La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VIII

image-016

Sur la sinjora herbejo estis abundkoloro da floroj, en la mezo de la herbejo limo, sur la limo kvazaŭ sternite da timiano. En la timiano, kvazaŭ sur kuseno, sidas Adélka. Ŝi rigardas malgrandan kokcinelon, kiu kuras tien kaj reen sur ŝia antaŭtuko; de la antaŭtuko sur kruron, de la kruro sur verdan boton. ”Ne forkuru, etulino, restu ĉe mi, mi ja nenion faros al vi,” diras la knabino al la kokcinelo, prenante ĝin inter la fingrojn kaj remetante ĝin sur siajn genuojn.

Ne malproksime de Adélka sidas kaŭre ĉe formikejo Jan kaj Vilém. Ili rigardas la svarmadon de formikoj ĉirkaŭ si. ”Rigardu, Vilém, kiel ili kuras, kaj vidu, tiu ĉi formiko perdis la ovon, kaj jen, la alia ĝin prenis kaj kuras kun ĝi en la formikejon.”

”Atendu, mi havas pecon da pano en la poŝo, mi donos al ili paneron por vidi, kion ili faros poste.” Li prenis el la poŝo la panon kaj pecon da ĝi li metis sur la vojon.

”Rigardu, rigardu, kiel ili amasiĝas ĉirkaŭ ĝi kaj miras, kiel ĝi tiel subite aperis ĉi tie. Kaj jen, rigardu, kio plu! ili ŝovas tiun pecon pluen kaj pluen. Ĉu vi vidas, kiel ili kunkuras de ĉiuj flankoj? Sed kiel nur la aliaj scias, ke io estas ĉi tie?”

En tiu momento ili estis interrompitaj el sia rigardado per klara voĉo, kiu demandis: ”Kion vi faras ĉi tie?”

Estis grafidino Hortensie, kiu alrajdis sur blanka ĉevalo preskaŭ ĝis ili, sen esti de ili aŭdita.

”Mi havas kokcinelon!” diris Adélka, montrante la fermitan pugnon al la grafidino, kiu estis saltinta de la ĉevalo kaj alpaŝinta al ŝi.

”Montru ĝin al mi!”

Adélka malfermis la manon, sed tiu estis malplena.

”Ho! ĝi forkuris!” nubiĝis la knabino.

”Atendu, ĝi ne forkuris ankoraŭ, sed ĝi volas,” diris la fraŭlino kaj zorge prenis la kokcinelon de la nuda brako de la knabino. ”Kaj kion vi faros kun ĝi?” ŝi demandis plue Adélkan.

”Mi lasos ĝin forflugi. Atendu, kiel ĝi flugos, rigardu!”

Adélka metis la kokcinelon sur la manplaton, suprenlevis la manon, dirante: ”Flugis al Dio kokcinelo, flugis al Dio, jen kia fakto –”

”Disverŝis tie poton da lakto!” pludiris Vilém, frapante delikate la manon de Adélka.

”Atendu, kial vi puŝhelpis ĝin?” koleris Adélka.

”Por ke ĝi pli frue forflugu,” ridis la knabo kaj turnante sin al Hortensie, li prenis ŝin je la mano, dirante: ”Venu, fraŭlino Hortensie, venu rigardi, mi donis al la formikoj pecon da pano kaj kiom da ili estas sur ĝi!” li aldonis kun gesto de granda miro.

La grafidino metis la manon en la poŝon de sia nigra velura jaketo, eltiris pecon da sukero kaj donis ĝin al Vilém, dirante. ”Jen, metu ĝin al ili en herbon kaj vi post momento vidos, kiom da ili interpuŝiĝos sur ĝi. Ili amas dolĉaĵojn.”

Vilém obeis, kaj kiam li vidis, ke en mallonga tempo alkuras formikoj de ĉiuj flankoj, mordetas la sukeron kaj ke ili forportas erojn malgrandajn kiel punktoj en la formikejon, sian domon, ŝajnis al li absurde kaj li demandis la grafidinon: ”Sed diru al mi, fraŭlino, kiel la formikoj scias, ke estas io bona ĉi tie kaj kion ili faras kun la ovoj, ke ili senĉese elportas kaj reportas ilin?”

”Tio estas iliaj infanoj kaj tiuj, ilin portantaj, estas iliaj infanistinoj kaj vartistinoj. Kiam la suno lumas kaj estas varma tago, ili elportas ilin el la mallumaj kameroj sunloken, por ke ili travarmiĝu kaj pli prospere kresku,” instruis la grafidino.

”Kaj kie estas iliaj panjoj?” demandis Adélka.

”Ili estas en la domo, sidas kaj metas ovojn, por ke la formikoj ne formortu. Kaj la paĉjoj paŝas ĉirkaŭ ili, rakontas al ili diversaĵojn kaj ĝojigas ilin, por ke ili ne enuu; la ceteraj formikoj, kiujn vi vidas ĉi tie, estas laborformikoj.”

”Kaj kion ili faras?” demandis Jan.

”Ili alportas la nutraĵon, konstruas kaj riparas la domon, zorgas pri larvoj, la kreskantaj infanoj kaj purigas la domon; kiam mortis iu formiko, ili forportas ĝin; ili atentas, ke la malamikoj ilin ne surfalu kaj kiam tio okazas, ili defendas kontraŭ ili sian komunan civiton. Ĉion ĉi devas fari la laborformikoj.”

”Kaj kiel ili komprenas sin reciproke, ne sciante paroli?” miris la infanoj.

