La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI VIROJ EN BOATO

Aŭtoro: Jerome Klapka Jerome

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro X

Nia unua nokto – Sub kanvaso – Peto por helpo – Kontraŭemon de tekaseroloj, kiel venki – Vespermanĝo – Kiel senti sin virta – Bezonata estas oportuna, bone drenita, senhoma insulo, prefere en la proksimeco de la Sudpacifika oceano – Stranga travivaĵo de la patro de Georgo – Malkvieta nokto

Harris kaj mi pensis, ke sendube tiel same estas forigita ankaŭ la kluzo ĉe la Bell-akvobariero. Georgo jam trenis nin ĝis Staines kaj de tie la boaton ni trenis mem kaj ŝajnis, ke ni trenas post ni kvindek tunojn kaj marŝis kvardek mejlojn. Estis duono post la sepa, kiam ni trapasis la kluzon, kaj tiam ni ĉiuj enboatiĝis kaj remis tute apud la maldekstra bordo, serĉante lokon por alteriĝo.

Unue ni intencis iri ĝis la insulo Magna Carta, ĉarme bela parto de la rivero, kie ĝi serpentumas en mola, verda valo, por tendumi en unu el la multaj pitoreskaj golfetoj troveblaj ĉirkaŭ tiu eta bordo. Tamen iel ni ne sentis, ke nun ni sopiras al la pitoreska tiom, kiom ni sopiris pli frue en la tago. Tiunokte nin estus kontentiginta akvo inter karboboato kaj gasproduktejo.

Ni ne deziris pejzaĝon. Ni deziris manĝi vespermanĝon kaj enlitiĝi. Ni tamen antaŭeniris ĝis la pinto – ”Piknika Pinto” oni ĝin nomas – kaj haltis en tre plaĉa angulo sub granda ulmo, al kies etendiĝantaj radikoj ni ligis la boaton.

Tiam ni pensis, ke ni manĝos la vespermanĝon (ni jam senigis nin de la temanĝo por ŝpari tempon), sed Georgo diris ne; ke prefere unue ni alfiksu la kanvason, antaŭ ol tute mallumiĝos, kaj dum ni povas vidi, kion ni faras. Tiam, li diris, nia tuta laboro estos finita kaj ni povos sidiĝi kun trankvila animo.

La fiksado de tiu kanvaso estis pli malfacila, mi kredas, ol iu el ni atendis. Ĝi ŝajnis simpla en la abstrakto. Oni prenas kvin ferajn arkaĵojn, similajn al grandegaj kroketduonringegoj, fiksas ilin super la boato kaj tiam sternas sur ilin la kanvason kaj sekurigas ĝin; la tuta laboro daŭros plenajn dek minutojn, ni kredis.

image-009

Tio estis malĝusta takso.

Ni prenis la duonringegojn kaj lasis ilin fali en la ingojn pretigitajn por ili. Tion vi ne imagas danĝera laboro; tamen nun, rerigardante, mi miras, ke iu el ni ankoraŭ vivas por rakonti, kio okazis. Ne duonringegoj ili estis, ili estis demonoj.

Unue ili tute ne volis fiksiĝi en siaj ingoj kaj ni devis salti sur ilin, piedbati kaj marteli ilin per la hokstango; kiam fine ili eniĝis, ni trovis, ke ili ne estas la ĝustaj duonringegoj por tiuj ingoj kaj ke ili devos do ree eliĝi.

Ili tamen ne volis eliĝi antaŭ ol du el ni jam baraktis kun ili kvin minutojn, kiam ili subite saltis kaj penis ĵeti nin en la akvon kaj dronigi. Ili havis en sia mezo ĉarnirojn, kaj kiam ni forturnis la okulojn, ili nin pinĉis per tiuj ĉarniroj ĉe delikataj partoj de la korpo; dum ni luktis kun unu flanko de la duonringego kaj penis ĝin konsentigi al sia devo, la alia flanko friponule sin ŝovis malantaŭ nin kaj nin frapis sur la kapo.

