La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI VIROJ EN BOATO

Aŭtoro: Jerome Klapka Jerome

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VI

Kingston – Instruaj rimarkoj pri la frua angla historio – Instruaj vortoj pri skulptitaj kverkaloj kaj la vivo ĝenerale – La malfeliĉa kazo de la juna Stivvings – Pensoj pri la antikvo – Mi forgesas, ke mi direktas – Interesa rezulto – La labirinto de Hampton Court – Harris kiel gvidanto

Estis belega mateno en malfrua printempo aŭ frua somero, nomu ĝin kiel vi volas, kiam la delikata brilo de herbo kaj folio ŝanĝiĝas al pli profunda verdo; la jaro ŝajnas kiel bela junulino, tremanta pro nekonataj, vekiĝantaj pulsoj sur la sojlo de la viriniĝo.

La kuriozaj mallarĝaj stratoj de Kingston, kie ili ĝisiris la bordon de la akvo, aspektis vere pentrindaj sub la brilanta sunlumo; la briletanta rivero kun siaj naĝantaj ŝarĝboatoj, la flankvojo borderita de arbareto, la netaspektaj kampodomoj ĉe la alia flanko, Harris en ruĝa kaj oranĝkolora blazonvesto, gruntanta ĉe la remiloj, la malproksima vido de la griza malnova palaco de la Tudoroj, ĉio faris sunplenan bildon, tiel belan, tamen trankvilan, tiel plenan de vivo, kaj tamen tiel serenan, ke malgraŭ tio, ke estis ankoraŭ frue en la tago, mi sentis, ke mi sonĝe luliĝas en revan humoron.

Mi revis pri Kingston, aŭ ”Kyningestun” kiel ĝi iam nomiĝis, kiam tie estis kronataj la saksaj reĝoj. La granda Cezaro tie transiris la riveron kaj la romiaj legioj starigis tendaron sur la deklivoj de ĝia alta kamparo. Cezaro ŝajne loĝis tie, simile kiel Elizabeto en posta tempo; krom tio, ke li estis pli respektinda ol la bona reĝino Bess; li ne gastis ĉe la trinkejoj.

La trinkejojn fervore amis la Virga Reĝino de Anglujo. Ne troviĝas eĉ unu trinkejo kun ia ĉarmo, en la limo de dek mejloj de Londono, kiun ŝi iam ne vizitis, aŭ restis en ĝi, aŭ tranoktis.

Mi nun scivolas, se Harris, ni diru, ŝanĝus sian vivmanieron kaj fariĝus ĉefministro kaj mortus, ĉu oni metus elpendaĵojn super la trinkejojn, kiujn li vizitis: ”En ĉi tiu domo Harris trinkis glason da biero”, ”Ĉi tie Harris trinkis dufoje malvarman skotan viskion en la somero de 1888”, ”Oni elĵetis Harris de ĉi tie en decembro 1886”.

Ne, estus tro multaj! Famiĝus nur la trinkejoj, kiujn li neniam vizitis. ”La sola domo en Suda Londono, kiun neniam vizitis Harris!” La homoj kurus grandare por vidi, kio mankas al ĝi.

Devas esti, ke la mense malsana reĝo Edwy tre malamis Kyningestun. Lin trosatigis la kronada festo. Eble la aprokapo farĉita per sukermigdaloj ne taŭĝis al lia stomako (ĝi ne taŭgus al mia, mi scias), kaj li jam trinkis sufiĉe da sack kaj mielbiero; tial li ŝtele forlasis la bruan festadon por pasigi trankvilan horon en la lunlumo kun sia amata Elgiva.

Tiam la kruela Odo kaj sankta Dunstan perforte kaj krude eniris la kvietan ĉambron, maldelikate insultis la ĉarmvizaĝan reĝinon kaj trenis la kompatindan Edwy reen al la laŭta bruado de la ebria tumulto.

