|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() AVINJOAŭtoro: Božena Němcová |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En la ĉambro de avinjo estas kiel en ĝardeno: kien oni sin turnas, ĉie estas plene de rozoj, rezedo, paduso kaj de aliaj diversaj floroj kaj inter tio tutaj plenbrakoj da kverkfolioj. Barunka kaj Mančinka ligas bukedojn kaj Cilka plektas grandan kronon. Sur la benko apud la forno sidas Adélka kaj la knaboj kaj ĉiuj tri ripetas la bondezirojn.
Estas antaŭvespero de la festo de Sankta Johano, morgaŭa festo de la patro, glora tago en la familio. En tiu tago sinjoro Prošek invitis ĉiujn siajn plej karajn amikojn al festeno; tio estis jam kutimo. Tial estis tia bruego en la tuta domo; Vorša lavis kaj senpolvigis, por ke eĉ ne unu polvero ie restu. Bětka brogis la kortbirdaron, la dommastrino bakis kukojn kaj avinjo inspektis jen la paston, jen la bakformon, jen la birdojn; ŝi estis ĉie necesa.
Barunka petis, ke avinjo voku Janon eksteren, por ke li ne lasu ilin trankvilaj kaj kiam li estis ekstere, Bětka kaj Vorša plendis, ke li kuras inter iliaj kruroj. Vilém postulis, ke avinjo lin ekzamenu, Adélka kroĉiĝis je ŝiaj jupfaldoj, petegante kukon, kaj sur la korto klukis la kokinoj, signalante, ke ili volas iri en kokejon. ”Pro Dio, mia reĝo, mi ja ne povas ĉiujn samtempe priservi!” plendis la kompatinda avinjo. Jen vokas Vorša: ”La sinjoro venas hejmen!” – Oni ŝloskaŝas la bakaĵon, la sinjorino forigas ĉion, kio devas resti ankoraŭ sekreta, kaj avinjo admonas la infanojn: ”Ne elbabilu ĉion al paĉjo?” – La patro venas en la korton, la infanoj iras al li renkonte, sed kiam la patro deziras al ili bonan vesperon kaj demandas, kie estas la patrino, ili embarase haltas, ne sciante kion diri, por ne malkaŝi la sekreton. Sed Adélka, favoratino de paĉjo, iras tamen al li, kaj kiam li prenas ŝin sur la brakon, ŝi flustras al li: ”Panjo kun avinjo bakas kukojn, morgaŭ estos via nomtago,” – ”Nu, atendu nur,” interrompas ŝin la knaboj; ”vi estos riproĉata, ĉar vi perfidis tion,” kaj ili forkuras por akuzi ŝin ĉe panjo. Adélka ruĝiĝas, embarase sidas sur la brako de la patro, ĝis fine ŝi ekploras. ”Nu, ne ploru,” konsolas ŝin la patro:
”Mi ja ankaŭ scias, ke estas mia nomtago, kaj ke la patrino bakas kukojn.” – Adélka viŝas per maniko la larmojn, sed kun timo ŝi rigardas la patrinon, kiun la knaboj alkondukas. Fine ĉio aranĝiĝas tiel, ke la knaboj ekscios, ke Adélka nenion perfidis. Tamen la sekreto tiel premas ĉiujn tri, ke la patro aŭdante ne rajtas aŭdi kaj vidante ne rajtas vidi. Barunka devas konstante palpebrumi je ili ĉe vespermanĝo kaj puŝrememorigi ilin, ke ili ne perfidiĝu, kaj Bětka mokas poste ilin kaj nomas ilin ”kokpantofloj.”
Fine ĉio estas farita, preparita, ankaŭ la bonodoro de la bakitaĵo disiĝis; la servistinoj kuŝiĝis, nur la pantofloj de avinjo klaketas en la domo. Ŝi enfermas la katojn, estingas per akvo la fajrerojn en la kameno kaj memorinte, ke oni ankaŭ hejtis en la bakforno sur la deklivo, ŝi eĉ ne kredas sian singardemon kaj iras tien ankaŭ por konvinkiĝi, ĉar povus resti tie iu fajrero.
