La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XII

image-024

Estis kutimo ne nur en la muelejo sed ankaŭ en la arbaristejo kaj en Staré bělidlo, ke al ĉiu, kiu venis en la domon je kristnaska vespero kaj Festo de Dio, oni donis manĝi kaj trinki ĝis satiĝo; kaj se estus neniu veninta, avinjo estus irinta sur la disvojon por serĉi iun gaston.

Sed kian ĝojon ŝi havis, kiam neatendite venis antaŭ la kristnaska vespero ŝia filo Kašpar kaj la filo da ŝia frato el Olešnice! Tutan duontagon ŝi ploris pro ĝojo kaj ĉiumomente ŝi forkuris de la bakado de plektokukoj en la ĉambron, kie la venintaj sidis inter la infanoj por rigardi la filon, aŭ por demandi la nevon, kion faras tiu aŭ alia en Olešnice, kaj al la infanoj ŝi ripetis ne unufoje:

”Rigardu la onklon, li estas vera portreto de via avo, nur lian staturon li ne posedas.” La infanoj rigardis ambaŭ onklojn de ĉiuj flankoj kaj tiuj ĉi tre plaĉis al ili, precipe pro tio, ke ili amike respondis ĉiun ilian demandon.

La infanoj volis ĉiun jaron fasti por vidi oran porketon, sed tio neniam efektiviĝis; la volo estis bona sed la korpo malforta … En la kristnaska tago ĉiu estis malavare regalita, ankaŭ la kortbirdaro kaj la brutaro ricevis plektokukojn, kaj post la vespermanĝo avinjo prenis de ĉio, kion oni vespermanĝis, po peco duonon de tio ŝi ĵetis en la kanalon, alian duonon ŝi enterigis en la frukto ĝardeno sub arbon, por ke la akvo restu pura kaj sana kaj la tero estu fruktodona, kaj kolektinte ĉiujn panerojn, ŝi ĵetis ilin en ”fajron”, por ke ĝi ne ”malutilu”.

Malantaŭ la stalo Bětka skuis siringon, vokante:

”Montriĝu hodiaŭ per hunda bojo, al mia amoto, kie la vojo” kaj en la ĉambro la knabinoj fandis plumbon kaj vakson kaj la infanoj flosigis kandelojn en nuksoŝeloj sur akvo.

Jan sekrete puŝetis la varon kun akvo por ke tiu ĉi movi ĝu kaj la ŝeloj reprezentantaj barkojn de la vivo balanci ĝu de la bordo en la centron; poste li vokis ĝoje: ”Rigardu kiel malproksimen, kiel malproksimen mi iros en la mondon!”

”Ho, kara knabo, kiam vi estos en la fluo de la vivo, inter turniĝoj kaj rifoj, kiam la ondoj agitos la barkon de via vivo, tiam vi rememoros sopire la trankvilan havenon el kiu vi elflosis,” diris al si mallaŭte la patrino, je duonoj distranĉante ”la pomon de la feliĉo” de la knabo.

La grajnoj formis stelon, estis tri sendifektaj radioj, la aliaj du estis nekompletaj, formorditaj de vermo. Flankenmetinte la pomon kun ĝemo, ŝi distranĉis alian por Barunka, kaj vidante refoje nekompletan stelon, ŝi diris al si: ”Do, nek unu nek la alia estos perfekte feliĉa!” Ŝi distranĉis ankaŭ pomojn por Vilém kaj Adélka, kaj en tiuj estis nedifektitaj steloj je kvar radioj. ”Eble tiuj ĉi,” pensis la patrino kaj Adélka interrompis ŝian meditadon, plendante, ke ŝia barko ne volas forbordiĝi kaj ke la kandelo jam finbrulas.

”La mia ja ankaŭ estingiĝas kaj ne tre malproksimiĝis,” diris Vilém.

En tiu momento refoje iu puŝis la varon, la akvo rapide ondiĝis kaj la barkoj meze flosantaj subakviĝis.

”Ha, ha, vi mortos pli frue ol ni,” vokis Adélka kun Vilém.

”Tio faras nenion, ni estis pli malproksime,” respondis Barunka kaj Jan konfirmis; tamen la patrino malĝoje rigardis la estingiĝintajn kandelojn kaj antaŭsento regis ŝian animon, ĉu tamen tiu senkulpa infanludo profetas ilian estontecon.

”Ĉu alportos al ni ion Jesueto?” la infanoj demandis sekrete avinjon, kiam oni komencis forporti la manĝilaron.

