La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

ANKORAŬ IOM DA HELA TEMPO

BJÖRN ERIK HÖIJER

Hodiaŭ estas bela vetero, hodiaŭ ŝi denove eliras kun la veturilo, estas aŭtuna vetero, kvankam estas jam vere malfrue, la unua de novembro; ne troviĝas eĉ makulo de la neĝo; oni ne povas sidi endome kaj froti la krurojn; ne, hodiaŭ ŝi denove eliros kun la veturilo. Dum la lasta semajno neĝis, ne, eble mi eraras, estis do unu semajnon pli frue ... Tiam oni kredis, ke la vintro alvenis. Tiam oni surprenis la kamizolojn kaj vindis la ventron per lantuko ĝis la brusto. Maljunulinaĉo bezonas tion; ŝi frostas tiel facile. Sed tiam ne estis vintro, ne. La neĝo foriĝas. Kaj rimarkinde estas, ke ĉe la apero de la neĝo oni opiniis, ke estas ege bele, tre lume, ĉarme kaj pure, la tuta nigrebruna nudaĵo estis vestita en blanko – jes! Sed jen, la neĝo degelis fine de oktobro! Nu prenu la veturilon kaj ek al la vojo, al la sama loko denove! Senutile ni ne preterlasu tiun ŝancon! Kaj la vintro? Ĝi estas sufiĉe longa, ne necese, ke ĝi komenciĝu en oktobro! Kaj lume! Eĉ la nuda tereno, ŝtonoj, kaj la hela herbo ja estas duoble pli lumaj! Neĝo, strioj jen kaj jen, blankaj en la bruno, kaj flavverdo kaj violbluo – sufiĉas, ankoraŭ sufiĉas. En novembro povas ekneĝi, aŭ en decembro, se Dio volas. Estus tre bone kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko. Kial ne nur post Kristnasko? Kial ne? Kristnasko sen neĝo, jes, kial ne? Ne nur pro la hejtligno. Estas certe bone ricevi ĝin; estas tiel. Sed – vidi la teron mem, la ŝtonojn, la herbon ĝis la komenco de la proksima jaro ...! Jen ŝi prenas la infanveturilon kaj rapidas sur la ŝoseo. La hakilo kuŝas en sia sako kaj en la knaro de la veturilo ĝi aparte tintadas obtuze. La vojoj estas ŝtonplenaj, la tintaĉa veturilo saltas kaj saltas, la radoj knaras; bone oni aŭdas, ke ŝi venas. Ŝi vidas iujn ĉe Jonsson kaj Karlsson kaj Andersson kaj Björk staras ĉe la fenestro kaj rigardas ŝin. Jes, tion oni vidas laŭ la kurtenoj; la kurtenoj flankeniĝas, aŭ almenaŭ ekŝvebas. Ili do staru kaj ŝtelrigardu. Ĉiukaze ili ne plu elvenas por prediki al ŝi pri novaj tempoj kaj ne konsilas al ŝi resti hejme kaj eĉ ne mokas ŝin, demandante, ĉu ŝi havas tiel bonan Dion, ĉu ŝi ne fidas pri Li, ĉu ŝi vere kredas, ke Li lasos ŝin sen helpo, kiel li faras pri la birdoj? Estas bone. Ŝi malsupreniras ĉe la vojo plej proksime al la marĉo kaj plantejoj; pripensu, ke estas tiaj homoj, kiuj plantadas kaj okupas sin eĉ nun pri tio! Kaj ŝi turniĝas al la granda enirvojo. Nun ŝi vidas, kial la tero kaj ŝtonoj kaj herbo lumas alie nun ol pasintaŭtune, kiam ĉio estis tiel malpura kaj malhela. Estas ekstreme delikata prujno sur ĉio! Kaj la aero! Pasintaŭtune estis malseke kaj grize kaj ŝlime, sed nun estas froste kaj agrable. Ĝi pinĉas la naztruojn, ili bruletas. Ŝi kvazaŭ ekstimuliĝas. Kaj eĉ ŝiaj maljunaj okuloj vidas, ke estas bele, bele! Bona Dio ... Ŝi renkontas neniun; estas frumatene, la suno ĵus leviĝis, la arbustoj ekbrilas. Kelkaj korvoj proksimiĝas. Aŭ eble estis kornikoj. Ĉiukaze: birdoj el la granda rubaltaĵo sur la alia flanko de la monteto. Ŝi ne volas ankoraŭ unufoje renkonti Bendriksson. Iam ŝi renkontis lin, tio okazis tuj sub la dometoj; tion ŝi neniam forgesos. Hendriksson lokis sin meze de la vojo; ŝi devis halti. Li tiras sian longan predikantbarbon al la brusto kaj blovas sian longan spiron rekte sur ŝin. “Ho, tiel do, Amalia Sjölander, ĉu vi estas ekstere kaj tiras infanveturilon, ĉu? Krimo kaj honto, krimo kaj honto!” Kaj li klinas sin kaj elprenas la hakilon, kuŝantan sur la fundo de la veturilo. “Ho, ho, kiel ĉarma, eta infano, ho, ho!” Kaj li levas la hakilon kaj iras rekte al ŝi kaj siblas: “Maljunulinaĉo, iru hejmen! Ne vagadu kaj incitu la Majstron per tiu ĉi sensencaĵo. Dio prizorgas la birdojn sub la ĉielo kaj la herbon sur la tero, kaj vi, vi iras kaj tiras, trenas kaj misfidas! Returnu vin, turnu vin, vi aĉa virino!” Sed ŝi estas jam malproksime de sia kabano, kaj cetere li kuŝas en la tombejo de tri aŭ kvar jaroj ... Sed ŝi tute ne povas forgesi tion ... Jes, ŝi ektrotas sur la ŝoseo kaj tiras sian veturilon. La hakilo – sendube – kiel infano kuŝas surfunde. Malnova infanveturilo povas esti utila tiel; ĝi tintaĉas kaj knaras ja, sed taŭgas bone, taŭgas bone. Estas facile manovri per ĝi. Kaj ĝi donas samtempe ian apogon. Oni tenas sin bone per ĝi. Kaj ĝi ne balanciĝas tien-reen, kiel la antaŭa ĉareto, kies rado rompiĝis; iam ĝi estis bona.