”Kvankam ili ne scipovas tian lingvon, kiel la pli inteligentaj kreaĵoj aŭ la homoj mem, tamen ili komprenas unu la alian. Vi vidis, kiel la unua, kiu trovis la sukeron tuj kuris komuniki tion al la ceteraj kaj kiel ili kunkuris; vi vidas, kiel unu kun la alia haltas, tuŝas sin per la antenoj, kvazaŭ ili dumokupe volus interparoli, kaj tie kaj aliloke staras grupo da ili, ĉu oni scias, pri kio konsiliĝante.”

”Kaj ĉu ili havas en tiuj amasoj ankaŭ ĉambrojn kaj kuirejon?” demandis Adélka.

”Kuirejon ili ne bezonas, ĉar ili ne kuiras, sed ili havas en la amasoj kamerojn por la infanoj kaj panjoj, ĉambregojn por la laborformikoj; la domon ili havas dividita en kelkajn etaĝojn kaj interne koridorojn el unu etaĝo en la alian.”

”Sed kiamaniere ili ĝin konstruas, ke ĝi ne disŝutiĝas?” demandis denove la infanoj.

”Ili ja konstruas firme kaj se pli forta potenco ne malbonigas tion al ili, tiam la konstruaĵo facile ne ruiniĝas.

Ili faras murojn kaj ĉevronojn kaj ĉion el etaj ligneroj, trunkoj, abiaj pingloj, sekaj folioj, herbo kaj argilo, kiun ili rondformas je malgrandaj globoj kaj se ĝi estas seka, ili malseketigas ĝin en la buŝo per salivo, knedas kaj aplikas ĝin sammaniere kiel masonistoj la brikojn. Ili preferas konstrui dum pluvo, kiam la tero estas malseketa.”

”Sed kiu instruis tion al la bestoj?” demandis Vilém.

”Jam Dio donis al la bestoj tian naturan instinkton, ke ili scias jam de junaĝo kiel sin nutri, ke ili scias, kio estas por ilia saviĝo bezonata, ankaŭ iuj bestoj havigas por si la bezonaĵojn kaj aranĝas la loĝejojn per tiaj artifikoj kaj sprito, ke preskaŭ similas la homan intelekton. Kiam vi vizitos la lernejon kaj komprenos la librojn, vi ekscios multon pri bestoj kaj ties vivmaniero, same kiel mi tion eksciis,” finis la grafidino.

Dum tia parolo venis avinjo kun Barunka, portante plenajn antaŭtukojn da floroj kaj plenbrakojn da spicoj, kiujn ili kolektis sur la herbejo. La infanoj tuj rakontis al avinjo, kion estis rakontinta al ili la grafidino pri la formikoj; sed tiu demandis avinjon, por kio ŝi portas ĉiujn ĉi spicojn.

”Ho, moŝta fraŭlino, estas kumino kaj iom da kariofilo.

La kuminon oni sekigas kaj la semojn oni aldonas hejme en la manĝaĵojn kaj panon, la trunkojn en la banakvon por infanoj; la kariofilo plenefike servas, se iun doloras en la gorĝo; oni gargaras per ĝi. La najbaraj homoj scias, ke mi ĉiam havas iom da tiu spico kaj sekve ili sendas por ĝi. Estas bone havi tian medikamenton en la domo; eĉ se oni ne bezonas ĝin por si mem, ĝi taŭgas por aliaj.”

”Kaj ĉu ne estas apoteko ĉi tie en la urbo?” demandis la grafidino.

”En la urbo ne, sed unu horon da vojo de tie. Sed kiel ĉio ĉi helpas, eĉ se ĝi vere estas en la urbo; la latina kuirejo estas multekosta– kaj kial ni multekoste aĉetu tion, kion ni mem scipovas kuiri?”

”Do la kuracisto skribas al vi recepton kaj diras, kiel vi tion kuiru?”

”Ho, neniel, moŝta fraŭlino, kien oni venus, se oni por ĉiu malgranda malsano havus kuraciston. Li loĝas unu horon for, duontagon daŭras, antaŭ ol oni ĝisatendas lin; dume oni povus iafoje morti se ne estus hejma helpo.

Kaj kiam li venas, kiom da ĉio devas esti: tuj diversaj medikamentoj, plastroj kaj hirudoj kaj tio kaj alio, ke oni fine perdas la kapon kaj la malsanulo nur kapitale malsaniĝas. Mi, moŝta fraŭlino, neniel kredas ilin kaj se io mankas al mi, aŭ al la infanoj, sufiĉas por tio miaj spicoj. Sed tamen mi diras al la homoj, se ili malsaniĝas:

”Venigu la kuraciston?” Sed, se Dio sendas gravan malsanon, ne utilas al la kuracistoj ilia scienco kaj ili lasas tion al la naturo, ke ĝi mem al si helpu … Tamen Dio restas la plej bona kuracisto; se oni vivu, oni resaniĝas ankaŭ sen kuracisto, se oni mortu ne helpas eĉ tuta apoteko.”

”Kaj vi portas en la antaŭtuko nur spicaĵojn?” demandis la grafidino.

”Ho ne, fraŭlino Hortensie,” rapide respondis Barunka; ”en la antaŭtukoj ni portas florojn por kronoj. Morgaŭ estas la festo de Dia Korpo kaj mi kun Mančinka estos mirtokronaj knabinoj.”

”Kaj mi ankaŭ, mi iros kun Héla,” aldonis Adélka.

”Kaj ni estos kandelportantoj!” kriis la knaboj.

”Kiu estas tiu Héla?” demandis la grafidino.

”Héla estas filino de baptanino el la urbo, el tiu granda domo, sur kiu estas leono,” respondis Adélka.

”El la gastejo, vi devas diri,” instruetis avinjo la infanon.

”Ĉu vi ankaŭ partoprenos la procesion?” demandis Barunka la grafidinon.

”Certe, mi iros!” certigis tiu ĉi kaj sidiĝinte en la herbon, helpis al Barunka kaj al avinjo ordigi la florojn.

