La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

MI RICEVIS TAGLABORISTON

GUSTAV HEDENVIND ERIKSSON

Kiel fajreroj kuregis la ŝarkdentsimilaj tranĉlamenoj tra la trifolioj kaj ĵetis kastanjetmuzikon en la vesperon. La ĉevaloj rapidis rondon post rondo, bluverda, sukoplena herbo falis post la tranĉilon kaj lokiĝis laŭ strioj, similaj al rigidiĝintaj, verdaj ondoj.

Jen la morto de la trifolioj, mi pensis kaj enspiris kun plezuro ilian bonodoran animon. Jes, la tekniko faris atencon eĉ kontraŭ la klasika simbolo de la morto. La tute aktualan simbolon de tiu morna gasto mi vidis foje desegnita sur fojnejpordo ĉe Kristiansund. Kelkaj tankoj estis antaŭ grandega falĉmaŝino. Sur ĝia sidejo sidis skeleto de simio kaj veturigis. La artisto intencis diri per tio, ke la tekniko eĉ senlaborigis la maljunan, faman falĉiston kaj ke la homoj, gvidataj de atavistaj inklinoj kaj la perfekto de la tekniko, estas vojaĝpretaj denove al la simiarbaro.

Sed kiam mi pleje profundiĝis en la pensoludoj, dum la ĉevaloj faris siajn turnojn kaj la parcelo ŝrumpis, aperis malgranda, kurba figuro kun longaj brakoj, kies unu mano ripozis sur granda bastono; li preterglitis la magazenangulon. Li paŝis al la kampo. Kaj nun mi vidis, ke li estas la senmorta maljunulo Norberg, preskaŭ kuniĝanta al la griza malhelo de la vespero. Li venis certe por saluti kaj vidi, kiel mi sola prosperas pri la fojnenporto. Jes, estis li, pri kies pasinto mi aŭdis de li mem kaj parte de aliaj; oni tre volonte rakontas pri aliaj, kaj tiuj rakontoj plenigis min per admiro al li.

Sesjara li estis, kiam li komencis prizorgi sin mem; kiel paŝtistknabo li havis por sia manĝosako kvaronon de haringo, kelkajn terpomojn, paron da nigraj panpecoj, botelon da buterlakto kaj la katekismon. Estante dudekjara, li edziĝis kaj apenaŭ perceptis, ke li estas edzo, kiam idoj elŝveligis la murojn de la kabano. Iom post iom la infanoj plenkreskis kaj flugis el la nesto. Nun li povis dum la festotagoj ordigi ĉion al si kaj konsumi kelkajn tasojn da brandmiksita kafo, sen ke li devus pugni la tablon kaj postuli de la ĉirkaŭuloj silenton. Sed fine okazis io pli malbona ol la ĝis nun travivitaj. Foje, kiam li estis erpanta branĉojn, la bovoj eksovaĝiĝis. Li venis sub la volverpilon kaj kelkaj el ĝiaj stalpintoj boriĝis en lian dorson, en la pletiron. Poste estis rapida transporto al la hospitalo, kaj neniu esperis revidi lin en tiu ĉi vivo.

Lia eta, laborŝirita vivkunulino iĝis senespera – tute kompreneble – sed tiam ŝi ekhavis subliman inspiron, kiu baldaŭ evoluis je fiksa ideo, neŭtraliganta ŝian ĉagrenon. Ŝi ekpensis pri la funebra festeno kaj decidis prepari tute unikan festenon je sia malfeliĉa edzo, kiu ja ne estis viridealo en la vivo, almenaŭ ne laŭ ŝia opinio. Sed por esti rememorata per funebra festeno, li nepre taŭgis. Jes, ŝi faros grandiozan manĝon kun kafo kaj bakaĵoj kaj gastoj. Por akiri la necesajn rimedojn, ŝi komencis kolekti kaj vendi berojn. Ŝi kolektis, purigis, vendis tage-nokte; purigis kaj atendis la sciigon pri la morto.

Sed la tendena-fortika korpo de la maljunulo volis ion alian. Kaj iun posttagmezon, kiam ŝi sidis ĉe la fajrujo kaj purigis vakciniojn, pripensante, kiel kutime, kiujn ŝi invitos kaj kiujn ne al la funebra festeno, ŝi ekskuiĝis kaj oblikvigis la kapon por aŭskulti ion. Strange konataj sonoj venis al ŝiaj oreloj. Melodio, aŭdebla pli kaj pli klare. Kantmelodio, kiun ŝi aŭdis oftege ĉe ĉiu festo de la jaro, eĉ dum maljunuldiboĉoj kaj bruoj en la domo. Malbona konjekto kaptis sin. Ŝi paliĝis kaj levis sin subite, forbalais la rubaĵojn de la vakcinioj el sia kitelo kaj iris al la fenestro, elrigardis kaj preskaŭ svenis.

