La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI VIROJ EN BOATO

Aŭtoro: Jerome Klapka Jerome

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro IV

La manĝodemando – Argumentoj kontraŭ petrolo kiel atmosfero – Avantaĝoj de fromaĝo kiel veturkunulo – Edziniĝonta virino forlasas sian hejmon – Pluaj provizoj en la kazo de renversiĝo – Mi pakas – Malbenindeco de dentobrosoj – Georgo kaj Harris pakas – Malbonega konduto de Montmorency – Ni trovas ripozon

Poste ni priparolis la demandon pri manĝo. Georgo diris:

– Ni komencu per la matenmanĝo – (Georgo estas tiel praktika). – Nu, por matenmanĝo ni bezonos paton – (Harris diris, ke ĝi estas nedigestebla; sed ni petis lin ne esti azeno kaj Georgo daŭrigis) – tepoton kaj kaserolon, kaj metilalkoholan forneton.

– Ja ne petrolon, – diris Georgo, kun signifoplena rigardo;

Harris kaj mi samopiniis.

Foje ni kunportis petrolan forneton, tamen ”neniam plu”!

Tiun semajnon ŝajnis kvazaŭ ni loĝus en petrolvendejo. La petrolo tragutis. Mi neniam vidis ion similan al petrolo, kiam temas pri tragutado. Ni ĝin konservis en la pruo de la boato kaj de tie ĝi tragutis ĝis la direktilo, saturante survoje la tutan boaton kaj ĉion en ĝi, ĝi trafluetis sur la riveron, saturis la pejzaĝon kaj infektis la tutan atmosferon. Jen blovis okcidenta petrola vento, jen orienta petrola vento, kaj jen blovis norda petrola vento, jen eble suda petrola vento; sed ĉu ĝi venis de la arktaj neĝoj, ĉu ĝi leviĝis super la dezertaj sabloj, ĝi venis al ni egale ŝarĝita de la odoro de petrolo.

Tiu petrolo, suprenfluetis kaj ruinigis la sunsubiron; ankaŭ la lunradioj havis fakte odoron de petrolo.

Ĉe Marlow ni penis liberiĝi de ĝi. Ni lasis la boaton apud la ponto kaj promenis tra la urbo por nin savi de ĝi, sed ĝi nin postsekvis. La tuta urbo pleniĝis de petrolo. Ni pasis la preĝejan korton kaj ŝajnis, kvazaŭ la homojn oni estus enterigintaj en petrolo. La ĉefa strato odoraĉis pro petrolo; ni miris, ke homoj povas loĝi tie. Ni marŝis mejlon post mejlo en la direkto de Birmingham; sed senefike, ĉar la kamparo estis trempita en petrolo.

Je la fino de tiu vojaĝo ni kunvenis noktomeze sur soleca kampo, sub fulmofrapita kverko, kaj solene ĵuris (ni tutan semajnon blasfemis en ordinara burĝa maniero, sed nun temis pri grandioza afero) solene ĵuris, ke petrolon ni neniam denove kunprenos en boato – krom, kompreneble, en kazo de malsano.

En la nuna kazo ni do nin limiĝis al metilalkoholo. Eĉ tio estas sufiĉe malbona. Vi manĝas metilitan pasteĉon kaj metilitan kukon. Tamen granda kvanto da metilalkoholo en la korpo estas pli saniga ol petrolo.

Por la aliaj matenmanĝaĵoj Georgo proponis ovojn kaj lardon, kiuj estas facile kuireblaj, malvarman viandon, teon, buterpanon kaj konfitaĵon. Por lunĉo, li diris, ni povos havi biskvitojn, malvarman viandon, buterpanon kaj konfitaĵon – sed neniun fromaĝon. Fromaĝo, same kiel petrolo, tro trudas sin. Ĝi deziras por si la tutan boaton. Ĝi trairas la korbegon kaj donas al ĉio alia fromaĝan guston. Vi ne scias, ĉu vi manĝas pomtorton aŭ kolbason, aŭ fragojn kaj kremon. Ĉio ŝajnas fromaĝo. Tro da odoro enestas en fromaĝo.

