La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2026 Geo

La Enhavo

XI

image-022

La princino forveturis, kun ŝi grafidino Hortensie, ankaŭ la patro forveturis kaj la pepantaj hirundoj forlasis sian loĝejon sub la tegmento. En Staré bělidlo estis dum kelkaj tagoj kvazaŭ post ies morto; la patrino ploris kaj la infanoj vidante ŝin plori, ploris ankaŭ.

”No, Terezka, ne ploru,” diris avinjo, ”ĉio ĉi tio nenion helpas, vi ja sciis antaŭ la edziniĝo, kio vin atendas, sekve vi devas tion pacience elporti. Kaj vi, infanoj, silentu; preĝu por paĉjo ke li restu sana, kiam donos Dio printempon, li denove revenos al ni.”

”Kiam la hirundoj revenos, ĉu ne,” demandis Adélka.

”Certe,” certigis avinjo, kaj la knabino viŝis siajn larmojn.

Ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de Staré bělidlo komencis esti malgaje kaj silente. La arbaro estis pli hela; kiam Viktorka estis malsupreniranta de la deklivo, oni povis ŝin vidi de malproksime. La deklivo flaviĝis, la vento kaj ondoj forportis amasojn da sekaj folioj Dio scias kien, la fruktoj, ornamo de la ĝardeno estis kaŝitaj en la kamero. En la florĝardeno floris nur asteroj kaj kalenduloj, sur la herbejo malantaŭ la kluzo ruĝetiĝis krokusoj kaj en la nokto rondodancis tie vaglumoj. Kiam avinjo iris promeni kun la infanoj, la knaboj neniam forgesis pri paperdrakoj, kiujn ili poste ellasis sur la monto. Adélka postkuris ilin, kaptante per vergo subtilajn somerajn fadenojn flirtetantajn en la aero. Barunka kolektis sur la deklivo ruĝajn kratagberojn kaj prunelojn por avinjo, kiujn tiu ĉi uzis kiel kuracilojn, aŭ ŝi kolektis fruktojn de sovaĝa rozo por hejma bezono, aŭ ŝi deskuis sorpojn, el kiuj ŝi faris kolierojn por la kolo kaj la manoj de Adélka.

Avinjo ŝatis sidi kun ili sur la monto super la kastelo; de tie ili vidis la verdajn herbejojn en la valo, kie sin paŝtis la kastela brutaro, ili vidis ĝis la urbo kaj la kastelo sur la malalta monto meze de la valo kaj la bela parko ĉirkaŭ ĝi kuŝis ĉe iliaj piedoj. La verdaj ĵaluzioj de la fenestroj estis fermitaj, sur la balkono ne estis floroj, la rozoj laŭlonge de la blanka balustrado estis velkintaj, anstataŭ livrevestitaj servistoj kaj sinjoroj paŝis sur la ĝardeno laboristoj, kovrantaj per piceobranĉoj bedojn, sur kiuj ne estis diverskoloraj floroj, sed semo ripozanta por doni ankoraŭ pli belajn florojn, kiuj estis plezurigontaj la okulojn de la revenonta estrino. La maloftaj, ekzotikaj arboj, senigitaj de la verda robo, estis volvitaj per pajlo, la fontano elŝpruciginta arĝentan akvon, estis kovrita per lignobuloj kaj musko, kaj la orskvamaj fiŝoj kaŝis sin sur la fundo de la lago, kies supraĵo, tiel pura aliafoje, estis tute kovrita per la foliaro de stelario kaj verda ŝlimaĵo. La infanoj rigardis malsupren, rememoris pri tiu tago, kiam ili iris kun Hortensio tra la ĝardeno, kiam ili matenmanĝis en la salono, kiel ĉio estis bela kaj ili pensis: ”Kie ŝi nun povas esti?” Sed avinjo ŝatis rigardi trans la kontraŭan deklivon de Žlič, trans la vilaĝoj, parkoj, arbaroj, lagoj kaj arbaroj al Nové Město, Opočno kaj ĝis Dobruška, kie loĝis ŝia filo kaj malantaŭ Dobruška, inter la montarojn, kie estis malgranda vilaĝo kaj en ĝi tiom da personoj karaj al ŝi. Kaj kiam ŝi turnis la okulojn al oriento, jen kuŝis antaŭ ŝi la bela duonkrono de la montaro Krkonoše, kovrita de neĝo de la longa verto de Hejšovina ĝis la ĉieltuŝanta pinto de Sněžka, kovrita de neĝo.

Avinjo, montrante trans Hejšovina, diris al la infanoj:

”Tie mi konas vojon, tie en la montaro estas Kladsko, kie naskiĝis via patrino, tie estas Vambeřice kaj Varta, en tiu regiono mi pasigis kelkajn feliĉajn jarojn.”

