|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGONA?toroj Diversaj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La suno okupis la ĉambron de la kuratoro ĉe la alta supro de la malliberejo. Bela ĉambro ĝi estis, kun profundaj fenestroanguloj en la malnova ŝtonkonstruaĵo el la mezo de la pasinta jarcento. Antaŭ la fenestro pendis helaj, florornamitaj kurtenoj kaj sur la fenestrorando staris floranta pelargonio. Sur la muroj pendis bildoj, pentritaj de malliberulo kaj sur la tablo staris bukedo da freŝaj floroj. La kuratorino sidis sin klinanta al la papero kaj skribis, dum ŝi lasis strivestan malliberulon legi leteron. Ŝi estis taktema kaj tial ŝi ne rigardis supren al li, dum li legis.
La malliberulo dumtempe jam estis finleginta la leteron kaj sidis tie kun ĝi en la mano. Li rigardis la pelargonion, starantan ĉe la fenestro, lumantan en la sunbrilo. Li vidis multe da pelargonioj en multaj ĉambroj. Lia patrino, lia fianĉino kaj liaj fratinoj okupis sin multe pri tiaj floroj. Li havis ombrosimilan imagon pri tiuj virinoj kaj dronis en kelkminuta revado, ĝis lin vekis la voĉo de la kuratorino. Ŝia rigardo estis levita de la laboro kaj ŝi rigardis lin dum mallonga tempo, antaŭ ol ŝi parolis.
– Nu, kion vi diras pri la letero, Jansson?
– Kion mi diru? Tre afable de ŝi.
Jansson rigardis denove malsupren al la letero kaj perceptis kelkajn liniojn, kiuj speciale kaptis lin, sed li ne sciis, ĉu ili plaĉas al li aŭ ne. “Mi kredas, ke troviĝas multe da bono en li, tion ni ĉiuj kredas, liaj fratinoj kaj mi.” Ĉu oni parolas tiel pri homoj? Li mem ne pensis pri tio, ĉu io bona estas en iu, sed kiam temas pri iu, kiel li, estas ja io alia. Li sentis, ke laŭ la volo de la kuratorino li devus diri iom pli.
– Jes, tio estas tre bela. – Ĉu vi do vojaĝos hejmen al via fianĉino nun? – Estos plej bone tiel. Se ŝi tiel volas min reakcepti. – Sed vi ne ŝajnas esti gaja.
– Ĉu vi scias, sinjorino: gaja oni neniam estas en tiu ĉi domo. Kaj estas bone, kiel estas, mi opinias ...
– Ĉio estos bona, vi vidos, Jansson, kiam vi elvenos kaj alkutimiĝos. Per tio la aŭdienco finiĝis.
Reveninte tra la koridoroj de la malliberejo al la laborejo, Jansson pensis plej multe pri la pelargonio en la fenestro de la kuratorino. Kaj pri la esprimo en la letero, “troviĝas io bona en li”. Kio estas proprasence la bona en la homo? Tion li ne sciis.
Tiel venis la tago de la liberiĝo. Antaŭ la pordego li renkontis Friĉjon, kiu liberiĝis unu semajnon pli frue. Jansson ŝatis Friĉjon kaj tute ne estis surprizita ekvidinte lin. Temis pri ia ŝtelrompo; Friĉjo sciis pri io, kion oni povas fari senriske kaj nun li volis havi kompanianon, pri kiu li povas fidi. Friĉjo salutis kaj proponis cigaredon. Post iom da tempo li demandis:
– Vi venos, ĉu ne?
– Mi ne scias.
– Ni havas kun ni gorĝ-stimulilon, la uloj atendas en kafejo.
Jansson tordis kaj turnis sin kaj ne sciis, kiel konduti, nei estis same, kvazaŭ li montrus malestimon al kamarado kaj brando certe gustus bone; sed li ne volis kuniri.
Sed Friĉjo komprenis lin.
– Mi komprenas. Vi volas denove provi, sed rimarku, tio ne estas ebla.
– Sed oni povas provi.
– Provi oni ja povas, sed tio ne eblas.
– Mi kredas, ke mi tamen por ĉiu okazo provos.
– Sed vi povus kuniri kaj trinki brandon, vi povas vojaĝi pli malfrue.
– Ne, ne estas bone komenci per brando, oni daŭrigos kaj ili hejme sentos la odoron.
– Faru do kiel vi volas. Estus bon-bone, se vi sukcesus. Friĉjo sekvis lin al la tramo direkte al la centra stacidomo, rigardis, kiel li entramiĝis kaj kiel la vagono ekveturis, staris tie dum iom da tempo kaj rigardis post la vagono, dum li ekbruligis cigaredon. Estis iom da envio kaj ankaŭ iom da ironia mondkono en lia rigardo.
