La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI VIROJ EN BOATO

Aŭtoro: Jerome Klapka Jerome

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XVIII

Kluzoj – Georgo kaj mi estas fotataj – Wallingford – Dorchester – Abingdon – Viro kun familio – Taŭga loko por sin dronigi – Malfacila peco de akvo – Demoraliga efiko de rivera aero

Ni foriris de Streatley frue en la sekvanta mateno, remis ĝis Culham kaj dormis sub kanvaso en la flankakvo tie.

La rivero ne estas speciale interesa inter Streatley kaj Wallingford.

De Cleve vi havas etendaĵon de ses kaj duona mejloj sen kluzo. Mi kredas, ke tio estas la plej longa kontinua etendaĵo ie super Teddington kaj la Oksforda klubo ĝin uzas por ekzerca remado.

Kiel ajn kontentiga ĉi tiu foresto de kluzoj estas por la remuloj, ĝi tamen estas bedaŭrindaĵo por la nura plezurserĉanto.

Rilate min, mi ŝatetas kluzojn. Ili agrable rompas la unutonecon de la remado. Mi ŝatas sidi en boato kaj malrapide leviĝi el la malvarmetaj profundoj en novajn etendaĵojn kaj freŝajn vidindaĵojn; aŭ malleviĝi kvazaŭ for de la mondo kaj poste atendi, dum la malhelaj pordoj knaras kaj la mallarĝa strio de taglumo inter ili larĝiĝas, ĝis la bela ridetanta rivero **) Bonega, malgranda, ne facile atingebla restoracio en la najbaraĵo de – , kie vi povas havigi unu el la plej bone kuiritaj kaj plej malmultekostaj etaj francaj ĉefman ĝoj aŭ vespermanĝoj, pri kiuj mi scias, kun botelo da bonega Beaune por tri ŝilingoj kaj ses pencoj ; sed mi ne estas tiel idiota, ke mi faros reklamon por ĝi.

(Noto de la aŭtoro.) kuŝas plene antaŭ vi kaj vi puŝas vian boateton el ĝia mallongatempa malliberejo antaŭen, denove sur la bonvenigan akvon.

Ili estas pitoreskaj lokoj, ĉi tiuj kluzoj. La korpulenta maljuna kluzgardisto aŭ lia gajaspekta edzino aŭ brilokula filino estas agrablaj homoj por interbabilo, dum vi preterpasas. Tie vi renkontas aliajn boatojn, kaj oni interklaĉas pri riveraj aferoj.

La Tamizo ne estus tia feinejo, kia ĝi estas, sen siaj florvestitaj kluzoj.

Parolante pri kluzoj, mi memoras pri akcidento, kiu preskaŭ trafis Georgon kaj min iun someran matenon ĉe Hampton Court.

Estis belega tago kaj la kluzo estis plenplena; kiel kutime okazas ĉe la rivero, spekulacia fotisto estis fotanta nin ĉiujn, dum ni kuŝis sur la leviĝanta akvo.

Unue mi ne komprenis, kio okazas, kaj mi estis treege surprizita, kiam mi rimarkis Georgon rapide glatigi la pantalonon, ĉifi la harojn kaj surmeti la ĉapon diboĉule sur la malantaŭon de la kapo, kaj tiam alpreni mienon de kunmiksitaj afablo kaj malĝojo, sidiĝi en gracia pozo kaj peni kaŝi la piedojn.

Mia unua ideo estis, ke li subite vidis iun knabinon, kiun li konas, kaj mi ĉirkaŭrigardis por vidi, kiu ŝi estas. Ĉiu en la kluzo ŝajnis subite ŝanĝita en lignon. Ili ĉiuj staris aŭ sidis ĉirkaŭe en la plej strangaj kaj kuriozaj pozoj, kiujn mi iam vidis, krom sur japana ventumilo. Ĉiuj knabinoj ridetis. Ho, ili aspektis ĉarmaj! Ĉiuj viroj sulkigis la brovojn, kaj aspektis severaj kaj noblaj.

Tiam fine la vero kaptis mian menson kaj mi demandis min, ĉu mi estos ĝustatempa. Nia estis la unua boato kaj estos malafable miaparte malbonigi la foton, mi pensis.

Tial mi min rapide turnis kaj min lokigis en la antaŭon, kie mi min apogis kun senzorga gracio sur la alkroĉigilon, en pozo sugestanta viglon kaj forton. Mi aranĝis la harojn kun buklo super la frunto kaj prenis sur la vizaĝon mienon de milda sopiro miksita kun iometa cinikeco, kio laŭdire konvenas al mi.