Ŝi enpensiĝis. Sed Barunka interrompis ŝian meditadon per demando: ”Tie sur Varta sidas Sibilo sur marmora ĉevalo, ĉu ne?”

”Oni diras, ke apud Varta sur iu monto. Ŝi sidas laŭdire sur marmora ĉevalo, ŝi mem ankaŭ skulptita el marmoro kaj tenas la manon levita al la ĉielo. Kaj oni diras, ke kiam ŝi tuta enprofundiĝos tiom en la teron, ke oni vidos eĉ ne ŝiajn fingropintojn, ke tiam plenumiĝos ŝia profetaĵo. Mia patro rakontis, ke li vidis ŝin kaj ke tiam ŝia ĉevalo estis ĝis la brusto en la tero.”

”Kaj kiu estis tiu Sibilo?” demandis Adélka.

”Sibilo estis saĝa virino, kiu scipovis antaŭdiri estontajn aferojn.”

”Kaj kion ŝi antaŭdiris?” demandis la knaboj.

”Pli ol unufoje mi jam rakontis tion al vi,” diris avinjo.

”Ni jam forgesis tion.”

”Sed vi devas tion memori.”

”Mi, avinjo, multon memoris el tio,” diris Barunka, kiu tre atente estis aŭskultanta avinjon; ”Sibilo profetis, ĉu ne, ke falos sur la ĉeĥan landon multe da mizero, ke fariĝos militoj, malsato, pesto; sed ke plej malbone estos tiam, kiam patro filon, filo patron, frato fraton ne komprenos, kiam valoros nek honora vorto nek promeso, ke tiam estos plej malbone kaj la ĉeĥa lando estas disportota sur ĉevalhufoj.”

”Bone vi memoris tion. Sed bona Dio ne volu, ke tio iam realiĝu!” ĝemis avinjo.

Barunka, gunuiĝante ĉe la piedoj de avinjo, kun la manon interfingrigitaj sur ŝiaj genuoj kaj la helaj okuloj fiksitaj fidoplene sur la seriozan vizaĝon de avinjo, demandis ankoraŭ:

”Kies estas la profetdiro, kiun vi rakontis al ni pri la kavaliroj de Blaník, pri sankta Venceslao kaj sankta Prokopo, ĉu vi memoras?”

”Tiu profetaĵo estas tiu de blinda junulo,” respondis avinjo.

”Aĥ, avinjo, mi havas multfoje timon, ke mi eĉ ne povas ĝin priskribi al vi; vi ankaŭ ne volus, ĉu ne, ke la ĉeĥa lando estu disportota sur ĉevalhufoj?”

”Vi, stulta, kiel mi nur povus deziri tian malfeliĉon, ni ja preĝas ĉiutage por la prospero de la ĉeĥa lando, estas ja nia patrino. Nu, kaj se mi vidus mian patrinon perei, ĉu mi povus esti indiferenta? Kion vi farus, se iu volus mortigi vian panjon?”

”Ni krius kaj plorus,” aŭdigis sin la knaboj kaj Adélka.

”Vi estas infanoj,” ridis avinjo.

”Ni devus ŝin defendi, ĉu ne, avinjo?” diris Barunka kaj ŝiaj okuloj ekflamis.

”Jes, knabino, tio estas farota, krio kaj ploro neniom helpas,” diris la maljunulino kaj metis sian manon sur la kapon de la nepino.

”Sed avinjo, ni estas malgrandaj, kiel ni povus helpi?” opiniis Jan, kiun ĉagrenis, ke avinjo ne sufiĉe lin taksas.

”Ĉu vi ne memoras, kion mi rakontis al vi pri malgranda Davido, kiu mortigis Goliaton? Vidu, ankaŭ tiu malgranda multon povas, se li firme fidas Dion – memoru tion. Kiam vi elkreskos, vi iros en la mondon, vi ekkonos bonon kaj malbonon, oni tentos vin kaj delogos.

Tiam rememoru vian avinjon, kion ŝi diris al vi, promenante kun vi. Vi scias, ke mi rezignis agrablan vivon, kiun proponis al mi la prusa reĝo kaj prefere mi laboris ĝis mortiĝo ol renegatigi miajn infanojn. Do ankaŭ vi amu la ĉeĥan landon kiel patrinon super ĉio, laboru por ĝi kiel bonaj infanoj kaj la profetaĵo, kiun vi timas, ne plenumiĝos. Kiam vi maturiĝos, mi ne estos plu ĉi tie, sed mi esperas, ke vi memoros la vortojn de via avinjo,” findiris avinjo per kortuŝita voĉo.