Sultán kaj Tyrl sidas sur la benko; vidante avinjon, ili iel mire rigardas ŝin – en tiu horo ŝi neniam estis ekstere; sed kiam ŝi karesas ilin sur la kapoj, ili flate frotiĝas je ŝi. ”Nu, vi refoje atendis la ratojn, vi du? Tion mi permesas al vi, nur en la stalon ne provu eniĝi,” ŝi diras al ili irante sur la deklivon. La hundoj sekvas ŝin post ŝiaj kalkanoj. Ŝi malfermas la bakfornon, zorgoplene ŝi trarastas per fajroincitilo la cindron, kaj vidante eĉ ne fajreron, ŝi refermas la bakfornon kaj reiras. Apud la kanalponto staras alta kverko; en ĝiaj larĝaj branĉoj sidas somere la kortbirdaro. Avinjo rigardas supren kaj aŭdas en la branĉoj suspiron, mallaŭtan flustradon kaj pepadon.
”Ili sonĝas pri io,” ŝi diras kaj iras pluen. – Kio haltigis ŝin ĉe la ĝardeno? Ĉu ŝi aŭskultas ĉarmajn tonojn de du najtingaloj en la ĝardena arbetaĵo? Aŭ la nekontinuan kanton de Viktorka, kiu malgaje sonas de la kluzo? Aŭ avinjo rigardas la deklivon, kie flugaperas tiom da lampiroj, vivantaj steloj? – Sub la deklivo super la herbejo flugpendas malpezaj konstante transformiĝantaj vaporoj.
Tio ne estas nebuloj, rakontas la popolo, kaj ĉu eble avinjo ankaŭ tion kredas, ke en tiuj diafanaj arĝentogrizaj vualoj estas vualitaj niksinoj, kaj ĉu ŝi rigardas ilian sovaĝan dancon ĉe lunlumo? – Ne, nek tion, nek la alian; avinjo rigardas la herbejon, kiu etendiĝas al la muelejo. Tie enkuris de la gastejo trans la kanalon sur la herbejon virina staturo, vualita per blanka talituko. Senmove ĝi staras, aŭskultas kiel kapreolino, kiu elkuris el arbara kaŝejo sur vastan ebenaĵon por sin paŝti. Ĝi nenion aŭdas krom la longtirataj tonoj de najtingalo, malklara klakbruado de la muelejo kaj murmurado de ondoj sub malhelfoliaj alnoj. Ĝi vindas la blankan talitukon ĉirkaŭ la dekstra mano kaj per tiu ĝi plukas florojn, naŭ diversajn florojn. Havante la bukedon preta, ĝi ankaŭ kliniĝas, lavas sin per freŝa roso, kaj rigardante nek maldekstren nek dekstren, ĝi rapidas reen al la gastejo.
”Estas Kristla! Ŝi faros florkronon de sankta Johano; mi bone konjektis, ke ŝi amas tiun knabon,” parolis al si avinjo, ne deturnante siajn okulojn de la knabino. Ŝi ne vidis ŝin plu, kaj ankoraŭ ŝi staris meditante. Ŝia animo fordonis sin al rememoroj! Ŝi vidis antaŭ si herbejon, ŝi vidis submontaran vilaĝon, super si radiantan lunon kaj stelojn – estis la sama luno kaj steloj, eterne bela kaj ne maljuniĝanta – sed ŝi estis tiam juna, freŝa knabino; kiam ŝi en la nokto de sankta Johano plukis naŭ diversajn florojn por la krono de destino. Kvazaŭ tio ĵus estus okazanta, tiel resentis avinjo la timon, kiun ŝi tiam havis, ke iu renkontos ŝin kaj interrompos ŝiajn serĉojn. Ŝi revidas sin en sia ĉambro, vidas sur la lito la florkolorajn kusenojn sub kiujn ŝi metas la plektitan florkronon. Ŝi rememoras, kiel arde ŝi preĝis, ke Dio donu al ŝi sonĝon, en kiu aperus tiu, kiun ŝia animo favoras. La fido, kiun ŝi havis al la krono de la destino ne trompis ŝin, ŝi vidis en sonĝo altkreskan viron, de klara rigardo, sincera aspekto – tiun, kiun, laŭ ŝi, neniu en la mondo egalis. Avinjo ridetas pri tiu infana avideco, kun kiu ŝi rapidis antaŭ la suneliro en la ĝardenon al pomarbo, por ĵeti la kronon trans sian kapon kaj la pirarbon, por ankaŭ ekscii, ĉu ŝi baldaŭ aŭ post longa tempo revidos sian Jiřín.
