La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI VIROJ EN BOATO

Aŭtoro: Jerome Klapka Jerome

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XIII

Marlow – La Bisham-abatejo – La monaĥoj de Medmenham – Montmorency pensas, ke li murdos maljunan virkaton – Sed fine decidas, ke li lasos ĝin vivi – Hontinda konduto de vulphundo ĉe la Ŝtatservista Magazeno – Nia foriro el Marlow – Impona procesio – La vaporŝalupo, utilaj receptoj por ĝin ĝeni kaj malhelpi. – Ni rifuzas trinki la riveron – Trankvila hundo – Stranga malapero de Harris kaj pasteĉo

Marlow estas unu el la plej plaĉaj riverlokoj, kiujn mi konas.

Ĝi estas brumova, vigla urbeto; entute ne tre pitoreska, tio estas vera, tamen tie oni povas trovi multajn kuriozajn loketojn kaj angulojn – ankoraŭ starantajn arkaĵojn de la ponto de la tempo, super kiu nia fantazio reiras al la tagoj, kiam la feŭda bieno ĉe Marlow agnoskis la saksan Algar kiel sia estro, antaŭ ol la konkeranta Vilhelmo ĝin kaptis por transdoni al reĝino Alatilda, antaŭ ol ĝi transpasis al la grafoj de Warwick aŭ al la mondeca lordo Paget, la konsilisto de kvar sinsekvaj regantoj.

Troviĝas ankaŭ en ĝia ĉirkaŭaĵo bela kamparo, se post la boatveturado vi emas promeni, dum la rivero mem ĉi tie havas sian plej belan aspekton. Ĝis Cookham, preter la Quarryarbaretoj kaj herbejoj, troviĝas belega etendaĵo. Karaj maljunaj Quarry-arbaretoj! kun viaj mallarĝaj, grimpantaj vojetoj kaj malgrandaj serpentumantaj maldensejoj, kiel plenaj vi ŝajnas, eĉ ĝis la nuna horo, de ĉarmaj memoroj de sunplenaj someraj tagoj! Kiel plenaj de fantomoj de ridantaj vizaĝoj estas viaj ombraj vidaĵoj! Kiel ĉarme falas de viaj susurantaj folioj la voĉoj de la longepasinta tempo!

De Marlow ĝis Sonning estas ankoraŭ pli bele. La grandan malnovan Bisham-abatejon, inter kies ŝtonaj muroj iam eĥis la krioj de la kavaliroj-templanoj, kaj kiu mallonge estis la hejmo de Anne de Cleeves kaj poste de reĝino Elizabeto, oni preterpasas ĉe la dekstra bordo ĝuste duonmejlon super la Marlow-ponto. La Bisham-abatejo abundas de melodramaj posedaĵoj. Ĝi enhavas tapetitan dormoĉambron kaj sekretan ĉambron kaŝitan alte en la dikaj muroj. La fantomo de lordino Holy, kiu mortbatis sian fileton, ankoraŭ promenas tie en la nokto, penanta purigi siajn fantomajn manojn en fantoma pelvo.

Warwick, la reĝfaranto, ripozas tie, jam ne zorgante pri tiaj bagatelaĵoj, kiel mondaj reĝoj kaj mondaj regnoj; ankaŭ Salisbury, kiu brave batalis ĉe Poictiers. Ĵus antaŭ ol vi alvenas al la abatejo kaj ĝuste sur la riverbordo, staras la preĝejo de Bisham, kaj se ekzistas tomboj vizitindaj, eble tio estas la tomboj kaj monumentoj en la preĝejo de Bisham. Dum li veturis en sia boato sub la fagoj de Bisham, Shelley, kiu tiam loĝis en Marlow (lian domon ankoraŭ nun vi povas vidi en West Street), verkis La Ribelo de Islamo.