Fine ni sukcesis fiksi ilin kaj tiam bezonis nur aranĝi la kovrilon super ili. Georgo malvolvis ĝin kaj fiksis unu finaĵon sur la antaŭon de la boato. Harris staris en la mezo por preni ĝin de Georgo kaj ruli ĝin al mi kaj mi restis ĉe la malantaŭo por ĝin ricevi. Pasis Ionga tempo kaj ĝi ankoraŭ ne venis. Georgo bone faris sian parton, sed por Harris la laboro estis nova kaj li fuŝis ĝin.

Kiel li faris tion, mi ne scias, li ne povis mem klarigi; sed en iu aŭ alia mistera metodo li sukcesis, post dek minutoj de superhoma penado, tute volviĝi en ĝi. Li estis tiel firme ĉirkaŭvolvita kaj enfaldita kaj surkovrita, ke li ne povis eliĝi. Li kompreneble baraktis freneze por la libereco – la naskorajto de ĉiu anglo – kaj tion farante (mi eksciis poste) renversis Georgon; tiam ankaŭ Georgo, blasfemante kontraŭ Harris, komencis barakti kaj ankaŭ li fariĝis ĉirkaŭvolvita kaj kunfaldita.

Pri ĉio ĉi mi sciis nenion tiutempe. La aferon mi ne komprenis mem. Oni ordonis, ke mi restu, kie mi estas, kaj atendu ĝis la kanvaso venos al mi; Montmorency kaj mi staris tie kaj atendis, ambaŭ bonaj kiel oro. Ni povis vidi, ke la kanvaso forte ĵetiĝas kaj skuiĝas, sufiĉe konsiderinde; sed ni supozis, ke tio estas parto de la metodo kaj ne enmiksiĝis.

Ni aŭdis ankaŭ multe da sufokata lingvaĵo veni el sub ĝi kaj ni divenis, ke ili trovas la laboron iom malfacila, kaj konkludis, ke estas preferinde atendi, ĝis la afero fariĝos iom pli simpla, antaŭ ol ni intermiksiĝos.

Ni atendis iom da tempo, sed la afero ŝajnis fariĝi pli kaj pli komplikita, ĝis fine la kapo de Georgo sin tordis eksteren super la flanko de la boato kaj ekparolis.

Ĝi diris:

– He! Donu helpon ĉi tie, vi kukolo, kial vi staras tie kiel pajloŝtopita mumio, kiam vi vidas, ke ni ambaŭ sufokiĝas, vi fuŝkapulo?

Peton por helpo mi neniam povis kontraŭstari, tial mi iris kaj liberigis ilin; ne tro frue, ĉar la vizaĝo de Harris estis jam preskaŭ nigra.

Post tio ni bezonis duonhoron da peniga laboro, antaŭ ol ĝi estis ĝuste fiksita, kaj tiam ni forigis la rubon kaj aperigis la vespermanĝon. La kaserolon ni metis sur la forneton en la antaŭo de la boato kaj foriris al la malantaŭo kaj ŝajnigis, ke ni ignoras ĝin, komencante elpreni la aliajn manĝilarojn.

Sur la rivero tio estas la sola rimedo por boligi kaserolon.

Se ĝi vidas, ke vi atendas ĝin kaj malpaciencias, la akvo neniam eĉ komencos boli. Vi devas foriri kaj komenci la manĝon, kvazaŭ vi tute ne intencus trinki teon. Vi devas eĉ ne rerigardi al ĝi. Tiam vi baldaŭ aŭdos ĝin ŝpruceti kaj freneze deziri, ke oni faru el ĝi teon.

Estas same bona plano, se tempo urĝas, paroli tre Iaŭte unu al alia pri tio, ke vi ne bezonas teon kaj ne trinkos ĝin. Vi alproksimiĝas al la kaserolo, tiel ke ĝi povas aŭdi vin, kaj tiam vi krias: ”Mi ne volas havi teon; ĉu vi, Georgo?” kaj Georgo rekrias, ”Ho, ne, teon mi ne ŝatas; mi trinkos limonadon anstataŭe – teo estas nedigestebla.” Ĉe, tio, la akvo en la kaserolo ŝpruce bolegas kaj estingas la forneton.