”Vi, fraŭlino, ĉu vi neniam estis mirtokrona knabino ĉe la festo de Dia Korpo?” demandis Barunka.

”Neniam; sed kiam mi ankoraŭ estis en Florenco, mi estis unufoje mirtokrona knabino ĉe festo de Madono; mi portis la rozan kronon de la Madono.”

”Kiu estas tiu Madono?” demandis refoje Barunka.

”En Italujo oni nomas Marion Virgulinon Madono,” respondis la grafidino.

”Ĉu la moŝta fraŭlino devenas el Italujo? Tio estas tie, kie estas niaj soldatoj?” demandis avinjo.

”Jes, sed en tiu urbo, el kiu mi devenas – en Florenco – ili ne estas. Sed tie oni plektas el rizpajlo la belajn ĉapelojn, kiujn vi havas. Tie kreskas sur kampoj rizo kaj maizo, sur deklivoj dolĉfruktaj kaŝtanarboj kaj olivujoj, tie estas cipresaj kaj laŭraj arbaroj, belaj floroj, sennuba, lazura firmamento.”

”Aĥ, mi scias jam!” interrompis ŝian parolon Barunka; ”estas tiu urbo, kiun vi havas pentrita en via kabineto, ĉu ne fraŭlino? En la mezo estas larĝa rivero kaj super la rivero terase leviĝas la urbo. Aĥ, avinjo, tie estas belaj domoj kaj preĝejoj! Sur la alia bordo estas nur ĝardenoj kaj domoj. Ĉe unu domo ludas knabino kaj apud ŝi sidas maljuna sinjorino – tio estas fraŭlino Hortensie kun sia edukantino. Ĉu ne, fraŭlino, vi rakontis tion al ni, kiam ni estis en la kastelo?”

La fraŭlino ne tuj respondis. Ŝi estis enpensiĝinta; ŝiaj manoj kuŝis senmove sur la genuoj. Nur post kelka tempo ŝi ĝemeksopiris el profundo: ”O bella patria! O cara amica!” kaj ŝiaj belaj okuloj malseketiĝis.

”Kion vi diris, fraŭlino Hortensie?” demandis ŝin scivole Adélka, karese alpremiĝante sin al ŝi.

Hortensie apogis sian kapon al la kapo de la knabino kaj ne retenis la larmojn, kiuj fluis de ŝia vizaĝo sur ŝian robon.

”La moŝtfraŭlino rememoris sian patrujon kaj siajn amikojn,” diris avinjo. ”Vi, infanoj, ankoraŭ ne scias, kio estas, se oni devas forlasi la lokon, kie oni elkreskis. Eĉ se oni poste bone statas, tamen oni ne povas ĝin forgesi.

Vi tion ja ankaŭ foje spertos. La moŝtfraŭlino certe havas tie parencojn?”

”Mi havas en la mondo neniujn parencojn, pri kiuj mi scius,” respondis la grafidino malĝoje. ”Mia bona edukintino, la amikino Giovanna vivas en Florenco; ŝin kaj mian patrujon mi ofte eksopiras. Sed la princino, mia bona patrino, promesis al mi, ke mi baldaŭ vizitos tiun lokon.”

”Kaj kiel vin trovis, moŝtfraŭlino, la princino tiel malproksime?” demandis avinjo.

”La princino konis bone mian patrinon, ili estis amikinoj.

Mia patro estis grave vundita en la batalo ĉe Leipzig kaj reveninte en sian vilaon en Florenco, li mortis post kelkaj jaroj pro tiu vundo. Giovanna ofte rakontis tion al mi. La patrino tre afliktiĝis pro tio kaj ankaŭ mortis. Min, etan orfinon ili restigis tie. Kiam la princino eksciis pri tio, ŝi veturis tien kaj ŝi estus min kunpreninta, se Giovanna ne estus aminta min kiel patrino.

Ŝi lasis min ĉe ŝi. La kastelon kun ĉio en ĝi, ŝi konfidis al ŝi; ŝi min edukis kaj pri ĉio instruis. Kiam mi elkreskis, la princino prenis min al si. Ho, mi ŝin tre amas, same kiel mi amus mian panjon!”

”Ankaŭ vin amas la princino ne alie, ol kiel sian propran filinon,” diris avinjo. ”Mi tion bone vidis, kiam mi estis en la kastelo kaj tio tre plaĉis al mi ĉe tiu sinjorino.

Jes, por ke mi ne forgesu diri ion al la moŝtfraŭlino pri la familio de Kudrna. Kiam Barunka transdonis al ili vian monon, ili preskaŭ pro ĝojo saltis al la plafono; sed kiam la patro ricevis la oficon de gardisto de sinjoraj kampoj kaj estis por li destinitaj duoblaj nutraĵkvantoj, estis tia mirado kaj ĝojo, ke oni ne povas tion eldiri. Ĝis morto ili ne ĉesos preĝi por la princino kaj la moŝtfraŭlino.”

”Nur al vi ili estu dankaj, avinjo, al via bona vorto,” respondis la fraŭlino.

”Ho, moŝtfraŭlino, kion ĉio helpus, se la bona vorto ne estus falinta sur bonan teron, ne rezultus el ĝi beno!” diris avinjo.

La florbukedoj estis ordigitaj, avinjo kun la infanoj ekiris al la hejmo:

”Kaj mi iros kun vi ĝis la disvojo,” diris la fraŭlino, prenante je brido la ĉevalon, kiu ĝis nun sin paŝtis. ”Se vi volas, knaboj, mi sidigos ĉiun el vi por peco da vojo sur la ĉevalon?”

La knaboj saltis pro ĝojo kaj Jan estis en momento sur la dorso de la ĉevalo.