Mi memoras pri amiko mia, kiu aĉetis du fromaĝojn en Liverpool. Bonegaj fromaĝoj ili estis, maturaj kaj molaj, kun ducentĉevalpova odoro, pri kiu oni povus garantii, ke ĝi estas ankoraŭ forte flarebla je distanco de tri mejloj kaj faligas homon je distanco de du cent metroj. Mi estis tiam en Liverpool kaj mia amiko diris, ke se mi ne kontraŭas, li petos min kunporti ilin, kiam mi reiros al Londono, ĉar li mem reiros nur post kelkaj tagoj kaj li opiniis, ke ne estos bone konservi la fromaĝojn pli longe.

– Kun plezuro, kara knabo, – mi respondis, – kun plezuro.

Mi vizitis lin kaj forportis ilin en fiakro. Ĉi tiu estis disfalema afero, trenata de tuŝgenua, spiromanka somnambulo, kiun la posedanto en momento de entuziasmo, dum interparolo, nomis ĉevalo. La fromaĝojn mi metis sur la supron, kaj ni trene ekiris kun rapideco, kiu estus honorinda al la plej rapida stratplatigilo iam fabrikita, kaj ĉio iris gaje kiel funebra sonorilo, ĝis ni ĉirkaŭiris la stratangulon. Tie la vento portis bloveton de la fromaĝoj sur nian ĉevalon. Tio lin vekis kaj kun spirblovo de teruro li ekkuregis po tri mejloj ĉiuhore. La vento ankoraŭ blovis en lia direkto kaj antaŭ ol ni atingis la stratfinon, li jam sin streĉis je rapideco de preskaŭ kvar mejloj ĉiuhore, tute postlasante la kriplulojn kaj korpulentajn maljunulinojn.

Por lin regi ĉe la stacidomo necesis du portistoj, krom la veturigisto, kaj mi opinias, ke eĉ tiam ili ne estus sukcesintaj, se unu el la viroj ne estus havinta sufiĉe da menspreteco por meti poŝtukon sur ĝian nazon kaj bruligis pecon de bruna papero.

Mi akiris mian bileton kaj marŝis fiere kun miaj fromaĝoj laŭlonge de la perono, dum la homoj ĉe ambaŭ flankoj respektoplene retiriĝis. La vagonaro estis plenplena de homoj, tiel ke mi devis eniri kupeon, kie jam estis sep aliaj homoj.

Kolerema maljunulo kontraŭstaris, sed mi tamen eniris; mi metis miajn fromaĝojn sur la pakaĵtenujon, premsidiĝis kun afabla rideto kaj diris, ke estas varma tago. Pasis kelkaj momentoj kaj tiam la maljunulo faris movetojn.

– Tre preme ĉi tie, – li diris.

– Eĉ premege, – diris la viro apud li.

Tiam ili ambaŭ komencis flari, kaj ĉe la tria flaro ili ĝin ricevis rekte sur la bruston, leviĝis sen plua vorto kaj eliris. Tiam korpulenta maljunulino leviĝis kaj diris, ke estas hontinde, ke respektindan edziniĝintan virinon oni tiel turmentas, ŝi kolektis la valizon kaj ok pakaĵojn kaj foriris.

La restintaj kvar vojaĝantoj sidis ankoraŭ iom da tempo, ĝis solenaspekta viro en la angulo, kiu Iaŭ la vestaro kaj ĝenerala aspekto ŝajnis aparteni al la funebraĵistaro, diris, ke ĝi lin memorigas pri mortinta infaneto; la aliaj tri vojaĝantoj penis ĉiuj samtempe trapasi la pordon, ĉe kio ili sin ne malgrave dolorigis.