Kiu proksimiĝas tie? Jes, li, la maljunulo estas, kiu laŭ homa konsidero jam devus esti mortinta, kaj nun li ŝajne ne nur estas sana kaj forta kiel antaŭe, eĉ se lia iro estas iom malcerta, sed li havas pendolantan valizon en unu mano, precize kiel antaŭe, kiam li venis el la urbo, kunportante iom da kuraĝiga fluidaĵo. Li kantis kiel kantoro kaj aspektis feliĉa, kvazaŭ li estus ekvidinta la eternan vivon anstataŭ la truokulan forpasemon de la morto. Li svingiĝis tra la ĝardena pordo kaj paŝis al la perono.

Ho jes! Kvazaŭ subite ĉio kolapsis ĉirkaŭ ŝi. Kien malaperis nun la plezuro de ŝia peno en la berplena arbaro? Kien foriĝis ŝia revo, kiu tenis ŝin supre, kiu tiel ĝojigis ŝin, kiu riĉigis ŝian vivon dum tiuj ĉi solecaj semajnoj? Fine ŝi koleriĝis kaj apenaŭ donis manon al li, kaj apenaŭ respondis je lia gajagorda saluto, kiam li enpaŝis kaj etendis al ŝi sian grandan kaj tuberan manon.

Ŝi pardonis al li multe, ĉar estas homece pardoni. Sed, ke li ne mortis, kiam li sendube estis sur la bona vojo, kaj kiam ŝi faris tiom da peno, tio estis preskaŭ tro multe por pardoni. Ŝi pensis tiel ofte nun dum solecaj horoj dum ŝtrumpriparado kaj decidis ne plu kolekti eĉ ununuran beron.

Sed ŝi kaŝis la enspezojn de la berkolektado kaj kelkfoje ekhavis malfortan esperon, ke ŝi tamen ankoraŭ povos ilin uzi por la originala celo, kvankam ŝajnis esti nekredeble. Sed miraklo povas okazi ankaŭ en ŝia longa, monotona vivo. Tiam ne estus vanaj la penoj pri la idoj, la maldormo kaj rezignoj. Ne, tute ne vane. Dio indulgu! Sed la tendena-fortika korpo de la maljunulo daŭre deziris ion alian. Malgraŭ siaj okdek du jaroj li laboras ĉiutage kaj prizorgas sin, disponas pri alkoholporcio kaj se iu venas al li iun festvesperon, li povas montri kaj sentigi, ke li ankoraŭ senmanke posedas siajn homajn rajtojn.

La ĉevalo rajtis halti kaj ekmordi kelkajn bulojn da trifolio, dum ni salutis unu la alian. Li rigardis ridetante el sia barbkrono kaj frapis mian manon per sia tubera mano, post kiam ni sidiĝis sur la rando de la fosaĵo por paroli pri vetero kaj vento, pri la fojnrikolto kaj io alia, kion oni povis ligi al tiu temo.

Estis vere agrable babili dum iom da tempo, li opiniis kaj elprenis sian novarĝentan skatoleton, frapis sur ĝian kovrilon kaj puŝis ĝin al mi. Mi flartabakis, ternis kaj eklarmis priplorante unu milionon da nazbaciloj. Dume li boris la fundon de la fosaĵo per la bastongumo, kvazaŭ li estus subite malkovrinta, ke tie estas io speciale valora, kiun li povas elskrapi. Poste li demandis per seriozaj vortoj, ĉu mi efektive intencas sola fini la fojnenporton.

– Nu, tio ne koncernas min, li aldonis sen atendo pri la respondo kaj post mallonga paŭzo li daŭrigis: Mi ja vidas, ke vi komencis kaj mi komprenas, ke eble ne estas pli bone ... Jes. Estas terure strange nuntempe. Se estas laboro, ne estas homoj, se estas homoj, estas nenio por fari. Kvankam mi ne povas plendi tiurilate. Ĉar dum mia vivo ĝis nun mi ne estis senlabora ... Tiam li faris novan bortruon en la teron, rigardis foren al la nebulo super la rivero kaj ripetis en pensoj, ke estas terure rimarkinde pri ĉio nuntempe: samtempe estas tro multe kaj tro malmulte el ĉio. Oni nenion komprenas. Kvazaŭ oni rigardus en nebulon. Oni aranĝas kaj konstruas ĉie en la mondo, ŝparas kaj dividas. Kaj la unua estas same freneza, kiel la alia.

