La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

ALVENO PER PARAŜUTO

LARS AHLIN

Ellitiĝi frue ... Esti sola ... Regi la korpon ... Esti forta ... Esti ... Stig daŭrigis formi tiajn i-frazojn. Estis iaspeca ludo, sed pli ol ludo. Liaj okuloj brilis en la mallumo, kaj en ĝi estis io, kio streĉiĝis kaj laboris por la libero. Li ĵetis flanken la kovrilon kaj kuŝis preta elsalti en iu ajn momento. La i-frazoj funkciis kiel balancilo, en kiu lia volo sidis kaj lasis sin inciti. Sed subite haltis la balancilo.

Ne iĝi tia, kia li, li pensis. Li fermis la okulojn. Lia korpo ne inertiĝis en la litvarmo. Ĝi iĝis rigida, kvazaŭ ĝi estus rilatiĝinta kun io, kies kontakton li eĉ minimume ne volis. Sed tio, kion li timis tamen puŝis sin antaŭen al li. Li cedis. Liaj muskoloj inertiĝis, kaj li donis sin al tio, kio kaptis lin.

Ekzemple hieraŭ vespere! Ĉiuj sabatvesperoj estu malbenitaj. Aliajn vesperojn oni povas esti laca. Oni povas diri, ke oni studas leterkurson, ke oni iros al sportekzerco, ke oni iros al la Kleriga Asocio, oni povas diri, ke oni havas renkonton, aŭ ke oni iros al vaporbanejo. Sed sabatvespere oni havas nenion konvenan por preteksto, nenion, kio estus akceptita de la kamaradoj. Kaj se ili vere observas ion specialan, oni iĝas markita. Unue kiam li venis al tiu ĉi aĉa truo, venis la buboj kaj fajfis antaŭ la fenestro. Ili staris tie en la krepusko kun ĉapeloj laŭ la lasta modo kaj kun kravatoj laŭ la lasta modo, ili staris tie kaj fajfis kaj poste ili tamburdancis arde kaj incite kaj kriis:

– Ĉivespere ni havos inon. Huj! Sed se oni pretekstas pri io dum pli ol du sabatvesperoj, tiam ili ne plu venas. Tiam oni apartenas al la kategorio de la velkintoj kaj ilia intereso estingiĝas. Tiam oni povas aŭdi, ke la buboj starante sub la fenestroj fajfas kaj tamburdancas. Hieraŭ vespere lumis iliaj ruĝaj kravatoj kun la filmstelo, sub la fenestro de Gustav. Kaj Gustav ĵetmalfermis la fenestroduonon kaj kriis plengorĝe, dum li ĝustigis la kravatnodon:

– Ĉivespere Anna estos la mia! Huj! Kaj Gustav saltis sur seĝon kaj aranĝis tambure intensan paŝdancon. La buboj – ili estis triope tiun fojon – metis la brakojn sur la ŝultrojn unu al la alia kaj en ringformo tamburdancis ĉirkaŭe kaj estis vive viglaj kiel Mickey Rooney.

Sed post kiam ili foriris, Stig kuŝiĝis surdorsen kaj atendis la malhelon kaj la silenton. (Kial oni ne povas fari ion prudentan sabatvespere? Kial oni ne povas iri al sportekzerco aŭ legi? Kial oni devas nepre kuŝi kaj imagi al si, kion la aliaj faras?) Stig tute ne sciis, kial li estas tia, kia li estas? Li ne komprenis kial li diferencas de tiuj aliaj uloj. Kial li ne lernis danci? Kial li ne povis renkonti la rigardon de Rut, aŭ Eivor? Li estis minimume tiel bonaspekta kiel la aliaj. Jes, pli bona ol la plej multaj. Li aŭdis, ke la knabinoj mem diras tion. En manĝopaŭzo ili ŝtelis lian fotografaĵon. Tiun foton, sur kiu li staras en gimnastik-vesto. Li estis elitgimnastikisto, kaj lia korpo estis unuaklasa, kvankam li ne estis tre alta. Kaj lia situacio estis same bona – aŭ same malbona – kiel tiu de aliaj buboj, kiuj loĝis-manĝis ĉi tie kaj laboris en la fabriko. Kial do li timis?

Eble ĉar li nenie estas hejme. Li nenien povis retiriĝi. Li estis mem siaj propraj muraro kaj plafono. Neniu ŝirmis lian dorson. Neniaj parencoj. Neniu konis liajn parencojn. Neniaj infanmemoroj. Li estis ekzilita en Siberio. Kien ajn li venis, li estis ekzilita en Siberio. Per paraŝuto.