Jarojn poste, akompanitaj de krakego de batalsonoj, la saksaj reĝoj kaj la saksa festado enteriĝis unu flanke de la alia kaj dum kelka tempo la grandeco de Kingston forpasis, por leviĝi ankoraŭ unu fojon, kiam Hampton Court fariĝis la palaco de la Tudoroj kaj la Stuartoj, la reĝaj barkoj streĉis siajn haltigŝnurojn ĉe la riverbordo kaj hele vestitaj bravuloj fiere malsupreniris la apudbordajn ŝtupojn.

Multaj el la malnovaj domoj en la ĉirkaŭaĵo tre klare memorigas pri la tagoj, kiam Kingston estis reĝa urbo kaj nobeloj kaj korteganoj loĝis tie, proksime al sia reĝo, la longa ŝoseo al la palacaj pordegoj estis vivoplena la tutan tagon kun tinteganta ŝtalo kaj saltantaj ĉevaletoj, susurantaj silkoj kaj veluroj kaj belaj vizaĝoj. La grandaj kaj vastaj domoj, kun siaj elstaraj latisfenestroj, grandaj kamenoj kaj gablohavaj tegmentoj sufloras la tagojn de helkolora ĝisgenua pantalono kaj malvasta jako, de perlobroditaj talivestoj kaj komplikitaj blasfemoj.

Ili estis starigitaj en la tempo ”kiam la homoj sciis konstrui”.

La malmolaj ruĝaj brikoj fiksiĝis nur pli firme kun la paso de la tempo kaj iliaj kverkaj ŝtuparoj ne knaras kaj gruntas, kiam oni penas kviete malsupreniri ilin.

Parolante pri kverkaj ŝtuparoj, mi memoras, ke en unu el la domoj en Kingston troviĝas grandioza skulptita ŝtuparo. Ĝi estas nun butiko en la vendoplaco, sed ĝi evidente estis iam domego de gravulo. Amiko mia, kiu loĝas en Kingston, tien eniris iun tagon por aĉeti ĉapelon kaj, en senpripensa momento, metis la manon en la poŝon kaj pagis ĝin kontante.

La butikisto (li konas mian amikon) unue nature estis iom konsternita; li tamen regis sin rapide kaj sentis, ke oni devus ion fari por stimuli tiajn agojn, tial li demandis nian heroon, ĉu plaĉus al li vidi belan skulptitan kverkaĵon. Mia amiko jesis, kaj tuj la butikisto lin kondukis tra la butiko supren laŭ la ŝtuparo de la domo. La balustroj estis belega laboraĵo kaj la tuta muro estis kverke panelita kun skulptado, kiu estus honorinta palacon.

De la ŝtuparo ili eniris salonon, kiu estis granda, hela ĉambro, tapetita per iom stranga, sed gajiga paperaĵo kun blua fono. La ĉambro tamen neniel estis rimarkinda, kaj mia amiko demandis al si, kial oni venigis lin tien. La posedanto iris al la tapeto kaj ĝin frapetis. Ĝi eligis lignan sonon.

– Kverkaĵo, – li klarigis – la tuto skulptita kverkaĵo, ĝis la plafono, same kiel vi vidis en la ŝtuparo.

– Sed, granda Cezaro! amiko, – protestis mia amiko,; – vi ne diras, ke vian skulptitan kverkaĵon vi kovris per bluaj tapetaĵoj?

– Jes, – estis la respondo; – tio estis multekosta laboro.

Necesis unue kovri ĝin per morteztabularo, kompreneble.

Tamen nun la ĉambro aspektas gaja. Antaŭe ĝi estis terure malhela.

Mi ne povas diri, ke entute mi lin riproĉas (kio sendube senŝarĝigas lian koron). Li havas pravigeblan kaŭzon por sia vidpunkto, por la vidpunkto de normala domokupanto, kiu volas vivi kiel eble plej gaje, kaj ne por la vidpunkto de antikvaĵa maniulo.

Skulptitan kverkaĵon rigardi estas agrable, kaj ankaŭ posedi iom da ĝi, sed vivi meze de ĝi estas iom malgajige por tiuj, kiuj ne havas por tio inklinon. Estus kvazaŭ vivi en preĝejo.