Ne estas multe da prujno, nur kvazaŭ membrano, kvazaŭ – hi! – kiso! Jes – kareso. Sed: Glacio sur la rivereto, glacio sur la rivereto! Oni povas veti, ke nun infanoj glitumas tie supre sur la lageto. Kaj tiu herbo, tiu flava herbo, preskaŭ blanka, preskaŭ kiel infanhararo, sed pli longa ol tiu, preskaŭ kiel virinhararo, tiel mola kaj kun neĝfloro sur si.

Nun supren kaj suben sur la alia flanko de la deklivo! La homoj komencis sian veturadon; tri-kvar aŭtoj jam pretersiblis, ŝarĝaŭtoj kun gruzo; ili laboras pri la ŝoseo; oni ordigos la vojon finfine ĝis la Fervoja Barilpordo. Pordo meze de vojspiralo! Se la trajno venas supren sur la vojo, vane ĝi signalas kiom ajn, tiuj, kiuj sidas en la aŭto sur la ŝoseo, ne aŭdas. Kaj jen – krak! Ŝi devus iri tien, rigardi kiel ili laboras kaj paroli kun ili. Sed – estas iom tro longe tien; ŝiaj piedoj kvazaŭ dirus: “Pripensu tion bone, Malia!” Cetere ili havos certe amason da lignetoj por ŝi, metos ilin en la veturilon kaj eĉ fiksos ilin per ŝnuro, kaj eĉ proponos kafon al ŝi. Tio okazis iam. Tiuj, kiuj laboras, estas tre helpopretaj kaj homecaj, precipe tiuj, kiuj laboras en la fosaĵoj kaj sur la vojoj kaj simile. Sjölander – tiutempe – sed ne pensu pri tio, ne pensu pri tio! Ŝi iras tiel proksime al la Pordo, kiel eble. Plej volonte ŝi estus ironta tien kaj trans la alian flankon de la fervoja digo. Sed, kiel dirite, estas iom tro multe por ŝiaj piedoj, kaj ŝi tamen ne estas tiaspeca maljunulinaĉo; se oni diras, ke oni havas forton por tio, tiam oni havu vere forton. Estis pli bone sur la alia flanko. Sed estos somero ankaŭ venontjare; tiam ŝi marŝos tien, prenos por si la tutan tagon, havos kafon en la termosbotelo kaj kelke da buterpanpecoj. Nun estis iom malvarmete por tiaj ekskursoj; ŝi povis nun aranĝi iom malpli penige.