”Ho, li estas moŝto,” opiniis avinjo, vidante, kiel kuraĝe Jan kondutas. Vilém ŝajnigis ankaŭ sentimemon, sed li ruĝiĝis ĝis la oreloj, kiam la fraŭlino surseligis lin kaj nur kiam Jan ridis pri li, li kuraĝigis sin. Ankaŭ la malgrandan Adélkan la grafidino sidigis sur la ĉevalon, sed ŝi iris apud ŝi kaj subtenis ŝin; la knabino ĝojis, sed la knaboj ridis pri ŝi, ke ŝi sidas supre kiel kokino, kiel simio kaj kiu scias, kiel ili krivokis al ŝi; ke fine avinjo devis tion al ili malpermesi.

Sur la disvojo nun la grafidino sursaltis mem sian blankan ĉevalon, lasis subenfali la bluan jupon trans la piedingojn, fiksis sian nigran ĉapelon, faris ankoraŭ unufoje per vipo signon al la infanoj kaj kiam la ĉevalo aŭdis laŭtan ordonon: ”Avanti!” ĝi suprenflugis kun ŝi tra la aleo kiel hirundo. Kaj avinjo kun la infanoj malgrandpaŝe iris al Staré bělidlo.

La sekvantan tagon estis belega vetero, la firmamento kvazaŭ elbalaita. Antaŭ la domo staras kaleŝo, en la kaleŝo staras Jan kaj Vilém en blankaj pantalonoj, ruĝaj kamizoloj, florkronojn sur la manoj. Sinjoro Prošek ĉirkaŭiras la belajn ĉevalojn, manfrapetas iliajn brilajn femurojn, fingrokombas la abundan kolhararon kaj rigardas per spertula okulo iliajn korpojn kaj jungilojn. De tempo al tempo li iras al la domo, vokante en la fenestrojn:

”Ĉu vi ankoraŭ ne estas pretaj? Rapidigu vin tamen!”

”Tuj, paĉjo, tuj!” resonas la voĉoj el interne. Tiu ”tuj” daŭras ankoraŭ sufiĉe longan tempon, sed fine elkuras el la domo la knabinoj, inter kiuj ankaŭ Mančinka, post ili sinjorino Prošková, avinjo, Bětka kaj Vorša.

”Zorgu pri ĉio, dediĉu atenton al la kortbirdaro!” ordonas avinjo.

Sultán volas karese premiĝi al Adélka, flaras al la florkronoj, kiujn ŝi portas en la mano, sed ŝi suprenlevas ambaŭ manojn kaj avinjo ĝin forpelas, dirante: ”Ĉu vi ne vidas, malsaĝa, ke Adélka estas mirtokrona knabino!”

”Kiel anĝeloj ili estas,” diras Bětka al Vorša, kiam la knabinoj sidiĝas en la veturilon.

Sinjoro Prošek sidiĝas sur la kondukbenkon apud la koĉero Václav, prenas la kondukŝnurojn en la manojn, ŝmacas per la lango, la ĉevaloj fiere suprenĵetas la kapojn kaj la veturilo, kvazaŭ forportata de vento, forveturis al la muelejo. La hundoj kuris post ĝi, sed kiam la sinjoro minacis al ili, ili revenis, ĉagrene kuŝiĝis sur la peronon sunloken kaj fine ronkbrue ekdormis.

”Kia belo en la urbo!” Sur la domoj arbobranĉoj, la tuta parterarkaĵo ĉirkaŭ la placo similas arbaron. Sur la ŝoseo kaj sur ĉiuj vojoj estas sternita verda kano. Je kvar flankoj de la placo altaroj, unu pli bela ol la alia. Meze, kie estas la statuo de sankta Johano Nepomuko estas sub verdaj tilioj preparita haŭbizo, ĉirkaŭ kiu staras aro da junuloj.

”El tio oni pafos!” montras sinjoro Prošek al la infanoj.

”Sed mi timos!” diris zorgvoĉe Adélka.

”Ho, kial vi timu, ĝi bruos nur tiom, kiom poto falinta de breto,” konsolis ŝin Mančinka.

Tiajn falbruojn Adélka ofte aŭdis hejme, kaj tio ŝin sekve retrankviligis.

Antaŭ granda domo, sur kiu pendis ŝildo kun leono kaj granda vinberaro, la kaleŝo haltis. Sur la perono montriĝis la baptano Stranickë, demetante kun milda saluto veluran ĉapon kun longa kvasto. La baptanino en brokata talivesto ne malpli milde ridetis al la venintoj kaj kiam eta Héla volis sin kaŝi malantaŭ ŝi, ŝi prenis ŝin je la mano, Adélkan je la alia, starigis ilin apud si, dirante:

”Nu, montru kiel konvenas al vi!”

”Kiel ĝemeloj,” esprimis sian opinion avinjo. La knabinoj okulumis unu al la alia, kaj poste refoje honteme mallevis la kapojn.

Sinjoro Stranickë prenis sinjoron Prošek sub la brako kaj returnante sin al la domo, invitis la ceterajn lin sekvi:

”Antaŭ ol komenciĝos la procesio, ni rakontos al ni ion ĉe glaso da vino,” li diris gaje.

Sinjorino Prošková iris, sed avinjo restis kun la infanoj ekstere, dirante al la sinjorinoj: ”Vi havas ĉiam sufiĉe da tempo, irante kun la moŝtsinjoroj, sed mi poste ne plu penetrus tra la homoj en la preĝejon. Mi restos ĉi tie ĉe la infanoj.” Ŝi daŭre staris kun ili sur la perono.

Post nelonge aperis ĉe la stratangulo du knaboj en ruĝaj kamizoloj, post ili refoje du kaj du, kaj Jan kriis: ”Ili venas jam!”