Ŝi memoras, ke la eliranta suno trovis ŝin ploranta en la ĝardeno, ĉar la florkrono terenfalis malproksime post la pomarbo kaj sekve ne estis espero, ke ŝi baldaŭ renkonti ĝos kun Jiří. – Avinjo staras longan tempon enpensiĝinta, senscie ŝi interfingrigas la manojn, ŝiaj mildaj, fidoplenaj okuloj sin turnas supren al la radiantaj steloj kaj el la buŝo eliĝas mallaŭte demando: ”Kiam ni, Jiří, revidos nin?” – Jen la vento karesas delikate la palan vizaĝon de la maljunulino, kvazaŭ ŝin kisus la spirito de la mortinto, ŝi ektremas kaj du larmoj falas sur la kunigitajn manojn. Post momento ŝi eniras senbrue en la domon.
La infanoj rigardis el la fenestroj, atendante la alveturon de la gepatroj; tiuj estis en la urbo en preĝejo. La patro lasis tiun tagon servi meson kaj avinjo lasis tiun tagon preĝi por ĉiuj Johanoj de sia familio, komencante de kelkaj generacioj. Bela florkrono, bondeziroj, donacoj – ĉio kuŝis preparita sur la tablo; Barunka ekzamenis tion kaj la alion, sed pro rapideco oni ellasis tie kaj alie vorton kaj devis rekomenci. Avinjo havis plenajn manojn da laboro, tamen ĉiumomente ŝi malfermis la pordon kaj admonante: ”Estu trankvilaj kaj ne petolu!” ŝi foriris.
Ĵus avinjo foriris en la ĝardenon por tranĉi freŝan petroselon, kiam alkuras Kristla sur la deklivo, portante ion vualitan en tuko. ”Bonan matenon mi deziras, avinjo!” ŝi salutas, kun tiel ĝoja, radianta vizaĝo, ke avinjo mire rigardis ŝin.
”Vi, knabino, aspektas, kvazaŭ vi estus dorminta sur rozoj,” diras al ŝi avinjo, ridetante.
”Vi divenis, avinjo, miaj kapkusenoj estas kovritaj de floroj,” respondis Kristla.
”Vi, ŝerculino, ne volas kompreni, sed okazu tio, aŭ io alia, nur se ĝi estos bona: ĉu ne, knabino?”
”Jes, jes, avinjo,” konfirmis Kristla, sed divenante la sencon de ŝiaj vortoj, ŝi ruĝiĝis iomete.
”Kion vi portas?”
”Mi alportas al Jeník nomtagan donacon: ĉiam plaĉas al li niaj kolomboj, mi do alportis al li paron da junaj, li eduku ilin!”
”Sed kial vi faris al vi tian malutilon, ĝi ja ne bezonis esti,” opiniis avinjo.
”Kun plezuro mi faris tion, avinjo; mi amas la infanojn, kaj al la infanoj faras refoje ĝojon tiaj aĵoj, do ni lasu ilin al ili. Sed ĉiel ŝajnas al mi, ke mi ne rakontis al vi, kio okazis ĉe ni en la hieraŭa nokto?”
”Hieraŭ estis ĉe ni kiel sur la ponto en Praha, eĉ ne estis eble iom diskuti, sed mi scias, ke vi volis al mi rakonti ion pri tiu italo. Rakontu do, sed vi devas preni el ĉiu verso unu vorton, mi atendas la niajn el la preĝejo kaj la gastoj estos ĉi tie en momento,” avinjo admonis Kristlan.
”Do pripensu; tiu vagabondo, la italo, venis al ni ĉiutage por trinki bieron, – tio estus nenio malbona, la gastejo estas por ĉiu homo, – sed ne, ke li kiel orda homo sidu ĉe la tablo, li ŝovis la nazon en ĉiujn angulojn de nia domo, eĉ en la bovinejon li enrampis, mallonge, kien mi turniĝis, tien li postsekvis min. Paĉjo nubiĝis pro tio, sed vi konas lin, li estas bona homo, li faras eĉ ne al kokido malbonon kaj ankaŭ nevolonte li forpuŝas la gastojn, precipe tiujn el la kastelo. Li do lasis la aferon al mi; mi kelkfoje malĝentile lin forrifuzis, sed li akceptis tion kvazaŭ plej belan parolon, kaj mi scias, ke li komprenas ĉeĥe, kvankam paroli li ne scipovas. Senĉese li havis en la buŝo: ’esky olka mám rád’, la manojn li antaŭ mi interfingrigis kaj eĉ genufleksis antaŭ mi.
”Ho, kia ruzulo,” diris avinjo.
