La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

EN MARTO OKAZIS

ALBERT VIKSTEN

Uno Skogman salte marŝis antaŭen en la neĝo. Ĝi altiĝis kelkfoje ĝis la subbrakoj. Foje-foje li blasfemis sensence kaj forviŝis la ŝviton. La arbaro ĉirkaŭ li arkiĝis sub la neĝamasoj. Estis malvarme, tiel ke la spiro haltis ĉirkaŭ li kiel nubo. Kaj post granda peno li atingis tiun grupon de la arboj, kiuj estis stampitaj. Li demetis la ŝelŝpaton, la hakilon kaj la segileton, alrigardis la ĵuslasitan vojdirekton kaj estis klare al li, en kiun direkton li devis faligi la arbojn por la okazonta fortrenado. Sen ke li estus malŝparinta multe da tempo, li fosis sub si la lokon ĝis la radiko de stampita arbo, faris la unuan ekhakon por la tranĉsigno kaj falis lavango da neĝo sur lin. Preskaŭ li sufokiĝis. Kiam la farune subtila, kirliĝanta neĝamaso disiĝis, li staris tie, kiel neĝfiguro kaj sentis kiel la neĝtuko degelas je akvo ĉe la kolbordero de la bluzo.

Denove li blasfemis. Sed tio estis nur malnova kutimo kaj sub ĝi estis nenio kolera kaj malica en la kruda vorto. Li estus povinta same diri sep hakilojn, kiel sepmil diablojn. Tion li dirus per la sama akcento kaj per la sama senco de la esprimo.

Kun multjara sperto li ekhakis ĉe la falsigno kaj kun la segilo ekgenuis sen rapido. Ĝi fajlis kaj klake tintis. La abio komencis tremi, malrapide klinis sin kaj kun obtuza tondro ĝi falis en la neĝon, kiu kirliĝis supren, kiel fumo de bombtrafo. Li iris al pino kaj komencis senŝeligi ĝin per la hakilo, dum la neĝo kribriĝis al li kvazaŭ dum neĝtempesto. Li faligis arbon post arbo, kaj baldaŭ li tretis la neĝon kaj branĉojn tiel sub sin, ke la tereno almenaŭ iomete estis firma sub la piedoj. Li komencis senti vere hejmecon tie kaj agrabla bonfarto ŝteliĝis en lin.

Poste li komencis forigi la ŝelon de la arbo. La tuta afero okazis preskaŭ aŭtomate. La arbŝelo estis tiel krude frostinta, ke ĝi splitiĝis ĉirkaŭ la manradikoj. Li forĵetis la gantojn. De la ŝvitantaj manoj vaporo kaj fumo levis sin, kiam li ekprenis la glacian tenilon de la ŝelŝpato. La nombro de la trunkoj kreskis ĉirkaŭ li. Li metis ilin unu super la aliaj, ĉe la estonta vojo.

La pensoj flagris kiel vojeraraj birdoj ĉirkaŭ la mondo. Kelkfoje li pensis pri la familio tie hejme, kelkfoje leviĝis bildoj pri garnizono malproksime, norde, kie li ĵus estis. Sed plej ofte li meditis pri la milito. Kiel estos? Kiel ĝi finiĝos? Subite li sentis malsaton; de trunko li forbalais la neĝon kaj metis faskon da abiobranĉoj por sidi sur ĝi. Poste li iris al la dikdrapa jako, prenis el ĝi termosbotelon kaj pakaĵon da frostintaj buterpanpecoj. Li ne havis tempon por iri al la arbara kabano. Tio estis tro malproksime.

Malrapide, simile al elmergita trenĉevalo, li maĉadis la manĝaĵon kaj trinkis la varmegan surogatan kafon rekte el la botelo. Lia rigardo rigidiĝis en blua, sensignifa nebulo. La korpo estis elmergita kaj la animo ŝtelis dormmomenton interne, en sia nesto de inertiĝintaj muskoloj.

Li ne estis malkontenta pri la ekzisto. Por tio li ĝuste nun ne havis forton. Anstataŭe li ĝuis la ripozon kaj konsideris la frostintan patkukon inter la pantavoloj rafinita frandaĵo kun la varma sukaĉo, kiu devus prezenti kafon.