Ne, la malfeliĉo estas, ke tiu, kiu skulptitan kverkaĵon ne multe ŝatas, devas havis salonon panelitan per ĝi, dum homoj, kiuj ĝin ŝatas, devus pagi grandegajn prezojn por ĝin akiri. Tio ŝajnas esti la regulo en ĉi tiu mondo. Ĉiu havas tion, kion li ne deziras, kaj aliaj havas tion, kion tiu deziras.

Edzoj havas edzinojn, kiujn ŝajne ili ne deziras; junaj fraŭloj laŭtkrias, ke ili ne povas akiri edzinojn. Malriĉaj homoj, kiuj apenaŭ povas nutri sin mem, havas ok sanajn infanojn.

Riĉaj gemaljunuloj, kiuj havas neniun, al kiu ili povus postlasi sian monon, mortas seninfanaj.

Estas ankaŭ junulinoj kun amantoj. Junulinoj, kiuj havas amantojn, ilin neniam deziras. Ili diras, ke ili prefere estus sen ili, ke tiuj ĝenas ilin, kaj kial ili ne iras amindumi fraŭlinon Smith kaj fraŭlinon Brown, kiuj estas nebelaj kaj maljunaj, kaj ne havas amantojn? Ili mem ne deziras amantojn. Ili intencas neniam edziniĝi.

Pri tiaj aferoj ne utilas mediti; oni tiel malĝojiĝas.

En nia lernejo estis knabo, kiun ni nomis Sandford kaj Merton. Lia vera nomo estis Stivvings. Li estis la plej nekutima knabo, kiun mi iam konis. Mi kredas, ke vere li ŝatis studadon.

Multfoje oni lin riproĉis pro lia kutimo sidi en la lito kaj legi greklingvaĵon; pri la neregulaj verboj franclingvaj, de ili oni simple ne povis lin forteni. Lia kapo estis plena de nenaturaj ideoj pri tio, ke li devas fari honoron al siaj gepatroj kaj al sia lernejo; li deziregis gajni premiojn, fariĝi klera viro kaj havis ĉiujn tiajn mense malsanajn ideojn. Mi neniam konis estaĵon tiel strangan, tamen fakte tiel sendanĝeran kiel nenaskita infano.

Nu, tiu knabo havis la kutimon malsaniĝi ĉirkaŭ du fojojn ĉiusemajne, tiel ke li ne povis viziti la lernejon. Ankoraŭ neniu tiom malsaniĝis, kiom tiu Sandford kaj Merton. Se ie en la limo de dek mejloj de li troviĝis ia malsano, ĝi kaptis lin kaj kaptis forte. Li malsanis pro bronkito en somermezo kaj pro fojnofebro je kristnasko. Post sesmonata periodo de senpluvo, lin sternis la reŭmatisma febro; li iris promeni en novembra nebulo kaj revenis kun sunfrapo. lun jaron oni anestezis la kompatindan knabon kaj eltiris ĉiujn dentojn kaj donis al li falsan dentaron, ĉar li tiel suferis pro dentodoloro, kiu tamen poste fariĝis neŭralgio kaj oreldoloro.

Li neniam estis sen malvarmumo, krom unufoje dum naŭ semajnoj, kiam li havis skarlatinon; li ĉiam havis frostabscesojn.

Dum la granda ĥolera paniko de 1871, nia najbararo estis rimarkinde ŝirmita kontraŭ la malsano. Estis konata nur unu kazo en la tuta paroĥo: tiu kazo estis la juna Stivvings.

Kiam li estis malsana, li devis resti en la lito kaj manĝi kokidaĵon kaj laktovaĵojn kaj varmejajn vinberojn; kuŝante tie, li plorĝemadis pro tio, ke oni ne permesis al li verki latinlingvajn ekzercojn kaj ĉar oni forprenis de li germanlingvan lernolibron.

