La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

SUSURO DE SEKALO

GUSTAV SANDGREN

Antono venis supren laŭ la deklivo, gvidante sian biciklon. Li vidis, ke Paŭlo sidas sur la muska soklo de la malnova mejloŝtono. Ambaŭflanke riverencis la sekalo al la ventatako kun stranga, seka susuro.

– Bonan! diris Antono.

– Bonan! diris Paŭlo.

Antono kuŝigis sian biciklon kaj ankaŭ li sidiĝis. Paŭlo maĉis pajleron kaj rigardis trans la ondojn de la plugkampoj. Antono miris pro tia trankvilo de Paŭlo. Oni tuj ricevis emon sidi, kie li sidas. Kvazaŭ sekrete li malfermus ion ĉirkaŭ ŝi, malfermus la teron kaj ĉielon.

– Kaj via frato, Johano, edziĝos, Johano ja, diris Antono. Kaj al vera urba fraŭlino, oni diras.

Dirante tiujn ĉi vortojn en lia interna vido aperis bildo pri cirko en la urbo. Nur unusolan fojon li vidis tion. Pentrita sinjorino en helruĝa trikoto ĵetadis sin cirkle sur trapezo, kaj kiam ŝiaj okuloj iĝis videblaj, ili fulmis tiel mirinde kiel roso en la matena suno. Tia estis urba fraŭlino por Antono.

– Johano komprenas nenion. Homoj, kia li estas, komprenas nenion.

– Ho jes, vi mem certe ne komprenas tiel multe, eĉ vi ne, diris Antono kun iom da indigno.

Paŭlo prenis buŝharmonikon el la poŝo kaj malrapide komencis blovi ĝin. Paŭlo ludis ofte per buŝharmoniko. Antono devus ververe daŭrigi la bicikladon, sed li restis kun Paŭlo kaj aŭskultis la harmonikadon. Kaj la delikata muziko de la harmoniko malaperis en la sekan susuron de la sekalo ambaŭ flanke de la mejloŝtono, – jes, oni havis la impreson, kvazaŭ Paŭlo estus vekinta la sekalsusuron. Antono fikse rigardis la pintdesegnojn sur la pneŭmatiko, dum li pensis, ke buŝharmoniko estas ĉiam konvena instrumento; oni elprenas ĝin, iom blovas en ĝin kaj movas la lipojn.

– Ĉu vi ŝatas ŝin? li demandis.

Paŭlo eksvingis la buŝharmonikon al la pantalono.

– Je-es, li respondis kaj ridetis.

– Ĉu ŝi estas bela?

– Jees.

– Al kio ŝi similas?

– Mi ne scias precize. Oni ne povas priskribi ion tian. Io blanka kaj io, kion oni vidas la unuan fojon dum florado.

Antono senvole vidis florantan prunelarbustaron. Tio estis malsaĝa, kaj li diris:

– Kion vi volas diri per tio, ke ŝi similas ion blankan? Tion mi neniam aŭdis pri knabino.

– Sed ŝi estas tia.

– Eĥ, vi estas nur stulta! Antono ridis al Paŭlo, malgraŭ liaj vortoj. Li efektive tre ŝatis Paŭlon. Paŭlo levis denove la buŝharmonikon al la lipoj kaj ludis delikate kiel grilo.

– Kiam ili geedziĝos? – Venontan semajnon. – Estos do vigla festeno – . – Eble. Ŝi ne volas grandan festenon. Sed io certe estos. – Ĉu ŝi ŝatas Johanon?

– Ne-e!

– Kial do?

– Mi ne scias. Certe, ĉar li komprenas nenion.

– Eĥ, vi kun via “nenion-komprenas”! Ĉiu scias, ke Johano havas la kapon sur la ĝusta loko kaj estas bona terkulturisto.

– Jes, sed li komprenas nenion.

Antono silentis kolere, sed scivole. Estis io en la voĉo de Paŭlo. Kaj tiu neniokompreno. Li sentis, ke li estis iel simila al Johano, kaj ke Paŭlo sciis, ke li volonte komprenus la aferon tiel, kiel Paŭlo komprenis.

– Tie sube estas la veturvojo inter la kampoj, diris Paŭlo. Tie mi iris ofte kun panjo, kiam ŝi vivis. Nur de tie ĉi vi vidas tion.