”Tio estas tiel, avinjo, tiuj sinjoroj havas ĉiam tiom da paroloj, ke vin la oreloj doloras; kien oni venus, se oni kredus ĉion al ili, tiaj paroloj eĉ ne momenton restas en mia kapo. Sed tiu italo kolerigis min. Antaŭhieraŭ ni rastis sur la herbejo, hazarde venis Míla – (avinjo ridis pri tiu hazardo) – ni parolis pri ĉio ajn kaj mi diris al li ankaŭ, kiel nin tiu italo ĝenas. – ’Nu, lasu tion nur, mi ja aranĝos tion, ke li ne plu venos al vi.’ – ’Sed vi ne kolerigu paĉjon,’ mi diris, ĉar mi konas la knabojn el Žernov, ili estas rafinitaj. – Vespere la italo venis refoje; sed post mallonga tempo venis la knaboj, ili estis kvar, inter ili Míla kaj lia kamarado Tomeš – vi konas Tomešon, ĉu? Gaja knabo, li edziĝos je Anča Tichánková, mia kamaradino.
Mi ĝojis, kiam ili venis, kvazaŭ iu aĉetus al mi novan robon. Volonte mi kuris al la enverŝa tablo kaj kun ĉiu mi trinkis. La italo tre nubiĝis; kun li mi neniam trinkas, diablo lin kredu, li povus ion enmiksi en la bieron.
La knaboj sidiĝis al tablo kaj komencis ludi kartojn, sed nur ŝajne, ĉe tio ili konstante grimacis al la italo. Vítek diris: ’Rigardu lin, li sidas kiel strigo en vermiĉeloj!’
Kaj Tomeš daŭrigis: ’Mi konstante rigardas, ĉu li jam baldaŭ pro kolero formordos sian nazon. Granda laboro tio ne estus, sen tio ĝi pendas al li ĝis la mentono!’ –
Tiasence oni daŭrigis; la italo ŝanĝis pro kolero ĉiujn kolorojn, sed eĉ ne vorton li elpuŝis. Fine tamen li ĵetis monon sur la tablon, lasis la bieron kaj sen saluto li foriris.
Mi faris post li signon de kruco, sed la knaboj parolis:
’Se li povus nin trapiki per rigardo, ni estus senvivaj.’
Kiam li foriris, mi revenis al mia laboro, vi scias, la patrino malsanas kaj mi devas ĉion malfermi kaj ankaŭ fermi. La knaboj ankaŭ foriris. – Pasis jam la deka, kiam mi iris dormi. Mi komencas senvestiĝi, jen iu frapis sur la fenestron: tok, tok, tok. Mi pensas, tio estas certe Míla, li ion forgesis; li ĉiam ion forgesas, mi diras al li, ke li foje lasos la kapon ĉe ni.”
”Jam okazis,” jesis avinjo.
”Mi prenas la ŝultrotukon,” daŭrigis Kristla kun rido, ”kaj iras malfermi la fenestron; kaj divenu kiu estis tie?
– La italo! Mi brufermas la fenestron kaj pro timo mi kraĉis! Li komencis min peti kaj parolis, kvankam li scias, ke mi nenion komprenas, poste li prezentis al mi orajn ringojn de siaj fingroj. Mi koleriĝis, prenis kruĉon kun akvo, iris al la fenestro kaj diris: ’Iru for de ĉi tie, vi malbelulo, kaj serĉu amaventurojn tie ĉe vi, ne ĉi tie, aŭ mi surverŝos vin per la akvo!’
Li cedis iom de la fenestro, sed tiumomente elsaltis el la arbetaĵo la knaboj, kaptis lin kaj ŝtopis lian buŝon, por ke li ne povu krii. ’Atendu, vi malbenita italo, nun vi ricevos vian parton,’ aŭdiĝis Míla. Sed mi petis Mílan, ke ili ne batu lin, kaj fermis la fenestron – propre, nur duonfermis, ĉar mi ne povis deteni min, ke mi ne rigardu, kion ili faros kun li. – ’No, Míla, kion ni faros kun li? Neniun kuraĝon havas tiu bravulo, kaj koron leporan li havas, li tremas, kvazaŭ li havus febron.’ – ’Ni vipu lin per urtikoj,’ proponis unu. – ’Ni ŝmiru lin per aksoŝmiraĵo!’ diris alia. – ’Ne tiel,’ decidis Míla, ’Tomeš, vi lin tenu, kaj vi, knaboj venu kun mi!’ – Ili forkuris.