Mi ridetis al la nigra sinjoro kaj diris, ke mi opinias, ke ni restos solaj en la kupeo; li ridis gaje, kaj diris, ke iuj homoj tiel ekscitiĝas pri bagatelaĵo. Sed ankaŭ li fariĝis strange malgaja, post kiam ni ekiris, tial mi petis lin, kiam ni venis al Crewe, ke li venu trinki kun mi. Li konsentis kaj ni trabatis al ni vojon al la bufedo, kie ni kriegis kaj piedfrapadis kaj svingis la ombrelon dum kvarona horo; tiam junulino venis kaj demandis, ĉu ni deziras ion.

– Kion vi trinkos? – mi diris, turnante min al mia amiko.

– Mi havos viskion por duonkrono, senakvan, mi petas, fraŭlino, – li respondis.

Trinkinte ĝin li kviete foriris kaj eniris alian kupeon, kion mi konsideris malnobla.

De Crewe mi estis sola en la kupeo, kvankam la vagonaro estis plenega de homoj. Kiam ni haltis ĉe diversaj stacioj, la homoj, vidinte mian malplenan kupeon, ekkuregis al ĝi. ”Jen, Maria; venu, multe da sidlokoj.” ”Bone, Tom; ni eniros ĉi tien,” ili krias. Ili kuras antaŭen, portante pezajn pakaĵojn, kaj interbatalas ĉirkaŭ la pordo por eniri unuaj. Unu malfermas la pordon kaj supreniras la ŝtupojn kaj ŝanceliĝas malantaŭen en la brakojn de la viro post si; ili ĉiuj venas ekflari kaj poste duonsvene foriras kaj premas sin en aliajn kupeojn, aŭ pagas la prezdiferencon kaj veturas unuaklase.

El Euston mi portis la fromaĝojn al la domo de mia amiko.

Kiam lia edzino eniris la ĉambron, ŝi ĉirkaŭflaris dum momento.

Tiam ŝi diris:

– Kio estas? Kaŝu nenion!

Mi diris:

– Estas la fromaĝoj! Tom aĉetis ilin en Liverpool kaj petis min kunporti ilin.

Mi diris plie, ke mi esperas, ke ŝi komprenas, ke min la afero tute ne koncernas; ŝi diris, ke pri tio ŝi certas, sed ŝi parolos kun Tom, kiam li revenos.

Mia amiko devis resti en Liverpool pli longe ol li atendis; tri tagojn poste, ĉar li ankoraŭ ne revenis hejmen, lia edzino vizitis min. Ŝi diris:

– Kion Tom diris pri tiuj fromaĝoj?

Mi respondis, ke li ordonis, ke oni konservu ilin en malseketa loko kaj ke neniu tuŝu ilin.

Ŝi diris:

– Ne estas verŝajne, ke iu volos tuŝi ilin. Ĉu li ne flaris ilin?

Mi kredis, ke jes, kaj diris ankaŭ, ke li ŝajnis havi grandan korinklinon al ili.

– Ĉu vi opinias, ke li ĉagreniĝus, – ŝi demandis, – se mi donus pundon al viro, por ke li ilin forportu kaj enterigu?

Mi respondis, ke mi opinias, ke li neniam plu ridetus.

Venis en ŝian menson ideo. Ŝi diris:

– Ĉu vi bonvolos konservi ilin por li? Permesu, ke mi ekspedu ilin al vi.

– Sinjorino, – mi respondis, – kio koncernas min, mi vere ŝatas odoron de fromaĝo, kaj la vojaĝon kun ili antaŭ kelkaj tagoj mi ĉiam rigardos kiel feliĉan finon de agrabla libertempo.

Tamen en ĉi tiu mondo ankaŭ aliajn ni devas konsideri.

