La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA LIBERA DIMANĈO

HARRY MARTINSON

Elĉerpitaj patrinoj kaj dorlotitaj infanoj ĉiam troviĝas sur la sama branĉo. Ili estas adjektive iniciantoj unu al la alia. Dum ok jaroj Hanna Fast ricevadis definitivan promeson pri libera dimanĉo. Dum ok jaroj oni ĉirkaŭprenis ŝin per la promeso, vindadis ŝin en ĝin, ĝis ĝi iĝis pli malbona kateno ol se oni neniam estus promesinta ion. Ŝiaj infanoj mem revis ĉiam filmforme, ekzotike, sed ŝin ili katenis tiel loke, kiel putsitelo estas ĉenita en la puto. La sola ekzotika ekbrileto, kiun ŝi povis travivi, estis tio, kion ŝi vidis sur la skatolo de la fernigriga rimedo “Zebro”.

Sed la infanoj kaj la edzo donis al ŝi la promeson. Tio sonis jene:

– Iun someran dimanĉon vi veturos al la kamparo, panjo. Pripensu, por tuta dimanĉo.

Kaj ili pentradis al ŝi, kiel ŝi ĝiatempe povus kalkuli pri tute mirinda tago.

Ŝi kapjesis kaj ridetis.

– Jes, tio estos tre agrabla, ŝi diris, kompreneble, se tio realiĝos.

– Jes, certe estos tiel, panjo, ili diris. Kiel vi, panjo, povus dubi pri io tiel simpla. Tuta dimanĉo.

Ili ridetis kaj promesis. Sed estis videble, kiel peniga tio estas al ili. Ili ripetis la aferon tiel ofte, ke ili trouzis ĝin. Subkonscience tio estis ilia plej interna penso, ĉar ili malenviis al ŝi ne nian trankvilon.

Nun iĝis tute decidite, ke ŝi devos veturi al la kamparo por tuta dimanĉo.

– Ni mem kuiros tiun tagon, diris unu.

– Jes, pripensu, kiel agrable estos al panjo tiun tagon, diris alia.

– Tute certe, diris iu tria.

La kvara diris:

– Jes, panjo supozeble bezonas tion. Ni mem kuiros tiun tagon, se panjo diros, kiel ni devas kuiri.

Dum kelkaj monatoj ili daŭrigis la parolon pri la afero. Ili neniam povis sufiĉe glorigi, kiel agrabla estos al ŝi tuta dimanĉo en la kamparo.

Kiam la aŭtuno alvenis, iĝis iliaj voĉoj pli palaj. Venis oktobro kun pluvo, novembro kaj decembro kun neĝkoto. Ŝi mergis kristkandelojn preskaŭ mortlace, por ĉion havi en ordo kaj ke estu iom festece, kiel devas esti la 24-an de decembro.

Ŝiaj kruroj ŝvelis pro la taglonga starado kaj kurado. La bluaj varikoj ekfloris kiel prunelbranĉoj sur la kruroj kaj tibikarnoj. Ŝi alrigardis ilin kaj angoro kaptis ŝin. Speciala, stranga angoro. Sed tion oni ne montru, ĉar tion oni povas nek friti nek manĝi.

Foje-foje povis okazi, ke ŝi havis silentan plezuron pro la “diligenta floro” aŭ kiam la pikila kaktbulo ekfloris ĉe la suda fenestro, kiu rigardis al farmputo, sed ankaŭ tio estis io, kio devis resti en ŝi mem, ĉar el ĝi ne povis esti kotleto.

En januaro komenciĝis denove la promesoj. Estas facile doni someran promeson en neĝtempesto. La farmputo pleniĝis de la kirliĝanta flokaro. La neĝoblovaĵoj restis kuŝantaj ĉe la rando de la putfundo. Unue ili estis puraj kaj ili havis la plezuron blankan de la novo same kiel blanka tollavaĵo, sed poste ili iĝis malpuraj kaj bierkoloraj. Kaj nun komenciĝis, kiel dirite, tempo de la promesoj.

– Ne estis eble pasintsomere, sed panjo vidos, ke estos tiel, kredu panjo. Pripensu, tutan dimanĉon en la kamparo.

– Jes, ŝi diris, jes, jes.

– Kaj ni aranĝos ĉion por la manĝo kaj ĉion ceteran tiutage.

La edzo aprobis la aferon. Ankaŭ li promesis, ke estos tiel ... iom post iom.