”Tion mi ne povas scii; atendu, kiam li sonorigos,” diris avinjo. La pli malgrandaj infanoj stariĝis antaŭ la fenestroj, opiniante, ke Jesueto devas preteriri kaj ke ili aŭdos lin. – ”Ĉu vi ne scias, ke Jesueton oni povas nek vidi nek aŭdi?” diris avinjo. ”Jesueto sidas en ĉielo sur hela trono kaj sendas donacojn por bonaj infanoj pere de anĝeloj, kiuj alportas ilin sur oraj nuboj. Vi aŭdos nenion krom sonoriloj.”

La infanoj rigardis tra la fenestroj, pie aŭskultante avinjon.

En tiu momento aperis en mallumo hela lumo kaj ekstere eksonis sonorilo. La infanoj kunmetis la manojn, kaj Adélka flustris mallaŭte: ”Avinjo, tiu lumo estis Jesueto, ĉu ne?” Avinjo jesis; en tiu momento enpaŝis ankaŭ sinjorino patrino en la pordon, anoncante al la infanoj, ke Jesueto en la ĉambron de avinjo metis por ili donacojn.

Kiaj tumulto kaj ĝojo estis, kiam ili vidis iluminitan, ornamitan arbon kaj sub ĝi belajn donacojn! Avinjo ja ne konis tiun kutimon, kiu ne estis disvastigita inter la popolo, sed ĝi plaĉis al ŝi; longe antaŭ Kristnasko ŝi mem penis pri la arbo kaj helpis al la filino ĝin ornami. ”En Neisse kaj en Kladsko regas tiu ĉi kutimo ĝenerale; ĉu vi memoras, Kaŝpar, vi estis tiam, kiam ni estis tie, jam granda knabo?” diris avinjo al sia filo, lasante la infanojn ĝoji kun siaj donacoj kaj sidiĝante apud li al forno.

”Kiel mi ne memorus; tio estas bela kutimo, kaj bone vi faras, Terezka, ke vi reenkondukis ĝin; restos post ĝi belaj rememoroj por la infanoj, kiam ili sentos malfacilaĵojn de la vivo. Tiun tagon oni plej ofte rememoras en fremdlando, mi spertis tion dum ĉiuj jaroj, kiujn mi pasigis en fremdlando. Sufiĉe bone mi fartis ĉe la majstro, tamen ĉiam mi pensis: ”Prefere mi sidus ĉe la patrino kaj manĝus kaĉon kun mielo, kukojn kun papavo kaj piron kun brasiko, ĉiujn bonajn manĝaĵojn ĉi tie mi donus por tio!”

”Niaj manĝaĵoj,” ridetis avinjo kaj jesis per la kapo; ”sed ankaŭ vi forgesis pri la sekaj fruktoj.”

”Vi scias ja, ke mi ne tro ŝatis tion ĉi; en Dobruška oni nomas tion muziko. Sed ion alian mi rememoris, kion ni ĉiuj plezure aŭskultis.”

”Mi ja scias, kion vi pensas: la kanton de paŝtistoj; tio estas ankaŭ ĉi tie, atendu; post nelonge vi ankaŭ aŭdos ĝin,” diris avinjo, kaj apenaŭ ŝi finparolis, aŭdiĝis de ekstere paŝtista trumpeto. Plej unue li trumpetis melodion de la paŝtista kanto, poste li komencis kanti: ”Supren, leviĝu, paŝtistoj, aŭskultu novaĵon, la Savonto naskiĝis en Betlehemo en stalo,” kaj tiel plu. – ”Vi estas prava, Kašpar, se mi ne aŭdus tiun kanton, la Kristvespero ne ŝajnus al mi tiel gaja,” diris avinjo aŭskultante kun plezuro.

Poste ŝi eliris eksteren kaj pridonacis la paŝtistojn malavare.

En la tago de sankta Stefano la knaboj iris kanti en la muelejon kaj en la arbaristejon; se ili ne estus venintaj, sinjorino patrino pensus, ke plafono estis falinta sur ilin kaj ŝi mem estus alkurinta al Staré bělidlo. Bertík kaj Frantík venis reciproke kanti malsupren.

