La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

MOA MARTINSON

Simile al flamanta incendio, kies varmo estis donata nur al la ĉielo, subigis sin la suno super la mallonga, frosta oktobra tago en Guntofta kaj sendis purpurborderojn al la kuirejo kaj al la hejme loĝanta plenkreska filo de la familio, Lars Erik Larsson, kiu staris meze de la planko kun sia duonjara krianta filo ĉe la sino.

– La suno anoncas ŝtormon, li murmuras kaj grimacas al la etulo por silentigi lin. Sed la knabo ekkrias eĉ pli forte, ĉar li ektimis pro la grimaco de la patro, kaj parte, ĉar la patro tenas lin tro forte kaj maldelikate, timante ke li faligos lin. Cetere ne estas malbela vizaĝo, kiu klinas sin al la etulo. Kaj la konturoj de la iom alte-malgrasa figuro estas tia, ke la virinoj kun plezuro disigas lin de la amaso jam de longa distanco.

Oni frapas sur la pordo. Li rapide eniras la ĉambreton interne de la kuirejo, metas la etulon sen speciala zorgo en la lulilon, li ne vidas tiel klare en la krepusko, sed dank’ al Dio, la infano eksilentas sammomente. Tiam li iras al la kuirejo kaj krias envenu-on.

Kampulo envenas. Li estas en longa koĉermantelo, supozeble pruntita, ĉar la subaĵo atingas la teron kaj li konstante stumblas pro la pendantaj flikĉifonoj.

La junulo en la kuirejo estas tiel malamike agordita kontraŭ la neinvitita vizitanto, ke dum kelkaj sekundoj li povas fari siajn silentajn observojn pri la pruntita koĉermantelo kaj ankaŭ pri la stumblanta iro de la gasto. Li deziras, ke la vizitanto falu nazaltere, plenpeze. Sed tiel ne okazas, anstataŭ tio li transdonas leteron.

– Tio estas al Lars Erik Larsson en Guntofta, ĉu tiu estas vi? La junulo kapjesas kaj lia vizaĝo iĝas pli ruĝa. – Via patro sendis min. La vizitanto rigardas scivole al la junulo, kies vizaĝo estas tiel ruĝa. Ĉu li sidadis kaj drinkis sola dum la posttagmezo? Kial li ne estis kun sia patro kaj sia juna edzino en la foiro? Letero de mia patro, li ja devus veni hejmen vespere, balbutas la junulo.

– Tion li certe ne faros laŭ tio, kion li diris, mi nun ja transdonis la leteron, pagon mi jam ricevis de via patro – adiaŭ, diris la kampulo kaj elstumblas en sia terbalaanta koĉermantelo. La junulo staras tie, kun la letero, ne diras dankon, eĉ ne adiaŭas. La infano estis silenta. Ĉio iĝis tiel timige silenta. Kiam la kampulo ŝmacis al la ĉevaloj, sonis kvazaŭ laŭta mokrido.

La bruo de la radoj sur la frostinta tero kaj la klakado de la hufoj doloris la orelojn kaj ekfajreris antaŭ la okuloj.

Letero! Neniam li ricevis leteron. Tiel longvojajn konatojn oni ne havis en Guntofta kaj Ameriken vojaĝintoj ne troviĝis en la parencaro. Kaj nun atinginta sian dudektrian jaron, kiel edzo kaj patro li ricevis sian unuan leteron. Leteron de lia patro, kiu vojaĝis kun sia bofilino al la foiro.

Li ektimis. La patro ĉiam estis senrespondeca kaj kelkfoje vere brandosoifa kaj facilanima en la negocoj. Kial la patrino ne venas? “Unu horon,” ŝi diris. Li eklumigis la lampon. Li estas tiel ekscitita, ke li devas sekvi per la montra fingro la ciferojn de la granda kesthorloĝo en la kuirejo, por eltrovi kiom da tempo pasis. Unu horon kaj duonon jam la patrino forestis. Kaj nun li staris tie kun letero de la patro, kiu vojaĝis al la foiro kun Lidia, ĉar la etulon oni devus disigi de la patrina mamo.

Frue matene ili kriis:

– Ni revenos vendrede vespere, estu varma tiam la kafkaserolo! Sed oni devus legi la leteron. Li ne sciis, kiel oni malfermas leteron. Eble estas mono en ĝi, ne estus bone disŝiri ĝin. Eble la patro iris al iu fora bieno por rigardi bestojn. Li faris bonajn negocojn kaj sendis hejmen monon. Sed la bofilino? Ĉu li trenadis kun si la edzinon de la filo dum bovkomerca vagado? La knabeto devus havi mamon dum la tuta vintro, li murmuras. La pensoj flugas kaj foras ... dum li serĉas tondilon, li ekmemoras, ke la kudrokorbo de la patrino troviĝas en la ĉambreto, kie kuŝas la knabeto. Li rimarkas, ke la etulon li kuŝigis en eraran direkton. Li kuŝas pli alte ĉe la piedoj ol ĉe la kapo; sed li dormas, li ne kuraĝas movi lin, ĉar nun li devos legi leteron, neĝenate de infankrio. Li trovas la tondilon, tondas la randon singarde kaj elprenas krajonskribitan, malfacile legeblan leteron.

– Certe li estis ebria, murmuras la junulo kaj komencas silabi. Jes ja! Oni povis tamen legi. Li silabumas vorton post vorto, iĝas pli kaj pli pala, komencas blasfemi mallertajn, ridindajn malbenojn kaj samtempe liaj larmoj ruliĝas. La patrino estas religia, tiel ke la viroj en la bieno blasfemis malofte, escepte kiam la patro estis ebria. La patro! Bona Dio! Infero! Li frotas la okulojn per la mano, sibligas la nazon. Je la kruco, ĉu li ploras. Ĉu li ploras por tiu ĉi diabla, malbenita letero? Ĉu vere, ĉu oni ploras, kiam iĝas tiel? Ĉu li ploras? Li kontentus, la aĉulo, patro! Jes, tion oni nomas patro! Kiu ĉiam estis kontenta, kiam li ekplorigis la filon, antaŭ ol li plenkreskis.

