La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

PORTU LA ŜARĜON UNU POR LA ALIA

FOLKE FRIDELL

Unu el ili estis malsana. Io tia, kompreneble, povas okazi; ĉiuj ne povas esti ĉiam sanaj. Malsanoj apartenas al la vivo. Nur la morto liberigas nin de la malsanoj. Tiu ĉi okazo venis, kompreneble, maloportune, kaj ĉagreno densiĝis ĉirkaŭ la lito de la malsanulo. Ili kuŝis longe kaj malametis lin pro la malsano; ili opinis, ke li sabotas kontraŭ ilia kolektivo nun, kiam finfine ili ricevis bonan arbaran hakejon kaj akcepteblan pagon. Samtempe ili iomete timis ankaŭ infektiĝon, ĉar li tre suspektinde tusadis kaj sputis amason da muko ĉirkaŭ sin.

Jonas, la gvidanto, malfermis la kuraclibron, ĉar Persson volis tiel kaj malsanulo valorigas sian volon. Neniu el la uloj trotaksis la librojn, tiel ke tiu ĉi kuraclibro estis la sola trovebla, kiu koncernis literaturon. Kiam ili ĉiuj estis sanaj, Persson kutimis uzi ĝin, kiel submetaĵon, por lardotranĉado, ĝi estis stabila kaj dika kiel predikaro kaj donacis ioman nuancon da onklineca bonfara asocio al la kabana grupo.

Jonas blasfemis kaj malbenis ĉiujn, kiuj verkas kuraclibrojn, ĉar apenaŭ troviĝis iu malsanpriskribo, kiu ne agordis al la malsano de Adrian Persson. Preskaŭ ĉio, kio estis infekta, povis sterniĝi el li, de ĉiutaga angino ĝis pesto.

Dum Persson havis iom da konscia ĉeesto, Gvid-Jonas legis laŭte, sed li finis subite, opiniante, ke la malsanulo kvazaŭ aplikus sin laŭ la diversaj priskriboj. Persson tusis dum la duono de la nokto laŭ la ftizosimptomoj, aŭ li retenis la spiron, ĝis lia vizaĝo bluiĝis, kiam la laborestro legis la ĉapitron pri la angino tonsila.

Plej malfacilaj estis por la sanuloj la noktoj. Tage ili lasis lin kuŝi sola, ĉar oni ne povis oferi la tutan vivon por homfrato, kaj ili havis sian hakejon kaj siajn malsatajn idojn tie hejme. Sed dum la noktoj ili ne havis forton kuŝi kaj aŭskulti lian spirmankon kaj ĝemveojn. Kiam Persson vomis, ili alterne malplenigis la vazon por liberiĝi de la fetoro.

Li estis nur por malfaciligi ilian situacion, kaj ne montriĝis pliboniĝo. Persson iĝis nur pli malsana. Jonas havis respondecon kiel komisiito de la entrepreno kaj li volis lin rehejmigi trans multajn mejlojn jam komence de la malsano, sed tiam la malsanulo protestis kaj kredis ke ili volas lin senigi ankaŭ de lia hakejo.

Pli malfrue, poste, kiam la alta febro venis, iĝis tute neeble lin transporti. Persson estis antaŭe tre utila por ili kaj eble tial ili malamis lin nun, kiam li kuŝas senpova. Li estis tre lerta en la kuirado kaj bonega en la prizorgo de la laboriloj.

Sendube estis kelkaj, kiuj eksuspiris pro malpeziĝo tiun nokton, kiam Persson forlasis la lardodoron kaj la kuraclibron. Oni ne dormis poste, ĉar lit-ĉe-lite kun la morto oni iĝas maldorma kaj tiuj, kiuj malametis lin dum la malsanperiodo, nun post la fino de la turmentoj, ricevis konsciencriproĉon. Tiel estas preskaŭ ĉiam.

La kontenteco subite finiĝis, kiam iĝis klare, ke Persson iel devos alveni al sia hejmo. Ne estis eble havi kadavron en la kabano, nek pro la parencaro, nek pro ilia propra trankvilo. Pli ol 30 kilometrojn ili devis porti lin tra la arbaro, kie ne troviĝas veraj vojoj. Ili tiomgrade perdis la emon pro la penso pri tiu ĉi transporto, ke fine ili rezignis pri la laboro kaj decidis ekiri kun sia stranga sarĝo.

Ne estas facile gastigi la morton inter vivantoj. Ho jes, ili ĉiuj provis sin senkulpigi, sed tute ili ne sukcesis. Angore ili kalkulis ĉiujn fojojn, kiam ili malplenigis la noktovazon post Persson, aŭ la fojojn, kiam ili donis al li helpon, ke ili forigu la pikojn de la konscienco. Ili rememorigis al si ĉiujn afablajn vortojn al la malsanulo kaj provis forgesi la krudajn pensojn. Por kelkaj estis fine tolereble. Ili faris sian devon, kaj eĉ kadavro ne havas rajton postuli pli ol kutiman kompaton.