La kristnaskaj tagoj pasis; la infanoj interparolis jam, ke venos la tri reĝoj, kaj ke la instruisto venos skribi K M

B sur la pordojn kaj kanti, kaj nur post la festo de la tri reĝoj la ŝpinistinoj solenis ”la longan nokton”. En Staré bělidlo kaj en la muelejo ne estis kiel en la vilaĝo, kie estis multe da gejunularo; tie oni elektis reĝinon kaj reĝon, estis muziko, oni ornamis ŝpinspindelon kaj donis harligaĵon. En Staré bělidlo oni aranĝis bonan vesperman ĝon, la ŝpinistinoj kunvenis, oni kantis, manĝis kaj trinkis kaj kiam subite eksonis malantaŭ la pordo gurdo, oni komencis danci en la kuirejo. Venis ankaŭ Tomeš, sinjoro patro kaj la arbaristo, venis ankaŭ aliaj kaj malgranda balo estis improvizita. La kuirejo estis ja pavimita nur per brikoj, sed tio neniel ĝenis la knabinojn, kaj kiuj domaĝis la ŝuojn, tiuj dancis nudpiede.

”Nu, avinjo, ni povus ankaŭ kune iom aerumi la faldojn, ĉu ne?” ridetis sinjoro patro venante el la ĉambro, kie sidis la maljunaj, en la kuirejon inter la dancantojn, kie ankaŭ estis avinjo, ĉar ŝi devis inspekti la geetularon, kiu meze de la rondo balanciĝis kune kun Sultán kaj Tyrl.

”Ho, kara patro, estis tempoj, kiam mi ne zorgis pri tio, ke mi havas la piedojn plenaj de sangaj kaloj, nur se mi dancis. Apenaŭ mi montriĝis en gastejo aŭ somere en draŝejo, jam kriis la knaboj: Madlena estas ĉi tie, ludu ’kalamajkan’, ’vrtákon’ (Popolaj dancoj. R. de trad.)! Kaj Madla jam turniĝis. Sed nun, ho mia bona Dio, mi estas kiel vaporo super poto.”

”Ho, vi estas ankoraŭ kiel koturno, avinjo, ni tamen povus provi danci,” opiniis sinjoro patro, turnante la flartabakujon inter la fingroj.

”Jen estas dancantino, patro, tiu scias turniĝi kiel spindelo,” ridis avinjo prenante je la mano la junan edzinon de Tomeš, kiu staris malantaŭ sinjoro patro kaj aŭskultis ilian dialogon.

Gaje la juna virino prenis sinjoron patron je la mano, al Kudrna ŝi diris, ke li ludu la unuan malrapide. Kudrna, tenante en unu mano pecon da miliaĵo, kiun li de tempo al tempo manĝis, ekludis malrapidan nacian valson ”sousedská”, kaj sinjoro patro devis vole nevole danci. La gejunularo komencis aplaŭdi tiom, ke la sinjorinoj eliris el la ĉambro por rigardi, kio okazis. Kiam ili estis tie, Tomeš prenis al danco la muelistedzinon, sinjoro patro estante ”en fajro” dancis ankaŭ kun la domestrino kaj tiel ankaŭ la maljunaj pasigis per dancado iom da tempo kaj avinjo priridis poste sinjoron patron.

Kaj apenaŭ estis pasinta la ”longa nokto”, estis refoje festeno en la muelejo, oni buĉis porkon, fritis bulkojn, ĉe ĉio devis esti la amikoj el Staré bělidlo kaj la arbaristo; sinjoro patro venigis ilin per glitveturilo. Tiu ĉi festo ripetiĝis poste en la arbaristejo kaj fine ankaŭ ĉe Prošek, kie oni ludis unu tagon sanktan Doroteon. Reĝo Diokleciano estis Václav Kudrna, virgulino Doroteo estis lia fratino Lída, du korteganoj, juĝisto, ekzekutisto kaj ties du helpantoj estis knaboj verŝajne el Žernov. La helpantoj kaj la korteganoj portis saketojn por donacoj. Antaŭ la domo de Prošek estis longa glitvojo, tie kutime haltis la sinjoroj aktoroj por iom amuziĝi per glitado; virgulino Doroteo rigardis ilin triste, tremante pro malvarmo.

Kvankam ŝi admonis ilin, ke ili jam iru, ŝia voĉo kontraŭ tiom da aliaj estis malforta kaj ŝi devis multfoje ankoraŭ esti atestantino de ilia batalo per neĝbuloj, se iu puŝis la alian ĉe la glitado. Fine ili enpaŝis en la domon, kie akceptis ilin hundoj kun grandega bojado kaj la infanoj kun ĝojo. Apud la forno ili reordigis siajn vestojn kaj formetis la saketojn. Iliaj kostumoj estis tre simplaj; virgulino Doroteo havis botojn de sia frato, sur siaj vestoj blankan robon el maldika tolo, prunteprenitan de Mančinka, ĉirkaŭ la kolo koralojn, anstataŭ vualo blankan ŝultrotukon de sia patrino kaj sur ĝi kronon el papero.

