La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

LA ARBINO

JAN FRIDEGÅRD

La ekssoldato batis malrapide, sed malmole per la angulo de la hakilo sur la lignokojnon, kaj ĝi penetris pli kaj pli en la trunkpecon, fendotan en du duonojn. Klakis protesto en la arbo pro ĉiu bato, sed la fendo pligrandiĝis kaj fine la trunkpeco cedis. La du duonoj disiĝis kun klako, similanta al malforta krio kaj falis poste rezigne duflanken. La ekssoldato aerkaptante, kontente rigardis la du nudigitajn duonojn kaj li havis malklaran ideon pri tio, ke li vidas ion, kion neniam okulo antaŭ li vidis – la internon de la arbo. Io el la makulita ĉasteco ŝvebis super la blankaj duonoj kaj freŝa aero, kiu leviĝis de ili supren, memorigis pri parfumo.

– Fine mi kaptis vin, li diris laŭte, kvankam li estis sola en la arbaro.

Iom rekolektinte la spiron, li kuŝigis unu el la lignopecoj surbraken por meti ĝin sur la staplon. Ĝi estis malseka kaj peza, pli peza ol li supozis. Kiam li volis fari la malmultajn paŝojn al la staplo, li ekglitis pro io kaj falis kapaltere. Liaj maldekstraj ripoj forte puŝiĝis al la lignopeco kaj dum mallonga tempo li perdis la spiron.

– Diablo, li diris unue, kaj la voĉo sonis maldike kaj pepante, antaŭ ol li povis spiri normale. Li preskaŭ ektimis pro la fremda voĉo kaj pensis, ke li vundis sin pli forte ol li supozis. Sed tuj poste li povis diri “diablo” denove kaj tiam ĝi sonis same kiel kutime. Li sentis sin pli trankvila kaj malrapide restariĝis.

– Maljunaj virkaproj havas solidajn kornojn – li murmuris. Oni ankoraŭ toleras bategon, kvankam oni estas pli ol 79jara.

Kiam li denove levis la lignon, denove li sentis la parfumodoron. Iel ĝi gvidis lin al tiu regiono, kiun li forlasis 50 jarojn pli frue kaj scivole li esploris sin. Pri kio parolis kaj pri kio lin la odoro memorigis? Pri io, kio havis valoron, kiam oni estis pli juna. Komenciĝis kiam la du blankaj duonoj malfermiĝis, proksimume kvazaŭ la trunko estus virino, pensanta, ke plu ne estas eble kontraŭstari. Nun oni devas cedi al la pli forta. La odoro similis al tiu de la floroj. Jes, oni ja faras parfumon el floroj. Eble ankaŭ la arboj havas ion similan en si.

Li levis la alian lignopecon kaj metis ĝin apud la unuan. – Vi povas bone kuŝi kune, li diris laŭte kaj findecide. Proksiman fojon mi prenos vin, tiam vi estos konvene sekaj.

– Se mi vivos, poste li pensis silente. Dum la lastaj jaroj ĉiufoje li pensis tiel, kiam temis pri io, kio estas en la estonto.

Subite li perdis la emon plu labori, kvankam ankoraŭ horoj da taglumo restis. La spirado ankoraŭ estis tro rapida kaj ĝi ne volis mildiĝi. Eble li tamen domaĝis sin. La brusto estis sentema, kie la ligno puŝiĝis al ĝi kaj li estis maljunulo.

Li kaŝis la hakilon kaj segilon en la densejo, kiel kutime, kaj ekiris hejmen el la arbaro. La aero estis milda kaj la neĝo estis duonsolida. Kelkfoje falis neĝfloko de arbo kaj atingis la teron kun sono. La liberiĝinta abibranĉo svingis adiaŭon al sia frosta ŝarĝo, kaj estis videble, ke ĝi sentis sin pli malpeza. Tio estis fine de marto kaj la arbaro staris en silenta atendo. Ĉe la suda flanko la arbaro jam estis sekŝela, kaj kiam la suno brilis, oni sentis odoron, kvazaŭ bluaj anemonoj estus tie.

* * *

– Ĉu vi do venas hejmen pli frue? demandis la aĝulino.

– Jes, mi ne havis emon daŭrigi ĉivespere. Tio koncernas neniun diablon, kiam oni venas kaj iras, kaj estas bone tiel.