”Adélka kaj vi Helenka,” admonis avinjo, ”kiam vi iros procesie, atentu ankaŭ la vojon, ke vi ne falu. Vi, Barunka, rigardu ilin. Vi, knaboj, iru dece, por ke vi ne faru akcidenton per la lumiloj. Kaj ankaŭ preĝu ĉe la altaroj en la preĝejo, ke la bona Dio ĝoju pri vi!”

Dum tiu admono venis instruisto kun la lernejaj infanoj.

”En nomo de Dio mi salutas vin, instruisto; mi venigis al vi ankoraŭ iom da junularo, havu ankaŭ pri tiuj malgrandaj paciencon!” avinjo alparolis la maljunan instruiston.

”Estas ja bone, sinjorino avinjo, mi havas ĉi tie ĉiujn specojn, grandajn, malgrandajn,” ridis la instruisto, vicigante la knabojn al knaboj, la knabinojn al knabinoj.

Avinjo restis en la preĝejo ĉe la pordo inter maljunaj najbarinoj, la infanoj stariĝis vice ĉirkaŭ la altaro. Oni komencis sonorigi la trian fojon, la popolo amasiris en la preĝejon, la sakristiulo alportis al la kandelportantaj knaboj bruligitajn tripiedajn kandelojn, la malgranda sonorilo eksonis, la pastroj alpaŝis al al altaro – la meso komenciĝis. La knabinoj interfingrigis la manojn kaj longe fikse rigardis la altaron; tamen sufiĉe satrigardinte, ili turnis la kapojn maldekstren, dekstren, kaj jen iliaj rigardoj renkontiĝis kun la aminda vizaĝo de la grafidino, kiu sidis supre en la oratorio. Ili devis rideti al ŝi, ne estis alie eble. Sed malantaŭ la grafidino sidis la patrino, kaj la patro staris tie kaj tiu severe signis al la knabinoj, ke ili returniĝu al la altaro. Adélka ne komprenis tion, ŝi ridetis ankaŭ al paĉjo, ĝis ŝin Barunka tiretis je la vesto kaj flustris: ”Rigardu la altaron!”

La suprenlevado estis finita. La pastro prenis per la manoj la sanktan hostion, la popolo komencis ĥore:

”Ŝafido dia Kristo estu indulga!” kaj la sonoriloj glorsone sonoris al tio.

Antaŭe iris la infanoj, la kandelportantoj kun brulantaj tripiedaj kandeloj, florkronitaj knabinoj, sternante la florojn sur la vojo. Post ili la pastraro, la urbestraro, la honorinduloj de la tuta ĉirkaŭaĵo kaj poste la urbanoj kaj la simpla popolo; inter tiuj iris avinjo. Standardoj de diversaj gildoj brususuris super la kapoj de la homoj, la parfumo de incenso miksiĝis kun la freŝa odoro de verdbranĉaĵo kaj de disĵetitaj floroj, la sono de la sonoriloj eĥis en la aero. Tiuj, kiuj ne povis partopreni la procesion, stariĝis sur la peronoj kaj ĉe la fenestroj, por almenaŭ ĝin vidi.

Kia plezuro por la okuloj, tiu abundkolora procesio.

Kiom da kostumoj! kia pompo! Jen paradvestitaj infanoj, jen multekosta ornato, jen sinjoro en moderna frako, jen honesta najbaro en kvindekjara surtuto, jen junulo en brodita kamizolo, patro en surtuto longa ĝis kalkanoj.

Sinjorinoj simple, sed elegante vestitaj, apud aliaj ŝarĝitaj senguste per juveloj. Urbaninoj en puntaj kaj eĉ orkaj arĝentbroditaj kufoj, kamparaninoj en amelrigidaj kufoj kaj blankaj ŝultrotukoj, knabinoj kun florkronoj kaj ruĝaj kaptukoj.

Kiel ĉiu rekonis laŭ la ŝildo, ke la domo de sinjoro Stanickë estas gastejo, tiel estis la vesto de tiuj homoj elmontra insigno de ilia opinio kaj parte ankaŭ de ilia profesio.

Facile estis distingebla kapitalisto kaj metiisto de oficisto, agronomo de malgranda kamparano, kaj laŭ la kostumo estis videble, kiu restas fidela al la malnovaj moroj kaj kiu vidas la mondon moderna, kiel avinjo diris.

Antaŭ la altaroj avinjo penis veni ĉiam proksimen al la infanoj, por ke ŝi estu helpopreta, se io okazus. Sed ĉio bone finiĝis, kvankam Adélka ĉe ĉiu pafo skuiĝis kaj post ĉiu unua pafo ŝtopis siajn orelojn kaj fermis la okulojn.

Post la ceremonioj avinjo prenis la infanojn kaj kondukis ilin en la gastejon, kie jam atendis la kaleŝo. Kristino ankaŭ iris el la preĝejo kaj avinjo tuj proponis al ŝi kunveturi. ”La niaj restos ĉi tie ĝis posttagmeze, ni havas sufiĉe da loko,” ŝi aldonis.

”Volonte mi veturus kun vi, kaj volonte mi irus ankaŭ kun la ceteraj knabinoj,” respondis Kristla kaj ŝia rigardo enflugis en grupon da junuloj, kiuj staris en la tombejo, atendante la knabinojn por ilin hejmen akompani.

Unu inter ili estis kreskinta kiel abio, havis tre belan vizaĝon kaj plaĉan eksteraĵon. Ŝajnis, ke li rigardserĉas iun kaj kiam – hazarde – liaj okuloj renkontiĝis kun tiuj de Kristla, ili ambaŭ ruĝiĝis.