La knaboj havis sur siaj vestoj blankajn ĉemizojn, ĉirkaŭ la talio diverskolorajn tukojn kaj paperajn ĉapojn. Diokleciano havis ankaŭ kronon kaj de liaj ŝultroj pendis mantelo, florkolora antaŭtuko, kiun dimanĉe portis sinjorino patrino, kiun tiu ĉi kun speciala komplezo pruntis al li. Iom varmiĝante ili stariĝis meze de la ĉambro kaj komencis prezenti sian spektaklon; la infanoj aŭdis tion ĉiujare, sed ĉiam ĝi tre plaĉis al ili. Kiam poste la reĝo Diokleciano, idolano, kondamnas virgulinon Doroteon, kristaninon, ke ŝi mortu per mano de ekzekutisto, la helpantoj de tiu ĉi prenas ŝin sub la brakoj kaj kondukas ŝin sur eŝafodon, kie atendas ŝin la ekzekutisto kun levita glavo kaj vokas kun terura patoso: ”Virgulino Doroteo genuiĝu, pri la glavo ne timiĝu, mallevu fiere la kapon, mi faros majstrecan hakon!” Virgulino Doroteo genui ĝas, mallevas la kapon kaj la ekzekutisto forhakas ŝian kronon de la kapo, kiun la helpantoj relevas. Poste ĉiuj kliniĝas, virgulino Doroteo refoje metas la kronon sur sian kapon kaj stariĝas en angulon al la pordo.

”Rigardu, kiel la infanoj scias tion bele ludi, estas ĝojo aŭskulti,” diras Vorša.

Avinjo ankaŭ tre laŭdas ilin kaj la infanoj, ŝarĝitaj de multaj donacoj, eliras el la pordo. Malantaŭ la domo ili ekzamenas, kion ili estis ricevintaj; la nutraĵon distribuas la reĝo tuj, sed monon li ŝovas en sian poŝon, ĉar li sola kiel direktoro de la tuta entrepreno rajtis tion kaj ĉar li ankaŭ portis elspezojn kaj respondecon. Post tia laŭrajta distribuo la infanoj marŝis al Riesenburk. La infanoj de Prošek dum kelkaj tagoj ripetis fragmentojn el la deklamaĵoj kaj ludis Doroteon. Nur la patrino ne povis kompreni, ke tia sensencaĵo povas al iu plaĉi.

Kaj jen estis jam karnavalo ĉi tie, kaj dimanĉe alvenis el la urbo bela glitveturilo. La ĉevaloj havis sonorilojn, kiuj en la korto tiel forte sonis, kiam ajn la ĉevaloj movi ĝis, ke korniko, la vintra vizitanto de la sojlo, rapide forflugis sur la sorparbon kaj la kokinoj kun paseroj kun granda miro rigardis la ĉevalojn, pensante verŝajne: Sinjoro mia reĝo, kion tio signifas! Oni venis por inviti la familion de Prošek, ke ĝi solenu la finon de la karnavalo ĉe la baptopatro Stanickë en la urbo. Avinjo tamen neniam konsentis iri; ŝi diris: ”Kion tie? Lasu min hejme, mi ne konvenas inter urbanojn.” Ambaŭ Stanickë estis bonaj kaj amikaj homoj; sed ĉar ili posedis gastejon, alvenis diversaj gastoj ankaŭ de la malproksimeco de kelkaj mejloj kaj tio ne estis societo por la modera avinjo.

Kiam vespere la infanoj alveturis hejmen, ili rakontis al avinjo, kion bonan ili havis, ili alportis al ŝi pecojn da manĝaĵoj, laŭdis la bruan muzikon kaj rakontis, kiu estis tie.

”Kaj divenu, kiun mi ankaŭ vidis tie,” diris Jan.

”Nu, kiun do?” demandis avinjo.

”La komerciston Vlach, kiu al ni alveturas kaj donas al ni ĉiam figojn. Sed vi ne estus lin rekoninta, li ne estis tiel malpura, kiel kiam li alveturas al ni; li estis vestita kiel princo kaj li havis orĉenon ĉe horloĝo.”