Ni uzis ĉi tiun ruzaĵon kaj la rezulto estis, ke kiam ĉio alia estis preta, la teo jam atendis. Tiam ni bruligis la lanternon kaj sidiĝis por vespermanĝo.

Tiun manĝon ni bezonis.

Dum tridek kvin minutoj neniu sono aŭdeblis tra la longo kaj larĝo de tiu boato, krom la tintado de tranĉilaro kaj fajenco kaj la senĉesa muelado de kvar dentaroj. Ĉe la fino de tridek kvin minutoj Harris diris ”Ha!” kaj formovis la maldekstran kruron de sub si kaj anstataŭe metis tien la dekstran.

Kvin minutojn poste ankaŭ Georgo diris ”Ha!” kaj forĵetis sian teleron sur la bordon; tri minutojn pli poste, Montmorency donis la unuan signon de kontento montritan de li de kiam ni komencis, kaj ruliĝis sur sian flankon kaj disetendis la krurojn; tiam mi diris ”Ha!” kaj klinis la kapon malantaŭen kaj frapis ĝin al unu el la duonringegoj, sed tion mi ne atentis.

Mi eĉ ne blasfemis.

Kiel bone oni sentas sin, kiam oni estas sata – kiel kontenta kun si kaj kun la mondo! Tiuj, kiuj provis, diras al mi, ke senmakula konscienco igas vin feliĉa kaj kontenta; tamen la samon plena stomako faras same bone, kaj ĝi estas pli malmultekosta kaj pli facile aranĝebla. Oni sentas sin tiel pardonema kaj malavara post solida kaj bone digestita manĝo, tiel noblanima, tiel bonfarema.

Tre stranga estas ĉi tiu regado de la digestaj organoj super nia menso. Ni ne povas labori, ni ne povas pensi, krom se tion permesas nia stomako. Ĝi potencas super niaj emocioj, niaj pasioj. Post ovo kaj lardo ĝi diras ”Laboru!”. Post bifsteko kaj biero ĝi diras ”Dormu!”. Post taso da teo (du plenkuleroj por ĉiu taso, kaj ne lasu ĝin stari pli ol tri minutojn) ĝi diras al la cerbo ”Nun leviĝu kaj montru vian forton. Estu elokventa, profunda kaj milda; rigardu per klara okulo en la naturon kaj vivon; etendu viajn blankajn flugilojn de tremanta pensado kaj flugu kiel disimila spirito super la kirlanta mondo sub vi, supren, tra longaj vojoj de flamantaj steloj al la pordoj de la eterneco!”.

Post varmaj spongokukoj ĝi diras ”Estu malsprita kaj senanima, kiel besto sur la kampo – sencerba besto kun malvigla okulo, lumigata de neniu radio de fantazio, aŭ espero, aŭ timo, aŭ amo, aŭ vivo.” Post brando, trinkita en sufiĉa kvanto, ĝi diras ”Nun, venu, malsaĝulo, ridetaĉu kaj stumblu, por ke ridu viaj samsortanoj – babiladu malsaĝe, ŝprucigu sensencajn sonojn kaj vidigu, kiel senhelpa naivulo estas la kompatinda homaro, kies sprito kaj volo dronas kiel katidoj en duoncolo da brando”.

Vere, ni estas la plej mizeraj, kompatindaj sklavoj de nia stomako. Ne strebu al moralo kaj virto, miaj amikoj; vigle atentu vian stomakon, kaj ĝin nutru zorge kaj prudente. Tiam virto kaj kontento venos kaj regos en via koro, neserĉite de ia penado via; vi estos bona civitano, ama edzo kaj milda patro – nobla, pia viro.

Antaŭ la vespermanĝo Harris, Georgo kaj mi estis kverelemaj, akraparolaj kaj malbonhumoraj; post la vespermanĝo ni sidis, radiante unu sur la alian, kaj ankaŭ sur la hundon ni radiis. Ni amis nin reciproke, ĉiujn ni amis. Harris, vagante ĉirkaŭe, tretis sur la piedkalon de Georgo. Se tio estus okazinta antaŭ la manĝo, Georgo esprimus esperojn kaj dezirojn rilate al la sorto de Harris en ĉi tiu mondo kaj la transa, kiuj frosttremigus penseman homon.