La ĉielo estis kovrita de facila neĝnebuleto. Jen kaj jen estis fendeto, kie la bluo tralumis. Tuj li komencis pensi. La korpo ricevis hejtaĵon kaj iom da ripozo, tiel ke la dormetantaj animoposedaĵoj komencis vekiĝi.

Li pensis pri la malfacila vintro. Eble estis io vera en tio, ke troviĝas pli alta potenco, kiu punas la homojn pro sia malico. Neniam li vidis similan vintron. Eĉ por unu tago la arbŝelo ne estis cedanta. Ĉio estis konstante griza kaj severa. Kaj nun la vintro etendiĝis en marton. Ĉu eble tamen tio estis puno por la homoj? En la sekva momento li vidis per sia interna rigardo la gigantajn titolojn de la gazetoj pri la milito, aŭdis la monotonajn raportojn de la radio kaj prema pesimismo kaptis lin. Ĉio ŝajnis al li ege malluma kaj senkonsola, ekzisto sen estonto, vivo sen senco.

Tiam haltis subite la makzeloj en sia muela laboro kaj la termosbotelo interrompis sian adan movon al la buŝo.

Kio estis tio? Per ĉiuj siaj sensoj li aŭskultis. Ĉu estis eble? Birdo kantis en la proksimo. Ĝi kantis preskaŭ kiel alaŭdo.

Skogman ne havis trosenteman naturon. Li kutimis, kiel ĉiuj arbarlaboruloj, ĝoje rimarki la ŝanĝojn de la sezonoj, kaj speciale tiun de la printempo. Li bone konis la plej multajn el la estaĵoj de la arbaro, iliajn spurojn, sonojn kaj kutimojn. Sed neniam li zorgis pri tio, ke li distingu ilin. La birdkanto ĉiukaze estis io speciala. Tio estis la printempo kaj la rava frusomero. Pri tio neniam li povis dubi.

Sed nun estis vintro, severa kaj akra malvarmo, minimume 20 gradojn malvarme, interne de la arbaro. Tio estis certe halucino.

Li sulkigis la okulojn kaj aŭskultis. La birdkanto daŭris preskaŭ super lia kapo. Stranga sento kaptis lin. Ĉio iĝis subite transformita. Estis suno, blua ĉielo, floroj kaj verdo. Tiu ĉi terura vintro estis nur malica inkubo. La birdkanto karesis liajn orelojn kaj io plezure ektremigis interne lian bruston. Ne estis alaŭdo, estis io eĉ pli bela, delikata fajfado kun multaj sopirtriloj, kanto de amo kaj vivo, la eterna espero.

Subite li preskaŭ ektimis. Li ekpensis pri la multaj sorĉaĵoj en la arbaro, pri kiuj lia patrino parolis, kiam li estis eta infano. Eble li iĝis sorĉata de miraklaj potencoj, pri kiuj li jam ne plu kredis. Preskaŭ angore li malfermis la okulojn kaj serĉadis la kantanton. Kaj tie kontraŭ la frosta spaco, ŝvebis birdo preskaŭ senmova, flagranta kiel alaŭdo. La blanka lumo kuŝis sur la plumvesto kaj la birdo ŝajnis esti bunta, kiel papago de la sudo. Kaj la kanto plaŭdis, kvazaŭ ebrio de la amo kaj ekstazo. Subite la birdo flugis malsupren kaj sidiĝis sur la pinto de abio.

La arbarlaboristo sidis pie senmove kaj rigardis la pompan kantiston. Malfacile li povis forigi sin de la ĵus spertita someragordo. Subite la birdo flugis suben kaj eksidis meze de la abioj kaj trilis tie kun vibrantaj flugiloj, tute kiel ampasiaj virbirdoj kutimas fari dum la printempo. Li prenis la ŝelŝpaton kaj lasis ĝin sibli tra la frostinta ŝelo de la trunko. Sed li havis strangan senton, tute, kvazaŭ sorĉo ŝvebus en la aero.

Foje-foje li rigardis al la abio. Nun li kredis, ke li klare vidas neston meze de la arbkrono! Kaj nun denove ŝvebis la birdo en la malvarma aero kvazaŭ sur nevidebla ŝnuro kaj kantis, kiel neniam antaŭe.