”Se oni havas sufiĉe da io, oni povas malŝpari,” diris avinjo. ”Cetere,” ŝi aldonis, ”vi ankaŭ ne iras inter la homojn en la vestoj, en kiuj vi hejme ruliĝas, tion oni ŝuldas al la societo kaj al si mem, iri en pura vesto, se tio povas esti.”

”Sed li devas esti riĉa, ĉu ne?” opiniis la infanoj.

”Mi ne scias, mi ne vizitis lian ŝrankon, sed li povas esti, li scias bone vendi.”

La lastan tagon de la karnavalo venis ankaŭ kun granda krio maskitaro, fronte troviĝis Karnavalo mem; li estis tute ĉirkaŭrvolvita per piztrunkoj kiel urso. En ĉiu domo la mastrinoj forŝiris pecon de ĝi kaj kaŝis ĝin. Tiun pecon da piztrunkoj ili donis en la nestojn de la kovontaj anseroj, por ke ili bone kovu.

La karnavalo estis metita en tombon, kaj kun ĝi finiĝis la vintraj amuzoj. Avinjo kantis ĉe la radŝpinilo fastajn kantojn; kiam la infanoj alsidiĝis al ŝi, ŝi rakontis al ili pri la vivo de Jesuo Kristo kaj la unuan fastan dimanĉon ŝi surmetis funebran veston. La tagoj estis pli longaj, kaj la suno pli potenca, varmega vento degeligis la neĝon sur la deklivoj. La kokinoj jam denove gaje pepis sur la korto, la mastrinoj, kunveninte, parolis pri kovmetado de ovoj, pri semado de lino, la mastroj preparis plugilojn kaj erpilojn. Kiam la arbaristo volis el la kontraŭa arbaro rekte al Staré bělidlo, li ne povis plu trans la riveron, la glacio estis krevanta kaj iom post iom popece adiaŭanta, kiel sinjoro patro diris, kiam li matene iris inspekti la akvobarilon kaj por momento haltis sur la domperono de Prošek ĉe avinjo.

Pasis dimanĉoj la Nigra, la Svata, la Terna, kaj la kvinan dimanĉon, la Mortan, la infanoj ekĝojis: ”Hodiaŭ ni elportos la morton.” Kaj la knabinoj aldonis: ”Hodiaŭ estas nia petkantado.” Avinjo aranĝis al Adélka ”somerarbon”, por kiu ŝi kolektis dum kelkaj tagoj ovoŝelojn, pendigis ilin sur ĝi, surligis ruĝajn rubandojn, por ke ĝi havu gajigan aspekton. La knabinoj iris petkanti. Posttagmeze ĉiuj knabinoj kunvenis en la muelejo, kie oni aranĝis la mortfiguron. Cilka faris pajlan faskon, ĉiu el la knabinoj donis ion el la vestaro por ĝi; ju pli bela estis la Mortfiguro, des pli granda fiero. Kiam ĝi estis aranĝita, du knabinoj prenis ĝin sub la brakojn, la ceteraj parvici ĝis malantaŭ ili, kaj turnante la somerarbojn ili kantis:

”La morton ni portas el la vilaĝo, novan someron en la vilaĝon,” irante de la muelejo al la kluzo. La pliaĝa junularo iris nemalproksime post ili, sed la knaboj, moke gestante, ilin ĉirkaŭsaltis, volante al la Mortfiguro depreni la kufon; sed la knabinoj defendis ĝin. Alveninte al la kluzo, ili rapide senvestigis la morton kaj kun granda ĝojvokado ĵetis la faskon en la akvon; post tio la knaboj ariĝis kun la knabinoj kaj kune ekkantis: ”La morto naĝas en la akvo, la nova somero veturas al ni kun ruĝaj ovoj, kun flavaj paskokukoj.” Poste la knabinoj siavice komencis: ”Somero, somero, kie vi estis tiel longe? Ĉe la fonto ĉe la akvo – mi lavis la manojn kaj la piedojn. Violo, rozo flori ne povas, ĝis kiam Dio ilin helpos.” Kaj nun la knaboj aŭdiĝis: ”Sankta Petro el Romo, sendu botelon da vino, por ke ni trinku kaj Dion laŭdu.”

”Nu, venu, venu, petkantantoj!” vokis sinjorino Prošek, aŭskultante sur la domperono la junularon; ”eniru, ni ne donos al vi la vinon, sed tamen ion, por ke vi gaji ĝu.”