Nun, kiam Persson estis mortinta, tiu afero estis tre grava. Pro io ĉiuj pentis; ke ili ne helpis al Persson veni hejmen antaŭ la plej malfacila parto de la malsano. Eĉ kontraŭ lia volo ili estus povintaj influi lin. Nun ĉiuokaze ili devis prizorgi, ke li alvenu hejmen por esti enterigita. Ili ne kuraĝis havi mortinton kiel samĉambranon.

Pli frue ili estis ses viroj krom la laborestro. Ili estis tiom, sed nun unu el la ses estis mortinto. Ili portis alterne po du kaj estiĝis komplika sistemo por ŝanĝi la kvinan. Neniu kuraĝis peti la estron akcepti sian dornaĵon. Li estis koler-impulsa kaj forta. Cetere tio estus simpliginta la problemon, tiam ili estus povintaj havi tri-alternan dividon.

Jonas iris antaŭe kaj montris la vojon. Li faris sian parton al la lignaĵista laboro kaj nun incitiĝis, ĉar la transporto okazis tro malrapide, jen kaj jen li haltis kaj atendis la morttransporton.

Jonas ne povis ne rimarki la furiozajn rigardojn, sed li tenis sin al sia estra digno kaj metis siajn manojn en la pantalonpoŝojn. Laŭ la kresko de la kolero malpliiĝis la respekto al la danĝera humoro de la estro. Fiŝist-Anders – Dio scias kial li havis tiun nomon, fiŝisto li ne estis – la kuzo de Jonas fine koleriĝis. Estro li estis ja tiu Jonas, sed nun ne temis pri arbfaligo, sed pri kadavrotransporto.

– Certe vi estas laca kaj elĉerpita, Jonas? Ĉu ni ne devus porti ankaŭ vin? Tio efikis. Jonas ne havis forton kontraŭstari kaj akceptis sian dornaĵon, sed tio ne plibonigis la agordon. Malrapide ili marŝis, ĉar apenaŭ estis trovebla vojo, kaj oni devis fari longajn ĉirkaŭvojojn pro la printempa inundo. Dum la tagoj ili prosperis iel, kiam la suno pelis la obskurombrojn kaj diablaĵojn for, kaj la vento venis kun ĉiuj freŝaj spiroj de la printempo. La tagoj estis kvazaŭ salutoj al la vivantoj. Sed la noktoj estis malfacilaj. Tiam silentiĝis la birdkanto precize tiel, kvazaŭ mucida ĉifono ŝtopus la kolojn de la etaj mizeruloj.

Kun la silento venis ankaŭ la malbona konscienco de la vivantaj viroj. Dum tiuj malmultaj horoj, kiujn ili permesis al si mem, ne eblis dormi. Dormi ĉirkaŭ kadavro, kiu ĵus estis bona kamarado, ŝajnis al ili senmorala malsanktigo de la memoro. Kaj lasi lin sola kun la soleco ne konvenis.

Fine ili interkonsentis pare maldormi. Tiel ĉiuj povis iom dormi.

Unue ili portis lin surŝultre, preskaŭ dum la tuta unua tago ili faris tiel, ĉar tiel estis malpli penige, sed ĉirkaŭ la vespero, kiam ili ĉirkaŭiris akvokavon kaj la vento blovis kontraŭ ili, Fiŝist-Anders diris:

– Mi kredas, ke li odoras. Baldaŭ ili ĉiuj sentis la fetoron kaj tiam ili decidis porti lin laŭkutime per la manoj.

Estis fortostreĉa migrado kaj iom post iom oni forgesis la mortintan amikon pro siaj propraj zorgoj. Estis freneze peze trenaĉi sin antaŭen. Ili iĝis incitemaj kaj blasfemis unu kontraŭ la alia pro sia morta sarĝo, kiam la takto ne estis bona, aŭ iu ekglitis.

Tio atingis tiun gradon, ke ili silente malamis sian mortintan kamaradon eĉ pli ol dum la malsano. Tiam li povis almenaŭ eligi voĉon el si, sed nun li kuŝis supraklase-indiferente por krudaj pensoj kaj frosta malamo. Ili ne povis sibli kaj malbeni lin, kiel ili povus fari pri vivanto. Estas malfacile insulti mortinton, parte, ĉar li aŭdas nenion, parte, ĉar oni ne kuraĝas.

Sed ne malami lin ili ne povis dum la tagoj pasis kaj la penego pri la portilo iĝis pli kaj pli granda.

Nun iĝis tiel, ke Gvid-Jonas kaj Fiŝist-Anders iĝis paro, eble tio dependis de la timo ĉe la aliaj, aŭ ili opiniis, ke parencoj devus kunlabori. La kuzoj portis kune, gardis kaj ripozis kune. Neniu el ili sciis, kiam la nigraj pensoj renkontiĝis; la zigzagiro de la pensoj iĝas tiel stranga ĉe la homoj kelkfoje. Oni ne povas tie fari protokolojn, neniu kapablas meti sian nomon kaj daton kiel supr ... Ili havis noktogardon ĉe la portilo. Iom opale la lunlumo ekhelis jen kaj jen, inter rapidegaj printempaj nuboj kaj la ombroludo timdevigis ilin proksimiĝi unu al la alia. Ili duonkuŝis flank-ĉe flanke kaj pro la fetoro ili sidis laŭ la direkto de la vento.

