La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

KALABOZO

HARRY MARTINSON

En Ĉilio, Peruo, Bolivio, Ekvadoro kaj Kolombio la policgardejoj estas preskaŭ kiel karceroj aliloke, kaj ili havas la nomon “kalabozoj”. La tertremoj donas pretekston al la magistratoj por ne konstrui centrajn arestejojn. Ili detruiĝos, opinias la magistrato, kiam murmuro aŭdiĝas, kvazaŭ de montognomo, el la vulkano Illimani. Tio kaŭzas, ke la “kalabozoj” estas same oftaj laŭlonge de la Andoj kiel ofta la agariko estas en sveda arbaro.

La kalabozo estas timata. Tiel timigaj arestejoj, kiel laŭlonge de la Andoj, troviĝas nenie en la tuta mondo, escepte Ĉinion kaj Abisenion. La kalabozoj estas odoraĉantaj truoj sen aerumo kaj plej ofte sen fenestroj. En iuj regionoj de Peruo oni ankoraŭ praktikas la ŝtip-punon kaj dek du, dek kvar kaptitoj povas sidi kun la piedoj sur sama trabo.

Iun fetoran nokton de mia vivo mi sidis kaptita en la kalabozo en Tal-tal en Ĉilio. Post kiam la policistoj fermis la ĉelpordon, mi sidis tie interne, en la karbnigro tutan nokton kaj fantaziis tute sobre. Oni arestis min pro ebrieco. Ververe mi trinkis botelon da “Selters”-akvo. Tio estis la tuto.

Mi sidis tie en la densa kaj mucida malhelo kaj divenadis, kion ili faros pri miaj okdek kvin pesoj, kiujn oni prenis de mi dum samtempaj kelkaj vipbatoj trans mian nazon.

En la silento de la nokto mi sentis varmega la nazon, ĝi ŝvelis, brulis kaj furiozigis min. Ekscitita mi sidis sur la sama ĉelplank-peco tutan nokton. Mi atendis la alvenon de la horo, kiam oni denove konsideros min sobra. La ĉelo ne havis fenestrotruon. Senfine, malrapide rampis la nokto, kiel limako, en la odoraĉo. Post la forgutiĝo de la eterneco de indigno kaj ĉagreno, venis la mateno. Atendante ĉiam preskaŭ ĉion de la homoj, mi ne speciale senreviĝis, kiam la kalabozo senkonscience retenis matene okdek kvar pesojn kaj redonis al mi unu peson kun la aserto, ke estis tiom kiom mi kunhavis. Mi sciis ja tre bone, ke en la kalabozoj de Ĉilio sidas banditoj en la gardĉambroj, dum sur la ĉelplankojn falas la plej sendanĝeraj uloj de la socio.

La konsterniĝo estis tute alispeca ol pro la pesoj. Ĉar kiam la ĉelpordo ĉe la malfermo enlasis ok kubmetrojn da matenlumo, sidis sur kuŝbenko juna indianino kaj frostotremis. En la karbmalhelo de la ĉelnokto mi sidis kolere sur la sama benko kaj blasfemis laŭ ĉiuj skandinavaj manieroj. Ŝi opiniis min ebria, danĝera sovaĝulo kaj mortsilente ŝi sidis dum la tuta nokto. Nun ŝi sidis tie sin kuntiranta kaj frostis en la maldikaj kotonvestaĵoj, kiuj estis ellavitaj ĝis la disŝiriĝo; la flormotivoj estis forfrotitaj de koroda perua ŝmirsapo. Ŝi nome estis el Peruo, tion mi poste eksciis; ŝi estis eta, perua laboristino de pajlĉapelfabriko; ŝi intencis alveni Santiagon kaj serĉi servistinan postenon. Tion ŝi ne ricevis, ĉar ŝi lasis tro malheligi sian haŭton sub la perua suno, kaj io tia ne estas konsiderata kiel eleganta ĉe la sinjoraro tie, en Santiago. Fieraĉa rangbando, kompreneble; iliaj grasaj virinoj tremas de instinktoj kaj pasio, sed ŝajnas, ke la arogantecon kaj la rangmalsanon ili neniam povas forfraji de si; kvankam ilia frajujo estas granda kaj balkonoj kaj verandoj (kun rigardo al la neĝpintoj de la Andoj) arkiĝas kaj luliĝas kiel prahispana ŝipbeka fortikaĵo sub ilia idaro. La indianknabino devis doni sin al vagado kaj almozpetado.