La junularo eniris kun la hejmaj knabinoj en la ĉambron, kaj Kristla kun la ceteraj iris post ili, ĝojante kaj kunkantante.

La matenon de la Palma dimanĉo Barunka kuris al la rivero por pluki amentojn; ili tiutempe ĉiam floris, ”kvazaŭ sciante, ke oni ilin en tiu tago bezonas,” pensis la knabino. Kiam ŝi iris kun avinjo en la preĝejon al la solena meso, ambaŭ portis faskon da ili por beno.

En la Paska merkredo, kiam avinjo finŝpinis sian taskon kaj estis forportanta la radŝpinilon en la subtegmenton, Adélka vokis: ”Ho, la radŝpinilo jam iras en la subtegmenton, avinjo ŝpinos per la spindelo!”

”Se Dio donos al ni sanon ĝis la vintro, tiam ni reportos ĝin malsupren,” diris al ŝi avinjo. En la Verda ĵaŭdo la infanoj jam sciis, ke ili manĝos nenion alian krom la judaskukoj kun mielo. En Staré bělidlo ne estis abeloj, sed sinjoro patro sendis ĉiam mielĉelaron, kiam li inspektis.

Sinjoro patro estis abelkulturisto kaj havis multe da abelujoj; li promesis ankaŭ al sinjorino Prošková, kiam prosperos lia abelaro, ke ili ricevos, ĉar pli ol unufoje li aŭdis de avinjo, ke ŝi nenion pli dezirus havi ĉe la domo ol abelujo, ke estas gaje al homo, kiam oni vidas la abelojn dum la tuta tago flugi el abelujo en abelujon kaj diligente labori.

”Barunka, leviĝu, la suno tuj eliros!” avinjo vekis en la Paska vendredo matene la nepinon, frapetante ŝin sur la frunto. Barunka havis delikatan dormon, ŝi tuj leviĝis kaj vidante avinjon staranta apud la lito, ŝi rememoris, ke ŝi vespere estis petinta, ke avinjo ŝin veku por la matena preĝado. Ŝi salte leviĝis, surmetis jupon kaj tukon kaj iris kun avinjo. Voršan kaj Bětkan ŝi ankaŭ vekis: ”la infanojn ni lasos dormi, ili tion ankoraŭ ne komprenas, ni preĝos anstataŭ ili,” ŝi diris. Tuj kiam la pordo de la antaŭĉambro ekkrakis, aŭdiĝis la kortbirdaro kaj la brutaro, kaj la hundoj elsaltis el la budoj. Avinjo ilin afable forpuŝis kaj diris al la ceteraj: ”Havu paciencon, ĝis kiam ni estos preĝintaj!” Kiam Barunka laŭ ordono de avinjo estis lavinta sin en la akvokanalo, ili iris sur la deklivon preĝi ”naŭfoje Patro nia kaj Saluton al Vi Mario, por ke Dio donu al ili dum la tuta jaro purecon de la korpo,” kiel estis kutime. La maljuna avino genuiĝis, arde kunmetis la sulkohavajn manojn sur la brusto, ŝiaj mildaj okuloj konfideme turniĝis al la rozkolora aŭroro, kiu en oriento anoncis la alvenon de la suno. Barunka genuis apud ŝi, freŝa, rozkolora kiel burĝono. Ankaŭ ŝi preĝis momenton pie, sed poste ŝiaj klaraj, gajaj okuloj turniĝis de oriento al la arbaro, herbejoj kaj deklivo. Malpuraj ondoj malrapide fluis, forportante kune ankoraŭ ĉiam pecojn da glacio kaj neĝo, en la valoj sur la deklivo ankaŭ estis videbla ankoraŭ blanka neĝo, sed tie kaj alie verdiĝis jam herbo, fruaj lekantoj ekfloris, la arboj kaj arbustoj komencis burĝoni, la naturo vekiĝis por gaja vivo.

La rozkolora matenruĝo disiris sur la firmamento, de post la montoj eliris la oraj radioj pli kaj pli supren, orumante la arbopintojn, ĝis la suno en sia tuta majesteco iom post iom aperis kaj disverŝis sian lumon sur la tuta deklivo. La kontraŭa deklivo estis ankoraŭ en duonlumo, malantaŭ la kluzo la nebulo pli kaj pli malsupreni ĝis, kaj super ĝiaj ondoj estis videblaj sur la monto super la segejo la genuantaj virinoj de la segista familio.

