La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

BONA ARBARLABORO

BIRGER VIKSTRÖM

Fine tamen okazis, kiel kutime.

La skaniano kaj mi renkontiĝis en Orsa, kunpuŝiĝis en la fervoja atendejo kaj ni iris al kafejo por diskuti la estonton. Plurajn fojojn antaŭe ni estis kunlaborantaj, nun denove ni ĉasis laboron. Havante iom da mono, ni decidis, ke ni veturos internen en la finnan regionon por rigardi la arbarojn, t. e. serĉi honan arbarlaboron. Unu fojon ni devos estis prudentaj, kaj ne vagadi en la komunumo ĝis la malapero de la mono, ĉar tiam oni devis akcepti la unuan proponitan arbarparton kaj penegi kiel hundo kaj blasfemi pro sia malbonŝanco.

Tiun tagon trafikaŭto veturis laŭ sia kutima tempo al la sovaĝejo. Ni interkonsentis pri kunveturo, aĉetis manĝprovizon, lardon kaj panon kaj jen ni estis pretaj por la vojaĝo. La laborilojn kaj la pakaĵojn ni lasis tie, ilin ni povos kunporti, se ni trovos bonan arbarparton. Ni sciis, ke troviĝas multe da faligotaj arboj kaj manko de hakistoj en la nordaj arbaroj. Ni do povis facile elekti kaj rifuzi. Estis ankoraŭ somero, klara aero kaj bonega vetero por vagekspedicio en la arbaron.

Kaj tiel ni sidis komforte sur la molaj kusenoj de la aŭto. La sovaĝejo kuŝis antaŭ ni. Supren kaj malsupren laŭ la montoj grimpis antaŭen la aŭto, ĉirkaŭ marĉoj kaj arbaraj lagoj serpentis la mallarĝa kaj kurba vojo. Ne estis vilaĝo longe-longe, ne estis domoj, nur arbaro kaj arbarkabanoj.

Ni estis 20 kilometrojn de Orsa, kiam ni elgrimpis el la aŭto, tie kabano aperis inter la arboj. Laŭ la ŝoforo ĝi estas loĝata, tie ni povos ricevi valorajn informojn pri la ĉirkaŭa arbarregiono. Ĉio formiĝis bonŝance.

La kabano ne estis malbona, pli bona ol la plej multaj kutimas esti. Sur la litbenkoj troviĝis ligneroj, bonegaj por kuŝi sur ili. Eble estis iom tro varme en la kabano, sed kiu jam kuŝis en malvarma kaj trablova barako vintre, ne volonte plendas pro la varmo. Ĝi estas pli bona litkunulo ol la malvarmo. Poste la arbaro.

– Estas amase elhakotaj arbaroj ĉi tie, diris la arbhakistoj, loĝantaj en la kabano. Estas amase da arboj, sed ni estas la solaj arbarlaboristoj, kiujn la entrepreno sukcesis havigi ĉi tien. Ni ne havis monon kaj ien ni devis veturi.

La skaniano kaj mi sentis, ke niaj monbiletujoj ŝvelas en la dorsa poŝo. Ni ne estis sen mono. Almenaŭ ne tute. La provizo, kompreneble, kostis monon, ankaŭ la aŭto, sed ĉiukaze ni ne estis tute senmonaj. Ni ne akceptus kian ajn arbarparton.

La sekvan tagon ni rigardis la arbaron. La haksignojn tute proksime al la kabano, kie la malriĉegaj arbhakistoj laboras, ni tuj forigis el la pensoj. Alia parto iom pli fore, tre malplaĉis al ni. Ni diris al ni, ke ni ne povas kompreni, kiel iu povis stampi tian arbaron. Ankaŭ sur deklivo tuj apude troviĝis arbarparto, kiu konsistis el timige aĉaj, branĉoplenaj abioj, kies kresko haltis.

– Mi kredas, ke ni estus devintaj pluveturi per la trafikaŭto, diris la skaniano.

– Nenio malhelpas, ke ni faru tion morgan, mi diris. La trafikaŭto ja preterveturas la kabanon.