La sinjorino, sub kies tegmento mi havas la honoron loĝi, estas vidvino, kaj mi ne scias pri la kontraŭo – eble ankaŭ orfino. Ŝi havas fortan, mi povas diri, elokventan malamon al tio, ke oni ŝin tiranu – kiel ŝi diras. La ĉeeston de la fromaĝoj de via edzo en ŝia domo, mi instinkte sentas, ŝi rigardus kiel tiranadon; neniam iu diru, ke mi tiranis vidvinon kaj orfinon.

– Nu, bone, – diris la edzino de mia amiko leviĝante, – mi diras nur, ke mi kunprenos la infanojn kaj loĝos en hotelo, ĝis tiuj fromaĝoj estos formanĝitaj. Mi kun ili ne vivos plu en la sama domo.

Ŝi plenumis sian vorton kaj lasis la hejmon sub la gardo de la domlaboristino kiu, demandita ĉu la odoron ŝi povas toleri, respondis, ”Kiun odoron?” kaj kiu, kondukita tute proksimen al la fromaĝoj kaj ordonita ekflari forte, diris, ke ŝi povas rimarki malfortan odoron de melonoj. El tio oni konkludis, ke al ŝi la atmosfero ne multe rnalutilos, kaj oni lasis ŝin tie.

La hotela kalkulo sumiĝis je dek kvin gvineoj kaj mia amiko, ĉion enkalkulinte, trovis, ke la fromaĝoj kostis al li po ok ŝilingojn kaj ses pencojn por funto. Li diris, ke pecon da froma ĝo li tre ŝatas, sed ke liaj rimedoj ne permesas je tioma kosto; tial li decidis forigi ilin. Li ĵetis ilin en la kanalon; sed li devis fiŝkapti ilin, ĉar plendis la boatistoj. Ili diris, ke la odoro preskaŭ svenigis ilin. Post tio li kunportis ilin en malluma nokto kaj lasis ilin en la paroĥa kadavrejo. Sed la mortenketisto ilin malkovris kaj faris grandan bruon.

Li diris, ke oni komplotas senigi lin de la vivrimedoj vekante la kadavrojn.

Mia amiko fine liberiĝis de ili, kiam li kunportis ilin al marborda urbo kaj enterigis ilin en la sablo. Pro tio la loko ricevis sufiĉe grandan reputacion. La vizitantoj diris, ke ili neniam antaŭe rimarkis, kiel forta estas tie la aero, kaj malfortbrustaj homoj kaj ftizuloj svarmadis tie poste dum multaj jaroj.

Do, kiel ajn granda estas mia amo al fromaĝo, mi estas konvinkita, ke Georgo pravis, ĝin rifuzante.

– Temanĝon ni ne bezonos, – diris Georgo (ĉe tio la vizaĝo de Harris malgajiĝis), – sed ni havos je la sepa bonan, plenan, grandiozan manĝon – ĉefmanĝon, temanĝon kaj vesperman ĝon kunigintajn.

Harris pligajiĝis. Georgo proponis pasteĉojn kaj tortojn, malvarman viandon, tomatojn, fruktojn kaj legomojn. Por trinki ni kunprenis ian mirindan algluiĝeman miksaĵon faritan de Harris, kiun oni miksas kun akvo kaj nomas limonado; multe da teo; botelon da viskio, por la kazo, kiel diris Georgo, ke ni renversiĝus.

Ŝajnis al mi, ke Georgo tro multe aludas al eventuala renversiĝo. Tio ne ŝajnis al mi la taŭga humoro por entrepreni rivervojaĝon.

Tamen mi estas feliĉa, ke ni kunprenis la viskion.

Bieron kaj vinon ni ne kunprenis. Ili ne taŭgas por rivero.

Ili sentigas vin dormema kaj peza. Plenglaso en la vespero, kiam vi promenas en la urbo kaj rigardas la junulinojn, estas tute bona; sed ne trinku, kiam la suno varmege radias sur vian kapon kaj vi havas penigan laboron farendan.

