La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA STUDENTO KAJ LA TERPROLETIDO

IVAR LO-JOHANSSON

Kiam li plenkreskis, li agis kiel la plej talentaj, t. e. – li “fuĝis el la klaso”. Li fakte ne fuĝis, male li volis labori por sia klaso de-ekstere, de alia flanko. Li estis konscia, ke li povos fari pli grandan utilon en tiu maniero. Tra la societvivo baldaŭ li venis al la faka. Li legadis kaj labore rompis vojon al si. Fine li fariĝis sindiko de sia sindikato.

Samtempe kun li ekhavis intereson pri la afero de la plej malriĉaj terlaboristoj juna studento X, kies gepatroj estis riĉaj, kaj li mem havis romantikemon. Kaj de tiam la vivovojo de tiuj du komencis kuri paralele.

Dum siaj junaj jaroj la karierulo verkis artikolojn al la loka gazeto. Li verkis bonegajn artikolojn pri la vivgravaj problemoj de la terlaboristoj.

Nun ankaŭ X komencis verki al la gazeto. Kaj foje la iama proletknabo konstatis, ke la studento ricevas duoble pli grandan honorarion por la artikoloj, kiujn li verkis, ol li por siaj. La redaktoro estis ekslaboristo, aŭtodidakto. Li iris al la redaktoro kaj demandis:

– Sed se li ne ricevas tiom, do li simple preterlasos skribi por ni! diris la redaktoro.

– Sed mi do?

– Mi kredis, ke vi skribas por perlabori ekstran moneron, diris la redaktoro. Tio estas alia afero! Li ja ne estas devigata!

Tio estis alia afero. Tiam li serĉis kaŭzon en si mem. Kaj tie li trovis la malplivalorkomplekson de sia klaso antaŭ la studento.

Liaj propraj kunuloj estis fieraj pri la studento, ke li verkadis. Kiam li mem verkis, tion ili konsideris kiel rimedon, uzatan de li por proksimiĝi al la viandpoto, kiel oni kutimas diri. Kiam li klopodis pleje, li faris tiun ĉi observon ĉe la amaso – ĝi ne volis vidi supren. Ĝi penadis por malsuprentiri lin denove al si! Li rekonis ĉiujn ĉi trajtojn, ĉar li mem naskiĝis inter ili, ili estis lia propra aro. Kaj kun la antaŭscio kaj sento pri ili, li volis mildigi ilin. Li volis eviti provokon, volis mem ŝajni senpretenda, prezenti sin kiel humila servisto. Sed tio malhelpis lin. Tio donis necertecon al lia konduto, donis ian rigardon de fuĝemo al liaj okuloj, kaj estis kvazaŭ li ne estus tute honesta. Liaj samuloj rimarkis tion pleje el ĉiuj. Samtempe ili rimarkis, ke la studento, edukita alimaniere, ne havas tiun hezitemon. Estinte sindiko dum iom da tempo, li komencis grasiĝi, ricevis rondan ventron kaj dikan kolon kaj pezajn, pendsakajn vangojn. La plej multaj sindikataj oficistoj kaj funkciuloj same havis grasajn ventron kaj nukon kaj pezajn vangojn. Tio estis facile klarigebla. Ĉiuj estis tiaj, kiuj transiris el la korpa laboro al la trankvile sida vivo. Ili ĉiuj provis dum certa tempo konservi la formojn de sia korpo. Sed la laboro ligis ilin al la seĝoj, al la skribtabloj. Ili apartenis al tiu generacio de la laborista movado, kiu translokiĝis rekte de la plugkampoj, montoj kaj arbaroj. Nur en la sekva generacio venos la teoriulo, la librovermo, la funkciulo, edukita al tio. Nun ili estis, kiaj ili estis. Nun ili povis aŭdi de siaj opinikontraŭuloj same kiel de siaj samuloj:

– Estas abomeninde vidi grasan socialiston! diris kontraŭulo.

– La dikventrulo! diris liaj samuloj. Pro kio li grasiĝus, se ne pro ni. Kio estos el ni? Tiam li ricevis novan vundon. Sed super ĉio staris la afero. Li glutis kaj forgesis.

Nun li veturis per aŭto, kiam li havis ion aranĝotan en la bienoj kaj farmoj. La piedirado kaj biciklado estis pasinta periodo en la historio de la movado. Kelkfoje temis pri diskutata sumo de dek kronoj. Sed la aŭtotaksimetro estis jam supre ĉe dudek kronoj, kiam li alvenis. Tio vekis malamikan senton. Tiam li haltigis la aŭton malantaŭ la provizejo, aŭ malantaŭ la pajlostakoj, kaj li piediris la lastan pecon. Tion li faris, ĉar li sciis, kion la terproletoj el la malnova gento pensos, vidante kiel ilia mono estas uzata. Sed la junuloj opiniis, ke li estas malkuraĝa.