Post momento ili revenis, alportis lignostangon kaj aksoŝmiraĵujon. ’Knaboj, detiru liajn ŝuojn kaj suprenfaldu la pantalontubojn!’ ordonis Míla. La knaboj tuj obeis; kiam li komencis piedfrapi ilin, ili konsolis lin kiel malbonan ĉevalon: ’Hahoŭ, etulo, hahoŭ!’ – ’Vi ne ricevos hufumojn; ne timu!’ diris al li Míla, nur viajn piedojn ni iom ŝmiros, por ke vi povu pli bone kuri hejmen!’
’Almenaŭ vi saturiĝos de saniga odoro,’ ridis Tomeš; ’sen tio vi malbonodoras de parfumo, ke mi preferus vangofrapojn.’
– Kiam ili ŝmiris liajn piedojn tiel, ke tio aspektis kvazaŭ li havus ŝuojn, ili metis la stangon sur liajn lumbojn, disetendis liajn manojn kaj alligis lin al ĝi kvazaŭ sur krucon. La italo volis krii, sed Tomeš metis sian manplaton sur lian buŝon kaj tenis lin kiel per premilo.
’Ne malutilas,’ li diris, ’streĉi iom la membrojn al tiaj mallaboremuloj kiel vi, sendube la vejnoj al vi mallongi ĝas.’ – ’Knaboj,’ ordonis Míla, ’kunligu liajn ŝuojn, ĵetu ilin trans lian ŝultron kaj ni kondukos lin sur la ŝoseon; li kuru de kie li venis!’ – ’Atendu, ni donos al li florojn en butontruon, ke oni ja vidu, ke li revenas de knabino,’ diris Vítek, plukis urtikon kaj kardon kaj ŝovis ambaŭ post lian frakon. – ’Tiel, nun vi havas ĉion, tute bele vi aspektas, vi povas iri kun la donacoj!’ ridis Míla; ili prenis lin kun Tomeš sub la brakoj kaj kondukis lin senbrue el la ĝardeno.
Post momento ankaŭ Míla venis al la fenestro, li rakontis, kian koleron havis la bravulo kaj kiel li kuris kun la stango. ’Sed kiel vi elspionis lin?’ mi demandas Mílan.
– ’Nu,’ li diras, ’mi volis diri al vi bonan nokton, mi do diris al la knaboj, ke ili atendu min en la muelejo, mi mem staris en la ĝardeno. Jen mi vidis iun ŝtelirantan kiel ŝtelisto al via fenestro.
Tuj kiam mi lin rekonis, mi senbrue eliris el la ĝardeno kaj iris por la knaboj. Tiel ĉio bone sukcesis. Ŝajnas al mi, ke li timos denove veni ĉi tien.’
La tutan hieraŭan tagon mi ridis pri tiu aventuro, sed vespere estis ĉe ni la noktogardisto Kohoutek, li estas ĉe ni ĉiutage, li volonte trinkas kaj poste, kion li scias, tion li elbabilas. Li komencis al ni rakonti, kiel la italo venis nokte hejmen. ’Tio estis sovaĝuloj, kiuj prilaboris lin,’ li diris kaj komencis lin terure priskribi: vi scias ja, ke li faras el kulo kamelon. Laŭdire la hundoj volis lin disŝiri, tiel terura li estis – kaj lia edzino ĝis mateno lin lavis, por forigi la aksoŝmiraĵon. Li donis al ili taleron, por ke ili nenion diru en la kastelo kaj li terure ĵurpromesis venĝi je tiuj knabegoj. Mi nun timas pri Míla: oni diras, ke la italoj estas malbonaj homoj. Kaj ankaŭ tion Kohoutek rakontis al sinjoro patro, ke tiu italo iris al Mařenka, la filino de la administranto, kaj ke la maljunaj opinias, ke se lin la princino favoras, ke ŝi donos al li bonan oficon en la bieno kaj ke li poste povus ilian filinon preni.
Nu, kaj aŭdu avinjo, Míla volas por unu jaro iri en la kastelon kiel ĉevalservisto, por ke li ne devu fariĝi soldato; vi scias kiel tio okazas – se la italo malutilus lin, la administranto ne akceptos lin kaj li devos militservi.
Ĉion ĉi mi primeditis kaj ne plu min ĝojigas la faro de la knaboj; – la hodiaŭa sonĝo min regajigis ja, sed kion ĝi helpas! Kion vi diras pri tio, avinjo?”