Sed hieraŭ vespere li elŝtelis sin, post kiam iĝis tute malhele kaj post kiam ĉiuj iris al siaj sabataj plezuroj. Mi ne iros tien, li pensis. Mi rondiros en la direkto de Ljungnes, mi faros etan elastigan marŝon. La torako devas puriĝi, estas klare. – Sed tamen laŭ kurbiĝanta hokvojo li venis malsupren al la Popola Parko, al la mizere malgranda Popola Parko, per kies kostoj tiu ĉi komunumo ŝarĝis sin. Longe tirita bleko el saksofono puŝis sin antaŭen tra la arboj, kiam li venis malsupren sur la arbara vojeto. Slowfox. Nun multaj homoj dancas vang-ĉe-vange. Li forlasis la arbaron. Kvindek metrojn pli sube, kiel sur kampo, staris bosketo ĉirkaŭ la dancejo kaj kafejo. Ĉirkaŭ la bosko pendis punktitaj elektraj lampoj kiel rozario de voluptulino.

Stig daŭrigis la vojon laŭlonge de fosaĵo, kie salikarbetoj kreskis. Li konis kaŝitan lokon, kie oni povas sidi ne vidate kaj rigardi al la dancejo. Estas komforta roko tie. Oni povas sidi bone. Sed ĝuste kiam li volis de malantaŭe suprengrimpi la rokon, li aŭdis, ke iu jam estas tie kaj zumkantas. Li ekkaŭris kaj esplore rigardis. Baldaŭ li sciis, kiu estas tiu. Milton Berg! La laborestro, maljuna fraŭlo, avarulo kaj ŝtelrigardanto, kiu pensas nur pri mono kaj havas nenian alian intereson krom pri mono, kiu duonfastas kaj estas ĉifona, por ke li vidu la bankokonton brili per altaj ciferoj. Milton, la plej malestiminda diablo en tiu ĉi komunumo! Ne iĝi tia, kia li, pensis Stig denove, kaj nun li faris salton de la mola lito al la lakitaj plankbretoj. Li frotis sin en malvarma akvo, frotis sin per malmola broso, li sekvis la matenan programon de punkto al punkto. Fine li stariĝis antaŭ la grandan spegulon (kiun li mem aĉetis per propra mono) por ke li povu observi la ludon de la muskoloj. (Li lumigis la plafonlumon. La tablolampon li metis sur la plankon, depreninte la flavan lumŝirmilon). Li observis sian korpon de la tibikarnmuskoloj supren ĝis la bicepso kaj koltendenoj. Kiel finon, li faris korpringon antaŭ la spegulo. Li faris tion tute konscie. Laŭeble li provis observi en la spegulo, kiajn arkojn la piedoj faras, ĝis ili atingas la plankon tuj apud liaj manoj.

Poste li devis havi defrotadon denove, sed farinte tion, li vestis sin. La domo ankoraŭ dormis. Estis ja dimanĉo. Kelkaj certe ĵus enlitiĝis. Li ĵetis la pantalonon ŝultren kaj en duonŝtrumpoj iris en la kuirejon. Emma preparis al li ion, kio estis sur plado en la bakujo. Li silente eksidis ĉe tabloangulo, manĝis kaj trinkis lakton. Li trinkis glason post glaso. Emma preparis al li ankaŭ pakaĵon da buterpanpecoj. Ĝi ne estis tre granda, tiel ke li povis enpoŝigi ĝin. Li ne petis pli grandan.

Nur ekstere sur la ponto li rimenis sur sin la marŝoŝuojn. Oni daŭre dormis en la domo. Eĉ Emma dormis, Emma, kiu faris preskaŭ ĉion, kion oni petis de ŝi, se ŝi ricevis liajn kafkuponojn. Dum li restis sidanta sur la ponto, jen eklumiĝis fenestro. Unue li kredis, ke ĝi apartenas al domo, situanta pli malsupre, sed kiam li ekiris, li konstatis, ke estas ĝuste la fenestro de Emma, kaj nur nun li rimarkis, kiel densa la nebulo estas.

* * *

Tiun dimanĉmatenon la nebulo ŝteliris ĉirkaŭe kiel glueca estaĵo. Ĉu ĝi densiĝos je pluvo dum la tago, aŭ solviĝos pro la radioj de la suno? Stig prenis la kompason kaj direktis sin al M. La unuan kilometron li kuretis. Poste li energie kuris laŭ la unua altaĵo. Nur poste li faris la ellaboritan, egalritman trotadon. Post du horoj li atingis la celon.

