La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

ETOLIANO

EYVIND JOHNSON

Li palpebrumis; oni opiniis, ke li havas malican rigardon. Lia nomo estis simpla kiel evidenta vero: Dekatos el Leŭkas en Leŭkadio en la Jona maro. Ne estis inde pridiskuti, eĉ se li mensogis iom pri tio, ĉu li estis la naŭa, deka, aŭ dekunua el la multaj gefratoj; tio ne interesis tiujn, kiuj rigardis lian korpon, palpis liajn muskolojn kaj demandis lin, ĉu li estas manĝegema. Li ne estis sklavo, sed li devis labori ĉe la porkejoj, en la arbaro, aŭ ĉe domkonstruo, por la vivteno. Li estis tre juna, kiam li komencis, sed li devis, kaj ĉar li ne reprezentis ian konservindan valoron, oni ne indulgis lin. Oni demandis lin kelkfoje, kial li ne estas militisto, kaj tiam li respondis mallaŭte en sia kruda, insula dialekto, kiun li neniam povis deskui, ke li ne toleras la sangodoron. Tial oni donis al li tranĉilon dum la granda porkobuĉo de la aŭtuno kaj ridis, kiam li forlasis ilin kaj vomis. Li estis malalta, sed pezosta kaj persista. Li havis tuberajn piedfingrojn, kvazaŭ li estus devinta havi sur si tro malvastajn sandalojn, la haroj kaj la barbo estis tiel nigraj, kiel ili estas en Etolio; Akarnanio kaj Fokis insultis lin esti kaoniano kaj moloso el Epiroso. Li havis ankaŭ difektajn dentojn, kaj tial scivolis la aliaj servistoj kaj la plej impertinentaj el ili eĉ demandis, ĉu la pano de lia junaĝo estis tiel malmola, ke oni devis ĝin mordi dufoje por ĉiu maĉo, kaj, strange ja, li respondis per jes sen honto kaj ne forturnante sin. Li palpebrumis al ĉiuj, al siaj laborkamaradoj kaj al la mastroj. Oni demandis lin, ĉu lia patro estis sklavo kaj batis la vizaĝon de siaj infanoj, anstataŭ ilian postaĵon, kiel liberuloj faras, sed tiam li skuis la kapon kaj diris mallaŭte, ke li neniam konis sian patron, sed lia avo estis militisto kaj neniam batis infanon. Tiam oni ŝercis pri lia nomo kaj nomis lin Ekatastos, kaj tiam li respondis paceme, ke tiun nomon li havus volonte, – ĉar vi ĉiuj scias, li diris kaj palpebrumis ĉirkaŭe kun speciala ekbrilo en la okuloj, ke tiu patrino, kiu naskis cent infanojn, povas esti komparata al la maro, kun Poseidono kaj Demetrio. La sklavoj kaj servistoj, ne povante diskuti kun li pri la dioj, devis tiam alimaniere montri sin pli altaj. Ĉe festotagoj oni aranĝis manĝkonkursojn: ili manĝis varmegan, fumvaporan porkviandon kaj trinkis selakton kaj kelkfoje vinon, kaj la pacema Dekatos el Leŭkas devis partopreni. Li ne estis manĝegulo kaj ankaŭ la vinon li ne toleris; kiel ajn bona ĝi estis, rapide li ebriiĝis. Kelkfoje li ekdormis tuj, post kelkaj gutoj, kaj tiam oni metis lin sur la korton, kie li povis kuŝi kaj resobriĝi, sed ne malofte li sentis, ke li devas kanti kaj tiam oni havis bonan amuzon pro li. Li sidis sur la longa benko kun siaj harplenaj piedoj tiritaj supren kaj la barba mentono estis apogata per la genuoj; liaj ebriaj okuloj ne plu palpebrumis, sed lia rigardo estis klara, vasta kaj fora kaj per sia raŭka voĉo li prezentis kantojn, kiujn li lernis en Leŭkadio, aŭ mem verkis – kantojn pri la sezonplantaĵoj, pri la porkobuĉo, pri la diaj kasteloj de Pierio, pri la ŝtelema Hermes, la amema Apolono, pri la stulta Hefaistos: aŭ etajn, malicajn kantojn pri la avaraj kampuloj kaj pri la arogantaj, sed malsaĝaj servistoj kaj malkuraĝaj sklavoj en Tesalio, kaj pri la kuraĝaj fiŝistoj kaj maristoj en la Jona kaj Libia maroj, pri la dezertaj vojoj en Iliro kaj Macedonio, pri la mirkonstruaĵoj en Kalkidicio, pri la brilaj urboj ĉirkaŭ la Pieria golfo kaj pri la pulsanta vivo en Argos, Korintos kaj Aten. Tiam li ricevis iaspecan dignon, kiu silentigis eĉ la plej kriaĉemajn servistojn. Ili iĝis sentimentalaj, puŝis la dorson unu al la alia, aspektis tragikaj, multvidintaj kaj bonaj; ili singultis kaj ploris, sed kiam Dekatos eksilentis kaj per nekutime grandaj kaj maltrankvilaj okuloj serĉis al si angulon por eldormi la ebriecon, ili renormaliĝis, batis lin, kompreneble ŝerce kaj ne malice, kaj elĵetis lin el la korto, aŭ ili ordonis al li iri al la provizestro kaj peti pli da vino kaj samtempe kunporti sklavinojn, kiuj almenaŭ iom plaĉaj estas kaj povas danci. Li faris tion volonte. Kaj ankaŭ tio incitis la aliajn; kiam li ne kontraŭdiris eĉ per gesto, oni pensis pri li, ke li estas sinkurbiga kaj plena de ruzo kaj ke li portas klaĉojn al la mastro. Eble li faris tion: kiel ajn malbone oni traktis lin ĉe la bienoj, kie li laboris, neniu el la sinjoroj, grandbienuloj kaj militistoj forgesis, ke li estas liberulo, kiu nur ludonis siajn manojn, sed mem posedas siajn korpon kaj vivon. Kaj povas esti, ke oni ŝatis lin, ĉar li povis rakonti piajn kaj ankaŭ senhontajn historiojn pri la dioj kaj malgraŭ la raŭkeco de sia voĉo, li kantis pli bone ol la sklavoj kaj la aliaj servistoj, kiuj ne povis prezenti ion alian, krom plendkantojn aŭ maldecajn Dionisos-strofojn, kiujn ili mem eltrovis. Se gastoj venis, Dekatos rajtis sidi ĉe la sojlo aŭ kelkfoje ĉe la tablo; sed se li ebriiĝis, oni ankaŭ de tie elĵetis lin. Li estis liberulo, tial neniu el la sinjoroj lin batis, sed neniam diris ion, kiam la sklavoj bastonis lin; ili ne havis tempon enmiksiĝi en tiajn aferojn.