Iom pli supre, ĉe la Hurley-akvobariero, mi ofte pensis, ke mi povos resti tie monaton, ankoraŭ ne havante sufiĉe da tempo por ensuĉi la tutan belon de la sceno. La vilaĝo Hurley, je kvinminuta promeno de la kluzo, estas same malnova kiel aliaj loko sur la rivero, ĉar ĝi fakte daŭras, por citi la kuriozan frazeologion de tiuj malhelaj tagoj, ”de la tempo de reĝo Sebert kaj reĝo Offa”. Ĝuste preter la bariero (almonte) estas Dan-kampo, kie la invadantaj danoj iam starigis tendaron, dum sia marŝo al Gloucestershire; ankoraŭ iom pli for, nestanta en ĉarma angulo de la rivereto, troviĝas la restaĵo de la abatejo de Medmenham.

La konataj monaĥoj de Medmenham, aŭ la ”Inferfajra klubo”, kiel oni kutimis nomi ilin, kaj inter kiuj la famaĉa Wilkes estis ano, estis fratularo, kies devizo estis ”Faru laŭplaĉe” kaj tiu invito ankoraŭ staras super la ruiniĝinta portalo de la abatejo.

Multajn jarojn antaŭ la fondo de tiu falsa abatejo, kun ĝia kongregiacio de senrespektaj ŝercistoj, staris sur tiu sama loko monaĥejo de pli severa speco, kies monaĥoj estis tipo iom malsimila al la festantoj, kiuj sekvis ilin kvincent jarojn poste.

La cistercianaj monaĥoj, kies monaĥejo staris tie en la dektria jarcento, ne portis aliajn vestojn ol krudajn tunikojn kaj kapuĉojn, kaj nek manĝis viandon nek fiŝon nek ovojn. Ili kuŝis sur pajlo kaj leviĝis je noktomezo por la meso. La tagon ili pasigis laborante, legante kaj preĝante; super ilia tuta vivo regis silento kvazaŭ morta, ĉar neniu parolis.

Severa fratularo, pasiganta severan vivon en tiu ĉarma loko, kiun Dio faris tiel hela! Strange, ke la voĉoj de la naturo tute ĉirkaŭ ili – la mallaŭta kantado de la akvo, la susurado de la riverherbo, la muziko de la kuranta vento – ne instruis al ili pli veran signifon de la vivo. Tie ili aŭskultis tra la longaj tagoj en silento, atendante voĉon el la ĉielo; la tutan tagon kaj tra la solena nokto ĝi parolis al ili per miriadaj tonoj kaj ili ne aŭdis ĝin.

De Medmenham ĝis la ĉarma kluzo de Hambledon la rivero estas plena de trankvila beleco, sed post kiam ĝi preterpasis Greenlands, la iom teraspekta riverborda restadejo de mia gazetvendisto – kvieta modesta maljunulo, kiun oni povas ofte renkonti en tiu regiono, en la someraj monatoj, remanta antaŭen en facila forta maniero, aŭ babilanta bonhumore kun maljuna kluzgardisto, dum li trapasas la kluzon – ĝis malproksime preter Henley, ĝi estas iom nudaspekta kaj seninteresa.

Ni leviĝis sufiĉe frue lunde matene ĉe Marlow kaj iris bani nin antaŭ la matenmanĝo; dum ni revenis, Montmorency agis terure malsaĝe. La sola temo pri kiu Montmorency kaj mi grave malsamopinias estas katoj. Mi ŝatas katojn; Montmorency ne.

Renkontante katon, mi diras ”Kompatinda kanjo!” kliniĝas kaj tiklas ĝian kapflankon; la kato suprenlevas la voston en rigida, fandfera maniero, arkigas la dorson kaj viŝas la nazon al mia pantalono; ĉio estas mildeco kaj trankvilo. Kiam Montmorency renkontas katon, pri tio scias la tuta strato; dum dek sekundoj foruziĝas tiom da forta lingvaĵo, kiom sufiĉus al ordinara respektinda viro por la tuta vivo, per ŝparemo.

