La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
AVINJOAŭtoro: Božena Němcová |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Avinjo de Božena Němcová estas ne nur ĉeĥa nacia klasikaĵo, sed nacia adoraĵo. Tial ĝi estis inter la unuaj ĉeĥaj verkoj tradukitaj en Esperanton kaj inter la unuaj, kiujn mi mem skanis kaj elektronikigis.
La traduko aperadis regule en la Bohema Revuo Esperantista kiel elŝirebla aldonaĵo inter la jaroj 1909–1914 kaj la lasta ĉapitro post la unua mondmilito en 1921.
La tradukon komencis la studento Vladimir Tobek, sed tiu kabeis, kaj la tradukon finis Karel Prochazka (1880–1957). Ĝis ĉapitro XI estas subskribita V. Tobek.
Ĉapitro XII aperis en tri daŭrigoj en 1912, nome la daŭrigoj 7, 8 kaj 9. Sub 7 estas subskribita Tobek, sub 8 Tobek kaj Prochazka, sub 9 Prochazka; ekde la XIII-a ĉapitro nur Prochazka.
En la revuo mem estas skribite, ke Prochazka tradukas ekde paĝo 151 (t.e. ”Kaj jen estis jam karnavalo ĉi tie…”). Ankoraŭ en la aŭgusta numero Tobek verkis Lingvan Konsilanton, sed poste sekvas neniu mencio pri lia foriro.
Miroslav Malovec
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.