Starante antaŭ la labordonantoj, li mem estis plej interne la terproleto. En la profundo li timis. Irante trans la grandan kastelkorton supren al la granda ŝtuparo, li sentis, kiel li ŝrumpiĝas interne. Kiam li envenis, li restis ĉe la pordo. Kiam li ekparolis, estis kvazaŭ li elpremus la vortojn. Kiam oni invitis lin, nur laste li akceptis. La terproleta karaktero fumegis peze en lia interno. Ĝi similis al brulantaj terpomtigoj. Li iĝis obstinmiena kaj retiriĝema en societo. Li donis grandan gravon al la vorto (li estis kutima al la puno pro ĉiu facilanima vorto). Longe li staris silenta, kiam oni kverelis kun li, kaj tial oni nomis lin malrapidema (tio restis en li de tiu tempo, kiam ne estis permesate kontraŭgrumbli en la grandbieno). Li miris pro tio kaj flatis lin ĉiufoje la mencio de lia nomo, (li kutimiĝis al tio, ke oni forgesu lin, ke neniu kalkulus pri li, ke li ĉiam restu tie, kie li estas)! Nun ankaŭ X, la studento, komencis agiti inter la terproletoj kaj terlaboristoj. Li estis svelta kaj elasta, ĉar li ĉiam estis kutima al ĝusta dieto. Li konsideris la tuton romantika ludo, ĉar tio estis nur parentezo por li, kaj ĉar li intencis iam forte avanci. La studento veturis per aŭtobuso, diris subite al la ŝoforo, ke li haltu, malsupreniris al la ŝosea fosaĵo kaj sidiĝis por skribi afiŝon. Li parolis ĉe provizejoj kaj grenejoj, kaj li tute ne estis angora iri al la kastelo, ĉar li sentis sin hejme en ĝia interno. Iun tagon li venis ien, kie oni volis havi Kristnask-festovesperon. Tiam li iris al la arbaro kaj faligis abion. Vespere li venis al la ejo de la soleno kun du proletidoj sur la ŝultroj kaj unu en la brakoj, kaj poste li dancis kun edzinoj kaj melkistinoj ĝismatene. Pri li oni diris:

– Rigardu, li estas sinjorido, kaj tamen li venas al ni. Lin ni kredas! Sed pri la proletido, kiu iĝis sindiko, ili diris:

– Tiu, jes, li volas nin uzi por grimpi sur nian dorson kaj tiel veni supren! La dikventrulo! X havis jam delonge propran domon, sed la terlaboristo konstruis al si vilaeton. En la antaŭurbo ĝi staris. Kaj ankaŭ tion li povis nun aŭdi.

– Dank’ al ni li povis iĝi domposedanto kaj kapitalisto!... diris liaj samuloj, kiuj zorge observis ĉiun lian paŝon.

Kaj kiam la tempo estis pasinta, ili havis tute diferencajn spertojn pri la laboristoj, kvankam ili renkontis la samajn unuopulojn. La studento povis diri senrezerve bonajn vortojn pri ili. Li admiris kelkfoje eĉ iliajn difektojn. Sed la terproletido estus povinta amariĝi, se la afero ne estus tiel grandioza.

Tiam li venis al malnova kutima eldiro de soldato, pri kiu li aŭdis paroli kiam li estis infano: “Se estus milito, prefere ol havi iun talentulon kun la ĉiutaga nomo Svensson, mi akceptus kiel komandanton stultulon kun la eleganta nomo Gillenŝnits, ĉar tiajn ulojn oni sekvas!” La studento ne estis mensmalfortulo, male, sed tiaj diroj ne interesis lin. Kaj iam foje post la morto oni diros pri la unua: – Li iris de ni por prosperi! Sed pri la alia: – Li venis malsupren al ni! Kiu scius solvi tiun sekreton! Kaj jen estis okazonta kongreso kun jubileo. Kaj multaj atendis, ke nun estos milito je vivo kaj morto por la gvidanteco inter ili du. Kelkaj eble atendis, ke la terproletido tedata de la laboristoj transiros al la labordonantoj. Sed aliaj opiniis, ke oni devas elĵeti lin. Tiel statis la afero, kiam ili ambaŭ paŝis antaŭen por diri sian paroladon.