Ni rigardis kvar pluajn partojn, ĉiuj estis same forĵetindaj, poste ni reiris al la kabano por atendi la trafikaŭton. Tiel ni venis al “Tranĉilo”. La ŝoforo proponis, ke ni restu tie. Li diris, ke tie troviĝas ne-malbona arbarlaboro.

La generalstabejo de la “Tranĉilo” estis eta, griza, ŝrumpinta kabano. “Tranĉilo” mem estis maljuna ŝosea vagabondo, kiu ekripozis en la sovaĝejo. Lia junaĝa plezuro estis tranĉilpiki homojn, kiel la ŝoforo rakontis. De tie la nomo. Nun li sidis sola en la kabano, maljuna, pufe grasa kaj tedita de la junplezuroj. Li nutris sin per haringo kaj terpomo, hakis kiel li povis kaj dum iu tempo kolektis monon. Kiam li opiniis, ke li havas jam sufiĉe, li veturis al la kolonio kaj ankris ĉe la plej proksima bierfarejo, por ke li returnu sin post kelkaj tagoj al sia kabano por rekomenci la arbfaligon kaj la haringdieton. Supozeble li ne travivos multe de bier-epizodoj, antaŭ ol venos la tempo de la tombfosisto, kiu ŝovelos truon por li.

“Tranĉilo” estis gaja pro la vizito. Ne ofte okazis, ke homoj klopodis ĝis lia kabano. Sed kiam poste klariĝis, ke ni ne havas bieron kun ni, li iĝis malpli gaja. Poste ni babilis pri la arbarpartoj. T. e. ke ni babilis. “Tiam mi do havas diablan arbaron,” estis plejparte, kion “Tranĉilo” diris. Nu jes, eble multe pli oni ne povis diri. Ni ne vidis multe da signitaj partoj ĉirkaŭ la kabano de “Tranĉilo”, antaŭ ol ni klare komprenis, ke denove ni venis al malbona loko. Sed la vojo etendiĝis plu al la interno de la regiono, kiel longe, ni ne sciis, sed certe al loko, kie vere bona arbaro atendis nin. Ni decidis pluveturi per la trafikanto, ĝis estis eble kaj do ni staris la sekvan tagon denove ĉe la vojo kaj haltigis la aŭton.

La ŝoforo komencis iomete koni nin.

– Ĉu vi ankoraŭ ne trovis bonan arbaron? li demandis, kiam ni bonstate venis en la aŭton.

Ne, ni ne trovis bonan haklaboron. Ni ne akceptis kion ajn. Troviĝas multe da arbarlaboro kaj malmulte da arbarlaboristoj, ni do povas elekti kaj rifuzi.

En eta finna vilaĝo, konsistanta el ses farmetoj, la vojo finiĝis. La vera sovaĝa regiono estis antaŭ ni, vastaj, netuŝitaj arbaroj, belaj kaj signitaj arboj. La vilaĝanoj donis al ni instrukciojn, al kiu direkto ni iru. Ni sekvu mallarĝan arbarvojeton al kabano, kie du hakistoj de karbigotaj arboj komencis labori.

Iĝis vespero, antaŭ ol ni alvenis al la kabano. La hakistoj – konstateble – estis hejme, la pordo estis duonmalfermita kaj malforta, blua, travidebla fumo premis sin antaŭen el ladkubo sur la tegmento. Tio estis la kamentubo de la kabano. La kabano estis longa kaj larĝa, apenaŭ pli ol unu metron alta ĉe la longflankoj, eble du kaj duono ĉe la tegmentosupro. Plata, griza, silenta konstruaĵo.

Ni engrimpis tra la pordo trans la sojlon, kiu estis tiel alta, ke la pordo estis proksimume duonvoje inter la planko kaj la plafono. Poste ni palpe venis al duonobskura interno, ni vidis ion meze de la planko, kvarangulan, larĝan varmbedon, la fajrujon, kie kelkaj ardaĵoj disigis ŝpareme lumon. Ni salutis kaj aŭdis respondon de la alia flanko de la fajrujo. Maljuna, fulga, barba viro sidis tie, proksime al la sola fenestro de la kabano. Ĉe la polvaj, etaj fenestrokvadratoj pendis muŝoj en neniam tuŝita araneaĵo.