La nebulo staris kiel muro super la arbara lago. Estis preskaŭ sensone ĉi tie. Eĉ kolimboj ne estis aŭdeblaj. Stig faris fajron en rokfendo. Dekstre kreskis maljuna, inerta, de likenoj venkita abio. Kiam li ekprenis la grizverdajn kvastojn, lia mano pleniĝis de akvo. Li varmigis sin zorge. Li metis ladglason sur la ardaĵon kaj tiel, iom post iom boligis la akvon. Nun la pluvo malrapide komencis kribriĝi tra la nebulo. Venis do malseko anstataŭ suno. La griza muro tiris sin pli kaj pli al la mezo de la arbarlago. Iu aŭ alia nigra ŝtono pikis sin super la akvosurfacon kiel spionanta fokokapo. Nun aŭdiĝis ankaŭ la kolimbo. Ĝi ploris kiel infano.

Unue Stig intencis sin rekte returni. Sed la kolimbo logis lin. Estis ia kunpremita sopiro en la voĉo de la birdo. Stig kuris ĉirkaŭ la lago. Dufoje li ekglitis sur la glitiga boaclikeno. La branĉoj de la alnoj batiĝis al lia vizaĝo. Akraj ŝtonoj faris etajn, blankajn entranĉojn sur la supra ledo de liaj marŝoŝuoj. Sed la kolimbon li ne vidis. Kelkfoje li pensis, ke li vidas grandajn, etenditajn flugilojn, malhelajn kiel ombro, kiuj dividas la blankan densaĵon. Sed tio estis eble io alia. Eble ne kolimbo ploris? Ĉu la kolimbo ne apartenis al la kristalklaraj matenoj, kiam la akvo kuŝas malvarma kaj senmova kaj la ĉielo ruĝiĝas oriente? Li revenis al la rokfendo, kie li faris fajron. Ĝi estingiĝis. Li provis reflamigi ĝin, sed li ne sukcesis. Ĉio iĝis trae malseka.

Kaj la pluvo nur kreskis. La nebulo batiĝis pli kaj pli malsupren. Nun li povis vidi la flavpalajn kronojn de la pigmeoabioj. Interne en la arbaro oni ne sentis tiel forte la pluvon. Sed la irejo estis malseka kaj suĉis forte la piedojn. Ŝmacis malagrable. Ankaŭ en lia interno io komencis ŝmaci malagrable. Estis tiu ĉi malbenita i-frazo: Ne iĝi tia, kia li!

Denove li komencis cerbumi: Kial mi timas? Kial mi falis en la vivon per paraŝuto? Kial mi ne elkreskis normale de la hejmo al la lernejo, al la laboro? – Ĉi tie troviĝas neniu, kiu rememoras, kiam lia patrino portis lin, aŭ kiam lia patro mortis, neniu memoras, kiam li respondis ĝuste je ekzamena demando, kiam li rompis fenestrotabulon, kiam li ludis ion maldecan kun knabino malantaŭ la brutejoj, kiam li ricevis sian unuan longan pantalonon kaj sian unuan kurknaban postenon. Li estis sendata de la komenco de loko al loko. Nenie, kie li estis, troviĝis homoj, kiuj rememoras ion pri liaj pasintaĵoj. Ĉie li estis falinto per paraŝuto.

La unuaj domoj komencis vidiĝi inter la trunkoj. Nun finiĝis la argilo. La ĉefa vojo estis el betono. Ĉi tie la pluvo venis kun subitaj ventĵetoj. Inter ili falis preskaŭ neniu guto. Nun konturiĝis la komunumo, la malbenita eta truaĉo kun siaj pufaj, etaj vilaoj kaj malbela liber-religia kapelo kaj malhelaj kazernoj, la kooperativo en “funkis” estis racia kiel ĉiam. Vivu la kooperativo! Poste troviĝis nenio pli racia. Jes, eble ankaŭ io alia, sed la virinplimulto estis fantastika ĉi tie. La proporcio estis tri ne-edziniĝintoj kontraŭ unu fraŭlo. La komunumo fetoris de virinoj. Industrio por virinoj. Ĉi tie vi devus havi ŝancon, knabo! Ĉu la junuloj ne venis biciklante de la alia komunumo ĉi tien? Kaj ĉu la knabinoj ne biciklis al aliaj komunumoj de ĉi tie?

