĉies kontentiĝo la aranĝoj pri dormado, restis por diskuti nur, kion ni kunprenu; tion ni komencis argumenti, kiam Harris diris, ke li havis jam sufiĉe da oratorado por unu nokto kaj proponis, ke ni ĉiuj eliru kaj feliĉiĝu.
Li diris, ke li trovis ejon apud la placo, kie oni vere povas havigi guton da trinkinda irlanda viskio.
Georgo diris, ke li sentas sin soifa (li sentas sin soifa, de kiam mi konas lin); ĉar mi havis antaŭsenton, ke iomete da varma viskio kun citrontranĉaĵo bonefikos al mia malsano, laŭ komuna interkonsento la debato prokrastiĝis ĝis la sekvanta nokto kaj la kunvenintaro surmetis la ĉapelojn kaj eliris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.