La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VESPERA RUĜO ANONCAS VENTEGON

A?toroj Diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA BANDO

ERIK ASKLUND

La knaboj kutimis renkontiĝi ĉe Jakobsdal, la nuntempe ne plu ekzistanta, malnova kornikrezidejo ĉe Hornstull, tute apud la malnova Liljeholm-ponto, ĉe ĝia norda surtera soklo en la fino de Horn-strato. Tie havis ferfalaĵ-komercisto sian etan butikon en malnova, kolapspreta remizo. Ĉiusabate posttagmeze la knaboj kolektiĝis tie por vendi la kaptaĵon de la semajno kaj ricevi monon, per kiu ili aĉetis kinobiletojn por la dimanĉaj posttagmezaj prezentadoj. Dum la pasinta semajno, post la fino de la lernotago, ili ĉirkaŭvagadis sur la teritorio de la ŝipfarejo kaj de la grandaj mekanikejoj ĉe la periferio kaj kolektis ferfalaĵojn: rustajn ferpecojn, tordiĝintajn klinkojn el kupro, amason da kurbaj najloj kaj aliajn aĵojn, pezajn kaj estantajn el fero. Gisaĵoj havis pli malaltan valoron; iusabate ili alvenis trenante malnovan kamenfrison, por kiu ili ricevis nur 15 oerojn. Tiun fojon la feraĵkomercisto, malgranda, malgrasa aĝulo, kiun la knaboj nomis Simio, pro liaj gorilsimila vizaĝo kaj longaj, svingpendantaj brakoj, faris al ili longan prelegon, per kiu li zorge instruis ilin pri la diferenco inter ferfalaĵoj. Li atentigis ilin, ke el ĉiuj metaloj la kupro estas la plej bona, poste sekvas la latuno, la nikelo, post tio la fero kaj fine la zinko, galvanizita lado, diversaj alojaĵoj kaj plej laste, sube de la ranglisto, la gisaĵo, poroza, plej ofte fendita kaj etvalora. Kaj la knaboj obeis la instrukciojn de la maljunulo kaj zorge sortimentis la ferfalaĵon en diversajn partojn.

antaŭ ol ili alvenis al la remizo por vendi la kaptaĵon. Ili dividis la tutan sumon por ĉiu, egale inter si, se io restis post la certigo de la kinobiletoj, tio senmanke uziĝis por frandaĵoj, globetoj kaj aliaj aĵoj, pri kiuj duonkreskaj knaboj havas intereson.

Tute apud la remizo de la ferfalaĵkomercisto troviĝis eta, griza domo kun makuloj post defalinta plasto sur la fasado, kun etaj, malaltaj fenestroj kaj kun ĉiam fermita pordego, kies ŝtupoj estis fenditaj. En la supra etaĝo unu el la grupoj de la Savarmeo havis sian ejon kaj la suban etaĝon de la domo okupis – policarestejo, la timinda “Verda Kaĝo”, jam de jardekoj konata kiel finstacio de ĉiuj famaj interbatiĝoj inter drinkdiboĉuloj kaj batherooj de la suda urboparto, kaj ĉiun sabatvesperon ĝi estis centro de rondo de sovaĝa kaosbatalo, kie la policistoj havis sangan kaj streĉan laboron por diselekti la plej senbridajn batalemulojn kaj iel enigi ilin en la pripentejon.