”Saĝe ne estis de tiuj knaboj, sed ni donu prudenton al la junularo, precipe se amo enmiksiĝas en tion. Mia Jiří ankaŭ faris tian petolaĵon kaj pentis tion.”
”Kion, avinjo?”
”Nu, eble vi ne volus, ke mi komencu rakonti, okaze mi diros tion al vi. Sen tio ni forgesis pri ĉio, kaj ŝajnas al mi, ke mi aŭdas hufofrapadon de ĉevaloj: tio estas jam la niaj. Ni iru! Mi devas ĉion prikonsideri, kion vi diris al mi, supozeble mi scios poste ian konsilon,” diris avinjo, transpaŝante la sojlon.
La infanoj, aŭdinte la voĉon de Kristla, kuris en la koridoron kaj kiam Jan ricevis la belajn kolombojn, li kaptis la knabinon ĉirkaŭ la kolo kaj premis ŝin pro ĝojo tiel, ke restis sur ŝia blanka kolo ruĝa strio. Li estus ilin prefere mem portinta en la kolombejon, se Barunka ne estus vokinta: ”Paĉjo estas jam ĉi tie!” Preskaŭ samtempe kun la kaleŝo venis al Staré bělidlo ankaŭ sinjoro patro, kaj sinjoro Prošek, vidante sin en rondo de siaj karaj amikoj kaj de la familio, kiun li tiel arde amis kaj al kiuj li nur parton de la jaro povis dediĉi sin, estis tre kortuŝita, kaj kiam Barunka komencis gratuli, surverŝis lin larmoj. La infanoj, vidante la patron ploranta, la patrinon kaj avinjon ankaŭ, konfuzis la gratulaĵojn kaj komencis ankaŭ plori. Bětka kaj Vorša, aŭskultante ĉe la pordo la bondezirojn, kovris siajn okulojn per bluaj antaŭtukoj kaj ankaŭ ploris, unu pli ol la alia. Sinjoro patro, la muelisto, turnis la flartabakujon kiel muelradon, la arbaristo frotis per la maniko belan ĉasponardon (ĉar li estis en paradvesto), por kaŝi sian kortuŝecon; Kristinka tamen staris ĉe fenestro kaj neniel hontis pro siaj larmoj, nur kiam sinjoro patro, alpaŝante al ŝi, frapetis per la flartabakujo ŝian ŝultron, flustrante: ”Vi pensas nun, ĉu ne: Ho, kiam al mi oni tiel bondeziros!”
”Vi, sinjoro patro, vi devas min ĉiam inciteti,” diris la knabino kaj viŝis la larmojn.
Kun larmo en la okulo, sed ĝojo kaj kontento en la koro sinjoro Prošek alpaŝis al la tablo kaj verŝis vinon en pokalon. ”Je la sano de ĉiuj!” li diris, malplenigante kiel unua la pokalon. Post tio trinkis ĉiuj je la sano de la dommastro, kaj baldaŭ iliaj vizaĝoj brilis pro ĝojo. Jeník estis plej feliĉa: li ricevis de la arbaristo du kuniklojn, de sinjorino patrino (la muelistedzino) grandegan kukon ŝmiritan per ĉiuj spicaĵoj, kiun li tre ŝatas, de avinjo unu el tiuj dudekkrejcaraj moneroj, kiujn ŝi konservas en blanka saketo en la ŝranko, donacojn de la gepatroj, kaj post tagmanĝo neatendite aperis en la ĝardeno la princino kun la grafidino; kiam sinjoro Prošek kun sia edzino, avinjo kaj kun infanoj eliris eksteren por ŝin bonakcepti, Jeník ricevis de la grafidino belan libron, en kiu estis pentritaj diversaj bestoj.
”Mi venis, Jan, por rigardi, kiel vi hodiaŭ amuziĝas,” la princino afable alparolis sian stalestron.
”Ĉe mia familio kaj kun kelkaj bonaj amikoj ĉiam bone, via moŝto,” respondis sinjoro Prošek.
”Kiu estas ĉe vi?”
”Miaj najbaroj, la muelisto kun sia familio kaj la arbaristo el Riesenburk.”
”Mi ne volas vin reteni, reiru inter ilin, mi ankaŭ tuj forrajdos.”
Sinjoro Prošek kliniĝis, ne kuraĝante reteni sian estrinon, sed la sinceranima avinjo tuj komencis: ”Ho, ne estus de ni bele, ke ni prezentu eĉ ne kukon al la moŝta sinjorino kaj la moŝtfraŭlino. Iru, Terezka, iru, alportu, kio venas neatendite, bongustas. Barunka, alportu korbon, mi rikoltos iom da ĉerizoj. Eble la moŝta sinjorino dezirus ankaŭ iom da kremo aŭ vino?”