Mi ne riproĉas la hundon (mi min kontentigas kutime per frapo al ĝia kapo aŭ ĵeto de ŝtonoj), ĉar mi supozas, ke tio estas ĝia naturo. Vulphundoj naskiĝas kun ĉirkaŭ kvaroble pli da origina peko en si ol aliaj hundoj kaj necesos jaroj kaj jaroj de pacienca penado flanke de ni kristanoj por atingi ian rimarkeblan plibonigon en la tumultemo de la vulphunda naturo., Mi memoras, ke mi iun tagon estis en la vestiblo de la Haymarket-magazeno, kaj tute ĉirkaŭ mi estis hundoj, atendantaj la revenon de siaj posedantoj, kiuj butikumis interne. Estis tie dogo, unu-du ŝafhundoj kaj hundo sanktbernarda, kelkaj reporthundoj kaj novlandaj hundoj, aprohundo, franca pudelo kun multe da haroj ĉirkaŭ la kapo, sed fava ĉirkaŭ la mezo; buldogo, kelkaj fantaziaj specoj de bestoj, kiuj havis proksimume la grandecon de ratoj, kaj paro de jorkŝiraj hundaĉoj.

Tie ili sidis, paciencaj, bonkondutaj kaj enpensiĝintaj. Solena trankvilo ŝajnis regi en tiu vestiblo. Atmosfero de sereno kaj rezignacio – de milda malĝojo, plenigis la ĉambron.

Tiam eniris ĉarma junulino, kondukanta mildaspektan malgrandan vulphundon, lin katenis kaj lasis tie, inter la buldogo kaj la pudelo. Minuton ĝi sidis tie, ĉirkaŭrigardante.

Tiam ĝi ĵetis la rigardon al la plafono kaj laŭ ĝia mieno ŝajnis, ke ĝi pensas pri la patrino. Tiam ĝi oscedis. Poste ĝi ĉirkaŭrigardis al la aliaj hundoj, ĉiuj silentaj, gravmienaj kaj dignoplenaj.

Ĝi rigardis al la buldogo, senŝonĝe dormanta dekstre. Ĝi rigardis al la pudelo, rekta kaj fiera, maldekstre. Tiam, sen ia averto, sen eĉ ombro de incito, ĝi mordis la pli proksiman antaŭkruron de tiu pudelo kaj bleko de doloro sonis tra Ia trankvilaj ombroj de tiu vestiblo.

La rezulto de ĝia unua eksperimento ŝajnis al ĝi tre kontentiga, ĝi do decidis daŭrigi kaj ĉiujn vigligi. Ĝi saltis trans la pudelon kaj forte atakis ŝafhundon, la ŝafhundo vekiĝis kaj tuj komencis furioze kaj brue interbatali kun la pudelo. Tiam Fosĉjo revenis al sia loko, prenis la dagon ĉe la orelo kaj penis tiun forĵeti; la dogo, besto strange senpartia, atakis ĉion atingeblan, inkluzive la vestiblopordiston, kio donis okazon al tiu kara eta vulphundo ĝui propran seninterrompan batalon kun samintenca jorkŝira hundaĉo.

Kiu konas la hundan naturon, tiun oni ne bezonas informi, ke jam ĉiuj aliaj hundoj en la ĉambro interbatalis, kvazaŭ de la batalo dependus ilia kameno kaj hejmo. La grandaj hundoj batalis unu kontraŭ la alia, sen distingo; la malgrandaj hundoj interbatalis inter si kaj la liberan tempon plenigis mordante la krurojn de la grandaj hundoj.

La tuta vestiblo fariĝis perfekta pandemonio kaj la bruego estis terura. La homoj kolektiĝis ekstere en Haymarket kaj demandis, ĉu estas paroĥa kunsido; aŭ se ne, kiu estas murdata kaj kial? Alvenis viroj kun stangoj kaj ŝnuroj kaj penis apartigi la hundojn, kaj oni venigis policanojn.

Meze de la tumulto tiu ĉarma junulino revenis kaj prenis en la brakojn sian ĉarman hundeton (ĝi jam malsanigis la hundaĉon por monato kaj nun havis la mienon de novnaskita ŝafido), ĝin kisis kaj demandis, ĉu ĝi estas mortigita, kaj kion faris al ĝi tiuj grandaj aĉaj hundbestoj; ĝi sin apogis tute al ŝi kaj rigardis supren al ŝia vizaĝo per rigardo, kiu kvazaŭ diris:

”Ho, kiel mi ĝojas, ke vi venis por porti min for de ĉi tiu hontinda sceno!”