Li altabliĝis, purigis la okulvitrojn kaj komencis rigardi la gazeton. Sed la intereso estis for, kaj baldaŭ li metis ĝin flanken. La maljunulino malfermis la fajrej-truon kaj blovis la karbon tiel, ke la vango streĉiĝis. La ekssoldato alrigardis ŝin kaj subite memoris, kia ŝi estis kiel junulino. Sammomente li ekvidis denove ankaŭ la du blankajn lignoduonojn, kiuj malfermiĝis, kiam la trunko cedis al la kojno. Kaj li denove sentis malfortan parfumodoron en la nazo. Estis samtempe plaĉe kaj maltrankvilige.

– Ĉu ĝia rezulto estas, ke mi albatis la bruston, li pensis. Eble mi iĝis kurioza iel. Pri virinoj kaj tiaspecaĵoj oni ne zorgis dum pluraj jaroj nun.

La edzino babilis kiel kutime, kaj li respondis sen intereso pri tio, kion ŝi diris. Sed li rigardis ŝin kaj provis trovi plurajn postsignojn de la malaperintaj beleco kaj junaĝo. Li ne volis rakonti, kio okazis en la arbaro. Tio ne estis kutima akcidento, kaj li ne volis paroli pri tio, antaŭ ol li klarigis ĝin en si mem. Sed manĝinte kaj kuŝiĝinte sur la kunŝoveblan liton sur la maldekstra flanko de la brusto li ricevis malican kaj pikan doloron. Ĝi grandiĝis kaj radiis al la brakoj kaj supren al la kolo. Li devis ĝemi kaj suspiri iom, kvankam proprasence li ne estis sentema.

– Kio estas al vi? demandis la aĝulino. Li parolis pri la doloro, sed ne pri tio, kiel li akiris ĝin. La aĝulino ellitiĝis kaj ĉagrene pantoflis al la komodo por serĉi nervmildigajn gutojn kaj la kamforodoro baldaŭ leviĝis al la konservitaj sangkolbasaĵoj sub la tegmento. La gutoj mildigis la doloron, kaj li sentis, ke lia maltrankvio cedas. La aĝulino vestis sin por kuri al la najbaro por termometro.

– Ne necese. La gutoj malaperigis ĝin. Sed la aĝulino emis pli al la nova modo kaj li lasis ŝin iri. Verŝajne ŝi volis ankaŭ paroli pri tio, ke li estas malsana. Estis tiel io nova en la soleco.

* * *

– Je la kruco, diris ŝi maltrankvile iom pli poste. Mi kredas, ke vi havas febron de 39 gradoj. Kaj ŝi turnis kaj flankigis la termometron antaŭ la lampo.

La ekssoldato ekatentis. Li sciis, ke estas danĝere havi altan febron, kiam oni estas maljuna. Estis peze spiri, sed cetere li ne sentis malsanon.

– Eble la diablo fine do forportos ĉion, li pensis. Kaj la tutan nokton li kuŝis maldorma kaj pensis pri la morto kaj kelkfoje la doloro revenis kvazaŭ rememorigo. La aĝulino dormis periode, spiregis kaj ofte demandis, kiel li fartas.

* * *

Kelkaj tagoj pasis; venis la Sankta Vendredo kaj la Sankta Sabato. La plej longaj kaj plej malfacilaj tagoj, kiujn li spertis. Li trinkis glason da brando, sed senefike. Ekstere estis printempo kaj la tegmento gutis. En la kabano estis mallume kaj iĝis pli kaj pli malfacile spiri.

En la paskantaŭvespera krepusko ili kuŝis denove en la lito, post kiam la aĝulino prizorgis la bovinon kaj ordigis ĉion por la nokto. La kato kuŝis kiel varma pilko ĉe iliaj piedoj.

– Ĉu vi scias, pri kio mi pensas? demandis la aĝulino kuŝinta dum kelke da tempo.

– Ne.

– Jes, vi scias pri tiu febrotermometro. La filineto de la najbaro havis same 39-gradan febron kelkajn tagojn antaŭ la prunto. Eble tio restis post ŝi.

La ekssoldato sentis leviĝi en si grandan malpeziĝon. Certe estis tiel, kiel panjo pensis. Ankaŭ li opiniis, ke ne estas signoj por tiel alta febro.