Jansson staris ĉe la biletgiĉeto de la centra stacidomo. Estis tumulto, homoj puŝiĝis kaj urĝis kaj li provis laŭeble simili al la aliaj. Li ne estis malbone vestita, li havis bonaspektan surtuton kaj molajn, nigrajn ŝuojn, sed tamen li sentis, kvazaŭ li ŝvebus malfirme en la aero. Eble estos pli bone, kiam li estos alveninta hejmen. Ne multaj sciis ion pri li: la instruisto, la prezidanto de la komunuma konsilantaro, liaj fratinoj kaj fianĉino. La patrino scias nenion, oni diris. Kaj finfine estas io bona en li. La pensoj zigzagis, dum li staris en la vico ĉe la kaso. Subite li imagis vidi pelargonion en fenestro. Tiam estis lia vico ĉe la kaso. Li diris la nomon de la stacio kaj la oficisto demandis:
– Simplan?
– Nnne, mi ne scias.
– Ĉu vi ne scias? Jansson rigide rigardis en la aeron, ĉu li devus aĉeti simplan aŭ tien-reen-bileton? Laŭ la letero li havas ion bonan en ŝi. Kaj la pelargonioj. Sed la homoj malantaŭ li iĝis senpaciencaj, komerca vojaĝisto tamburis per la piedoj por lin urĝigi kaj la oficisto en la kaso prezentis surprizmienon.
– Ĉu vi ne scias, kian vi deziras, simplan aŭ tien-reen? – Donu do tien-reen-bileton! La fervojoficisto komencis manovri per la biletmaŝino. Jansson kriis tra la aperturo:
– Se oni ne uzas la tien-reen-bileton, oni rericevas la monon, ĉu ne?
– Jes, kun reteno de la kosto por la simpla bileto plus kvindek oeroj.
Dum la vojaĝo Jansson sidis kvazaŭ ŝtono, li timis la alvenon hejmen. Pasaĝero eltrajniĝis kaj lasis sian gazeton, li prenis ĝin kaj komencis ĝin legi, sed la literoj staris senvivaj, ili ne emis kuniĝi je vortoj. Li sentis vomemon kaj li sidis kaj glutadis dum mallonga tempo. Tiel forpasis la vomemo, sed la malpleno restis. Sed li povis trankviliĝi, io bona ĉiam troviĝas en li. Li rigardis la pejzaĝon, kiu preterflugis en molaj ondoj. Tute subite estiĝis strioj sur la fenestro, etaj rubandoj el glimantaj kristalperloj. Tio estis ja bela, sed signifis, ke pluvas. Post iom da tempo venis tutaj faskoj el tiaj perloj, kaj baldaŭ iĝis la tuta vitrotabulo torenta akvofluo.
Estis bele rigardi la molan pejzaĝbildon ekstere, sed Jansson pensis pri siaj maldikaj ŝuoj kaj pri la duonmejla ŝoseo, kiun li havas antaŭ si de la stacio por atingi sian hejmon. Li metis sian maldekstran piedon surgenuen kaj rigardis la plandon. Ĝi nun estis disiĝinta de la ligplandaĵo kaj tie enpenetros akvo. Poste li rigardis la dekstran ŝuon kaj vidis, ke estis preskaŭ same ankaŭ pri ĝi.
Li jam pentis, ke li ne prenis paron da malpli delikataj, sed pli fortikaj laborŝuoj, li ja povis elekti kaj li memoris la acidan rimarkon de la karcergardisto, kiam li prenis la pli molan paron. Sed li volis esti neta, kiam li venos hejmen. Li denove rigardis eksteren; nun la ĉielo estis ĉie egale griza. La pluvo iom laciĝis, la unuaj, perfortaj puŝoj de la tempesto mildiĝis, sed nun komenciĝis la persista pluvo. Por li restis nun nur unuhora veturo en la trajno, li elrigardis tra la fenestro por trovi heliĝon, sed iĝis pli kaj pli grize.
Ne multaj homoj estis ĉe la stacio, kiam la trajno alvenis. La inspektoro, la stacia gardisto kaj ankoraŭ unu pasaĝero. Kaj tio estis bona, ĉar li tute ne estis certa, kiom da homoj sciis pri li, neniam li povis esti certa pri tio. La pasaĝero, por li nekonata, prenis la tie atendantan taksion, verŝajne li mendis la veturilon. Cetere ne estis konvene, ke li alvenu hejmen en aŭto, al la fratinoj tio ne plaĉus. Kaj al Ingegerd tio ne plaĉus, ĉar la fratinoj ne aprobus tion.