Jan kaj Terezka estis embarasitaj, ili timis, ke tiu simpla invito ofendos la princinon, sed male, ŝi kun afabla rideto desaltis de la ĉevalo, transdonis al Jan la bridon kaj sidiĝante sur la benkon sub la pirarbo ŝi diris: ”Via gastigo estos por ni agrabla, tamen mi ne volas, ke vi malatentu viajn gastojn; ili do venu inter nin!”
Sinjorino Prošková forkuris. Sinjoro Prošek, liginte la ĉevalon al arbo, portis eksteren tablon, kaj post momento alvenis la arbaristo profunde kliniĝante kaj la muelisto tre hezitante: tamen, kiam la princino demandis lin, kiel estas en la muelejo kaj kiel ĝi profitigas, li retroviĝis en sia elemento kaj tiel li rekuraĝiĝis, ke li proponis al la princino pinĉon de flartabako. Kiam la princino interŝan ĝis kun ĉiu afablan vorton, ŝi akceptis kukon de sinjorino Prošková kaj de avinjo glason da kremo.
Dume la infanoj ĉirkaŭis Janon, kiu montris al ili siajn bestojn, kaj la grafidino staris ĉe ili, ĝojis pro iliaj ĝojo kaj admiro, tre volonte respondis ĉiujn iliajn demandojn.
”Panjo, rigardu, tio estas nia kapreolino!” vokis Bertík, filo de la arbaristo al sia patrino, kiam Jan estis montranta al li kapreolinon, kaj la patrinoj kun la infanoj kliniĝis super la libro.
”Sultán! Tio estas Sultán!” vokis Vilém, kaj post kiam je tiu krio aperis inter ili Sultán, Jan montris al ĝi la libron dirante: ”Rigardu, tio estas vi!” Estis tie ankaŭ kolosa elefanto, kiun Adélka timis, ĉevalo estis tie kaj ankaŭ bovinoj, leporo, sciuroj, kokinoj, lacertoj kaj serpentoj, fiŝoj, ranoj, papilioj, kokcineloj kaj eĉ formiko; ĉiujn ĉi la infanoj konis, kaj avinjo, vidante skorpiojn kaj serpentojn, diris al si: ”Kion la homoj scipovas nur fari, eĉ tiujn fibestojn ili scias pentri!”
Sed kiam la muelistedzino volis vidi sovaĝan drakinon, kies buŝego ŝprucĵetas fajron, la grafidino diris, ke tiaj bestoj ne ekzistas, ke tio estas nur fabela monstro.
Tamen la muelisto, aŭdante tion, turnis la flartabakujon inter la fingroj kaj ekridetis, dirante:
”Ho, moŝta fraŭlino, tio ne estas fabeloj, da tiaj venenigaj drakinoj kun fajraj langoj estas sufiĉe en la mondo, sed ili apartenas al la homa gento, kaj tial ili ne estas inter tiuj ĉi senkulpaj bestoj.”
La grafidino ekridis, sed lia edzino, frapante lin je la mano diris: ”Tro multe da parolo, patro.”
Dume la princino interparolis kun la arbaristo kaj kun sinjoro Prošek pri ĉio ajn, kaj ĉe tio ankaŭ ŝi demandis, ĉu estas multaj ŝtelĉasistoj en la ĉirkaŭaĵo.
”Mi havas ankoraŭ du tiajn friponojn, ili estis tri, sed tiun plej malspritan mi kelkfoje monpunis, kaj nun li sidas hejme; sed la du ceteraj estas ruzaj kiel diabloj, ne estas eble ilin kapti, krom se mi enpafigus al ili iom da plumbokugloj en la korpon. La arbarinspektoro ja ĉiam ordonas tion al mi, sed estas pripensinde, ĉu pro leporo oni kripligu homon.”
”Mi ne volas, ke vi tion faru,” diris la princino.
”Mi ankaŭ pensas, ke pro tiu bagatelo ne malriĉiĝos via moŝto, kaj je altĉasaĵo ne kuraĝos la ŝtelĉasistoj en la ĉasregiono.”
”Sed mi aŭdas, ke la homoj multe ŝtelas en miaj arbaroj,” diris la princino.