Ŝi diris, ke la administrantoj de la magazeno tute ne rajtas grandajn sovaĝajn bestojn, kiaj estas tiuj aliaj hundoj, enlasi en ĉambron, kie estas hundoj de respektindaj homoj, kaj ke ŝi sentas deziron procesi kontraŭ iu.

Tia estas la naturo de vulphundoj; mi tial ne riproĉas al Montmorency lian emon malpaci kun katoj; tamen li bedaŭris, ke tiun matenon li lasis sin regi de tio.

Kiel mi jam diris, ni estis revenantaj de nia bano kaj duonvoje sur la ĉefstrato kato eliris el unu el la domoj antaŭ ni kaj ekpaŝis tra la strato. Montmorency eligis krion de ĝojo – la krion de severa batalisto, kiu vidas la malamikon liverata en liajn manojn – tian krion, kian Cromwell eble eligis, kiam la skotoj malsupreniris la monteton, – kaj fluge sekvis sian viktimon.

Lia viktimo estis granda nigra virkato. Mi neniam vidis pli grandan katon, nek pli aĉaspektan katon. Ĝi jam perdis duonon de la vosto, unu orelon kaj sufiĉe grandan parton de la nazo. Ĝi estis longa, tendena besto. Ĝi havis trankvilan, kontentan mienon.

Montmorency atake kuregis al tiu kompatinda kato je la rapideco de dudek mejloj hore; tamen la kato ne rapidis – ne ŝajnis kompreni, ke ĝia vivo estas en danĝero. Ĝi paŝetis kviete antaŭen, ĝis la volonta murdisto estis proksimume unu metron for, kaj tiam ĝi sin turnis kaj sidiĝis meze de la vojo kaj rigardis al Montmorency kun milda, demandanta mieno, kiu diris:

– Jes! Vi min volas?

Ne mankas kuraĝo al Montmorency; tamen en la rigardo de tiu kato estis io, kio verŝajne glaciigus la koron de plej sentima hundo. Li haltis abrupte kaj rigardis la virkaton.

Nek unu nek la alia parolis, tamen tre evidente oni povis facile imagi la jenan interparoladon:

La kato: Ĉu mi povas servi al vi?

Montmorency: Ne – ne, dankon.

La kato: Ne timu paroli, se ion vi deziras.

Montmorency (irante malantaŭen sur la ŝoseo): Ho, ne – tute ne – certe – ne ĝenu vin. Mi – mi timas, ke mi eraris.

Mi kredis, ke mi vin konas. Mi bedaŭras, ke mi vin ĝenis.

La kato: Ne menciinde – estas plezure. Ĉu vi estas certa, ke vi nenion deziras, nu?

Montmorency (ankoraŭ irante malantaŭen) : Tute ne, dankon – tute ne – tre ĝentila vi estas. Bonan matenon.

La kato: Bonan matenon.

Tiam la kato leviĝis kaj daŭrigis la promenon; Montmorency tion, kion li nomas vosto, zorge metis en ĝian kanelaĵon, revenis al ni, kaj prenis modestan postenon malantaŭe.

image-012

Eĉ hodiaŭ, se vi diras al Montmorency la vorton ”Katoj!” li videble kuntiriĝos kaj rigardos vin kortuŝe, kvazaŭ dirante:

– Ne faru tion, mi petas.

Post la matenmanĝo ni iris butikumi kaj provizis la boaton per nutraĵoj sufiĉaj por tri tagoj. Georgo diris, ke ni devus kunporti legomojn, ke ne estas sanige ne manĝi legomojn. Li diris, ke ili estas facile kuireblaj, kaj ke pri tio li zorgos mem; ni do aĉetis dek funtojn da terpomoj, bugelon da pizoj kaj kelkajn brasikojn. Ĉe la hotelo ni haviĝis bifstekan pasteĉon, du grostortojn kaj ŝafofemurajon; fruktojn, kukojn, panon buteron, konfitaĵon, lardon kaj ovojn; ni akiris aliajn nutraĵojn en diversaj partoj de la urbo.

