La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

INFANSTRIKO

IVAR LO-JOHANSSON

En Kjula en Sörmland loĝis en la XIX-a jarcento bienservisto, kiun oni nomis la Forta Andreo, sed cetere lia nomo estis Andreo Andersson, unu el la sennomuloj, kiu sen sia forto estus restinta ĉiam sennoma. Jam kiel infano li pruvis sian neĉiutagan korpan forton. Li iĝis dum siaj junaj jaroj junservisto en Barva, kaj tie li prezentis sian unuan veran fortoprovon. Iun tagon dum la tagmeza paŭzo la viroj amuzis sin per tio, ke ili provis kurbigi du fer-relojn, eliĝantajn el iu magazeno. Du el ili sukcesis nuancete fleksi supren la relojn. Iu ŝerce demandis la junan kortserviston, ĉu ankaŭ li volus fari provon. Andreo staris senvorta momente, nesciante, ĉu li efektive rajtas partopreni en tiu ĉi fortprovo de la pli aĝaj. Fine li iris antaŭen, kvazaŭ li ekprovus, faris certan prenon je ĉiu relo, malrapide leviĝis kaj je la konsterno de la ĉirkaŭstarantoj fleksis ambaŭ ferrelojn alten al la muro. Ion tian neniu atendis. De tiam flugis la famo de Andreo trans tutaj paroĥoj de Sörmland. Li faris multe da fortoprovoj, li mem estis pensmalfrua, ne precipe inteligenta cerbe, faris la laboron de multaj viroj, se oni iom flatis lin, kaj la sinjoroj lin elsuĉis. Li edziĝis, kiam li atingis la ĝustan aĝon kaj iĝis bienservisto.

Post kelkaj jaroj li venis al la bieno F. en la paroĥa distrikto Jeder kaj restis tie ĝis sia morto. Dum la lastaj jaroj li trostreĉis sin per levado kaj iĝis pulmomalsana. Lia morto okazis inter dramaj cirkonstancoj. Tio okazis en la sama tempo.

kiam la unuaj organizaj pensoj atingis la ebenejan bienservistaron de Sörmland. Tial ĝi estu prezentata per aparta rakonto.

* * *

Aŭtune vekiĝis la burdgiganto de la draŝmaŝino je vivo en la kortangulo. Ankaŭ la infanojn oni priuzis en la produktado. Por gvidi la nedraŝitan grenon al la profunda grenplanko oni uzis longan ĉenon da infanoj.

Ofte estis pli ol dudek infanoj, dekjaraj kaj dekdujaraj, kiuj volis prefere ludi kaj kiuj suferis terure pro la lumkuboj de la draŝaperturo, polvo, tondro kaj skuado.

Ili do staris tie vice, ĵetis la grenfaskon al la sino unu al la alia, ĝis la lasta en la vico metis la grenfaskon supren al la apertura tablo, post kiam la “nutranto” igis la faskon disfiltriĝi en la draŝcilindro.

Ekster la tremantaj draŝejmuroj 6-8 paroj da bovoj, gvidataj de subservisto, tiradis en rondo la draŝmaŝinon grandan, kaj provis ŝtele surtreti la bartrabojn. La tondrado de la draŝmaŝino plenigis ĉiujn valojn. Sur la alia flanko de la grenejo kreskis la pajlo je stakoj, similantaj flaveblankajn montarojn. Interne sur la planko kuŝis musidoj en etaj, vilaj nestoj. Sed la infanoj devis labori! Por 12-hora laboro ricevis ĉiu infano pagon de dek du oeroj.

Tiam okazis dum la draŝtempo, ke agitisto venis piede de alia bieno. Li eniris la grenejon dum la tagmanĝ-paŭzo kaj diris al la viroj:

En nia farmo ni ricevas pli da mono, ĉar ni minacis, ke alie ni ne laboros. La sinjoroj lernu pagi! Ni faris tion tuj antaŭ la draŝado ... La draŝantaro demandis pri io kaj alio, kaj povis aŭdi, ke tiuj en la najbara farmo iris simple al la arbaro, sed ili opiniis, ke tio ne konvenas por ili.

– Se ili ne havas nin, havas la aliajn, ili diris.

– Sed se ne ekzistas tiaj, kiujn ili povas havi? demandis la servisto el la fremda bieno. Fine li turnis sin al Forta Andreo kun sia demando.

– Labori estas ja tio, kion mi pleje kapablas, li diris post momento. Kaj se mi havus ĉiujn kontraŭ mi, mi povus labori same multe kiel ĉiuj kune.

La agitisto foriris. Sed la infanoj en la “ĉeno”, kaŝitaj en la grenfundo, aŭskultis. Ili opiniis la planon ne malprudenta. Se ili ricevos 25 oerojn anstataŭ dek du, ili daŭrigos la laboron, sed alie ili kuros arbaren.