Avinjo rekondukis Helenkan al la baptanino, kaj la baptanino retenis tuj la infanojn kaj ankaŭ avinjon, regalante ilin per bakaĵo kaj avinjon per vino. Ĉar Kristinka ne volis eniri en la ĉambron, kie sidis nur sinjoroj, avinjo portis al ŝi en la vestiblon glason da vino por gustumo, sed multe pli rapida ol avinjo estis la altkreska junulo. Li englitis en la verŝĉambron, ordonis plenigi pokalon per dolĉa likvoro kaj la unuan trinkon li proponis al Kristinka. La knabino hezitis, sed kiam la junulo diris preskaŭ malĝoje: ”Do vi ne volas akcepti de mi honorigon?”, ŝi prenis rapide la pokalon kaj trinkis je lia sano.

Nun venis avinjo kaj ili ambaŭ devis trinki el ŝia pokalo.

”Vi venis kvazaŭ alvokita, Míla,” diris avinjo kaj ĉirkaŭ ŝia buŝo ludetis boneca rideto; ”ĵus mi miris, kiun el tiuj junuloj mi petu, ke li veturu kun ni; mi timas veturi kun tiuj sovaĝaj ĉevaloj, se ne ĉeestas Jan aŭ iu prudenta.

La koĉero Václav veturas senatente. Veturu kun ni.”

”Ho, kun plezuro,” diris Míla kaj, turnante sin sur la kalkanumo, li kuris por pagi la likvoron.

La infanoj adiaŭinte Hélan, la baptopatrinon kaj la gepatrojn, sidiĝis en la kaleŝon, Kristla alsidiĝis al ili.

Míla saltsidiĝis sur la kondukbenko apud Václav kaj ili forveturis.

”Rigardu Mílan, kian sinjoron li faras!” vokis la knaboj irantaj sur trotuaro, kiam la kaleŝo veturis preter ili.

”Mi kredas, ke mi havas kaŭzon por esti fiera!” vokis gajvoĉe Míla kaj ĵetis la rigardon malantaŭen en la veturilon.

Sed la knabo, kiu estis vokinta al Míla kaj estis lia plej bona kamarado, ĵetis la ĉapon en la aeron, kantante: ”Amo, dia amo, de kie vi venas? Sur mont’ vi ne kreskas, de kamp’ ne devenas.”

La cetero ne estis aŭdita en la kaleŝo, ĉar la ĉevaloj rapide trotis hejmen.

”Sed ĉu vi tamen preĝis?” avinjo demandis la gejunularon.

”Mi preĝis, sed Vilém, mi opinias, ne preĝis,” aŭdiĝis Jan.

”Ne kredu lin, avinjo, mi senĉese preĝis ’Patro Nia’, sed Jan puŝetis min, ne lasis min trankvila dumvoje!” senkulpigis sin Vilém.

”Jeník, Jeník (Jeník estas karesa nomo por Jan (Johano). R. de trad.) vi estas malpia knabo, ĉijare mi tamen devos plendi pri vi al sankta Nikolao!” severe diris avinjo, balancante kapon.

”Kaj vi ricevos neniun donacon dum la festo de via nomtago, atentu,” minacis Adélka.

”Estas vere, post kelkaj tagoj ni havas feston de Johano Baptisto, vian nomtagon,” rimarkigis Kristinka.

”Kaj kian nomtagodonacon vi donos al mi?” demandis Jan kvazaŭ nenio estus okazinta.

”Mi donos al vi pajlan garbligilon, ĉar vi estas tia petolulo,” diris Kristla.

”Tion mi ne volas,” nubiĝis la knabo kaj la infanoj ridis pri li.

”Kaj kiajn donacojn vi ricevas?” demandis Barunka Kristlan.

”Nenion; tio estas kutimo nur de sinjoroj. Sed foje mi ricevis bondeziron de unu preceptoro, kiu estis en la kastelo ĉe la administranto. Mi ĝin havas ĉie tie en la preĝolibro,” – kaj ŝi elprenis el la preĝolibro falditan paperfolion, sur kiu estis en versoj skribita la bondeziro, ĉirkaŭpentrita de krono el rozoj kaj miozotoj pinglopike reliefigita. ”Mi kaŝis tion pro tiu krono; tiun bondeziron mi sen tio ne komprenas.”

”Ĉu ĝi ne estas ĉeĥa?” demandas avinjo.

”Ĝi estas ĉeĥa, sed terure saĝuma; aŭskultu, kiel ĝi komenciĝas: ’Aŭskultu min, kara ĉarmulino, de Ladá (Diino de beleco en la slava mitologio. Rim. de trad.) adoptitino!” – Mi petas vin, tion mi eĉ plej malmulte ne komprenas, kaj tiaspecajn diraĵojn vi havas ĝis fino. Mi ne estas adoptitino, mi havas ja dank’al Dion patrinon; tiu homo havis de tiuj libroj la prudenton tute konfuzita.”

”Tion ni ne rajtas pensi, kara knabino, li estis inteligenta homo, trairinta la lernejojn, ties scioj certe jam ne identiĝas kun la niaj. Kiam mi estis ankoraŭ en Kladsko, loĝis apud mi ankaŭ tiaspeca skribmajstro; lia mastrumantino – laŭdire tiaj skribemuloj rezignas la edziĝstaton – ofte venis al ni kaj rakontis pri li, kia murmurema strangulo li estas. La tutan tagon li estis enfosita en la libroj kiel talpo; se Zuzanka ne dirus al li: ”Sinjoro, venu manĝi,” li ne manĝus la tutan tagon. Zuzanka devis ĉion memorigi al li; se ŝi ne estus, tineoj formanĝus lin. Ĉiun tagon li dum unu horo promenis, sed li iris sola kaj sola, li ne amis societon. Kiam li foriris, mi iafoje iris por momento al Zuzanka, ŝi ŝatis dolĉan likvoron, kaj mi, kvankam mi ne amas alkoholaĵojn, devis fari al ŝi la plezuron kaj trinki pokalon. Tiam ŝi ĉiam diris al mi:

”Nia maljuna ne rajtas tion scii, li trinkas nur akvon, maksimume, ke li gutas en ĝin iom da vino; al mi li ĉiam diras: ”Zuzanka, akvo estas la plej sana trinkaĵo; restu ĉiam ĉe akvo, vi estos sana kaj feliĉa” – kaj mi pensas:

Estas ja bone, la likvoro ankaŭ ne malutilas. Li volus, ke mi vivu kiel birdo; manĝi kaj trinki signifas por li nenion, nur ke oni iel vivtenu sin. Li havas la stomakon plensatigita per tiuj libroj, mi dankas por tia nutraĵo!”