– Karinfano de panjo, li kriis, surprenu jupojn, karinfano! Kaj nun li sidas ĉi tie kaj ploras precize kiel dum sia infanaĝo. Ne-e! Ĉi tie ne estos ploro! La infano dormas. Bone! La infano! Sankta Dio! Li enpoŝigas la leteron, surprenas paron da botoj, ĉapon kaj jakon, estingas la lampon kaj iras eksteren. Eta infano kuŝas sola kaj dormas en malkomforta pozicio en eta bieno, apud arbarrando.

Per longaj paŝoj li rapidas al la dometo, kie la preĝkunveno okazas. La vera preĝejo estas malproksime, tien oni iras nur dum la grandaj festoj. Sed la religiaj kampulinoj kaj farmetulinoj iniciatis specialan preĝkunvenon dum la tempo de la foiro; al la foiro iliaj malpiaj edzoj iris kaj interŝanĝis bestojn kaj brandon kaj blasfemis kaj interbatiĝis kaj nur Dio, la sola, sciis, kion ili faras tie, ĝemis la virinoj.

La preĝkunveno ĵus finiĝis kaj la kafo estis altabligita, kiam la juna viro envenis. Liaj longaj okulharoj saltetas suprensuben, kiam li okulumas al la lumo.

Li ne salutas, staras tie kaj kuntiras la okulojn kaj serĉas iun en la amaso. La lumo rompiĝas sur la, ankoraŭ malsekaj okulharoj, iĝas longaj disaj glorioj ĉirkaŭ la lampoflamo. Li vidas malklare la vizaĝojn. – Diru al patrino mia, ke ŝi venu hejmen tuj, li krias, ĉar mi devas foriri por iom da tempo. Kaj li denove eliras lasinte tie aron da mirantaj virinoj kun sendecida predikanto malantaŭ si.

Estas pli ol dek kilometroj al la gastejo. Sed li kvazaŭ flugas antaŭen. La ŝvito fluas de li. Li demetas la jakon, demetas la ĉapon, ekpalpas la poŝon por senti, ĉu la letero estas en la poŝo ... Mi estus devinta voĉlegi ĝin antaŭ la preĝkunveno, tiam la afero estus farita, tiam oni nur devus ekfunkciigi la venenpikilojn. Li mokgrimacas. Ĉar li ne plu intencas plori. Ho ne! Ho, se tiuj bestaĉoj estus tie ĉi! Ilin oni devus mortigi – la porkojn – ĉu karcero? – kiun incitus karcero? Tiuj falsaj diabloj! “Estu la kafkaserolo varma ili kriis. La morto mort!...” Li mendas kafon kaj brandon kaj la gastejestrino miras, ĉar neniam pli frue li trinkis brandon en tiu ĉi ejo. Bela knabo, ŝi pensas kaj ordigas siajn buklojn post la oreloj. Sed li aspektas tiel stranga kaj ŝi mem servas al li.

– Ni havas bonan farĉitan bulviandon hodiaŭ kaj bonan viandsupon, ŝi diras.

Li faras movon, kvazaŭ li volus vomi.

– Ĉu mi rajtas aĉeti du litrojn da brando, li diras.

– Vi scias, ke mi ne rajtas vendi brandon por forporto.

– Ĉu mi do povas prunti du litrojn, mi havas malsanan bovinon.

La gastejestrino rigardas meditante lin. Ŝi aŭdis la saman kanton antaŭe pri malsanaj bovinoj, kiam la brandosoifo ekregis la kampulojn.

– Ĉu ne vi mem estas malsana, ŝi flustras tute ĉe lia orelo kaj li rigardas en varman, brunan okulparon. Jes ja, ja! La gastejestrino en Eka, ŝi strebis por Vendel, certe ŝi havis inklinon ankaŭ je aliaj, cetere ŝi estas bona, ŝi estas vera virino, ŝi rigardas varme kaj ĉarme al li. Tio kvazaŭ malpezigas lian internon. Por kelkaj minutoj li forgesis la leteron. Li forgesis knabeton, kuŝanta sola, al kiu mankas la varma, dolĉa patrinlakto por la nokto.

– Venu kun mi en mian kontoron, diras la gastejestrino en komerca tono.

La junulo obeas. Kiam li iras el la kontoro, li havas ladbareleton kun du litroj da brando. La gastejestrino ŝajnis kredi pri lia malsana bovino.

Estis la unua brando, kiun li aĉetis, la patro ĉiam prizorgis tion.

– Nun estas finite pri tio, murmuras la junulo. Al la infero ĉiujn, li krias, tiel ke onklino veninta de la preĝkunveno, restinta iom ĉe najbaro por komenti la strangan konduton de la knabo el Guntofta en la preĝkunveno, ektimante ŝtelrampas en la fosaĵon.

Fine li estas hejme. Lumas el la fenestro, kvankam estas post la noktomezo; li vidas sur la kurteno la ombron de la patrino. Ŝi staras ĉe la fenestro kun la knabo ĉe sia brusto. Li iras rekte en la stalon, kuŝiĝas en la malplenan fakon, kien li metis delikatan pajlon por tiu okazo, se la foirantoj venus hejmen kun ĉevalo.

– Jen, mi iĝis bruto, li murmuras kaj ekdormas ĉe la brandbotelo.

Li vekiĝas ĉirkaŭ la kvina, tiel, kiel li turnis sin ĉe la ekdomo. Estas karbnigre, li frostas, la kapo doloras, la akra stalodoro, kiu neniam pli frue ĝenis lin, pikas lian nazon. Sed li ja neniam pli frue ricevis leteron, nek kuŝis ebria en stalo. Li ne ŝatas brandon. La patrino faris el tio meriton kaj diris, ke tiel estas dank’ al tio, ke Dio aŭskultis ŝiajn preĝojn. Ŝi petis Dion ĝis li naskiĝis, ke li ne amu brandon, ŝi kutimas mencii, kiam la patro venas hejmen krikantante kaj ŝanceliĝante.