Jen ŝi deflankiĝas de la ŝoseo ĝuste ĉe la malnova sablofosejo, kie ili faris iaspecan ponton super la fosaĵon; tion ŝi transiras sen troa hezito. Estas malnova vojo ĉi tie, la malnova ŝoseo, antaŭ ol oni rektigis ĝin kaj forigis ĉiujn nenecesajn kurbojn. Tiam ŝi ne kutimis iri tiun vojon, kiel ŝi memoras. Sed tamen ĝi estas tiel konata, tiel kara kaj plena de memoroj. Ĝi memorigas aliajn vojojn el tiu tempo! Kvankam ĝi estas preskaŭ tute herbejiĝinta, kvankam la postsignoj de ĉarradoj enfosiĝis kaj kuŝas tie kvazaŭ eterne, kvankam la herbo formas jen kaj jen tufojn, kvankam la salikarbeto penetras en ĝin kaj kunkreskas kelkloke; ĝi estas kvazaŭ speciala vojo, tiel facile estas iri sur ĝi, tiel luma ĝi estas. Tiel mola ĝi estas! Kaj kvankam estas preskaŭ novembro, kvazaŭ ŝvebus somermeza brilo super la vojo, super la arbetoj ĉirkaŭe, super la marĉo sub la arbetoj, eĉ super la pinoj. Dio – estas somermeza brilo eĉ super la prujno! Kaj ĉi tie ŝi forlasas la veturilon, prenas la hakilon kaj ekiras en la veran arbaron.