Manne kaj lia ferkolektantaro kelkfoje travivis dum la sabataj vesperoj strangajn kaj terurajn scenojn antaŭ tiu ĉi domo. Jen kaj jen povis okazi, ke venis du policistoj, kuntrenante inter si ebriulon, kiu afable kaj obee venis kun ili ĝis la pordego. Tie estis halto. Ne atendite li elŝiris sin, estis atingata tuj de la policistoj kaj faris senesperan kontraŭstaron, batis per manoj kaj piedoj ĉirkaŭ si, sed plej ofte li iĝis venkita kaj enkarcerigita. Tra la fenestro aŭdis la streĉe aŭskultantaj knaboj lian furiozan bruon kaj la minacoplenajn ĵurojn, kelkfoje obtuzigitajn de la bastonbatoj, kiujn la policistoj donis al li, por ke fine la tuto dronu en la ĥoron de la helaj virgsopranoj savarmeanaj el la loĝejo, unu etaĝon pli supre. Kelkfoje la policistoj povis fari halton kun ebriulo, inerte pendanta inter iliaj krudaj brakoj, dum malgranda trupo de savarmeanoj enpaŝis tra la pordego kaj malaperis sur la ŝtupoj, tuj sekvate de policistoj, kiuj singarde enpelis la arestiton kaj poste fermis la pordegon post si. Ekster la enirejo staris ĉiam homamaso, kiu sekvis la policistojn de iu stratangulo, kie la kaptiĝo okazis, kaj formis iaspecan postgrupon de la malgaja procesio; ĉio finiĝis per ĵetado de malbelaj krioj, krudaj blasfemoj kaj insultoj al la enmarŝantoj, kio kutime ĉesis per la reveno kaj disiga manovro de la policistoj.

La falaĵkomercisto neniam partoprenis tiujn ĉi ĝenajn scenojn. Li sidis kurbiĝante post sia vendotablo kaj kaŝis la kapon en la manojn, luladis la korpon tien-reen kaj murmuris: – Tiaj ’omoj, tiaj teruraj ’omoj...

Cetere li estis establinta iaspecan filion de la karcero, kie li lasis ebriulojn, trovitajn en la danĝera proksimo de la “Verda Kaĝo”, eldormi sian narkoton interne de lia vendejo. Tio iĝis iom post iom lia kutimo, vera manio; kelkfoje li iris longajn vojojn ĉie en la kvartalo por serĉadi mizerulon, kiu tro funde plenigis la glason, provis lin helpi al lia hejmo, kaj se li ne sukcesis pri tio, li trenis lin kun si al la butikaĉo, kie li poste fidele dormis flanke de la plej timindaj batprovokantoj, ĝis ili vekiĝis dimanĉmatene; tiam li forigis ilin, por ke eble jam la saman vesperon ili revenu same senkonscie ebriaj kiel antaŭe. La falaĵkomercisto ne drinkis. Laŭdire li vivis en sia junaĝo sovaĝan kaj senbridan vivon, kies fino estis katastrofo. Foje, influata de la ebrieco, li batis sian filon ĝis tiu perdis la konscion. La sekvo estis koksdifekto, kiu lamigis la knabon por ĉiam. La malnova diro pri la malbonfaroj de la gepatroj, per tio ricevis teruran adaptiĝon, ĉar la filo plenkreskis je malbonfama batheroo kaj diboĉulo. Kun longaj interspacoj li kutimis aperi ĉe sia patro en la eta, malluma butiko kaj postuli de li monon por brando. Tiaokaze la falaĵvendisto ekfuriozis, forigis sian filon, vokis iun el la karcerpolicistoj, kiuj enŝlosis lin. Poste li ĉiam timis pro la sekvoj, ĉar la filo promesis ĉiufoje venĝon. “Simio” fuĝis de sia butiko, simple fermis ĝin, ĝis li eksciis, ke la filo iris alidirekten, aŭ estis arestita kaj sendita al la punlaborejo Svartsjö.

Tiel pasis la tempo. La aŭtuno iĝis vintro kaj ĝi proksimiĝis al Kristnasko. Konstante, ĉiusabate la falaĵvendisto havis ĉe si kelkajn el la plej famaĉaj diboĉuloj kiuj rajtis eldormi la ebrion sur la sakoj kaj poste dum milda kontraŭstaro ili estis elpelitaj matene, kaj kiuj post iom da tempo revenis por proponi brandon al la maljunulo, rekompence, ĉar li prizorgis ilin. Sed la falaĵvendisto skuis la kapon kaj diris:

– Dankon, ne! Mi uzas nenion fortan! Sed la aliaj estis obstinaj. Ili trudis kaj trudis ĝis la falaĵvendisto por fini la diskuton, diris:

– Nu, verŝu do iom ĉi tien, mi povos havi ĝin, se mi estos malsana.