– Dio aŭskultas preĝojn; kuŝante tie en la mallumo li denove pripensis la aferon, dum liaj dentoj klakadis pro la malvarmo. Dio aŭskultas preĝojn! Li iom ektordiĝas, li sentas susuri la leteron en la poŝo. Ne, tio ne estis sonĝo! Nu, patrino vidos ja, kiel Dio aŭskultas preĝojn, nur li venu el tiu ĉi karbnigra stalo.

La ĉevalo! Ĉu ili kunprenis ankaŭ la ĉevalon? Ĉu eble la letero estas ŝerco de maliculo? Ne, tio estis skribita de la patro kaj tie estis aferoj menciitaj, pri kiuj nur la patro povis scii. Li palpas la trabon, apogas sin kaj leviĝas. Tiam la pordo malfermiĝas, lampolumo radias en liajn okulojn.

– Kio estas tio, diras la patrino sen saluto kaj iras supren al la fako, kie la filo staras sin apogante al la trabo, lia vizaĝo estas grize-pala kaj tiel simila al la patro en lia junaĝo, ke ŝi nur silentas, nur rigardas lin, dum la angoro ekleviĝas en ŝi. La filo elprenas la leteron kaj donas ĝin al ŝi, klinas sin kaj palpas rekte al la brandbotelo. Ŝi staras silente kun la letero en la mano. Kun la instinkto de matura kaj hardita virino, ŝi sentas, ke la plej nigra mizero estas sin mallevonta super ŝin, kaj ke la filo tie staras kun la brandbareleto en la mano, estas bagatelo. La vivo preterkuras ŝin dum kelkaj sekundoj. La averto de la gepatroj, kiam ŝi spitis ilin kaj edziniĝis. La furiozo de la viro, kiam la gepatroj aranĝis pri la apartigo de la havaĵo por la filino. Kvereloj, drinkado, kelkfoje amo, ĉio preterkuras en la malvarma stalo kaj ŝi sentas, ke ŝi volonte mortus. Kelkaj longaj okulduonfermoj. Sinteno kiu diras, ke ĉio estas venkebla. Kiel kulpa ŝi estis, kiel malpura, kiam ŝi cedis al la amo por tiu viro. Kaj la filo, ankaŭ li spitis kaj edziĝis al Lidia, la servistino. Kio okazis al la filo? Kio estas tio? Kion signifas la letero? Profunden en la peko ŝi glitis. Tie staras la filo kun brandbarelo en la mano, kaj ŝi eĉ ne pensas pri tio ke tio en si mem estas malfeliĉo. La konjektita malfeliĉo ombrumas ĉion.

– Ĉu ni ne eniru? diras la filo, skuata de la malvarmo.

– Jes, mi havas la kafon preta, ŝi flustras. La varma, lumplena kuirejo kun la kafodoro donas kelkminutan trankvilon al la viro. Li metas la brandbareleton en la malhelan angulon, kvazaŭ li subite estus ekhontinta pro ĝi, demetas la jakon kaj la botojn, dum la patrino verŝas la kafon. Li trinkas, dum ŝi legas la leteron. De interne el la ĉambreto aŭdiĝas la pepado de la infano.

Simile al singardaj araneoj inter maldikaj retfadenoj, pasis la horoj.

Li okulumas tra la fenestro, blindigita de la suno kaj frosto. Li ombrumas la okulojn per la mano. Jes, ŝi iras en la brutejon. Jezuo! ŝi ja estas kurbdorsa! Ŝi, kiu ĉiam estis rekta kiel soldato! Nur antaŭ kelkaj horoj ŝi estis rekta kaj trankvila kaj sin kaŝema. Dum la horoj, kiuj sekvis la leterlegon, ŝi aspektis, kvazaŭ nenio estus okazinta. Ĉu nun ŝi kurbiĝis? Cetere, ĉu tio estis miriga! Ĉu ankaŭ li ne estis survoje por kurbiĝi? Kurbigota kaj idioto ... Sed ĉu helpis iom da kurbiĝo? Tio ne narkotis lian egan furiozon, kiu jam preskaŭ sufokas lin, tiun teruran doloron en la brusto, kiun li neniam antaŭe sentis. Tie en la ĉambreto kuŝas la infano. Neniu en la mondo antaŭe aŭdis simile harstarigan malbenitan ion! Neniu en la mondo estis trafata kiel li – jes, patrino kompreneble – ŝi, kiu iras kurba al la tri bovinoj kaj en malplenan stalon.

Finfine tio dependas de ŝi. Tiel estas! Li mem estis blanka kiel la neĝo, pri kiu ŝi kantis en la preĝejeto. Neniam plu li povos montri sin en la regiono. Ŝi iru tiel kurbe, se ŝi volas. Ŝi certe nur ŝajnigas. Ne povas esti por ŝi tiel diabla la afero, ŝi ja baldaŭ iĝos kvindekjara. Kaj la patro! La aĉulo! Li estas nur kvardek kvin. Kial ŝi edziniĝis al tiel juna viro? Ŝi estus povinta edziniĝi al maljuna, riĉa kampulo, kiu mortus antaŭ ŝi. Sed, jes, estas ja lia patro kaj li similas ja sian patron kaj la junulinoj – jes kompreneble – Lidia estis bela kaj ŝi kaj la aliaj knabinoj kuris post lin, ĉar li similas sian patron, tion li nun komprenis.

Sed panjo estus povinta pli bone pripensi, ol edziniĝi al tia ulo, nun ŝi povis iri kurba, se ŝi tiel volis. La furiozo en li trankviliĝis iomete post la akuzo kontraŭ la patrino. Interne li ja scias, ke ŝi estas senkulpa, sed li devas akuzi iun, eĉ iun, kiu estas senkulpa.