Nian foriron el Marlow mi konsideras unu el niaj plej grandaj sukcesoj. Ĝi estis dignoplena kaj impona kaj samtempe ne estis parada. Ĉe ĉiuj vendejoj, kiujn ni vizitis, ni insiste petis, ke la aĉetaĵojn oni tuj sendu kun ni. Ni ne volis ilian:

”Jes, sinjoro, mi tuj alsendos ilin: la knabo estos tie antaŭ vi, sinjoro” kaj post longa atendado sur la kajeto reiri dufoje al la butiko por malpaci kun la homoj tie. Ni atendis, ĝis la korbo estis plenpakita, kaj la knabon kunprenis kun ni.

Multajn butikojn ni vizitis, ĉe ĉiu uzante ĉi tiun principon; la sekvo estis, kiam ni finis, ke ni havis ĉirkaŭ ni la plej belan aron de buboj, kiun la koro povas deziri; nia fina marŝado Iaŭlonge de la mezo de la ĉefstrato ĝis la rivero sendube estis la plej impona spektaklo, kiun Marlow de tre longa tempo vidis.

La ordo de la procesio estis jena:

Montmorency, portanta bastonon.

Du aĉaspektaj hundaĉoj, amikoj de Montmorency.

Georgo, portanta paltojn kaj lankovrilojn kaj fumanta mallongan pipon.

Harris, penanta marŝi kun facila gracio, dum li portis ŝvelintan valizon per unu mano kaj botelon da citronsuko per la alia.

Knabo de la legomvendisto kaj knabo de la bakisto, kun korboj.

Botpurigisto de la hotelo, portanta korbegon.

Knabo de la sukeraĵisto, kun korbo.

Longharara hundo.

Knabo de la fromaĝisto, kun korbo.

Faktoto, portanta sakon.

Intima amiko de la faktoto, kun manoj en la poŝoj, fumanta mallongan pipon.

Knabo de la fruktvendisto, kun korbo.

Mi, portanta tri ĉapelojn kaj paron da botoj kaj penanta aspekti, kvazaŭ tion mi ne scius.

Ses malgrandaj buboj kaj kvar vagantaj hundoj.

Kiam ni alvenis al la kajeto, la boatisto diris:

– Mi vidu, sinjoro; ĉu via estas la vaporŝalupo aŭ la domboato?

Kiam ni informis lin, ke ĝi estas duremila kanoto, li ŝajnis iom surprizita.

Tiun matenon nin multe ĝenis vaporŝalupoj. Estis tuj antaŭ la Henley-semajno, kaj ili alvenadis are; kelkaj iris solaj, aliaj trenis domboatojn. Vaporŝalupojn ni malamas: mi supozas, ke ilin malamas ĉiu remulo. Mi neniam vidas vaporŝalupon sen senti, ke mi ŝatus tromplogi ĝin al soleca parto de la rivero, kaj tie, en silento kaj soleco, ĝin sufoki.

Estas en valporŝalupo ia bruema aroganteco, kiu lerte scias inciti ĉiun malbonan instinkton en mia naturo kaj mi sopiras al la bona malnova tempo, kiam vi povis iri al homoj por diri, kion vi pensas pri ili, per hakileto kaj pafarko kaj sagoj. La mieno de la viro, kiu staras en la malantaŭo, kun la manoj en la poŝoj, fumanta cigaron, sufiĉas por rajtigi atencon kontraŭ la publika ordo; la sinjoreca fajfo, ordonanta, ke vi forigu vin de la vojo, certigus, mi estas konvinkita, verdikton de ”pravigebla hommortigo” flanke de iu ajn asizo de riverhomoj.

Ili devis fajfi, por ke ni nin forigu el ilia vojo. Se mi povas diri, sen ŝajni fanfaronema, mi kredas, ke mi povas diri honeste, ke nia malgranda boato dum tiu semajno kaŭzis pli da ĝeno, prokrasto kaj ĉagreno al la vaporŝalupoj, kiujn ni renkontis, ol la tuta cetera boataro sur la rivero.

– Vaporŝalupo alvenas! – unu el ni krias, vidante la malamikon en la malproksimo – kaj post momento ĉio estas preta por ĝia akcepto. Mi prenas la ŝnurojn, Harris kaj Georgo sidiĝas apud mi, ĉiu kun la dorso al la ŝalupo, kaj la boato kviete drivas al la rivermezo.

Antaŭen venas la ŝalupo, fajfanta, kaj antaŭen iras ni, drivantaj.