Maljunulino – Amalia Sjölander – kolektas lignon. Ŝi ektiras la koltukon kaj tuj trovas branĉon, kiun ŝi povas uzi kiel palpbastonon. Ŝi opinias, ke estas plej saĝe palpi antaŭen; la tereno estas trompa, pri tio ŝi havas spertojn; iun fojon ŝi preskaŭ – sed nun denove ŝi ne volas pensi pri tio. Por tio oni havos longajn, sensonĝajn, malgajajn noktojn ... Ĉi tie ŝi estis ĉiukaze ofte dum la lastaj jaroj. Ĉi tie estas kvazaŭ purbalaite. Estas kvazaŭ reveni al malnovaj bertrovejoj kaj iri trans la branĉojn, kaj pensi, ke certe restis iom. Sed ĉio estas aĉe dezertigita! Nu, nun fine montriĝas kaptaĵo; tie kuŝas tuta plenbrako da branĉoj. Kiel ŝi povis preteriri ĝin, ŝi, kiu tagon post tago pasintsomere flaradis ĉi tie? Jes, jes, ŝi sentis bone ĉimatene, kiam ŝi malfermis la okulojn ...! ŝi fakte ŝvitas pro la fervoro. Ŝi devus unue por momento eksidiĝi. Bona Dio – jen tuta pino! Ĉu ververe? Sed estas tiel, estas tiel; vi iras kaj iras kaj serĉadas, serĉadas kaj kolektas kaj kolektas kaj kunskrapas kaj skrapas, sed tamen okazas, ke vi preteriras, eĉ la plej bonan branĉon, sonĝbranĉaron, Tagon post tago vi trovas nur jen unu lignopecon, jen unu alian, kiu apenaŭ taŭgas por kafkuirado, eĉ malplie por kuiro de terpomoj. Sed, jen Malia, jen vi tuj ektrovas – kion? Oni faligis tiun ĉi pinon ĉi-vintre; la branĉoj estas ankoraŭ brunaj, ne grizaj, ne sekaj. Mem la perfekteco! Kaj nun ne trorapidu; memoru, kiel estis la antaŭan fojon, kiam vi komencis – sed ne pensu nun pri tio! Ĉi tien vi devas veni morgaŭ kaj postmorgaŭ kaj poste la sekvontan tagon. Dio – veturilo post veturilo kaj denove plena de ligno! Tuj ŝi ekhakis. Nur rezistaj branĉoj troviĝis. Tion ŝi tuj konjektis. Sed ŝi ja ne povis kredi ... Kaj la hakilo estas iom malakra. Ankoraŭ longan tempon ŝi ne povas viziti Erikon, la lignaĵiston, por peti, ke li akrigu la hakilon; ŝi mem ja ne kapablas fari tion. Lignaĵist-Eriko pro honto ne povas akcepti pagon de maljunulino. Do, anstataŭ tio, li ridetas malice kaj demandas, ĉu lia laborejo estas por prizorgi la hakilakrigon por ĉiuj troveblaj maljunulinaĉoj, por ke ili povu haki ŝtonojn per la iloj? Oni povas haki branĉetojn. Sed vidu, ŝi aspiras la grandajn. Ili kontraŭstaras, kvazaŭ ili estus plenaj de malico. Kvazaŭ ili estus parencaj kun Lignaĵist-Eriko, la sama kolerema, insida speco. Kvazaŭ ili kunagus. “Ne, sed ne! Tiu ĉi hakilo ne kuraĝus veni al la akrigilo dum monatoj!” Sed ĉivespere ŝi iros tien. Li kvazaŭ ne aŭdos, kiam ŝi parolos pri pago, estas klare. “Kuru kaj kriu,” li diras nur, farinte kelkajn turnojn per la akriga ŝtono. Kaj poste li staras en la laboreja pordo kaj flartabakumas. “Vi mem diru, kiam vi bezonos la tenilon! Kaj la hakferon! Vi sendos sciigon, kiam vi bezonos la hakferon, ĉu?” Sed li estas tia; tia estas lia maniero ... ŝi ekhakas tre kolere, – ŝi komencas koleriĝi – kurban firman branĉon, kiu faras, kvazaŭ oni tiklus ĝin kaj saltas ĉiufoje, kiam ŝi albatas. Ŝi pensas: Tion mi estus devinta havi antaŭ dudek jaroj, tiam vi ne havus okazon senti vin tikliĝema. “Sed, Malia, pasis longa tempo de tiam. Ĉu ne? Mi efektive skuiĝas je la penso, ke estis antaŭ tiel longe!” Dudek jaroj, jes, kaj tiam ŝi tute ne bezonis eliri tage tiel al la arbaro kun forĵetita, malnova infanveturilo kaj malakra hakilo kaj vestita en longa trikita jaketo kaj ŝalo kaj malnovaj, duonĉifonaj neĝŝuoj, kaj haki restintajn branĉojn, branĉojn, kiujn neniu bezonis. Sed multo aliiĝas kun la jaroj en tiu ĉi mondo. Rigardu; kaj pri tio pensu. Ekzistis tempo ankaŭ antaŭ kvindek jaroj. Jes. Sesdek. Ŝi volis diri sepdek, sed tiam ŝi estis apenaŭ pli ol novnaskita; ŝi ne povas altabligi tiajn aferojn, pri kiuj ŝi scias neniom, almenaŭ ne pli ol, ke ŝi jam troviĝis tiam. “Do, ni ambaŭ povas diri, ke ni ambaŭ estas maljunaj! Ĉu ne?” La penso batis ŝin kiel skurĝo. Ŝi devis reiri unu, du, tri paŝojn. Ŝi devis delasi la hakilon kaj rektigi sin kaj rigardi. Nur forĵetitaj branĉoj. Ŝi devis ĉirkaŭrigardi. Pino apud pino, apud pino. La pinoj atingas cent jarojn, eĉ pli. Unu aŭ alia betulo kun blanka trunko. Betuloj putriĝas rapide kaj kolapsas, ili povas atingi ĉirkaŭ sepdek kvin. Abioj, etaj kaj ĝibaj – ĉu ili entute povas maljuniĝi? Ŝi devis iri iomete. Poste ŝi devis sidiĝi. Ŝi estis preskaŭ laca. Ne estas multo en ŝiaj brakoj. La manoj prenas malfacile firman tenon sur la hakilaĉo, ili eĉ ne povas tute kunfermiĝi, ne malofte ili ekfrostas, eĉ tre. Estas iom malvarmete en la aero. La frosto – nu – ĝi foriĝis. La suno brilas, la arboj ĵetas ombrojn. Sed mem la sunbrilo estas tiel malvarmeta. Ĉio staras silenta kaj atendanta. Nenio estas tiel nekredeble jubila kiel somere. Nenia krako estas aŭdebla. Ankaŭ la birdetoj estas malaperintaj. Kaj la kuloj: kvankam ne funebritaj, ne resopiritaj! Ŝi sidas sur tufo kaj ripozas. Estis ia kapturniĝo, ŝi laboris iom tro forte, denove.