Dum ni staris kaj atendis la gravan momenton, mi aŭdis iun malantaŭe krii:

– Hi! rigardu vian nazon.

Mi ne povis min turni por vidi, kio okazas, kaj kies nazon oni devas rigardi. Mi ŝtele rigardis flanken al la nazo de Georgo!

Ĝi estis en ordo – almenaŭ ĝi havis nenian malbonaĵon, kiun oni povus aliigi. Mi strabis malsupren al la propra, kaj ankaŭ tio ŝajnis ĉio, kion oni povis esperi.

– Rigardu vian nazon, stulta azeno! – venis ankoraŭfoje de la sama voĉo, pli laŭte.

Tiam alia voĉo kriis:

– Elpuŝu vian nazon, ĉu vi ne povas, vi, vi du kun la hundo.

Nek Georgo nek mi kuraĝis nin turni. La mano de la fotisto estis jam sur la lensokovrilo, kaj iun ajn momenton la bildo povis esti farita. Ĉu al ni ili vokas? Kio estas al niaj nazoj?

Kial ili estu elpuŝataj?

Sed jam la tuta kluzo komencis krii kaj sonorega voĉo kriis el la malantaŭo:

– Rigardu vian boaton, sinjoro; vi en la ruĝa kaj nigra ĉapoj.

Estas viaj du kadavroj, kiuj estos sur tiu foto, se vi ne rapidas.

Tiam ni rigardis kaj vidis, ke la nazo de la boato fiksiĝis sub la lignaĵo de la kluzo, dum la eniranta akvo leviĝis tute ĉirkaŭ ĝi kaj klinis ĝin supren. Post ankoraŭ momento ni estus renversitaj.

Fulmrapide ĉiu el ni prenis remilon kaj forta bato al la flanko de la kluzo per ĝia malantaŭo liberigis la boaton kaj nin sternis sur la dorson.

Ni ne riveliĝis bone sur tiu foto, Georgo kaj mi. Kiel oni povis atendi, nia malfeliĉo kompreneble dekretis, ke la viro funkciigu sian mizeran aparaton ĝuste en la momento, kiam ni ambaŭ kuŝis sur la dorso kun sovaĝa vizaĝesprimo de ”Kie mi estas?” kaj ”Kio okazis?” kaj kun niaj kvar piedoj freneze flirtantaj en la aero.

Niaj piedoj estis sendube la ĉefa objekto sur tiu foto. Estis fakte videbla nur malmulto alia. Ili tute plenigis la antaŭaĵon.

Malantaŭ ili oni duonvidis la aliajn boatojn kaj pecojn de la ĉirkaŭa pejzaĝo sed ĉio kaj ĉiuj aliaj en la kluzo aspektis tiel tute sensignifaj kaj trivialaj kompare al niaj piedoj, ke ĉiuj aliaj homoj tute hontis pri si kaj rifuzis aĉeti ekzemplerojn de la bildo.

La posedanto de unu vaporŝalupo, kiu antaŭmendis ses ekzemplerojn, nuligis la mendon tuj kiam li vidis la negativon.

Li diris, ke li prenos ilin, se iu povos montri al li lian ŝalupon, sed neniu povis. Ĝi estis ie malantaŭ la dekstra piedo de Georgo.

Sekvis multaj malagrablaĵoj. La fotisto opiniis, ke ĉiu el ni devus aĉeti dek du ekzemplerojn, ĉar ni estas naŭ dekonoj de la foto, sed ni malakceptis. Ni diris, ke ni havas nenion kontraŭ tio, ke oni nin fotu en nia tuta longo, tamen ni preferus esti fotataj en nia normala teniĝo.

Wallingford, ses mejlojn supre de Streatley, estas tre antikva urbo kaj estis aktiva centro por la farado de la angla historio.

Ĝi estis kruda, kotkonstruita urbo en la tempo de la britoj, kiuj loĝis tie ĝis la romiaj legioj forpelis ilin; anstataŭis iliajn murojn el bakita argilo per grandaj fortikaĵoj, kies postsignojn la tempo ankoraŭ ne sukcesis forbalai, tiel bone sciis konstrui tiuj antikvaj masonistoj.

Sed la tempo, kvankam ĝi haltis antaŭ la romiaj muroj, tamen baldaŭ polvigis la romianojn; sur la tero, en postaj jaroj, interbatalis sovaĝaj saksoj kaj grandegaj danoj ĝis venis la normandoj.

Ĝi estis urbo kun muroj kaj fortikaĵoj ĝis la tempo de la Parlamenta milito, kiam ĝi travivis longdaŭran kaj amaran sieĝadon flanke de Fairfax. Fine ĝi cedis kaj tiam oni detruis la murojn.