– Eble ŝajnas esti kurioze doni personan deklaron en tiu ĉi kontakto, diris la iama terproleta knabo, kiam li peza kaj laca kaj elmergita paŝis antaŭen kiel unua parolanto. – Kaj tamen estas tio parte la plej grava, kion mi volas deklari, io, kio tuŝas la tutan movadon. Kaj nun mi diros tion! Kiam iu venas el la popolo, la popolo ne komprenas aŭ ne volas kompreni. Ili ne kredas al li tion, kion li volas finfari. Oni gardas lin preskaŭ kiel malamikon. Sed male, se iu venas de alia direkto, kiel ilia propra, malsupren al ili en ilian mizeron, tiam ili estas multe pli volontaj aŭskulti, ili estas multe pli sensuspektaj sekvi iun tian. Ili opinias, ke li volas gajni nenion, sed li estas preta disponigi sian forton por ilia bono. Kiam ili supozas materialecon kaj egoist-profiton en la antaŭa okazo, ili trovas idealismon en la dua. Tio prezentas memakuzon, ĉar tio volas aludi pri tio, ke la laboristo mem ne pensas idealisme pri si mem. Kaj tamen ni scias, ke la konkludo estas erara ... Kiam la nuna generacio en nia movado iros en sian tombon, ĝi kalkulos inter siaj memoroj ankaŭ la socian malplivalorkomplekson de la klaso i. a. antaŭ la erudicio kaj librostudoj. Ni ĉiuj multe suferis de tio. Tio estas nun malaperonta de ni, sed ne malaperinta. Dum ĝi ekzistas, ĝi malhelpos esencajn fortojn por liberigi sin tute, kaj tio estos je malutilo por ĉiu afero. Mi ne scias, ĉu ĉiu komprenas, pri kio mi parolas. Por mi tio estas same persona kiel la tutan movadon laboristan rilatanta deklaro.

– Li volas ĝemaĉi pro io, kio malhelpis lin veni supren! flustris la aĝaj terproletoj. Kio povas esti tio?

– Tio estas nur, kion mi volas diri, diris la sindiko kaj retiriĝis.

Peza kaj videble laca, dikkarna kiel renesancfiguro, sed elmergita de laboro kaj maldormo, li iris kelkajn paŝojn flanken.

Tiam antaŭenpasis la iama studento, X kaj je ĉies surprizo diris similan paroladon.

– Ankaŭ mi volus fari personan deklaron, li diris, starante svelta kaj en posedo de siaj neforuzitaj fortoj, antaŭ la kunvenintoj. Kiam mi aŭdis la ĵusajn vortojn, mi komprenis ion, kion nur malmultaj, kaj nur de ekstere venintaj komprenas. Mi komprenas, kiel malmulte mi scias de la komenco pri tio, kio estas la homa koro. Tio, kion oni instruas en la lernejoj, estas mizera, senpova scio kompare al la brila scio, kiun la vivo instruas. Tio estas la universitato de la homkoro. Kiam mi komencis mian laboron inter la laboristoj, mi kredis, ke mi komprenas ĉion. Staranta sur la duonvojo, mi komencas kompreni, ke mi estas nekapabla lerni tion, pri kio mi kredis, ke mi jam perfekte scias. La postulo de la idealismo, pri kiu ĉi tie estis parolo, estas tiel nekredeble forta ĉe la laboristoj, ke ili ne fidas siajn samulojn. Ili estas preskaŭ la solaj en la tuta mondo, kiuj postulas tiun idealismon tiomgrade de siaj gvidantoj, ke por tio ili estas emaj ververe oferi siajn proprajn homojn. En tiu ĉi batalo do pluraj bonaj kapoj, kvankam ne la plej fortaj ŝultroj, dronas. Neniu alia klaso kapablas doni tiajn egajn oferojn por sia afero. Iam la plej malfortaj infanoj ĉe la necivilizitaj popoloj estis metataj en la arbaron por morti tie. Ĉe la laboristoj la plej grandaj talentoj havas la saman sorton por morti. Kaj se ili spite la plej mizerajn cirkonstancojn, kaj dank’ al siaj superhomaj fortoj, ne mortas, ilin atingas novaj persekutoj, kiam ili iĝas plenkreskuloj, kaj tiuj daŭras ĝis ilia maljunaĝo. Estas kruela moro. Nur senĉese kaj abunde aganta klaso kapablas kompensi tiun ĉi sensencan sangeltiron. Sed estas malĝuste, kiam ĝi gvidas al granda mildeco kontraŭ aliaj homoj, kiujn vi edukas kaj nutras per tiu via plej bona sango.

– Mi povas nenion aldoni, li diris tuj poste kaj iris elaste kaj bele reen al sia loko.

– Ĉu ili repaciĝis? flustris la maljunaj terproletoj, tuj post kiam li reiris.

– Sed tio estas klara! diris la junaj en la salono. Pri kio ili ne estis samopiniaj? La du oratoroj iris trans la podion kaj etendis la manon unu al la alia.

Sed kiam la ekssindiko iĝis pli aĝa kaj ricevis filojn, kiuj komencis kreski brave, li iĝis denove ŝanceliĝema kaj donis ĉiun forton de sia vireco por influi siajn filojn esti studentoj. Sed la filo de X, la ununura, iris al la sovaĝa kampo jam en la infanaĝo, kiel junulo iris maren, forkuris kaj fine albordiĝis kiel orfosisto en Alasko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.