Ni pretigis la liston de kunprenotaĵoj kaj sufiĉe Ionga ĝi estis, antaŭ ol ni disiĝis tiun vesperon. La sekvantan tagon, kiu estis vendredo, ni kolektis ilin ĉiujn kaj vespere kunvenis por paki. Ni havigis grandan valizon por la vestaĵoj kaj paron da korbegoj por la nutraĵoj kaj la kuiriloj. Ni ŝovis la tablon sub la fenestron, amasigis ĉion en la mezo de la planko, sidiĝis ĉirkaŭe kaj rigardis.

Ili diris, ke mi pakos.

Pri mia pakado mi estas iom fiera. Pakado estas unu el la multaj aferoj, pri kiuj mi sentas, ke mi ilin konas pli ol iu alia vivanta homo. (Surprizas eĉ min mem, kelkfoje, kiel multe da tiuj aferoj ekzistas.) Tion mi persvadis al Georgo kaj Harris, kaj diris, ke prefere ili lasu la tutan aferon al mi. La proponon ili akceptis kun preteco, kiu havis en si ion nekutiman. Georgo bruligis la pipon kaj sin sternis sur brakseĝo, dum Harris metis la piedojn sur la tablon kaj bruligis cigaron.

Ne tion mi atendis. Kompreneble mi intencis, ke mi estru la laboron kaj ke Harris kaj Georgo laboru sub mia direktado, dum mi ĝoje ilin flankenpuŝas, dirante: ”Ho, vi P… – Jen lasu al mi fari tion!” „Jen sufiĉe simpla!” – fakte ilin instruante, kiel oni povus diri. La aplombo de ilia akcepto min incitis.

Nenio incitas min pli ol vidi aliajn sidi ĉirkaŭe kaj fari nenion, dum mi laboras.

Foje mi loĝis kun viro, kiu tiamaniere min furiozigis. Li kutimis kuŝi sur la sofo kaj dum horoj rigardi min, dum mi laboris, sekvante min per la okuloj, kien ajn mi iris en la ĉambro.

Li diris, ke vere gojigas lin vidi, kiel mi fuŝagas. Li diris, ke tio igas lin senti, ke la vivo ne estas vana sonĝo, tra kiu oni gapas kaj oscedas, sed nobla tasko, plena de devoj kaj severa laboro. Li diris, ke nun li ofte scivolas, kiel li povis elteni antaŭ ol li min renkontis, kaj neniam havis iun por rigardi, dum tiu laboras.

Nu, mi ne similas tiun. Sidi trankvile kaj rigardi alian penanta kaj laboranta, mi ne povas. Mi sentas deziron leviĝi kaj kontroli, iri ĉirkaŭen kun la manoj en la poŝoj kaj ordoni al li, kion li faru. Estas mia energia naturo. Mi ne povas ne fari tion.

Mi tamen nenion diris, sed komencis paki. Tio ŝajnis pli longdaŭra laboro ol mi atendis; sed fine mi plenigis la valizon, sidiĝis sur ĝi kaj ĝin rimenis.

– Ĉu la botojn vi ne volas enmeti? – diris Harris.

Mi rigardis ĉirkaŭen kaj trovis, ke ilin mi forgesis. Tio estas tipa por Harris. Li ne povis diri antaŭ ol mi jam fermis la valizon kaj rimenis ĝin, kompreneble. Georgo eligis ridon, – unu el tiuj incitemaj, sensencaj, fuŝkapaj, makzelrompitaj ridoj liaj. Ili furiozigas min.

Mi malfermis la valizon kaj enpakis la botojn; tiam, ĝuste kiam mi estis ĝin fermonta, venis en la menson terura dubo.

Ĉu mian dentobroson mi enpakis? Mi ne scias, kiel okazas, sed neniam mi scias, ĉu mi enpakis mian dentobroson.