– Kiel dirite. Tio memorigas min pri la maljuna Karlsson en Eksbekken, kiel oni nomas lin, kiu kunskrapis dekdu mil kronojn; li estas seninfana kaj sola. Sed ke li dum tuta vivo nur kolektadis kaj ne havis alian plezuron el la moneroj ol la certon ke li havas ilin, tio estas nekomprenebla. Almenaŭ mi opinias ... Nun li rigardis min, serioze jesante el sia barbokrono. Mi rejesis serioze, post kiam li ripetis post mallonga paŭzo la lastan vorton, ke tio estu komprenebla kaj serioze daŭrigis:

– Kiel dirite ... Kaj ĉivespere mi ekpripensis, ke mi vizitos vin. Kvankam tion mi ne estus devinta fari, almenaŭ ne ĉivespere. Kvankam eble ne estus pli bone alian fojon ... Nu! Kiam mi venis tien, li staris ĉe la angulo kaj ploris. Mi ne volis paŝi antaŭen. Sed li ekvidis min kaj mi devis – kompreneble – diri ion kaj mi demandis, kio mankas al li. Li ne tuj respondis, sed fine diris, ke li pensas pri siaj penoplene akiritaj kaj ŝparitaj moneroj. Kaj jen, oni preterveturis kun la kadavro de la mortinta Rennil. Tiam mi ekhavis emon konsoli lin kaj mi faris tion, kiel estis eble ... “Ho,” mi diris per instiga maniero kaj premis lian manon. Vi estas ja tutajn du monatojn pli juna ol mi kaj vi povus forkonsumi grandparte la ŝparitan monon, se vi bone eluzus la tempon. Sed li nur skuis la kapon, viŝis la okulojn per la postflanko de la dikfingro, kaj eniris. Tiam mi daŭrigis la vojon kaj pensis, kiel kuriozaj estas la homoj. Ĉiam mankas io al ili, kio ŝajnas havi pli altan val oron ol la jam gajnita ... Nu! Tiam mi ekaŭdis vian falĉomaŝinon kaj decidis veni ĉi tien kaj rigardi, kiel vi prosperas ... en la rikolta tempo de la soleco ... he-he-he ... Kaj per tio la maljuna Eksbekken estis forgesita por ĉi tiu fojo. La maljunulo ridis denove kaj daŭrigis ruze okulumante, ke oni mem estas sia plej bona servisto kaj ke fortulo helpas sin mem. Sed enporti sola tiel grandan rikolton, estas tro pene, li timis, kaj daŭrigis post signifoplena paŭzo:

– Nu! Ne por ke mi miksu min en vian faron kaj laboron, sed se vi ne obstinas pri la soleco, mi povas veni kaj helpi vin. Ne malpli ol tri petis min, ke mi helpu pendigi fojnon. Sed kiel mi vidas, vi bezonas min pli multe ol tiuj aliaj. Certe mi estas maljuna. Sed mi ĉiam faras iom pli ol neniom.

Tio estis neatendita kaj ankaŭ bonŝanca propono. Mi kaptis lin je lia diro.

– Bone! Mi do venos morgaŭ. Pro ĉio. Ni aranĝos tion. Kaj tion ankaŭ mi kredis; poste ni leviĝis, li por iri hejmen, mi por fini la parcelon. Kaj ni premis manon unu al la alia kaj deziris bonan nokton, kun la reciproka espero, ke ni la sekvan tagon revidos unu la alian por ekpreni la fojnoforkon kaj pendigi la falĉitan fojnon.

Malgraŭ ĉio mi do havas helpon por la falĉo, kio tamen ne rompas mian konvinkiĝon, ke la rilato de la homoj inter si en ĉiuj direktoj iĝas multe pli dependanta de la kontanto, ol de la frateco. Fine eble dependos eĉ tiu ĉi ĝenerala sinteno al la ekzistado, ekskluzive de la konstante altiĝanta premo de la koncentrita socia medio. De ni ĝi postulas pli kaj pli multe da mono por vivi kiel individuo, kiel kolektiva estaĵo, kiel civitano, kiuj kune destinas la vivtrenon. Ĉiu do devas klopodi por la maksimumo, por la plej multo da valuto, doni kiel eble plej malmulte por kiel eble plej granda rekompenco, jes, fine preni kiel eble plej multe por la nura risko, ke la negoco, surprizatako aŭ kapto malsukcesos.

Sed tamen mi havis ĉivespere la ŝancon ricevi helpon de maljunulo, kiu iel respondas al miaj ebloj, kiu kreskis per terpomo kaj buterlakto, kiu dum sia tuta vivo devis kontentiĝi per seka pano, kiu dum siaj plej bonaj jaroj laboris ĉiutage dekdu horojn kaj eĉ pli, por eta salajro. Tiel estus ideale, se la tagsalajro reduktiĝus je minimumo, sed la normala monkonsumo en ĉiu tereno perturbiĝus. Sed tiam, kiu kuraĝus preni laboron, kiun li sola ne povus aranĝi, kaj kiu permesus al si ekpreni la direktilon de la ŝtato kun la espero trovi spontanan financministron? Eĉ la diablo mem, kiu nuntempe ŝajne transprenis la gvidon en la ĉefkontoro de la mondordo, ne kuraĝus preni sur sin la taskon.

Estas do plej bone, ke ĉio povas resti, kiel estas, dum ĝi restas tuto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.