Ni aliaj knaboj, kiuj volonte fordonus dek trimestrojn de nia lernotempo por esti malsanaj dum eĉ unu tago, kaj kiuj tute ne deziris doni al niaj gepatroj pretekston por fieriĝi pro ni, ne povis akiri eĉ rigidiĝintan nukon. Ni arlekenis en trablovoj kaj tio plisanigis nin kaj eĉ refreŝigis; ni enstomakigis aĵojn por nin vomigi kaj ili nur grasigis kaj donis al ni bonan apetiton. Nenio, kion ni povis elpensi, kapablis malsanigi nin antaŭ ol komenciĝis la ferioj. Tiam, en la tago de la trimestrofino, ni malvarmumis kaj ekhavis kokluŝon kaj ĉiaspecajn malsanojn, kiuj daŭris ĝis la nova trimestro komenciĝis; tiam, malgraŭ tio, kion ni povis kontraŭfari, ni subite resaniĝis kaj fartis pli bone ol antaŭe.

Tia estas la vivo; ni estas nur kiel herbo, kiu estas falĉita, metita sur la fornon kaj sekigita.

Ni reiru tamen al la demando pri la skulptita kverkaĵo. Sufiĉe bonajn ideojn pri la artismo kaj la beleco havis niajn praavoj.

Ĉiuj niaj hodiaŭaj arttrezoroj estas fakte nur la elfositaj banalaĵoj de antaŭ tri-kvar cent jaroj. Mi scivolas, ĉu vere ekzistas ia esenca beleco en la malnovaj supujoj, trinkpotoj kaj kandelestingiloj, kiujn ni nun tiel ŝatas, aŭ ĉu vere ilian ĉarmon antaŭ niaj okuloj donas nur la nimbo de antikveco, kiu lumas ĉirkaŭ ili. La malnova blua fajenco, kiun ni pendigas sur niajn murojn kiel ornamaĵon, antaŭ kelkaj jarcentoj estis vulgaraj ĉiutagaj domaĵoj; la rozkoloraj paŝtistoj kaj flavaj paŝtistinoj, kiujn ni nun enmanigas al niaj amikoj, por ke ili entuziasmiĝu kaj ŝajnigu, ke ili komprenas, estis la neŝatataj kamenornamaĵoj, kiujn la patrino de la dekoka jarcento donis al la infano por suĉi, kiam ĝi ploris.

Ĉu same estos estonte? Ĉu la alte taksitaj trezoroj de la hodiaŭo ĉiam estos la malmultekostaj bagatelaĵoj de la antaŭhieraŭo?

Ĉu la vicoj de niaj desegne koloritaj servicoj estos ordigitaj super la kamenkadro de la granduloj en la jaro du mil kaj iom? Ĉu la blankaj tasoj kun la ora rando kaj la hela ora floro (speco nekonata) interne, kiujn niaj servistinoj nun frakasas pro nura facilkoreco, estos zorge riparitaj, starigitaj sur breton kaj senpolvigataj nur de la dommastrino mem?

Tiu porcelana hundo, kiu ornamas la dormĉambron de mia loĝejo. Ĝi estas blanka hundo. Ĝiaj okuloj estas bluaj. Ĝia nazo estas delikata ruĝo kun nigraj makuloj. Ĝia kapo estas dolorige rekta kaj ĝia vizaĝesprimo estas la afablo streĉa preskaŭ ĝis idioteco. Mi mem ĝin ne admiras. Konsideriĝi kiel artaĵon, mi povas diri, tio min agacas. Senpripensemaj amikoj priridas ĝin, eĉ mia dommastrino mem ne povas admiri ĝin kaj pardonpetas pro ĝia ĉeesto per la cirkonstanco, ke ĝin donacis ŝia onklino.

Tamen estas pli ol probable, ke post du cent jaroj tiu hundo, sen vosto kaj kun rompitaj kruroj, estos elfosita el unu aŭ alia loko, vendita kiel malnova porcelano kaj enmetita en vitromeblon.

La homoj transmanigos ĝin de unu al alia kaj admiros ĝin.