Sed foje li leviĝis subite kaj intense, tiel ke oni povis kredi, ke iu dio obsedis lin. Li gajnis grandan liberecon – tiel grandan, ke ĝi sufiĉis al li por la tuta vivo – sed ĝia prezo estis unu el liaj okuloj. Poste li malaperis el la vivo de Etolio kaj revenis nur longe, longe poste, en la jarcento, kiam oni forgesis lian kromnomon kaj donis al li pli bonan kaj resteman.

Li laboris kiel servisto sur bieno en la proksimo de Kalidon, kaj tien venis dum la aŭtuna festo fanfaronema militisto, buŝheroo kun la nomo Fenevs, parenco al la mastro kaj devena el Zakintos. Li estis pli frue en Argolis kaj eĉ pli malproksime; li asertis, ke li estis ne malpli malproksime ol aliflanke de Tesalio kaj Kakidicio, ke li vidis ruinojn de la malnova Ilion, sed – kompreneble – povis doni nur tre malcertajn informojn pri la lokoj; granda ŝtonaltaĵo estas tie, li asertis, super kiu ĉiam ŝvebas nubo de spiritoj, kun kiuj oni povas paroli kaj demandi pri kio ajn, se oni havas la ĝustan kuraĝon por tio. Li estis manĝegulo kaj ŝtopis en sin lardon, viandon kaj hordeopanon kaj verŝis en sin tiom da vino, ke la okuloj ŝvelis el lia kranio. Li kondutis malbone ĉe la tablo kaj frapadis la femurojn de la servistinoj kaj bruis, ke li volas muzikon kaj dancon – kaj tiam oni venigis Dekatos-on. Sed Dekatos neniam havis ian kantvoĉon, kaj nun li estis krom tio malvarmuma. Malvigle kaj sen intereso li kantis kelkajn kantojn, kiujn li opiniis konvenaj, kaj li devis jen kaj jen interrompi sin, purigi kaj viŝi la nazon. Fenevs, kiu komence aŭskultis lin kun simpatio kaj iomete eĉ kun kortuŝiĝo, ekfuriozis kaj ekinsultis, ne nur Dekatoson, sed entute ĉiujn, kiuj, laŭ li, nur parazitas en la bienoj kaj ŝajnigas nur la kantkapablon, por ricevi okazon por ekkapti delikataĵojn kaj gluton da vino. Ne, en milito oni povus lerni aliajn manierojn, kaj tiuj ne devus sidi hejme kaj graki raŭkvoĉe kaj imagi, ke ilia pepado kaj kriado havas ion komunan kun la vera kantado. Kaj cetere Dekatos ne povus kredigi al iu, ke li estas el Leŭkadio, ĉar li mem estis tie, kaj tie oni povas paroli almenaŭ kiel homoj kaj tiel, ke oni povas kompreni, kion ili diras. Li insultis lin krude kaj sen logiko, sed Dekatos aŭskultis lin atente, ĝis li finis, kaj tiam li rigardis lin preskaŭ amike per siaj palpebrumantaj okuloj kaj petis pardonon, ke li malfermis sian buŝon je tia aĉa kanto. Li sendube aŭdis, li diris, ke troviĝas orator-akademio en Argolis, sed li neniam sciis, ke oni fondis ankaŭ en Zakintos ion tian, doninta tiel grandiozan rezulton. Plue li deziris scii, ĉu oni instruas ankaŭ grandajn kantistojn tie, ĉar tiuokaze li sammomente vojaĝus tien. Samtempe li estus tre danka, se Fenevs por komenco volus kanti kelkajn kantojn en sia eminenta zakintosa dialekto, ke simpla ĉarlatano, deveninta eble de Macedonio, aŭ same eble el Epiros, kiu neniam povis lerni la atenan elparolon de la vortoj, povu havi lecionon pri tio, kiel oni kantas antaŭ tre moŝtaj sinjoroj. Tiam eksaltis Fenevs kaj verŝis el si tian amason da vulgaraĵoj, ke la virinoj kuris en siajn