Ho-ho-ve-ve, vi peza mondo!

Nun venas la grasaj banditoj de la arbaro kaj okulumas al ŝi, aro da junkfasketoj kuras kiel ombroj, kiel dikaj fantomoj sub kaj sur la arboj, tien-reen, ili ĵetas sin kaj saltas, aperas kaj malaperas, ili estas ruĝaj kaj grizaj kaj strangaj, kaj sen iu sono, sen iu sono. Unue ŝi ektimas, sed poste ŝi retrovas sin. Tiaj fieraĉuloj, ŝi pensas, se oni surblovas ilin, la plumoj kaj la flokoj disflugas kaj ne restas el ili pli ol el pasero. Venu, venu, sed ne tro proksimen, tion mi diras al vi.

Kelkaj nigraj birdoj vagas antaŭen ĝis la pinopintoj. Denove kornikoj. Aŭ korvoj.

Nun ŝi rimarkas, ke ŝi rigardas sidante sur memfalinta arbo, sur pino falinta kaj kuŝanta kun elŝiritaj radikoj, ĝi kuŝas en lulilo de siaj propraj branĉoj. Estas ŝtonoj jen kaj jen inter la radikoj. Ŝi ĝemas, ŝi ne scias, kial. Tiu ĉi pino – ĉu ŝi neniam vidis ĝin? Ĝi verŝajne kuŝis ĉi tie dum pluraj jaroj. Sekve la branĉoj ja devas esti sekaj. Do ŝi trovis ankoraŭ unu sonĝkaptaĵon, ĉu ne? Ŝi sentas pikon en la dorso. Ŝi staras kaj observas la falintan arbon kaj metas la manojn sur la dorson. Ili kvazaŭ varmigas ĝin. Ŝi sentas, ke ŝi kurbiĝis; la dorso inertiĝas. Nu, ŝi povos aranĝi la aferon, kiam ŝi revenos. Ho, tia fripono! La branĉoj ne estas mortintaj. La arbo ne estas mortinta, kvankam ĝi kuŝis dum pluraj jaroj de la Sinjoro. Rimarkinde! Preskaŭ strange! Kaj sur la supra flanko eliĝas ĝermo, novaj burĝonoj, preskaŭ novaj arboj, kvankam etaj kaj ridindaj. Freneza pino! Ĝi ne nur vivas, kuŝante nazaltere kun la radikoj supren, sed ĝi eĉ rekreskas. Stultega pino, ĉu vi ne rimarkas, ke vi estas ridinda, kuŝante tie, ĉu ne? Ĉu vi ne rimarkas, ke vi ne plu povas esti vera arbo?

Ŝi iradas kaj fingrumas inter la radikoj de la pino. Unu aŭ du el ili restis en la tero, la aliaj forŝiriĝis.