Ili estos frapitaj de la mirinda malpalo de la koloro sur ĝia nazo kaj ili divenos, kiel bela sendube estis la perdita peco de la vosto.

En ĉi tiu epoko ni la belecon de tiu hundo ne vidas. Kun ĝi ni estas tro intimaj. En tio ĝi similas al la sunsubiro kaj la steloj: ni ne estas mirfrapitaj de ilia beleco, ĉar ili estas kutimaj por niaj okuloj. Tiel estas pri tiu porcelana hundo. En la 2288-a jaro pro ĝi la homoj sentimentaliĝos. La fabrikado de tiaj hundoj estos jam perdita arto. Niaj posteuloj miros, kiel ni faris ĝin, kaj diros, kiel lertaj ni estis. Oni parolos pri ni kiel ”tiuj grandaj artistoj, kiuj floris en la deknaŭa jarcento kaj faris ĉiujn porcelanajn hundojn”.

Pri la skizo, kiun la plejaĝa filino faris en la lernejo, oni parolos kiel pri tapeto de la viktoria epoko kaj ĝi estos preskaŭ netaksebla. La bIu-blankaj trinkpotoj de la hodiaŭaj apudŝoseaj trinkejoj estos elserĉitaj, jam krevintaj kaj rompiĝintaj, kaj vendataj por ilia pezo en oro, kaj ilin riĉaj homoj uzos por vintasoj; vojaĝantoj el Japanujo aĉetos ĉiujn donacojn el Ramsgate kaj ”Memoraĵojn de Margate”, kiuj evitis detruon, kaj kunprenos ilin reen al Jedo, kiel antikvajn anglajn kuriozaĵojn.

En tiu momento Harris flankenĵetis la remilojn, leviĝis, forlasis sian lokon, surdorsiĝis kaj elstreĉis la krurojn supren.

Montmorency blekegis kaj transkapiĝis kaj la supra korbego saltis kaj ĝia tuta enhavo falis eksteren.

Mi iom surpriziĝis, sed mi ne koleriĝis. Mi diris, sufiĉe afable:

image-005

– Hola! Kial vi faris tion?

– Kial mi faris tion? Jen …

Ne, post pripenso, mi ne ripetos, kion Harris diris. Eble kulpis mi, tion mi konfesas; tamen fortan lingvaĵon kaj maldelikatajn esprimojn nenio senkulpigas ĉe viro, kiu estas tiel bone edukita, kiel mi scias, ke Harris estas. Mi estis pensanta pri aliaj aferoj kaj forgesis, kiel oni povas facile kompreni, ke mi direktas boaton, kaj la sekvo estis, ke ni pli ol iom kunmiksiĝis kun la bordvojo. Estis malfacile diri, dum momento, kiu estas ni kaj kiu estas la Middlesexa bordo de la rivero; sed post iom da tempo ni eksciis kaj ni apartigis nin.

Harris tamen diris, ke li jam faris sufiĉe por iom da tempo kaj proponis, ke mi prenu la vicon; do, ĉar ni jam estis apud la bordo, mi elboatiĝis, prenis la trenŝnuron kaj tiris la boaton preter Hampton Court. Kiel kara estas tiu murego, kiu tie bordas la riveron! Mi ĝin neniam preterpasas sen senti min pli feliĉa pro la nura vido. Tia matura, hela, ĉarma, malnova murego: kia ĉarma pentraĵo ĝi estus, kun la likeno rampanta tie kaj la musko kreskanta, kun juna hontiĝema vinberarbo rigardanta super la supro al tiu loko, por vidi kio okazas sur la vivoplena rivero, kaj kun la maljuna kvieta hedero amasiĝanta iom pli malproksime! Troviĝas kvindek nuancoj en ĉiu dekmetra spaco de tiu malnova murego. Se mi nur povus desegni kaj scius pentri, mi estas certa, ke mi povus fari belegan skizon de tiu malnova murego. Mi ofte pensis, ke mi ŝatus loĝi en Hampton Court. Ĝi aspektas tiel trankvila kaj tiel kvieta kaj ĝi estas kara malnova loko por vagado en la frua mateno, antaŭ ol multaj homoj jam forlasis siajn domojn.