Min obsedas mia dentobroso, kiam mi vojaĝas kaj malfeliĉigas la vivon. Mi sonĝas, ke mi ne enpakis ĝin, vekiĝas ŝvitegante malvarme, ellitiĝas kaj ĝin serĉas, matene mi ĝin enpakas antaŭ ol mi ĝin uzis kaj devas elpaki denove por ĝin havigi, kaj ĝi estas ĉiam la lasta objekto, kiun mi elĵetas el la valizo; tiam mi repakas, ĝin forgesas kaj devas kuregi supren por ĝi je la lasta momento kaj porti ĝin al la stacidomo, envolvitan en mia poŝtuko.

Kompreneble mi devis nun elpaki ĉiun pakitan objekton, kaj kompreneble mi ne povis ĝin trovi. Traserĉante mi kunmiksis ĉiujn objektojn, ĝis ili revenis al la stato, en kiu ili sendube troviĝis antaŭ la kreo de la mondo, kiam regis kaoso.

Kompreneble mi trovis tiujn de Georgo kaj Harris dek ok fojojn, sed la propran mi ne povis trovi. Mi remetis la aĵojn unu post la alia kaj ĉiun mi levis kaj skuis. Tiam mi trovis ĝin interne de boto. Mi repakis ankoraŭ unu fojon.

Kiam mi finis, Georgo demandis, ĉu la sapo estas enpakita.

Mi diris, ke al mi estas tute egale, ĉu la sapo estas enpakita aŭ ne, kaj mi ĵetfermis la valizon kaj rimenis ĝin kaj trovis, ke mi enpakis mian tabaksakon, kaj devis ĝin remalfermi.

Estis kvin minutoj post la deka, kiam ĝi fine fermiĝis, kaj tiam restis ankoraŭ la pakado de la korbegoj. Harris diris, ke necesos ekiri post malpli ol dek du horoj, kaj opiniis, ke estus pli bone, se li kaj Georgo farus la ceteran laboron; mi konsentis kaj sidiĝis kaj ili komencis.

Ili komencis facilanime, evidente intencante montri al mi, kiel oni devas paki. Mi faris neniun kritikon; mi nur atendis.

Kiam Georgo estos pendigita, Harris estos la plej malbona pakanto en ĉi tiu mondo; mi rigardis al la amasoj da teleroj kaj tasoj kaj kaseroloj kaj boteloj kaj potoj kaj fornoj kaj kukoj kaj tomatoj k.t.p. kaj sentis, ke baldaŭ la afero fariĝos interesa.

Ĝi fariĝis. Ili komencis per rompo de taso. Tio estis ilia unua faro. Ili tion faris nur por montri, kion ili povas fari, kaj por altiri atenton.

Poste Harris pakis la fragokonfitaĵon sur tomaton kaj dispremis ĝin, kaj ili devis ellevi la tomaton per kulereto.

Tiam estis la vico de Georgo kaj li paŝis sur buteron. Mi diris nenion, sed mi proksimiĝis kaj sidiĝis sur la rando de la tablo kaj rigardis ilin. Tio incitis ilin pli ol io, kion mi estus povinta diri. Tion mi sentis. Tio faris ilin nervaj kaj ekscititaj kaj ili paŝis sur objektojn, metis objektojn malantaŭ sin kaj poste ne povis trovi ilin, kiam ili deziris ilin; ili enpakis la pasteĉojn ĉe la fundo, metis pezajn objektojn sur ilin kaj frakasis la pasteĉojn.

Ili ŝutis salon sur ĉion, kaj pri butero! Mi neniam en la vivo vidis du virojn fari pri du funtoj da butero pli ol ili faris. Post kiam Georgo forigis ĝin de sur sia pantoflo, ili penis enŝovi ĝin en la kaserolon. Ĝi ne povis eniĝi, kaj tio, kio jam eniĝis, ne volis eliĝi. Ili fine elskrapis ĝin kaj metis ĝin sur seĝon kaj Harris sidiĝis sur ĝi, ĝi algluiĝis al li kaj ili iris ĝin serĉi tra la tuta ĉambro.