Anstataŭe li diris: – Atentu, maljuna knabo; estu singarda.

Harris, anstataŭ respondi per siaj plej malagrablaj tonoj, ke oni apenaŭ povas ne treti sur iun parton de la piedo de Georgo, se oni devas sin okupi ie en la distanco de dek metroj de tie, kie sidas Georgo, sugestante, ke mezgrandan boaton Georgo, kun piedoj tiel longaj, neniam rajtas eniri, kaj konsilante, ke li pendigu ilin trans la boatrando, kiel li certe estus farinta antaŭ la manĝo, nun diris: – Ho, mi tre bedaŭras, maljuna knabo; mi esperas, ke mi vin ne dolorigis.

Georgo diris: ”Tute ne”; ke lia estas la kulpo; Harris diris, ke ne, estis lia.

Estis bele aŭskulti ilin.

Ni bruligis niajn pipojn, sidis, rigardis la kvietan nokton kaj interbabilis.

Georgo diris, kial ni ne restu ĉiam ĉi tiel – for de la mondo kun ĝiaj pekoj kaj tento, vivante sobran, trankvilan vivon kaj bonfarante. Mi diris, ke ion tian mi ofte sopiris mem; ni diskutis la eblecon de tio, ke ni kvar foriru al iu oportuna, bone ekipita senhoma insulo, kaj loĝu tie en la arbaretoj.

Harris diris, ke la danĝero de senhomaj insuloj, kiel li aŭdis, estas, ke ili estas tre malsekaj; Georgo diris, ke ne, se ili estas taŭge drenitaj.

Tiam ni ekparolis pri dreniloj, kaj tio memorigis Georgon pri rimarkinda travivaĵo spertita de lia patro. Li diris, ke lia patro iam vojaĝis kun alia viro tra Kimrujo, kaj iun nokton ili haltis en malgranda gastejo, kie estis aliaj viroj, ili aliĝis al la aliaj viroj kaj kun ili pasigis la vesperon.

Tre gajan vesperon ili pasigis, ĝis tre malfrue, kaj kiam ili estis pretaj enlitiĝi, ankaŭ ili (ĉi tio okazis, kiam la patro de Georgo estis tre juna viro) estis iomete gajaj. Ili (la patro de Georgo kaj la amiko de la patro de Georgo) devis dormi en la sama ĉambro, sed en apartaj litoj. Ili prenis la kandelon kaj supreniris. Kiam ili atingis la ĉambron, la kandelo falis kontraŭ la muron kaj estingiĝis kaj ili devis senvestis sin kaj palpi al si vojon al la lito en mallumo. Tion ili faris; tamen, anstataŭ iri en apartajn litojn, kiel ili kredis, ke ili faras, ili ambaŭ grimpis en la saman liton sen scii tion – unu eniris kun la kapo ĉe la supro, dum la alia enrampis de la kontraŭa flanko de la kompaso kaj kuŝis kun la piedoj sur la kapkuseno.

Dum momento estis silento kaj tiam la patro de Georgo diris:

– Joe!

– Kio estas, Tom? – respondis la voĉo de Joe de la alia flanko de la lito.

– Vidu, estas viro en mia lito, – diris la patro de Georgo; – jen liaj piedoj sur mia kapkuseno.

– Nu, estas rimarkinde, Tom, – respondis la alia; – sed mi estu benita, se ne estas viro ankaŭ en mia lito!

– Kion vi intencas fari? – demandis la patro de Georgo.

– Nu, mi intencas lin elĵeti, – respondis Joe.

– Ankaŭ mi, – respondis la patro de Georgo kuraĝe.

Sekvis mallonga lukto, poste aŭdiĝis du pezaj frapoj sur la planko kaj tiam iom malgaja voĉo diris:

– Aŭdu, Tom!