– Pri tio vi pravas – je la diablo! li diris kaj la voĉo estis pli forta ol dum pluraj tagoj. Ili forgesis deskui la termometron. Ili komencis paroli kaj ridi en sia granda malpeziĝo. Kaj nun la krepusko antaŭ ilia fenestro ne plu estis tiel prema. Male, li povis vere senti la odoron de degelakvo kaj disfalinta foliaro ĉe la avelarbusta deklivo, kaj vidi la avelbranĉojn kvazaŭ vertikalajn liniojn antaŭ la disko de la luno, ĵus leviĝinta. Kaj aŭdi la fontradion vezikumi el la humo en la nebuleta kaj varmeta printempa vespero.

Kaj nun li denove sentis momentan odoron el la lignoduonoj kaj vidis ilian blankon en la malhelo. Io venis en lian korpon, kio koncernis virinojn kaj la junaĝon. Ĉu la printempo povis inspiri maljunulon en tia rilato? Jes, kial ne? Tra la mallumo helis la vizaĝo de la edzino de-sur la kuseno kaj ŝi tute ne aspektis maljuna. Nu jes, ŝi tute ne estas maljuna – 19 jarojn pli juna ol li. Ŝi impresis ne tre gaja, kiam antaŭ kelke da jaroj li devis ĉesigi veni al ŝi. Sed ŝi estis bona kaj ne plendis.

La doloro ĉe la flanko kelkfoje memorigis lin pri ŝi, sed nun ĝi ne povis detrui lian bonan humoron. Li daŭre pensis pri la estinto en la geedzeco kaj pri la vivo en la tagoj de la juno. Nun ne ŝajnis al li tute neeble, reekprovi tiun aferon. Li sendube estis viro el malnova gento. Kaj denove traŝvebis milda odoro la kabanon kaj la lignopecoj ventumis sin.

Li flankenpugnis la edzinon kaj ridis sub la lipharoj. Ŝi malfermis la okulojn kaj rigardis mire, sed ne malamike al li tra la mallumo.

– Ĉu vi estas tiel vigla nun? ŝi demandis. Kaj post iom da tempo ...

– Sed ne ... ĉu vi ne kredas ... ĉu tio estas bona por vi, ĉu vi kredas tion? Sed la ekssoldato ne retiris sin kaj longtempe estis la malluma kabankuirejo plena de pezaj spiroj.

* * *

Li pli revis ol dormis kaj dum longa tempo li sentis sin tute for. Ĉirkaŭ la mateno iĝis pli klare, kaj li memoris pri la plej multaj okazaĵoj. Sed nun li estis indiferenta por ili. Estis ankoraŭ pli malfacile enspiri, kaj li sopiris eksteren en la nokto. La kruda kaj freŝa aero ekstere certe plibonigos la bruston. Lia kapo turniĝis, kiam li vestis sin, sed el la brusto malaperis la doloro. La aĝulino dormis kaj ne rimarkis, kiam li eliris. La kato elglitis, kiam li malfermis la pordon, sed ĝi sekvis lin nur ĝis la arbarrando. Tie ĝi sidiĝis kaj rigardis per malvarmaj pratempaj okuloj post lin.

Li iris al la lignostaplo kun malforta sento, ke tie troviĝas io, kion li bezonas. Eble li povus regajni la sanon samloke, kie li perdis ĝin. Li volis rigardi ankaŭ tion, kio faligis lin.

La du lignopecoj kuŝis kiel li metis ilin, sed nun li sentis nur ilian freŝan lignodoron. La parfumodoro malaperis. Li klinis sin super la lignostaplon kun la korposupro kaj sentis, ke la brusto malpeziĝas, Estis strange, kiel simpla kaj facila ĉio estis ĉi tie – facile por spiri kaj jen cedis ankaŭ la angoro. Kiel tio rilatis unu al la alia. Nu, povis esti kiel ajn ...

* * *

La aĝulino sekvis liajn postsignojn ĝis la lignostaplo, kaj li staris surpiede kaj klinis sin super ĝin, kvazaŭ li dormus. Li ne falis, kiam ŝi ekprenis lian brakon.

– Tio ja ĉiuokaze ne estis bona, ŝi pensis, kiam plorante ŝi rekuris por helpo.

Kiam ŝi preterkuris la kabanon, ŝi aŭdis la blekon de la bovo en la stalo kaj vidis la katon sur la ŝtupo. La paska tago solenis alte en la vilaĝo kaj fora preĝejsonorilo komencis sonorigi je ekiro al la preĝejo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.