Tuj antaŭ ol ili volis komenci, venis la inspektoro survoje al la grenejo. Kiam li turnis sin ĉirkaŭ la angulo, ĉiuj infanoj staris tie.

– Ni volas havi dudek kvin oerojn tage! Alie ni kuros arbaren, ili kriis.

La inspektoro nur ridis. Li daŭrigis al la granda, lignokrenela draŝmaŝino por doni ordonon pri laborkomenco. Sed atinginte la duonvojon, li tamen turnis sin.

– Eniru nun, ĉar ni komencos sammomente, li diris al la infanoj.

La infanoj restis obstine, ĝis la draŝmaŝino ekmuĝis tie interne, sed kiam la inspektoro elvenis kaj montris la bastonon al ili, escepte unu, ili ekkuris ĉiuj arbaren.

Nun okazis io rimarkinda, ke malgraŭ tio, ke la draŝmaŝino rondiris, ĉiuj radoj movis sin, la maŝino muĝis, tamen ne venis greno. Neniu troviĝis por distranĉi, nenio troviĝis por ŝtopiĝi en la cilindron. La apertura breto estis malplena. La draŝiloj frapadis la nenion. La lagroj minacis esti varmaj. La tuta infanĉeno estis fuĝinta al la arbaro.

La inspektoro iris al la viroj ĉe la stakoj, similantaj flavblankajn montojn, kaj diris:

– La infanoj forkuris escepte unu. Mi fakte bezonas kvin homojn por alporti la grenfaskojn, sed kiel estus, se mi havus nur unu, kiu superas vin ĉiujn? Se mi elektus vin, Forta Andreo? Forta Andreo pensis tireme kaj respondis fiere:

– La laboro estis tio, en kiu mi estis la plej forta pli frue, kaj certe mi faris ofte la laboron de kvin homoj, tiel ke ankaŭ nun mi bone povos fari tion.

Tiam Forta Andreo paŝis en la grenejon, grimpis malsupren al la profunda grenplanko, iris al la ekstremo de la muro, pikis la forkegon en kunpakitan amason, kiu estis granda kiel duona ĉevalŝarĝo kaj ekprenis. Rimarkante, ke ĉiuj restas kaj admiras lin, li metis la ŝarĝon surdorsen. Kun ĝi li iris al la apertura breto, kie la tie forgesita knabo staris preta por fari la distranĉadon. La knabo preskaŭ dronis sub la amaso.

De la grenejo kriis nun la servistoj sub la gvido de la inspektoro:

– Lin oni povas nomi viro. Li laboras anstataŭ dudek, kvankam anstataŭ infanoj! Forta Andreo ŝajnis iom ofendita. Li respondis tra la bruo:

– Nun mi nur ekprovetis. Sed venontfoje sekvos la ĝusta plenbrako!

Li returnis sin, tordis la forkegon en la greno tiel profunde, ke eĉ la tenilo ŝajnis malaperi en ĝi.

Sed nun okazis io neatendita, same neatendita, kiel pli frue, kiam li fleksis la unuan fojon la ferrelojn. Kiam li nun devis levi la ĉevalŝarĝe grandan amason, li haltis duonfare. Li lasis subiĝi la plenbrakon. Li provis denove. Ĝenate li kapthezitis al la aero, iĝis kadavre pala, klinis sin mem super la amason. El lia buŝo rompis vojon sangondo kaj ruĝigis la grenon. Tuj poste li kolapsis. Li ekkuŝis rekte-etendite en la greno.

Tiuj, kiuj staris plej proksime en la grenejo, kuris suben al la polvkirlita grenplanko. Ili turnis lin dorsaltere kaj fine elportis lin al la libera aero. Ankoraŭ li spiris malfacile.

Tiam li ankoraŭ foje leviĝis, ekdisigis la brakojn, forskuis ilin, kiuj lin tenis, kaj ŝajnis etendi la manojn al la forkego. Li provis diri ion sed sango venis. Post sekundoj li estis mortinta.

* * *

La draŝmaŝino, kiu funkciis malplene jam tro longe, devis pleniĝi, kaj ĉiu devis labori, kaj tuj, kiam la mortinto transportiĝis sub la tegmenton de servista kabano, oni devis kuri tuj en la arbaron kaj krii, ĝis oni ricevis respondon:

– Vi ricevos dudek kvin oerojn! Revenu tuj! Dudek kvin! Revenu! Ili kriegis en la arbaro.

– Nun vi ĉiuj povas atesti, aŭdiĝis la respondo post la arbustoj kaj supre sur la abioj. Hola-ho, vi, en la tuta arbaro! Nun vi estas niaj atestantoj, ke ni ricevu, kiom ni postulis. – Dudek kvin oerojn!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.