Jam antaŭ ol li venis al la placo malantaŭ la stacidomo, la akvo penetris en la ŝuojn. Malvarmeta, kota ondo fluis inter la piedfingroj. Baldaŭ li venis al kelkaj senŝirmaj kampoj, kie estis kontraŭvento. La vento batadis lian vizaĝon. Li batalis sin antaŭen en la pluvo kaj li pensis nur pri tio, ke li ne havos sekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn, kiam li alvenos. Poste li pensis pri Friĉjo kaj la kamaradoj, kiuj sidas en biertrinkejo en la urbo nun kaj sentas varmon. Eble estis stulte de li, ke li ne sekvis lin ĉimatene. Ĉu li iam atingos la finon de tiu ĉi kampo?
La pensoj kirliĝis intermite tra lia cerbo, inter la ventatakoj. Nun ankaŭ la dika surtuto malsekiĝis tiel, ke li sentis kvazaŭ la pluvo falus tra ĝi. Li eble estus farinta pli saĝe, se li estus restinta en la atendejo ĝis la fino de la pluvo. Sed tien iu estus povinta veni, kiu scias ion. La plej bona, kio koncernis Friĉjon kaj la kunularon, estas, ke ili scias ĉion, sed neniu donas gravon al ĝi. Inter li kaj la kamaradoj ne estas muro.
Ingegerd atendis lin, ŝi liberigis sin por tiu tago de la fabriko, por ke ŝi povu aranĝi la hejmon vere bele. Ŝi aĉetis freŝan kafkukon, la fajro brulis en la fajrujo, kaj ŝi devis nur surmeti la kafujon, kiam li venos sur la ŝtupoj. Ŝi ne estis tute certa, per kiu trajno li venos, ŝi tute ne sciis, ĉu li entute venos. Kaj ĉu li unue venos al ŝi, aŭ al iu el la fratinoj? Ĉu ŝi entute volis, ke li venu? Ŝi ne sciis, kion ŝi dezirus! Li estis en karcero kaj ŝi sentis, ke la sango jam ĉe la penso ruĝigis ŝian vizaĝon, ŝi sentis ankaŭ, kvazaŭ ŝi premus sin al li, ŝi fermus sin ĉirkaŭ li por ŝirmi lin kaj ne nur por ŝirmi lin. Ne, estis multe, multe pli. Kaj troviĝas io bona en li. Nun, kiam ŝi sentis tiel, ŝi staris kun senmovaj okuloj kaj elrigardis en la spacon.
Tiam ŝi aŭdis paŝojn en la suba perono, ili venis supren sur la ŝtupoj. Li, tiu estas li, ŝia koro tamburis. Ŝi faris paŝon al la pordo kaj aŭskultis. Kiam li venis al la supra ŝtupa plato, subite ŝi faris du paŝojn al la fajrujo, ke li ne rimarku, ke la envenanto ne rimarku, ke ŝi senmove aŭskultis. Ŝi ne volis, ke li sciu, kio okupas ŝiajn pensojn. Neniu rajtas sekvi niajn pensojn, eble tio reprezentas nian liberecon. Proprasence ni levas ja murojn.
Oni frapis sur la pordo. – Bonvoli enveni! Ingegerd mem sentis, ke ŝia voĉo estis malmola ĉe la elparolo de tiuj vortoj, sed ŝi ne povis helpi pri tio, ŝia maltrankvilo estis tiel granda. Ŝi returnis sin sammomente, kiam li malfermis la pordon. Li ne estis tia, kiel ŝi imagis, li estis malseka, la akvo glitis de li. Liaj haroj estis malsekaj kaj ili fiksiĝis sur la frunto, la vizaĝo estis pala. Li ne havis buklojn ĉe la frunto kaj pri ili ŝi sonĝis dorme-reve dum du jaroj. Ŝi rememoris kiel li aspektis, kiam li forveturis antaŭ du jaroj dum varma julia tago. Nun li estis tre pala, kaj ŝi pensis pri tio, ke tiuj, kiujn oni malliberigis, havas krimulaspekton. Kaj kiel ŝi povus eviti, ke ŝi efektive pensis tion.
Sed la plej grava estis tio, ke ekvidante lin, ŝi malantaŭeniĝis iomete, nur iomete, sed tamen tute rimarkeble. Kaj ŝi tuj vidis, ke li retiras sin, ke li enŝeligas sin. Ŝi provis ripari la eraron, dirante en pli mola tono, bonvenon. Sed nun estis io alia en ŝia voĉo: nun aŭdiĝis, ke tio estis io pripensita, io elserĉita, io, kio ne venis spontane elinterne. Kaj ŝi klare vidis, ke li rimarkas tion.