Akuzi iun pro mizeraĉo, pri kiu nek Dio nek la reĝo povus helpi. Li sciis en sia interno, ke neniu estus povinta malhelpi tion, kio okazis. Simile malfacile iu povus malhelpi ŝtormon, aŭ tion, ke la abeloj svarmu. Konscie li iras al la ŝranko, forpelas el sia vojo la blankan katon, kiu deflankiĝas nur kelkajn colojn en la sunstrio de la mallonga oktobra tago, teksanta sian propran modelon sur la ĉifontapiŝoj de la planko. Li prenas la plenan brandbotelon kaj glason el la ŝranko.

Antaŭ ŝia nazo li sidos kaj drinkos, antaŭ la kurbulino. Ŝi grumbladis. Ŝi apartigis la drinkporciojn kaj ĝemadis kaj pelis por laboro kaj avaris kaj kuradis al la preĝejo kaj parolis pri sia doto, ĝis la patro iĝis furioza. – Silentu, – ĉu la infano ne moviĝis interne? Jes ja! Tiel multe li valoris! Li kaj la infano ne taŭgis! Ĉu li estas efektive la patro de la infano Jes tute certe. Ĉar tiutempe Lidia ne konis sian bopatron. Bopatro! Patrino rajte metis bridon sur lin. Ŝi estus devinta forpuŝi lin, tiun drinkulon. Tiun ĉi dekorulon! ŝi estus devinta bastoni lin, anstataŭ iradi al la preĝejo. Kaj Lidia! Patro donis al ŝi ian sorĉpulvoron. Li verŝas al si brandon. La suno rompas belajn kolorojn sur la facetita vitro. Li rigide rigardas la kolorojn, ombrumas la okulojn. Li sentas sin tiel strange laca pro la suno, pro la koloroj de la glaso, pro la muelantaj pensoj, kiuj bruligas kaj boras lian internon.

Subite ternas la kato. Mirante li ĉirkaŭrigardas, li forgesas kurbiĝi kiel la patrino.

Ankoraŭ neniam oni aŭdis terni katon simile al homo. La suno pikas ĝian nazon, li pensas kaj prenas la glason por verŝi en sin la enhavon, kiam li sentas, ke li devas terni. Singarde li demetas la plenplenan glason, retenas la ternon kun grimaco, kiu doloras la kapon pro la brando konsumita hieraŭ vespere ĉe la gastejestrino en Eka. Li vidas ŝin antaŭ si, ŝin, la afablan, malhelbuklan, rondplenan virinon, malklaraj impulsoj zigzagas tra la cerbo. Tiam li ekternas. Grandega terno, kiu preskaŭ eksplodigas la orelmembranojn. La larmoj fluas el la okuloj, li forviŝas ilin, blovpurigas la nazon kaj volas denove preni la glason, kiam li sentas, ke li devas terni denove. Fojon post fojo li provas preni la glason kaj trinki la brandon, sed ĉiam li devas terni kaj kiam li ne ternas, ternas la kato. Fine li lasas netuŝita la glason kaj sidas trankvile sur la sofo kaj atendas la plej proksiman ternon. Li fikse rigardas la katon. Ĉu ankaŭ ĝi intencas terni. Sed la kato estas trankvila, dum la viro rigardas al ĝi. Ĝi incitas min, tiu ĉi diablo, ĉio incitas min. Kaj la viro ternas denove.

Tuj kiam li movas sin, io tiklas lian nazon por terno.

– Mi ne havas tempon por katoj! Mi ne havas tempon por terni, li krias – mi devas elpensi ion, kiel mi povus kapti ilin, mi devas fari ion, mi mortbatos ilin kaj ĉi tie mi sidas kaj konkurse ternadas kun kato, – estas infere, se mi ne povas preni la brandon en min; li preskaŭ blekas kaj verŝas la brandon en sin, sed preskaŭ sufokiĝas, ĉar la ternado aperas tuj kaj li ricevas la brandon en la bronkon. Sammomente envenas la patrino; ŝi rektigas la dorson kaj krias pro la teruro, vidante, ke la vizaĝo de la filo bluiĝas kaj la blanko de la okuloj elturniĝas.

– Ĉu vi trinkis sublimaton? La filo ekspiras denove. Li sentas sin iom malpeziĝinta vidante, ke la patrino denove staras rekta kaj ke ŝi denove estas en la ĉambro. En sia plej interna interno li timis, ke ŝi faris ion tie en la brutejo. Ke ŝi pendigis sin per paŝtoŝnurego aŭ iel simile ... Sed li tute ne povis regi sin tiel, ke li eliru kaj malhelpu kion ajn. Certe ankaŭ ŝi kredis la samon pri li. Ke li trinkis sublimaton. Ho, ne, tiel stulta li ne estas! Kaŭzi al ŝi tiajn dolorojn, kiajn ĝi estigas. Sed li sentas sin iom malpli mizera pro la angoro de la patrino pri lia vivo. Li verŝas denove brandon en la glason, sed venas denove la terno.

– Ni estas sub sorĉo, li krias kun fluantaj okuloj, ili eksorĉis nin antaŭ ol ili foriris, mi nun ternis ĉi tie unu horon, kaj tiu ĉi malbenita kato ternas simile al homo kaj imitas min, kiam mi ternas. Li eksilentas, rapide glutas la brandon kaj aspektas fiera, ke li sukcesis gluti ĝin neternante. La patrino ŝajnas, kvazaŭ ŝi ne estus aŭdinta tion. Tiam la filo ekternas denove.

– Vi malvarmumis en la stalo dum la nokto, diras la patrino mallaŭte kaj rigide rigardas la katon, kvazaŭ la besto havus en sia interno ilian sekreton. La filo verŝas ankoraŭ glason.

– Elpelu la katon, ĝi ternas denove! La patrino obeas, kaj elpelas la ternantan katon.

