La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEBUTO EN ETA URBO

JAN FRIDEGÅRD

Estis longa atendo inter la apero de la klientoj en la vendejeto, kie mi vendis malbonajn vestojn je partopago. Mi konjektis, ke la famo de la vendejo ne estas la plej bona, sed kiel malbona ĝi estis, tion mi eksciis, kiam mi aŭdis, ke urbano kompate diras al iu alia, montrante al vilaĝano, kiu hezitante pasis tra mia sonoranta pordo:

– Kompatinda diablo, kiel li aĉetas vestojn tie! Nu, nek la vestoj, nek la prezoj estis miaj kaj la eldiro ne tuŝis min tro forte. Sed por iel antaŭigi la tempon, mi pruntis librojn el la biblioteko de la bontemplanoj. Mi legis plejparte lirikon, kaj estis tiel, kiel kutime estis – fine ankaŭ mi komencis verki poemojn. Ili pritraktis ekskluzive junan, interesan viron, lokitan antaŭ la mondproblemoj, kaj liaj trajtoj konsiderinde similis miajn proprajn.

Mi ne memoras, ĉu mi mem ekhavis la ideon verki mokokanton pri la komercistoj en Enköping. Povas esti, ke iu estis kolera je ili kaj uzis min kiel mediumon. Mi tute ne estis kontraŭ ili kaj esperis, ke ili konsideros la kanton ŝerco, kiel mi mem opiniis.

Kelkfoje venis en la vendejon kuriozulo kaj babilis kun mi. Li estis teozofo kaj li estis ĉirkaŭ 50-jara. Li havis ian malsanon, kiu kaŭzis, ke li ne povis labori, sed li staris sur la placo kaj ĉe iu malgranda vendtablo vendis legomojn. Lia vendtablo kelkfoje estis la sola sur la granda placo, kaj povis pasi tagoj sen aĉetantoj.

Mi deklamis la mokokanton al li kaj li opiniis ĝin bona. Verŝajne estis lia ideo, ke mi presigu ĝin en mil ekzempleroj por gajni iom per ĝi. Mi intertraktis poste kun Edhagen, la presisto, kaj li pretendis 50 kronojn por la laboro. Laŭ vendoprezo de po 25 oeroj, mi devus perlabori ne malgrandan ekstran enspezon. Al la afero apartenas, ke mi laboris preskaŭ sen salajro en la vestvendejo. Estis tiaj tempoj, kiam oni estis feliĉa ricevante manĝon kaj ĉambron.

Por ke la eventualaj aĉetantoj de la kanto ricevu pli da valoro por sia monero, mi verkis aldone etan kantaĉon pri dancejo ekster la urbo, kien multaj el la urba junularo veturis por amuzo. La loko havis la nomon Ulvsunda kaj miaj gepatroj estis tie bienservistoj dum 8 jaroj. Tio estis antaŭ mia naskiĝo en la naŭa jardeko, antaŭ la jarcentturno.

La legomvendisto ne kuraĝis senkaŝe vendi la kantojn ĉe sia vendloko, tio estis ja malpermesita kiel plejparte ĉio en tiu ĉi mondo. Sed li ĉifis grandan kvanton el ili en sian poŝon kaj diris, ke mi baldaŭ povos vidi diablan svarmon. La famo pri la kantoj flustrovoje atingos la homojn kaj estos viglo ĉirkaŭ lia vendotablo.

Mi atendis streĉe post mia malplena vendotablo, kaj posttagmeze venis konato al la vendejo kaj diris:

– Vi povus doni kanton donace al mi. Mi scias, ke vi verkis kaj presigis ĝin. Andersson vendas ĝin kaŝe ĉe la placo.

– Aĉetu do de li. 25 oerojn vi povas elspezi.

– Jes ja, sed tiu diablo ne volas vendi al mi, se mi ne aĉetas napon, aŭ du kilogramojn da terpomoj.

Oho, tiel do li prizorgis mian negocon! Malgraŭ tio, ke mi promesis al li la duonan gajnon. Renkontante lin dum la sama vespero, mi antaŭdiris, ke iam lia animo renaskiĝos en la korpo de uzuristo. Sed li ridis kaj diris, ke li jam scias, kio estos el li. Arbo kun bele susuranta foliaro.