Tiel pasis la vintro. La infanoj vizitis la lernejon kaj la ludparkojn. Kaj la pli aĝaj? La ondo de la sportkluboj kaptis ilin kelkfoje ĝis la kamparo. Tio okazis vintre kaj somere. Kelkfoje ankaŭ la lernejo ekskursis kaj grupvojaĝoj okazis. Ili komencis esti vere dorlotitaj koncerne la kamparon.

Kelkfoje ili rakontis ion pri tio.

– Jes, diris la patrino. Jes jes ... Devas esti bele kaj agrable tie ekstere preskaŭ ĉiusezone. Mi ja memoras pri tio, sed oni ne havas tempon por memori. Baldaŭ mi forgesos kiel la kamparo aspektas.

– Sed tio okazos, ili diris. Tio okazos. Tutan dimanĉon havos panjo. Tute certe, ili diris, tute certe.

Ili fiksrigardis sin. Kial tiu ĉi laca mieno? Kial ŝi ne estas pli dankema? Kiel strange, ili pensis. Kurioze, efektive. Ili incitiĝis kaj intencis repreni ĉion. Sed iel ili pentis kaj kun la alveno de februaro ili komencis denove promesi.

– Ĉu vi povas imagi, tutan dimanĉon, panjo.

* * *

Tiel forfluis kvin jaroj kun la fonto. La promesoj tiam jam tedis ŝin. La temo iĝis ĝena. Nun eĉ la diablo ne scias, ĉu estos io el ĝi. Ŝi montris dubon ĉiufoje, kiam iu parolis pri ĝi. Ĉu ŝi ne komprenis, ke ili volas bonon? Ne. Ŝajne ŝi ne komprenis tion. Nu, tiel do.

Frue dum iu aŭgusta mateno de la oka jaro post la promeso ŝi ŝtelis sin el la lito.

Kiam la aliaj vekiĝis, ŝi jam estis for.

– Ŝi foriris, ili diris, nun ŝi prenis sian dimanĉon. Dum la tuta antaŭtagmezo ili parolis pri la afero. Tio estas la plej impertinenta, kion ili spertis. Jes, efektive! Dum tiu tempo de la tago ŝi sidis ĉe rivereto, kiu malrapide plaŭdante prikantis sin mem alvenante en verdan valeton. Sed ĉio luliĝis antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝi sciis nur, ke ŝi sidas havante siajn piedojn en la fluanta akvo. Sed kie estis cetere la kamparo? Kvazaŭ ŝi ne estus povinta kapti ĝin.

Ŝi ekkuris cirkle sur la kampo, sed la ŝvelintaj kruroj malhelpis ŝin kaj ege doloris ŝin. Kie estis la kamparo? Super la okuloj ankoraŭ restis la urba membrano. La sento por la novo ŝajnis aperi nur iom post iom.

Ŝi sekvis la rivereton iom eksteren. Ĝi malaperis en bosko. Meze de la bosko ŝi ripozis sur ŝtono. Tie ŝi sidis tiel longe kiel ŝi kuraĝis. Ŝi demetis la ŝuojn kaj metis ilin flanken. Interne en ili jam svarmis formikoj. Ŝi sidis sub densa arko de folioj. Sur la arbo kantis birdoj. Sed tamen ŝi povis kapti nenion el la tuto. Ŝi eĉ sentis iaspecan angoron, kiu ŝajne volis ŝin iĝi tute malplena. La rigardoj estis sorbitaj de arbo post arbo, de folia denso, aŭ de iu birdo, hazarde aperinta. Sed ŝi vidis ilin sen ke ŝi estus vidinta, ĉar ŝi estis premata de la sento, ke nur ŝi vidas kaj sekve neniu vidas tion.