– Ni certe estas perdantaj la prudenton, ni ambaŭ! Ĉu vi ne kredas, se mi prenos duonan glason da brando, nur duonan glason, tio eble trankviligos min; tio estas ebla, ĉu ne, diras la patrino kaj rigardas post la katon tra la fenestro.

– Ĉu vi volas preni glason? Vi, kiu kuradis dum via tuta vivo al la preĝejo!

– Ne efikas, se oni iras al la preĝejo, vi ja vidas, – cetere nenion mi preterlasis per tio, ke mi iris al la preĝejo. Ŝi verŝas al si duonglason da brando.

– Vi devas preni pli, por senti ĝin, diras la filo kaj ternas denove.

– Eble vi ricevis peston, la maljunuloj diras, ke la pesto komenciĝas per terno. La maljunuloj diras ankoraŭ nun, kiam iu ternas: “Helpu Dio!” La patrino verŝas glason plenan al si kaj eltrinkas. La filo premas malmole sian nazon por malhelpi la ternon, balancas la korpsupron kaj flustras al ŝi:

– Kio estos pri ni! Patrino kiu neniam gustumis brandon kaj nun komencas drinki subite, kiel bovkomercisto. La patrino ne aŭdas liajn tranazajn flustradojn, ŝi verŝas ankoraŭ glason al si. Kun konsterno li vidas, ke ŝi verŝas en sin la kvaran glason.

– Kion? Je la diablo! Pesto? Li krias kun la sento, ke li devas malhelpi sian drinkadon per babilado. Ĉu tio estas flavmalsano, aŭ ftizo? Li ternas denove.

– Oni ricevas abscesojn sur la tuta korpo, diras lakone la patrino.

– Ĉu vere? Abscesojn? Nur tio mankas ankoraŭ al mi, mi estas jam nun, kiel absceso. La tuta korpo suferas. Kiam mi havos tiujn ĉi abscesojn, estos neeble vivi post ĉio ĉi; pensu, kiam la homoj ekscios ...

– Ne estas pli malbone al vi ol al mi, diras la patrino.

– Ĉu ne? Li iĝas ekfuriozanta. Ĉu ne estas? Tiu, kiu forkuris de vi, estas maljuna drinkbarelo, estas alie pri mia Lidia, tiu bestaĉo.

– Ni neniam kverelis, sed despli multe vi kaj patro. Li estas fripono kaj diablo, sed vi ĉiam defendis lin kontraŭ la homoj kaj nun la homoj diros, ke anĝelon vi perdis. Li verŝas glason plena al la patrino kaj al ŝi mem. Ŝi drinku, se ŝi volas, jes ankaŭ ŝi, ne gravas, tute ne, li diras laŭte. La ebrio altiĝas en li, venkas lin. Ĉiuspecaj eblaj ideoj flugas tra lia kapo.

– Estas mums killibabba ĉi tie! Ĉu vi povas diri: mums killibabba?

– Ĉu vi parolas eksterlandan? Ĉu vi diris tion amerike? krias la patrino.

– Jes, je la diablo, amerike, mums killibabba, tio estas amerika. Patro mia kaj edzino mia, ili estas sur amerika ŝipo kaj parolas amerike kaj la ĉevalo henas amerike.

Li ridegas, batadas la genuojn. La patrino ne povas lin sekvi tute. La brando dormemigas ŝin.

– La ĉevalon ili sendos hejmen, ĉar via patro ricevis mil kronojn de mi por aĉeti bovinojn kaj du bovojn. Neniam antaŭe li petis monon de mi, kaj kiam li nun volis ricevi, do li ricevis. Sed vi volis, ke Lidia veturu al la foiro, kaj nun ili estas survoje al Ameriko. La patrino fuŝparolas iomete.

– Ameriko, Ameriko duonkantas la filo. Ili vojaĝis al Ameriko. Al la infero ili iru certe! Vi ricevos novan ulon, panjo! Vi ne havas grizon en via hararo kaj via dorso estas rekta, se vi mem ne persistas pri kurbiĝo. Mums killi babba, vi ne ricevos pli da brando, se vi ne povas diri: mums killi babba.

– Se estas amerike, mi ne diros, mi ne parolas ilian sendian lingvon. Dio igos ilin ambaŭ, vian patron kaj Lidia, bruli en la infero, ili estas adultuloj.

Ŝi estas tute elĉerpita, la okuloj brilas, la vizaĝo estas timige ruĝa.

– Ĉu vi volas lasi la babilaĉon pri dio kaj la infero, kiam vi drinkas, diru mums killi babba, tiam vi ricevos ankoraŭ unu glason, krias la filo.

– Mums killi babba, diras obee kaj daŭre en pli bona agordo la patrino. Malgraŭ la kolera alvoko de la filo, ŝi intencas studi la amerikan lingvon. Fuĝintoj kun propraj bienoj kutimas reveni, tiam li povos aŭdi, kion la filo ĵus diris, ke ŝi estus povinta ricevi novan ulon.

– Instruu al mi pli da amerika lingvo, ŝi diras al la filo en nova, pacema tono. Sed la filo, kiu ne plu perceptas ion, parte pro la ebrio, kaj malsato, parte pro la stranga konduto de la patrino, havas senton, ke la mondo ŝovis sin tro proksime al li, ke Ameriko estas lin frakasonta. Li kuŝiĝas sur la sofon.

La patrino iras kun ŝanceliĝantaj paŝoj en la ĉambreton al la etulo, kiu ĵus ekkriis, metas lin en sekaĵon, donas al li botelon, sed la lakto estas malvarma, tiel ke la infano krias kaj gestadas per la brakoj, por ricevi molan, varman bruston. La avino sidiĝas en la lulseĝo kaj komencas luli la nepon kaj sin mem al la trankvilo.

La filo vekiĝas post kelkaj horoj. Li sentas marteladon en sia kapo, estas malvarme kaj preskaŭ malhele interne. Li volas lumigi la lampon, staras tie kun la brulanta alumeto – lastfoje, kiam li eklumigis la lampon, li legis leteron. Diablan, malbenitan sterkleteron! – Estis ja la patrino, kiu donis al ili vojaĝkoston! Mil kronojn – por aĉeti bovinojn kaj bovojn! Pripensu, kiel ili ridaĉis pri ŝi.