Dum la sekvantaj tagoj mi ricevis plezuron kaj ĉagrenon pro mia poezia eksperimento. Biciklokomercisto en la apuda domo ricevis la kanton por favori la bonan najbarecon. Nun li venis al mi kaj demandis, kial, je la infero, li ne rajtas esti en ĝi. Ĉu li ne estas same bona negocisto kiel kiu ajn en la urbo? Kaj li malmole frapfermis la pordon kaj foriris.

La ununura bierkafejo de la urbo estis en posedo de nejuna sinjorino kaj ŝi igis tre kolera pro sia poemparto. Mi kredis, ke ĝi ne estis tiel danĝera, sed ŝi havis alian opinion. Tiel ĝi sonis.

Al la kafej’ eniras oni rekte, senbalance, sed elvenante oni sin balancas dance, kaj poste oni kurbas ĉe la placorando, al stratkanalo fluas multa brando.

Post tio mi ne kuraĝis eniri la kafejon. Sed iun fojon la posedantino staris ĉe la pordo, kiam mi preteriris kaj ŝi demandis min kun glaciefrosta malestimo, ĉu mi estas tiel malsaĝa, ke mi kredas, ke la uloj iras al la placo, kiam ili fartas malbone. Tie ja ĉiam iradas policisto. Ŝi sukcesis diri sian opinion pri tio, ke mi estus devinta resti en mia provinca angulo kaj ne veni al la urbo kaj skribi diablaĵojn pri honestaj homoj.

Sed danke mi enkasigis kelkajn ridetojn de vendistinoj, pri kiuj mi skribis laŭdojn. Mi estus povinta certe eluzi la okazon, se mi ne estus estinta malriĉa kiel pediko. Mi ne povis ilin inviti eĉ al

Ĉe Lundevalls, la rava truo kun servistin’ impertinenta kaj pianobruo.

Multaj komercistoj konsideris la kanton amuza, kaj unu el ili kantis ĝin laŭtege al siaj klientoj. Aliaj estis rigidaj kaj ŝajnigis indiferentecon. Post kelke da tagoj ĝi estis forgesita pro aliaj sensacioj, kaj same honore kiel ekonomie la rezulto estis malriĉa por la aŭtoro.

Iom pli da bruo estis ĉirkaŭ la Ulvsunda-kanto, la kanto sur la lasta paĝo de la kajero. La prizorganto de la dancejo ricevis 100 ekzemplerojn por komisia vendo kaj posta prikalkulo. La kanto vekis ĝeneralan furiozon tiuloke kaj kontraŭ tio oni diru nenion. Ĝi estis maljusta kaj malbela. La lasta strofo estis jena:

Ĝis la genuoj la jupoj sin etendas, kaj sube la kruroj tremantaj pendas. Sed nun rampas ili laŭ la muzikado, kiel lamaj muŝoj ĉirkaŭ iu plado.

La junuloj promesis al mi pugne ŝtopi mian buŝaĉon, se mi montrus min ankoraŭfoje en la ejo, kaj mi singarde restis malproksime de tie. La sekvo de tiu evoluo estis, ke la prizorganto ne tre fervoris pri la aranĝo de la kalkuloj koncerne la venditajn kajerojn. Kiam mi respondecigis lin, li deklaris, ke la gejunuloj leginte la kanton, repostulis sian monon.

La plej malfacila afero ankoraŭ restis – pagi al la presisto. Li havis grandan familion kaj estis preskaŭ tiel malriĉa kiel mi. Preskaŭ ĉiutage li sendis al mi knabon kun kvitanco de 2, 3 aŭ 5 kronoj, por ke li havu monon por manĝaĵo kaj tio puŝis min en malesperon. Plurfoje mi prenis la sumon el la kaso kaj neniam mi pentis pro tio.

Kien la mil kant-ekzempleroj venis, mi ne plu scias. Mi havas unu ekzempleron kaj la Reĝa Biblioteko unu. Se iu povas akiri kelkajn, volonte mi pagos la surpresitan prezon, 25 oerojn.

La legomvendisto mortis antaŭ longe kaj li estas eble nun arbo kun bele susuranta foliaro. Mi ne envias lin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.