Ŝi pensas: se oni dehakus tiujn ĉi radikojn, oni havus revkaptaĵon de ligno ĉi tie, por du tutaj jaroj.

Tie kuŝas la hakilo. Ŝi rapidas por preni ĝin. Ŝi revenas, spiregas kaj blovas. Ŝi rigardas la novajn arboĝermojn. Kiel ridinde ili aspektas! Nun oni vidos ion alian! Ŝi eksvingas la hakilon. Haku, haku! Persistaj radikoj, persistaj, kiel la maliculo, molaj, sed tamen firmaj, plenaj de moko. Sed ŝi hakas, ŝi bone scias, kion ŝi faras. Estas longe iri al la altaĵo aliflanke de la fervojo. Proksiman jaron estos eĉ pli penige, tute nature! Tiam ŝi venos eble nur ĉi tien. Kaj ŝi penis pri la kun skrapo de tiu ĉi seka musko. Haku, haku! kaj jen cedas la lasta radikfadeno kaj ĝi mem ŝiras sin for, kvazaŭ kun ĝemo.

Nun ŝi estas laca, sed samtempe kvazaŭ kontenta. Ŝi sentas, kvazaŭ ŝi estus sciuro, kiam ŝi residiĝas sur la tufo. Ŝi kolektis por venontaj vintroj. Se la vintro estas malvarma, ŝi bezonas lignon. Ŝi estas kvazaŭ sciuro. Hendriksson ne komprenis tion ĉi, certe ne. Dio nur prizorgas, ke oni ekzistu. Sed, se vi kredas, ke li metas ĉion en la manojn, vi do eraras. Vi devas iri kaj alporti. Vi devas prizorgi la aferon. Vi devas prizorgi, ke vi havu ion, se vi malsaniĝos, ke vi havu el tio provizon. Ke vi havu ĝin proksime por tiu okazo, ke la kruroj komencas esti malfortaj kaj ankaŭ la dorso.

Bona Dio – tia fripone giganta abio! Kaj farinte nun veran kontribuon, ŝi kontentiĝas por tiu ĉi fojo. Ŝi kolektas etajn branĉojn, ne gravas, se venos inter ili iom da sekaj pingloj, iom da brulligneto. Ŝi metas la hakilon plej suben, kaj tretas, kunigas, forŝiras la nigran muskon, forigas la plej nenecesan malpuraĵon. Ne estos ia kaptaĵo por fanfaroni pri ĝi. Ŝi altigas la ŝarĝon kaj ligas ŝnuregon ĉirkaŭ ĝin. Kaj jen: lasta rigardo al la revpino. “Ĝemu mia koro, sed ne krevu!” Pino estas pino. t. e. ĝi iĝos ligno. Ĉu la broso povas kreski? Ridinde, ridinde! Ĝi estas falinta, ĉu ne? Nu! ne ofte okazas, ke oni vidas maljunulinon, kiu prenas pinon kun la radikoj entere! Tio neniam okazas.

“Iris mi kun pen’ tra l’ arbar’, sur rok’, hejmenvenos jen mi kun lignoblok’ ...”

... ŝi kantas kaj sentas iel plenan kontentecon. Ĉiam, kiam iurilate ŝi sukcesas, ŝi iĝas kvazaŭ poezia. Ŝi povus verki kaj kanti. Nun povus Hendriksson veni – se li vivus. Nun Sjölander estus povinta sidi hejme en la kabano kaj atendi min kun la kafujo – se li ne, ne ... Ne; sed revenu nun, Lignaĵist-Eriko, vi ricevos respondon je tio, kion vi diros.

Ŝi pensas pri la momento, kiam ŝi fine estis suprengrimpinta al la granda ŝoseo. Estis penige, minimume dirite. La veturilo balanciĝis en la kavoj kaj sur la tufoj. Ŝi abunde ŝarĝis ĝin. Ŝi ĉirkaŭŝnuris ĝin malbone, fojon post fojo ŝi reŝnuris. Sed nun, nun ... La horoj pasis konsiderinde rapide. Leviĝis nuboj, grizaj malfruaŭtunaj trupoj. Ne plu estis sunbrilo. La prujno malaperis, la tero estas sen specialaj brilo kaj beleco, nur seka kaj morta. La sola, kiu lumas, estas jen kaj jen neĝostrioj. La arbaro estas tiel osteca.