Sed mi supozas, ke ĝi ne vere plaĉus al mi, se mi fakte loĝus tie. Ĝi estus tre malgajiga kaj malĝojiga en la vespero, kiam via lampo ĵetus nenaturajn ombrojn sur la panelitajn murojn, kaj la eĥo de malproksimaj piedoj sonus tra la malnovaj ŝtonaj koridoroj, jen ili alproksimiĝus, jen formortus, kaj ĉie estus mortsimila silento, krom la batado de la propra koro.

Ni estas estaĵoj de la suno, ni viroj kaj virinoj. Ni amas la lumon kaj la vivon. Jen kial ni amasiĝas en urboj kaj urbegoj kaj la kamparo fariĝas pli kaj pli senhoma ĉiujare. En la sunlumo – en la taglumo, kiam la Naturo vivas kaj sentiĝas en nia tuta ĉirkaŭaĵo, ni sufiĉe bone amas la subĉielajn montdeklivojn kaj la profundajn arbaretojn; sed en la nokto, kiam nia Patrino, Tero, jam dormas kaj lasas nin vekaj, ho! la mondo ŝajnas tiel soleca kaj ni ektimas, simile al infanoj en silenta domo. Tiam ni sidas kaj plorĝemas, sopiras al la gaslumigitaj stratoj, la sono de homaj voĉoj kaj la respondantaj pulsbatoj de homa vivo. Ni sentas nin tiel senhelpaj kaj malgrandaj en la granda kvieto, kiam la mallumaj arboj susuras en la nokta vento. Tiom da fantomoj ĉirkaŭiras kaj iliaj silentaj ĝemetoj nin tiel malĝojigas. Ni grupiĝu en grandaj urboj kaj bruligu grandajn festfajrojn per miliono da gasflamoj, kriu kaj kantu kune kaj sentu nin kuraĝaj.

Harris demandis min, ĉu mi iam vizitis la labirinton ĉe Hampton Court. Li diris, ke li foje eniris por montri al iu la ĝustan vojon. Li mem ĝin elstudis pere de vojplano kaj la afero estis tiel simpla, ke ĝi ŝajnis eĉ malsaĝa – apenaŭ valoris la du pencojn postulatajn por la eniro. Harris diris, ke li kredas, ke oni elpensis tiun planon kiel ŝercartifikon, ĉar ĝi tute ne similis la realaĵon kaj nur erarigis. Lia akompananto estis provinca kuzo. Li diris:

– Ni eniru ĉi tien, nur por ke vi povu diri, ke vi eniris, tamen ĝi estas tre simpla. Estas ridinde ĝin nomi labirinto. Vi prenas ĉiam la unuan vojon dekstre. Ni promenos dek minutoj kaj poste foriros por lunĉo.

Tuj post ilia eniro ilin renkontis kelkajn homojn, kiuj diris, ke ili estas tie jam de tri horkvaronoj kaj tio jam sufiĉis. Harris diris, ke ili povas sekvi lin, se ili volas; li nur eniros, poste turnos kaj eliros. Ili diris, ke tio estas afabla liaparte, ili postviciĝis kaj lin sekvis.

Ankaŭ diversajn aliajn homojn, kiuj deziris fari finon al la afero, ili kolektis dum la pluiro, ĝis ili grupigis ĉirkaŭ si ĉiujn homojn en la labirinto. Homoj, kiuj jam perdis ĉiujn esperojn, ke ili iam eliros, aŭ ke ili iam revidos siajn hejmon kaj amikojn, kuraĝiĝis ĉe la vido de Harris kaj lia bando kaj aliĝis al la procesio kaj lin benis. Harris diris, ke li kredas, ke entute lin sekvis ne malpli ol dudek homoj; virino kun brakinfano, kiu estis tie la tutan matenon, insiste petis, ke ŝi tenu lian brakon, por ke ŝi ne perdu lin.