De Wallingford ĝis Dorchester la ĉirkaŭaĵo de la rivero fariĝas pli monteta, diversa kaj pentrinda. Dorchester staras duonmejlon for de la rivero. Oni povas atingi ĝin, padelante supren laŭ Tamizo, se oni havas malgrandan boaton; tamen plej bone estas forlasi la riveron ĉe la kluzo en Day kaj marŝi tra la kampoj. Dorchester estas rave trankvila malnova loko, kuŝanta en kvieto kaj silento kaj dormemo.

Dorchester, simile al Wallingford, estis civito en la antikva brita tempo; tiam ĝi nomiĝis Caer Doren, ”La civito sur la akvo”. Poste la romianoj starigis tie grandan tendejon kaj la fortikaĵoj, kiuj ĝin ĉirkaŭis, ŝajnas nun malaltaj, egalaj montetoj.

En la saksa tempo ĝi estis la ĉefurbo de Wessex. Ĝi estas tre malnova kaj iam estis tre forta kaj granda. Nun ĝi sidas, deflankiĝinta de la moviĝanta mondo, duondormas kaj sonĝas.

Ĉirkaŭ Clifton Hampden, mem mirinde bela vilaĝo, malnovmoda, trankvila kaj ĉarma kun floroj, la rivera pejzaĝo estas abunda kaj belega. Se vi tranoktas sur la tero en Clifton, vi ne povas fari pli bone ol gasti ĉe ”Barley Mow”. Mi dirus, ke ĝi estas, senescepte, la plej kurioza, plej malnovmoda gastejo sur la rivero. Ĝi staras dekstre de la ponto, tute for de la vilaĝo. Ĝiaj malaltaj gabloj, pajlotegita tegmento kaj latisfenestroj donas al ĝi fe-libran aspekton, dum interne ĝi aspektas eĉ pli pratempa.

Ĝi ne estus taŭga restadejo por heroino de moderna romano.

Heroino de moderna romano ĉiam estas ”diine altstatura”, kaj ĉiam ”rektiĝas ĝis sia plena alto”. En ”Barley” ŝi frapus la kapon al la plafono ĉiufoje, kiam ŝi tion farus.

Ankaŭ por gastigi ebriulon ĝi estus netaŭga domo. Troviĝas tro multe de tiaj surprizoj, kiaj neatendataj ŝtupoj kondukantaj malsupren en ĉi tiun ĉambron kaj supren en tiun; koncerne la supreniron al la dormĉambro aŭ la trovon de la lito, se li suprenirus, unu aŭ la alia agado estus al li tute neebla.

Ni leviĝis frue la sekvantan matenon, ĉar ni deziris esti en Oksfordo ne pli malfrue ol posttagmeze. Estas surprize, kiel frue oni povas leviĝi, kiam oni tendumas. Oni ne tiom sopiras al ”nur ankoraŭ kvin minutoj”, kuŝante ĉirkaŭvolvita per lankovrilo sur la tabuloj de boato, kun valizo por kapkuseno, kiom oni sopiras en lanuga lito. Je duono post la oka ni jam finis la matenmanĝon kaj trapasis la Clifton-kluzon.

De Clifton ĝis Culham la riverbordoj estas plataj, monotonaj kaj seninteresaj, sed post kiam vi trapasis la Culham-kluzon – la plej malvarman kaj plej profundan kluzon sur la rivero – la pejzaĝo pliboniĝas.

Ĉe Abingdon la rivero pasas preter la stratoj. Abingdon estas tipa kampara urbo de la pli malgranda speco kvieta, eminente respektinda, pura kaj preterespere seninteresa. Ĝi fieras, ke ĝi estas malnova, sed ĉu ĝi estas tiurilate komparebla al Wallingford kaj Dorchester, ŝajnas dube. Fama abatejo iam staris tie, kaj en la restaĵo de ĝiaj sanktigitaj muroj nuntempe oni faras amaran bieron.

En la preĝejo de Sankta Nikolao en Abingdon troviĝas monumento de Johano Blackwall kaj lia edzino Johanino, kiuj ambaŭ, post feliĉa vivo kiel geedzoj, mortis ĝuste en la sama tago, la 21-an de aŭgusto 1625; en la preĝejo de Sankta Helena estas registrite, ke W. Lee, kiu mortis en 1637, ”havis en sia vivodaŭro idaron el sia lumbo sumiĝanta ĝis du cent, krom nur tri”. Se vi faros kalkulon vi trovos, ke la nombro de la familio de Sinjoro W. Lee estis cent naŭdek sep. Sinjoro W.