Antono sekvis la rigardon de Paŭlo. Iadistance de ili en la sekalo kreskis sola papavo. Ĝi vivis kiel okulo, kiam tigoj luliĝis en la vento kaj jen kaj jen ili kaŝis ĝin. Infanecaj revoj vekiĝis en la animo de Antono, revoj – esti papavo en la sekalo.

– Kiel vi do plaĉas al ŝi?

– Al kiu?

– Ne ŝajnigu. Al tiu de Johano.

Paŭlo kontrolis enpensiĝe la buŝharmonikon. Li palpis perfingre la reliefan skribon sur la zinktabuleto. Ĝi estis io fremdlingva.

– Mi ne scias, kion ŝi pensas, li diris fine kaj komencis ludi hambodancon kaj batis la takton per unu el la piedoj. Antono sentis, ke estis pli por diri nun, ke proksimiĝas la konfido, kiu varmigos, same kiel papavo en la sekalo.

– Ĉu vi amas ŝin? li demandis mallaŭte.

– Jes.

– Mi pensis tion. Tion Johano kompreneble ne ŝatas.

– Mi diris ja, ke li komprenas nenion.

– Ĉu ŝi estas bela – kiel filmo?

– Jes, ŝi estas iel tia.

– Tiam vi estos kompatinda poste. Paŭlo ludis revante. Antono rigardis longe trans la plugkampojn ĝis la blanka sonorilejo de la preĝejo. Ĉirkaŭ la ŝtona blanko kuŝis rondaj kurbaĵoj de la verdo, kaj li sciis, ke ili estas kaŝtanarboj. Li sentis sian animon helblua kaj milda, sentis sin malferma, kiel granda sekalkampo.

– Ĉu ŝi rigardas vin? li demandis. Paŭlo subite finis kaj rigardis honte. Li ludis plu, sed sen sono.

– Jes, vi scias, kiel estas. Kaj Johano komprenas nenion. – Tiam ne estos tre bone poste. Kiam ili estos geedzoj.

– Tute ne bone.

– Ŝi alkutimiĝos. Antono sentis sin mondsperta kaj rezignema. Ĉiuj alkutimiĝas. Kutimiĝas jes.

Nun Paŭlo devis paroli kaj paroli longe. Li metis la instrumenton flanken.

– Ŝi estas tute tia, kiel mi diras. Johano sidas ĉetable kaj diras: “Morgaŭ ni ricevos la brunan bovidon kaj tiun bovidon ni vendos. La prezoj estas sufiĉe bonaj nun,” li diras. Kaj tiam li diras al Olle: “Ĉu vi riparis la tenilon de la forkego?” Poste li manĝas rapide kaj multe, manĝas kun la okuloj tra la fenestro, neniam li rigardas al la manĝaĵo, Johano, neniam. Kaj tiam ŝi rigardas al mi. Kaj tiam mi sentas, kvazaŭ mi kuŝus en la fojnoveturilo kaj muzikus rekte en la spacon, kaj mi estas laca kaj feliĉa kaj varma. Sed Johano maĉas kaj diras al Olle: “Morgaŭ ni elgvidos Palan denove, nun la piedo estas kuracita.”

Ankaŭ la okuloj de Antono ekbrilis.

– Mi neniam vidis tian knabinon. Nur sur filmo. Sed mi scias precize, kia ŝi estas, kaj kiel ŝi rigardas vin.

– Jes, certe vi scias. Paŭlo hezitas, sed reprenas la buŝharmonikon. Li finas subite denove kaj diras!

– Sed estas plej malbone dum la noktoj!

– Ĉu vi pensas tiam pri ŝi?

– Mi aŭdas ŝin plori.

– Ĉu ŝi loĝas ĉe Johano?

– Ne. Ŝi ne volas antaŭ la geedziĝo.

– Strange, ke ŝi ploras.

– Ŝi loĝas supre. Ŝi iras preter la pordo, kie Olle kuŝas kaj poste ŝi preteriras mian pordon. Kaj kelkfoje mi havas la pordon malfermita, kiam mi enlitiĝas, ĉar estas tro varme kaj mi ne volas kuŝi enŝlosita, tio sentiĝas kvazaŭ kaptilo; mi kutimas malfermi ankaŭ la fenestron, tiam mi aŭdas la unuajn birdojn, mi aŭdas, kiam ili kantas duondorme, kvazaŭ ensonĝe. Mi kuŝas maldorma kaj tiam povas okazi, ke mi scias, ke ŝi ploras. Mi scias pli ol mi aŭdas tion. Tiam komencas esti tre malfacile. Iun nokton ĵus mi ellitiĝis kaj eliris al la ŝtuparo kaj iomete ludis antaŭ ŝia fenestro. Nur tre, tre mallaŭte, tiel malforte, ke ŝi povu aŭdi tion. Ĉar mi ne volis aŭdi, ke ŝi ploras.