– Jes!

– Kian sukceson vi havis?

– Nu, por diri la veron, mia viro elĵetis min.

– Ankaŭ mia! Aŭdu, mi ne havas bonan opinion pri ĉi tiu gastejo, ĉu vi?

– Kiel nomiĝis tiu gastejo? – diris Harris.

– ”La porko kaj fajfilo” – diris Georgo. – Kial?

– Ho ne, ĝi do ne estas la sama, – respondis Harris.

– Kion vi volas diri? – demandis Georgo.

– Nu, estas strange, – murmuretis Harris, tamen ĝuste la samo foje okazis al mia patro en kampara gastejo. Mi ofte aŭdis lin rakonti la historion. Mi pensis, ke eble estis la sama gastejo.

Tiun nokton ni retiriĝis por dormi je la deka kaj mi kredis ke, estante laca, mi dormos bone; sed ne. Kutime mi senvestiĝas kaj metas la kapon sur la kuseno kaj poste iu brubatas sur mian pordon kaj diras, ke estas duono post la oka; sed en ĉi tiu nokto ŝajnis, ke ĉio kontraŭas; la noveco de la tuta afero, la malmoleco de la boato, la kunpremita pozicio (mi kuŝis kun la piedoj sub unu benko kaj la kapo sur alia), la sono de la plaŭdanta akvo ĉirkaŭ la boato kaj la vento inter la branĉoj, ĉio igis min senripoza kaj maltrankvila.

Kelkajn horojn mi dormis kaj tiam iu parto de la boato, kiu ŝajne elkreskis en la nokto – ĉar tie ĝi certe ne estis, kiam ni ekiris, kaj antaŭ la mateno ĝi jam malaperis – pikadis mian spinon. Malgraŭ tio mi dormis iom da tempo, sonĝante, ke mi glutis oran moneron, kaj ke oni tranĉas al mi truon en la dorso per borileto por provi ĝin elpreni. Tion mi opiniis tre malĝentila iliaparte kaj mi diris, ke mi ŝuldos al ili la monon kaj ke ili ĝin ricevos je la fino de la monato. Sed pri tio ili ne volis aŭdi kaj diris, ke ili prefere havus ĝin nun, ĉar alie la procento tre amasiĝus. Post kelka tempo mi koleriĝis al ili kaj diris mian opinion pri ili, kaj tiam ili tiel dolorige tordis la borileton, ke mi vekiĝis.

La boato ŝajnis sufoka kaj mia kapo doloris; mi tial decidis promeni en la freŝa nokta aero. Mi surmetis la vestojn, kiujn mi povis trovi – kelkajn miajn, kelkajn de Georgo kaj de Harris – kaj rampis sub la kanvason kaj sur la bordon.

Estis grandioza nokto. La luno jam malleviĝis kaj lasis la kvietan teron sola kun la steloj. Ŝajnis, ke en la silento kaj trankvilo, dum ni, ĝiaj infanoj dormis, ili interparolas kun ĝi, sia fratino – interparolas pri potencaj misteroj per voĉoj tro vastaj kaj profundaj por ebligi al infanaj homaj oreloj kapti la sonon.

Ili estigas en ni solenan respektegon, ĉi tiuj strangaj steloj, tiel malvarmaj, tiel klaraj. Ni estas kiel infanoj, kies malgrandaj piedoj erarvagis en malhele lumigatan templon de la dio, kiun adori oni instruis al ili, sed kiun ili ne konas; starante tie, kie la eĥanta kupolo etendiĝas trans la longa perspektivo de la ombra lumo, ni rigardas supren, duone esperante, duone timante, ke ni vidos teruran vizion ŝvebanta tie.

La nokto tamen ŝajnas plena de konsolo kaj forto. Je ĝia granda ĉeesto forrampas hontigitaj niaj malgrandaj malĝojoj.