Tiasence ĉiam Zuzanka parolis. Foje ŝi kondukis min ankaŭ en lian ĉambron; dumvive mi ne vidis tiom da libroj, kiom tie, ili estis amasigitaj kiel lignaro. ’Nu, vidu, Madlenka,’ ŝi diris ĉiam al mi, ’ĉion ĉi havas nia ’maljunulo’ en la kapo; mi miras, ke li ne freneziĝis de ĉio ĉi.

– Tio estas tiel: se mi ne gardus lin, kiel malgrandan infanon, Dio scias, kio estus el li; mi devas ĉion scipovi, li komprenas nenion, krom siajn paperfoliojn. Kaj sanktan paciencon oni devas kun li havi. Nu, iafoje mi ankaŭ krias al li, kaj tiam li iras, kvazaŭ de hundo mordita, ne parolas, tiel ke mi poste bedaŭras lin. Sed iam estas bezonate lin riproĉi, kiam ne estas plu tolereble; imagu Madlenka, li havis en tiu sia ĉambro tiom da polvo kiom sur vilaĝplaco, kaj ĉie tiom da araneaĵoj kiom en malnova sonorilturo, kaj ĉu vi opinias, ke li permesis al mi veni tien kun brosbalailo? Ne. Tiam mi pensis: mi ja superruzos vin; lin tio ne koncernas, sed mian reputacion; mi devus honti, se iu venus al li kaj vidus tiun malordon. Mi petis konatan sinjoron, kun kiu li plej ofte kunvenas, ke li retenu lin, kaj dume mi ĉion ĉie lavpurigis, senpolvigis, tiel ke ĉio estis kvazaŭ nova. Kaj vi ne kredus, Madlenka, kia homo li estas! Li eĉ ne rekonis, ke oni lavis tie, nur la trian tagon. Tiam ŝajnis al li, ke estas en la ĉambro pli lume – kiel do ne. Tiel oni devas scii trakti tiajn strangulojn.’

Ĉiufoje, kiam mi al ŝi, aŭ ŝi al mi venis, ŝi havis kaŭzon plendi pri la ’maljunulo’, sed por la tuta mondo ŝi ne disiĝus de li. Foje li ankaŭ timigis ŝin. Li eliris por promeni, kaj jen li renkontis tiun sian konaton, kiu intencis vojaĝi al la montaro Krkonoše. La konata sinjoro proponis al la nia, ke li akompanu lin, ke ili baldaŭ revenos, kaj la nia veturis kun li tiel, kiel li estis. – Zuzanka atendas, atendas, la sinjoro ne revenas; venis la nokto, li ankoraŭ ne estas ĉi tie. Ŝi alkuris al ni tute timigita, ploris kaj la tutan nokton ni ne povis ŝin trankviligi. Nur matene ŝi eksciis, ke li forveturis; tiam ŝi lamentis kaj insultis lin terure. La sesan tagon li revenis, kaj ŝi ĉiun tagon kuiris por li tag- kaj vespermanĝon. – Kiam li estis hejme, ŝi alkuris al ni kaj diris: ’Nu, aŭskultu, la afero estas jena, kiam mi riproĉis lin, li diris al mi: ’Nu, nu, ne kriu, mi iris promeni kaj faris halton sur Sněžká (”Neĝomonto”, la plej alta monto en Krkonoše), pro tio mi ne povis tuj reveni.’

Foje ŝi alportis al ni kelkaj libroj kaj diris, ke ŝia ’maljunulo’ diris, ke ni tralegu tion. Mia mortinta edzo Jiří scipovis bone legi, do li legis, sed ni neniom komprenis el tio; ankaŭ li sciis fari versojn, sed ankaŭ tiujn ni ne komprenis, ĉio estis tro scienca. Zuzanka diris: ’Nu, ne valoras, ke li rompu al si per tio la kapon.’ Sed la homoj en la urbo tre respektis lin, kaj ĉiu diris, ke lian intelekton oni eĉ ne povas kompreni.’ ”

”Mi estas kiel tiu Zuzanka,” diris Kristla, ”neniel interesas min ia scienco, kiam mi ne povas ĝin kompreni.

Kiam mi aŭdas bele kanti kaj vin, avinjo, rakonti, tion mi trovas pli agrabla ol iun ajn sciencaĵon. – Sed ĉu vi jam aŭdis tiun kanton, kiun faris Barla el Âervená Hóra?

”Kara knabino, mondajn kantojn mi ne plu memorfiksas, mi eĉ ne tro zorgas pri ili; tiuj tempoj, kiam mi pro kanto kuris pecon da vojo, jam pasis, kaj nun mi kantas nur miajn piajn kantojn,” diris avinjo.

”Kia kanto estas, Kristla?” demandis Mančinka kaj Barunka.

”Nu, atendu, mi ja instruos ĝin al vi, ĝi komenciĝas:

’Kion diras la birdet’ pri la knabina koro?’ ”

”Kristinka, vi kantos ĝin al mi, kiam ni venos al vi,” returnis sin Míla en la veturilon.