Kaj li prenis malplenan botelon, kies duonon la trudanto plenigis. Post ilia foriro la falaĵvendisto kaŝis la brandon en iu angulo, kie ĝi forgesiĝis. Ĉiukaze li ne tuŝis gin. Pri novaj plenigoj li faris simile.

La scenoj ĉe la “Verda Kaĝo” ripetiĝis denove kaj ĉirkaŭ la Kristnasko ili kulminis en bruaj scenoj, ĉar la ĉiekonataj alkoholistoj havis siajn proprajn kutimojn por soleni la Kristnaskon. Ili kondutis laŭtvoĉe en la kafejoj, aranĝis interbatiĝojn ĉe ĉiu stratangulo kaj kontraŭstaris sovaĝe, kiam la polico volis ilin kapti. La grupo de la Savarmeo ĉe la supra etaĝo pligrandigis siajn kunvenojn kaj la miksiĝo de la ebria krio kaj unisona kanto kelkfoje donis strangajn impresojn al la konstanta, scivola homamaso ekstere, reaperanta okaze de ĉiu nova sceno.

Manne kaj lia bando troviĝis ĉe la falaĵkomercisto kun nova kolekto da falaĵoj, ĉar estis senneĝa vintro, kaj ili faris ekstran esplorekspedicion por ricevi pli abundan kaptaĵon por la kristnasko. Je sia miro ili trovis la maljunulon, sidanta en angulo, tute ebria. Starante antaŭ li, sin lulante tien-reen, estis videbla mallongstatura, juna viro, kies staturo havis strangan, oblikvan tenon, la maldekstra koksparto leviĝis grave pli alten ol la dekstra; tio devigis unu kruron pendi en la aero kaj doni la impreson de kripleco. Li estis la filo de la falaĵvendisto.

Ĉe la enmarŝo de la knaboj la maljunulo pene levis sian kapon kaj murmuris ion. Poste li falis kapaltere kaj restis kuŝanta sur la planko. Apud li la junulo, ĵus ellasita el Svartsjö, levis lin ridante kaj kriis en lian orelon:

– Supren, paĉjo, supren, vi! Vi havas klientojn ... Manne kaj la aliaj knaboj staris kvazaŭ ŝtoniĝintaj. Ili nenion komprenis. Manne sentis nevenkeblan angoron. Ĉirkaŭ si li aŭdis la flustron de la kamaradoj:

– La aĝulo ’stas ebria ... La simio drinkas ... Manne levis atentige sian manon. La flustroj eksilentis ĉirkaŭ li. Singarde li demetis la pezan sakon de feraĵoj, turnis sin kaj eliris, sekvata de la aliaj. La reston de la tago ili pasigis ĉe la periferio, malrapide interparolante pri la stranga afero, okazinta al “Simio”. Kio okazis? Manne divenis iom post iom, ke la filo iĝis libera, iris al la maljunulo kun minaco de perforto kiel kutime, pro kio tiu, por mildigi lin, proponis al li brandon el tiu sennombra aro da gutoj, kiujn li havis je dispono. Por eble tute moligi la filon, ankaŭ li mem trinkis kaj eble pro sia malforta korpokonstruo kaj alta aĝo, li ne toleris la alkoholaĵojn, sed iĝis komplete ebria. Nun li kuŝis tie kiel alia aĉulo inter siaj rustferaĵoj, dum la filo daŭrigis ebriigi sin per la magazenita brando. Baldaŭ alvenos la aliaj kompanianoj kaj la paca ferfalaĵkomercejo, kie neniam oni rajtis trinki glason da brando, transformiĝos je kaŝdrinkejo kun kriaĉo kaj bruo de ebriuloj, eble eĉ kun sovaĝaj interbatiĝoj.