Sed ŝi subkantas kontente kaj havas nenian bezonon de la terena beleco, nun. Ŝi venas supren al la granda dekliva supro kaj vidas kiel la domaĉoj de la urbo montras sian fronton al ŝi, kiel konatajn vizaĝojn. Jes-jes, jes-jes. La preĝturo pikiĝas supren, kiel ekkrio el la svarmo de multkoloraj domtegmentoj.

La glacio restas daŭre sur la rivereto. La Lignulino, (tiel oni nomas ŝin) iras proksimen al la fosaĵo, ĉar venas aŭto post aŭto, post aŭto. Ŝi ne havas intereson pri ili. Homoj venas kaj biciklas. Kaj iras. Ŝi sufiĉas por ŝi mem sub sia malnovmoda kaptuko. La veturilo knaras. Nun denove aro da nigraj birdoj flugas tra la arbaro, malhela, aŭtuna trupo. Apenaŭ ŝi rimarkas ilin.

Ĝuste kiam ŝi turnas sin ĉe la lignaĵista laborejo, venas Eriko, la lignaĵisto elinterne sur la ponton, por fumi sian tabakporcion. Ŝi, ekvidante lin, miskomprenas la geston, per kiu li metas la pipon en la buŝon, haltas kaj riverencas kun “bonantagon”. Lignaĵist-Eriko faras svingon per la pipo kaj ridetas. Ŝi volas diri ion. Sed kion ŝi diru? Tiam diras Lignaĵist-Eriko:

– Nu, panjo Amalia, ĉu vi eble baldaŭ bezonos akrigitan hakilon? Ŝi sentas, kvazaŭ la koro ŝvelus en la brusto.

– Dankon, dankon, kara mia, sed mi vere ne ... Li elprenas alumeton kaj bruligas ĝin. Kun la pipo enbuŝe kaj suĉante la fumon kaj kelkajn fingrojn ŝtopante en la piptruon, li diras bonkore:

– Nu-nu, ne afektu denove! Mi sendos la knabon al vi por la hakilo. Pli malfrue.

Ŝia mieno ridigas lin. Li diras:

– Jes, jes, rimarku: tia bela, lasta tago antaŭ la neĝo! Ŝi kredas ĉiukaze, ke li mokas ŝin, ŝi ekskuas sin, kvazaŭ sub skurĝobato.

– Neĝo?

Kaj tiam li montras supren al la montaro.

– Kie vi havas viajn okulojn, panjo Amalia Rigardu – nun kuras blanke la lagopo sur la monto.

Ŝi provas vidi. Sed ŝi ne vidas, la okuloj estas tre malfortaj. Sed, ĉu pro liaj vortoj, ĉu pro la laciĝo, ŝi komencas laciĝi; ŝi sentas, ke estas froste, froste, froste. Ŝi palpebrumas: ĉu vere? Ĉu sude de la montaro estas blanko de neĝo? ŝi ĉirkaŭrigardas. La nuboj nur densiĝas, sude estas peza, grizenigra nub kumulo, plena de neĝo. Pli kaj pli ŝi tremas kaj frostotremas kaj malvarmas. Kaj ŝi rapidigas la iron, ŝi rapidigas la iron.

Lignaĵist-Eriko postkrias ŝin:

– Iru hejmen, kaj surmetu la kafujon, panj Amalia! Rapidu, ĉar la neĝo jam kirliĝas sur la pinpintoj.

Jes, jes, jes, jes, ŝi pensas kaj ĝemas. Neĝo. Ĝin anoncis la bela tago. Ŝi estus devinta kompreni tion.

Ĉar sciu: neniam la aŭtuna tago estas tiel fajreranta kaj viva kaj tiel klare elĉizita kiel ĝuste en la horoj antaŭ la unua vintra neĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.