Li bruligas sin per la alumeto, ŝanceliĝas al la fajrujo kaj faras fajron, verŝas brandon en glason kaj eltrinkas, sidiĝas sur la sofon. Dank al Dio, la ternoj ĉesis. Nun li povas pensi, pensi. Patro kaj Lidia estas survoje al Ameriko. La knabo! Estas ja infaneto! Li stumblas en la ĉambreton. La infano dormas kun konfuzita kapo pro la longa lulado. La patrino dormas kun kapo falinta al sia brusto. Li preskaŭ ekploras ŝin vidante tie ... Plori! Tio koncernas neniun, se li ploras. Kompatinda panjo! Tia infero! Tute naive ŝi donis al ili mil kronojn! Kaj poste ŝi drinkis brandon. Sed pri tio neniu eksciu! Ĉar ŝi ne plu povos viziti la preĝdomon, kaj tiam ŝi estos tute priklaĉata. Li vekis ŝin. Silente ŝi iras en la kuirejon kaj verŝas denove al ŝi brandon. Li volas preni la glason de ŝi. Sed ŝi verŝajne ne bone fartis kaj ne tuŝis la glason. Cetere, ĉu gravas, ke ŝi trinkis, nur ke neniu eksciu pri tio! Kion ŝi povus fari kaj kion li povus fari? Li sidas kaj rigardas ŝin. Ŝi havas ja vere belan aspekton. Pri tio li neniam pensis. Ĉu ŝi ne konvenus eble al tiu ĉi ... Nun komenciĝas la doloro en la brusto denove, la gorĝo kuntiriĝas. Nun ili estas surŝipe, ili luliĝas al la lando de la oranĝoj. Li neniam manĝis oranĝojn. Eble Lidia sendos tutan keston da oranĝoj al Guntofta. Li ridegas.

La patrino rigardas lin indiferente. Li ektimas, vidante, kiel apatia ŝi estas. Li devas serĉi helpon por la infano, por la bieneto, bestoj. Sed li ne povas vidi homojn. Li devus iri maren kaj dronigi sin nokte. Poste estos, kiel kutime, ia helpo. Li verŝas en la glason kaj eltrinkas.

– Eltrinku vian brandon, vi, panjo, li diras kaj la voĉo iomete eksingultas. Li pensas pri tio, kiel malgaja ŝi iĝos. La edzo malaperis. La filo estas mortinta.

Sur la pordo oni frapas. Pluraj leteroj, li pensas indiferente. Aŭ eble – – – eble ili ne forveturis, ili eble venos nun – kaj ili ekvidos la patrinon tiel, – sed tiam ili retiriĝos kun ŝvelintaj kapoj. La hejmo ne koncernas ilin nun. La letero! Ne, ne ili estis. Denove fremdulo. Cetere li ne bezonas dronigi sin. Estis bone, ke iu venis. Li havas peston kaj nun la tuta distrikto estos infektita, la tuta distrikto formortos. Li aŭdis pri tia okazaĵo. Tiam neniu povus babilaĉi pri la patrino aŭ pri la forkurintoj aŭ pri io. La pesto aranĝos la aferon por Guntofta.

Oni frapas denove kaj voĉoj aŭdiĝas.

– Envenu, li krias gajvoĉe.

Li fiksrigardas la vizitantojn, ili rigide rerigardas lin. Ili vidas ruĝpufan viron kun ŝvelintaj okuloj. Ĉu ili aranĝis preĝkunvenon ĉi tie? Anne-Mari estis ja tre pia de naturo, sed pri la filo oni ne aŭdis. – Pensoj kirliĝis en la cerboj de la vizitantoj, dum la viro senespere serĉas ion, kion li povus diri. Estis la servistineto Ester el Odby, – ŝi, kiu sekvis post Lidia, – kaj la maljuna Skroa.

Estas bone. Li do povos ekscii ion pri la pesto, la maljunulino estis medicinkonanto. Eble ŝi povis kuraci lian ternon. Li volis ĝuste peti ilin enveni, sed li komencis terni.

– Mi havas peston, li krias inter du ternoj.

– Mums killi babba, diras Anne-Mari kaj verŝas al si glason da brando.

La servistineto el Odby staras konsternita kaj Skroa, kiu jam vidis multon dum sia vivo, aspektas meditanta.

– Ili ambaŭ estas ebriaj, flustras la servistineto kun trema voĉo.

– Ili malvarmumis, respondas mallonge Skroa. Ŝi konis tion; ŝi sciis, ke oni ne devas kredi pri ĉio, kion oni vidas per la okuloj.

– Mi varmigos akvon, en kiun vi metos la piedojn, tiam baldaŭ vi finos la ternadon kaj tion ĉi ni forigos, diras Skroa kaj forprenas la brandbotelon kaj glason, poste ŝi iras al la kuirilo kaj komencas fari viglon. Samtempe la etulo ekkriegas. Kvazaŭ li estus kompreninta, ke ne estis praktike uzi la gorĝon, antaŭ ol li ekaŭdis tiujn ĉi fremdajn voĉojn. Antaŭe li ricevis nur luladon, ĝis li devis cedi kaj la malplena stomako iĝis eĉ pli malplena.

La servistineto el Odby eniras al la knabo kaj kiam la patro aŭdas ŝin babili al la etulo, li sentas ke la terura muĝo kaj bruo, kiun li havis dum longa infera tago-nokto en la oreloj, subite eksilentas. Kvazaŭ iĝus pli hele interne, li vidas la malnovajn, kutimajn aĵojn, pri kiuj li ne atentis dum tiu ĉi tagnokto. Li alrigardas la patrinon por vidi, ĉu ŝi rimarkas, ke la tondro kaj bruaĉo eksilentis. Ĉu ŝi aŭdas, ke juna virino konsolas la nepon?