– Baldaŭ ni estos duonvoje. Ĉe la Sun-rivereto. Gvid-Jonas parolis mallaŭte kaj tion lastan pri Sun-rivereto li murmuris preskaŭ nur al si mem. Sed Fiŝist-Anders renkontis la pensojn duonvoje.

– Estos malfacile transiri tie kun Persson.

– Jes.

Anders prenis pli firme la ŝnuron.

– Estos plej bone atenti, ke oni ne ekglitu.

– Jes.

Tiam eksilentis ankaŭ Anders. Tiu diabla, silentema kuzo ne sukcesos logi el li ion specialan, ne! Longtempe ili kuŝis kaj batalis en si mem, sed tiam Jonas ne plu povis silenti.

– Estos plej bone, se vi kaj mi portos lin ĉe tiu danĝera loko.

– Jes. Akcidento okazas tre facile! Nur simpla mispaŝo. Ili ne diris iom pli, sed sufiĉis. La pensoj troviĝis tie kaj vere levi la rigardojn unu al la alia ili ne kuraĝis.

En la vilaĝo oni babilos – kompreneble. Sed rekte neniu kuraĝos akuzi la portantojn, se okazus akcidento. Tion eĉ mem Persson ne farus; kuŝi sub la ponteto ne estis la plej malbona afero.

Sed tio malpezigus la ŝarĝon de la vivantoj. Kompreneble unu el ili iros hejmen al la vilaĝo kaj rakontos la funebran okazaĵon al la familio. Tio estos la tasko de Gvid-Jonas, pensis Anders kun iaspeca stranga agrabla sento. Sed la aliaj kvin povus returniĝi al la arbhakejo.

Je la deka horo la roto venis al la danĝera loko. Estis precize la vico de Jonas kaj Anders, preni sian penporcion kaj la kompanianoj ne povos diri ion, se akcidento okazus.

La ponteto estis glita kiel ŝmirsapo ... Malrapide, paŝon post paŝo palpadis antaŭen la kuzoj kun sia morta sarĝo. La printempa torento ŝprucis malvarmetan akvon sur iliajn ardiĝintajn vizaĝojn. Jonas iris unua. Li ja estis estro.

Ili pensis pri la sama afero: ili atendis la ekskuon de la alia.

La etan mallertaĵon, kiu entombigus Persson ie sub la ŝaŭmantaj akvoamasoj. Sed neniu volis komenci. La timo kaj la malbona konscienco malhelpis ilin. Tiu strange egoista konscienco, kiu volis savi nur la propran pentminacon, sed tute ne estis kontraŭ tio, ke la alia havu ŝarĝitan konsciencon.

Du homoj sopiris fari tiun etan skuon, sed neniu kuraĝis, aŭ volis pro la timo. Estis tre grave teni malmole kaj firme, iri certa kaj lasi la alian komenci. Estis grave, ke oni sentu pro la venontaj sensonĝaj noktoj tute klare tion, ke mi, mi estas senkulpa.

Mi, Gvid-Jonas tenis tiel forte kiel eble ... Mi, Fiŝist-Anders provis teni denove, kiam la skuo venis ... Tial nenia skuo kaj nenia subita entombigo por Persson. La aliaj viroj transprenis la servon tuj post la ponteto. Estis peza laboro transigi la portilon tie. Estis eble pli peze atendi la akcidenton ... Sed pri tiu batalo la aliaj sciis nenion. Nun ili bezonis ripozon.

La parenc-amo ne iĝis precize pli arda post la ŝanceliro. La malamo estis densa inter ili, silenta, koroda malamo. Sed kiam la lastan fojon ili ripozis antaŭ la atingo de la vilaĝo, la malamikeco finiĝis. Nun venis la kontenteco kaj konscienca paco. Ili estas farintaj sian devon kaj spitintaj ĉiujn nigrajn pensojn. Ili povis trankvile dormi dum la noktoj. Kaj Gvid-Jonas diris:

– Estis bonŝance, ke vi kaj mi havis la vicon ĉe la ponteto. La aliaj eble estus faligintaj la kompatindulon. Kun propra volo. Oni ne povas fidi la homojn.

– Sed ni certigis liajn realvenon kaj kristanan enterigon ... Pie kontente venis la vortoj. Sed tio estis nur la lingvo de la lipoj, post tio estis la insidaj pensoj:

– Diablo vi, vi nur atendis tiun skuon ... Persson ricevis belan enterigon kiel preskaŭ ĉiu, kiu suferis neĉiutagan morton kaj kiu havis multajn idojn por formi plorĥoron ĉe la tombo.

Gvid-Jonas parolis pri la temo: Portu la ŝarĝon unu por la alia. La tuta arbhakista grupo streĉis sin kun la konscio, ke ĉiu faris sian devon.

La sekvan tagon ili returnis sin al sia bona arbhakejo. Kaj ili dormis bone dum la noktoj ...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.