”Mi neniam forgesos pri ili,” flustris Barunka, kaŝante sian vizaĝon sur la genuoj de avinjo.

La knaboj staris silente, ili ne komprenis la vortojn de avinjo kiel Barunka. Kaj Adélka, alpremiĝante al avinjo, plore diris: ”Sed, avinjo, vi ne mortos, ĉu ne?”

”Nenio daŭras en la mondo eterne, kara knabino, ankaŭ min la bona Dio vokos,” respondis avinjo al Adélka, arde alpreminte ŝin al si. Iun tempon ili restis senmovaj; avinjo enpensiĝis, la knaboj ne sciis kiel komenci. Jen ili aŭdis super si bruon de flugiloj kaj rigardante supren ili vidis flugi tra la spaco aron da birdoj.

”Tio estas sovaĝaj anseroj,” diris avinjo; ”da ili estas neniam multe, nur unu familio kaj ili estas speciale vicigitaj; rigardu, du flugas antaŭe, du malantaŭe, la ceteraj ĉiam unu apud la alia laŭlonge aŭ laŭlarĝe, escepte se ili iam formas duonrondon. Monedoj, kornikoj, hirundoj flugas en grandaj grupoj, kelkaj flugas antaŭe serĉante ripozlokojn por la ceteraj kaj malantaŭe flanke flugas la gardobirdoj, kiuj defendas en tempo de danĝero la inojn kaj la idojn, ĉar ili ofte renkontiĝas kun malamika grupo kaj poste komenciĝas milito.”

”Sed, avinjo, kiel povas militi birdoj, se ili ne havas manojn por teni sabrojn kaj pafilojn?” demandis Vilém.

”Ili batalas siamaniere kaj per naturaj bataliloj. Per la bekoj ili hakas unu la alian kaj per flugiloj ili batas tiel kruele, kiel la homoj per akra armilo; ĉiufoje ĉe tia milito multe da ili terenfalas.”

”Ili estas malsaĝaj,” diris por si Jan.

”Ho, kara knabo, la homoj havas prudenton kaj ankaŭ interbatiĝas pro nenio ĝis ili batmortigas unu la alian,” respondis avinjo levante sin de la benko kaj admonante la infanojn al reveno.

”Rigardu, la suno estas subiranta en skarlato, morgaŭ pluvos,” turnante sin poste al la montoj, ŝi aldonis: ”kaj Sněžka havas kufon.”

”Kompatinda sinjoro Bayer, kiel li suferos, devante iri en la arbaron,” diris kompateme Vilém, rememorante pri la arbaristo de Krkonoše.

”Ĉiu profesio havas siajn malagrablaĵojn kaj kiu elektis, devas elporti bonon kun malbono eĉ se li la kapon risku,” diris avinjo.

”Mi estos tamen arbaristo kaj iros gaja al sinjoro Bayer,” diris Jan kaj ellasinte la paperdrakon en la aeron, li kuregis malsupren de la monto kaj Vilém lin sekvis, ĉar aŭdiĝis sonorila kunvokado de la brutaro, kiun la brutpaŝtisto pelis de la herbejo hejmen kaj la infanoj ĝojiĝis pro tiuj, kiuj iris antaŭ la trupo portante sur ruĝaj ledaj ĉirkaŭkoloj sonorilojn el flava kupro, el kiuj ĉiu alie sonoris.

Oni povis ankaŭ sur la bovinoj rimarki, ke ili konscias tiun honorigon; ili fiere balancis la kapojn de unu flanko al alia kaj la moviĝantaj sonoriloj agrable harmoniis.

Adélka, vidante ilin, tuj komencis kanteti: ”Hoŭ, hoŭ, bovinoj iras, portante lakton kun kremo,” kaj tiris avinjon de la deklivo; sed avinjo sin returnis por rigardi Barunkan, kiu staris ankoraŭ sur la monto. Ŝi estis tute absorbita per rigardado de la firmamento, sur kiu formiĝis okcidente la plej belaj bildoj. Jen leviĝas sur hela fundo per gigantaj konturoj malhelaj montoj de bizaraj formoj, jen longaj vertoj de arbaroj, jen malgrandaj montoj, sur ili kasteloj kaj preĝejoj; aliloke sur la ebenaĵo leviĝas graciaj kolonoj kaj pordegarkoj rememorigantaj la grekan arĥitekturon, kaj la ruĝega brilo de la subiranta suno estas pasamentita de oraj hieroglifoj kaj arabeskoj. Kaj tiuj montoj, arbaroj kaj kasteloj disiĝas kaj sur ilia loko formiĝas aliaj, ankoraŭ pli fantaziaj. Tio tiel plaĉas al la knabino, ke ŝi suprenvokas avinjon, sed avinjo ne volas ankoraŭ foje supreniri la monton, ŝi diras, ke ŝi ne havas plu junajn krurojn kaj la knabino devas malsupreniri al la ceteraj.