Nun estas tiel, ke la vagabonda vivo en si mem ne havas koncernon al la tragiko, sed la netoleremo en Ĉilio estas nigra magio, kiu korodas la malriĉulon, simile kiel la salpetrokampo de la interna lando mordas la piedojn de la vaganta indianino. Ŝi marŝas nudpiede kaj iĝas vunda; ĉiu rifuzas ŝin. Tiam ŝi ne sidas kaj ploras plurajn tagojn, kiel iaspeca Hiavatah, sed kiam la malsato iĝas atakema, ŝi komencas ŝteleti. Ŝtelas ruze ovojn el kokinejo kaj sur verando, kiu en la frua mateno ekmalfermas la panoramfaŭkon al la neĝa vulkano en la malproksimo, ŝi ŝtelas, silente kiel kardlanugo velas, paron da “paragattas” por siaj vundoplenaj piedoj.

Tiel ŝi vivas sufiĉe adaptinta sin al sia subite formiĝinta vivmaniero ĝis tio iĝas kutimo kaj eta difekto. Siajn kotonvestojn ŝi, nature, lavas ofte kaj zorge en la montriveretoj. Foje foje ŝi kaptas iun “tortuga”, kiun ŝi preparas kiel supon en kunportita lada ujo. Sed kiam iun fruan matenon ŝi volas strangoli kokinon proksime al Tal-tal, ŝi mallertumas tiel, ke la kokino ekkrias. Nun ŝi do estas ĉi tie en la kalabozo de Taltal kaj kiam la ĉelpordo malfermiĝas, fluas la larĝa sunstrio kiel orkurteno trans ŝian korpon; tie ŝi sidis kun indianece rudimentaj, sekaj larmglandoj kaj funebre frostis. Mi konsterniĝis. Mi sidis ĉi tie, du metrojn de ŝi kaj ruladis la malbenojn de mia furiozo. Nun mi iĝis staranta kiel terakot-maristo kun du ruĝegaj vangoj kaj kun kapo trasaĝita de pensoj kaj impresoj, tiel ke ĝi doloriĝis. Ŝi sidis en la subita sunfluo kaj plektis sian hararon. Pri mi ŝi zorgis same malmulte kiel pri la diablo.

Post la ellaso mi petis kelke da klarigoj.

– Ŝi estas perua vagabondino, diris la graskarna ĉefbandito, ŝi ŝtelis kovkokinon ĉe Buena Vista de la Tarde.

Mi staris pacience kaj aŭskultis, dum tire kaj spiregante li rakontis tiom, kiom eblis pri ŝi.

– Ĉu oni eble povus elaĉeti ŝin? mi demandis. Mi kaj la aliaj “marineros” havas monon sur la ŝipo.

La grasa vizaĝo brilis strabe, kvankam malvarme kiel la luno:

– Si señor, possible, possible. Mi deziris, ke liaj lipharoj ekbruliĝu, sed mi diris:

– Quanto costa? Ni interkonsentis pri cent pesoj. Li ekbruligis kontente malgrandan cigaron.

– Bonan ŝancon, li murmuris ridetante, revenu do kun ili. Mi iris, mortfrakasante lian memoron inter miaj dentoj.

Vespere ni elaĉetis la knabinon, kiu cetere estus iĝinta seksmatraco de la arestgardistoj, ĉar tiel kutimas formiĝi la virinsorto en la kalabozo, dum la potenca dorso de la Andoj kuŝas mortinta kaj senhelpa.

Ni aĉetis kotonrobon kaj bonan pajloĉapelon; laŭlarĝe ĝi egalis al malgranda kaftablo. Novaj “paragattas” kaj paro da ŝtrumpoj el flavkolora artsilko, fervojbileto tra Antofagasta al Uyuni, ŝia hejmregiono en Peruo.