La vento prenis lin malmole ĉe la dorso kaj grandaj, malmolaj pluvgutoj frapis la ventimunan jakon. Estis preskaŭ nubfalo, kiu venis. Li tiriĝis al muro, poste pasis al profundiĝo de pordo. Tiam li vidis, ke troviĝas sukeraĵejo vidalvide. Li ne multe pripensis, sed transiris la straton kaj eniris. Li aperis en ton-nesto de subridoj. Knabinoj subridis el ĉiu direkto.

– Fine viro, knabinoj! kriis malhela aldo de dekstre.

– Ho jes, ho jes, kriis iu rekte de antaŭe. Trankviliĝu nur. Li estas pli vere nur infano.

Oni ridis nun eĉ pli eksplode.

– Ni volas lin ĉi tien! kriis ridaĉa voĉo de maldekstre.

– Fi, do! kriis la unua kriinto. Mi estas la unua, kiu ekvidis lin.

– Tio ne estas vero, kriis nova, akra voĉo de maldekstre. Mi vidis lin, kiam li kuntiris sin al muro vidalvide. Mi invitos lin je kafo.

Mi turnos min, pensis Stig. Kiel, je la infero, mi povis esti tiel stulta kuregi tien ĉi? Li ne turnis la korpon, sed en si jam li turnis sin kaj fuĝis el tiu ĉi inkafejo. Li estus ankaŭ turninta la korpon kaj estus elkureginta, se la pelo de la malnova frazo ne estus resvinginta lin: ne iĝi, kia li. Ne, nun aŭ neniam! li pensis, kaj lia rigardo, kiu fiksiĝis ie ĉe la servtablo, flugis rapide dekstren kaj ankaŭ maldekstren. Ĉirkaŭ preskaŭ ĉiu tablo sidis knabinoj. Eĉ ne unu virseksulo troviĝis ĉi tie. Nur nun Stig rememoris, ke la knabinoj nomis tiun ĉi sukeraĵejon “La virgulinejo”. Cetere ĝi aspektis kiel aliaj kafejoj. La muroj estis kolere verdaj.

– Ne timu nin! kriis la malhela aldo. Ne, li ne forkuros. Li devas trabati sin ĉi tie pro si mem, li sentis, kaj li iris antaŭen kaj sidiĝis. Li sidiĝis meze. Estis preskaŭ same multaj knabinoj en la mezo. Iom pli dense ili sidis dekstre kaj maldekstre ĉe la fenestroj. Oni daŭrigis la ridaĉon kaj komentis liajn movojn. Neniu rigardis nun tra la fenestro. – Sensacio! kriis knabino, tiel vulgara, kiel nur knabinoj povas esti.

– Certe mia vizaĝo estas ruĝa, kiel kankro, pensis Stig. – Oni kutimas demeti la ĉapon en tiu ĉi ejo! kriis la akra voĉo de maldekstre.

La dekstra mano de Stig ekskuiĝis. Sed li ne deprenis la ĉapon. Min ne interesas, kion ili diras, li pensis. Mi estos suverena, kiel ĉiuj, kiuj alvenas per paraŝuto. Ĉu li devus leviĝi, depreni la ĉapon kaj riverencante diri ĉiudirekten: “Mi estas danka pro ĉiuj informoj. Mi venis per paraŝuto ĉi tien. Mi ne konas la lokajn kutimojn ĉi tie.” Je Dio, kiu povus konduti suverene malgraŭ ĉio? li pensis. Sed li ne estis suverena. Li sidis rigide, strange kaj fiksis sian rigardon al la muro. Ho, se la kelnerino venus baldaŭ! Mi mendos nur oranĝ-akvon, verŝos en min kaj kuros.

– La knabo bezonas helpon, kriis la malhela aldo de dekstre (ŝia voĉo estis krude varma). Mi reordigos lin.

Kaj ŝi venis malrapide al lia tablo. Li ne multe vidis el ŝi, nur la sinon, ventron kaj bruston kaj la brakojn kaj manojn. Sed li vidis, ke ŝi estas grasa kaj rimarkis, ke ŝi estas super tridek. Ŝi deprenis lian ĉapon kaj prenis el sia valizeto kombilon kaj komencis kombi lin. Mi batos ŝin! pensis Stig. Mi batos krude ŝian vizaĝon per fermita pugno. Poste mi kuros. Sed li faris nenion. Li lasis, ke ŝi karesu lian kapon. Li enspiris plu la abomenan odoron, kiun la virino disŝutis.