Matene je la Festo de ĉiuj Sanktuloj la infanoj iris kiel kutime renkonte al avinjo, kaj ili diris dumvoje: ”Hodiaŭ avinjo alportos al ni el la preĝejo kandelojn.” Kaj avinjo alportis kandelojn. ”Se ni ne povas iri en la tombejon kaj oferi ilin por la animoj, ni bruligos ilin hejme,” ŝi diris. Tiel ŝi festis ĉiujare la feston de mortintoj hejme kun la infanoj. Vespere dum la sama festo ŝi vaksgluis la bruligitajn kandelojn sur la tablo, citante ĉe ĉiu la animon, por kiu la kandelo estas oferdonita. Poste ŝi vaksofiksis ankaŭ kelkajn el ili sen nomoj, dirante: ”Ili brulu por tiuj, kiujn neniu rememoras.”

”Avinjo, mi ankaŭ bruligos unu, por la malfeliĉa edziĝa soleno en la arbaro de Rtín!”

”Bruligu, bruligu, knabino, eble nia preĝo estos al ili agrabla.” Oni bruligis ankoraŭ unu, avinjo surgenuis kun la infanoj al la tablo kaj ili preĝis tiel longe kiel la kandeloj brulis. ”Lumo eterna lumu por ili, ili ripozu en paco,” avinjo finis la preĝadon, kaj la infanoj devis diri:

”Amen.”

Unu semajnon post la festo avinjo, vekante la infanojn, anoncis al ili, ke alrajdis sankta Marteno sur blanka ĉevalo. La infanoj rapide elsaltis el la litoj, kuris al la fenestroj – kaj jen ĉio estis blanka. Sur la deklivo eĉ ne unu verda folio, nek sur la salikoj apud la rivero nek sur la alnoj ĉe la kanalo. Nur en la arbaro verdiĝis la abioj kaj piceoj, sed iliaj branĉoj kliniĝis sub la neĝa ŝarĝo. Sur la sorpujo, kiu staris proksime de la domo kaj sur kiu pendis kelkaj frostrigidaj beraroj, sidis korniko kaj la kortbirdaro en la korto staris silente kaj kun miro rigardis tiun novaĵon. Nur paseroj gaje saltis sur la perono, kolektante ankaŭ kion la kokinoj postlasis tie. La kato, revenante de la ĉaso, deskuis ĉe ĉiu paŝo la neĝon de siaj piedoj kaj rapidis en la subtegmenton. Kontraŭe la hundoj, malsekaj ĝis la genuoj, ĝoje kuris en la neĝo.

”Neĝo, neĝo, kia bonaĵo, ni veturos per glitveturilo,” kriis plezure la infanoj, salutante la vintron, kiu alportis al ili alispecajn plezurojn. Sankta Marteno alportis al ili bonajn krakenojn kaj post Marteno kunvenis ĉe ili la plumplukistinoj. La infanoj kompreneble pli ŝatis la ŝpinvesperojn, ĉar tiam ili havis pli da libereco. Kiam la plumplukistinoj sidiĝis en la kuirejo ĉirkaŭ la longa tablo kaj sur la tablo aperis amaso da plumoj, kvazaŭ neĝamaso, tiam avinjo ĉiam forpelis Adélkan kaj la knabojn for de la tablo. Okazis nome foje, ke Jan, troviĝante inter la plukistinoj, falis en tiun amason; kia estis tiu spektaklo, oni povas imagi. De tiu tempo avinjo diris pri tiuj malgrandaj, ke ne estas konsilinde allasi ilin al la tablo.

Eĉ laŭguste petoli ĉirkaŭ la tablo ili ne povis, nek blovi, nek subite malfermi la pordon, tuj ili estis riproĉataj. La sola distraĵo en tiuj vesperoj estis duonkuirita piro kaj la mirrakontoj pri fantomoj kaj rabistoj, vaglumoj kaj fajroviroj.