Harris tiam turnis sin dekstren, sed la vojo ŝajnis longa kaj lia kuzo diris, ke li supozas, ke la labirinto estas tre granda.

– Ho, unu el la plej grandaj en Eŭropo, – diris Harris.

– Jes, ĝi devas esti, – respondis la kuzo, – ĉar ni jam marŝis pli ol du mejlojn.

Eĉ Harris komencis pensi, ke tio estas iel rimarkinda, sed li daŭrigis, ĝis fine ili preterpasis duonon de unupenca kuketo kuŝanta sur la tero, pri kiu la kuzo de Harris ĵuris, ke li jam vidis ĝin tie antaŭ sep minutoj. Harris diris: ”Ho, neeble!”, sed la virino kun la brakinfano diris; ”Tute ne”, ĉar ĝin ŝi prenis mem de la infano kaj ĵetis tien, tuj antaŭ ol ŝi renkontiĝis kun Harris. Ŝi diris plie, ke ŝi bedaŭras, ke ŝi iam renkontiĝis kun Harris, kaj eldiris la opinion, ke li estas trompisto. Tio kolerigis Harris, li aperigis sian planon kaj klarigis sian teorion.

– La plano eble taŭgus sufiĉe bone, – diris unu el la grupo, – se vi scius, kie ni estas nun.

Harris ne sciis kaj proponis, ke la plej bona farendaĵo estas, reiri al la enirejo kaj komenci denove. Komenci denove entuziasmigis neniun; tamen pri la utilo de la reiro al la enirejo estis senmanka unuanimeco, tial ili turnis sin kaj sin trenis refoje post Harris en la kontraŭa direkto. Pasis ankoraŭ dek kelk minutoj kaj ili trovis sin en la mezo.

La unua intenco de Harris estis preteksti, ke tion li celis, sed la homamaso aspektis minaca, kaj li decidis rigardi ĝin kiel maltrafon.

Tamen ili nun havis definitivan ekirpunkton. Ili sciis kie ili estas, ankoraŭ unu fojon oni esploris la planon, la afero ŝajnis eĉ pli simpla ol antaŭe kaj ili ekiris la trian fojon.

Post tri minutoj ili estis denove en la mezo. Post tio, neniun alian lokon ili povis trafi. Kien ajn ili direktis sin, ili revenis al la mezo. Tio fine fariĝis tiel regula, ke kelkaj homoj restis tie kaj atendis, ĝis la aliaj faris promenon kaj revenis. Post iom da tempo Harris reeligis la planon, sed la nura vido de tio kolerigis la homamason kaj ili ordonis, ke li iru frizi per ĝi la harojn. Harris diris, ke li ne povis ne senti, ke ĝis certa grado li fariĝis nepopulara.

Fine ili ĉiuj freneziĝis kaj vokis per krioj la gardiston kaj la viro venis, grimpis la ŝtupetaron ekstere kaj kriis, kien ili iru.

Sed jam ili ĉiuj tiel konfuziĝis, ke ili nenion povis kompreni kaj la viro ordonis al ili resti, kie ili estas, ĝis li alvenos. Ili kunpremiĝis tie kaj atendis; li grimpis malsupren kaj ekiris.

Li estis, malfeliĉe, juna gardisto kaj nova en la metio; kiam li eniris, li ne povis trafi ilin kaj baldaŭ ankaŭ li perdiĝis. Jen kaj jen ili ekvidis lin ĉirkaŭkuranta ĉe la alia flanko de la kreskaĵbarilo, kaj foje li ekvidis ilin, kuris por atingi ilin kaj dum kvin minutoj ili atendis lin kaj tiam li reaperis denove en ĝuste la sama loko kaj demandis, kien ili estis irintaj.

Ili devis atendi, ĝis unu el la maljunaj gardistoj revenis de sia tagmanĝo antaŭ ol ili povis eliri.

Harris diris, ke li opinias ĝin tre bela labirinto, kiam li estas kompetentulo; ni interkonsentis, ke ni penos instigi Georgon eniri ĝin sur nia vojo returne.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.