”Se vi volas, du fojojn. Ni restis por labori sur la kastelaj kampoj, Barla ankaŭ venis kaj kiam ni estis ripozantaj sub deklivo, Anča Tichánková diris: ’Barla, faru al ni kanton!’ – Barla momenton pripensis, poste ŝi ridetis kaj komencis kanti: ’Kion diras la birdet’ pri la knabina koro? Kie regas ama sent’, mankas la koloro’.

Sed Anča pro tio preskaŭ koleris, ŝi opiniis, ke tio estas direktita al ŝi; vi scias, ke ŝi amas Tomešon, ke ŝi estas fianĉino. Tamen Barla, rimarkante tion ĉe ŝi, momentrapide faris duan strofon por ŝin senembarasigi: ’Vi mensogas ja birdet’, vero ĝi ne estas, knabon ankaŭ amas mi, tamen ruĝa restas.’

Tiu kanto tre plaĉis al ni kaj tian belan melodion ŝi prenis. La knabinoj en Žernov aŭskultos, ili ne konas ĝin ankoraŭ,” diris al tio Kristla.

Mančinka kaj Barunka kantetis la novan kanton kaj tiumomente ili veturis preter la kastelo. Antaŭ la pordego staris la plej juna ĉambristo en nigra vesto, ne granda, maldiktalia juna viro, per unu mano li glatigis sian nigran barbon, la alia mano estis per polekso alkroĉita je ora ĉeno, kiu pendis sur lia kolo, por ke oni vidu la brilantajn ringojn sur la fingroj.

Kiam la kaleŝo estis veturanta preter li, liaj okuloj brilis kiel al virkato vidanta paseron, li ekridis amdezire je Kristla kaj mansignis. Tamen la virinoj apenaŭ sin turnis al li, kaj Míla kun malplaĉo tuŝis sian lutroĉapon.

”Kredu, ke mi prefere volus vidi la diablon, ol tiun italon,” diris Kristla. ”Li certe atendas, kiam iros kelkaj knabinoj solaj, ke li enflugu inter ilin kiel akcipitro.”

”Nu, foje en Žlič li ricevis sur la dorson,” komencis Václav; ”li venis tien al balo kaj tuj al la plej belaj knabinoj, kvazaŭ por li oni estus ilin alkondukintaj; kaj tiu knabego ne scias paroli ĉeĥe, sed ’esky olka mám rád’ (belajn knabinojn mi amas (korekte ĉeĥe ”hezké holky mám rád”). R. de trad.), tion li tuj memorfiksis.”

”Tion li ankaŭ al mi senĉese ripetas, kiam li venas en nian gastejon,” interrompis lian parolon Kristla, ”kaj se mi dekfoje sinsekve dirus al li: ’Mi vin ne amas’, tamen li ne ĉesas kaj alkroĉiĝas kiel febro.”

”Nu, la knaboj laŭmodele senpolvigis lian frakon kaj se mi ne estus ĉe tio estinta, li scius ankoraŭ pli bone, kiel kara estas marcipano en Pardubice.”

”Li atentu, ke oni aliloke ne diru tion al li,” diris Míla skuante la kapon.

La kaleŝo haltis antaŭ la gastejo. ”Do, dankon por la veturigo,” dankis Kristla, donante la manon al Míla, kiu helpis ŝin deiri de la kaleŝo.

”Ankoraŭ vorton,” retenis ŝin avinjo. ”Ĉu vi scias, kiam la homoj el Žernov kaj Âervená Hóra iros al Svatoñovice?”

”Verŝajne kiel kutime: tiuj el Âervená Hóra inter la festoj de Ĉieliro kaj Naskiĝo de Mario kaj tiuj el Žernov je la festo de Mario post Sankta Johano. Mi ankaŭ iros.”

”Mi ankaŭ volas iri,” opiniis avinjo.

”Ĉijare mi ankaŭ kuniros,” diris Barunka.

”Mi ankaŭ,” aldonis Mančinka.

La ceteraj infanoj diris, ke ili ankaŭ, sed Barunka ilin rifuzis, ili ne eltenus iri tri mejlojn. Dume Václav refoje vipofrapis la ĉevalojn, kaj ili veturis al la muelejo, kie ili demetis Mančinkan kaj avinjo donis al sinjorino patrino kelkajn tuŝbenitajn por ŝi preparitajn florkronojn.

Kiam ili estis alveturantaj hejmen, Sultán kaj Tyrl alkuris grandsalte al ili renkonte, ne povante pro ĝojo, ke ili refoje havas avinjon hejme, eĉ retrankviliĝi. Avinjo dankis al Dio, ke oni feliĉe alveturis hejmen, ŝi centfoje preferis piediri ol veturi, ĉar en tiu veturilo ŝi pensis konstante, kiam la viglegaj ĉevaloj senhalte galopis, pri kaprompi ĝo.

Bětka kun Vorša atendis sur la sojlo. ”Kaj vi, Václav, kie vi havas la kronon?” la parolema Bětka demandis la koĉeron, kiam avinjo estis enirinta kun la infanoj en la ĉambron.

”Ho, knabino, mi jam de longe forgesis, kie mi ĝin lasis,” ridetis ruze Václav, returnante la veturilon sur la ŝoseo.

”Ne parolu kun li,” diris Vorša tirante ŝin, ”vi scias, ke li ne scias teni sian langon, eĉ ne en la Festo de Dio!”

Václav, ridante, vipis la ĉevalojn kaj tuj li malaperis.

La freŝajn florkronojn avinjo pendigis inter la fenestroj kaj sur la sanktajn bildojn, kaj la pasintjarajn ŝi ĵetis en ”dian fajron”.

image-017


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.