Je la distanco de ĉirkaŭ cent metroj, ĝi komencas fajfadi freneze, la homoj kliniĝas super la rando kaj brukrias al ni; sed ni neniam aŭdas ilin! Harris rakontas al ni anekdoton pri la patrino kaj Georgo kaj mi eĉ por mondoj ne maltrafus eĉ unu vorton. Tiam tiu ŝalupo eligas unu finan fajfkriegon, kiu preskaŭ krevigas la kaserolon, retroigas la maŝinaron kaj haltigas la vaporon kaj, por eviti nin, surteriĝas; ĉiuj surŝipe kuras al la antaŭparto kaj kriegas al ni, la homoj sur la bordo staras kaj krias al ni kaj ĉiuj aliaj preterpasantaj boatoj haltas kaj enmiksiĝas, ĝis la tuta rivero en la rondo de kelkaj mejloj supre kaj malsupre estas en stato de freneza tumulto.

Harris tiam interrompas sian rakonton meze de la plej interesa parto, levas la okulojn kun milda surpriziĝo kaj diras al Georgo:

– Nu, Georgo, Dio nin benu, se ne estas tie vaporŝalupo!

Georgo respondas:

– Nu, ĉu vi scias, mi pensis, ke mi aŭdas ion!

Ĉe tio ni nerve ekscitiĝas kaj konfuziĝas kaj ne scias kiamaniere forigi la boaton el la vojo, la homoj en la ŝalupo kolektiĝas kaj instruas al ni:

– Tiru per via dekstra – vi, idioto! malantaŭen per via maldekstra. Ne, ne vi – la alia – lasu la ŝnurojn, ĉu vi ne povas?

– nun, ambaŭ kune. Ne tiel. Ho, vi … !

Tiam ili mallevas boaton kaj venas helpi nin; post kvaronhora penado ili sukcesas tute forigi nin el sia vojo, tiel ke ili povas pluiri; ni tre dankas ilin kaj petas, ke ili nin trenu iomete.

Sed ili neniam faras la komplezon.

Alia bona rimedo, kiun ni elpensis por inciti la aristokratan tipon de vaporŝalupo, estis rigardi la homojn laborista ekskurso kaj demandi ilin, ĉu ili estas la dungitaro de sinjoroj Cubit aŭ la Bermondsey-bontemplanoj, kaj ĉu ili povas pruntedoni al ni kaserolon.

Maljunaj sinjorinoj, ne alkutimiĝintaj al la rivero, ĉiam timetas la vaporŝalupojn. Mi memoras, kiel foje mi veturis de Staines al Windsor – etendaĵo de akvo, kie eksterordinare abundas ĉi tiuj meĥanikaj monstraĵoj – kun grupo enhavanta tri sinjorinojn de tiu speco. Estis tre ekscite. Ĉe la unua vido de ĉiu vaporŝalupo, kiu videbliĝis, ili nepre albordiĝis kaj sidiĝis sur la bordo, ĝis ĝi denove malaperis el la vido. Ili diris, ke ili tre bedaŭras, tamen al la propra familio ili havas la devon ne meti sin en danĝeron.

Ĉe la Hamilton-kluzo ni trovis, ke mankas al ni akvo; ni do prenis la kruĉon kaj aliris la domon de la kluzgardisto por peti iom da ĝi.

Georgo estis nia proparolanto. Li surmetis allogan rideton, kaj diris:

– Ho, ĉu vi bonvolas doni al ni iom da akvo?

– Certe, – respondis la maljunulo; – prenu tiom, kiom vi volas, kaj lasu la ceteron.

– Multan dankon, – murmuretis Georgo, ĉirkaŭrigardante.

– Kie, kie vi ĝin konservas?

– Ĝi estas ĉiam en la sama loko, mia knabo, – estis la flegma respondo; – ĝuste malantaŭ vi. – Mi ne vidas ĝin, – diris Georgo, sin turnante.

– Jen, Dio min benu, kie estas viaj okuloj? – komentis la viro, turnante Georgon kaj montrante Iaŭlonge de la rivereto.

– Estas da ĝi sufiĉe por esti videbla, ĉu ne?