La pasinta tago estis plena de ĉagreno kaj zorgo kaj nia koro plena de malbonaj kaj amaraj pensoj, la mondo ŝajnis severa kaj maljusta al ni. Tiam la nokto, simile al granda amoplena patrino, milde metas la manon sur nian febran kapon, levas nian larmomakulitan vizaĝon al sia, ridetas, kaj kvankam ĝi ne parolas, ni scias, kion ĝi volas diri, ĝi metas nian varman ruĝiĝintan vangon al sia sino kaj la doloro jam estas for.

Kelkfoje nia doloro estas tre profunda kaj reala kaj ni staras antaŭ ĝi tre silentaj, ĉar ne estas lingvo por nia doloro, nur ĝemo. La koro de la nokto estas plena de kompato por ni; ĝi ne povas kvietigi nian doloron; ĝi prenas nian manon en sian, la eta mondo sub ni fariĝas tre malgranda kaj tre fora kaj portata sur ĝiaj mallumaj flugiloj, ni sentas dum momento pli grandan ĉeeston ol ĝian, kaj en la mirinda lumo de tiu granda ĉeesto la tuta homa vivo kuŝas antaŭ ni kiel libro kaj ni scias, ke Doloro kaj Malĝojo estas nur la anĝeloj de Dio.

Nur tiuj, kiuj jam portis la kronon de suferado, povas vidi tiun mirindan lumon; reveninte, ili ne rajtas paroli pri ĝi, nek paroli pri la mistero, kiun ili konas.

Iam rajdis kelkaj bravaj kavaliroj tra nekonata lando kaj ilia vojo estis apud profunda arbaro, kie la interimplikitaj rozujoj kreskis densaj kaj fortaj kaj ŝiris la karnon de tiuj, kiuj tien devojiĝis. La folioj de la arboj, kiuj kreskis en la arbaro, estis tre malhelaj kaj dikaj, tiel ke neniu lumradio trapasis la branĉojn por malpliigi la mallumon kaj malĝojon.

Preterpasante tiun malluman arbaron unu el la rajdantaj kavaliroj devojiris de siaj kunuloj, vagis malproksimen kaj ne rekuniĝis survoje kun ili; ili, dolore bedaŭrante, rajdis antaŭen sen li, funebrante pri li kiel pri mortinto.

Atinginte la belan kastelon, al kiu ili vojaĝis, ili restis tie multajn tagojn kaj bone amuziĝis; iun nokton, dum ili sidis en gaja komforto ĉirkaŭ la ŝtipoj brulantaj en la granda salonego kaj ŝate trinkis sian trinkaĵon, eniris la perdiĝinta kamarado kaj salutis ilin. Liaj vestoj estis ŝiritaj kiel vestoj de almozulo kaj multe da kompatindaj vundoj estis sur lia dolĉa karno, sed sur lia vizaĝo radiis granda brilo de profunda ĝojo.

Ili pridemandis lin, demandante, kio okazis al li: kaj li rakontis al ili, kiel li perdis la vojon en la malluma arbaro kaj vagadis multajn tagojn kaj noktojn, ĝis kiam, ŝirita kaj sanganta, li sin sternis sur la tero por morti.

– Tiam, kiam li estis tute proksima al morto, jen! tra la sovaĝa mallumo venis al li majesta junulino, kiu lin prenis per la mano kaj kondukis laŭ malrektaj vojetoj, nekonataj al homo, ĝis kiam sur la mallumon de la arbaro brilis tia lumo, al kiu la lumo de la tago similis nur kiel lampeto similas al la suno; en tiu mirinda lumo nia vojlaca kavaliro vidis kiel en sonĝo vizion, kaj tiel glora, tiel bela ŝajnis la vizio, ke li ne pensis plu pri siaj sangantaj vundoj, sed staris, kiel homo ensorĉita, kies ĝojo estas profunda kiel la maro, kies profundon neniu povas koni.

La vizio malaperis kaj la kavaliro, surgenue sur la tero, dankis la bonan sanktulon, kiu lin devojigis en tiun malbonan arbaron, ĉar pro tio li estis vidinta la vizion tie kaŝitan.

La nomo de la malluma arbaro estis Malĝojo; sed pri la vizio, kiun la bona kavaliro vidis tie, ni rajtas nek paroli nek rakonti.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.