ĉambretojn kaj la manĝaĵo acidiĝis sur la tablo kaj la fajro en la malfermita fajrujo spiregis por aero. Li estis renkontanta sklavojn kaj ankaŭ kanajlojn dum sia vivo, li diris, kiam oni fine povis trovi kelkajn prudentajn vortojn en lia babilado, sed ĝis nun neniu kuraĝis moki lin pro lia insulo, liaj spertoj kaj la instruo, kiun li ricevis de la plej bonaj instruistoj, same hejme kiel ankaŭ en Argolis. Sed poste li ne atingis pli. Lia cerbo strikis. Li rigardis helposerĉante, kaj, ĉar ĉiuj aliaj gastoj rigardis alidirekten, li tute perdis la prudenton. Li prenis la duone demaĉitan viandoston, kuŝantan antaŭ li, kaj svingis ĝin per plej granda forto rekte sur la vizaĝon de la palpebrumanta servisto, kiu kolapsis de la doloro kaj blekis kiel surtretita hundo; kaj kiam Dekatos levis sian sangan vizaĝon, oni vidis, ke lia maldekstra okulo estas frakasita.

Dekatos veadis tutan nokton, tiel, ke eĉ la mastro sentis kompaton kaj venis eksteren al li kun fandita porkograso por meti ĝin sur la vundon, kaj kun ĉifonoj por vindi la kapon kaj kun granda pokalo da sicilia vino. La tagon poste li ricevis forpermeson de la laboro kaj kuŝis tute silenta sur sia benko, rigide rigardis la fuman tegmenton per la sana okulo kaj respondis mallaŭte kaj afable je la demandoj. Nokte li komencis deliri; oni kredis, ke li mortos, kaj Fenevs, kiu resobriĝis kaj pentis, venis ekster en al li, prenis dum momento liajn varmegajn manojn kaj murmuris pardonpetojn kaj preĝojn, pri kio la tuta bienanaro ridegis, ĉar tio pruvis, ke li ne estas vera militisto. Por elpeli la varmon el la korpo de Dekatos, oni verŝis malvarman akvon sur lin, ŝmiris liajn lipojn per mielo kaj ektranĉis unu el liaj vejnoj por eligi la plej varmegan sangon; sed tion oni faris laŭ malnova kutimo; oni tamen estis certa, ke li mortos. La aliaj servistoj kaj sklavoj sidis duoncirkle ĉirkaŭ li kaj aŭskultis atente je lia delira babilo, kaj ili estis la solaj en la tuta mondo, kiuj eksciis pri la vero, de kie li venis; ne el Leŭkos, kiel li diris pli frue, sed de la malproksima nordo kaj malproksima oriento, kaj de regionoj, kie li ricevis plenburson da etoliaj kaj jonaj dialektvortoj, kies enhavon oni apenaŭ komprenis. kaj de la malproksima okcidento, kie la mondo finiĝas per alta rifo kaj ne-tranavigebla, blua maro, kaj de la landoj sude de Kreto, de la ebenaĵo de la dancanta sablo. Kaj kiam li komencis babili pri dioj kaj duondioj, kiujn li renkontis sur la altaj montoj kaj en la submondo, oni komprenis, ke li nur fantazias ĉion, sed ili opiniis tion tre agrabla kaj amuza. Oni en troa konvinko preĝis al la dioj, ke li povu vivi almenaŭ, ĝis li elbabilos la plej agrablajn historiojn, kaj ili verŝis multajn pokalojn da malvarma akvo sur lin dum la sekva tagnokto. Plurajn fojojn li ĝemis tiel profunde, ke oni kredis, ke li estas jam duonvoje suben al la ombra regno de Hadeso, kaj oni klinis sin antaŭen scivole, sed ĉiukaze iom time kaj aŭskultis liajn vojaĝpriskribojn, kaj ili sentis sin mizere trompitaj, kiam en la kvina tago li falis en profundan dormon.