”Jen rigardu, avinjo, kiel bele eliras la suno!” diris Barunka, tute profundiĝinta en miro pri la ĉiela lumo, ”kiel mi deziras, ke ni estu genuantaj sur Sněžka!”

”Se vi volas Dion arde adori, ĉie estas loko por tio, la tuta tero de Dio estas bela,” diris avinjo, farante la signon de kruco kaj leviĝante de la tero. Kiam ili rerigardis, ili vidis super si plej supre sur la deklivo Viktorkan, apogitan sur arbo. La buklaj haroj, malseketaj de roso, pendis ĉirkaŭ ŝiaj vangoj, la veston ŝi havis ĉifita, la gorĝon malvualita, la nigraj okuloj, flagrantaj per sovaĝa fajro, estis fiksitaj al la suno, kaj en la mano ŝi tenis jam florantan primolon. Ne ŝajnis, ke ŝi vidas avinjon. ”Kie la mizerulino refoje iris!” avinjo diris kompateme:

”Vidu, kie ŝi jam trovis primolon?”

”Ie supre en la arbaro, ŝi trairas ja tie ĉiun angulon.”

”Mi ŝin petos pri ĝi!” diris la knabino kaj kuris tuj sur la deklivon; tiam Viktorka vekiĝis el sia enpensiĝo kaj rapide returniĝis por foriri, sed kiam Barunka vokis: ”Mi petas vin, Viktorka, donu al mi tiun floron!” ŝi haltis kaj turnante la okulojn al la tero, prezentis al ŝi la primolon.

Sed poste ŝi briske retiriĝis kaj kiel sago rapidegis sur la deklivo malsupren. Barunka kuris al avinjo.

”Jam longe ŝi ne venis por la manĝaĵo,” opiniis avinjo.

”Ho ne, hieraŭ, kiam vi estis en la preĝejo, ŝi estis ĉe ni, panjo donis al ŝi panbulon kaj judaskukojn,” diris Barunka.

”Nun, somere, la mizerulino denove pli bone fartos; sed Dio scias, ŝi kvazaŭ ne havus senton. La tutan vintron ŝi estis nur en malpura vestaĵo, nudpieda; ja eĉ sangaj plandosignoj restis post ŝi sur la neĝo, kaj ŝi – kvazaŭ tio estus nenio. Kiel volonte la arbaristino estus al ŝi doninta ĉiutage iom da varma manĝaĵo por satiĝo, sed ŝi akceptas nenion krom peco da bakaĵo. Malfeliĉa kreitaĵo!”

”Ŝi eble ne sentas la malvarmon en tiu kaverno, alie ŝi irus ien; ni ja multfoje ŝin petis, ke ŝi restu ĉe ni.”

”La arbaristo diris, ke en tiuj subteraj truoj estas en vintro varme, kaj ĉar Viktorka neniam venas en hejtitan ĉambron, ke ŝi malvarmon ne sentas tiel, kiel ni. Tion Dio jam tiel direktas; li elsendas gardanĝelojn al infanoj, por ke ili estu gardataj kontraŭ ĉiu malbono, kaj ankaŭ Viktorka estas mizera infano,” klarigis avinjo enirante en la domon.

Aliatempe oni sonorigis por la matena kaj tagmeza preĝadoj sur la monto de Žernov en la turo super la kapelo; sed tiun tagon Jan kaj Vilém elkuris kun klakiloj en la arboĝardenon, kaj klakis, ĝis ili fortimigis la paserojn de la tegmento. Posttagmeze avinjo iris kun la infanoj en la urbon al la tombo de Kristo, ili haltis por sinjorino patrino kaj por Mančinka.

Sinjorino patrino ĉiam kondukis avinjon en la kameron kaj montris la pankorbon plenan de koloraj ovoj preparitan por la donacpetantoj, montris tutan serion da paskokukoj kaj grasan ŝafidon. Ŝi ankaŭ prezentis al la infanoj ĉiam po knedita kuko, sed ne al avinjo, sciante, ke la maljunulino de la matena manĝo en la Verda ĵaŭdo ĝis la vespera post la Reviviĝo ne prenos ion en la buŝon; ŝi mem ankaŭ fastis dum la Paska vendredo, sed tiel severan faston kiel avinjo, tion ŝi diris, ŝi ne eltenus.