En longaj kaj nebulaj vesperoj, kiam la plumplukistinoj kaj ŝpinistinoj iris el domo en domon, eĉ fine el vilaĝo en alian vilaĝon, oni ofte aŭdis: jen timigis iun io tie, kaj iun alian aliloke, kaj kiam oni komencis pri tio paroli, ne ĉesis la rakontado, ĉar ĉiu sciis kelkaj similaj okazintaĵoj. Ankaŭ la malliberuloj el Kramolna, irante printempe en la krimulejon kaj aŭtune el ĝi revenante – la homoj diris ”ke ili revenas de la studado, ĉar ili ĉiam laŭdire ion lernas tie”, – ofte kaŭzis, ke oni komencis pri ili paroli. Kaj parolante pri ili, oni komencis paroli pri ŝtelistoj ĝenerale kaj poste oni rakontis mirrakontojn pri brigantoj aŭ arbarrabistoj. La infanoj sidis silente kiel musoj, sed por tuta mondo ili ne elirus antaŭ la pordon, tiel ili timis. Tial avinjo ne ŝatis tiajn babilaĵojn, sed tamen jam ŝi ne povis ĉesigi la fluon de tiaj rakontaĵoj.

Post sankta Marteno estis en la urbo vintra foiro; sinjorino Prošková iris kun Bětka kaj Vorša en la urbon por aĉeti provizon da vazaro kaj diversaj utilaĵoj por la tuta vintro. La infanoj apenaŭ povis ĝisatendi la patrinon, ĉar ŝi ĉiam alportis al ili ian ludilon kaj bonan marcipanon kaj avinjo ricevis ĉiun jaron lanŝtrumpojn, pantoflojn kaj duondekduon da ŝnuroj por ŝpinrado kiel foirdonacon.

Kiam ŝi metis tiujn ĉi en la tirkeston, ŝi diris al Jan: ”Se vi ne estus, sufiĉus por mi unu.”

Adélka ricevis tiun ĉi fojon kiel foirdonacon lignan tabulon, sur kiu estis alfabeto. ”Kiam morgaŭ venos la instruisto, vi povos komenci lerni, sen tio vi tediĝos, dum la ceteraj lernos. Kaj se vi memoras ’Patro nia’ kaj la kantojn, vi memoros ankaŭ la alfabeton,” diris la patrino.

La knabino saltetis pro ĝojo kaj tuj ŝi diligente rigardis la literojn: la komplezema Vilém proponis sin, ke li instruos ŝin pri: i, e, a, o, u, sed ŝi, kaŝante la tabulon malantaŭ la dorson, diris: ”Mi ne volas tion scii de vi, vi ne scipovas tion kiel la instruisto.”

”Kompreneble, mi ne konas la alfabeton, kiam mi legas el la libro,” indigniĝis la knabo ofendita.

”Sed en la libro ne estas tiel,” lin refutis la fratino.

”Jen vidu, kiel malsaĝa vi estas!” kunfrapis la knabo la manojn.

”Lasu,” skuis la kapon Adélka kaj iris kun la tabulo al lumo.

Dum tiuj du disputis pri instruiteco, Jan koncertis en la kuirejo antaŭ Sultán kaj Tyrl, li trumpetis kaj samtempe ankaŭ tamburis per la muzikiloj, kiujn alportis lia patrino de la jarfoiro. La hundoj verŝajne ne trovis la muzikon tre agrabla; ili havis la nazojn levitaj, Sultán bojis, sed Tyrl tirate blekis, ke estis terurige tion aŭskulti. Avinjo estis kun la filino en la kamero, kie ili estis lokantaj la aĉetitajn objektojn; tamen, aŭdante tiun muzikon, ŝi rapidege elkuris. ”Mi tuj pensis ja, ke tio estas tiu lucifero; en vi, knabo, estas eĉ ne unu vejno bona! Ĉu vi ĉesos!”

Jan forprenis la trumpeton de la buŝo, sed kvazaŭ li ne estus aŭdinta, kion diris al li avinjo, li komencis ridi, dirante:

”Rigardu nur la hundojn, kiel ili koleras, ke mi faras al ili muzikon!”

”Se la hundoj scius paroli, ili dirus al vi, ke diablo aŭskultu tian muzikon, ĉu vi komprenas? Tuj formetu tiujn objektojn! Kredu min, se vi estos tia petolulo, mi diros al sankta Nikolao, ke li tiun ĉi jaron nenion donacu al vi,” minacis avinjo, montrante al Jan la pordon de la ĉambro.

”Nu, tio povas esti bela, kaj en la urbo oni rakontis, ke sankta Nikolao aĉetis plenan veturilon da donacoj kaj ke li ĉijare estos malavara por la obeemaj infanoj!” diris Vorša, aŭdante en la pordo la vortojn de avinjo.