La knaboj desegnis al si la scenojn, unu post la alia, sed ili dum la tuta tempo scivolis, kiel la ferfalaĵvendisto, ilia amiko kaj protektanto, falis antaŭ la tento por drinki. Ili eble neniam povos ricevi respondon je la demando.

Dum la sama vespero la eterne scivola homamaso antaŭ la karcero travivis la kuriozan finscenon de tiu metamorfozo, kiu okazis al la feraĵvendisto. Li venis ŝanceliĝante el sia vendejo kaj iris per stumblantaj paŝoj al la fermita pordego de la arestejo kaj frapis sur ĝi. Desupre oni klare aŭdis la ĥorkanton de la savarmeanoj. Per tremantaj manoj li ripetis la frapegojn sur la pordego. Unu el la policistoj venis kaj malfermis, la feraĵvendisto faris kelke da oblikvaj paŝoj kaj ekiris palpante kaj ŝanceliĝante supren sur la ŝtupoj. La policisto restis samloke pro la surprizo kaj mire rigardis post lin. La maljunulo iris malrapide supren sur la ŝtuparo kaj malfermis la pordon de la savarmea kunvenejo; muĝo de helaj voĉoj plenigis la atendoplenan silenton, poste aŭdiĝis skrapado de pezaj piedoj kaj malpeza falbruo. Poste iu kriis al la policisto, daŭre staranta ĉe la malsupro de la ŝtuparo, ne povante kompreni, kio okazis al la ferajvendisto, al tiu ĉi prudenta, mallaŭta homo, kiu cetere kondutis tiel sobra kaj ordema. Post iom da tempo la maljunulo reaperis, nun inter du savarmeanoj, kiuj malrapide gvidis lin malsupren al la atendanta policisto, nun perceptinta kio okazis. Milde li prenis la maljunulon inter la brakojn, malfermis la pordon de la arestejo kaj enpuŝis lin.

Subite iĝis silento. La ĥoro de la helaj voĉoj silentiĝis. La scivolemuloj instinkte retiris sin iom. La policisto elvenis kaj fermis la pordegon. Unutona mesanta voĉo penetris eksteren en rompitaj frazoj al la obstine restantaj grupoj. Iom poste ili disiĝis kaj malaperis. Estis la tago antaŭ la Kristnaska vespero. Facila neĝfalo kovris la malpurajn stratojn. Sed sur la trotuaro troviĝis la malhela, malpura postsigno de la paŝoj de la homoj, la ŝanceliĝaj oblikvaĵoj de ebriuloj, la rapidemaj paŝoj de gajaj, feliĉaj homoj, paŝoj de lacaj kaj laborŝiritaj virinoj, facilaj, delikataj piedspuroj de knabinoj kaj piedsignoj de infanoj kaj la malrapidaj, singardaj paŝoj de la maljunulo. En ĉiu fenestro estis lumo, la malhelaj domoj radiis vibrantan lumon, el la montrofenestroj de la butikoj elverŝiĝis lumriveroj kaj mem la tramoj ŝajnis esti pli helaj, pli varmaj, maleme sin turnantaj ĉe la kurboj sub pluvo de verdaj fajreroj el la supra elektra kondukilo. En la lumcirkloj de la lanternoj, la neĝo falis kiel blanka polvo, senbrue, malrapide, subite ekstermante la nigrajn truojn post la paŝoj de la homoj.

El la arestejo oni transportis la feraĵvendiston al la maljunulhejmo Rosenlund. Oni malplenigis la butikon kaj malkonstruis la remizon. Manne kaj lia bando serĉis aliajn porviveblecojn akiri monon por kinobiletoj. La policistoj poste konstatis gravan pligrandiĝon koncerne la nombron de ebriuloj en la timinda arestejo, sed iom post iom ĝi malpliiĝis. Post kelke da jaroj oni malkonstruis la domon kaj nun flamas la lumreklamoj fronte de modema ludomaro samloke, kie antaŭe la mallumaj kaj helaj fortoj renkontiĝis en obstina batalo pri la korpoj kaj animoj de homoj – .


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.