Fine ĵetis Skogman la ŝelŝpaton kaj iris al la abio. Ne estis malfacile grimpi supren ĝis la nesto. Tie estis orruĝa birdo kun tremantaj flugiloj kaj rigardis lin per siaj perlokuloj. Kiam li klinis sin super la neston, la birdo ekflugis. Kaj je sia granda miro li ekvidis tri preskaŭ tute blankajn ovojn en la profundo de la nesto. Li saltis malsupren al la neĝo kaj vidis, kiel la angorplena birdpanjo tuj reprenis sian lokon por ŝirmi la ovojn.

Tiam Skogman ektimis. Ion tian li neniam estis spertinta, birdovojn meze de la severa vintra frosto kaj sopiran birdkanton el la spaco. Li ekhavis la penson pri ĉiela signo. Certe la tuta mondordo eliĝis el siaj vetursulkoj. Eble neniam plu estos printempo, se la birdoj komencas kovi meze de la neĝa vintro. Kion alian oni povus atendi post ĉio malica en la mondo. Eble la antaŭdirita lasta juĝo venos iam ajn.

Estis neeble labori. Li prenis la hakilon surbraken kaj saltmarŝis tra la neĝo al la baza vojo. Nun li timis, ke lia observo estis sekvo de menskonfuzo.

Li renkontis la junan arbarestron malsupre ĉe la marĉo. – Ĉu la tago jam finiĝis? li demandis kun miro.

– Ne-e, kompreneble ne. Mi devas iri hejmen por iom da tempo, li respondis evite. Sed li ne povis reteni sin de la demando. Se la arbarestro volas, li ja povas ridi pri li.

– Ion pli strangan mi neniam vidis, li diris. Birdo kantas. Kaj birdino kovas sur ovoj. Neniam mi vidis ion similan. Kaj meze de la dentgrinciga vintro.

– Estas nenio rimarkinda. Nur krucbekulo. Ĝi havas idojn, kiam tio plaĉas al ĝi. Ankaŭ pli frue vintre, kiam troviĝas strobiloj kaj arbsemoj por manĝi. Sed estas interese, diris la arbarestro.

Skogman rekomencis la senŝeligon. Sed neniel li sukcesis. La ŝelo estis kvazaŭ fiksita al la arbo. Kaj krome li ne havis forton en la brakoj. Nur la pensoj laboris, kaj tiam oni sentas la pugnojn preskaŭ superfluaj.

Li cerbumis pri la vivo. Sed ne pri sia kaj pri tiu de la homfratoj, kiel cetere li kutimis fari. Li cerbumis pri la vivo ĝenerale, pri la estaĵoj kiuj troviĝas flanke de la homoj. Komenci konstrui neston kaj pariĝi kaj meti ovojn meze de la tranĉe frosta vintro, por tio devas esti klarigo. Jes, la arbarestro ja parolis pri strobiloj kaj pinsemoj. Sed ĉiukaze estas multe da mirindaĵoj, pri kiuj oni ne pensas.

Sed la krucbekulo daŭrigis la kantadon. Kelkfoje ĝi sidis pinte de la abio kaj jen ĝi ŝvebis ekstere en la frosta aero kaj lasis siajn amtonojn flui en pasioplena trilado.

Ĉu Skogman sciis, ke tio estas kanto de la granda amo? Ne, li pensis plie pri la malfacilaĵoj de la birdoj, pri ovoj kaj idoj en tiu sezono de la jaro. Sed li sentis ondon de amo en si mem, varmondon de ĝojo pro la birdkanto kaj pro la sekreto, kiun la abio kun la nesto kaj kovanta birdo posedas. Estis amo en li mem, kiu ondadis antaŭen al la flugilhavaj estaĵoj.

Kaj li estis tre singarda, kiam li lokis tranĉsignon, por ke iu arbo ne falu al la sankta abio. Li sciis, ke li ne povas faligi ĝin, kvankam kiel la aliaj, ankaŭ tiu arbo havis mortstampon sur si. Pri tio li povis trankvile paroli al la arbarestro.

Sed kiam li iris hejmen en la vesperkrepusko kaj kalkulis sian laborrezulton, ĉagrene li rimarkis, ke li faligis nekutime malmulte da arboj. Sed pri tio li ne pensis, ke li samtempe renkontis unu el la etaj esprimiĝoj de la granda amo. Jen, li dronis en pensoj. Ion tian la rimedoj de arbarlaboristo tute ne permesas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.