Tuj, kiam venis la morgaŭan tagon la instruisto, Adélka eltiris kuraĝoplene sian tabulon kaj sidiĝis kun la ceteraj; ŝi bone atentis kaj post la leciono ŝi alkuris kun granda ĝojo al avinjo por diri al ŝi, ke ŝi konas ĉiujn literojn sur la unuaj linioj, kaj tuj ŝi ilin ripetis al avinjo kun ĉiuj signoj, kiujn al ili la instruisto aligis, por pli bone memorfiksi ilin. La patrino kaj avinjo estis pri ŝi kontentaj, precipe kiam ŝi ankaŭ la morgaŭan tagon ilin konis; sed ĉar ŝi ofte montris ilin al avinjo kaj volis esti ekzamenata de ŝi, fine avinjo konis ilin same bone kiel la nepino. ”Ni vidu,” ŝi diris al si, ”dum mia tuta vivo ne venis al mi ideo, ke ankaŭ mi povus lerni la alfabeton kaj nun en la tagoj de maljunaĝo tio okazas. Vere, se oni volas trakti la infanojn, oni devas iam ankaŭ infaniĝi.”

Iun tagon Jan enkuris en la ĉambron kun krio: ”Infanoj, infanoj, venu rigardi, avinjo portis de la subtegmento la radŝpinilon!” – ”Ĉu tio estas ia miraklo?” admonis la patrino la infanojn, vidante, ke ĉiuj kuregas tra la pordo, eĉ Barunka. Efektive, tio estis neniu miraklo, sed la patrino estis forgesinta, kiom da ĝojoj alportis en la ĉambron avinjo kun la radŝpinilo. Kun la radŝpinilo venis la ŝpinistinoj, kaj kun ili belaj mirrakontoj kaj ĝojaj kantoj. La patrino trovis ja plezuron nek en la mirrakontoj nek en la kantoj, ŝi preferis sidi en sia salono kaj legis en libro el la kastela biblioteko. Kiam avinjo diris: ”Rakontu al ni ion el tiuj kronikoj!” kaj la patrino rakontis, tio ne interesis la infanojn kaj la ceterajn tiom, kiom tio, kiam ŝi komencis priskribi la vivon en Vieno; tio plaĉis al ĉiuj, kaj se la ŝpinistinoj diris: ”Kiel bele estas sendube en tiu urbo,” la infanoj, ne pli multe dezirante, certe pensis: ”Ni estu jam grandaj, por ke ni povu tien iri por rigardi!”

Tamen super ĉio ili ĉiuj, krom la patrino, kiu ne volonte ilin aŭskultis, ŝatis la mirrakontojn de avinjo pri la princinoj kun oraj steloj sur la frunto, pri kavaliroj kaj princoj ensorĉitaj je leonoj kaj hundoj aŭ eĉ je ŝtonegoj, pri aveloj en kiuj estis enmetitaj kompletaj multekostaj roboj, pri oraj kasteloj kaj maroj, sur kies fundo loĝas belaj nimfoj. La patrino ne supozis, ke Barunka ofte ĉe la trikado enpensiĝante kaj rigardante tra la fenestro la nudajn deklivojn kaj neĝokovritan valon, vidas tie paradizon, palacon el multekostaj ŝtonoj, fajrokolorajn birdojn, sinjorinojn, kies oraj haroj pendas de la kapo, kaj ke la glacikovrita rivero ŝanĝiĝis al blua ondiĝanta maro, sur kies ondoj balanciĝas belegaj nimfoj en perlaj ornamoj.

Sultán, kiu ronkis, kuŝante sur la planko, ne sonĝis pri la honoro, kiun la knaboj al li ofte faris, juĝante ĝin ensorĉita princo. – Kaj kiel agrable estis en la ĉambro, kiam krepuskiĝis! Vorša fermis la fenestrokovrilojn, en la kameno krakis rezinaj lignobranĉoj, en mezo de la ĉambro oni starigis altan lignan kandelabron, en kies ferajn tenilojn oni enŝovis flamantajn torĉojn. Ĉirkaŭe oni starigis benkojn kaj tablojn por la ŝpinistinoj, por kiuj ankaŭ avinjo preparis ĉiufoje pajlan korbon plenan de sekigitaj pomtranĉaĵoj kaj prunoj. Kun kia senpacienco atendis la infanoj, kiam la pordo de la antaŭĉambro malfermiĝos kaj la ŝpinistinoj aperos! Dum la ŝpinvesperoj avinjo neniam komencis rakonti, nur kiam ĉiuj ŝpinistinoj estis kunvenintaj. Dum la tuta tago ŝi kantetis adventajn kantojn.

Antaŭ ol la infanoj tiel bone konis avinjon, ŝiajn bonajn kaj malbonajn momentojn, ili opiniis, ke ili devas de ŝi eldevigi rakontojn. Sed avinjo baldaŭ ĉesigis tion.