– Nun li aspektas vere agrabla, ŝi diris, vere, kiel bona knabeto.

Ankaŭ du aliaj venis al li. Ili ankoraŭ estis pasivaj, – sed ege ridaĉis. Tiam la kelnerino envenis. Certe la posedantino mem. Ŝi estis super kvindek, malalta, tendena kaj ekscitita.

– Kion vi faras pri la knabo! ŝi kriis, kaj venis antaŭen kaj viŝis la tablon per ĉifono.

– Tason da bolita lakto kun du bulkoj, li mendis. Tuj li surpriziĝis pro sia voĉo. Kiel li povis esti tiel trankvila. Kial li ne mendis oranĝ-akvon? Li sciis. Li devis montri al la knabinoj, ke lin oni ne povas ofendi. Ho ne, ĉi tie estas bubo, kiun kelkaj flirtaĉaj knabinoj ne povas elpeli.

La knabinoj lasis lin dum mallonga tempo. Sed li sentis, kiel iliaj rigardoj bruligas lin ĉie. Li estus volinta fari ion. Almenaŭ per manoj. Unuan fojon li deziris, ke li estus komencinta la fumadon. Li estus volinta levi la manon al la buŝo. Nun anstataŭe liaj manoj palpis singarde sub la tablo. Tie kuŝis gazeto. Li prenis ĝin kaj komencis foliumi.

– Lia nazo devus esti pli rekta, li aŭdis de knabino. Tiam ili rekomencis. Preskaŭ ĉiuj komencis ŝerci pri lia eksteraĵo. Sed li ŝajnigis daŭre indiferentecon. Li sentis, ke li devas venki. Se li montrus nur sin tiel suverena, ke li povus fari ion.

Fine alvenis la varma lakto. Li tuj pagis. Poste li konsumis ĝin tre rapide. Li trempadis la bulkojn. Jes, tio estis iom tro rapida. Estante ĝuste preta, li vidis, ke Eivor envenas. Subite li eksciis, kion li devus fari. Li ne sciis, kiel estos. Li sciis nur, ke li devos provi, ke li devas riski ĉion per unu karto.

– Mi estas ĉi tie! li kriis al ŝi. Tio estis ne pripagebla ideo. Li sentis kiel la knabinoj mutiĝas. Estis kvazaŭ dudek kvin akvokranoj estus ĉesintaj ŝpruci. Eivor, kiu havis grandajn, esprimriĉajn okulojn, sed honteman, senteman buŝon, reagis mute, sed post momenta hezito ŝi venis al li.

– Vi venis malfrue, diris Stig laŭte. Eivor sidiĝis. Ŝi deprenis la rondĉapon kaj skuis siajn longajn, helajn harojn, malsekajn pro la pluvo. Stig sentis, kvazaŭ li estus faranta korpringon antaŭ publiko, kvazaŭ li rektigus sin ĝuste nun. La piedoj devas fari la ĝustan elegantan arkon kaj veni malsupren tie, kie konvenas.

– Kion vi deziras? li demandis kaj sentis, kiel li devas peni por teni la ekvilibron, kiel ĉiu vorto, ĉiu gesto, ĉiu sekundo povus lin bankrotigi. – Tion mi mem ordigos, ŝi diris.

Subite li rimarkis, ke ŝiaj okuloj ridetas al li kaj ŝiaj lipoj ektremetas en malforta emo al ironio. Ŝi prenis la valizeton kaj rigardis sin en la spegulo. Stig sentis, ke nova kaj ne priskribebla ĝojo fluas al li. La korpringo sukcesis. Eivor estis lia helpanto. Ŝi ludos la rolon.

Nun la kelnerino venis al ili.

– Kion vi deziras? ŝi demandis senhumore.

– Mi venis nur venigi lin, diris Eivor.

Ŝi leviĝis kaj ankaŭ li leviĝis. Li metis la manojn en la poŝojn de la mallonga, ventimuna jako. Ŝi metis sian manon sub lian brakon. Ne aŭdiĝis eĉ flustreto de la knabinoj. La kranoj ne plaŭdis ĝis ilia foriro.

Ekstere filtriĝis la pluvo. Dum longa momento ili diris nenion. Ŝi daŭre lasis sian manon sub lia brako. Kiam ili venis al la strato de la Teksejo, ŝi premis lian brakon.

– Ĉu vi sekvos min supren? ŝi demandis. – Ĉu mi ne devus iri hejmen kaj ŝanĝi vestojn? li diris. – Tio tute ne gravas, ŝi diris.