– Ĉu vi hakos ĉi tie? diris la viro ĉe la tablo. – Ni intencas vidi unue la arbaron, ni diris.

– Ne estas multe por vidi, li respondis. Estas plej saĝe komenci rekte la hakadon ... por ke estu iom da mono, mi volas diri.

Poste li demandis, ĉu ni deziras kafon kaj antaŭ ol ni povis respondi, li estis ĉe la fajrujo por blovi vivon en la nigriĝintan ardaĵon. Li surĵetis kelkajn lignopecojn kaj pendigis fulgan kafujon sur hokon super la fajron. Ses, sep ĝibaj, fulgaj kafujoj prezentis siajn rondajn formojn ĉirkaŭ la fajro. Du fritujoj havis lokon ĉe la angulo de la fajrujo.

Nun, kiam la fajro ekflamis, transformiĝis la kabano. Oni povis vidi ĝian internon. Ĉirkaŭ la muroj staris kvarpersonaj litbenkoj, la plafono havis kovraĵon de griza kartonpapero kaj ĝi estis tiel malalta, ke oni apenaŭ povis stari rektiĝinta aliloke, nur sub la tegmentosupro. La ombroj iĝis pli malhelaj, la vizaĝoj ricevis lumon, sur la muroj dancis flirtantaj respegulaĵoj de la fajro. Nun ni rimarkis ankaŭ la duan loĝanton de la kabano, pli junan viron, kuŝanta sur unu el la benkoj. Ŝajne li estis senviva, sed kiam la kafujo komencis sibli, li venis de la benko al la fajrujo kun fendita taso. Nun ni komencis paroli serioze pri la arbaro.

– Estas plej bone eklabori tuj, asertis la pli maljuna. Oni nur malŝparas tempon, se oni rigardas la arbarpartojn, ĉar unu similas la alian. Kiam la monujo estas malplena, la arbaro, kiel ajn ĝi aspektas, taŭgas.

Denove tio pri la monujo. Nu, ĝi ne plu estis dika, ĉar la aŭtoveturoj kostis sufiĉe multe. Estis jam tempo trovi baldaŭ tiun arbaron, la nesupereblan arbarlaboron, kie oni povis perlabori grandajn monbiletojn. Kun la firma decido, ke fine ni trovos ion tian, iris la skaniano kaj mi la sekvan tagon al la arbaro.

Kritike ni ĉirkaŭrigardis, fieraĉe ni preteriris kelke da malbonaĉaj arbarpartoj, ni rigardis unu, kiu ne estis malbona, sed estis tro malproksime de la kabano. Fine ni rimarkis, ke ni grimpas sur monto kaj kiel ajn ni direktis niajn paŝojn, ni venis pli kaj pli alten sur la montdeklivo. Mi volis returni.

– Ne, je mia animo, diris la skaniano. Ni iros supren ĝis la pinto.

Eble li neniam vidis veran monton, mi pensis. Ne gravas, li fine povas suprengrimpi altan monton tiel ke li havos ion por rakonti al siaj parencoj, post la reveno al Skanio.

– Mi kredas, ke la arbaro estas malbona en tiu ĉi ĉirkaŭaĵo, mi diris.

Poste ni malsupreniris al la finna vilaĝo kaj prenis la trafikaŭton al Orsa. Post la pago de la veturo, ni estis sen mono kaj la laborpera organizo helpis nin por la plej necesaj elspezoj, per arbarlaboro en la proksimo. Ni ricevis provizon je kredito ĉe naiva kolportisto, kaj ni devis nur komenci la laboron en arbaroparto, kiu estis multe pli malbona ol tiuj, kiujn mi vidis en la sovaĝejo. Sed nun niaj monbiletujoj perdis sian enhavon, ili estis plategaj kaj malplenaj. Alia hakisto venis al la kabano kaj veturis de tie, sed ni devis resti. Ĉio estis vere ĉagrena, kaj ofte okazis vespere, ke ni ekkriis: Ho, se ni tamen havus bonan arbaron! Estis ĉiam vera sento malantaŭ tiu deziro.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.