”Ĉiu laŭ sia konscienco, kara sinjorino; mi opinias, se oni devas fasti, oni fastu.” Poste rigardante la artaĵojn de sinjorino patrino kaj ĉion laŭdante, ŝi aldonis: ”Ni morgaŭ bakos, ĉio estas preparita; la hodiaŭa tago estu dediĉata al preĝado.” Kaj tia kutimo estis en la domo de Prošek, ĉar la vorto de avinjo valoris.

Sed dum la Blanka sabato estis en Staré bělidlo de la frua mateno kvazaŭ sur ponto en Praha: en la ĉambro, en la kuirejo, sur la korto, apud la bakforno, ĉie renkonti ĝis laboremaj manoj, kaj al kiu ajn el la virinoj la infanoj turniĝis kun siaj aferoj, ĉiu plendis, ke ŝi ne scias, kie staras ŝia kapo, kaj eĉ Barunka havis tiom da laboro, ke ŝi forgesis unu aferon pro la alia.

Sed kontraŭe antaŭ la vespero ĉio en la domo estis en ordo, kaj avinjo iris kun Barunka kaj kun sinjorino patrino al la festo de Reviviĝo. Kaj kiam en la iluminita, de piuloj plena preĝejo, sonis el ĉiuj buŝoj la glora: ”Revivi ĝis nun la honorinda Savinto! Halleluja!” tiam la knabino sentis sin ravita de la potenca sento, ŝia brusto leviĝis, io pelis ŝin eksteren, eksteren en la vastan spacon, kie ŝi povus montri sian nepriskribeblan ĝojegon, kiu resonis en ŝia animo.

Dum la tuta vespero ŝi havis neordinare agrablan humoron; kaj kiam avinjo diris al ŝi ”bonan nokton”, ŝi prenis ŝin ĉirkaŭ la kolo kaj ekploris.

”Kio estas al vi, kial vi ploras,” demandis ŝin avinjo.

”Nenio estas al mi, avinjo, mi havas tiom da ĝojo en mi, ke mi devas plori,” respondis la knabino. Kaj avinjo kliniĝis, kisis la nepinon sur la frunto kaj mankaresis ŝiajn vangojn, ne dirante eĉ vorton. Ŝi ja konis sian Barunkan.

En la Paska dimanĉo avinjo prenis por beno kun si en la preĝejon paskan kukon, vinon kaj ovojn. Kiam ŝi poste tion hejmen alportis, oni distranĉis la benitaĵon, ĉiu el la domanoj ricevis po peco kaj iom da vino. La kortbirdaro kaj la brutaro denove ricevis de ambaŭ manĝaĵoj kiel dum Kristnasko, por ke ili estu inklinaj al la hejmo kaj alportu abundan utilon, diris avinjo.

Sed lundo estis por la virinoj malbona tago, estis la vergobatado kaj la petkantado. Apenaŭ la familio de Prošek matene leviĝis kaj sin vestis, jam aŭdiĝis post la pordo la voĉoj: ”Mi estas malgranda petkantanto” k. t. p. kaj subite frapis iu sur la pordo; Bětka iris malfermi, sed singardeme ŝi malfermis, eble estis knaboj, ĉar certe neniu el la konataj pardonos la vergobatadon. Estis sinjoro patro, plej frua el ĉiuj. Li venis kvazaŭ hazarde, hipokrite li deziris ”feliĉan kaj gajan feston”, sed sub la surtuto li havis kaŝitan salikan vergoplektaĵon; tiun li subite ridetante eltiris kaj komencis bati la virinojn. Ĉiuj ricevis, eĉ la mastrino, Adélka, eĉ avinjon li frapis trans la faldojn, ”por ke la puloj ne mordu,” li aldonis ridante. Kaj kiel ĉiu alia petkantanto, ankaŭ sinjoro patro ricevis ovon kaj pomon. ”Nu, knaboj, kiel vi petkantis?” sinjoro patro demandis la knabojn.

”Malbonaj knaboj, aliatempe ili ne volas ellitiĝi, sed hodiaŭ apenaŭ mi leviĝis, ili jam estis en la ĉambro por vergobati min,” plendis Barunka, kaj sinjoro patro kun la knaboj ridis pri ŝi.

Ankaŭ la arbaristo venis malsupren por vergobati, kaj Míla kaj Tomeš, mallonge dirite, ne estis trankvilo dum la tuta tago, kaj la knabinoj, kiam ili vidis la knabojn, kaŝis la nudajn brakojn sub la antaŭtukojn.

image-025


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.