– Sed Emma certe havas preta la manĝon, li diris kaj tion li diris, ĉar li volonte aŭdis, ke ŝi faras kontraŭrimarkojn.

– Vi povas manĝi supre ĉe mi. Mi havas ĉambron kun kuirforno.

– Sed certe vi ne havas tian manĝaĵon, kian mi ŝatas, li diris. Mi estas krudvegetarano.

– Stultaĵo, ŝi diris kaj ŝia hontema, pura buŝo ridis kaj brilis malsekece.

– Kion vi scias pri tio? li diris.

– Venu! ŝi diris kaj tiris lian brakon. Kaj li sekvis ŝin, kaj li estis ĉe ŝi dum la tuta tago. Je la sepa kaj kvarono ili iris al la kino, sed poste neniu el ili rememoris, kio teksiĝis sur la blanka ekrano. Estis ilia intenco post kino viziti sukeraĵejon, sed elveninte, ili ne havis emon.

– Ni iros al via hejmo, diris Stig. Kaj li restis ĉe ŝi dum la tuta nokto, kaj nun la unuan fojon li kuŝis kun knabino. Jen kaj jen li vekiĝis kaj ĉiufoje li pensis, ke tio estas tiel neperceptebla, jes, estas preskaŭ ridige kuŝi tiel en la sama lito kun knabino, kiun li ververe eĉ ne konas. Sed li ne povis rememori, ke iam li estis tiel feliĉa antaŭe. Li ridis. Li ne povis ne ridi.

Je la kvara li vekiĝis la lastan fojon. Ankaŭ tiam li devis ridi. Lia rido estis mallonga kaj pura. Ŝi demandis, kial li ridas, sed li ne povis respondi je tio. Tiam ŝi petis lin ĉesigi la ridon, sed li ne povis interrompi. Ŝi certe ĉagreniĝis. Ŝi ŝovis sin al li kaj li sentis kiel senhelpa kaj konfuzita ŝi estas. Sed li devis ĉiukaze ridi.

– Respondu! ŝi flustris en la mallumo. Sed anstataŭ respondi li lumigis ŝian malgrandan tablolampon kun ruĝa silko. Poste li elrampis el la lito unue per la manoj. Li firmigis sin mole kaj singarde sur la litrando kaj liaj piedfingroj atingis preskaŭ la alkovplafonon. Poste li malsupreniris al la planko sen perdo de la ekvilibro. Tie li faris la ĝis nun plej belan korpringon de sia vivo.

Farinte tion, li karesis ŝin milde. Senvorte li komencis vesti sin. Sed antaŭ la foriro li iris al ŝi kaj denove karesis ŝin. Li ankaŭ kisis ŝin. Tiam ŝi malmole ekprenis lian nukon kaj arde premis lin al si. Kiam ŝia preno inertiĝis, li leviĝis. Kaj li sidis tute silente dum kelkaj minutoj sur la litrando. Tiam subite revenis la rido, sed tuj poste li klinis sin al ŝi kaj flustris.

– Oni ĉiam alvenas per paraŝuto. Poste li iris kaj neniam li estus kredinta, ke estis tiel facile venki ion, kio sentiĝis tiel malfacila. Ĉu eble, ĉar li ridis? Eble li ridis, ĉar li sciis en sia plej ena interno, ke la i-frazo neniam plu timigos lin, kaj neniam plu la virinoj. Neniam plu li malbenos la sabatvesperojn kaj neniam plu li kuŝos surdorse kaj atendos la silenton kaj malhelon. Sed eble li ridis, ĉar li levis sin super la kapon de la bubaro. Neniam li kuros kun ili. Neniam li haltos ekster la fenestro de iu knabo kaj fajfos, tamburpaŝos kaj huj-ados. Li alvenis per paraŝuto aliflanke de iliaj metodoj. Ili bezonos eble du jarojn por atingi lin.

Li iris tra la silenta komunumo, kie la lanternoj lumis same solecaj kiel la nudaj ŝultroj de Eivor lumis kontraŭ la malhela fenestro, kiam hieraŭ vespere ŝi senvestigis sin. Stig iris supren al sia ĉambro por ŝanĝi vestojn por la laboro. Sed Eivor sidis sur la lito ankoraŭ kelkajn minutojn, kvankam ŝia manĝpakaĵo ankoraŭ ne estis en ordo. Ŝi komprenis el lia rido, ke ŝi povos teni lin dum unu monato, maksimume dum unu monato. Poste li faros korpringon por aliaj knabinoj.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.