Li staris daŭre rigide ĉe la pordo. Li havis malagrablan percepton pri tio, ke akvomakulo formis sin ĉirkaŭ li, tie kie li staris. Estis io humiliga en tio. Kaj li estis konvinkita, ke fakte li ne estas bonvena. Oni kredas multon, kiam oni estas en tia situacio. Ŝia vorto, bonvenon, sonoris tiel false en liaj oreloj. Poste li vidis, ke Ingegerd ŝanĝiĝis. Pri tio oni ne povis ja miri, pasis du jaroj. Ŝia voĉo iĝis iom pli forta, ŝiaj brakoj iom pli rondaj kaj ŝiaj okuloj iom pli esprimplenaj. Jam tio efikis iomete kiel skuo je li.
Nun la lango de la pesilo staris kun apenaŭa movo inter ili. Ĉio dependas de la plej proksima movo.
Ingegerd faris la unuan iniciaton. Ŝi sekvis sian instinkton kaj iris al li por ĉirkaŭbraki lin. Ŝi atingis tiom, ke ŝi ektuŝis lin,
sed ŝia unua percepto per la fingropintoj estis, ke lia surtuto estas tramalseka kaj malvarma. Ŝi retiriĝis kaj ne finis sian movon. Tiam venis malamika esprimo en liajn okulojn kaj li faris paŝon malantaŭen.
Estis malfacile kaj neniu el ili sciis, kiel konduti. Denove Ingegerd estis tiu, kiu prenis la iniciaton, sed nun ŝi tiris sin el la malfacilaĵo, ŝi prokrastis por gajni tempon kaj havi la aferon pli ĉiutage simpla. Ŝi demandis:
– Ĉu vi estis ĉe Ester?
Li respondis tute mallonge:
– Ne.
La vorto falis tiel brutale formordita, ke li timigis sin mem. Kaj nun ĉio estis efektive detruita. Ester estis tiu el liaj fratinoj, kiu plej malfacile povus forgesi, ke li estis karcerulo. Li decidis, ke sian sintenon li zorge observos, eĉ se Ingegerd kaj la aliaj fratinoj estos tiaj, ke estos inde provi denove.
Ingegerd diris:
– Sed ne estu tiel abrupta!
Li rigardis rekte en ŝiajn okulojn kaj respondis:
– Ne estas tiel facile, tion mi povas diri.
Li staris ankoraŭ kaj hezitis, estis malfacile ŝiri sin de la ĉambro kaj la knabino, li komprenis, ke ŝi deziras reteni lin. Io en li instigis lin ĵeti sin sur ŝin kaj premi ŝin sur la plankon, sed li ne agis tiel. Estis tiel multe, kio batalis en li. Fine li perdis sin en io malhela, kio levis sin en li. Kaj li ekhavis la penson, ke li ne plu povas resti.
– Mi iros malsupren al Ester kaj parolos kun ŝi, eble estos plej bone, se mi parolos kun ŝi unue.
– Sed vi certe revenos? Li kredis aŭdi, ke ŝi sentas malpeziĝon, ĉar li foriras; estis ekstreme delikata sereniĝo en sia voĉo kaj por li estis dolore aŭdi, kiel ŝi diris tion al li. Sed li respondis nur, por pli facile forlasi ŝin.
– Kompreneble, mi revenos. Tiel li iris, unue prokrasteme ĉe la unuaj ŝtupoj, poste li pliigis la rapidon. Kiam li venis al la vilaĝa strato, ĉesis la pluvo. Li iris malsupren al la barako, kie Ester loĝas, sed li ne eniris, li reiris al la direkto de la stacidomo. Apenaŭ li pensis, li nur iris. Foje-foje krozis tra la cerbo imago pri beleta ĉambro kun pelargonio en la fenestro, sed baldaŭ ĝi formortis. Li venis precize al la stacio por atingi la lastan trajnon al la urbo. Ĉirkaŭ la dekunua vespere, li venis al la biertrinkejo en la Klara-distrikto. La kamaradoj sidis ĉirkaŭ tablo, kaj ĉiu vizaĝo eklumis, kiam ili ekvidis lin. Iu sammomente mendis ankoraŭ unu botelon da biero. Jansson sentis, ke li estas bonvena, kvankam neniu rekte diris al li. Friĉjo diris:
– Nu, vi vidas, ke estas neeble.
Jansson respondis:
– Jes, mi komencas kompreni tion. La biero alvenis, iu verŝis gluton da brando en la glason kaj poste oni trinkis. Kaj post tio oni daŭrigis la flustran interparolon pri la granda serurrompo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.