”Nu,” diris la arbaristo, ”mi estas jam multajn jarojn en la servo de via moŝto, tamen la malutilo, kiun oni faris al mi en la arbaro eĉ ne estas menciinda. Oni multe parolas; ekzemple, mi povus lasi faligi multe da arboj dumjare, vendi ilin, kaj kiam mi ne havus la kalkulojn en bona ordo mi dirus: oni ŝtelis tion. Sed kial ŝarĝi sian konsciencon per mensogo. En aŭtuno, kiam la malriĉuloj venas por rasti sekfoliojn kaj kolekti la sekajn branĉaĵojn, mi estas ĉiam proksime kaj voĉtondras, ke la arbaro skuiĝas, por ke ili timu kaj faru neniun malutilon; sed ĉu mi tian maljunan virinon duonmortigu, se ŝi iam kunprenas iun pli dikan lignopecon kiel tion iuj faras?
Malgraŭ tio, mi pensas, vivos ankoraŭ miaj moŝtuloj, kaj la malriĉa popolo ankaŭ ĉe tio vivos kaj milfoje dankas por tio. Tion mi ne konsideras malutilo.”
”Bone vi tion faras,” aprobis la princino. ”Tamen devas esti ĉi tie proksime ankaŭ malbonaj homoj. Antaŭhieraŭ nokte Piccolo iris el la urbo, kaj en la fazanejo oni volis lin prirabi, sed kiam li defendis sin kaj kriis, oni batis lin tiel, ke li restis tie kuŝanta; ĝis nun li malsanas.
Tiel estis al mi dirite.”
”Tio ŝajnas al mi nekredinda, ekscelenco,” skuis la kapon sinjoro Prošek.
”Dumvive ni ne aŭdis, ke iuj banditoj estus en la fazanejo aŭ en la ĉirkaŭaĵo,” aŭdigis sin la arbaristo kaj la muelisto.
”Kio okazis?” demandis avinjo, alpaŝante pli proksimen.
La arbaristo sciigis ŝin pri la afero.
”Jen kia mensogulo,” diras avinjo, apogante indignite la manon je la korpflanko. ”Li tute ne timas Dion. Mi rakontos tion al la moŝta sinjorino alimaniere.”
Kaj jen ŝi komencis rakonti, kion Kristla matene konfidis al ŝi. ”Ne, ke mi laŭdus tion,” ŝi aldonis, ”kion la knaboj faris, sed kio helpas, ĉiu defendas la sian. Se iu vidus tiun ventanimulon stari nokte ĉe fenestro de knabino, tio disportiĝus kvazaŭ fanfaroj kaj la knabino havus sian renomon kaj feliĉon difektita; oni jam dirus:
’Ho, tiu, venis al ŝi sinjoroj, ŝi ne taŭgas inter ni.’ Tamen la knabino timas, ke tiu homo venĝos sin,” aldonis avinjo.
”Pri tio ŝi ne timu, mi metos tion en ordon,” diris la princino. Post tio ŝi donis al la grafidino signalon por forrajdo, ili ambaŭ sidiĝis sur la ĉevalojn kaj afable salutante la societon, rapidtrote forrajdis al la kastelo.
”Estas vero, ke ne ĉiu kuraĝus tiel paroli kun la princino kiel nia avinjo,” opiniis sinjorino Prošková.
”Ah,” interrompis avinjo, ”iam estas pli bone paroli kun imperiestro ol kun skribisto kaj bona vorto trovos bonan lokon. Se mi nenion dirus, kiu scias, kio devenus el tio.”
”Mi tion ja diras, ke tiun sinjorinon oni ĉirkaŭmensogas de ĉiuj flankoj,” opiniis la arbaristo, revenante kun sinjoro Prošek kaj la muelisto en la ĉambron.
Antaŭ la vespero venis Kudrna, kaj kiam la infanoj aŭdis la gurdon, ili komencis kun Kristla, Bětka kaj Vorša danci. Oni ankaŭ trinkis ĉampanon, la princino sendis ĝin al la mastro, por ke oni trinku je ŝia sano. Ankaŭ pri Viktorka oni ne forgesis, avinjo portis, kiam krepuski ĝis, bonan porcion da manĝaĵoj al la muskokovrita ŝtipo.
La morgaŭan tagon sinjorino patrino plendis al avinjo, ke sinjoro patro havis multparolan langon kaj ke li la vojon zigzagiris, sed avinjo kun rideto respondis: ”Nu, patrino, tio okazas nur unufoje dum la jaro, kaj ne ekzistas kapelo, kie ne estus dum la jaro prediko.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.