Ni interkonsentis, ke ni ne faros erotikan inviton al ŝi, sed interrilatos kun ŝi kiel misiaj fratoj de alta valoro.

Jesuo akceptu! Kiel feliĉa ŝi staris tie ĉe la trajno, kiam ni mansvingadis al ŝi. Ŝi ricevis sepdek kvin pesojn en valizmono, kiam ni aranĝis kaj aĉetis ĉion. Per ili ŝi efektive povis kredigi al la homoj en Uyuni, ke ŝi ĉiukaze laboris en Santiago. Ni proponis tion al ŝi; ŝi kapjesis kaj ridetis tre ruze kaj silente beate. Poste ŝi forveturis kaj mansvingis kiel frenezulo kaj kriegis pro la ĝojo kaj preskaŭ falis de la trajno, kiu serpentspirale eniris montfendaĵon.

– Ĝis, vi, eta ĉapelknabino, ni diris en primitivhispana. Kiel vi nun vidis, la mondo estas diable problemplena. Oni devas provi ĉiel en tiu ĉi troamasiĝo de kalkulantaj vulpoj kaj vegetantaj vermoj. Tion ni desegnis kaj diris en primitivhispana, antaŭ ol la trajno ekveturis. Poste ni ĵetis nin en la simple kunmetitajn labirintojn de vinplezuroj kaj vendita amo en Tal-tal, sed la vespero estis tro banala, post kiam la knabino sub la kontentiĝo kaj feliĉo de nia koro vojaĝis hejmen al sia Uyuni supre ĉe la plej supraj bretoj de la Andoj.

Ni ĉiuj dormis, sendube, po sia publikulino, sed kutimece kaj indiferente, kvazaŭ ni estus edziĝintaj de dudek jaroj, kaj la tuta bordelo miris.

La sekva tago estis dimanĉo, sed ni iris al la ŝipo frue. Inter la palisoj ĉe la marbordo iris kelkaj kokinoj kaj prenadis herbsemojn inter kelkaj marĉizitaj lafblokoj. Ili klukis incite. Subite ni ŝajnis esti ŝarĝitaj de sama penso: ni ĉirkaŭringis ilin. Ni tordis la kolojn de ĉiuj kaj ĵetis ilin en la maron. La Pacifika maro komencis luli ilin, tien-reen inter la ŝtonoj. La malfaremajn kokinojn de la cinika Ĉilio.

Ĉar ŝi iĝis viktimo de banditoj per la kokinoj, ŝi la simbolulino de nia koro en Uyuni.

Dum sinlavo oni trairas siajn memorojn aŭ rigardas en la estonton. Mi povas scivoli, kiel ŝi nun vivas, tiu ĉi knabino en Uyuni. Ĉu eble ŝi sidas tute kunklinita sub la suno ekster la pajloĉapel-provizejo kaj faras eksportĉapelojn por la glatparola monplebo de Nordameriko. Verŝajne jes. Ĉar la mondo ĉiam estas tia. Vi ne diru al mi, ke ĉio ordiĝas. Ne estas tiel.

Sidante tute kunkliniĝinta ŝi iĝos kurbdorsa, katarema, ŝrumpita kaj velkinta kiel aĝulino.

Multaj, multaj milionoj da homoj estas bonaj kaj klaraj, sed mi ja scias, kiaj la aliaj estas, kiaj la plej multaj estas. Ili estas la plej malice malicaj.

Bona sapo estas tiu ĉi, ĝi ŝaŭmas bone kaj ankaŭ la maro ŝaŭmas de salo kaj meduzoj kaj fosforbestoj tie ekstere. Mi iras nuda kaj ensapumita antaŭen al la ventumilo de la lavejo kaj rigardas kiel malaperas la plej alta bordmonto de la mondo en la nubo kaj en la glacie bluaj neĝspacoj.

Kelkaj marpelikanoj, kiuj kovadis sur la insulo Ĉinca, peze flugas al la tero. Ili malaperas iom post iom ĉe la giganta draperio, kiu ĉiuvespere envolvas la ĉiliajn Andojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.