Lee – kvinfoje urbestro de Abingdon – estis sendube bonfaranto al sia generacio, sed mi esperas, ke ne troviĝas multaj de lia speco en ĉi tiu jam tro plena deknaŭa jarcento.

De Abingdon ĝis Nuneham Courtenay estas ĉarma etendaĵo.

La Nuneham-parko estas treege vizitinda. Ĝin rigardi estas permesite marde kaj ĵaŭde. La domo enhavas imponan kolekton de pentraĵoj kaj kuriozaĵoj kaj la teraĵo estas tre bela.

La lageto sub la Sandbord-akvobariero, tuj malantaŭ la kluzo, estas tre taŭga loko se vi volas vin dronigi. La subfluo estas terure forta kaj se vi unufoje trafas en ĝin, estas al vi jam tute bone. Obelisko signas la lokon, kie du viroj dronis, dum ili sin banis tie; la ŝtupojn de la obelisko kutime uzas kiel salttabulon la junuloj, kiuj nun deziras vidi, ĉu la loko fakte estas danĝera.

La kluzo kaj ventmuelilo ĉe Iffley, unu mejlon antaŭ ol vi atingas Oksfordon, estas favorata temo ĉe la riveramanta penikfrataro. La vero malantaŭ la pentraĵoj estas tamen iel nekontentiga. Ne multaj aferoj, mi rimarkis, tute egalas siajn bildojn en ĉi tiu mondo.

image-017

Ni trapasis la Iffley-kluzon je ĉirkaŭ duono post la dekdua, kaj tiam, ordiginte la boaton kaj pretiginte ĉion por la alteriĝo, ni laboris super nia lasta mejlo.

Inter Iffley kaj Oksfordo estas la plej malfacila parto de la rivero, kiun mi konas. Vi devas naskiĝi sur tiu peco de akvo por ĝin kompreni. Mi traveturis ĝin jam sufiĉe ofte, tamen mi ankoraŭ ne sukcesis scipovi ĝin. Viro, kiu povas remi laŭ rekta vojo de Oksfordo al Iffley, povas sendube ankaŭ loĝi oportune sub unu tegmento kun la edzino, la bopatrino, la plejaĝa fratino kaj la maljuna servistino, kiu estis kun la familio, kiam li estis infaneto.

Unue la fluo vin pelas sur la dekstran bordon, poste sur la maldekstran, tiam ĝi portas vin al la mezo, turnas vin trifoje, reportas vin almonte kaj ĉiam finas la ludon penante frakasi vin kontraŭ kolegia boato.

Sekve de tio ni kompreneble malhelpis la iradon de multaj aliaj boatoj en la daŭro de la mejlo kaj ili nian, kaj sekve de tio, estiĝis kompreneble multe da forta lingvaĵo.

Mi ne scias, kial estas tiel, tamen ĉiuj ĉiam estas tiel neordinare koleremaj sur la rivero. Malgrandaj malfeliĉoj, kiujn sur la tero vi apenaŭ rimarkus, kolerigas vin preskaŭ ĝis freneziĝo, kiam ili okazas sur la akvo. Kiam Harris aŭ Georgo montras sin azenoj sur la tero, mi ridetas indulge; kiam ili kondutas kiel ŝtipkapuloj sur la rivero, mi ĵetas kontraŭ ilin la plej sangfrostigan lingvaĵon. Kiam alia boato malhelpas mian iradon, mi sentas, ke mi volas preni remilon kaj mortigi ĉiujn homojn en ĝi.

Homoj, plej mildhumoraj sur la tero, fariĝas batalemaj kaj sangosoifaj en boato. Iam mi iom boatpromenis kun junulino.

Ŝi havis la plej ĉarman kaj mildan naturon imageblan, tamen sur la rivero estis terure ŝin aŭskulti.

– Ho, kia viro! – ŝi kriis ĉiufoje, kiam iu malfeliĉa remanto malhelpis ŝian iradon; – kial li ne atentas, kien li iras?

– Ho, kia malsaĝa objekto! – ŝi diris indigne, ĉiufoje kiam la velo ne volis stariĝi ĝuste. Ŝi prenis skuis ĝin preskaŭ brutale.

Tamen, kiel mi diris, sur la tero ŝi estis bonkora kaj ŝatinda.

La aero de la rivero efikas demoralige sur la humoron, kaj estas tio, mi supozas, kio igas eĉ ŝarĝboatistojn esti kelkfoje malĝentilaj unu al la alia kaj paroli per lingvaĵo, kiun ili sendube bedaŭras en siaj plej trankvilaj momentoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.