– Estis bone, ke vi faris tiel. Poste ŝi certe ne plu ploris. – Ne-e.

La susuro de la sekalo venas longe de la valo ĉe la lago, iras supren en videblaj ondoj kaj la mejloŝtono, sur kiu ili ambaŭ sidas, estas kiel ŝtono en torento de arĝentsonoj.

– Ho, jes, diras Antono fine. Tial vi sidas ĉi tie kaj ludas.

Paŭlo kapjesas.

– Kion vi faros do?

– Mi foriros. Antaŭ ol ...

– Antaŭ ol?

– Jes. Poste ŝi ja devos loĝi ĉe Johano. Kaj tiam mi volas esti for de tie.

– Ĉu ŝi volas edziniĝi?

– Ŝi ne volas. Ne tute.

– Kial do ŝi faras tion?

– Ho, ŝi havos malfacilaĵojn. Ŝi ne vidas eliron. Iĝis tiel, ĉu vi komprenas?

– Ne, mi komprenas nenion. Tia, kia ŝi, bela kaj ĉio.

– Jes, bela kaj ĉio.

– Eĥ, vi – Antono rigardas Paŭlon; li vidas, kiel ekbrilas la okuloj kaj kiel eklumiĝas lia vizaĝo. Li sentas ĵaluzon kaj malplenon kaj komencas skrapeti la ungojn per pinta stangeto. Liaj manoj estas grandaj kaj lentugaj de la sunabundo. Tio, kion Paŭlo travivas, estas io. Tio povas esti peza kaj malfacila kaj gvidi al doloro, sed tamen – ĉu ne estas same dolĉe-varme kiel lumo en la urbo? Iri kaj scii, ke iu havas okulojn, kiuj iĝas grandaj kaj brilaj – li scias tion bone. Oni staras ĉe barilo aŭ post arbo, kaj oni kunestas, oni havas la sekreton, oni estas nubo. Oni estas en filmo.

– Kaj ĉu Johano vidas nenion? La voĉo de Antono estis, kiel tiu de viroj, trankvila kaj mezurhavanta.

– Johano komprenas nenion el la tuto. Hodiaŭ li estas en la urbo.

– Kaj vi sidas tie ĉi?

Antono ekvigliĝis. Li komencis esplorrigardi suben al la sekalkampoj, al la bieno, kie Paŭlo loĝas. Ĝi pikas sian ruĝan tegmenton supren longe for de la sekalo. Li levas sin kaj diras: Iu venas tie sube ĉe la vojo inter la sekalkampoj. Sur tiu vojo, kie ankaŭ vi kutimis iri kun via patrino.

Paŭlo ne rigardas supren.

– Povas esti, li respondis. Sed ŝi ne venas ĉi tien. Ŝi restas tie. Tie oni ne estas videbla el la korto.

Antono denove sentas sin malplena kaj infaneca kompare al Paŭlo. Paŭlo havas la venton kun ŝi. La eta kolormakulo sube en la sekalo malrapide proksimiĝas. Poste ĝi malaperas. Antono scias, ke iu sidas sur la fosaĵrando tie malsupre, sidas kaj atendas. Urba fraŭlino, ĉarma bildo de vizaĝo sub la foliaro, supren direktitaj okuloj kaj kiso, estas kiel en filmo. Li levas sian biciklon.

– Mi divenas, ke vi nun iros, li diras. Mi do veturos. Mi intencas iri al la pilkejo. Eble oni venos tien ĉivespere.

– Jes, oni venos. Antono staras ĉe la biciklo. Vi povos paroli pri tio, kiel estos poste, li diris. Vi scias, mi neniam, eĉ unu vorton diros al iu!

– Certe mi rakontos al vi. Ni ja renkontiĝos.

Antono veturas laŭ sia vojo kun senĝene etenditaj manplatoj sur la direktilo. Paŭlo enpoŝigas la buŝharmonikon kaj levas sin. Skuo trairas lian tutan korpon, li tremas, kiel ruĝa papavo inter la tigoj. La susuro de la sekalo fermiĝas super li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.