Ŝi komencis rakonti al ili pri paŝtisto, kiu havis tricent ŝafojn, kaj pelante ilin sur la paŝtejon, li venis al ponto, kiu estis tiel mallarĝa, ke la ŝafoj ne povis transiri alimaniere ol unu post la alia. ”Nun ni devas atendi, ĝis kiam ĉiuj transiros,” ŝi aldonis silentiĝinte; kiam post ia tempo la infanoj demandis: ”Avinjo, ĉu ili jam transiris?” ŝi respondis: ”Ho, kion vi pensas, tio daŭros minimume du horojn antaŭ ol ili ĉiuj transiros!” La infanoj sciis jam, kion tio signifas. Aŭ ŝi komencis: ”Nu, se vi ne volas alie, mi rakontos. Imagu, ke mi havas sepdek sep poŝojn kaj en ĉiu unu mirrakonton; el kiu poŝo vi volas aŭdi la rakonton?”

– ”El la deka, ekzemple!” vokis la infanoj. –

”Do, el la deka; en la deka poŝo estas sekvanta mirrakonto: Estis reĝo, kiu havis platon, sur la plato katon, ĝi atendis raton.” Kaj jen estis ankaŭ fino.

Tamen plej malbone estis, kiam avinjo aludis la ruĝan ĉapeton! Tion la infanoj ne povis aŭdi, ili tuj forkuris. Ĉe ĉiu alia rakonto ili povus avinjon petinklinigi al tio, ke ŝi daŭrigu rakonti; ĉe tiu ĉi ili devis eĉ ne vorton perdi, se ili ne volis aŭdi ripetadon de siaj propraj vortoj. Konante jam tiel bone avinjon, ke ili sciis, ke ĉiuj petoj estus vanaj, ili pacience atendis la ŝpinistinojn. Plej frue venis ĉiam Kristla, post ŝi Míla, poste Cilka de Kudrna el la kastelo, konatulinoj de Bětka kaj Vorša, iam venis ankaŭ sinjorino patrino kun Mančinka kaj la arbaristedzino, kaj unufoje en semajno Kristla kondukis ankaŭ la junan edzinon de Tomeš, por kiu poste kutime venis li mem por ŝin rekonduki.

Antaŭ ol la virinoj varmigis sin kaj sidiĝis al siaj radŝpiniloj, oni interparolis dum ioma tempo pri ĉio ajn. Se okazis al iu io nova en la mastrumejo, aŭ se ŝi aŭdis iun novaĵon, oni debatis pri tio; se estis iu festotago, kun kiu estis kunigita iu nacia kutimo aŭ superstiĉo, aŭ se tio estis festo de iu sanktulo, ankaŭ tio donis kaŭzon por interparolo. Ekzemple vespere antaŭ la festo de sankta Nikolao tuj Kristla demandis Adélkan, ĉu ŝi metis jam sian ŝtrumpon en la fenestron, ĉar Nikolaoj jam ĉirkaŭvagas.

”Avinjo ĝin metos tien, kiam mi iros dormi,” diris la knabino.

”Tiam ne donu vian malgrandan ŝtrumpon; diru al avinjo, ke ŝi pruntu al vi grandan!” stimulis Kristla. –

”Ho ne,” aŭdiĝis Jan, ”tiam ni estus malfavoritaj. – ”Al vi sen tio Nikolao donacos nur vergon,” incitetis Kristla.

– ”Ho, li certe scias, ke avinjo havas la vergon de la pasinta jaro kaŝitan kaj ke ŝi neniam batas nin,” diris Jan; tamen avinjo opiniis, ke Jeník ofte meritus tion.

La tago de Lucio estis por la infanoj tago tre malagrabla.

Estis superstiĉo, ke en tiu nokto Lucio promenas, blanka, longa, malordhara virino, kaj oni timigis per ŝi la infanojn, ke ŝi prenos ilin, se ili estis malobeemaj. (Ankaŭ en Slovakujo estas konata tiu superstiĉo, ke Lucio, senordhara, en blanktuko volvita virino, kun kribrilo sur la kapo iras tra la urbo)

”Timemo ne estas saĝa,” diris avinjo kaj ne ŝatis vidi, se oni per io timigas la infanojn; ŝi instruis ilin timi nenion krom la kolero de Dio, tamen refuti verecon de iu superstiĉo, kiel tion faris sinjoro Prošek, kiam oni komencis al li rakonti pri nikso, skabiulo, vaglumoj, fajroviroj, kiuj ofte antaŭ la pasanto ruliĝas kiel pajlofasko, sed al kiuj li devas por la lumigo de la vojo bone danki. k. t. p. – tion ŝi ne sciis, ĉar kredo je ili estis en ŝi tre enradikigita.