Jam ŝi estis sidanta ne mallongan tempon kaj tamen ŝi ne sukcesis senti la ekziston. Ŝi malbutonumis sian bluzon kaj elprenis unu el la grandaj mamoj. Ŝi tenis ĝin en la manoj kiel en apoganta pokalo. Ĝi estis pufa, granda, harsubtile bluvejnita kaj tute neĝblanka, ĉar dum ege multaj jaroj ĝi estis enŝlosita en vestoj, devo kaj urbo. Longe ŝi rigardis ĝin, dum ŝi trovis samtempe sian ideon tute sensenca, kaj ŝi restis ankoraŭ sufiĉe longe sidanta kun la mamo en la manoj. Fine ŝi devis pensi pri la vojaĝo hejmen. Pri tio efektive ŝi pensis dum la tuta tempo. Antaŭ ol ŝi forveturis, ŝi forgesis maljungi la animon kaj pendigi la jungilaron sur forta najlo en la kuirejo. Sed ŝi forgesis demeti ankaŭ la lignecan jugon kaj ĵeti ĝin en la devodefluilon. Ŝi havis kun si la obstine malĝojan penetron de la realo en la eternan rondiron de la tirancirkloj. Kaj nun ŝi komencis elverŝi la formikojn el la ŝuoj. Nun ŝi devas ekiri kaj denove veturi hejmen.

Sed kiam ŝi volis surpreni la ŝuojn, ŝi rimarkis, ke la piedoj ekŝvelis tiel, ke estis neeble trudi la karnarkon sub la ŝuarkon. Kaj ĉar la realo en siaj plej sentemaj partoj konsistas el karno kaj sango, ŝi ne povis ekstermi siajn piedojn, aŭ igi ilin spirite elastaj kaj grandioze sublimaj. Ŝi sciis ankaŭ tion, kiel la virinoj persekutis unu la alian per modokuloj kaj per okuloj kun senso por la deca kaj ĝusta. Veni al la trajno kun nuraj duonŝtrumpoj, tio estus konsiderata de la plej multaj virinoj, malgraŭ la ŝvelintaj piedoj, kiel libervola migro al la frenezulejo. Trudi parton de sia korpo en la du ridindajn ŝuojn estis vivgrava virina afero, kiu fidele sekvis ordonantan realon. Kulpo kontraŭ ĉi tiu regulo estis punata per ŝia propra angoro kaj timo antaŭ la onia opinio. Tiu angoro kaj timo estas senfunda laŭ tiuj mezuroj, kiujn la realo pridecidas.

Tial ŝi trudis laŭ ĉina torturo la piedojn en la ŝuojn. Ververe ŝi ne povis sukcesi, sed ŝi faris ion superhoman. Poste ŝi levis sin, staris momente kaj ŝia korpo ekŝanceliĝis, kvazaŭ ŝi starus sur stangoj, kvankam la ŝuoj estis plataj. Ŝi ĝemetis, kaj dum ŝi ĝemetis, ŝi komencis simile al senpova kolimbo ŝanceliĝi al la stacio. Ĝi estis videbla trans la somersusura densejo kaj la murmurantaj foliamasoj.

Kaj tiam fakte ŝi kolapsis. Estis neelteneble kaj estas limoj por ĉies povo. Ŝi restis sidanta en maldensejo kun ĉiuspecaj floroj, sed kun la difina influo de la realo, kiu daŭre premis ŝiajn kranion kaj piedojn. Tie per kelkaj movoj ŝi liberigis sin de la ŝuoj kaj poste ekploris. La semaforo staris tie fore kaj salutis ŝin per sia levita diktatorbrako. Ŝi kuŝis sur la kampo kaj spiris malamon en la aeron – pleje kontraŭ sin mem, ĉar ŝi foriris. Nur ĉe la kvara trajno ŝi venis al la stacio.

Hejme en la sunrostita brikdezerto de la urbo troviĝis nun la katodora oazo, kiun ŝi ankoraŭ devis atingi.

Kaj kiam fine vespere ŝi venis hejmen, ŝi ne iĝis miranta pro la riproĉoj. Ŝi pensis nur: Dank’ al Dio, ke miaj ŝvelintaj kruroj estas hejme.

Sed ŝi devis toleri. Oni longe ne laciĝis en la klarigoj pri tio, ke estas maldece tiel forkuri de hejme.

– Panjo estus ja povinta atendi. Ni intencis ĝuste nun proponi al panjo dimanĉon.

– Jes. Kaj nun la ŝajno estas, ke ni envias de panjo dimanĉon, malgraŭ tio, ke ni konstante pensis precize pri tio.

– Jes, je la diablo, senhonte, tute simple, diris tiu, kiu venis el la Stadiono.

– Jes, jes, diris malrapide la patrino kaj rigardis per timaj okuloj al ĉiuj, atakita de ĉiuj. Jes, jes ... Kaj poste la realo daŭrigis sian vojon. Kaj kiel senlaca maŝinrisorto, la patrina animo turnis sin en la brikputo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.