– Mums killi babba, estas amerike, diras Anne-Mari, sentante la okulojn de la filo direktiĝi al ŝi. Ŝi palpas al la tablo por la glaso, kiun Skroa forprenis.

Skroa eklarmas, ŝi siblas tra la nazo kaj ploretas. Ŝi konas Anne-Marian en Guntofta jam de multaj jaroj, ŝi scias, kiel klara kaj prudenta ŝi ĉiam estis kaj krom tio kiel harmonia. Io vere terura okazis al ŝi, tute certe.

La filo murmuras: Panjo neniam plu trinkos, tion oni devas forgesi; la plej terura en la tuta mizero estas, ke la patrino trinkis brandon, sed tion oni devas forgesi. Se necese, li subaĉetos aŭ batos la homojn, sed tio ne disfamiĝu.

Skroa verŝas vaporantan akvon en la kuvon kaj li obeeme metas en ĝin la piedojn, akceptas la varman kafon, kiun ŝi donas al li kaj li uzas la okazon por flustri:

– Ni havas inferan malordon, tial patrino iĝis tia; ni ne manĝis de hieraŭ, ankaŭ la knabo ricevis nenion. Lidia volas lin dekutimigi de la mamnutrado kaj tial ŝi sekvis patron al la foiro. Tiam li eksilentas, prenas gluton da kafo.

– Ni aranĝos manĝon por vi ĉiuj, diras Skroa, kiam la servistineto venas en la kuirejon kun la knabo sur la brakoj. La kampulo iĝas ĝenata. Li sidas ĉi tie kiel idoto, kun la piedoj en la akvo. Sed li devas liberiĝi de la ternado, iĝi klara kaj prudenta, tiel ke li povu aranĝi la aferojn kaj la problemojn. Cetere oni klaĉas ankaŭ pri la servistino en Odby. Oni devus dancigi ilin, tie en Odby, por ke la babilo ĉesu. Ili estas en la sama situacio, la servistinoj en Odby kaj li, la filo en Guntofta. Kvankam kio estas ilia historio kompare al lia? Kiel kulpiko al leonmordo. Ĉu troviĝas leonoj en Ameriko? Ili devus disŝiri je pecoj la forkurintojn. Lidia devus ricevi brustinflamon, kiel en la Blua-farmo la junulino, kiu mortigis sian infanon. Ŝi poste freneziĝis.

La kompatinda, ebria Anne-Mari levas la kapon, kapjesas: Vi pravas, Skroa. Vi scias. Vi scias multe. Poste ŝi faligas la kapon al la brakoj kaj ekdormas.

– Mi helpos ŝin enlitiĝi, sed unue la knabo devas havi nutron. Kio okazis ĉi tie? diras la servistineto.

– Tion, kio okazis ĉi tie, neniu povas prirakonti, io tia neniam okazis sur la tero, respondas la filo.

– Ĉu vi melkis vespere? demandas Skroa por rompi la estiĝantan silenton.

– Mi ne scias, ĉu ni melkis entute hodiaŭ, mi devas pripensi, mi devus mortbati iun, sed katoj kaj ebriulinoj kaj pesto kaj terno kaj ĉio ebla baras la vojon, mi ne atingas la penson, sed mi devas pensi. Lidia! Lidia, ŝin oni devus strangoli, ankaŭ mian patron, sed – pri patrino, neniam vi rajtas diri ion pri patrino, ĉu vi aŭdas; ŝi neniam trinkos, ŝi neniam trinkis ĝis tiu ĉi tago. Mi komprenas nenion, katojn, peston, leteron – mi estas laca, li flustras, mi estas laca, kuŝigu patrinon sur la kuirejan sofon – ne povas supreniri ĉivespere en sian ĉambron – mi iros kaj enlitiĝos.

Li tiras la piedojn el la kuvo, ŝmaciras en la ĉambreton kaj lasas grandajn, malsekajn signojn post si.

La servistineto kaj Skroa laboras silente. Ili kuiras nutraĵon al la etulo. La servistineto manĝigas lin. Li krias tuj, se la kulero ne venas sufiĉe rapide. Fine li estas sata. Skroa je veko skuas Anne-Marion, helpas ŝin demeti la ŝuojn, provas depreni la vestojn, sed ŝi ne povas demeti la kamizolon, ĉar Anne-Mari fermis siajn manojn tiel forte ĉirkaŭ la letero, ke oni ne povas depreni la manikojn. Skroa lasas ŝin enlitiĝi kun la kamizolo sur si.

– Tie, en ŝiaj fermitaj manoj estas la sekreto, murmuras Skroa, dum la junulino iras en la ĉambreton kun la dormema knabo.

La kampulo kuŝas kun fermitaj okuloj ... ŝi rigardas maltrankvile al li. Ŝi volas per sia fingro tuŝi la longajn okulharojn, la belan buŝon ŝi volonte – ho jes, li estas ja edzo. Ŝi hontas pro siaj malĝustaj deziroj. Ŝi lulas la etulon, zumkantas malrapide. Pro kio ŝi devus honti? Li estas ja freneza pro malĝojo. Ion oni devas fari.

– Ni venis ĉi tien ĉivespere por inviti vin kaj Lidian por danco sabate, sed nun mi aŭdas, ke estas ia frenezaĵo pri Lidia. Lidia ja servis en Odby – ni estas nur servistinoj, sed ĉar Lidia estiĝis via edzino, ni kredis, ke ankaŭ vi volas veni. Ŝi eksilentas. La kampulo kondutas tiel konsiderinde. Li ploras. La junulino staras konfuzita. Ŝi ne povas lasi la viron kuŝi tiel. Kion faris tiu ĉi ĉifona Lidia, ŝi, kiu tiom fanfaronis, ĉar ŝi edziniĝis al terposedanto! Ŝi iras antaŭen al li, tuŝas la okulharojn per la fingro. Ŝi devis fari tion, li povas pensi, kion li volas. Neniam ŝi vidis viran vizaĝon aspekti tiel malĝoja, mola kaj bela.