– Mi ĵuras, ke mi metis ĝin sur tiun seĝon, – diris Georgo, gapanta al la malplena seĝo.

– Mi vidis mem, ke vi faris tion antaŭ malpli ol unu minuto, – diris Harris.

Ili denove ĉirkaŭiris en la ĉambro, ĝin serĉante; poste ili renkontiĝis en la mezo, kaj gapis al si reciproke.

– La plej nekutima afero, pri kiu mi iam aŭdis, – diris Georgo.

– Tiel mistera! – diris Harris.

Tiam Georgo iris malantaŭ Harris kaj ekvidis ĝin.

– Nu, jen ĝi estis la tutan tempon, – li ekkriis, indigne.

– Kie? – kriis Harris turniĝante.

– Staru senmove! – Georgo kriegis, flugante post lin.

Ili sukcesis ĝin forigi, kaj enpakis ĝin en la tekruĉon.

image-003

En ĉion kompreneble enmiksiĝis Montmorency. La vivambicio de Montmorency estas malhelpi ĉiujn kaj igi ilin blasfemi al li. Se li povas enpremiĝi ien, ĝuste kie oni lin ne deziras, kaj fariĝi perfekta ĝenaĵo, furiozigi la homojn kaj igi ilin ĵeti objektojn al lia kapo, tiam li sentas, ke li ne malbone pasigis la tagon.

Kaŭzi, ke iu falpuŝiĝu kaj lin malbenu senĉese dum horo, estas lia plej alta celo kaj deziro; kiam li sukcesas en tio, lia memfiereco fariĝas netolerebla.

Li venis kaj sidiĝis sur objektoj, ĝuste kiam oni volis enpaki ilin; li forte kredis, ke ĉiufoje kiam Harris aŭ Georgo etendis la manon, ili celis lian malvarman, malseketan nazon. Li metis la kruron en la konfitaĵon, skue mordadis la kuleretojn kaj li ŝajnigis, ke la limonoj estas ratoj kaj li eniĝis en la korbegon kaj mortigis tri el ili antaŭ ol Harris povis trafi lin per la pato.

Harris diris, ke mi instigis lin. Mi ne instigis lin. Tia hundo ne bezonas instigon. Tiel li agas pro la natura, origina pekemo denaska en li.

La pakado finiĝis je 12.50 kaj Harris sidiĝis sur la granda korbego kaj diris, ke li certas, ke oni trovos nenion rompita.

Georgo diris, ke se io estas rompita, ĝi estas rompita, kaj tiu penso ŝajnis lin konsoli. Li diris ankaŭ, ke li estas preta enlitiĝi. Ni ĉiuj estis pretaj enlitiĝi. Estis aranĝite, ke Harris tranoktos kun ni kaj ni supreniris.

Ni decidis pri la litoj per monerĵetado, kaj Harris devis dormi kun mi. Li diris:

– Ĉu vi preferas dormi ĉe la interna aŭ la ekstera flanko, J.?

Mi diris, ke kutime mi preferas dormi en la lito.

Harris diris, ke tio estas malnova ŝerco.

Georgo diris:

– Je kioma horo mi veku vin?

Harris diris:

– Je la sepa.

Mi diris:

– Ne, je la sesa, – ĉar mi deziris skribi kelkajn leterojn.

Harris kaj mi disputis iom da tempo, sed fine duonigis la diferencon, kaj konsentis pri duono post la sesa.

– Veku nin je duono post la sesa, Georgo, – ni diris.

Georgo ne respondis kaj alirinte al lia lito, ni trovis, ke li dormas jam de kelka tempo; tial ni metis la bankuvon tien, tiel ke li, ellitiĝante en la mateno, devos fali en ĝin, kaj ni enlitiĝis mem.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.