– Ho! – Georgo kriis, komprenante; – tamen ni ne povas trinki la riveron!

– Ne; sed iom da ĝi vi povas trinki, respondis la maljunulo.

– Tion mi trinkas jam de dekkvin jaroj.

Georgo diriis al li, ke lia aspekto, post la kuracado, ne ŝajnas sufiĉe bona reklamo por la medikamento; ke li mem ĝin prefere havus el pumpilo.

Ni havigis iom da akvo ĉe dometo iom pli supre.

Verŝajne ankaŭ tio estis nur riverakvo, se ni scius la veron.

Tamen ni ne sciis, do ĝi taŭgis. Kion la okulo ne vidas, pri tio la stomako ne maltrankviliĝas.

Ni provis riverakvon unufoje, poste en la sezono, tamen kun ĝi ni ne havis feliĉon. Ni estis remantaj kun la fluo kaj haltis por temanĝo en flankakvo apud Windsor. Nia kruĉo estis malplena kaj ni devis aŭ ne havi temanĝon aŭ preni akvon el la rivero. Harris estis favora al riskado. Li diris, ke ni nenion riskas, se ni boligas la akvon. Li diris, ke la diversajn mikrobojn de veneno enestantaj en la akvo mortigos la boligo.

Ni do plenigis kaserolon per tamiza flankakvo kaj ĝin boligis; tre zorge ni certiĝis, ke ĝi bolas.

Ni pretigis la teon, kaj ĵus metis nin komfortaj por ĝin trinki, kiam Georgo, kun la taso duonvoje al la lipoj, haltis kaj kriis:

– Kio estas tio?

– Kio estas kio? – demandis Harris kaj mi.

– Nu, tio! – diris Georgo, rigardante okcidenten.

Harris kaj mi sekvis lian rigardon, kaj vidis, ke sur la malrapida fluo alproksimiĝas al ni hundo. Ĝi estis unu el la plej kvietaj kaj trankvilaj hundoj, kiujn mi iam vidis. Mi neniam renkontis hundon, kiu ŝajnis pli kontenta, kun animo pli trankvila.

Ĝi naĝis reveme sur la dorso, kun la kvar piedoj rekte starantaj en la aero. Ĝi estis tio, kion mi nomus dikkorpa hundo, kun plenkreskanta brusto. Antaŭen ĝi venis, serena, dignoplena kaj trankvila, ĝis ĝi estis flanke de nia boato, kaj tie, inter la junkoj, ĝi haltis, kaj metis sin en komforton por la nokto.

Georgo diris, ke li ne volas havi teon, kaj verŝis la enhavon de sia taso en la akvon. Ankaŭ Harris ne sentis sin soifa kaj faris la samon. Mi jam trinkis duonon de la mia, kion mi nun bedaŭris.

Mi demandis Georgon, ĉu li opinias, ke estas probable, ke mi havos tifon.

Li diris: ”Ho, ne”; li opiniis, ke mi havas tre bonan ŝancon saviĝi de ĝi. Ĉiukaze, mi scios post ĉirkaŭ du semajnoj, ĉu mi havas ĝin aŭ ne.

Ni veturis laŭ la flankakvo ĝis Wargrave. Tio estis pli rekta vojo, kondukanta el la dekstra bordo duonmejlon super la Marsh-kluzo kaj ĝi bone valoras la penon laŭiri ĝin, ĉar ĝi estas beleta, ombra peceto de la rivereto kaj krome, per ĝi oni ŝparas al si preskaŭ duonmejlon da distanco.

Ĝia eniro estas kompreneble punktita per fostoj kaj ĉenoj kaj ĉirkaŭita de aviztabuloj, minacantaj per ĉiaspecaj turmentoj, enkarcerigo kaj morto al ĉiu, kiu kuraĝas remi sur ĝia akvo – mi miras, ke kelkaj el tiuj riverbordaj kruduloj ne faras pretendon pri la aero super la rivero kaj ne minacas ĉiun, kiu ĝin spiras, per monpuno de kvardek ŝilingoj – tamen la fostoj kaj ĉenoj estas facile eviteblaj per iom da lerto; koncerne la aviztabulojn, vi povas, se vi disponas kvin liberajn minutojn kaj estas neniu en la ĉirkaŭajo, unu-du el ili depreni kaj ĵeti en la akvon.