– Rakontu, kio estas tio, ŝi flustras per sia buŝo ĉe lia orelo.

– Mia patro kaj Lidia forveturis al Ameriko, li ploretas. Ŝi ne respondas. Sammomente ŝi plenkreskiĝis. La pensoj venas klare kaj logike. Lidia! Tia ulino! Tion oni neniam povos pardoni. Forlasi sian infanon kun tia brandbarelo, kiu fingrumis kaj detruis ĉiujn virinojn, kiujn li nur povis atingi. Tio estas la plej terura, kion ŝi aŭdis. Ŝi ĉirkaŭrigardas. Beleta ĉambro, granda kuirejo, propra korto. Ne, ne temis pri tio, sed pri la viro ĉi tie. La pensoj ĉirkaŭkirliĝas, ŝi devas iri rekte antaŭen, ŝi devas fari decidon. Tiu ĉi bona, bela viro! Tiu Lidia estas stulta. Ne estas malĝuste helpi lin, provi ricevi lin. Se li nur povos forgesi! Sed li ja havas la infanon, li certe lasos sin konsoli. Estus malpli danĝere, se la ĉifonulino estus kunpreninta ankaŭ la infanon.

Ŝi denove klinas sin al li.

– Vi ricevos helpon tiel, ke vi forgesos ŝin. Ni kunmetos iun mensogon tiel, ke ni havos iom da tempo. Ne estas necese, ke la homoj tuj eksciu ĉion. Ni diros, ke Lidia vojaĝis al siaj parencoj, ke ŝi heredis, ke via patro estas kun ŝi por helpi ŝin, por ordigi la heredaĵon. La homoj rapide forgesas.

La junulino estas fiera pri si. Ŝi opinias, ke ŝi tre bone elcerbumis tion. La viro tiras ŝin al si, boras sian kapon kontraŭ ŝia brusto.

– Ĉu vi kredas, ke tio estas ebla, ĉu vi povas veni ĉi tien? Sed vi ne povas forlasi vian okupon.

– Skroa certe povas akiri iun ĝis la printempo, tiam mi forlasos tiun okupon, kaj tiam oni estos forgesinta ĉion kaj vi povos eksedziĝi. Skroa havas tiom da medikamentoj, ke vi kaj ankaŭ via patrino certe ricevos ion, kaj vi ne bezonos brandon por trankviliĝi. Skroa trovos eliron, al ŝi ni povos paroli pri ĉio. Ŝi helpis nin en Odby, ankaŭ min la homoj kalumniis; sed ili mensogas, ne estas tiel, kiel ili diras, sed la homoj volas nur mensogojn, tial ni povas trankvile kunmeti mensogojn ankaŭ pri vi kaj do ĝis plue ni havos trankvilon.

Li tiras ŝin al si en la liton, tenas ŝin forte, serĉas ŝian buŝon.

– Mi forgesos, se vi helpos min, helpu al mi – kaj al la knabo kaj panjo, ĉu vi aŭdas – – – ? La juna servistino forte premas lian kapon al si, ŝi sentas en si forton por ŝanĝi la tutan paroĥon, ŝanĝi la tutan mondon.

– Vi neniam rajtas paroli pri tio, ke patrino trinkis brandon, li petas.

– Neniam, neniam, ŝi flustras kaj kisas lin honteme kaj konfuze kaj poste ŝi rapidas en la kuirejon al Skroa, kiu envenis de la stalo kun du siteloj da dolĉa, varma lakto. La kompatindaj bovinoj ne estis melkataj dum la lasta tuta tago.

– La mastro kaj Lidia forveturis al Ameriko, ni povas mensogi ion al la homoj, mi rakontos pli multe survoje, diras la junulino.

Skroa ŝajnas ne esti tre surprizita. Ŝi kredis, ke estas eĉ pli malbone.

– Ni restos ĉi tie dum la nokto, ŝi decidas kaj la junulino denove eniras al la kampulo.

– Ni restos ĉi tie, Skroa kaj mi. Ni portos supren la knabon kaj la lulilon kaj ni kuŝos tie, tiel ke vi kaj via patrino havos trankvilon ĉi tie malsupre. Mi devos foriri morgaŭ frumatene kaj tiam mi ne renkontos vin, sed Skroa restos ĉi tie, ĝis vi trovos helpanton. Kaj proksiman sabaton venu al Odby! Se vi ne venos, mi venos ĉi tien kaj kunirigos vin.

Li nur kapjesas. Ŝi restas sidanta sur la litrando momenton, karesas liajn fermitajn okulojn. La longajn okulharojn ...

– Kiel oni nomas vin, li diras dormeme.

– Ester. Ĉu vi forgesis tion? Eble vi neniam aŭdis tion, ni ja renkontiĝis ĝis nun nur en la vendejo.

– Ester – li cerbumas iomete, li konas la nomon, patrino kutimis legi el la biblio pri iu Ester, kiam li estis malgranda. Estis tre saĝa kaj bela virino. La juna mastro en Guntofta ekdormas, dum la servistineto el Odby sidas kaj rigardas lin kaj karesas liajn longajn okulharojn.

Du fojojn dum la nokto ŝteliras la juna Ester malsupren por rigardi la mastron. Li dormas. Ŝi kovras Anne-Marian, varmigas lakton kaj reiras denove al la etulo kaj Skroa.

Ŝi ridetas al si mem, kiam ŝi iras supren sur la ŝtupoj.

– Mums killi babba! Kie lernis Anne-Mari tion? Ŝi eniras al la dormĉambro de Anne-Mari kaj de ŝia eskapinta edzo, donas al la etulo, kiu estas maldorma, lakton, rigardas, ĉu la maljuna Skroa estas kovrita, prenas la knabon al si en la liton kaj estingas la lampon.

Klaraj steloj gardas la bieneton kaj lumigas la ŝipon, veturantan okcidenten trans la maron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.