Ĉe ŝi la tuta naturo estis plena de bonaj kaj malbonaj spiritoj. Ŝi kredis ankaŭ je la malbona infera spirito, kiun Dio sendas sur la teron por provi la homaron de Dio, ŝi tion firme kredis, sed ŝi ne timis, havante en la koro firman nedetrueblan fidon je Dio, en kies povo estas la tuta mondo, ĉielo kaj ankaŭ infero, kaj sen kies volo eĉ ne haro defalas de la homa kapo.

Tiun fidon ŝi penis inokuli ankaŭ en la korojn de la infanoj. Tial ankaŭ kiam Vorša en la tago de Lucio komencis paroli pri la blanka virino, avinjo tuj kriadmonis ŝin, aldonante, ke Lucio fortrinkas nur iom da nokto.

Plej bone sciis trakti la infanojn Míla. Li konstruis ĉiam por la knaboj glitveturilojn, plugilojn kaj ĉaretojn, aŭ li faris kenojn, kaj la knaboj ne malproksimiĝis de li. Se oni parolis pri io terura, kaj Vilém time premiĝis al li, li diris:

”Nenion timu Vilém; je diablo ni prenos krucifikson, je fantomo bastonon kaj ni batelpelos ilin.” Tio plaĉis al la knaboj, kaj kun Míla ili irus eĉ en noktomezo kien ajn; kaj avinjo kapjesante diris:

”Vere, bone li parolas, viro estas ĉiam nur viro!”

”Efektive; kaj Jakub timis nek diablon nek la administranton, kiu estas pli malbona ol diablo,” diris Kristla.

”Nu, do,” rememoris avinjo, ”se ni parolas pri la administranto, ĉu vi, Jakub, havas tamen esperon veni en la kastelon?”

”Ho, mi opinias, ke tio estos senrezulta, de ĉiuj flankoj oni atakas min kaj enmiksiĝas en tion multaj malbonaj virinoj kaj tiuj metos finon al tio.”

”Ho, ne parolu tiel, eble estas ĉio ankoraŭ rebonigebla,” diris Kristla malĝoje.

”Mi dezirus tion, kiel vi, sed mi ne scias. La filino de la administranto furioze koleras al mi pro tio, kion ni estis farintaj al la italo. Ŝi laŭdire aspiris lin, kaj kiam lin la princino pro tiu afero rapide forekspedis, ŝiriĝis ŝia tuta amteksaĵo.

Ŝi senĉese sufloras al la administranto, ke li ne prenu min en la kastelon. Tio estas unu. La alia estus Lucio, filino de la vilaĝestro. Tiu nepre volas, ke mi estu ŝia reĝo dum ”la longa nokto”, kaj ĉar mi ne povas tiun honoron fari al ŝi, la vilaĝestro koleros kaj poste kiam Dio donos printempon, mi verŝajne kantos: En verda arbar’, la lasta saluto reeĥas de mi, juna rekruto –,” kaj Míla komencis kanti, la knabinoj ankaŭ, nur Kristla ekploris.

”Nu, ne ploru, knabino, ĝis printempo estas longe ankoraŭ, kiu scias, kion la bona Dio preparas,” konsolis avinjo.

Kristla kompreneble viŝis la okulojn, sed tamen ŝi restis malĝoja.

”Ne pensu pri tio, eble la patro tion iel aranĝos,” diris Míla sidiĝante apud ŝi.

”Kaj ĉu vi ne povus esti ŝia reĝo sen iaj konsekvencoj?” demandis avinjo.

”Ho certe, avinjo, iuj knaboj ĉe ni iras al du eĉ al tri knabinoj antaŭ ol ili definitive iun prenos kiel edzinon kaj la knabinoj praktikas tion same. Mi ne estus la unua amindumanto de Lucio kaj mi ankaŭ ne devus esti la lasta, sed ĉe ni ne estis aŭdite, ke knabo delogu du knabinojn samtempe kaj se li iras por esti kun ŝi reĝo, estas same, kiel se li irus al altaro.”

”Tiam vi bone faras, ke vi ne iras,” aprobis avinjo.

”Sed kian ideon havas tiu Lucio, ke ŝi nepre volas vin, kvazaŭ ne estus sufiĉe da aliaj knaboj ĉe ni,” ĉagrenis Kristla.

”Sinjoro patro dirus: pri gusto, neniu disputo,” ekridis avinjo.

Antaŭ la festoj de Kristnasko alternis rakontado de fabeloj kaj kantado kun interparoloj pri bakado de kristnaskaj plektokukoj, pri faruno kaj kvanto da butero, kiun tiu aŭ alia donas, knabinoj parolis ”pri fandado” (de plumbo), kaj la infanoj ĝojatendis la plektokukojn, flosantajn kandelojn, Jesueton kaj kristnaskajn donacojn.

image-023


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.