Dekatos dormis dum tutaj tago kaj nokto kaj vekiĝinte, volis manĝi kaj trinki iom, kaj tiam oni komprenis, ke li estas resaniĝonta kaj oni perdis la intereson pri li. Li kuŝis sur sia benko kaj ripozis dum pluraj tagoj. Li kuŝis kaj palpebrumis per sia okulo tra la pordaperturo kaj atente rigardis ĉiun, kiu transiris la korton; li fiksis en sia memoro ilian aspekton, iliajn vestojn, iliajn staturon kaj irmanieron. Li neglektis la demandojn, kiujn la aliaj servistoj faris al li. Nur kiam la mastro mem sciigis al li iumatene, ke tiu ĉi bieno ne estas tia, kie la homoj povas kuŝi kaj refortiĝi kaj farti bone dum longa tempo kaj nur manĝi kaj dormi, li forlasis la liton, ĝustigis la ĉifonojn sur la okulo kaj iris eksteren, kie li etendis sin kaj palpebrumis al la spaco por rigardi, ĉu estos bela vetero.

Li havis kapturnon; la detruita okulo ankoraŭ doloris kaj la kruroj tremis. Sed la tago estis tiel freŝa kaj serena, ke oni devis rideti. Li aŭdis la murmuron el la kuirejo, la bojon de la hundoj ekstere sur la kampoj kaj la akrajn vokojn de la paŝtistoj, kiuj eĥis inter la montoj, la gruntadon de la porkoj kaj la ronkon el la grandaj haloj, kie iu kuŝis kaj dormis. Sur nestabilaj piedoj iris Dekatos al la pordo kaj enokulumis. Plej interne en la malluma halo, tuj antaŭ la malferma fajrujo, kuŝis Fenevs sur felo kaj ronkis kun malfermita buŝo. Dekatos turnis sin hezite al la malplena korto. Li fiksis sian rigardon nun al la spaco; estis klare, sed tre fore la nuboj grupiĝis, li vidis tiel, ĉirkaŭ la montpintoj. De tie venis la malvarmeta vento kaj ankaŭ la benita pluvo venis de tie.

– Nia Sinjoro Zevs, li flustris, se vi donas pluvon je mia faro, tio do estas bona! Li mortigis Fenevson mallaŭte, preskaŭ zorgeme li prenis liajn mantelon kaj glavon kaj forŝtelis sin el la bieno. Oni serĉis lin, sed li kaŝis sin en la arbaroj kaj iris pli kaj pli malproksimen; kaj oni havis ankaŭ aliajn aferojn por prizorgi nun en la urĝiga aŭtuno, kiam Zevs donis pluvon al la tero kaj deziris solenajn oferojn.

Oni rememoris kaj kantis kelkajn el la kantoj de Dekatos, tiel kiel oni povis, sed lia nomo kaj la moknomo Ekatastos forgesiĝis dum la daŭro de la jaroj; venis maltrankvila tempo, kiam okazis multo kaj multe da pli gravaj aferoj. Kaj li mem akiris aliajn nomojn. Supre en Farsalos kaj Atrakos oni nomis lin la eta Kiklopo; en la malhelaj regionoj ĉirkaŭ Olimpo kaj en Stimfalio li ekzistis sub la liomo “Raŭka Joniano”, kaj en la etaj urboj plej fore ĉe la Termatia golfo, kie li vivis kelkajn jarojn, oni nomis lin simple “Lama Drinkporko”; li trinkis multe tiutempe kaj pro io unu el liaj kruroj rigidiĝis. Li vojaĝis multe teremare, sed neniam partoprenis militon. Li estis trompisto kaj drinkbarelo, ĝis en Melibosa li perdis ankaŭ la alian okulon. Tiam li, blinda viro, ekmigradis al la nordo. Oni diris, ke li ricevis bonan kantvoĉon post la blindiĝo. En Pierio oni nomis lin Homeros.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.