Duonvoje sur la flankakvo ni elboatiĝis kaj lunĉis; estis ĉe la lunĉo, kiam Georgo kaj mi ricevis iom nervstreĉan skuon.

Ankaŭ Harris ricevis skuon; sed mi ne opinias, ke la skuo de Harris povis esti same severa kiel la skuo, kiun la afero donis al Georgo kaj mi.

Jen kio okazis: ni sidis sur herbejo, je ĉirkaŭ dek metroj de la riverbordo, kaj ni ĵus metis nin en komforton por la manĝo.

Harris tenis la bifstekan pasteĉon sur la genuoj kaj estis ĝin tranĉanta kaj Georgo kaj mi atendis, prete tenantaj niajn telerojn.

– Ĉu tie vi havas kuleron? – diras Harris; – mi deziras kuleron por elpreni la sukon.

La korbego estis tuj malantaŭ ni kaj Georgo kaj mi ambaŭ turnis nin por preni kuleron. Ne pasis kvin sekundoj dum ni havigis ĝin. Kiam ni rerigardis, Harris kaj la pasteĉo estis for!

Estis vasta, libera kampo. Ne estis unu arbo aŭ peco de kreskaĵbarilo en la rondo de centoj da metroj. Li ne povis falpuŝiĝi en la riveron, ĉar ni estis inter li kaj la akvo kaj por tio li hezonus grimpi super nin.

Georgo kaj mi ĉirkaŭrigardis ĉiudirekte. Poste ni rigardis unu la alian.

– Ĉu oni perforte tiris lin en la ĉielon? – mi demandis.

– Estas apenaŭ verŝajne, ke oni tirus ankaŭ la pasteĉon, – diris Georgo.

Ŝajnis esti iom da graveco en ĉi tiu kontraŭdiro, tial ni forĵetis la ĉielan teorion.

– Mi supozas, ke la fakta vero estas, – proponis Georgo, irante al la banala kaj praktika, – ke okazis tertremo.

Tiam li diris plue, kun iom da malĝojo en sia voĉo: – Mi bedaŭras, ke li estis tranĉanta tiun pasteĉon.

Kun ĝemo, ni turnis niajn okulojn ankoraŭ unu fojon al la loko, kie oni vidis Harris kaj la pasteĉon la lastan fojon sur la tero; tie, dum nia sango glaciiĝis en niaj vejnoj kaj niaj haroj hirtiĝis, ni vidis la kapon de Harris – kaj nenion krom la kapo, elstaranta rekte supren inter la altkreska herbo, kun la vizaĝo tre ruĝa kaj portanta mienon de granda indigno!

Georgo unua sin regis.

– Parolu! – li kriis, – kaj diru al ni, ĉu vi vivas aŭ mortis – kaj kie estas via cetera parto?

– Ho, ne estu stulta azeno! – diris la kapo de Harris. – Mi kredas, ke vi intence faris tion.

– Faris kion? kriis Georgo kaj mi.

– Nu, igis min sidiĝi ĉi tie – diable malsaĝa ruzaĵo! Jen, prenu la pasteĉon.

El la mezo de la tero, kiel ŝajnis al ni, leviĝis la pasteĉo – tre kunmiksita kaj difektita; kaj post ĝi grimpis Harris – ĉifita, malpura kaj malseka.

Li estis sidanta, sen scii tion, ĝuste sur la rando de malgranda kanaleto, kiun la longa herbo kaŝis de lia vido; kliniĝinte iom malantaŭen, li falis en la kavaĵon kune kun la pasteĉo.

Li diris, ke neniam en la vivo li estis tiel surprizita, kiel kiam li sentis sin falanta kaj ne povis diveni, kio okazas. Li kredis unue, ke jam venas la fino de la mondo.

Harris kredas ĝis la hodiaŭa tago, ke ĉion tion antaŭplanis Georgo kaj mi. Tiel eĉ la plej senkulpajn persekutas la maljusta suspektemo: ĉar, kiel la poeto diras: ”Kiu povas sin savi kontraŭ kalumnio?”

Ja kiu?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.